|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MAJSTRO KAJ MARTINELLIAŭtoro: Jorge Camacho |
©2026 Geo
|
– Se Zamenhofo vizitas, ĉiu pordo lin invitas – invokis Emèric paspartue, kaj la pordo de la loĝejo de Kamaĉo tuj sezame apertiĝis, dum La Majstro demandis timeme, eĥate de la grinco de ĉarniroj oscedemaj:
– Ĉu li certe ne regresos ĉi-domicilen?
– Mi jam diris, ke por ni florealas sed por Kamaĉo termidoras. Ĝuste nun li aŭ rikanas en Barcelono spektante recitalon de Nikotin’ kaj la mejloŝtonan filmon Langvoroj, aŭ babilas kun Liven Dek kaj István Ertl en Valencio kun porcio da paelo sur unu mano kaj longa glaso da ciperaĵo en la alia.
– Ĉu vi ne sciencas tion skrupule, intelekta Emèric?
– Kial mi faru tiel?: de tro multa scio krevas la kranio.
– Konsekvencas, ke ni pozicias en lia hejmo, dum li kaj mi kunhantas la barcelonan prekongresan forumon literaturan!
– Eksterordinare, ĉu ne?
La kooperativaj gastoj trafantomis la salonon preter du maŭzedongece grandaj fotoj blankanigraj de Karolo Piĉ kaj Fernando de Diego kovrantaj la grumele blankan farbon de la du solaj muroj sen fenestro kaj sen mebloj. En la salono subite aŭdiĝis softa jelpo de la hieratika manekeno:
– Meleno!
Ili trairis kurtan koridoron, kaj poste turnis sin liven. La muroj de l’ litĉambro de Kamaĉo, tapetitaj per brik-imita papero, aspektis nude kiel orfa lokalo kaj friske kiel kripta zulo. Nudon kaj friskon ŝminkis kvar altaj bretaroj plenaj je libroj en du vicoj. Duonon de la ĉambro okupis du-etaĝa lito, kies supron kovris stakoj da kajeroj, kovertoj kaj ĉiaformataj periodaĵoj. Fingrumante iom da polvo sur apuda breto La Majstro verdiktis:
– Kia sapropelio! Indukteblas, ke tiu Kamaĉo forgesis breto-broseti!
Emèric senĉapeligis sin kiel Bofronto esperanton kaj eksidis ĉe la komputilo, fonte al la fenestro. Liaj manoj araneis sur la klavaro kaj baldaŭ la ekrano plenis je informikaj hieroglifoj.
– Kara Majstro: la tekstojn kaj programojn ni povas aŭ plu lasi, aŭ forviŝi, aŭ kopii por Vi en propran diskon. Bonvolu do ekdiri, kio Vin interesas cele detrui lian reputacion aŭ abortigi liajn beletrajn planojn.
– Ĉu vi kuneksportis tian diskon aŭ ĉu ni ĝin latronu el lia fikamero?
La hungara profesoro tiris el poŝeto de la redingoto diskon plastan kaj elastan, samtempe respondante per siaj braĝaj okuloj:
– Kia la reĝo, tia la leĝo, ho Mastro de Mastroj! Kaj la unua leĝo de inkuba magio postulas, ke ĉiun objekton, kiun ni forprenos, mi devas inde kompensi kaj kontraŭpezi per laso de alia aĵo. Tial rezervu Vian akaparemon por tuj poste, kiam necesos elekti iojn el inter liaj libroj. Turnu Vian subliman menson al ĉi komputino: unu el la dosieroj plenas je malmoralaj kaj perversiaj porno-skriptoj. Koniĝas majstro laŭ sia verko, kaj eĉ najtingalo ne estas sen galo!
– Hm... Pornografio? Ne, tio min ne interesas. Eliminu la tuton! Ĉu io pri mia enverguro?
– Eble en la letera fako... Efektive. El letero al... nu, ne gravas: Estus bone, se Georg Silber metus finan punkton al la kariero de sia pseŭdonomo, kaj rekomencus verki propra- aŭ ali-nome forgesante la kastelon el glacio, kiun tiel zorge, kaj tiel travideble, li vane konstruis.
– Ekimozo! Belzebuto predu la tutan leteran fakon!
– Ĉu ni provu pri poemoj?
– Jes! Jes-jes! Jeges! Rapidu, idioto!
– Kion mi faru ekzemple el ĉi poemo kun tri titoloj?
– Tri titoloj?
– Ŝajnas, ke li ne sukcesis elekti inter ili. La unua, Major-Silber-Ŝemer, pli taŭgus kiel verso en rimportreto; la dua, Rabenaj malbenoj, ne trafas la celon; eble sonas plej bone La Sankta Triunuo, ĉar, kvankam ĝi temas pri Vi kaj Viaj du lambastonoj, ĝi iom memorigas pri poemo de Emiano Imby.
– Tamen forviŝu la tuton, ke ni nenion risku.
– For! Hm... Li komencis alian poemeton kun la titolo Dole kaj petrole, sed verkis nur unu strofon.
– Ĉu defreŝe pri Irako?
– Ne, tute ne pri tio, sed ja pri masturbado, kiel decas al pornografia aŭtoro. Cetere, li metrikis ĝin vladimire.
– Legu do.
Sen rigardi la miopigan ekran-bluon Emèric recitis:
– Kaj dum Liaj satelitojLa Majstro tondris:
– Eliziu ĝin!
– Forstrekite. Kaj jen ankoraŭ io pri Via edzino.
– Ĉu longa?
– Ne; nur tri vortoj. Eble titolo por soneto.
– Nu, tiu-okaze bonvolu legi ĝin al mi.
– En ordo; mi kredas, ke temas pri difino.
– Legu do, ne atendigu min per neraŭmisma bagatelo.
– Laŭ Via plaĉo. La tri vortoj estas: perlo sub menhiro.
– Mekonio! Ĉu vi supersature certas, ke temas pri mia majesta edzino? Tion mi ne povas kredi: ŝi ja proprietas akciojn de l’ kooperativo, kaj verdire ŝi nenion faris kontraŭ li, krom defendi min el liaj atakoj! Mi ne retinas, kial tiu Kamaĉo volus aŭ devus ŝin insulti. Krome, se tion li faru, kial li ne uzu pli drastajn esprimojn, kiel kooperativa cerberino aŭ literatura furio? Ŝajnas do, ke ni jam legas tro inter la linioj, inter la vortoj, eĉ inter la literoj, ja pli ol la literojn mem. Se ni sekvos tiun padon mi ne mirus, ke trovinte slipeton kun la vortoj sennobla rato aŭ velura kanajlo ni eksuspektus, ke temas ĝuste pri mi.
– Nu, en ordego; se Vi ne estus tiel modesta, Vi estus perfekta. Tamen... Oho! Vidu, jen plia pornaĵo!
– Fu! Legu plejnure la titolon, Emèric.
– Lit-erotiko kaj pub-leko en Esperantujo: ĉu midze aŭ franze?
– Diareo! Fi! Aktoj de la Akademio! Korpo de porko! Kaco de boaco! Eks pri ĝi kaj eks pri seks’!
– Estu obeate. Vorto donita estas kiel leĝo. Ni daŭrigu la gravan taskon, kiu venigis nin ĉi tien. Apertu Vian valizon.
La etaj okuloj de Emèric kavalkadis sur unu el la lignaj bretoj, live super la printilo: inter La Nobla Korano kaj Manifesto de la Komunista Partio staris kun aliaj snobaĵoj La turpa burĝaro de Miguel Espinosa, La litomiŝla tombejo de Karolo Piĉ kaj bunta kolekto da pornaj revuoj kaj gazetoj kun diversaj pozoj kaj en pluraj lingvoj.
– Enen ilin! – ordonis la budapeŝta linko.
– Sed...
– Nek sed nek malsed! Ĉio dependas de se kaj kiam, kaj se devigas neceso, faru kun kareso!
Poste la hungara profesoro lasis en la vaka loko, fiksita per knabina fibolo, koloran polaroidan foton montrantan plene la nudon de juna virino mamuda kaj piĉuda, volupta kaj lasciva, kun ŝia alilanda adreso zorge kaj nete tajpita sur la dorso de l’ bildo.
– Ĉu ne alloga? Kiaj uroĝoj!
– Pri prostituitinoj mi inertas... Kial ĉi fotografaĵo? Ĉu nur por ekvilibrigo postrazia?
Anstataŭ respondi, Emèric faligis en la apertan valizon nereviziitan printoskripton de la esperantigo de l’ eseo Ne pensi plu de iuj Santiago Alba Rico kaj Carlos F. Liria. Montrante al La Majstro nur la dorson de sia griza redingoto li aldonis:
– Enmetu ankaŭ la romanon Siriuso de Olaf Stapledon, ke Vi komprenu pli bone hundojn, kio helpos Vin abunde en rilatado kun ĉi tiaj homoj. Tamen, se Vi vere scivolas pri la motivo de la fot-donaco, bonvolu aŭskulti kelkajn versojn kaj provu identigi ilin.
Kaj li ekdeklamis:
– Iru, ĉasisto, elkonduku ampastrinon,
sanktan publikulinon,
kaj kiam al trinkejo venos trinki la bestoj,
ŝi demetu la vestojn, por ke li prenu ŝian maturplenon.
Se li vidos ŝin, li certe aliros.
Fremdaj iĝos al li la bestoj kampe kreskaj.
La Majstro mutis kiel kartona gramofono.
– Ĉu nenia ideo?
Grimaco de dubo.
– Ehe, ĉu... ĉu... m-m-miaj?
– Evidente jes, Kara Majstro! Nemisrekoneble el Demetera karmanjolas, Via sekva poemaro. En Svisujo mi transdonos al Vi klarskriban manskripton. Gravas nun tio, ke ni prevente lasu kun la foto skatolon da truetaj kondomoj, prepare likon.
– Mi timas, ke li elserendipos nian manipulon...
– Protektas nin Kalbalakrabo, la patrona astro de l’ ruĝaj magoj! Parenteze, se ni jam finis ĉi-ĉambre, la dua leĝo de ruĝa magio postulas, ke Vi lasu veran aŭ pseŭdoan kunsubskribon ie en la loĝejo por sigeli nian kontrakton kaj la aŭtorecon de nia entrudiĝo. Faru tion per sanga ruĵo sur la nepreja spegulo.
– Sed kion mi grafitiu sur la tualeteja reflektilo?
– Sufiĉos ekzemple Woland & Wandel. Kun fina punkto!
– Ki-ki-kial?
– Por ibera okulo W aspektas tre diableske kaj germanece. Kaj pri la punkto simple obeu min.
La Majstro prenis la ruĵkrajonon el la manetoj de Emèric, desegnis ambajn nomojn sur la metala rebildo de sia vizaĝo kaj punktis la vipan parafon tiel aplombe, ke li faligis planken la spegulon:
– Damne! Demone! Mil sterkaj diabloj!
– Ne blasfemu! Kaj zorgu neniom! Ne helpas spegulo al malbelulo...
Morte sur la blankaj kaheloj restis nur du grandaj splitoj kun la komencaj, akraj vovoj. La skunka ĉapelo kaj la falva aŭtomato retrois al la apuda ĉambro jam profanita, kie, nervoza, La Majstro kuŝigis sin sur la suban liton:
– Ĉu eblas kataplasmi ĉi kataraktan katastrofon!? Hu oj! Mi proprioceptas, ke al mia psikosomato endas dekubiti...
La griza feliso prenis el la suba liva poŝo de sia plumba redingoto etan slipon el blanka kartono kun skribo samaspekta kiel malkontinua linio de formikoj distretitaj. Emèric invitis la ripozanton laŭtlegi.
– Ĉu titolo por opero? Nu: La Majstro kaj Martinelli.
Emèric reprenis la bileton el la rigidaj fingroj de sia akompananto kaj kaŝante ĝin rapidmove ie inter ambaj manoj li demandis:
– Kie ĝi troviĝas? Ĉu en la liva? Ĉu en la dekstra? Streĉu la okulojn! Se okulo ne atentas, dorso eksentas.
– En la dekstra mano.
– Presk! Peko kaj eraro estas ecoj de l’ homaro. Bonvolu reprovi.
– Nu, tiukaze do en la alia.
– Mis! Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. En neniu!
Tiam li elmontris ambajn polmojn, kaj sur unu el ili, interne de duone aperta finna alumet-skatolo sen alumetoj, surdorse kuŝis stranga senbrila nigra besteto.
– Ĉu blato?
– Tute ne, Kara Majstro. Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo. Blato estas insekto, kaj insektoj marŝas sur tri paroj da kruroj. Sed tiu ĉi monstreto, Estimato, havas precize ok.
– Ok?! Pri kiu animalo do temas?
– Pri tiu, kiu igos Vin senmorta. Ĝi aspektas iom senvive, sed ĝi nur somnolas. Vidu, kiel movetiĝas la antenoj. Kaj nun, unu, du, tri, kvar, kaj finita la far’!
Starigante la marsanaspektan kosmopoliton Emèric ŝovis la besteton sub la kapkusenon kaj poste rapide rearanĝis la liton kun la kompetento de sperta, zorga dommastrino.
– Dirite, farite. Sed nun ni foriru.
Malaperante kiel vaporo la du vizitintoj pafis sin for el la loĝejo tiel mistere kaj senspure, kiel ili envenis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.