|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MAJSTRO KAJ MARTINELLIAŭtoro: Jorge Camacho |
©2026 Geo
|
En nigra mantelo kun marblua subŝtofo, posttagmeze je l’ kvara tago de la printempa monato florealo, Profesoro Emèric Ország eltrajniĝis sur la trian kajon antaŭ la mirplene atendan rigardon de la italdevena doktoro.
Por Georg Silber la alvenanto havis precize la aspekton de rolulo en rakonto de Barry Perowne, tiu pri Annixter kaj la murdo en blua ĉambro sen fenestroj riglita de interne: firma, iom pala hometo, kun buŝo senkolore rektlinia, kun dura felta aŭ mefito-fela ĉapelo, pura griza kompleto kaj heksagonaj okulvitroj sen ringo aŭ kadro. Li trovis la ulon iel eksmoda, kvazaŭ de antaŭ tridek aŭ kvardek jaroj, ĉefe pro la sesangulaj vitroj kaj probable ankaŭ pro la surhavo de ĉapelo. Tamen tio apenaŭ surprizis lin se konsideri, ke temas pri esperantisto. Ĉi-punkte li rememoris sian plej faman diraĵon pri la malfruo kiu diverssimptome karakterizas la esperantajn literaturon kaj movadon, kaj li ekpensis ke probable estas same pri la istoj mem.
Siavice, en la felisaj okuletoj de la fremda profesoro, Georg Silber vidiĝis minca kaj senbarba, preskaŭ alabastra, kun maŝinaj, robotaj kaj insektaj gestoj, kvazaŭ daŭre li aktorus aŭ afektus:
– Bonvenon kaj plezuron, Sinjoro Profesoro. Kaj via bagaĝo? Ĉu vi nenion kunposedas?
– Ĉak! Ĉak! Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sen sklavo. Estas granda plezuro ankaŭ por mi, Doktoro Silber. Ĉu ni iru tuj al Via hejmo? Temp’ estas valoro simile al oro.
– Ĉu femurale?
– Ne, Medicina Moŝto! Ne pensu, ke mi havas kaprajn piedojn.
– Ĉu per taksimetra veturilo?
– En ordo. Taksie, jes. Kaj bonvolu permesi, ke mi ĝin pagu.
La griza gasto parafis sian diron per elmontro de dika fasko de ĉervoncaj bankbiletoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.