La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MAJSTRO KAJ MARTINELLI

Aŭtoro: Jorge Camacho

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 4

Klopodis improvizi, sed vane

– Kaj ĉu de nun, estiel Majstro, mi surhavu ĉapelon?

– Bona ideo! Bonvolu porti la mian.

Al La Majstro iĝis evidenta, ke Emèric kalvas preskaŭ tute. Aldone, lian dekstran parietalon, kiun normale konstante kovris la grizverda ĉapelo, ornamis klarkontura harmakulo kun formo de sesfingra mano. Provante dispeli sian konsternon La Majstro koncentriĝis pri ĝusta surkapigo de la spontana donaco:

– Pa! Ĝi manifestiĝas iom tro kilometra por mia verto!

Emèric retrokovris la ĉe-fruntan harmaneton kaj konsolis la alian:

– Nek ĉapelon nek ĉapon Vi meritas, sed kronon oran kaj diamantan!

Kaj li ekrecitis:

– El tre malgranda gemo blindiga brilo venas,
pinĉeto da sukero tre fortan dolĉon tenas...

Kaj poste:

– Malgrandas la grajnetoj de bona la papriko,
sed ili, pli ol nuksoj, varmigas per la piko...

Aŭdiĝis subita ĝojkrio de la manekena Majstro:

– Poezio! La voĉo de l’ silento! Eminenta Emèric, ĉu vi komplezos aŭditorii bukedon el miaj komponaĵoj?

– Evidente jes, Estimegata Majstro. Bonvolu komenci Vian deklamadon.

Kaj li turnis siajn ĥameleonajn orelojn al la kolorature miela voĉo de l’ brava bardo:

– Kio estas mia pirogo? – Mia riĉaĵo.
Kiu mia dio? – Mia libero.
Mia leĝo? – Mia forto kaj la vento.
Mia sola patrujo? – La maro.

La griza feliso ridetis por stompi sian hele verdan grimacon:

– Estas originale. Ĉefe la baza ideo. Krome, ĝi eĉ sonas iom paname. Sed ŝajnas al mi, ke iu jam aperigis ĉi-teman poemeton.

– Ĉu vere? Kiu? Kion? Kiam? Kiel?

Emèric elparkeris:

– Ĉar mia leĝo: la forto.
Ĉar mia kara: la ŝip’.
Mia patrujo: la maro.
Kaj la liber’: mia Di’.

Kaj li aldonis:

– Se mi ne mismemoras, iam Vi emis hungarigi Vian pseŭdonomon.

– Prave. Mi dubis inter György Szilva kaj György Szilveszter, sed ne povis decidiĝi, tial fine preferis germanigon.

– Tio signifas, ke Vi elektis nek prunon nek silvestron, sed ja arĝenton.

– Efektive, kara Emèric. Mi perceptas, ke vi suzerene tropas plurajn idiomojn.

– Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu... Kaj ĉu ne venis al Via kapo la eblo nomi vin Szilfa?

– Szilfa? Ĉu tio ne estas... ulmo?

– Precize. Kaj ĉu tiu vorto diras nenion al Via lucida cerbo?

– Fakte jes. Mirinde! Kiel vi tion rabdis? La vorto ulmo memorigas al mi poeziaĵon, kiun mi finverkis antaŭ kelko da tagoj:

– L’ aprila pluvo kaj la maja suno
pruntis iomon da folioj verdaj
al duonputra kaj maljuna ulmo,
kiun vundis la fulmo.

Li daŭrigis kun kreskanta aplombo:

– Nun vi ne povos diri, ke vi jam aŭdis tion pli frue.

Sed li ne devis longe atendi, ĉar el inter la grizverdaj stretaj lipoj de la ĉapelulo elsiblis orelŝira melodio:

– Al ulmo duonputra kaj maljuna,
kiun la fulmo vundis,
l’ aprilo pluva kaj la majo suna
iomon da folioj verdaj pruntis.

– Tamen mia rimo estis pli bona, pli eŭfona, eĉ pli harmona!

– Certe Vi havas imponan poezian talenton, sed ankaŭ ne forgesu, ke eĉ sur la suno troviĝas makuloj. Kial Vi ne provu improvizi?

– Improvizi? Pri kio?

– Unue vi devas verki poemon laŭdan kaj omaĝan al Vi mem, ekzemple rimportreton. Ĝi poste povos aperi kun la subskribo de Via edzino aŭ de iu el Viaj fidelaj satelitoj (kvankam pli bone estus nomi ilin planedoj, ĉar ja ili orbitas, ĉu ne?, ĉirkaŭ la Suno). Estu do kuraĝa korde kaj komencu klare kanti!

– Mi petas momenton, estiminda Profesoro...

Li prenis kelkajn foliojn el satena papero kun la surpreso karakteriza de Kooperativo de Literatura Verniso kaj komencis kovri ilin per rondformaj literetoj el flua verda inko. Pasis minuto. Pasis du minutoj. Tri minutoj pasis. Post kvaronhoro li lasis flanke la uzitan feltkrajonon kaj kun paperfasko enmane li kuris al sia budapeŝta mentoro, kies oreloj atente vespertis la novan provon de la menestrelo:

– Majstron ni himnu kaj universe faman revuon
kiuj elsavis lingvon el estetika pereo.
Multon Li trasuferis dum ĉarpentado de ritmoj...

– Sufiĉas, kara Majstro. Ne, ne, tiu poemo, malgraŭ sia senegala originaleco, ne taŭgas por nia celo. La verda plebo ne nur ne komprenus ĝin, sed certe ĝin komprenus mise. Bonvolu aŭskulti mian propran modestan verkaĵon:

– Amikan eldoniston Vi ne trovis:
Vi devis mem eldoni Viajn verkojn.
Eĉ Ŝulco havas centron paderbornan.
Ĉu eble tial Vi famiĝis poke?
Régulo mem intencis aperigi
ion el Vi, sed fine la kolapso
de l’ eldonej’ devigis lin rezigni...

La jubilo kaj delicaj krioj de la Kooperativestro fendis la transfenestran vespersilenton de la ĝardeno per splitoj de vanta vakuo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.