|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MAJSTRO KAJ MARTINELLIAŭtoro: Jorge Camacho |
©2026 Geo
|
Dum La Majstro apertis sian plej grandan valizon kaj remburis ĝin zorge kaj skrupule per kompletoj da vestoj ege glate gladitaj kaj tiom ame amelitaj, la ruĝokula Emèric faligis en la poŝojn de sia griza redingoto kompleton da objektoj kaj aĵoj plej strangaj, sen ajnaj utilo, kohero aŭ interrilato: putine ruĝan lipŝminkilon, ŝafidan astragalon, knabinan fibolon, plastan komputilan diskon, finnan alumet-skatolon sen alumetoj kaj plu simile. Farante etan paŭzon en sia intelekta laboro La Majstro ekparolis:
– Mi neniel povas kompreni la kaŭzon de la motivo de lia amaŭroza abomeno kontraŭ mi, mia baladinda edzino, mia revuo Literatura Verniso, la Kooperativo mem kaj eĉ kontraŭ la literatora rondo La Plotono!
– Vi kulpas nur tion, ke Vi estas pli bona poeto ol Kamaĉo. Jen la kerna kialo de la tono de liaj recenzoj. Kvankam tute malkompetenta poeto laŭ mi, li ne povas toleri, ke ekzistas aliaj.
– Kial vi interdiris, mentora Emèric, la banalan duvorton laŭ mi?
– Nur tial, ke kelkaj iberaj verkistoj ŝatas liajn pokajn poemojn. Neves eĉ komparis iun el ili kun La infana raso, certe tre troigante.
– Dirlididi! Ĉu tiun kvantan magrecon tamen kompensas elstara kvalito literatura? Bedaŭrinde ne. Tiu Kamaĉo ja kapablas iafoje verki poemeton samkompetente kiel multaj aliuloj en Esperantujo, sed tio ne sufiĉas por krei erojn vere memorindajn, kiuj povos postvivi en bonaj antologioj ĝis, ni diru, la jaro 2093.
– Hm... Eble oni plendos, ke Vi juĝas tro severe. Ne forgesu liajn diversajn sukcesojn en literaturaj konkursoj.
– Tia procedo aldonas nenion al la verko. Ne malofte la versaĵoj tiel kronitaj havas nenian valoron, ĉar neesprimita konkursa kriterio ĝenerale estas, ke ili prefere estu pli-malpli konvenciaj. Do mi devas malgraŭe konstati, ke tiu Kamaĉo ne atingis fariĝi grava poeto. Ĉar en la poezio memorindeco estas la ĉefa, eble la sola, kvalito kiu garantias pluekziston.
– Prave. Neĝo kaŝas nur ĝis printempo. Viaj vortoj memorigas min pri diro de Henriette Beaupaul (aŭ ĉu estis Via kara Martinelli?), pri la nekontesteble klara fakto, ke ne ĉiuj Florudaj Majstroj egalvaloras, kio certe aplikeblas ankaŭ al la kamaĉa problemo. Tamen permesu, ke mi por momento ludu la rolon de diablo-advokato: kaj se troviĝus inter liaj versaĵoj io memorinda?
– Sendube, impertinenta Emèric, okazus tiel pro simpla statistika neceso. Sinjoro kiu elplumigas centon aŭ milon da, se tiel nomi ilin, poemoj, certe produktos ion almenaŭ bonetan, sed demonstreble pro simpla hazardo kaj absolute ne pro propra merito.
Fermante la valizon La Majstro ekaŭdis admonon de la griza serpento:
– Ni devas jam ekiri al Hispanujo.
Sentante sian voĉon de pasintjarcenta aŭtomato iom senmiela kaj malpropra, La Majstro proverbis:
– El Hispanio, nek vento afabla nek nupto agrabla.
Emèric ridete respondis per voĉo duoble diabla:
– Ne mateno, bone tamen! Abrakadabra!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.