La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EVERARD T’SERCLAES

Aŭtoro: Hendrik Conscience

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XI

Finfine alvenis la antaŭvespero de Sankta Krispeno. Ankoraŭ unu horo estis pasonta antaŭ ol resonos tra la mallumo en la tuta urbo la signalo de la ĝenerala ribelo. t’Serclaes staris en salono de sia ŝtondomo, tenante longan spadon en la manoj. Liaj okuloj brilis pro ĝojo. Ridetante li rigardis la brilantan armilon kaj ŝajnis tute sinkinta en belan revon.

Leĝera frapo sur la pordo surprizis lin en liaj konsideroj. Li metis la spadon apud sian maŝkirason, kiu kuŝis sur la tablo. Viro eniris la salonon. Verŝajne li venis de ekstere, ĉar li estis tute volvita en brunan mantelon kaj ĉiam havis la kapuĉon sur la kapo.

“Nu, Roelof, kiel statas la aferoj?” demandis t’Serclaes. “Ĉu ĉiam prospere?”

“Prosperege, Sinjoro,” respondis la alia kun kliniĝo. “Mi ne forrestis tre longe, kaj tamen mi sukcesis plenumi mian tutan taskon.”

“Ĉu vi parolis kun Jan, la oraĵisto?”

“Jes, kaj ankaŭ al Pieter, la forĝisto. Ekde ĉi-matene iliaj kompanoj fariĝis tiel grandnombraj, ke pro manko je spadoj kaj lancoj, oni armis ilin per hakiloj, tranĉilegoj kaj eĉ per feraj stangoj. Ĉiuj tenas sin pretaj kaj je la unua sono de la sonoriloj de la preĝejo Sankta-Nikolao, ili kuros al la granda vendoplaco. Tie ili lokos sin antaŭ la Wilden Ever kaj tie atendos vian alvenon aŭ viaj ordonojn.”

“Ĉu vi scias, ke la Bruselanoj, por rekoni unuj la aliajn, devas krii: ‘Sankta Miĥaelo! Sankta Miĥaelo!’ ?”

“Ili scias tion, Sinjoro, kaj ili eligos tiun krion kun tiom da forto, ke la urbo tremos. Ha! Ili flagras pro kuraĝo kaj batalemo! Estu certa, Sinjoro, ke ili ne ŝparos sian sangon, … Brave! Brave! Ankoraŭ hodiaŭ Bruselo liberiĝos!”

“Trankviliĝu, mia bona Roelof,” diris t’Serclaes, emociita per la entuziasmo de sia servisto.

“Kiel nun aspektas la urbo? Ĉu ĉio estas kvieta?”

“Mi iris al la festeno de la ŝufaristoj,” estis la respondo. “La kompanio tie estas eksterordinare grandnombra. Antaŭ la pordo de la gildodomo staras multaj scivolemuloj kaj inter tiuj eĉ kelkaj grafaj soldatoj, kiuj alrigardas kaj ridas. Kompatindaj soldatoj de la fremda uzurpinto! Ili tute ne vidas la sangmakulitan spadon, kiu pendas super iliaj kapoj… Mi estis en la domo dum kelkaj momentoj. Oni kantas kaj dancas tie, kvazaŭ nenio estus okazonta. Sed je la unua sonorado sur la turo de la preĝejo Sankta-Nikolao la festenantoj diskuros kvazaŭ sorĉe, kaj ĉiuj kaptos siajn armilojn.”

“Ni do povas esperi, ke nia sekreto konserviĝis, kaj ke la amano suspektas nenion pri nia plano.”

“Nenion li suspektas, Sinjoro. Revenante mi iris preter la palacon de la amano, la pordego Sankta-Gudula kaj la pordego Warmoes. Nenie staras pli da gardistoj ol kutime. Nenie ia moviĝado. La soldatoj, kiuj ne staras garde, dormas en siaj kazernoj.”

“Dankon pro via fideleco kaj diligenteco por la patrio,” diris t’ Serlaes. “Jes, Roelof, morgaŭ Bruselo estos libera! La fakto, ke vi kontribuis al la liberigo de nia lando ĉiam honoros kaj feliĉigos vin. Via fideleco ankaŭ al mi ne restos nerekompencita. Iru nun kaj diru al Lukas, ke li grimpu sur la turo de la domo kaj bone aŭskultu por povi averti min, ĉar en tiu ĉi salono mi eble ne bone aŭdos la batadon de la sonoriloj. Vi, Roelof, reiru en la urbon kaj promenu tra la stratoj. Se vi ekscios ion suspektan aŭ specialan, venu komuniki tion al mi. La aliaj servistoj devos, je la unua signalo, ĉiu laŭ sia vojo, direkti sin kiel eble plej rapide kaj nevidate al al Vendoplaco kun la armilo kaŝita sub la mantelo. Ĉu vi bone komprenis min?”

“Estu trankvila, Sinjoro, viaj ordonoj estos akurate plenumitaj,” repondis Roelof, post kio li forlasis la salonon Profunde emociita per la bonaj novaĵoj, t’Serclaes denove sidiĝis sur seĝo. Ridetante li rigardis la plankon kaj ĝoje murmuris:

“Ha, la amano suspektas nenion! La perfidulo estas nun trankvila: li kredas, ke li tiel volvis min en la reton de sia falseco, ke mi ne plu povas moviĝi kaj estas tute senpova. Verŝajne li nun pripensas, kiel li povos kondamnigi mian filon kaj senhorigi nian familion. Danke al Dio, la maliculo eraras! Se li eskapas al la venĝemo de la popolo, kiun li vendis, li morgaŭ kuŝos katenita en la malliberejo, kaj la sorto, kiun li preparis por mia filo, trafos lin mem kiel rekompenco de sia krimo. Loveno estas preta. Antverpeno, la malbone traktata urbo ĉe Skeldo, estas kiel eksplodonta vulkano… Ni volos, ke revenu niaj gedukoj, kaj sendos armeon renkonte al ili. Everard nun estas jam kvar aŭ kvin tagojn ĉe li. Li estos enmaniginta al ili granda montrezoron. Eble li jam marŝis kun nova armeo kontraŭ la Lieĝanoj… Kompatema Dio, ŝparu al li la vivon! Kiel li benos vian sanktan nomon, eksciante, ke nia urbo Bruselo estas liberigita, la malnoblaj intrigoj de la amano malsukcesigitaj, lia honoro, lia vivo kaj lia amo al Sabina savitaj. Kaj li mem, reveninte kun nia dukino Johana kaj duko Vencelao, estos ricevita de la kruele elprovita Sabina, lia dolĉa, fidela fianĉino!”

Eble t’Serclaes estus ankoraŭ longe daŭriginta tiun glorplenan revon, sed nun servisto malfermis la pordon kaj anoncis la alvenon de sinjoro Hugo Clutinc.

La kavaliro tuj eniris la salonon kaj metis sian mantelon sur seĝon. Lia brilanta maŝkiraso kaj la longa spado ĉe lia flanko vidigis, ke li estas batalpreta.

“Mi ĵus ricevis strangan ordonon de mastro Lankhals,” li diris post la salutado. “Sekreta mesaĝisto alportis al mi slipon de papero, sur kiu estas skribita, ke ĉe la sonorigo de la sonoriloj mi ne povas forlasi mian loĝejon kaj devas atendi specialan ordonon de mastro Lankhals. Ĉu vi scias, kion tio signifas, t’Serclaes?”

“Tute ne, Clutinc. Ĉu la mesaĝisto ne donis al vi eksplikojn?”

“Al mia demando li respondis: ‘Tio estas la volo de la armeestro. Vi devas obei, kiel ni ĉiuj’. Ion alian mi ne povis elitiri el li.”

“Li pravas, mia amiko… Kaj tamen vi forlasis vian domon?

“Ba, ni ankoraŭ ne tiagrade estas la sklavoj de tiuj maldelikataj viroj!” grumblis Clutinc. “Je la naŭa mi estos en mia loĝejo kaj atendos la ordonon de mastro Lankhals. Estas tre humilige por ni, t’Serclaes, devi obei al ulo kiel Lankhals, Pex aŭ Grijspeert, kiuj, ŝvelintaj per sia efemera potenco, kuraĝas trakti nin kvazaŭ ni estus iliaj subuloj aŭ servistoj. Ekde nia lasta kunveno en la fulmuelejo ili envolvas sin en la plej grandan misterecon, petas nenies konsilon, disdonante nur ordonojn. Ni estas iliaj humilaj laboriloj kaj scias nenion.”

“Sed, mia amiko,” interrompis t’Serclaes, “vi malpravas, parolante tiel. La neeksplikita mesaĝo ofendas vin iomete, mi bone komprenas tion. Sed estas verŝajne, ke oni volas komisii vin per grava tasko aŭ konfidi al specialan ordonon, ekzemple gardi aŭ sturmi la palacon de la amano. Ĉiaokaze, pro devosento kaj patriamo ni devas obei al la superuloj, kiujn ni elektis laŭ plimulto de la voĉoj. Ĉu ne estis mi kiu proponis nomumi inter la kunĵurintoj tri membrojn kaj vesti ilin per nia plenpotenco? Ke mi ne estis elektita, pro tio kulpas nur mi, vi scias tion. Nia forto kuŝas en la sekretigo de niaj planitaj aranĝoj. Mi estus aginta tute kiel mastro Lankhals. Ĉio kion ni devas scii pri la taktiko, estas sciigita al ni. Poste, ĉe la unua signalo de la sonorilo de la preĝejo Sankta-Nikolao, ni ĉiuj direktos nin el ĉiuj partoj de la urbo al la Granda Vendoplaco”

“Kaj tiam, t’Serclaes?”

“Kaj tiam ni kondutos laŭ la ordonoj de mastro Lankals.”

“Lankhals, forĝisto, estas nia armeestro!” grumblis Clutinc, malgaje ŝercante. “Pex estas buĉisto, Grijspeert fulisto, tamen niaj armeestroj!”

“Per kio gravas, ke ili ne apartenas al la gentoj?” replikis t’Serclaes. “Kiel dojenoj de siaj metioj ili havas grandan influon sur konsiderindan parton de la popolo. Ili estas energiaj kaj sentimaj viroj, kiuj ne hezitos verŝi sian sangon por la liberigo de sia naskiĝurbo. Mi devus esti ilia armeestro, mi ja scias. Sed por mi estas egale kiel kaj de kiu la katenoj de la patrio estos rompitaj, se nur mi povos saluti ĝian liberecon… Nu, amiko, forpelu tiujn mallumajn pensojn kaj lasu esperon plenigi vian koron. Ĉio iras laŭdezire: antaŭ ol sonos la noktomezo la Brabanta leono denove flirtos super le skabenejo.”

“Dio donu, ke tiel estu!” diris Clutinc kun suspiro. “Se oni atendos nenion alian de mi ol batali kaj riski mian vivon por la patrio, mi plezure plenumos mian devon. Sed mi timas, t’Serclaes, ke al mi kaj eble al vi, ne estos permesite hodiaŭ elingigi nian spadon por la liberigo de la patrio.”

“Kiel do? Kion vi volas diri?” ekkriis t’Serclaes.

“Ni estas membroj de la gentoj. Ĉu vi ne aŭdis per la vortoj de Lankhals kaj liaj amikoj, ke eĉ ĉe la proksimiĝo de nia decida provo, ili ne povas subpremi sian malamon kontraŭ la gentoj? Se ili kuraĝus, ili laŭte krius, ke ili malfidas nin kaj kredas nin kapablaj je perfido. Se do la ordono de Lankhals estus nur rimedo por restigi min kiel kaptiton en mia loĝejo dum la ribelo?”

“Kia penso! Ne, ne, vi tute eraras. Estu certa, amiko Clutinc, ke oni volos ŝarĝi vin per speciala tasko. Vi vidos. Ĉu mi ne estas membro de la gentoj? Nu, kvankam mi donis al ili gravajn motivojn por esti malkontentaj, ili konfidis al mi la komandon super la farbistoj, la sekrazistoj, la blankigistoj kaj la ĉarpentistoj. Aldonu al tio iun nombron da viroj el mia kvartalo. Mi pensas, ke mi gvidos almenaŭ kvincent virojn… Ha, Clutinc, la ŝarĝo de la jaroj komencas pezi sur miaj ŝultroj, sed la espero, jes la certeco, ke ni stariĝos gloraj el la sklaveco, rejunigas min kaj rehardas la muskolan forton de miaj brakoj! Nia lando libera, nia bona dukino Johana ree sur la trono de ŝiaj prapatroj, la fremda uzurpinto for de nia grundo, la vendistoj de Brabanto punitaj…, ĉu tio celo ne estas nobla, ne estas sufiĉe grandioza por paŝi trans kelkajn malgrandajn malfacilaĵojn? Ek, mia amiko, ni plenumu nian devon sen maltrankviliĝi pri io alia ol nia devo kaj la liberigo de nia naskiĝurbo!… Reiru do al via domon, Clutinc.”

“Mi havas ankoraŭ duonan horon…”

“Ne, verŝajne estas pli malfrue. Se la mesaĝisto de Lankhals ne trovos vin hejme, oni povus akuzi vin pri ĵurrompo, ĉar ni estas, kiel vi mem diras, devigitaj blinde obei al niaj plenpotenculoj.”

“Tiel estu! Mi reiras al mia domo,” murmuris Clutinc, skuante la kapon. “Vi ŝajnas fidoplena, t’Serclaes, ho, mi esperas, ke vi ne eraras! Se nia patrio reakiros sian sendependecon, mi sentos min iomete konsolita por la miskono de niaj rajtoj. Adiaŭ do, ĝis post nelonge aŭ ĝis morgaŭ.” t’Serclaes akompanis sian amikon ĝis la pordo de la salono kaj kore premis lian manon. Reveninte al la tablo, li haltis momenton kun klinita kapo kaj murmuris al si mem:

“Mi ja scias, kio maltrankviligas vin, amiko Clutinc. Vi timas, ke post la venko la metioj postulos malpliigon de la privilegioj de la gentoj. Ili volas, ke parto de la skabenoj estu elektata el ilia medio. Kia granda malbono tio estus? Cetere, mi gardis sufiĉe da influo sur la popolo kaj sur la gedukoj por malhelpi plenumon de maljusteco…”

Tiel li daŭrigis ankoraŭ kelkajn momentojn sian pripensadon, kaj tiam li diris:

“Sendube la horo proksimiĝas: ni ne lasu nin suprizi per la sonoj de la sonoriloj.”

Li agitis la tintileton, kaj viro, kiu portis kavalirspadon ĉe sia flanko, kvankam li estis vestita kiel servisto, aperis en la pordo.

“Christiaan, la signalo tuj resonos,” diris t’Serclaes.

“Restas ankoraŭ kvaronhoro, Sinjoro,” estis la respondo.

“En tio ni povas erari. Vi mem jam estas armita. Venu, Christiaan, helpu min surmeti mian maŝkirason.”

La servisto proksimiĝis, malfaldis la maŝkirason, ĵetis ĝi super la kapo de sia mastro kaj aranĝis ĝin ĉirkaŭ la korpo. Li estis ankoraŭ faranta tion, kiam alia servisto aperis.

“Sinjoro,” li diris, “unu aŭ pluraj viroj, kiujn mi ne povis rekoni tra la spiontruo pro la mallumo, frapis sur la pordegon. Ili alportas tre urĝan mesaĝon.”

“Ĉu ili scias la pasvorton?”

“Jes, Sinjoro, kaj ili venas de mastro Lankhals.”

“Tiam tuj malfermu al ili la pordegon kaj konduku ilin en tiun ĉi salonon.”

“Ĉu minacas ia danĝero?” murmuris t’Serclaes. “Mi ne scias, Christiaan, sed mia koro batas timeme. Mi timas, ke venas malbona novaĵo. Ĉu la amano estus sciigita pri nia provo? Ĉu oni venas diri al ni, ke la ribelo estas prokrastita? La ĉielo protektu nin kontraŭ tia malfeliĉo.”

“Neeble, Sinjoro,” respondis lia servisto kun neperturbebla fido. “Oni certe alportas al vi ordonojn koncerne la maniero je kiu oni procedos… Tie mi jam aŭdas la mesaĝistojn en la antaŭĉambro. Vi tuj ekscios.”

La pordo estis malfermita. Dek ĝis dudek fortikaj viroj kun sovaĝa rigardo kaj diverse armitaj penetris en la salonon. La plej multaj estis buĉistoj kaj forĝistoj. Tion oni povis vidi per iliaj nudaj brakoj kaj nigraj pugnoj aŭ per la haktranĉiloj, kiuj brilis en iliaj manoj.

Unu el ili, kiu portis spadon kaj ŝajnis esti ilia gvidanto aŭ komandanto, farinte signon al siaj viroj, antaŭeniris kaj tendis paperslipon al la mirigita t’Serclaes.

Tiu ĉi komencis legi, sed apenaŭ li ĵetis rigardon sur ĝin, li paliĝis kaj ektremis. Subite li faligis la papereton, portis la manojn al la kapo kaj eligante krion sinkis sur fotelon.

“Ho, Dio mia, tiun lastan baton mi ne meritis!” li plendis, levante la manojn. “Mi arestita? Ne partopreni en la batalo? Scii, ke sango fluos por la liberigo de Brabanto, aŭdi la bruojn de la lukto, kaj sidi ĉi tie sur seĝo kiel malkuraĝulo aŭ perfidulo? Ne, ne, al tia ekstrema honto mia malobeo ne povos konduki min! Christiaan, ili trompas nin: mian spadon, mian spadon!”

Kaj li eksaltis kun fajrerantaj okuloj, volante kapti sian spadon. Sed tuj kvin aŭ ses viroj ĉirkaŭis lin kaj devigis lin al senmoveco, la aliaj senarmigis sian serviston kaj trenis lin el la salono. T’Serclaes provis ankoraŭ lukti kontraŭ la perforto, tordante sian membrojn kun malespera forto por eskapi el la manoj de siaj gardistoj. Li ŝajnis freneza, lia hararo estis malaranĝita kaj li grincis per la dentoj pro kolero.

“Lukas, Godfried, Stoffel, Reinier, miaj fidelaj servistoj!” li kriis. “Helpu min! Helpu min!”

Sed la ĉefo de la trupo metis manon sur lian buŝon kaj diris:

“Tenu vin trankvila, Sinjoro t’Serclaes. Ĉiuj viaj klopodoj estas vanaj. La pordego de via ŝtondomo estas okupita de miaj viroj. Viaj servistoj jam estas enfermitaj kaj gardataj en speciala ĉambro.”

“Ho, granda ĉielo, ĉu tio estas terurega sonĝo?” ĝemis t’Serclaes “Mi ne rajtas riski mian vivon por la patrio! Se Bruselo akiros sian liberecon, oni povos diri, ke mi ne kunlaboris por ĝia liberigo! Ve, ve, kia doloro, kia eterna honto!”

“Estas ordono de mastro Lankhals. Estu fidela al via ĵuro kaj obeu sen kontraŭdiro, se ne, tiu ĉi haktranĉilo devigos vin al tio,” krude diris buĉisto al li.

“Sed vi ne scias, amikoj, ke mia ĉeesto estas necesega sur la Granda Vendoplaco. Mi devas komandi grupon de kvincent viroj. Se tiuj ĉi restos sen ĉefo, ni povus maltrafi la venkon!”

“En tio jam estas provizite,” respondis la ĉefo. “Mastro Halijn, la dojeno de la teksistoj, komandos ilin… Trankviliĝu, Sinjoro t’Serclaes, pacience submetu vin al la ordono de la armeestro, kaj ne okazos al vi la pli malgranda malbono. Ne esperu, ke vi povos forlasi vian domon antaŭ la fino de la lukto. Ni, same kiel vi, estas ligitaj per nia ĵuro al blinda obeo. Multe ĉagrenus nin, se ni devus malbone trakti eminentan sinjoron kiel vi. Sed por plenumi nian taskon, kiel oni postulas de ni, ni eĉ ne hezitus verŝi vian sangon.”

Tute senkuraĝigita, t’Serclaes refalis sur sian fotelon kaj metis la manojn antaŭ la okulojn, eligante doloran krion.

Tiel li sidis kelkan tempon tute senmove. Tiam la ĉefo ordonis siajn virojn retroiri kelkajn paŝojn, prenis mem seĝon kaj sidiĝis apud t’Serclaes.

Subite la aero ektremis sub la rapida sonorado de iu sonorilo.

“Ek, ek, la signalo de la ribelo! Sankta Miĥaelo! Sankta Miĥaelo!” kriis la gardistoj kune, suprensvingante siajn armilojn, kvazaŭ ili estus trafitaj per bato.

“Ho, amikoj, nome de la patrio, nome de nia libereco, lasu min foriri! Mi volas batali por la liberigo de Brabanto! Mi petas vin: ne malhelpu min fari tion!”

Denove la haktranĉilo de la sovaĝa buĉisto minace ekbrilis antaŭ liaj okuloj. La ĉefo kaptis lin per la ŝultroj kaj devigis lin sidiĝi, dirante sufiĉe krude:

“Trankviliĝu, Sinjoro, ne moviĝu: niaj ordonoj estas senkompataj.”

“Sed diru al mi: kiu esta la kialo por tiu perforto?” murmuris t’Serclaes. “Ĉu mi ne senĉese donis ekde mia frua juneco pruvojn de mia arda amo al nia patrio kaj nia popolo? Kion do mi misfaris?”

“Ek, ek, estas nur ruzo!” ekkriis la buĉisto moke. “Vi ne iras ĝuste en viaj ŝuoj! Jam unufoje vi volis vendi nin al la amano. Kiu scias, ke vi ne intencas perfidi nin nun?”

Tranĉanta krio eliĝis el la buŝo de t’Serclaes.

“Ĉu vendi? Ĉu perfidi?’ li kriis kiel mortige vundita besto. “Oni timas mian falsecon? Jen do la vorto: mi estas perfidulo! Povu mi morti sub tiu terura bato! Lasu min morti, ho Dio mia!”

Li lasis sinki la kapon sur la tablon, kvazaŭ li estus perdinta ĉian esperon kaj kuraĝon, kaj ne plu moviĝis. Se la pezaj anheloj de lia brusto ne pruvus, ke li vivas kaj suferas, liaj gardistoj certe estus kredintaj, ke la ĉielo elaŭdis lian senesperan preĝon.

Intertempe ĉiam kreskadis la forto de la sonorado de la sonoriloj, kaj ĉar la vento blovis de la urbo al la domo de t’Serclaes, oni povis tre bone aŭdi, kiel multaj preĝejoj unuj post la aliaj partoprenis en la alarmsonorado.

Kelkan tempon poste aliĝis al tio la blekantaj tonoj de klarionoj kaj trumpetoj kaj la mil konfuzaj bruoj de furioza luktado. Fojfoje la gardistoj de la malfeliĉa t’Serclaes kredis eĉ aŭdi la longan, imponan krion de la Bruselanoj: “Sankta Miĥaelo! Sankta Miĥaelo!” Kaj pensante, ke iliaj kompanoj tiamaniere jubilis pri la retiro de la malamiko, ili ĝoje svingis siajn armilojn tra la aero aŭ entuziasme premis la manojn unujn al al aliaj.

T’Serclaes, frakasita per honto, sinkinta en malesperon, estis metinta la kapon sur manon kaj fikse rigardis la plankon. Sendube li aŭdis, same kiel liaj gardistoj, la instigantan batadon de la sonoriloj kaj la bruadon de la lukto, ĉar iam kaj iam tremeto trakuris liajn membrojn.

La ĉefo de liaj gardistoj eĉ provis iomete kuraĝigi lin, dirante al li, ke, se li estus suspektata senkaŭze, lia konscienco devus levi lin super tia maljustaĵo. Se la patrio estus liberigita sen lia helpo, tiu tute nelibervola senfareco ne povus esti imputita al li. Sed tute nesentema al tia konsolo, t’Serclaes eĉ ne respondis.

Kredante, ke ilia kaptito ne plu pensis pri rezisto aŭ eskapo el sia domo, la gardistoj preskaŭ ne plu atentis pri li kaj aŭskultadis la bruojn, kiuj muĝadis kvazaŭ ventego tra la aero super la urbo. Per mallaŭta voĉo ili interkomunikis siajn impresojn.

“Aŭdu resoni la kriojn!” ili diris unuj al la aliaj. “ Estas certe, ke niaj viroj sturmadas la palacon sur la Coudenberg. – Ne, tio ne povas veni de tiel for. Oni fortege batalas nun sur Kalsijde, apud la Cantersteen, estu certaj – la bruado supreniras! Niaj viroj pelas la soldatojn sur Kalsijde-n. – Aŭdu tiun frapetadon! Estas la piedfrapetado de ĉevaloj! La kavalerio miksiĝas en la ludon! – Niun ĉio silentiĝas. Ĉu ni jam atingis la venkon? – Neeble! La urba tremegus pro niaj triumfkrioj! – Ha! Tio jam rekomenciĝas kun duobligita forto!”

Kaj tiel ili aŭskultadis kaj babiladis dum duona horo, ĝis kiam subite la sonoriloj unu post la alia ĉesis sonori kaj la bruoj iam post iam malfortiĝis kaj fine estingiĝis.

Tiam ili komencis timiĝi. Kio signifis tiu stranga silento? Kial il ne aŭdis triumfkriojn? Dum ili rigardis sin reciproke en la okulojn, la pordo malfermiĝis kaj unu el iliaj kompanoj eniris.

“Mastro,” li diris al la ĉefo, “antaŭ la pordego staras viro, kiu asertas esti vundita kaj veni de la Granda Vendoplaco. Li scias, kiel statas la aferoj, kaj petas, ke oni malfermu la pordegon por li.”

“Novaĵoj! Novaĵoj! Ho, lasu lin eniri!” kriis la viroj, kiuj estis en la salono.

“Ĉu li scias la pasvorton?” demandis la ĉefo.

“Jes, mastro.”

“Nu, forprenu lian armilon kaj konduku lin en mian ĉeeston.”

“Ĉiuj atendis kun tima scivolemo la decidan novaĵon. Eĉ t’Serclaes rektiĝis.

Tiam en la salonon eniris viro, kies maldekstra vango estis makulita per sango.

“Veni ĉi tien kaj diru, kion vi scias,” ordonis la ĉefo.

“Ĉu vi, Roelof, mia fidela servisto, vundita?” ekkriis t’Serclaes.

Sen atenti pri la ordono de la ĉefo Roelof iris ĝis antaŭ sia mastro kaj tiam ĝemis kun levitaj manoj:

“Ho, mia povra mastro, ĉio estas perdita!”

“Ĉu perdita, vi diras, Roelof? Granda Dio, ĉu la fremdulo venkis? La amano, la malica falsa perfidulo, triumfis?”

Roelof ploris kaj ŝajnis ne plu povi paroli. Sed la ĉefo ordonis al li, klare ekspliki, kion li scias. Kun kelkaj interrompoj la servisto rakontis:

“Kelkaj momentoj post kiam la sonoriloj komencis sonori, abundis armitaj metiistoj sur la tuta Granda Vendoplaco, kaj la krioj ‘Sankta Miĥaelo! Sankta Miĥaelo!’ igis, se tiel diri, tremi la aeron. Ni, kiel eble plej rapide, kuris al niaj lokoj, ĝis ĉiu metio staris sur sia indikita loko. Kio tiam okazis, mi ne bone scias. Oni diris, ke ekestis disputo inter niaj armeestroj, ĉar ili malsamopiniis pri la maniero agi nun. Ŝajnas, ke mastro Grijspeert rifuzis obei la ordonojn de mastro Lankhals. Kiel ajn estis, ni staradis tre longe sur la Granda Vendoplaco sen fari paŝon… Intertempe niaj krioj, kaj ankoraŭ pli la sonoriloj, estis vekintaj niajn malamikojn. Nia fatala hezitado donis al ili la tempon armi sin kaj kuniĝi. Ĉie niaj viroj koliziis kontraŭ grandnombrajn trupojn de la malamiko. Ni estis devontaj surprizi ilin, kaj nun ili surprizis kaj atakis nin. Kio okazis aliloke, mi ne scias. Sed la trupo, al kiu mi apartenis, proksimume kvincent viroj, direktis sin sub la gvido de la dojeno de la teksistoj al Kalsijde por sturmi la dukan palacon. Sed apenaŭ ni alvenis apud Cantersteen, nubo da sagoj faligis multajn el niaj viroj… Kun la krio ‘Sankta Miĥaelo! Sankta Miĥaelo!’ ni sturmis sur la monteton, dum ankoraŭ ĉiam sagoj amase trafis nin. Ni intencis superforti kaj renversi la malamikajn pafistojn, sed ni trovis la vojon baritan per tiel densaj kaj profundaj trupoj, ke, sturminte ilin kvar- aŭ kvinfoje, ni devis rekoni nian senpovecon kaj ricevis la ordonon retiriĝi batalante. Nombre tre malfortigita, ni atingis la Grandan Vendoplacon tra la strato Heuvel, kiun ni batalante barikadis per vagonoj, ĉaroj, litoj kaj kion ajn ni povis akapari… La samo okazis al la aliaj metioj. Multaj jam estis revenintaj sur la Grandan Vendoplacon esperplenaj kiel ni, kaj la lastaj venis iom da tempo post ni serĉi tie rifugejon. Ĉiuj elirejojn de la Vendoplaco estis barikaditaj ĝis profundeco de dudek piedoj, kaj la plej kuraĝaj viroj, precipe niaj malmultaj arbalestoj, lokitaj malantaŭ la barikadojn por rebati la malamikojn. Intertempe granda malordo regis sur la Granda Vendoplaco. Neniu volis plu obei la ordonojn de la ĉefoj, kiujn oni akuzis pri nekapableco, jes eĉ pri perfido. Oni diris, ke Lankhals estis mortigita kaj Grijspeert kuŝas vundita en la Wilden Ever. Tiam la metiistoj komencis kriadi: ‘t’Serclaes! t’Serclaes!’ Ho jes, Sinjoro, ili ja konscias pri tio: se vi estus gvidinta la popolon, nun ĝojaj trimfkrioj resonus super nia povra urbo… Sed vi ne estis tie!… Tiam mastro Pex prenis sur sin la komandon, kaj li sukcesis obeigi sin de multaj… Tiel, sieĝataj sur la Granda Vendoplaco, ni ne plu povis rezisti tre longe, kvankam ni ofte sukcesis rebati la atakojn de niaj malamikoj kontraŭ niajn barikadojn, ĉar la soldatoj estis grimpintaj sur la tegmentoj de la domoj, kaj de tie ili pafis sagojn sur nin, sen ke ni povis defendi nin kontraŭ ili. Tiam nia armeestro Pex decidis forlasi la Grandan Vendoplacon kun la plej bonaj viroj por, se eble, ataki la malamikon en la dorso. Mi estis inter tiuj viroj, kiujn li destinis al tiu ekstrema provo. Subite ni renversis nian barikadon en la strato Heuvel kaj rompis tra ĝi el la Granda Vendoplaco. La malamiko estis rebatita ĝis la komenco de la strato Berg, sed tie ni estis atakataj de malantaŭe de forta trupo, kiu malspureniris Kalsijde-on. Tiel enfermitaj inter du potencoj, ni estis disbatitaj kaj dispecigitaj. Mi kuris en la straton Berg, kaj kvankam mi estis persekutata dum kelka tempo, mi eskapis al la morto. Jen la rakonto de nia malfeliĉo. Verŝajne la malamiko jam estas konkerinta la Grandan Vendoplacon kaj ĉio estas finita!”

T’Serclaes saltis kelkajn paŝojn antaŭen al la pordo, sed la ĉefo kaptis kaj haltigis lin.

“Ho, lasu min kuri al la Granda Vendoplaco!” li petegis kun larmoj en la okuloj. “La metioj vokas min. Ĉiuj obeas min. Vi ĉiuj venu kun mi. Eble ni povos ankoraŭ savi nian patrion!”

“Sidiĝu kaj restu trankvila!” ordonis la ĉefo. “Se tiu ĉi viro diris la veron, vi eĉ ne povos atingi la Grandan Vendoplacon. Sed tre verŝajne timo igis lin troigi la situacion. Ĉio ankoraŭ ne estas finita. La ŝanco povas turniĝi… Aŭskultu, eble tio jam okazas. Tiu bruo, tiuj novaj krioj, ne tre for de ĉi tie… eble ĉe la pordego Warmoes… Niaj viroj verŝajne superfortas la pordegojn! Ha, ha, jam estas espero!”

Ĉiuj streĉis siajn orelojn kaj aŭskultadis kun radianta rido en la okuloj. Sed iom post iom dubo denove ekokupis iliajn konsternitajn korojn. Kvankam en la konfuzaj krioj ili ne povis distingi, kion oni kriadis, ili tamen rekonis, ke tio ne estas ilia militkrio ‘Sankta Miĥaelo!’, kiu traboris la aeron.

Sur ĉies vizaĝo legeblis la demando, ĉu tiu bruado ne anoncas al ili, ke la venkanta malamiko proksimiĝas al la domo de t’Serclaes.

Sed la krioj iom post iom foriĝis, kaj finfine oni aŭdis nenion plu ol neklaran bruetadon, kvazaŭ de malproksima maro. La espero formortis en ĉies koro, la kapoj sinkis, silentiĝis en la salono kiel en tombo. t’Serclaes, refalinte sur sian seĝon, fikse rigardis la plankon. Larmoj fluis el liaj okuloj, dum li murmuris neaŭdeble al si mem:

“Perdita! La gloro de Brabanto, la libereco de Brabanto estas perdita! La amano triumfas… Nun li akuzos mian povran Everardon antaŭ la skabenbenko. La skabenoj – liaj sklavecaj iloj, malkuraĝaj servistoj de fremda mastro – kondamnos mian filon kiel ŝteliston, kiel noktan ŝteliston!… La garantiaĵa deklaro, ho granda ĉielo! Ĉu tiu makulo ne gluiĝos neforviŝeble sur nia nomo, sur nia gento? Tio estas terure! Kalumnio estas multkapa monstro, kiun oni neniam povos tute mortigi. Ho ve! Kial mi ne rajtis morti en la lukto? Vivi, vivi por lamenti pri la honto de mia infano, pri la sklaveco de mia venkita patrio!”

Ĉe tiu ĉi lasta penso forta nervofebro ŝajnis ataki lin. Mallonge li konvulsie tordis siajn membrojn eligante dolorajn ĝemojn. Kaj tiam li refalis en la plej kompletan senmovecon.

Dume la ĉefo kaj ties kunuloj, emociitaj de nova espero, aŭskultis la bruojn, kiuj denove kun duobligita forto leviĝis super la urbon. Ho, certe la lukto estis rekomenciĝinta: la metioj luktis ankoraŭ kuraĝe. Kiu povas koni la rezulton? Eble ili estis trimfontaj.

Sed post iom da tempo la bruado de nove tiel malfortiĝis, ke ili jam ne estis certaj, ĉu ili ankoraŭ aŭdis ion. Denove regis longa morta silento en la salono…

Tiam la bruado rekomenciĝis, kreskis kaj alproksimiĝis. Ĝi evidente proksimiĝis al la domo de t’Serclaes!

Ĉu la malamiko?

“Kaptu viajn armilojn!” kriis la ĉefo. “Se ni estos atakitaj, montru vin kuraĝaj. Ni ne kapitulacos, tiel longe kiel iu el ni vivos!… Sed kion mi aŭdas? La krio ‘Brabanto la granda duko’ ne estas la batalkrio de la metioj… Ĉu mi ne aŭdas malfermiĝi la pordego? Kion tio signifas?”

Dum li estis ankoraŭ parolanta, kelkaj voĉoj en la domo komencis ĝoje jubili, kaj ĝis en la salonon resonis la kriego.

“Brabanto la granda duko! Vivu, vivu Everard t’Serclaes! Al ni la venko!”

La ĉefo kaj liaj viroj volis kuri eksteren, sed nun multaj viroj penetris en la salonon, kaj unu el ili, kurinte ĝis antaŭ t’Serclaes, ekkriis:

“Dio estu benata, mia nobla mastro! Ni venkis! La fremduloj, batitaj, renversitaj, fuĝis el la urbo tra la pordego Sankta-Katarina. Oni ankoraŭ persekutas ilin. Bruselo estas liberigita, kaj tiu kiu redonis al ĝi la liberecon estas via kuraĝa filo Everard!”

“Jes, jes, Sinjoro, li estas nia savinto! Vivu, vivu Everard t’Serclaes!” jubilis, la manojn supren, la metiistoj, kiuj estis plenigintaj la salonon.

“Aĥ, ĉu mi sonĝas?” ĝemis la maljuna t’Serclaes. “Ĉu tio eblus? Kiel bela tio estus, granda ĉielo?”

“Ne dubu, Sinjoro, estas tiel,” haste diris Andries. “Vi sendis nin al Limburgo por peti helpon, ĉu ne? Mia mastro Everard tie tuj dungis trupon da kuraĝaj viroj. La duko eĉ permesis al li elekti la plej aŭdacajn el lia gvardio. Mia mastro sciis, ke oni batalos en Bruselo ĉi-nokte. Li kondukis nin tra la mallumo kaj arbaroj al Brabanto, kaj tiel ni atingis, nevidataj, la muregojn de Bruselo. Kelkaj el ni grimpis sur la muregon apud la pordego Warmoes, surprizatakis la gardistaron kaj lasis nin ĉiujn eniri[14]. Ni kuris al la Granda Vendoplaco, atakis la malamikon en la dorso apud la strato Heuvel kun la krio ‘Brabanto la granda duko!’, kaj forpelis lin. Tiam la metioj sturmis de la Granda Vendoplaco, kaj tuj nenio povis plu rezisti al niaj unuiĝintaj fortoj…”

Nova jubilado ekestis apud la pordego de la ŝtondomo. La krioj ‘Vivu, vivu la liberiginto de Bruselo! Vivu, vivu Everard t’Serclaes!’ tremetigis la aeron.

La maljuna t’Serclaes etendis la brakojn, kriante:

“Everard! Everard, mia bona filo!”

Kaj efektive, lia filo ĉirkaŭbrakis la patron, kaj ambaŭ ploris pro ĝojo, flustrante kun emociita voĉo inter si pri la liberigo de la patrio, la reveno de dukino Johana, kaj la fidela Sabina…

Ankaŭ la ĉirkaŭstarantoj ploris pro simpatio kaj emocio.

La maljuna t’Serclaes la unua liberigis sin el la longa ĉirkaŭbrako kaj levis la brakojn supren.

“Ho Dio,” li ekkriis. “Via sankta nomo estu benata! Vi montris al ni vian kompaton. Ne nur vi redonis liberecon al nia patrio, sed vi ankaŭ elektis mian filon kiel ilon de via graco. Dankon! Dankon!”

“Venu, mia bona patro, sekvu min,” diris Everard. “Ĉio ankoraŭ ne estas finita. Ni devas certigi la fruktojn de tiu ĉi venko. La popolo bezonas gvidantojn. Venĝemo povas inciti al malordaĵoj, eĉ al krimoj. La leĝo devas havi siajn reprezentantojn, kaj tuj. Vin, kiu estas tiel saĝa kaj sperta, oni bezonas nun. Venu, venu al la skabenejo!”

Sub la daŭra jubilado de la homoj, kiuj akompanis ilin, ili eliris sian ŝtondomon kaj eniris la straton Berg. Everard donis al sia emociita patro ankoraŭ kelkajn eksplikojn pri la miriga maniero je kiu li sukcesis liberigi Bruselon, ĝuste en la momento, kiam ĉio ŝajnis perdita.

Je kelka distanco ili vidis nubojn de fumo supreniri al la ĉielo kaj la ĉielon tute ruĝe farbita.

“Ve!” suspiris Everard. “Tiel la popolo fuŝas justan aferon, bruligante, prirabante, senhonorigante la liberecon en sango kaj fajro.”

“La ŝtondomo de Van Heetvelde estas brulanta!” kriis viro, kiu supreniris la strato Berg. “La buĉistoj kaptis la amanon. Ili volas pendumi lin. Mi ne volas vidi tion kaj tial mi forkuris.”

“Rapide, patro, rapide!” diris Everard. “Nia liberigo ne estu malhonorigita per murdo. Kiel ajn kulpa estas la amano, nur leĝaj juĝistoj juĝos lin. La lukto estas finita: ne plu neutila sangoverŝado!”

Ĉe la fino de la strato Berg ili vidis amason da viroj kun torĉoj. El iliaj sovaĝaj venkokrioj oni povis kompreni, ke ili trenas viktimon al la morto.

“Al la Granda Vendoplaco! Al la pendumilo la perfidiston! Morti, morti devas la vendisto de Brabanto!” oni malorde kriadis, dum dudeko da hakiloj kaj haktranĉiloj estis svingataj en la lumo de la torĉoj.

Everard penetris ĝis en la mezo de la furioza homamaso kaj repelis la kriaĉantajn buĉistojn. La amano kaj lia filo Willem, ligitaj unu al la alia per ŝnuroj, estis kruele batataj, piedfrapataj kaj trenaĉataj. Iliaj vestaĵoj estis disŝiritaj. Ili tremis, kaj morta timo videblis sur iliaj vizaĝoj.

Kiam Van Heetvelde ekvidis la junan t’Serclaes-on kaj ties patron, li perforte ektiregis je la ŝnuroj kaj falis teren sur la genuojn.

“Mi kulpas, mi faris al vi malbonon,” li ĝemis, “sed kompatu nin! Gracon! Gracon!”

Vidante sian malamikon tiel malfeliĉa kaj humiligata, t’Serclaes eksentis iom da kom-pato, sed lia malamo al la perfidinto estis tro forta: li forturnis la kapon kaj retroiris kelkajn paŝojn. Sed Everard senhezite saltis al la mizerulo kaj tranĉis la ŝnurojn per sia spado.

“Restarigu, Sinjoro Van Heetvelde,” li diris. “Estu trankvila kaj ne timu pro via vivo. Al la unua kiu tuŝos vin sen mia ordono, mi fendos la kapon… Andries, Andries, kie vi estas?”

“Jen mi estas, Sinjoro,” oni respondis al li.

“Kunprenu dekon de niaj Limburgaj kunuloj kaj konduku tiujn sinjorojn al la malliberejo ĉe la pordego Steen. Gardu ilin tie ĝis mi anstataŭigos vin. Oni ne tuŝu haron sur iliaj kapoj.”

Kelkaj Limburgaj kunuloj prezentis sin, kaj Andries diris al la kapitoj:

“Sekvu min, Sinjoroj. Ne provu eskapi. Ni protektos vin kontraŭ ĉia insulto kaj malbona traktado.”

En la momento kiam oni estis forkondukanta Van Heetvelde-n, tiu ĉi metis la manon en sian kirason kaj diris al Everard, dum li ŝajnis doni ion al li:

“Via bonkoreco estas granda, Sinjoro t’Serclaes. En mia mizera situacio mi povas montri mian dankemon al vi nur donante al vi tiun ĉi pecon de pergameno. Dankon! Dankon!”

Kaj li sekvis siajn gvidantojn, kiuj supreniris Kalsijde-on.

Tremante pro ĝojo Everard rigardis momenton la pecon de pergameno. Li proksimiĝis al sia patro, montris ĝin al li kaj jubilis per mallaŭta voĉo:

“Mia garantiaĵa deklaro! Kia feliĉo! La timo pro kalumnio kaj malhonoro estas forturnita de ni… Mi detruos tiun kaŭzon de mia malĝojo kaj via doloro.”

Kaj sekvigante la faron post la parolo li diŝsiris la folieton de pergameno en cent pecetojn kaj ĵetis ilin en la venton.

Kiam ili alvenis sur la Granda Vendoplaco, ili trovis tie maron da jubilantaj homoj, inter kiuj multaj portis brulantajn torĉojn. Oni ĝuste estis replantanta la Brabantan leonflagon sur la skabenejon, kaj la homamaso salutis tiun signon de libereco per freneza ĝojeksplodo.

Tuj kiam oni rekonis Everardon t’Serclaes, la kriado ŝanĝiĝis en longa vivuadon honore al la liberiginto de Bruselo. Al tiuj kiuj staris ĉirkaŭ li, li signis, ke li deziras paroli, kaj kiam la amaso estis sufiĉe kvietiĝinta, li diris:

“Amikoj, Bruselanoj, la fremda uzurpinto estas ja forpelita el nia urbo, sed same tiel danĝera malamiko povas forpreni al ni la fruktojn de nia venko. Efektive, malordo kaj sendisciplineco estas certaj murdistoj de libereco. Ni ne plu havas amanon nek skabenojn. La urbo ne havas gvidanton. Tamen iu devas havi la rajton igi regi la leĝon ĝis la reveno de la dukino.”

“Jes, jes, estu vi la kapo de nia komunumo!” oni kriis.

“Ne, tio ne estus prudenta,” replikis Everard. “Mi estas juna kaj nesperta. La viron, kiu de multaj jaroj kutimis regi nian urbon, la viron, kiu en ĉiuj cirkonstancoj montris la plej sinceran amon al la popolo de Bruselo, kiu estas laŭdata pro sia saĝeco kaj amata pro sia justeco, tiun viron, vian maljunan amikon, mian honorindan patron, ni devas peti meti la manon sur la stirilon kaj protekti la boaton de nia libereco kontraŭ la ŝtormo de sendisciplineco.”

“Vivu, vivu t’Serclaes! Li estu nia kapo, lin ni volas obei. Al la skabenejo, al la skabenejo!” kriadis la ĉirkaŭstaranta homamaso.

La maljuna t’Serclaes ŝajnis voli rifuzi tiun altan, malfacilan taskon kaj rezistis iom da tempo. Sed kelkaj fortaj viroj levis lin de la grundo kaj portis lin sur siaj ŝultroj al la skabendomo, dum de ĉie sur ilia vojo tondra jubilado supreniris kaj la nomo t’Serclaes kvazaŭ trumfkrio resonadis super la tuta Granda Vendoplaco.

Kun fiereco Everard rigardis kelkan tempon tiun imponan kaj solenan spektaklon. Kiam la jubilado malpliiĝis kaj li konvinkiĝis, ke lia patro, estis solene enoficigita en la skabenejo, li transiris la Grandan Vendoplacon sen atenti pri la aklamoj de la homoj, kaj eniris la straton Stoof.

Febra malpacienco pelis lin antaŭen, ĉar li paŝis tre haste, ĝis li atingis la ŝtondomon de sinjorino Van der Aa. Li ne dubis, ĉu la bruoj de la lukto kaj timo malhelpis la homojn en tiu domo enlitiĝi. Efektive, kiam li frapis sur la pordegon, tiu ĉi estis nur iomete malfermita.

“Ĉu sinjorino Van der Aa kaj fraŭlino Sabina ankoraŭ sidas en la loĝoĉambro?” li demandis.

“Ho, granda ĉielo, ĉu estas vi, Sinjoro t’Serclaes, vi, la savinto de Bruselo?” ekkriis la servisto, vaste malfermante la pordegon kaj profunde klinante sin. “Eniru do, Sinjoro. Miaj mastrinoj ankoraŭ maldormas. Ili scias ĉion. Kiel feliĉaj ambaŭ estos, revidante vin. Sekvu min, sekvu min!”

Momenton poste Sabina kaj ŝia patrino ĉirkaŭbrakis Everardon, verŝante larmojn de feliĉeco kaj entuziasmo sur lian koron.

La sukceso de la ribelo de la Bruselanoj incitis la aliajn urbojn de Brabanto forpeli la Flandrajn trupojn. Baldaŭ la tuta Brabanto estis denove libera.

Ok tagojn post la liberigo de Bruselo duko Venceslao kaj dukino Johana faris sian solenan reeniron en sian liberigitan ĉefurbon. Iom poste en ilia ĉeesto Everard t’Serclaes kaj Sabina Van der Aa estis kunigitaj per la geedziĝa bendo. Por la tuta urbo tio estis okazo festi.

Ke la gedukoj kaj la popolo de Bruselo estis dankemaj al la kuraĝa liberiginto de Bruselo atestas la sekvaj versoj el la malnovaj kronikoj, la Brabantse Yeesten (Brabantaj Heroaĵoj):

Tian dignon kaj honoron
Al sinjoro Everardo
Duko Vencesla’ oferis
Kaj Johana la dukino
Kaj la tuta loĝantaro,
Ke priskribi ĝin ne eblas.
Tial tion mi rezignas.

FINO


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.