La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
EVERARD T’SERCLAESAŭtoro: Hendrik Conscience |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Bruselo, la nuna floranta ĉefurbo de Belgio, havis nur tre malvastan amplekson en la dekkvara jarcento, kvankam jam tiam ĝi estis konata kaj glorata en la tuta mondo pro sia grandnombra kaj diligenta loĝantaro kaj kiel rezidejo de la potencaj dukoj de Brabanto.
Ĝiaj remparoj komenciĝis apud la duka palaco sur Coudenberg etendiĝis de tie tra la nuna Reĝa strato ĝis la vojo al Loveno, malsupreniris malantaŭ la preĝejo Sankta-Gudula al Wolvengracht, turniĝis malsupren per rekta angulo malantaŭ la preĝejo Sankta-Katarina kaj reascendis iomete pli malproksime preter la monaĥinejo de la Nigraj Fratulinoj, la pordego Steen kaj la strato Ruysbroeck, ĝis malantaŭ la preĝejo de Coudenberg, kie ĝi denove atingis la dukan palacon kaj fermis la ringon de la urbaj fortikaĵoj.
Se la tempo ŝparis kelkajn konstruaĵojn de la malnova Bruselo, ĝi ankaŭ detruis multajn, eĉ el tiuj al kiuj algluiĝis por ni glorplenaj memoroj.
Tiel antaŭ ok jarcentoj la nuntempa strato Berlaymont estis nur mallonga strataĉo, nomata Eetengat, borderita en ambaŭ flankoj per malaltaj lignaj domoj kaj fermita ĉe ĝia fino per la granda ŝtona domo de la sinjoroj t’Serclaes, bonhavaj kaj influriĉaj civitanoj, kies nomo brilas sur multaj paĝoj de la historio de Brabanto.
La alta fasado de tiu ĉi konstruaĵo, farita el brunaj sabloŝtonoj, imponis nur per siaj solideco kaj pezeco, kio estis ankoraŭ akcentata per du elstaraj turoj. La enirpordego estis mallarĝa kaj fortika. Kvar rondarkaj fenestroj, en la mezo dividitaj per dikaj kolonoj, lasis nur malfortan lumon penetri enen. Kelkaj paftruoj gapis tie kaj tie ĉi, kaj la tegmento estis borderita per dentoformaj kreneloj. Tio ĉi donis al la ŝtondomego la aspekton de militista kastelo.
En tiaj fortaj kasteloj loĝis plej ofte nur membroj de la Sep Gentoj[2] de Bruselo, per kiu nomo oni indikis iujn maljunajn privilegiitajn burĝajn gentojn, patricioj, en kies manoj ripozis la tuta regado de la urbo, kaj kies membroj solaj povis okupi iujn oficojn kaj honoroficojn. Interalie la sep urbaj skabenoj povis esti elektitaj nur el tiuj gentoj.
Estis iu mateno de aŭgusto en la jaro 1356. La suno jam alte brilis en pura ĉielo: ĉio, almenaŭ en la naturo, promesis belan, varman tagon. Antaŭ la lignaj domoj de Eetengat staris sur du, tri lokoj kelkaj grupetoj da viroj kaj virinoj. Iliaj vestaĵoj estis tre simplaj, sed ne montris signojn de mizero. Kontraŭe, iuj el ili – precipe kelkaj knabinoj – estis vestitaj kun ia afekteco kaj en nekutimaj koloroj, kiel laboristoj en festvestaĵoj, kvankam estis nur mardo.
Io grava aŭ minaca okazis aŭ estis okazonta, ĉar en la diversaj grupetoj oni kunmetis la kapojn kaj parolis kun ia retenita impeto pri tre gravaj aferoj. La virinoj iam kaj iam paliĝis ĉe timiga vorto aŭ levis la manojn supren kun lamento, dum la vortoj “Ve! Ve! Dio helpu nin!” sonis kiel preĝo de iliaj lipoj. La fortaj viroj grumblis kaj pugnigis la manojn pro bedaŭro kaj kolero.
Subite knabino ĝoje ekkriis:
“Vidu! Vidu! Jen de la monteto Sankta-Miĥaelo venas Jan la oraĵisto. Li iris al la fortreso por novaĵoj kaj certe scias ion!”
“Kia stultulino! Ŝi povas ridi en tia malagrabla tempo!” murmuris alia knabino.
“Mi komprenas tion,” rimarkis pli aĝa virino. “Kiam Goeleke vidas sian oraĵiston, ŝi povus ridi, eĉ se ŝi starus per unu piedo en la tombo!”
“Tio ne koncernas vin, klaĉulinoj,” eksplodetis la patrino de Goeleke, “ili baldaŭ estas geedziĝontaj.”
“Ĉu geedziĝontaj? Se ni ankoraŭ vivos post sep tagoj, ekkriu: ‘Danke al Dio!’ Kiu scias, ĉu tiam unu ŝtono kuŝos ankoraŭ sur alia en nia malfeliĉa Bruselo!”
Intertempe Jan la oraĵisto alproksimiĝis kaj iris rekte al la juna Goeleke, kies manon li premis kun serioza kaj maltrankvila mieno.
“Nu, nu, kiel malĝoja vi aspektas! Ĉu vi havas malbonan novaĵon?” ŝi demandis.
“Novaĵon mi ne havas, Goeleke,” li respondis, “la situacio estas ankoraŭ ĉiam same malbona. Aĥ, amikoj, de sur la turo ĉe la pordego Sankta-Katarina oni vidas en la malproksimeco nur supreniri nuboj de polvo. La vilaĝo Dilbeek kaj ĉiuj ĉirkaŭantaj farmbienoj brulas. Oni diras, ke Lennik, Asse kaj la precipaj vilaĝoj de ĉi tie ĝis Ninove kaj Aalst estas tute detruitaj de la flamoj.”
“Ve! Ve al ni, mizeraj homoj!” ĝemis la virinoj. “Kia terura sorto minacas nin! Ho, kompatema ĉielo, protektu la mizeran Bruselon!”
“Prefere plendu la povrajn farmistojn en la kamparo,” diris maljuna voĉo, “ili estas prirabitaj de ĉio, sen tegmento, sen nutraĵoj!… Ili certe fuĝos en granda nombro al Bruselo!”
“Ili ne povas,” respondis la oraĵisto. “La grafo de Flandrio troviĝas ja kun sia armeo sur la Hoge Kouter, norden de Anderlecht, sed per rondirantaj korpusoj li gardas ĉiujn vojojn fermitaj.
“Ĉu la Bruselanoj tiom senkuraĝiĝis, ke ili staras tremante malantaŭ siaj remparoj kiel kunikloj en sia kavaĵo?” muĝis fortmuskola forĝisto kun nigraj manoj kaj nudaj brakoj. “Kial ne sturmi el la urbo kiel kuraĝaj viroj kaj fuĝigi la grafon de Flandrio?”
“Jes, vi ja bone parolas, Pieter,” rimarkis la oraĵisto, “sed nia indulgema duko Venceslao kuris al Maastricht, por tie kolekti soldatojn. Oni atendas lian revenon.”
“Li faros multe!” mokis junulo. “Festi, ludi, aŭskulti trubadurojn kaj malŝpari nian dure perlaboritan monon, tion li povas fari plej bone.”
“Li revenos, post kiam Bruselo estos prirabita aŭ ŝanĝita en cendrojn, same kiel nun la malfeliĉa Dilbeek. Forigu lin la …! Mi ne volas diri la vorton, sed vi ja komprenas.”
“Li ne estas nia duko! Li estas nur la edzo de nia dukino Johana. Nia legala regantino estas ŝi. Nur ŝin ni amas kaj honoras.”
“Kaj ĉu tio estas kialo por permesi, ke la tuta dukejo estu detruita fajre kaj glave kaj rigardi tion senfare ekde niaj remparoj, ĝis kiam la sama sorto trafos nin? Kiu scias, ĉu Bruselo ne jam estos sturmita morgaŭ?”
“Ne, tio ankoraŭ ne estas timenda,” intervenis la oraĵisto. “La grafo de Flandrio atendas siajn ramojn, kiuj devas veni de Gento, kaj antaŭ ol tiuj estos alvenintaj kaj starigitaj…”
“Nur pliaj kialoj por doni al li tempon… Niaj skabenoj estas malkuraĝuloj, stultuloj aŭ perfiduloj!” ekkriis la forĝisto.
“Vi ne bone scias, kion vi diras, Pieter,” replikis la oraĵisto. “Kelkaj rifuĝintoj, kiujn oni enlasis, diras, ke la trupoj de la grafo nombras certe cent mil virojn.”
“Sensencaĵo! Nur timo igas tiel paroli!”
“Kial ajn estas: kion ni povas fari kontraŭ tia grandnombra armeo da bone trejnitaj militistoj? En la urbo ni havas nur nian pafistgildon, la mastrojn de la drapistgildo, kiujn oni armis, la pafistojn de Loveno kaj la soldatoj de la duko sub la komando de la grafo van Berg. Eble ankoraŭ ne ses mil viroj! Tiu nombro ne sufiĉas por defendi nian urbon.”
“Tiam oni donu armilojn al la metiistoj! Tiel ni estos sufiĉe fortaj por forpeli la malamikon nerezisteble el la dukejo.”
“Vi ja pravas, Pieter. Oni parolis pri tio plurfoje dum tri tagoj dum la skabenkunveno. Mi scias tion de unu el la urbaj kurieroj. Ŝajnas, ke sinjoro t’Serclaes forte insistis, ke oni armu la metiistojn, sed la aliaj skabenoj malakceptis sian proponon.”
“Tiuj malkuraĝuloj! Ili timas, ke ni uzos poste tiujn armilojn por liberigi nin de ilia tiraneco!”
“Tiel estas, Pieter!”
“Kaj por sekurigi siajn interesojn, por plifortigi sian mastrecon super la popolo, ili oferas la patrion. Kiu sur la tero povas rifuzi al libera civitano doni sian sangon por savi sian naskiĝurbon?”
“Sed, Pieter, vi, kiu scias ĉion: kiujn kialojn havas la grafo de Flandrio por prirabi kaj murdi en Brabanto?” demandis juna virino.
“Se mi scius tion, mi lasus min diskvaronigi!” grumblis la forĝisto. “Oni diras, ke li faras tion, ĉar nia duko ne volas pagi siajn ŝuldojn… sed ĉu tio estas vera?”
“Ne, tio estas tute ne vera,” respondis alia viro. “La grafo de Flandrio estas la edzo de la fratino de nia dukino Johana, kaj pro ĵaluzo ŝi incitas sian edzon kontraŭ nia dukino, ŝia propra fratino! Tio krias al Dio por venĝo!”
“Ion alian rakontis al mi Genoveva, la filino de la spronfaristo,” diris unu el la virinoj, “kaj mi kredas tion, ĉar ŝi interrilatas kun la filo de la pordisto de la Skabenejo. Laŭ ŝi nia duko estus dirinta al la duko de Flandrio dum turniro en Maastricht, ke li estas nenio alia ol humila fiflatulo de la reĝo de Francio. Tion la grafo de Flandrio volas nun venĝi.”
“Nu, nu, ĉar tiuj grandaj sinjoroj insultas sin reciproke, la malriĉa popolo devas nun esti prirabata kaj murdigata!” oni murmuris en ĉiuj flankoj.
“Sed silentu do! Neniu el vi scias ion pri tio,” diris la oraĵisto. “Aŭskultu, mi eksplikos al vi per kelkaj vortoj la kaŭzon de tiu malfeliĉa milito. Se mi ne diras la tutan veron, mi ne kulpas pro tio. Kiam nia indulgema duko Johano IV estis mortonta, li testamentis al sia plej aĝa filino Johana la dignecon de dukino kaj la tutan dukejon kaj komisiis ŝin pagi kiel heredaĵon konsiderindan monsumon – mi ne scias kiom – al ŝiaj du fratinoj. Fraŭlino Margareta edziniĝis al la grafo de Flandrio, kaj tiu ĉi postulis en la nomo de sia edzino la heredaĵon ŝuldata al ŝi. Post longa hezitado kaj eluzinte ĉiujn rimedojn por prokrasti la pagon, nia duko Venceslao finfine konfesis, ke li ne kapablas pagi sian ŝuldon. La grafo de Flandrio koleriĝis pro tio kaj deklaris al li la militon.”
“Kion ni povas fari kontraŭ tio?” muĝis la forĝisto. “Ĉu ni ankoraŭ ne sufiĉe ŝvitis? La impostoj fariĝis netolereblaj. Kien do malaperis nia mono?”
“La duko malŝparis ĝin per turniroj kaj kavaliraj festoj, tion diras ĉiuj.”
“Sed ĉu ne estas vere,” rimarkis virino, “ke Bruselo, Loveno kaj Antverpeno ofertis pagi la ŝuldojn de la duko aŭ almenaŭ garantii por ili?”
“Efektive, sed la grafo de Flandrio krome postulis, ke trionon de la dukejo estu cedita al li, kaj tion la urboj, precipe Bruselo, ne volis akcepti.”
“Nu, nu, mi estus akceptinta tion, prefere ol verŝi tiom da senkulpa homa sango,” diris la virino.
“Sed, Agnete, tion vi ne povas pensi serioze,” grumblis la forĝisto. “Ĉu ni do metu la manojn sur la genuojn kiel timemaj senkuraĝuloj kaj lasu disŝiri nian belan landon en pecojn?”
“Vidu tien!” ekkriis knabino. “Jen venas kuriero al Eetengat!”
“Ha, mi konas lin. Estas Urbaan. Li alportas mesaĝon al la ŝtondomo de t’Serclaes,” diris la oraĵisto. “Eble estas novaĵoj. Mi demandos lin.”
Kiam la urba kuriero preterpaŝis ilin, ĉiuj kuris al li kaj kriis malorde:
“Kio okazas? Ĉu vi havas novaĵon, mastro Urbaan? Ho, diru ion al ni! Ĉu Dilbeek ĉiam brulas? Ĉu oni provos fari atakeliron? Ĉu la duko venos?”
“Lasu min preteriri! Mi scias nenion kaj mi ne havas tempon.”
Jan iris post li, kaj kun tiu ĉi li interŝanĝis kelkajn mallaŭtajn vortojn, ĝis li atingis la pordegon de la ŝtondomo de t’Serclaes. Tiam la oraĵisto reiris al siaj kamaradoj, kiuj forpuŝis sin ĉirkaŭ li, kaj demandis kun incitita scivolemo:
“Kion vi scias? Ĉu li parolis kun vi? Kion li diris?”
Metante fingron antaŭ sian buŝon, la oraĵisto respondis mallaŭte:
“Mi ne scias multe: ne estas novaĵoj. Sed li tamen diris ion al mi. Hieraŭ vespere la Skabenaro decidis sendi tre frue ĉi-matene kvar skabenojn al la grafo de Flandrio kun la mision intrertrakti kun li kaj ekzameni, ĉu ne estas ebleco fini la sieĝon de Bruselo. Tiu senditaro ĵus revenis en la urbon, kaj oni venas mesaĝi al sinjoro t’Serclaes, ke li devas iri al la Skabenejo por aŭdi, kiel fartis la intertraktintoj.”
“Kaj kiel ili fartis? Kion diris al ili la grafo?”
“Tion la kuriero mem ne scias… Li ankaŭ diris, ke, se la vetero restos bela, nia indulgema dukino promenos morgaŭ je la tagmezo sur la remparoj por inspekti la pafistojn kaj la soldatojn. Mi iros rigardi tion.”
“Mi iros kun vi!”
“Mi ankaŭ!”
“Ni ĉiuj iros kune!”
En tiu momento la urba kuriero reaperis sur la strato. Silentaj ili postrigardis lin. Post kiam li malaperis piede de la monteto Sankta-Miĥaelo, virino rimarkis:
“Sinjoro t’Serclaes do ne estis membro de la senditaro! Pro kiu kaŭzo? Li tamen estas skabeno!”
“Tio estas io kion vi ne povas kompreni,’ respondis Jan. “Sinjoro t’Serclaes multe amas nian patrion, sed li estas tro populara. Se li sola estus la mastro, ĉio irus alie, sed la singarduloj, la timemuloj konsistigas la plimulton en la skabenaro.”
“Se nur ne estu perfiduloj inter ili!” rimarkis la forĝisto. “Oni jam vidis, ke la grandaj sinjoroj de la gentoj vendis nian patrion…”
Subite familiara bruo trafis iliajn orelojn, kaj ĉiuj turnis la rigardon kun espimo de respekto kaj afekcio al la ŝtondomo de t’Serclaes, kies pordego knaris sur siaj pezaj hinĝoj.
Du servistoj aperis sur la sojlo, kaj pasante inter ili, maljuna viro forlasis la domon per malrapidaj paŝoj. Per sia alta staturo, sia griza hararo, siaj profundaj brunaj okuloj kaj vizaĝtrajtoj plenaj je impona trankvileco, tiu ĉi civitano devis nepre inspiri respekton, eĉ al iu kiu ne konis lin. Li portis talaron el fajna nigra drapo, sub kiu oni vidis brili maĉkirason. Ĉe lia flanko pendis, krom leda saketo, longa glavo, kaj ĉar servisto, sekvanta lin je iu distanco, portis post li feran kaskon, oni povis nur pensi, ke tiu ĉi civitano direktis sin al batalo aŭ almenaŭ tenis sin batalpreta.
Dum li, videble pensante pri ion, sufiĉe rapide paŝis tra la Eetengat, la maljunuloj kaj la virinoj respekteme ranĝis sin kontraŭ la domojn kaj murmuris saluton, profunde klinante sin. La junuloj kaj la viroj kontraŭe faris kelkajn paŝojn antaŭen kaj forte kriis:
“Armilojn! Donu al ni armilojn! Ni volas riski nian vivon por la libereco de Bruselo! Armilojn!”
“Kara amikoj,” estis la respondo, “pacienciĝu iomete kaj restu pacamaj. Mi scias, ke vi, kiuj ĉiutage ŝutas vian ŝviton por la ĝenerala prospereco, ankaŭ same kuraĝe verŝus vian sangon por la defendo de nia amata naskiĝurbo, sed la skabenaro timas, ke vi ne plu redonus la armilojn post la malapero de la danĝero, se oni enmanigus ilin nun al vi.”
“Je la unua ordono de la skabenaro, Sinjoro, aŭ je via sola parolo, ni redonus ilin ĝis la lasta peco.”
“Nu, fidu min kaj havu bonan esperon: mi vidos, kion mi povos fari.”
“Vivu sinjoro t’Serclaes! Vivu la amiko de la polpolo! Dio estu kun vi!” ĝojkriis la dankemaj homoj.
La maljuna t’Serclaes malproksimiĝis ĉiufoje ĝentile klinetante la kapon al la homoj, sed li tuj reprenis siajn zorgoplenajn pensojn, kvazaŭ la postulo de la laboristoj estus parto de ili jam antaŭe.
Nur kiam li alvenis ĉe la piedo de la monteto Sankta-Miĥaelo kaj levis la rigardon al la bela templo dediĉita al sankta Gudula, kiu superregis kiel giganta koloso de tie la urbon, fajrero de fiereco brilis en liaj okuloj kaj hela rideto gajigis lian vizaĝon.
Tiu ĉi majesta konstruaĵo, kiu estis vekonta la admiron de la posteularo dum la venontaj jarcentoj, certe estis la vera pompa simbolo de lia amata gepatra urbo Bruselo, de ĝia artemo, ĝia pieco, ĝia volforto kaj ĝia riĉeco. Lia brusto ankaŭ ŝvelis, kiam lia rigardo sekvis de la grundo ĝis inter la nuboj la finkonstruitan turon aŭ vagis sur la staturiĉa puntaĵo de la enorma fasado.
Sento de bedaŭro preskaŭ tuj poste vualis lian vizaĝon: la dua turo de la katedralo, konstruita nur ĝis duona alteco, estis ankoraŭ ĉirkaŭita per skafaldoj, sur kiuj nun estis videbla neniu laboristo. Antaŭ nelonge tie ankoraŭ resonadis la martelfrapado de la skulptistoj, la bruetado de la truloj de la masonistoj, la grincado de la gruoj kaj pulioj, la kriado de la laboristoj por mortero kaj ŝtonoj… Nun ĉio estis silenta kaj dezerta! Ĉu la nunaj gravaj cirkonstancoj, eĉ la malvenko kaj humiligo rompis la povon de Bruselo tiagrade, ke la majstroverko de la Brabanta konstruarto estis restonta nefinita?
Tiu ĉi malgaja penso igis t’Serclaes eligi ĝemon. Skuante la kapon li daŭrigis sian vojon kaj baldaŭ forlasis la strato Berg. Ĉi tie, inter butikoj, konstruitaj el ligno kaj brikoj, staris multaj grandaj kaj famaj gastejoj kiel de Valk, de Spiegel, de Vier Emmers, ’s Hertogenbosch kaj aliaj, krom kelkaj fortaj ŝtondomoj, rezidejoj de kavaliroj apartenantaj al la Sep Gentoj de la patricioj de Bruselo.
La strato Berg estis unu el la grandaj vojoj kiu ebligis supreniri de la bordoj de Zeno al la supra urbo. Kutime la strato estis obstrukcita per granda nombro da veturiloj, kaj oni vidis tie komercistojn kaj veturilkondukistojn svarmi antaŭ la gastejoj. Sed nun, sekve de la milito, ĉia komerco en Bruselo estis suspendita, kaj la alie tiel vigla strato Berg estus nun tute soleca, se civitanoj, precipe virinoj, ne formus grupetojn tie kaj tie ĉi apud la domoj tute kiel en Eetengat.
Kie t’Serclaes preteriris, oni salutis lin kun respekto.
Ĉe strato kiun oni nomis Mandenmakershofstad, staris grupo da laboristoj, el kiu sonis koleraj krioj:
“Armilojn! For la gentojn! Ni volas armilojn!”
T’Serclaes rigardis ilin kun severa mieno kaj skuis la kapon, kvazaŭ por komprenigi ilin, ke ili agas malbone, kriante kontraŭ la gentoj.
“Armilojn! Armilojn!” ili ripetis.
“Se oni ne donos ilin al ni, ni sturmos la armilejojn!” kriis unu sola voĉo.
La maljuna skabeno preteriris.
Ankaŭ el la plej multaj kavaliraj ŝtondomoj oni sendis al li signalon de amikeco. Sed ne el ĉiuj, ĉar, kvankam li ne rimarkis tion, malantaŭ du aŭ tri fenestroj grimacis rido de malŝato, de malamo aŭ de kolero kontraŭ li. Verŝajne multaj kavaliroj tenis lin respondeca pro la malamikaj krioj de la popolo.
Ĉe la fino de la strato Berg t’Serclaes eksekvis la straton Spiegelbeke[3], tiel nomata laŭ mallarĝa rojo, kiu fluetadis meze de la strato. Tiu placo, malpli vasta ol nun, estis krome obstrukcita tiutempe per pli ol cent tendoj kaj lignaj butikoj, en kiuj oni vendadis en normala tempo ĉiajn penseblajn varojn, sed kiuj ŝajnis tute forlasitaj tiutage.
Sur la loko, kie nun staras la belega kaj mondfama urbodomo, staris de la strato Guldenknop ĝis la strato Sterre kelkaj ŝtondomoj, sur kies elpendaĵoj oni povis legi de Moor, Rodenburg’s Papen Kelder, de Meersman, de Wilde Ever kaj finfine de Meerte, vasta kaj peza konstruaĵo, en kiu kunvenadis la skabenoj kaj kiun oni nomis la skabenejo.
T’Serclaes penetris en tiun konstruaĵon rekte tra amason da halebardistoj kaj urbaj kurieroj kaj eniris ĉambron, kie kuŝis sur benkoj laŭlonge de muro kelkaj glavoj kaj arbalestoj. Li malzonis sian glavon kaj diris al la servisto, kiu sekvis lin:
“Mi alvenis iomete tro malfrue: la aliaj jam estas ĉi tie. Metu mian kaskon sur tiun ĉi benkon. Iru al de Sterre kaj trinku intertempe poton da nigra biero.”
Tiam li paŝis plu tra la koridoro. Urba servisto malfermis por li la pordon de la kunvensalono. Tie ĉi sidis ĉirkaŭ peza kaj larĝa tablo dudeko da personoj. Unue la skabenoj, membroj de la gentoj. Oni povis rekoni ilin per ilia pli riĉaj vestaĵoj. Tiuj kiuj apartenis al la kavalira rango, portis sian blazonon, broditan en kolora silko, sur la brusto de sia maŝkiraso. Unu el ili estis la ĉefskabeno. Ĉe lia flanko sidis du urbaj skribistoj, kiuj notis la decidojn de la kunveno. Ĉe ilia flanko sidis respektive la dojeno kaj la subdojeno de la Gildo de la Drapistoj, kaj trans la tablo la Ok de la Metioj, kiuj estis la elektitoj de la negocoj kaj kiujn oni allasis al la kunveno de la skabenoj nur en gravaj cirkonstancoj kaj kun konsila voĉo.
Ĉiuj tiuj ĉi viroj ŝajnis tre trankvilaj, sed iliaj seriozaj mienoj perfidis zorgon kaj maltrankvilecon. Ili sendube antaŭvidis, ke hodiaŭ oni decidos pri la sorto de Bruselo kaj la dukejo.
Kutime la amano[4] laŭrajte prezidis la sesiojn de la skabenaro, sed tial ke tiu alta oficisto forestis pro grava malsano, li estis anstataŭigita de la plej maljuna skabeno, t’Serants. Tiu ĉi kavaliro, kies dorso kurbiĝis sub la premo de la jaroj, malfermis la kunvenon per martelfrapo, tuj kiam li konstatis, ke t’Serclaes, interŝanĝinte saluton kun siaj kolegoj, okupis ĉe la tablo la fotelon destinitan al li. Li alparolis la kunvenon tiel:
“Sinjoroj Dojenoj de la gildo de la drapistoj kaj Sinjoroj la Ok de la Metioj! Antaŭvidante, ke la minaca situacio de niaj aferoj povus devigi la skabenaron fari gravajn, jes superajn decidojn, ĝi invitis vin al sia kunveno por ekkoni vian opinion kaj ricevi vian saĝajn konsilojn. Nia urbo Bruselo estas ĉirkaŭita de fortega malamika armeo kaj ĉia liverado de ekstere al ĝi tranĉita. La grafo de Flandrio nur atendas siajn gigantajn ramojn por perforte ataki nian urbon. Certe, ni ĉiuj estas pretaj verŝi nian sangon por la defendo de niaj propraĵoj, niaj familioj kaj nia libereco. Sed vidante niajn etajn fortojn kaj la mirige grandan nombron de niaj malamikoj, ni devas demandi nin, ĉu ne estus tro aŭdace kapti tiel necertan ŝancon – eĉ per grandaj financaj oferoj – aŭ eviti la neegalan bataladon kaj protekti nian gepatran urbon kontraŭ sturmado kaj prirabado. Tiu konsidero instigis nin aliri la grafon de Flandrio por ekkoni liajn postulojn. Dum nia kunveno de hieraŭ vespere, ni do decidis sendi ambasadorojn al la malamika armeo kaj komisiis per tiu misio la sinjorojn Clutinc, Van Heetvelde, Vederman kaj Meerte. Tiuj ambasadoroj plenumis sian taskon kaj estas pretaj doni raporton pri tio. Tial mi donas la parolon al sinjoro Clutinc.”
“Mia raporto estos tre mallonga, Sinjoroj,” diris sinjoro Clutinc. “Kion mi havas direnda estas ja simpla, sed tre malĝojiga. Kun vindaĵo sur la okuloj laŭ milita kutimo oni kondukis nin antaŭ la grafon de Flandrio, kiu akceptis nin inter siaj armeestroj kaj kavaliroj. Ni respektoplene eksplikis al li la celon de nia misio kaj proponis pâgi al li la plej grandan parton de la ŝuldo de la duko, certigante lin, ke Bruselo garantios la plenan pagon fare de la aliaj urboj de la dukejo. Sed ni postulis kompreneble samtempe, ke la sieĝo de urbo estu tuj ĉesigita kaj la teritorio de la tuta dukejo malokupita. La grafo de Flandrio trovis ofenda por li, ke ni en tia situacio kuraĝis ankoraŭ meti kondiĉojn al li, kaj respondis nin kun kolero kaj moko. Tuj kiam liaj ramoj estos alvenintaj, li diris, unu tago sufiĉos al li por ekokupi Bruselon. Li postulas la senkondiĉan kapitulacion de la urbo kaj trudos al ĝi sian volon. Kiajn ajn kialojn ni validigis kaj kiajn ajn ofertojn ni proponis, li senkompate kaj malŝate rifuzis ĉion. Sinjoro Van Heetvelde kuraĝis diri al li – sendube en sia propra nomo –, ke la Bruselanoj sentas malmultan afekcion por siaj gedukoj, kaj certe kun amo kaj danko akceptus la grafon de Flandrio en Bruselo, se li volus konsenti respekti la propraĵojn kaj rajtojn de la loĝantaro. La alparolo de sinjoro Van Heetvelde estis tre humila, eĉ senhonoriga por ni miaopinie… kaj tamen la grafo kaj liaj kavaliroj priridis lin…”
Raŭkaj murmuroj kaj malklaraj krioj resonis tra la salono. Precipe la Ok de la Metioj montriĝis incititaj, grincis per la dentoj kaj pugnigis la manojn “Vi ne diras ĉion!” krude diris Van Heetvelde kun apenaŭ retenita akreco.
“Ne, mi ne diras ĉion,” reprenis Clutinc. “Malĝojaj, profunde ofenditaj kaj denove kun vindkovritaj okuloj ni estis rekondukitaj el la tendo de la grafo, silente paŝante antaŭ la gardistoj por kaŝi nian honton. Subite mesaĝisto venis al ni, dirante, ke sinjoro Van Heetvelde sola devas reiri al la grafo. Nin oni kondukis en tendon kaj igis nin atendi tie. Kion la grafo de Flandrio diris al nia samfunkciulo, li povos komuniki al vi pli bone, ol mi.”
“Sinjoro Van Heetvelde, al vi la parolo!”
Van Heetvelde estis alta kaj maldika viro kun etaj, brilaj okuloj. Lia vizaĝo ŝajnis malkaŝi malhumilecon kaj nervozan senpaciencon, ĉar antaŭ ol la vortoj falis el lia buŝo, liaj maldikaj lipoj tremetis, kvazaŭ interna febro malserenigis lin.
“Jes, la grafo de Flandrio revokis min sola en sian tendon,” li diris. “Mi rigardis min honorita per tia distingo kaj vidis tion samtempe kiel bonsanĉon por Bruselo. Nian senditaron la grafo efektive akceptis kun kolero kaj moko, sed al mi li deklaris, ke li estos preta respekti niajn propraĵojn kaj liberecojn, se, antaŭ ol dudek kvar horoj estos pasintaj, ni demetos niajn armilojn, malfermos la pordegojn kaj salutos lin kiel nian sinjoron… Vi murmuras kaj ŝajnas koleraj, miaj Sinjoroj? Sed ni ne estas ĉi tie por pasigi nian tempon per neutila montrado de kuraĝoI Al kio povos konduki nin vanaj vortoj aŭ sensencaj provoj. Al spektaklo de Bruselo en fajro kaj flamoj, al perdo de niaj propraĵoj kaj eble de nia vivo!”
“Sed, sankta ĉielo, ĉu vi do konsilas nin transdoni la urbon sen fari ion ajn por ĝia defendo?” ekkriis t’Serclaes kun forta sento de indigno, kiun li vane provis mastri. “Ĉu akcepti fremdan princon kiel landan sinjoron?”
“Ba, vi scias tiel bone kiel mi, ke nia duko Venceslao ne meritas, ke ni metu nian belan Bruselon pro li en la danĝeron esti bruligita aŭ prirabita.”
“Ne temas ĉi tie pri duko Venceslao,” reprenis t’Serclaes, “sed jes pri nia kara dukino Johana, la heredintino de niaj maljunaj dukoj, kies bonfaroj devigas nin defendi per nia sango ilian lastan idon!”
“Grandaj kavesonaj vortoj,” interrompis lin Van Heetvelde, “kiujn oni prononcas ĉi tie nur por flati la popolon kaj paradi kiel heroo.”
“Ha, mi flatas la popolon?” replikis t’Serclaes, ofendita. “Kaj kion do faras vi kaj tiuj kiuj samopinias kun vi? Per via malbona konsilo kaj via timo vi forprenas la kuraĝon al la alie tiel kuraĝa loĝantaro de Bruselo kaj instigas ĝin al malŝato de sia devo.”
“Mi malŝatas tiajn akuzojn,” estis la respondo de lia kontraŭulo. “Al mi estas egale, kion oni opinias pri mi sur la vendoplaco kaj stratoj. La konservon kaj la bonfarton de nia urbo mi rigardas kiel mian plej altan devon.”
“Sed,” reprenis t’Serclaes, “memoru do, kiel vi ĵuris kune kun ni al nia karmemora duko defendi sian infanon kontraŭ ĉia malamiko je perdo de via vivo kaj propraĵoj. Apud la mortlito de la duko vi eĉ renovigis tiun ĵuron ne petite. Nun vi volas rompi tiun sanktan vorton. Nia dukino, fidanta nian afekcion kaj nian fidelecon, restadas inter ni. Kaj nun vi konsilas nin liveri la povran dukinon inter la manojn de ŝia malamiko, jes, malkuraĝe kaj perfide vendi ŝin por eskapi imagitan danĝeron.”
“Kia bela afero!” mokis Van Heetvelde. “Ĉu la sturmo kaj prirabo de Bruselo estas imagita danĝero?”
“Tio ne estas kion plej timas homoj de via speco,” respondis t’Serclaes pli trankvile. “Mi eĉ pretas kredi, ke vi kaj viaj amikoj kredas elekti la solan bonan vojon. Sed vi eraras.
Konfesu do: tio kion vi volas eviti eĉ je perdo de nia honoro kaj nia libereco, estas la liverado de armiloj al la metiistoj. Vi rezistas la patrian krion de la urbo. Vi restas surdaj al la ripetataj petegoj de nia dukino, kiu opinias, ke la kuraĝo de la loĝantaro povos savi ŝin. Kial do tiu danĝera obstineco? Vi timas, ke la metiistoj povus denove ribeli kontraŭ la gentoj por malpliigi niajn privilegiojn. Sed tiaj kalkuloj estas neĝustatempaj, kiam nur la forta brako de la popolo povas defendi la urbon kaj la patrion. Kial ajn vi oponas tiun ideon, bezono devigas nin armi la metiojn!”
“Jes, jes, vere, necesas armi la popolon! Tio estas la sola rimedo kiu restas al ni!” kriis la Ok de la Metioj.
Tiu aprobo de la vortoj de sia kontraŭulo vundis Van Heetvelde tre profunde kaj li paliĝis pro bedaŭro.
“Mi parolas kiel libera viro kaj estas stimulata nek de ambicio nek de egoismo,” li diris kun amara moko. “Sed mi konas popularajn heroojn kies troa amo al nia dukino havas nenian alian fonton ol ilia espero je malavara rekompenco: ekzemple ricevi la altan dignecon de amano…”
“Ĉu vi parolas pri mi? Mi amano?” ekkriis t’Serclaes, indigniĝinta. “Neniam mi pensis pri tio. Sed mi kontraŭe konas virojn, kiuj faris ĉiajn ajn klopodojn, ekde la senespera malsano de sinjoro Jan Van Crainhem, nia amano, esti nomumita en tiu alta ofico kaj kiuj elkraĉas nun sian malamon kontraŭ niaj gedukoj, ĉar iliaj petegoj estis malakceptitaj.”
La ĉefskabeno, kiu timis, ke tiu persona disputo – se oni lasus ĝin daŭri –, ankoraŭ pliakriĝus, tiel forte frapis per la martelo sur la tablo, ke li superis ĉiujn aliajn bruojn kaj altrudis ĝeneralan silenton. Tiam li diris:
“Pro Dio, Sinjoroj, ni ne forgesu, ke ni estas kune ĉi tie por interkonsiliĝi pri niaj plej karaj interesoj. Ĉesigu, mi petas vin, tiujn personajn disputojn kaj koncentriĝu je la grava punkto pri kiu ni devas decidiĝi hodiaŭ. Mi ne plu toleros, ke oni ankoraŭ deviu de ĝi, kaj al tiu kiu ankoraŭ faros tion, mi tuj forprenos la parolon… Ni sendis ambasadorojn al la grafo de Flandrio. Se ni resumas, kion ili raportis al ni, ni povas nur elekti inter du ekstremaj rimedoj, nome aŭ malfermi niajn pordegojn kaj submeti nin sen rezisto kun la firma espero, preskaŭ certeco, ke oni respektos niajn propraĵojn kaj liberecojn… aŭ atendi la sturmon kaj obstine defendi niajn remparojn kun la espero – la malgranda espero – elteni ĝin ĝis nia indulgema duko alkuros kun armeo el Limburgo por helpi nin…”
“La duko ne havas monon kaj vane provas kolekti armeon en Maastricht,” rimarkis Van Heetvelde. “Oni amas lin tie same tiel malmulte kiel ĉi tie. Ĉu ni ne scias, ke li ankoraŭ ne kunigis du mil virojn?”
“Sekve de tio, Sinjoroj,” daŭrigis la ĉefskabeno, “ni devas nun decidi, ĉu ni kapitulacos ĉe la malplej duraj kondiĉoj, aŭ ĉu ni rezistos ĝisekstreme… ĉar kun la malgrandaj fortoj pri kiuj ni disponas, ni ne povas konsideri ataki la malamikon en aperta kampo.”
“Ĝuste tie sidas la nodo de la situacio,” diris t’Serclaes. “Armu la metiojn, kaj subite vi fariĝos same tiel forta, kiel la malamiko. La grafaj bandoj konsistas nur el ĉiaj kunigaĉitaj militistoj kaj aventuristoj, jes, eĉ el resto de la fifamaj prirabintoj, la Blankaj Bandoj, kiuj servis kiel dungitaj soldatoj sub reĝo Karlo de Navaro en Francio. Ĉu ni, kiuj havas por defendi niajn legalajn gedukojn, nian patrion, nian honoron kaj nian liberecon, ĉu ni ne batalus kun pli da kuraĝo kaj sentimeco ol aventuristoj kaj dungitoj, kiujn instigas nur deziro al prirabado? Mi diras: al ni mankas nek armiloj, nek ramoj: la turoj de niaj remparoj, la ĉambroj super la pordegoj estas plenaj je ili. Ni armu la popolon, la kuraĝan popolon…”
“Jes, ĉar ne estas alia rimedo, ni armu la popolon!” konfirmis kavaliro Clutinc.
“Neniam, tio neniam!” intervenis van Heetvelde kolere.
“Ne, al tio ni neniam konsentos!” kriis alia skabeno el la gentoj.
“Mi petas la parolon!” diris unu el la Ok, granda kaj muskola viro kun larĝaj ŝultroj kaj ruĝa vizaĝo.
Kiam oni permesis al li paroli, li diris preskaŭ malafable:
“Mi estas buĉisto. Mia metio estas buĉi oksojn. Tranĉi viandon kaj fari kolbason mi scipovas pli bone ol paroli, sed ĉiu birdo kantas laŭ sia beko… Mi ĉiam konfuziĝas en miaj vortoj. Kion mi volas diri, Sinjoroj, estas, ke vi devas rapide doni armilojn al la membroj de nia metio. Ili scias, ke vi decidos pri tio hodiaŭ. Se vi rifuzos, ili sturmos hodiaŭ posttagmeze la armilejojn.”
“Tio estas vera!” kuraĝis aldiri la delegito de la ŝufaristoj. “Ĉiuj metioj, la tuta popolo de Bruselo volas rezisti ĝisekstreme kaj krias por ricevi armilojn. Ĝis nun, ni povis trankviligi niajn virojn, ĉar ili ĉiam esperas je favora decido. Sed pro via propra sekureco, Sinjoroj, atentu, ke vi ne trompu tiun esperon! Niaj viroj opinias, ke nur la gentoj volas malhelpi ilin defendi la urbon. Se la popolo devus vidi la komencon de la sturmo, ne estante armita, ĝi pensus, ke la urbo estas perfidita kaj, estu certaj, rojetoj da sango fluus interne de niaj remparoj!”
Tiuj vortoj forte impresis la skabenojn de la gentoj. Nur Van Heetvelde restis neŝancelebla. Sur liaj lipoj ŝvebis mokrideto.
“Kiel do viro povas esti tiel blinda!” diris t’Serclaes. “Via plej fervora deziro – same kiel la mia – estas, ke la gentoj konservu sian legalajn aŭtoritaton kaj privilegiojn. Se nun la popolo ribelus kontraŭ ni kaj sange venĝus sin al niaj amikoj kaj parencoj, ĉu tiam via celo estus atingita? Kaj se tiu ribelo povus esti subpremita kaj vi transdonus la urbon al la malamiko aŭ eĉ vane defendus ĝin, ĉu la popolo, kiu rigardus nin kiel perfidulojn kaj vendistojn de la urbo kaj de la patrio, ne malbenus kaj eterne abomenus nin? Jes! La gentoj restus makulitaj per malhonoro kaj pereus sub la pezo de nia malfideleco kaj malkuraĝeco.”
“Ni balotu!” kriis iu skabeno.
“Jes, jes, ni balotu! Ĉio estas dirita kaj sciata. Ni jam perdis sufiĉe da grandvalora tempo diskutante, dum granda danĝero minacas nian karan urbon. Ni balotu! Ni balotu!” ripetadis la dojenoj de la gildoj kaj la Ok de la Metioj.
Van Heetvelde, timante, ke oni faros decidon kontraŭan al sia opinio, provis ankoraŭ kontraŭargumenti, sed la ĉefskabeno forprenis al li la parolon, dirante:
“Bone, Sinjoroj, ni procedu al balatado. Pri la eventuala armado de la popolo oni decidos poste. Nun mi unue proponas al balotado la demandon, ĉu ni malakceptos la postulojn de la grafo de Flandrio kaj defendos nian urbon ĝisekstreme.”
La ĉefskabeno turnis sin al Van Heetvelde. Tiu forte ekkriis:
“Ne!”
La dua skabeno esprimis la saman nean opinion, sed ekde tiam preskaŭ ĉiuj balotis por obstina defendo, tiel ke el la sep skabenoj kaj du gildodojenoj ses respondis per ‘jes’ kaj nur tri per ‘ne’.
Van Heetvelde ankoraŭ ne perdis la tutan esperon. Ke la plimulto de la skabenoj balotis por la defendo, neniel mirigis lin. Li tamen opiniis, ke ili sendube hezitos decidi favore al la armado de la popolo,.
Sed la balotado pri tiu grava demando donis la saman rezulton, kaj la plimulto kaj la Ok de la metioj eksaltis, svingis per la brakoj kaj kriis kun ĝoja entuziasmo:
“Vivu Bruselo! Vivu la granda duko! Vivu Brabanto! Vivu!”
Ili fervore dankis t’Serclaes kaj entuziasme premis al li la manon, ĉar ili estis konvinkitaj, ke oni ŝuldas tiun honorplenan decidon al lia patrioteco kaj persistemo.
“Sinjoroj,” diris Van Heetvelde kun ŝerca bedaŭro, “mia ĉeesto hodiaŭ ne plu utilas ĉi tie. Mi lasas la respondecon kaj la plenumon de viaj decidoj al tiuj kiuj instigis vin al ili. Adiaŭ. Dio protektu nian mizeran Bruselon.”
Kaj prononcinte tiujn vortojn li forlasis la konsilejon.
La ĉefskabeno frapis per la martelo kaj diris en tre senkuraĝa tono:
“Sinjoroj, vi decidis defendi nian urbon ĝisekstreme, sen lasi reteni vin per la terura penso, ke nia aŭdacego povus rezultigi la detruon de Bruselo. Fariĝu via volo… Sed mi estas tre maljuna kaj jam ne povas preni sur min solan la pezan ŝarĝon de la plenumo de viaj decidoj. Mi do proponas komisii sinjoron t’Serclaes per ĉio kio koncernas la baldaŭan armadon de la metioj. Urbaj kurieroj, paĝioj kaj skribistoj estos je lia dispono kaj obeos liajn ordonojn.”
Post kiam la aliaj voĉhavaj membroj aprobis tiun proponon per aplaŭdo, la ĉefskabeno daŭrigis:
“Se okazos io speciala, pri kio via balotado aŭ via konsilo ŝajnas al ni utila, ni avertos vin per kurieroj. Nun mi nur memorigas al vi, ke morgaŭ antaŭtagmeze je la dekunua nia indulgema dukino Johana promenos sur la remparoj kaj inspektos niajn arkpafistojn kaj la membrojn de la Drapistgildo. Mi ĉesigas la kunvenon… Ĝis revido, Sinjoroj.”
Interŝanĝinte kelkajn vortojn, ĉiuj forlasis la salonon.
Dum t’Serclaes zonis sian glavon en la antaŭĉambro, Hugo Clutinc diris al li:
“Van Heetvelde havas malbonan karakteron. Ĵaluzeco blindigas lin ĝis senprudenteco.”
“Ĉu li vere imagus, ke mi faras klopodojn por fariĝi amano?”
“Ek, t’Serclaes, ne ŝajnigu. Vi bone scias, kial li malamas vin. Lia nevino, Sabina Van der Aa, estas la kaŭzo de lia kolero kontraŭ vi. Li estas ŝia kuratoro kaj arde deziras, ke ŝi edziniĝos al sia filo Willem. Cetere ŝi estas la sola infano de sia riĉa patro. Sed nia dukino instigas la fraŭlinon por doni sian manon al via filo Everard.”
“Sed, Sinjoro Clutinc, la gejunuloj amas sin jam de pluraj jaroj kaj estis gefianĉiĝontaj, kiam eksplodis tiu mizera milito.”
“Van Heetvelde tamen kredas, ke vi akiris, per ĉiaspecaj intrigoj, la subtenon de la dukino kontraŭ li.”
“Ĉu intrigoj? Kiu komandas la amsentojn en junaj koroj? Kion mi povas fari pri tio? Mi tamen ne ĝenos la feliĉecon de mia filo, nek oferos lian estontecon por plaĉi al viro en kies brusto brulas envio. Sed ekskuzu min, Sinjoro Clutinc, ne estas nun la tempo diskuti pri tiaj problemoj.”
“Ĉu vi ne venas? Ni promenos kune kelkan distancon.”
“Ne, mi reeniros ĉi tien por kunvoki la urbajn kurierojn kaj paĝiojn kaj disdoni ordonojn por la armado de la metioj. Mi estos okupita la tutan tagon pri tiu laboro kaj, se necese, mi oferos al ĝi parton de mia nokta ripozo. Mi volas fari ĉion eblan por ekhavi grandan parton de la metiistoj armitaj morgaŭ tagmeze. Estos granda ĝojo por nia dukino vidi, ke la tuta loĝantaro de Bruselo pretas defendi ŝin.”
“Tiam ĝis morgaŭ, amiko t’Serclaes.”
“Ĝis morgaŭ.”
Ili premis la manon unuj al la aliaj. Clutinc paŝis al la elirejo, dum t’Serclaes remalaperis en la internon de la skabenejo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.