|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MAJSTRO KAJ MARTINELLIAŭtoro: Jorge Camacho |
©2026 Geo
|
La loĝejo de Georg Silber, ĉe-holma ĉaledo kun 12 ĉambroj, estis ankaŭ la kooperativa redaktejo de la renoma internacia kaj dumonata beletra revuo Literatura Verniso.
Jam pli ol unu horon ambaj intelektuloj babilis ĉe la manĝotablo, kaj iliaj doktaj vortoj kaj paroloj alternis brue-flue kun la ŝmacoj kaj moderaj borborigmoj de la kolaziono.
– Kiel vi divenis? Mi avidas, mi soifas, mi hungras famon, kara Profesoro. Fa-mo-n. Nur famon, famon, famon kaj pli da famo.
– Kaj Vi deziras, ke mi Vin helpu?
La okuloj de Georg Silber glimetis suplike:
– Jes, mi petas, mi petegas, mi petegegegas! Sukuru min kiel vi faris pri tiu Clinton en Usono!
– Aha! Lian refamiĝon Vi celas, ĉu ne? En ordo. Mi estas en mia elemento. Sed ĉi-kaze ni bezonos nul mis-ilon. Ne ĉio utilas, kio brilas. Sufiĉos nuraj vortoj: vort’ en ĝusta momento faras pli ol arĝento. Simple, faru ĉion, kion mi diros al Vi, kaj kiel mi diros al Vi, kaj Vi iĝos por-ĉiame fama, Vi ĝuos eternan vivon, la saman eternan vivon, kies mankon Vi koŝmaris dum la lastaj tagoj, monatoj kaj eĉ jaroj.
– Kontraŭ kioma prezo?
– Ĉioma, Estimato. Memoru, ke bona gloro pli valoras ol oro. La unua paŝo estu, ke Vi repudiu Vian nunan nomon kaj rebaptu Vin La Majstro publike kaj private. Kompense la unua iniciato de Esperanta PEN-Klubo estos proponi, ke La spegulo de Velodajo iĝu deviga legaĵo en ĉiuj mondaj lernejoj.
La gastiganto mienis bavan nekomprenon.
– Se, anstataŭ fondinto, gvidanto kaj mentoro de Literatura Verniso, Vi estus glora regnestro aŭ potenca landreganto, jam dum Via vivo oni alinomus la plej gravajn placojn kaj stratojn en ĉiuj urboj kaj vilaĝoj honore al Vi; en parkoj kaj aleoj Via statuo monumentus salute al la homoj irantaj al laboro aŭ porplezure promenantaj en dimanĉa mateno; kial do Vi kontentigu Vin per la ĝisnuna, ofta sed nesufiĉa, apero de Via nomo sur la paĝoj de Via gazeto kaj en la antaŭparoloj de la prestiĝaj LV-eldonaĵoj? Verdire estas nul kialo, ke Vi ne alinomu vin La Majstro. Vi ja rebaptis Vin pli frue, ĉu ne? Kaj kiu havas la forton, havas la rajton.
– Jes ja, kara Emèric, sed en la historio de la aposteriora planlingvo esperanto estis jam unu majstro: Ludwig Samenhof.
– Prave Vi diris: estis. Sed en ĉiu epoko devas esti unu Majstro, kaj nun, post la mortoj de Kalocsay, Lapenna, Waringhien kaj Régulo, ne estas pli da tiaj. Ne estas, ĉu Vi komprenas? Kaj la movado bezonas novan Majstron, bezonas ĝuste Vin. Kiel dirintus Ŝlejero, Menade bal, Cifali bal. Vi estu do La Majstro, du-majuskle, kiun ĉiuj atendas.
– Viaj vortoj volas ekspliciti, ke ekzistas socia mendo...
– Precize! Fi-kial plu cerbumi pri io tiel klara? Lazaro Zamenhofo mem ne volis, ke oni nomu lin tiel, ĉar en la komenco tio ne estus oportuna por la celo disvastigi la lingvon inter ĉiaj homoj. Sed nun, kiam ne eblas dubi, ke ankaŭ la esperantistoj serĉas en la movado misiistojn, mesiojn kaj profetojn, kial Vi ne akceptu la gravan responson? Aŭ ĉu Vi preferas, ke ĝi restu vaka kaj aperta al la uzurpaj pretendoj de kiu ajn Tonkin, Buller, Fettes, Valén aŭ Milojević?
– Nu, via kantato sonas dekaloge. La Majstro... kial ne? Ne pro nenio mi jam de longe angligas kaj francigas mian plenan kaj kompletan verkaron por eventuala aperigo en The Library of America aŭ La Bibliothéque de la Pléiade...
Surde al liaj fatamorganoj Emèric Ország enpoŝigis sian livan manon kaj eltiris ĉifitan librotekan slipon kun formiklitera skribo sur la dorsa flanko:
– Tajpu kaj faksu ĝin al Viaj subuloj.
La Majstro eklegis kun kelka peno la du aŭ tri proponitajn frazojn:
Kara adjutanto kaj satelito
De nun bonvolu nomi min, tiel parole kiel skribe, same private kiel publike, (La) Majstro. Per tio nia kooperativo...
Liaj okuloj glitis sur la cetero kaj en lia cerbo kirliĝis la unuaj vaporoj de dubo, sed ĉian eblan heziton definitive forigis la lasta, haste skribita linio:
Kooperativo de Literatura Verniso – en konsultaj rilatoj kun PEN-Klubo.
– Brave. Bravege! Bravisime!!!
Ĝis la fino de la vespero La Majstro laboregis entuziasme por disfaksi al sia stabanaro la novan, revolucian komandon. Kiam la redakteja faksilo ĉesis aktive deĵori, li rimarkis kun enormaj miro kaj surprizo, ke kie antaŭe staris nul pordo, inter la kuirejo kaj la malgranda neprejo, oscedas nun la enira aperturo de dek-tria ĉambro, en kiun la eminenta Emèric Ország sin jam enloĝigis, kaj kies pordon li iom post iom premiere fermas kaj poste ankaŭ ŝlosas.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.