|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MAJSTRO KAJ MARTINELLIAŭtoro: Jorge Camacho |
©2026 Geo
|
– Kion mi proceduru nun el ĉi rekviziciita brikabrako?
– Faru kiel pri Régulo. Eble tiel Kamaĉo prezentiĝos al vi en speciala dimensio.
– Fakte mi scias pri Juan Régulo multon pli ol aliaj esperantologoj iam ajn scios. Sed mi haltigu mian langon: ne ĉio rakontinda estas rakontebla.
– Eble tial, ke falinton ĉiu ajn povas ataki.
– Pravoze! Rilate la stafetulon, sufiĉas senmitigo. Permesu, ke mi proverbarumu: al mitul’ kuirita jam akvo ne helpos.
– Al ĉiu sinjoro estu lia honoro. Tamen koncerne Kamaĉon necesas sentimigo, sed sentimigo de Vi. Kvankam oni povus argumenti, ke analizado de la elpruntita materialo signifas dediĉi al Via rivalo amason da tempo, kion li neniel meritas, tamen nepras, ke Vi konu lin pli bone.
– Ĉu do mi remanencu ĉi-kabinete por ekzegezi la dekomutitajn aŭ konfiskitajn inkunablojn?
– Kiel plaĉas al Vi. Dume mi iros eksteren. En mia ĉambro atendas min nefinita oleo-portreto de Via Kooperativa Moŝto. Restas nur la lastaj peniktuŝoj, sed por produkti iometon da diversaj elĉerpitaj farboj mi bezonas serĉi likvajn kaj pigmentajn ingredientojn en la proksimaj arbaroj, ekzemple mandragoron, nepenton, absinton kaj heleboron.
Kun entuziasmete glimaj okuloj La Majstro komentis:
– Plaĉus mia busto al Pikaso.
Horoj, horegoj pasis. Batis la sesa kaj duono en la horloĝo de la Kalvina strato. Neniu brueto estis interrompinta la legadon de l’ ginjola roboto, kiam li rimarkis lumostrion sub la daŭre fermita pordo de la enigma dek-tria ĉambro. Li legis plu. La ĉambro silentadis katakombe. Je la deka kaj duono ĝi apertiĝis montrante la ombron grizan de la grasa redingoto.
Invitite de ambigua gesto, La Majstro enpaŝis sub la damoklan sojlon. Stablo meze en la ĉambro subtenis farbumitan tolon, kiu grade aspektis pli kaj pli granda. La tolo, sen ajna kadro, ŝajnis vastiĝi al la svagaj kaj nebulaj muroj. Malaperis la pordo, la plafono, la ĉambro, kaj kun ili ankaŭ la ombro ruĝokula. La Majstro ekvidis la portreton kaj renkontis en ĝi sian propran vizaĝon, sed kun la rigardo samtempe kruela kaj inocenta de spitema infano. Li trovis sin mem fremda, neandertalece nuda, viluda kaj ŝvitoza, kun hararo hirta, taŭza, kaj kun barbo kreska je du tagoj. Kun absurda trankvilo li konstatis, ke la alia Silber iel eltoliĝas, ke vualo el koloroj kaj tonoj ankaŭ lin ensorbas kaj envolvas. La portretulo, proksimiĝinta nedisigeblen kaj nedistingeblen, tordis sian buŝon al dolora grimaco, el kiu grince eliĝis obtuze kanta voĉo.
* * *
Bonan vesperon, Majstro! Sidiĝu, mi petas.
Kiel Vi fartas post tridekjara naivo?
Bonvolu ne fumi. Nu, Vi certe enketas
pri Via famo, kaj ties perspektivo?
Mi diru unue, ke Vi plene sukcesis
inciti la galon al Via kara Kamaĉo:
respondon li entreprenis kaj tre progresis
pri ĝi laŭ Via kaj mia kaj sia plaĉo.
Li verkos pri Vi pamfleton. Ĝi Vin molestos
sen ia pretendo esti literaturo,
sed karikaturo nur, kaj plurfoje estos
eĉ malnobla kun malbona humuro.
Kelkaj ĝin opinios tro anatema;
kelkaj maljusta; kelkaj konvena, ĉar
Vi estis ne nur versema sed malver-sema
pri Vi kaj pri la cetera esperantistar’.
Vin ĉiam delektis ege la propraj diroj;
Vi kronis Vin majstra, genia, unika, princa,
verkis abundon da plumpaj Mem-panegiroj
el dikta (ebur)tureto Via-provinca.
Bigote Vi kultas Vian or-umbilikon
infane, onane, ĥane, megalomane,
pro kio Vi traktas ĉian kaj ĉies kritikon
malkavalire kaj ofte malĝentlemane.
Mi diru la veron kruda kaj senetiketa:
Vi povas giganti kaj grandi nur en la lili-
putaj provincoj de nia land’ opereta,
kaj nur inter nanoj kaj nuloj Vi scias brili.
Eblas, ke Vi aperetos en la Gvidlibro
por Ekzamen’ Supera (eldono deka),
sed Viaj verkoj jamaj, post inda kribro,
polve kovriĝos sur breto biblioteka
for de iamaj verkoj konstante vivaj
de Nervi, Auld, Miĥalski aŭ Kaloĉajo
(kaj en venontaj studoj retrospektivaj
mankos ne Väinämöinen sed Velodajo).
Neniam Vi foriros el ĉi parcelo
sub kiu Vin atendas, senemocia,
malsuper sempervivo kaj imortelo,
fride aplaŭda publiko nekrosocia.
Kontentu, ke Via memoro ne tute krevos,
kaj revu plu pri Jalto, Versajlo, Raŭmo,
ĉar Oron, Famon, Gloron Vi ricevos
se ne ĉi-monde certe en uvaŭmo.
Ĝoju, ĉar oni Vin nomos, laŭ mia gvido,
anstataŭ Majstro Unua: la Mila Nano.
Vi povos ekiri la tombon kun forta fido,
ke Via afero troviĝas en bona mano.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.