La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MAJSTRO KAJ MARTINELLI

Aŭtoro: Jorge Camacho

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 5

Estetika universalo

– Brave. Bravege! Bravisime!!! Sendube vi heŭristikas, karega Emèric, ke mi verkis nenion por la Serta Gratulatoria, kvankam la honoroto petis min kontribui: ial mi taksis la ideon neserioza, kaj preferis ne respondi; nu, kion vi mem pensus pri monumenta verko, kies monumentoto rekte serĉas siajn monumentontojn kaj anoncas sin mem redaktoro?

– Kia pravo en Viaj vortoj, Aŭskultenda Majstro! Kiu ajn idioto, same Juan Régulo Pérez kiel Artur E. Iltis, povas inviti la gregon al tia entrepreno kun plena certeco, ke aperos la libro, kaj sen ajna risko...

Interrompis lin La Majstro per robota ekaserto:

– Ne miskomprenu min! Mi neniel celas, ke Régulo kaj la ceteraj (ĉiuj ĉi Vatré, Auld, Neergard, Lins aŭ Daŝgupto en Serta Gratulatoria) estus kretenoj, sed...

– Sed?

– Sed komparu: kiam aperos la festlibro por mia kvindeka naskiĝtago, kies titolo estos Mi kaj oni, temos pri volumo spontane kaj senpartie kaj eminente iniciatita, startigita, redaktorita, editorita, asiste verkita, korektita, repolurita, grafike vartita, stabita, darsonvalizita kaj eĉ bindita de neniu alia ol mia tiptologia edzino mem!

– Eksterordinare!

– Kaj senkompare.

– Tute ĝuste laŭ Via gusto. Tial bonas, ke Vi reproduktis en la senmanka kaj sendanka Literatura Verniso fragmentan strion el la dorsa kovrilo de Eseoj III de Varengjeno enhavantan Vian nomon, por ke la plebo ne restu seninforma: malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem’.

– Komplemente, kara madjara amiko, ne forgesu, ke doni al homoj saĝan prezentaĵon kontraŭan al nesaĝa kiun ili jam ricevis, estas senutile, krom se samtempe oni pruvas al ili la malsaĝecon de ilia opinio. Tial unu el miaj proksimfuturaj iniciativoj konsistiĝos en verniskooperativa akuŝo de mia ĝisnune seneldona sci-fia novelaro Deneb scintiletas, verkita jam en la decida jaro 1968, kio demonstros, ke ne iu Konisi Gaku aŭ Liven Dek kontribuis al la esperanta beletro la sciencfikcian ĝenron, sed ja neniu alia ol Georg Silber, t.e. La Majstro mem!

– En ordo. Lasu ĉion ĉi kuŝi en miaj manoj. Aldone, sed iom aliteme, de nun necesas, ke Vi verku majstre. Via ĝisnuna stilo estis (kadre de sia nedubebla superbo) brila, sed supraĵa. De nun ĝi devas esti, simple, genia.

– Sed kiel tion atingi? Mi jam milfoje provis... Jen kial daŭre restas en tirkesto tuta dramo Unu persono serĉanta epilogon, la unuaj tri ĉapitroj de suomieska romano kaj la dek naŭ unuaj ĉapitroj de romano ĝenevoza! Kalkulu: dudek du ĉapitroj preskaŭ faras tutan romanon, ĉu ne?

– Efektive. Unue, pri la Epilogo mi mem okupiĝos, do ne zorgu plu. Due, bonvolu aŭskulti komparon, kvankam ekzemplo proponas, sed ne ordonas. Tre plaĉis al mi Viaj poemoj, sed pleje min impresis, kiel pruvo pri Via majstreco, la sobraj, ekvilibraj komentarioj en De tempo al tempo kaj Desislava ridetas. Kia plezuro havi en la manoj tiujn paĝojn! Por mi ĝi randas eĉ erotikan ĝuon! Se ial iam Viaj poemoj tute malaperus, sufiĉus tiuj paĝoj por ke Vi plu kronu kaj tronu la verkotajn historiajn konsultilojn pri la esperanta literaturo. Kompare kaj kontraste kun ili la poemoj de, ekzemple, Auld kaj Kalocsay, De Kock kaj Newell, Montagut kaj Nervi, Fernández kaj Neves, impresas tiel nude kaj sensuke, tiel mute kaj senguste... sed en Viaj tekstoj, male, videblas klarreliefe la imponaj konturoj de Via personuleco, de Via sensimila genio. Ili esprimas Vian Vion same precize, kiel skribo-specimeno tion farus post grafologia analizo.

– Kio estas do la obstrukco, eminenta Profesoro?

– En unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj. Nepras, ke ni unue solvu la problemon de la ekzisto de Via rivaleto, kara Majstro. Vi tro pensas pri li kaj tial ne eblas, ke Vi dediĉu vin plene al kreado de literaturaj monumentoj.

– Ĉu vi parolas pri... tiu Kamaĉo?

– Ĝuste pri li.

– Kamo! La imbecilaj katalunoj aŭdacis stafeti por recenzo al tiu Kamaĉo la minimumisman krokizaron de Nemere. Tial mi devis tuj depeŝi al ili sortimenton da readmonoj, garnituron da komandoj kaj servicon da precizaj instrukcioj kaj detalaj direktivoj. La envioza judaso...! Tamen kelkaj konsilis prudenton kaj sinregon. En ies epistolo papirusis jene: la plej bona politiko estas: ignori ilin kiom eble.

– Jes ja, mi bone scias: kontraŭ la stulto eĉ la dioj vane batalas. Sed kiel eblas ke Vin, Giganton de la Penso, tiom perturbas la artikoletoj kaj misrecenzoj de memproklamita goljato? Vi klare ne povas lin forgesi. Kaj unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas. Ni povas fari nur unu aferon: silentigi Vian ĝenan kontraŭulon. Ricevos vulpo por sia kulpo. Agu do decide kaj senkompate. Se Vi volas renomon, ne domaĝu la homon!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.