La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MAJSTRO KAJ MARTINELLI

Aŭtoro: Jorge Camacho

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 6

Enkonduko al literatura kritiko

Kvin horoj estis jam pasintaj, de kiam Emèric demandis La Majstron pri febla punkto, vunda loko aŭ aĥila kalkano de la insolenta madridano, kaj jen finfine La Majstro ekkriis:

Eŭreka! Ne malkonvenas scii, ĉu li apogas serbojn, ĉu kroatojn, por ke laŭeble mi subtenu la antagonajn kaj tiel puŝu lin en sakstraton.

– Brave kaj prave, Mirinda Majstro; en ĉi epoko manka je principoj oni devas arbitre decidiĝi por unuj aŭ por aliaj kaj agi kohere kaj konsekvence. Bedaŭrinde, se temas pri Bosnio-Hercegovino, estas ne nur du partioj, kaj, aldone, Kamaĉo pli simpatias ne serbojn nek kroatojn, sed muslimanojn. Tro da kuiristoj kaĉon difektas, kaj de tro da pano venas malsano. Ni elektu ion pli simplan kaj do pli trafan kaj nocan.

– Sed mi jam senmanke eksplikis, kial mi preferas ne akuzi lin plue kaj plue pri antisemitismo...

– Ne naivu. Kia ago, tia pago, kaj kia fripono, tia bastono. Ne forgesu, ke Vi promesis agi precize kaj obee laŭ miaj instrukcioj. Ĉu Vi ekzemple scias, kial li verkis kaj tradukis tiujn kalumniajn artikolojn kontraŭ judoj, Zamenhofo, cionismo kaj Israelo?

– Mi induktas, ke ĉar li esencas antisemito.

– Ne, tute ne, Kara Majstro. Li faris tion por famiĝi, por atingi pli kaj pli da renomo. Same estis pri Joseph Paul Goebbels: kiel junulo kaj universitatano li favoris socialismon, cionismon, la judan movadon, sed poste, nur por la famo, vidante ke inter la progresemaj rondoj li havos nenian ŝancon elstari, li lasis sin konvinki de iu mediokrulo el la nazia partio, kaj jen liaj talento kaj ambicio kune faris el li la kanibalon, kiun la tuta homaro nun bone, kaj por eterne, konas. La historio de la homaro abundas je tiaj senprincipaj kanajloj jam de Erostrato. Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus sian animon kaj perdus la tutan mondon?

– Ni do, se esprimi tion per netrivita metaforo, devigu lin elekti inter arianismo kaj arjanismo.

– Aŭ inter martelo kaj amboso. Por tio ni vizitos la hejmon de Kamaĉo en Madrido dum lia foresto. Ne venos rato mem al kato, kaj ni devas bone koni liajn planojn kaj projektojn, kaj eventuale detrui ilin surloke, sen ke li sciiĝu. Favoros nin, ke du kontraŭ unu prezentas armeon, kaj ke venĝado estas mia metio. Ni donos al li lecionon de moroj.

– Vi parolis, ke dum lia foresto? Kiam do?

– Hodiaŭ noktomeze ni ekiru. Estas ankoraŭ la kvara de florealo kaj li jam ekvojaĝis al la Universala Kongreso en Valencio.

– Sed ĉu la Universala Kongreso ne okazos komence de termidoro?

– Nu ja... tamen... se La Majstro ordonos, eĉ ŝton’ lakton donos! Kaj nun ni prefere komencu paki jam niajn aferojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.