La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EVERARD T’SERCLAES

Aŭtoro: Hendrik Conscience

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

X

En la strato Stoof, proksime al la angulo de la strato Volders, inter la humilaj dometoj de la metiistoj kaj butikistoj, staris la imponaj turoj kaj krenelita fasado de firma kastelo. Sendube tiu ĉi konstruaĵo devis ricevi sian lumon de granda malantaŭa ĝardeno, ĉar je la stratflanko ĝi montris nur tri aŭ kvar malgrandajn fenestrojn je granda alteco, kiuj estis protektataj per feraj stangoj. Ankaŭ ĝia pordego estis tiom kovrita per feraj latoj kaj dikkapaj najloj, ke ĝi aspektis kiel giganta ŝildo.

Sur tiun ĉi pordegon frapis Everard t’Serclaes iomete antaŭ la oka matene. Li estus preferinta veni pli frue, sed la necerteco, ĉu Sabina jam ellitiĝis aŭ ne, retenis lin. Li estis iomete maltrankvila kaj skuis dubante la kapon, dum li atendis, ke oni malfermis al li la pordegon.

Jam dudekfoje ekde unu monato li frapis sur tiun ĉi pordegon sen ricevi alian ol rifuzan respondon. Kial oni akceptus lin nun? Ĉu denove per la samaj kalkulitaj mensogoj? Sed estis necese, ke li vidu Sabinan kaj parolu kun ŝi nun, kiom ajn tio kostos. Uzi perforton, renversi la servistojn kaj penetri en la kastelon estis tre danĝera metodo, sed se li ne povus sukcesi alimaniere, li provus uzi perforton.

Li aŭdis la rigligon grinci kaj tenis sin preta.

La pordego estis singarde kaj nur duone malfermita, sed antaŭ ol la servisto povis preventi tion, Everard staris interne. La servisto rigardis lin mirigita kaj kolera, dirante sen atendi demandon:

“Sinjoro t’Serclaes, vi denove venas vane: sinjorino Van der Aa ne estas hejme, kaj ankaŭ ne la fraŭlino. Miaj mastrinoj kaj la sinjoro amano malpermesis, ke iu, kiu ajn li estas, estu enlasita tra la pordego de la kastelo. Oni punos min…”

“Ho, estu honesta ĉi-foje, mi petas,” interrompis lin Everard. “Viaj mastrinoj estas en la kastelo.”

“Certe ne. Hieraŭ matene ili foriris sur vagono. Kien, tion vi ne rajtas scii. Foriru nun, Sinjoro, mi havas urĝan laboron farenda.”

“Aŭskultu min, “diris Everard. “Mi alportas al sinjorino Van der Aa tre gravan mesaĝon, de kiu povus dependi ŝia feliĉeco. Se vi malhelpos min iri al ŝi, vi sendube fariĝos la kaŭzo de granda katastrofo”

“Nu, nu, grava mesaĝo! Vi certe volas superruzi min, Sinjoro.”

“Se vi anoncos min, ŝi certe donos al vi malavaran rekompencon kaj ankaŭ mi… Jen nur malgranda donaco kiel antaŭpago…”

Dirante tion, li metis tri malnovajn ŝildojn en la manon de la servisto. Mirigita, tiu ĉi rigardis la brilajn orajn monerojn kaj murmuris:

“Tio kion vi havas komunikenda al sinjorino Van der Aa, certe povus esti grava, Sinjoro… Sed kredu min, mi diris la veron: miaj mastrinoj ne estas hejme.”

“Ho ve, ili amare bedaŭrus, se mi ne povus paroli al ili hodiaŭ! Pro ilia feliĉeco mi petegas vin diri al mi, kie ili troviĝas! Mi nepre devas paroli al ili nun… Jen tri pliaj malnovaj ŝildoj!”

“Aŭskultu, Sinjoro,” flustris la servisto en lian orelon, “sed neniu iam eksciu, de kiu vi scias tion: miaj mastrinoj iris al la meso en la preĝejo de la Fratulinoj de Nia Sinjorino en la strato Eike. Agu kvazaŭ vi scius nenion, Promenu en tiu direkto: tiel vi certe renkontos ilin.”

“Estas bone, mi dankas vin.”

Kaj la junulo rapide forlasis la kastelon. Li paŝis tra la strato Stoof kaj turniĝis ĉirkaŭ la angulo de la strato Eike. Lia rigardo ĝuste trafis la grandan monaĥejon de la Fratulinoj de Nia Sinjorino, en la momento kiam la homamaso komencis elflui ĝin. Li haltis kaj rigardis.

La plej multaj kredantoj jam malaperis en diversaj direktoj, kaj li jam komencis timi, ke la servisto trompis lin, kiam li fine vidis alveni el la pregejo sinjorinon Van der Aa kaj ŝian filinon, sekvatajn de geservistoj.

Sabina ridetis al li per okuloj radiantaj pro ĝoja surprizo kaj amo. Ŝia patrino kontraŭe rigardis lin per severa riproĉa rigardo, sed li senhezite proksimiĝis al ili, kliniĝis, rapide salutis ilin kaj diris sufiĉe mallaŭte, por ke la geservistoj ne aŭdu lin:

“Sinjorino, mi nepre devas tuj paroli al vi.”

”Ho, Sinjoro t’Serclaes, vi agas nesingarde kaj tro aŭdace,” li ricevis kiel respondo. “Vi forgesas viajn promesojn. Kial tiel inciti la amanon al kolero? Estu prudenta: lasu nin preteriri kaj daŭrigi nian vojiron…”

“Terura sorto, Sinjorino, devigas min malobei. Aŭskultu min do dum momento. Mi havas teruran sekreton malkaŝenda al vi.”

“Ĉu teruran sekreton? Granda ĉielo!” suspiris Sabina.

“Nu, mi aŭskultas,” diris sinjorino Van der Aa. “Rapidu, per kelkaj vortoj. Jam tro longe vi devigas nin halti. La geservistoj spionas nin…”

“Ĉi tie sur la strato mi ne povas paroli, Sinjorino. Lasu min sekvi sin en vian kastelon.”

“Ĉu en nian kastelon? Neeble! Neeble!”

“Estas tamen necese,” flustris Everard, decidema. “Mi baldaŭ foriros, mi devs fuĝi el miaj gepatra urbo kaj patrio. Malhonoro, eterna honto kaj eĉ morto minacas min! Kiu scias, ĉu mi iam revidos vin! Sabina kaj vi, Sinjorino, devas koni la kaŭzon de mia fuĝo. Almenaŭ en viaj okuloj mi ne volas esti senhonorigita.”

Kvankam profunda timo legeblis sur ŝia vizaĝo, la nobelino ankoraŭ hezitis. Sabina kunfaldis la manojn kaj petegis ŝin kun larmoj en la okuloj:

“Ho panjo, konsentu, mi petas vin. Ne lasu timon pro kolero de la amano reteni vin. Everard devas fuĝi, minacata per morto! Ho, Dio, tio estas neebla!”

“Tiel estu, Sinjoro t’Serclaes, akompanu nin al nia kastelo,” murmuris sinjorino van der Aa, “kaj konfidu al ni tiun teruran sekreton. Aĥ, vi igas min tremi! Sabina, mia infano, al vi ne estas permesite havi feliĉan vivon!”

Ili ekpaŝis antaŭen sur la stato, ne plu interparolante. Kontraŭe la geservistoj kiuj sekvis siajn mastrinojn je mallonga distanco, vigle babiladis inter si.

“Jes, jes, estas sinjoro t’Serclaes,” diris la servisto. “Mi bone konas lin. Li jam ofte venis frapi sur nia pordego. Ke ni devas tiel zorge teni fermita la kastelon, estas nur por malhelpi lin renkonti fraŭlinon Sabina. Kiel koleros la sinjoro amano, kiam li ekscios tiun ĉi okazaĵon!”

“Sed li ne ekscios ĝin, Michiel.”

“Ne ekscios ĝin, Katelijne? Tuj kiam mi povos, mi forkuros kaj anoncos al li, kio okazis.”

“Fi, fi, tiamaniere ĉagreni nian povran fraŭlinon! Vi devus honti!”

“Mi scias, je kiuj kondiĉoj la amano metis min en la servon de sinjorino Van der Aa. Devo estas devo. Sed ĉu miaj okuloj ne trompas min? Ĉu sinjoro t’Serclaes eniris nian domon? Ho, se la amano ekscius tion!”

Je la granda miro de la geservistoj Everard efektive sekvis la nobelinojn tra la longa koridoro de la kastelo kaj eniris salonon kun ili. La pordo estis fermita de la interno.

“Parolu, Everard, parolu, mi petas vin!” ekkriis Sabina. “Kial vi devas fuĝi el la patrio? Aĥ, mi svenas pro ĉagreno kaj timo!”

“Jes, rapide rivelu al ni tiun malĝojigan sekreton kaj tiam tuj forlasu nian loĝejon,” aldiris ŝia patrino. “Donu Dio, ke ne estas tiel terure, kiel vi igas ŝajni.”

“Sidiĝu, Sinjorino,” diris Everard, “miaj eksplikoj postulas tempon. Ne tiel terure, vi diras. Mi devus plori kaj tremi, sed mia koro ribelas kontraŭ la maljusteco, la ruzeco kaj la kruela maliceco kiuj elektis min kiel sian viktimo. Pacienciĝu momenton: vi ekscios ĉion.”

Kiam li estis sidiĝinta inter Sabina kaj ŝia patrino, li komencis tre detale rakonti, kiel kapitano Goffredo konvinkis lin la vesperon de la festo iri en lia loko doni kiel garantiaĵon altvaloran juvelon, kaj kiel la lombardisto igis lin subskribi garantiaĵan deklaron.

Dum tiu longa rakonto ambaŭ nobelinoj aŭskultis lin kun pligrandiĝanta scivolemo. Ĝis tiam ili ne komprenis, kio terura estas en tiuj ordinaraj faktoj kaj esprimis sian miron pri tio. Sed tiam Everard, emociita, diris kun emfazo:

“Sed la juvelo estis ŝtelita! Dum la festo la ŝtelisto penetris en la dormoĉambron de la amano kaj rabis ĝin el la juvelujo.”

“Ĝi estis ŝtelita, kaj vi, Everard donis ĝin kiel garantiaĵon!” ekkriis sinjorino Van der Aa, kiu antaŭsentis la gravecon de la afero. “Ĉu Goffredo ŝtelis ĝin?”

“Ĉu Goffredo ŝtelisto? Tio estas nekredebla!” suspiris Sabina. “Tiam Dio mem punis lin… Sed kiel do tio povus senhonorigi vin? Kion vi faris, estas favoro al amiko, al kapitano, kiun ĉiuj estimis.”

“Vi tuj aŭdos, kiel malhonesteco kaj malamo forĝis el tiuj eventoj armilon kontraŭ mi, kontraŭ vi kaj mia patro… La sekvan tagon la amano elsendis la plej lertajn servistojn serĉi la juvelon. Unu el ili trovis la juvelon ĉe lombardisto Niceforo, kaj la garantiaĵa deklaro, kiun mi subskribis, estis enmanigita al la amano. Tiu ĉi petis mian patron veni al sia kastelo, montris al li la subskribitan deklaron kaj asertis, ke mi certe estas la ŝtelisto, kiu rabis lian juvelon. Kial ajn mia patro provis rifuti tiun priridindan suspekton, la amano plu akuzis min. La garantiaĵdona deklaro, li diris, estis nerifutebla pruvo de mia kulpo, kaj li, kiel estro de la grafa justico, estis devigita arestigi min.”

Ambaŭ nobelinoj estis tiel mirigitaj, kaj kion ili aŭdis, ŝajnis al ili tiel absurda, ke mokrideto aperis sur iliaj vizaĝoj. En la okuloj de Sabina samtempe ardis fajrero de indigno.

“Vi, Everard, ne estus kapabla plenumi tiel malnoblan faron!” ekkriis la fraŭlino. “Kaj la amano scias, ke tio ne povas esti vera. Li volas nur timigi vin, ĉagrenigi vin pro maliceco.”

“Efektive, Everard, ne lasu liajn vanajn supozojn konsterni vin,” diris sinjorino Van der Aa. “Ĉu arestigi vin? Sed li devus tuj konduki vin antaŭ la skabenbenkon. Kiu en Bruselo kredus, ke Everard t’Serclaes – tiel riĉa kaj tiel estimata – povos fariĝi ŝtelisto? La amano povus nur altiri sur sin la publikan malamon, kaj por li sola estus la honto. Ĉu estas timo pro tia priridinda persekuto, kiu instigas vin forlasi la landon? Ho, tiam restu kun trankvileco.”

“Jes, restu, Everard, ne forlasu Bruselon. Vi devas timi nenion. La amano vere ne kuraĝos plenumi sian maljustan minacon.”

“Mi estas dankema al vi, profunde dankema,” respondis la junulo. “Tiel kalumnia suspekto kontraŭ mi ne povas eniri viajn korojn. Tio estas pro mi dolĉa konsolo kaj fonto de nevenkebla kuraĝo. Sed aŭskultu min ankoraŭ iomete trankvile. Viaj puraj mensoj ne povas imagi, kiel soifo al vengo povas regi despotan viron. La amano diris, ke li arestigos kaj kondamnigos min fare de la skabenbenko al la eŝafodo, al la hontoplena morto de la noktaj ŝtelistoj. Mia patro kaj mi mem komence ridis pri tiu vana minaco, sed post serioza konsidero ĝia terura graveco timigis nin. Goffredo, la sola persono kiu povus pruvi mian senkulpecon, estis mortigita. La subskribita deklaro atestas kontraŭ mi. La skabenoj estas fervoraj partianoj de la amano kaj blindaj iloj en liaj manoj. Mia kondamno, se mi nun aperus antaŭ la skabenbenko, estus neevitebla.”

Sabina eligis doloran suspiron kaj komencis plori.

“Sed ne, vi eraras,” replikis sinjorino Van der Aa. “Mi bone konas la amanon. Li estas efektive kruela, kaj li maldelikate elektas la rimedojn por atingi sian celon. Sed ĉia sento de honesteco ne estas fremda al li. Ke li minacas vin, tion ne mirigas min. Sed ke kun la tempo li fariĝus kapabla je tia neaŭdita falseco, tio ŝajnas al mi nekredebla!”

“Ne forgesu, Sinjorino, ke la amano havas trioblan kaj por si tre gravan celon atingenda. Jam de jaroj li estas la morta malamiko de mia patro. Prave aŭ malprave – ne decas, ke mi ekzamenu tion – li kredas, ke mia patro incitas la popolon kontraŭ li kaj la grafo de Flandrio. Li volas venĝi sin je mia patro, trafante la patron tra lia filo, kaj per la senhonorigo de lia postulearo rabi al li ĉian influon kaj aŭtoritaton ĉe la popolo. Kovrante min per honto kaj makulante mian nomon por ĉiam, li volas malebligi la geedziĝon de Sabina kaj mi. Ĉu tio ne sufiĉas al falsa homo kiel la amano por decidigi lin al la plej malnobla atenco?”

“Estas terure!” ekkriis sinjorino Van der Aa, nun konvinkita, ke la amano efektive povus esti sufiĉe falsa por plenumi siajn minacojn por atingi siajn celojn..

“Ho, mia povra Everard!” lamentis Sabina, abunde plorante. “Ekde la malfeliĉo kiu trafis niajn gedukojn, nia vivo estas nur timo kaj sufero. Vi antaŭ la skabenbenko! Vi kondamnita kiel ŝtelisto! Tio ne povas okazi! Mi ne postvivus tion…”

La junulo kaptis ŝian manon kaj diris en konsola tono:

“Kio torturis kaj timigis min en tio ĉi, Sabina, estas la penso, ke vi kaj via patrino eble dubus pri mia honesteco. Ĉio atestas kontraŭ mi, kaj kalumnio estas kiel serpento, kiu scias verŝi nerimarkite sian venenon en la plej noblajn korojn. Sed nun ke mi povis paroli kun vi, mi estas konvinkita, ke tiu krima akuzo ne prirabos min de via estimo kaj afekcio…”

“Vi suferas, Everard, ĉar vi amas min,” interrompis lin la fraŭlino. “Tiu malica persekuto igas vin duoble kara kaj digna al mi. Se la amano intencas disŝiri nin unu de la alia per tiu kalumnio, li eraras: mi restos fidela al vi malgraŭ ĉio ĝis mia morto!”

“Dankon, mia kara amikino… Kaj vi, Sinjorino, ĉu vi povus rifuzi al mi la manon de Sabina, ĉar falsa akuzo estus ĵetinta makulon sur mian nomon? Respondu min, mi petas. Mi bezonas kuraĝon por ne kliniĝi sub mia amara sorto.”

“Ho, Everard, vi staras super tia sensenca kalumnio,” diris sinjorino Van der Aa. “Mi sentos por vi la saman estimon kiel antaŭe, kaj mi ĉiam rigardos kiel honoron kaj feliĉecon povi rigardi vin kiel la novedzon de mia infano kaj rajti nomi vin mia filo.”

“Ha, tiuj bonaj certigoj igas min forta!” ekkriis la junulo. “Estu do ambaŭ konsolitaj! Dio protektos min. Li dure elprovas nin, sed Li ne lasos venki maliceco. Ankoraŭ venos feliĉaj tagoj por ni. Havu fidon kaj ne malĝoju pri mia foresto. Se mi forlasas nun Bruselon kaj Brabanton, tio estas por malebligi al la amano arestigi kaj enkarcerigi min. Mi iras al Limburgo al nia dukino Johana. Mi eksplikos ĉion al niaj gedukoj. Se mi konservas iliajn favoron kaj estimon, mi ne bezonas maltrankviliĝi pri la sentoj de la malamikoj de mia patrio. Mi restos ĉe nia dukino, ĝis ŝi revenos al Bruselo… Nu, ne ploru tiel amare, Sabina. Ne lasu la adiaŭo timigi vin: mia ekzilo ne daŭros longe… – Sed kian bruon mi aŭdas? Kio signifas tio? Tiu voĉo?” li demandis, aŭskultante surprizita, leviĝante de sia seĝo.

“Ho, Dio, la amano en nia domo!” murmuris sinjorino Van der Aa, paliĝante.

“Fuĝu, Everard! Rapide, kaŝu vin!” kriis Sabina, kurante al al pordo.

“Kaŝi min? Ho ne, neniam!”

“Niaj geservistoj perdigis vin!” suspiris sinjorino Van der Aa. Restu trankvila, Everard, regu vin, ne kolerigu lin!”

“Mi certe estos trankvila, Sinjorino, estas devo por mi, sed ne diru al li, ke mi volas forlasi la urbon…”

“Jen, jen li venas, ho granda ĉielo!”

La pordo efektive malfermiĝis, kaj Van Heetvelde eniris kun fajrerantaj okuloj.

La junulo profunde klinis sin antaŭ li kaj rigardis lin senvorte, sen ofenda fiereco, sed ankaŭ sen timo.

“Via trokuraĝeco kaj via nesingardemo mirigas min, Sinjoro t’Serclaes,” diris la amano, iel regante sin pro la trankvileco de la junulo. “Vi scias, ke trovi vin ĉi tie treege incitas mian koleron. Malgraŭ via situacio vi kuraĝas instigi min al venĝon! Estas nekredeble! Kion vi faras ĉi tie?”

“Maltrankvileco pri mia honoro decidigis min penetri en tiun ĉi domon, eĉ perforte, Sinjoro Amano,’” respondis Everard kun malvarmeta neŝancebleco. “Oni povus akuzi min ĉi tie. Mi volis antaŭi la kalumnion.”

“Kiel? Ĉu vi estis sufiĉe temerara por paroli pri la juvelo antaŭ tiuj ĉi nobelinoj?”

“Mi eksplikis ĉion al ili.”

“Nu, nu,” mokis la amano. “Ili do scias nun, ke dum mia festo grandvalora juvelo estis ŝtelita el mia dormoĉambro, kaj ke estas vi kiu, ankaŭ la saman vesperon, lombardigis la juvelon por cent malnovaj ŝildoj ĉe lombardisto?”

“Jes, Sinjoro Amano, kaj ili scias ankaŭ, ke kapitano Goffredo petis min lombardigi la juvelon por li…”

“Nenio pruvas tion. La garantiaĵa deklaro kontraŭe…”

“Ho, Van Heetvelde, kiel estas eble!” ekkriis la maljuna nobelino, levante la brakojn. “Ĉu vi kuraĝas aserti, ke vi kredas je la kulpo de sinjoro t’Serclaes? Ne, vi estas konvinkita, tute kiel ni, ke Goffredo forprenis la juvelon.”

“Pri tio mi tute ne estas konvinkita, Sinjorino!”

“Kaj ĉu vi kredas, ke Everard t’Serclaes estas…? Tiu penso estas malica kalumnio.”

“Estas abomena maliceco!” ekkriis Sabina kun fajro de indigno en siaj larmantaj okuloj.

“Feliĉe, Sinjoro, Dio povas legi en niaj konsciencoj!” murmuris la junulo.

Tiuj temeraraj vortoj ofendis la amanon. Kun falsa rideto kaj duone mokante, li respondis:

“Ne estas al mi ekzameni tion pli profunde. La garantiaĵa deklaro estas nerefutabla atestaĵo kontraŭ li. Por kontentigi vin, mi diras, ke la suspekto estas tre grava. Mia persona opinio valoras nenion en tiu afero. Nome de nia indulgema princo mi devas postuli justicon kontraŭ la krimuloj, sed mi ne estas la sola juĝisto. Kiu ajn estas la kulpulo, mia devo postulas, ke mi kondukigu sinjoron t’Serclaes antaŭ la skabenbenkon. Ĝis nun mi hezitis, sed oni ne incitu mian paciencon, se ne, mi fariĝos senkompata! La subskribita garantiaĵa deklaro neniel permesas min dubi pri la juĝon kiun la skabenbenko prononcos. La eŝafodo, la ekzekutisto, lia nomo por ĉiam makulita per malhonoro…”

Tiuj vortoj igis tremi Sabinan kiel kano kaj forŝiris al ŝi la koro de timego. Ŝi venkis la antipation kiun ŝi sentis por sia kruela subpremanto, iris al li, lasis sin fali sur la genuojn antaŭ lliaj piedoj kaj komencis kun levitaj brakoj petegi lin esti justa kaj kompatema. Sed ŝiaj petegoj elspiris tiom da tenereco kaj arda amo al Everard, ke anstataŭ mildigi Van Heetvelde-n, ili kolerigis lin ankoraŭ pli.

Ŝia patrino aligis sin al ŝi kaj ambaŭ provis per dolorplenaj plendoj kaj humilaj petegoj trafi lian koron favore al Everard.

“Indulgon, indulgon, li estas senkulpa! Ho, ne konduku lin antaŭ la skabenbenkon!” ili kriadis, plorante abundajn larmojn.

Senpacience la amano forturnis sin de ili kaj, turnante sin al la junulo, li demandis malafable:

“Ĉu vi scias, kion mi diris al via patro?”

“Jes, Sinjoro, mi scias ĉion,” estis la trankvila respondo.

“Kiel do vi kuraĝas veni ĉi tien kalumnii min kaj timigi tiujn ĉi naivajn virinojn senutile? Jes, mi devus arestigi kaj kondamnigi vin. Sed kion kontraŭe mi faras? Mi oferas al vi celtrafan, rimedon forteni de vi ĉian suspekton kaj eĉ detrui la garantiaĵan deklaron. Via sorto estas en viaj manoj, almenaŭ en la manoj de via patro. Mi estas certa, ke vi akuzis min antaŭ tiuj ĉi nobelinoj pri falseco, maliceco kaj venĝemo, dum mi, kiu posedas la rimedon humiligi vin kaj vian patron por ĉiam, konsentas ne kapti tiun okazon por savi vian nomon de ĉia malhonoro! Ĉu vi ankaŭ diris, kiuj estas miaj kondiĉoj?”

La junulo nee skuis la kapon, dum la nobelinoj rigardis lin kun miro kaj dubo.

“Tiam mi malkaŝos ilin al ili”, diris la amano. “Sinjorino Van der Aa kaj ŝia filino juĝos, kiu el ni ambaŭ devas esti rigardata kiel sincera kaj honesta. Jam de multaj jaroj, Sinjoro, via patro estas fervora malamiko por mi. Mi scias ke, utiligante la foreston de la grafo, li sekrete incitas la popolon kontraŭ nia duko kaj mi. Agante tiel, li esperas, ke li povos persuadi la metiojn al armita ribelo kaj venkinte senkapigi min sur la eŝafodo kiel perfidisto – ĉu ne, kiel perfidisto de Brabanto! Mi montris al li la garantiaĵan deklaron subskribitan de vi, dirante al li: ‘La sorton kiun vi kredas prepari por mi, mi povas suferigi al via filo. Nun, mi konsentas kredi je lia senkulpeco, kaj se vi gardos la metiojn trankvilaj ĝis la reveno de la nia indulgema senjoro grafo, mi detruos la garantiaĵan deklaron sub viaj okuloj. Sed se la metioj komencos ribelon, se ili venos armitaj sur la stratojn, tiam mi venĝos min al vi kaj, obeante la leĝojn, mi arestigos kaj kondukigos vian filon kiel ŝteliston antaŭ la skabenbenkon’. Vi ja vidas, Sinjorinoj, ke mi estas nek kruela nek falsa, kiel oni volas kredigi al vi. Ĉu mi ne havas la rajton, kaj ĉu ne estas mia sankta devo defendi mian propran vivon kaj la kronon de mia princo? La maljuna t’Serclaes havas potencegan influon sur la popolon. Se do lia filo aperos antaŭ la skabenbenko kaj estos trafita per senhonoriga juĝo, kiu kulpos pro tio? Ĉu mi? Neniel! Nur li, la obstina maljuna sinjoro t’Serclaes, estos volinta tion!”

Dubigite per tiuj vortoj, sinjorino Van der Aa rigardis la junulon kun demandaj okuloj. Sed li, ne kuraĝante paroli pro timo endanĝerigi la sekreton de sia patro, skuis la kapon kun malĝoja rideto sur la lipoj.

Tiu silento ŝajnis eĉ mirigi Sabinan.

“Kaj nun ke tiuj nobelinoj scias ĉion, kion vi kaj mi havis direnda al ili,” reprenis Van Heetvelde, “nun mi petas vin tuj forlasi tiun ĉi domon, kaj mi malpermesas vin eksplicite iam ajn remeti la piedojn trans ĝia sojlo, se ne, vi devos timi ĉion de mia kolero!”

Everard jam estis retroirinta kelkajn paŝojn kaj volis diri lastan ‘adiaŭ’ al Sabina kaj ŝia patrino, sed la amano haltigis lin per signo, dirante:

Ankoraŭ unu vorton tamen. Portu la sekvan mesaĝon al via patro: oni rapotris al mi, ke li daŭrigas sekretajn rilatojn kun nia eksa duko Venceslao. Ankoraŭ hieraŭ kuriero lia foriris al Limburgo. Me komprenas: li estas tre sagaca kaj volas trompi min. Li tenos la popolon trankvila, sed ankaŭ preta ĝis Venceslao povos sendi armitajn trupojn al Brabanto. Tiam la metioj povus ribeli kaj eble venki, ĉu ne? Via patro lasas sin gvidi per falsa espero! La grafo de Namuro kaj la Lieĝanoj sendis novajn trupojn al la batalkampo kaj antaŭ nelonge dufoje rebatis la dukan armeon. Venceslao vidas siajn soldatojn transkuri al la malamiko, ĉar li ne povas pagi ilin. La pruntedonistoj gardas sian monujon fermita por li kaj neniu volas ankoraŭ prunti ion al li. Li eĉ ne plu povas kontentigi siajn proprajn bezonojn. Post nelonge li devos ĉesigi ĉian provon kaj cedi pro monomanko. Kiel do oni povus kredi, ke li entreprenos ion por rekonkeri sian perditan dukejon? Diru tion al via patro kaj konsilu lin rezigni pri ĉiuj vanaj projektoj. Se li faros tion sincere, vi povos resti senzorga kaj eskapos al la terura danĝero, kiu pendas super via kapo. Nun foriru kaj ne temerare malestimu miajn grandanimajn vortojn, se ne, tuj sekvos puno!”

“Sionjorino,” diris la junulo, “nur respekto al mia patro kaj mia deziro ne amarigi la sinjoron amanon malhelpas min fari obĵetojn. Sufiĉas al mi, ke el la vortoj de sinjoro Van Heetvelde mem evidentiĝas mia senkulpeco. Cetere mi apelacias al la justico de Dio kaj al la via. Ricevu mian adiaŭon! Ĝis revido!”

Kun severa rigardo Van Heetvelde montris al li la pordon.

Sabina volis ankoraŭ kuri al li, sendube por premi ankoraŭfoje lian manon, sed li retenis ŝin per gesto, kaj ŝi haltis, la okulojn plenajn je larmoj.

“Via patro tenas en siaj manoj viajn vivon kaj honoron: mi insistas, ke li ne forgesu tion!” kriis la amano post li.

Everard t’Serclaes forlasis la ŝtondomon kaj rapide direktis siaj paŝojn al la Vendoplaco. Kiam li alvenis ĉe la fino de la strato Heuvel kaj proksimiĝis al la strato Spiegel, li malrapidigis sian iron kaj sinkis la rigardon kiel iu kiu estas profunde enpensiĝinta. Tiu mensa foresto tamen ne daŭris longe. Esprimo de kuraĝo kaj fido denove prilumis lian vizaĝon, kaj preskaŭ kurante li supreniris la straton Berg kaj fine atingis sian ŝtondomon ĉe la fino de la Eetengat.

Kiam li eniris la salonon, lia patro venis renkonte al li, dirante:

“Everard, kiel longe vi forestis! Ĉu vi vidis Sabinan?”

“Jes, patro, sed ankaŭ la amanon.”

“Ĉu ankaŭ la amanon? Kie?”

“En la ŝtondomo de sinjorino Van der Aa.”

“Kaj kion li diris al vi?”

“Sabina kaj ŝia patrino nun scias ĉion. Kio ajn okazos, Sabina restos fidela al mi: la kalumnio ne influos ŝin.”

“Sed la amano? Ĉu li parolis pri la juvelo?”

“Jes, patro. En la ĉeesto de sinjorino Van der Aa kaj ŝia filino li ripetis la minacojn kiujn li prononcis kontraŭ vi.”

“Ĉu li volas akuzi vin antaŭ la skabenbenko?”

“Se la popolo ne restos trankvila.”

“Ho, vi devas baldaŭ foriri, mia filo.”

“Ne, patro, ne necesas, ke mi tiom rapidu. La amano ankoraŭ ne intencas arestigi min. Li komisiis min per mesaĝo al vi.”

“Ĉu per mesaĝo al mi? De li mem?”

“La amano asertis scii, ke vi tenas sekretajn rilatojn kun nia duko Venceslao.”

“Tio estas vera, mia filo.”

“Kaj li kredas, ke vi tenos la popolon trankvila ĝis nia duko aperos en Brabanto. Sed laŭ la amano tiu espero estas vana, pro tio ke niaj gedukoj estas tute senpovaj pro monomanko kaj mem suferas de malabundeco. Iliaj nepagitaj soldatoj transkuras al la malamiko, kaj antaŭ nelonge ilia malforta armeo estis dufoje rebatita.”

“Ne kredu tiujn malbonajn informojn, mia filo,” murmuris la maljuna t’Serclaes kun videbla deprimiteco. “La amano multe troigas la malfacilaĵojn de la duko. Almenaŭ al li ne mankas mono. Tiel malbona ankoraŭ ne estas la situacio.”

“Kial ajn, patro,” Everard respondis, “la vortoj de la amano estigis ĉe mi decidon, kion vi certe aprobos. Nia povra dukino Johana, nia bonfartistino kaj mia protektantino kiam ŝi vivis ankoraŭ en prospereco, eble nun estas en danĝero. Mi estas riĉa kaj posedas el mia patrina heredaĵo konsiderindajn propraĵojn. Mi volas oferti, lombardigi kaj monigi ĉion por helpi niajn geprincojn.”

“Sed, mia filo,” rimarkis t’Serclaes, “la amano ne dirs al vi la veron. Niaj geprincoj persone spertas nenian malabundecon. Al ili mankas nur monon por pagi la soldatojn kaj precipe por akiri sufiĉe grandan armeon.”

“Estas egale, patro. Tiam mi dediĉas miajn posedaĵojn al la akirado de novaj trupoj en Limburgo mem kaj ĉe la limoj de Germanio. Mi demandos la konsenton de la duko kaj metos min mem ĉe la kapo de miaj soldatoj. Mi marŝos kontraŭ la malamikon, mi riskos mian vivon centfoje kaj mi instigos la dukon al energio. Ni batos la grafon de Namuro kaj la Lieĝanojn kaj forpelos ilin el Limburgo… Kaj tiam, ĉu la ribelo malsukcesis ĉi tie, ĉu oni ankoraŭ ne komencis ĝin, ni venos triumfante al Bruselo kaj liberigos Bruselon…”

T’Serclaes rigardis sian filon per okuloj kiuj brilis de admiro kaj entuziasmo. Lia patra zorgemo tamen malhelpis lin lasi erarigi sin per tiuj favoraj antaŭdiroj.

“Sed mia filo,” li murmuris, “se nia duko malgajnus tiun militon, via patrina heredaĵo perdiĝus!”

“Efektive, patro. Nu, en tiu kazo mi partumus la sorton de niaj gedukoj. Kuraĝe batalinte por ili, mi pacience suferus kun ili, ĉiam esperante je la liberigo de Brabanto.”

T’Serclaes enpensiĝinta skuis la kapon, kvankam hela rideto prilumis lian vizaĝon.

“Ĉu vi malaprobas mian planon, patro?” murmuris Everard “Certe ne, mia filo,” respondis t’Serclaes. “Mi eĉ volus partopreni en tiu glora entrepreno kaj serĉas en mia kapo la rimedojn helpi plenumi ĝin.”

“Tiuj rimedoj estas tre simplaj, patro. Mi kunprenos ĉiujn proprietaktojn de miaj posedaĵoj al Limburgo. La potenca monŝanĝisto Eberstein, kiu sekvis niaj gedukojn al Maastricht, pruntos al mi por certaj sekuraj garantiaĵoj tiom kiom mi volas.”

“Jes, efektive, tiu estas la plej bona rimedo, kaj mi donos al vi leteron por la germana monŝanĝisto Eberstein, kiu bone konas min. Tiel li eĉ akceptos parton de miaj propraĵoj kiel garantiaĵon. Vi pravas, mia filo. Estas nia devo agi tiamaniere. Ni riskas ne nur la feliĉecon de niaj gedukoj kaj la liberecon de nia patrio, sed ankaŭ niajn proprajn honoron kaj vivon. Fordoni por tio nian sangon kaj havaĵon ne estas tro multe… Jen la ŝlosilo de mia kesto. En ĝi vi trovos la proprietaktojn. Kunprenu tiom da oro kiom vi povos kaŝi sur vi… Dume mi skribos leteron al monŝanĝisto Eberstein. Iru, mia filo, kaj rapidu, ĉar jam estas plena tago. La tempo foriri urĝas por vi.”

Everard prenis la ŝlosilojn kaj forlasis la salonon. t’Serclaes skribis mallongan leteron kaj sigelis ĝin. Li ĵus finis ĝin, kiam Everard revenis en la salonon sen ia pako kaj kun leĝera mantelo sur la ŝultroj, ĉar li devis komenci sian vojaĝon, kiel iu kiu iras promeni.

“Jen la letero,” diris t’Serclaes. “Mi mem rapide serĉos ankoraŭ monon en Bruselo kaj sendos ĝin al vi. En la kortego de la gedukoj vi trovos sinjoron Van Beersel. Se vi havas ion komunikenda al mi, fidu lin. Li konas sekuran vojon por sekrete venigi al mi mesaĝojn kaj leterojn… Donu Dio, ke sukcesu nia provo je la antaŭvespero de la festo de sankta Krispeno. Sed se ĝi malsukcesus aŭ se estus neeble riski la ribelon, tiam, mia filo, nia tuta espero ripozus sur vi!”

“Mi faros tion, kio estas mia devo, patro,” diris la junulo. “Estu trankvila, vi aŭdos paroli pri mi! Ho, se mi povus fariĝi grava kaŭzo de la liberigo de Brabanto, kiel fiera vi estus pri mi! Mi provos ĉion, patro, kaj retropaŝos antaŭ nenio: nek antaŭ la forto de la malamiko, nek antaŭ la danĝeroj, nek antaŭ la morto!”

“Venu, Everard, mia filo, ke mi ankoraŭfoje premu vin sur mian koron por adiaŭi vin.”

Ili ĵetis sin inter la brakojn unu de la alia kaj longe restis en silenta ĉirkaŭbrako kaj tiam interŝanĝis lastan, timoplenan adiaŭan kison. Dum larmoj brilis en iliaj okuloj, ili ankoraŭ murmuris:

“Dio protektu vin, kara patro!”

“Li konduku vin, mia filo, kaj baldaŭ revenigu vin al Bruselo kun la gedukoj!”

“Adiaŭ!”

“Adiaŭ!”

Kaj Everard rapide forlasis la salonon por komenci sian danĝeran vojaĝon al Limburgo. Lia patro ne sekvis lin, sed postrigardis lin suspirante.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.