La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA MAJSTRO KAJ MARTINELLI

Aŭtoro: Jorge Camacho

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 1

Satano sendas fakson

Kiam Georg Silber, unu matenon, vekiĝis el ŝtorma sonĝo, li trovis sin en sia lito transformiĝinta en nenian monstran insekton. Liaj pensoj restis ankoraŭ nebule konfuzaj, kiam tra la plene aperta fenestro ekflirtis en la ĉambron la printempa-matenaj triloj de svise pepaj birdetoj.

Turninte sin delikate sur la tuko-kovrita matraco li rimarkis, ke la ruĝa lumeto de la faksilo blinkas. Kun trankvilaj movoj li metis la piedojn en karese lozajn pantoflojn el blua ŝamo, alprenis staran pozicion kaj direktis sin al la signalanta aparato. Li komencis legi duonlaŭte:

Tre Estimata Doktoro Silber

Mi venos al la Centra Stacio de Via urbo hodiaŭ en la posttagmezo je la 15a horo kaj 33 minutoj per rekta ekspresa vagonaro el Vieno.

Eĉ bagatelo povas servi al celo, kaj eĉ vulpo plej ruza en kaptilon falas.

Nur tiom por la nuna momento. Kun koraj bondeziroj kaj salutoj, Via

Prof. Emèric Ország
Asista Direktoro de PEN-Klubo
Pf. 457, H-2315 Budapest

Dum duona minuto li gape silabumis la lastajn tri liniojn de la ricevita fakso. Li deziris konsulti sian ĉio-solvan edzinon, sed bedaŭrinde ŝi gvidis ĝuste samsemajne staĝon pri merkatologia tipo- aŭ topo-grafio ie en Centra Eŭropo. La paŭtemaj okuloj de Georg Silber serĉis kukolhorloĝon sur unu el la flave-brunetaj muroj de la dormoĉambro. Ĝi montris la duan kaj duonon.

Kun vestoj amele gladitaj li ekiris por renkonti la vizitonton. Li ne multe ŝatis svisajn stacidomojn, ĉar tie neniu lin konas. Verdire li ŝatis nul stacidomon en la tuta mondo pro la sama kaŭzo.

Malbele obtuza voĉo de konjekteble turpa virino anoncis germane, france kaj itale la ekspreson el Vieno ĉe la kajon numero tri, kie Georg Silber sidis en senmova atendo de pli ol dek minutoj. La trajno bremsis la rapidan iron kaj poiome haltis. Ies mano apertis pordeton inter du vojaĝ-invite luksaj vagonoj unuaklasaj. El la nun ripoza vagonaro ne pli ol unu homo komencis sian descendon sur la pavimon de la stacio.

En nigra mantelo kun marblua subŝtofo, posttagmeze je l’ kvara tago de la printempa monato florealo...


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.