La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MAJSTRO KAJ MARTINELLI

Aŭtoro: Jorge Camacho

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 8

Antaŭen al la laboro!

Fermante la valizon La Majstro ekkonsciis, ke ili sidas en trajna kupeo. Li trovis la valizon subite tro peza kaj devis peti la Senditon de Satano pri helpo por povi meti ĝin sur la rako-breton.

– Bedaŭrinde mi forgesis kunporti ion por legi ĉi-periple. Mia faktota kaj fakultoza edzino transdonis al mi rismon da artikoloj, fiktivaĵoj kaj eseoj por Literatura Verniso, ke mi proponu, kiel ŝi ilin dishaku, korektu, modifu kaj poluru plej arte kaj lerte, plej delikate kaj adekvate. Sed mi leteis ĝin domicile...

Emèric rigardis lin heksagone, enpoŝigis la livan manon kaj facile eltiris tute novan ekzempleron de Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento:

– Bonvolu tralegi ĝin de la komenco ĝis la fino, ke Vi povu verki, estiel Majstro de la Lingvo kaj la Literaturo Esperantaj, indan antaŭ- aŭ post-parolon por la sekva, baldaŭa eldono.

– Mi disponas ankaŭ tri jeparolojn por Kalevala, Cent jaroj da soleco kaj Poemo de Utnoa.

– Antaŭe kion Vi devas, poste kion Vi volas. Bonvolu do eklegi, kvankam certe tempo ne mankos.

La Majstro ne povus diri, kiom longe daŭris la trajna vojaĝo al Madrido, nek kiujn urbojn trairis la vagonaro. Ili sidis en karminvelura kupeo tute ferma al la ekstero. Tra fendetoj inter la pezaj fenestro-kurtenoj videblis nur minaca nokta nigro, makulita jen kaj jen, tre disfoje, de la grize obtuza lumo de la haltstaciaj gaslampoj kaj lanternoj. La dezertaj kajoj prezentiĝis al la okuloj en kosmorama geometrio, markitaj per svagaj hieroglifoj cirilaj kaj glagolicaj. Ŝajnis al La Majstro, ke ilia vagono vojaĝas ne nur de lando al lando kaj de urbo al urbo, sed ankaŭ de tempo al tempo.

Fermante la vortaron La Majstro ekkonsciis, ke ili staras sur granita postamentoz meze en iea mateniĝe friska parko:

– Ĉu... Madrido?

– Efektive. Jen, ĉirkaŭ ni, la parko Retiro en aŭrora horo. Ni saltu sob antaŭ ol venos fruemaj promenantoj.

– Sed... mi vertiĝas senparaŝuti de ĉi-tioma altitudo.

– Ne timu vane. Ĉu Vi vidas brile ruĝan punkteton ĉe la pinto de l’ kupolo de tiu fora palaceto, trans la arboj?

– Jes ja; mi oftalmas ĝin perfekte. Ĉu temas pri la pripoemita My Locarno’s little star?

– Ne ĝi, Kar-Kara Majstro, sed astro amika kaj egida. Sciu, ke protektas kaj gardas nin stelo, kiun eŭropaj astronomoj mistifike nomas Antareso, t.e. Anti-Areso aŭ Mal-Marso, en la konstelacio Skorpio. Kiel Vi certe scias, Alt-Estimata, Areso estis helena dio de milito. La vera nomo de nia patrona, egida stelo estas Kalbalakrabo, kio mialingve signifas La Koro de l’ Skorpio, ruĝe-braĝe frosta kiel interno rubena. Ek do! Kunsaltu kun mi!

Jam sur la firma tero humida de la parka placeto La Majstro demandis:

– Sed kial la dio de milito?

– Ĉar ni ludos kun iu ludon de pugnoj.

– Mi timas, ke ni agos ekscese kaj supermezure kontraŭ tiu Kamaĉo. Kial lin puni? Kial ni ne retrou kooperativejen?

– Ne blagu! Aŭ ĉu Vi prenas min por dupo aŭ ŝlemilo? Diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas. Alivorte: aŭ venki aŭ velki.

– Be! Mi opinius konvena kompromison...

– Ĉit! Se Famo Vin daŭre interesas, bonvolu fermi la faŭkon kaj obei miajn instrukciojn. Koncerne Kamaĉon, longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos, ĉar kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas, kaj kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon! Ĉak! Ĉak!

La Majstro iĝis muta kiel morta moruo. Post ne longe ili akcelis sian marŝon. Dum ambaj pilgrimantoj elparkiĝis en ĉi urbon de faktoj, fiktoj kaj fantazioj, ili renkontis surdmutulon, kaj demandis lin:

– Kiom distanca estas la strato Chantada?

Li tuj respondis:

– Sufiĉe longa distanco... eble kvin kilometrojn.

Ili do plueniris, ĝis ili renkontis blindulon, kaj demandis lin:

– Sinjoro, kioma horo estas?

Li rigardis sian brakhorloĝon kaj respondis:

– Estas la oka kaj kvarono.

La Majstro kaj Profesoro Ország plueniris, ĝis ili renkontis virinon tute nudan:

– Sinjorino, – diris la griza feliso – mi ege deziras fumi, kaj ne havas tabakon. Ĉu eble vi povas amike favori min per unu pipopleno?

– Jes, – ŝi respondis – pipoplenon da tabako mi ja ne domaĝas.

Kaj ŝi prenis tabakosakon el sia poŝo kaj proponis ĝin al Emèric, tre afable.

Emèric kaj La Majstro (la unua fumante sian pipon) do plueniris, ĝis ili venis al la kamaĉa kvartalo El Pilar. Tuj ili vidis viron, kiu ne havas brakojn, kaj li tre rapide puŝis tra la strato ĉarumon, en kiu li portis grandan sakon da jarkolektoj de Esperanto Triumfonta kaj La Praktiko. Post li kuregis viro sen kruroj, kiu kriegis:

– Haltu, ŝtelisto! Haltu, fripono! Jen miaj jarkolektoj!

Ne estis la afero de niaj protagonistoj, do ili plueniris, ĝis ili trovis sin en la strato Chantada, ĉe la numero kvardek tri.

Samhore kaj samminute, ĉe la kruciĝo de Chantada kun la strato Vereda de Ganapanes, oscedaj miaŭoj de l’ kvartalaj katoj salutis bonvenige la liveron de la unuaj, ankoraŭ freŝ-inkaj, ekzempleroj ĵurnalaj en la vojkrucan kioskon. Sur la suba dekstra angulo de la frontpaĝo de l’ ĵurnalo El Independiente, anstataŭ la planita foto de mustaĉuda hipokritulo, aperis novaĵo enŝovita plej laste:

Statuo malaperis

agentejoj, Madrido

La statuo de La Falinta Anĝelo en la parko Retiro malaperis de sur la piedestalo hieraŭ nokte. Tri ebriaj vagabondoj asertas, ke la statuo forvaporiĝis ĝuste je noktomezo, kaj ke la momenta lumsago de fulmo vidigis sur la malplena piedestalo la figurojn de Don Quijote kaj Sancho.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.