La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EVERARD T’SERCLAES

Aŭtoro: Hendrik Conscience

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

IV

Longe antaŭ la interkonsentita horo Everard forlasis la urbon tra la pordego Steen, lasante la leprulejon Sankta-Petro ĉe sia dekstra flanko, kaj tiel atingis ekde la okcidenta flanko la Novan Arbaron, kiu estis parto de la arbarego Zonio kaj servis kiel promenparko al la Bruselanoj en la somertempo.

En sia malpacienco li iris rekte al la kapelo. Lia koro bategis kaj fajrero de feliĉa espero brilis en liaj okuloj, kvazaŭ li atendus tuj renkonti tie la belan Sabinan. Sed li trovis neniun tie: ĉirkaŭ la preĝejeto regis soleco kaj silento.

Everard ĉirkaŭrigardis momenton seniluziigita. Sed tiam li skuis la kapon kaj ekridetis pri sia propra eksciteco. Ankoraŭ ne povis esti la fiksita horo, kaj la plej bona, kion li povus fari por pasigi la tempon, estis promeni tien kaj reen sur la malproksimaj padoj de la arbaro.

Ĉi-jare la somero daŭris pli longe ol kutime. Multaj arboj, precipe la kverkoj kaj la malaltaj arbustoj ankoraŭ havis siajn foliojn, kaj kvankam la plej altaj kverkoj komencis perdi ilin, oni povus imagi, ke oni estas ankoraŭ en la bela sezono, tiel milda estis la vetero kaj tiel arde brilis la suno en la pura ĉielo.

Jam plurfoje Everard estis trapaŝinta la flankpadojn en la arbaro, kaj same tiel ofte li estis reirinta al la kapelo. Li jam komencis timi, ke iu neatendata evento malhelpos Sabinan veni al la Nova Arbaro… Ĉu kapitano Goffredo trompis lin por ricevi monon de li? Ne, li tute malpravis pensi tiamaniere. Ĉu sinjorino Van der Aa posteniĝis antaŭ tiu renkonto, kiun ŝi konsideris danĝera? Ŝi lasis sin tiel facile timigi per la minacoj de la amano. Ĉu ne estis ŝia timo, kiu malebligis tiel longe ĉian kontakton inter li, Everard, kaj ŝia filino? Eble la amano mem malkovris la sekreton de la planita renkonto. Ĉiuj servistoj kaj servistinoj en la domo Van der Aa estis dungitaj de la amano kaj servis lin kiel spionoj. Ve! Sabina ne estis venonta! La feliĉeco, kiun promesis al li lia emociita koro, estis nur vana revo!

Kun la kapo klinita sub tiaj malkuraĝigaj konsideroj, li promenis ankoraŭ kelkan tempon ĉirkaŭ la kapelon. Finfine, kvankam li sciis, ke tio povis esti nesingardeco, li lasis sin mislogi por ĵeti rigardon en la grandan aleon. Eble li estis ekvidonta tie en la malproksimeco la kaleŝon tiel malpacience atendatan!

Kiam li eliris el la arbustaro kaj eniris la mezan aleon, li efektive vidis alveni je iu distanco fermitan kaleŝon. Surprizita kaj bedaŭrante sian aŭdacon, li resaltis en la arbustaron kaj direktis siajn paŝojn al la kapelo. Ĉu la koĉero aŭ veturigisto ekvidis lin? Li ne kredis tion, sed tio estis tamen ebla. La amano povus do ekscii, ke li havos rendevuon kun Sabina kaj ŝia patrino!

Antaŭ ol Everard denove atingis la kapelon, la kaleŝo haltis kaj du virinoj elpaŝis. La pli juna diris al la servisto, kiu volis sekvi ilin:

“Ne, Jozef, restu ĉi tie atendanta nin.”

“Sed, fraŭlino,” rimarkis la servisto, “tiel solaj en la arbaro! Kion diros la amano?”

“Ĉu vi estas mia servisto aŭ ne?” demandis la alia virino en ordona tono. “Ni iros al la kapelo. Ne forlasu la kaleŝon, ĝis ni revenos.”

“Estas bone, Sinjorino,” grumblis la servisto, videble malkontenta. “Mi obeos al via ordono.”

Sabina kaj ŝia patrino malrapide eniris flankaleon. La juna knabino, antaŭe ĝuante bonegan sanon kaj freŝa kiel rozo, nun estis videble paliĝinta kaj maldikiĝinta. Se la espero ne estus elvokinta feliĉan rideton sur ŝiaj lipoj kaj briliginta ŝiajn okulojn, ŝi certe aspektus kiel grave malsana knabino. Sed la certeco, ke ŝi baldaŭ estas vidonta Everardon kaj parolonta kun li, por la unua fojo post la fuĝo de la dukino, kuraĝigis ŝin kaj redonis al ŝi almenaŭ ŝajne la perdintajn fortojn.

“Patrino,” ŝi suspiris, “mia koro batas tiel forte.”

“Sabina, Sabina, kian danĝeran paŝon vi igas min fari,” diris sinjorino Van der Aa. “Tiel sola iri en la Novan Arbaron al sekreta rendevuo kun la filo de la malamiko de la amano!”

“Mia patrino, ne parolu tiel. Estas danke al vi, ke mi ricevos tiun ĉi konsolon. Mi dankas vin pro tio.”

“Tiel estu, mia infano. Mi konsentis pro amo al vi, esperante, ke tio donos al vi novan kuraĝon kaj malhelpos, ke vi tute malsaniĝos. Se la amano ekscius tion, kiel kolera li estus!”

“Li ne ekscios tion, patrino.”

Mi estas tute ne certa pri tio. Ni interkonsentis, ke ni kredigos lin, ke hazardo igis nin renkonti ĉi tie sinjoron t’Serclaes. Ĉiakaze vi promesis min, ke post tiu ĉi renkonto kun Everard vi ne plu postulos vidi lin kaj pacience atendos, ĝis la amano rezignos pri sia projekto koncerne sian filon Willem.”

“Jes, patrino, aŭ ĝis kiam niaj legitimaj gedukoj revenos.”

“Ne esperu tion, mia infano. Tio estas tute neebla.”

“Mi petas tion en ĉiuj miaj preĝoj, patrino. Por Dio nenio estas neebla… Ho! Kia feliĉo! Tie for apud la kapelo staras li. Mi vidas lin! Rapidu, patrino!”

Eligante krion de ĝojo, ŝi kuris al la junulo, kiu venis renkonte al ŝi kun disetenditaj brakoj. Ili premis unu al la alia la manojn kun fervora tenereco, jubilante pri la feliĉa revido. Cent konfuzaj vortoj fluis trans iliaj lipoj. Larmoj briletis en iliaj okuloj. Ili ŝajnis forgesi la tutan mondon… sed la riproĉa voĉo de la patrino de Sabina interrompis tiun elverŝadon de ĝojo.

Tiam Everard faris kelkajn paŝojn antaŭen kaj diris post profunda riverenco:

“Ho, Sinjorino, mi dankas vin! La ĉielo rekompencu vian bonkorecon. Jes, mi komprenas; kion kostas al vi doni al ni tiun konsolon. La amano povus kruele puni vin pro via indulgemo. Iam venos la tago, kiam mi povos nomi vin patrinon. Ne levu la ŝultrojn: Sabina fariĝos mia edzino, se ŝi restos fidela al mi, malgraŭ ĉiuj kiuj envias min…”

“Fidela ĝis la tombo!” konfirmis la fraŭlino, proksimiĝinte sian patrinon.

“Nu, kara patrino,” daŭrigis Everard, ekscitita, “tiam mi estos por vi amplena filo, kaj mi repagos al vi centfoje, kion vi suferis pro Sabina kaj mi. Vi havos du infanojn, kiuj konkuros por fari vian maljunecon agrabla kaj dolĉa, kaj vi dankos Dion, tute kiel ni, malgraŭ la suferoj, kiujn ni travivas nun kune.”

“Se povus okazi tiel!” murmuris sinjorino Van der Aa, emociita. “Mi dubas…”

“Tio dependas de la konstanteco de Sabina, Sinjorino.”

“Do ne dubu pli longe, patrino,” ekkriis la knabino. ”Nun mi estas forta: eĉ la morto ne ŝancelus min.”

“Vi mirigas min, Sabina, morgaŭ vi denove malĝojos kaj ploros.”

“Ne, patrino, eble mi malĝojos, sed mi ne plu malesperos.”

“Nur se tiu renkonto redonus al vi la sanon, mia infano. Tiam mi vere dankus la ĉielon, kiel ajn kolera kontraŭ ni estus la amano.”

“Mi restos kuraĝa kaj mi resaniĝos. Vi vidos, patrino.”

“Vi donas al mi dolĉan esperon, mia infano. Nun ni iru promeni, miaj infanoj, sed parolu malpli laŭte kaj ne tenu vin ĉe la mano. La bela vetero povus logi aliajn homojn al tiu ĉi flanko de la arbaro. Ĉiu devas pensi, ke nur hazardo kunigis nin ĉi tie. Parolu inter vi, ĉar ni ne povos resti longe ĉi tie.”

“Aj, kaj ni havas direnda tiom da aferoj unu al la alia!” suspiris Sabina.

“Komencu do tuj. Estos des pli baldaŭ farite,” ŝercis sinjorino Van der Aa kun afabla rideto.

“Mi sentas min tiel feliĉa, Sabina,” diris la junulo, “ke mi apenaŭ kuraĝas paroli pri malĝojigoj aferoj. Sed, mia karulino, via vizaĝo portas spurojn de longa kaj dura suferado. Via sorto estis do amara post nia kruela disigo.”

“Unuavice via malsano rompis mian kuraĝon, Everard,” respondis la knabino. “Vi estis mortige vundita, kaj mi ne rajtis scii, kiel vi fartas. Almenaŭ mi ne povis fidi la vorton de tiuj, pri kiuj mi sciis, ke ili estas niaj malamikoj. Mi dankas Dion, ke vi resaniĝis. Sed mia koro ne trompis min: vi estis danĝere malsana, ĉu ne?”

“Efektive, Sabina. Kiam, trafite per ĵetŝtono, mi forlasis la batalon, kaj eĉ la postmorgaŭon mi kredis, kaj ankaŭ mia patro, ke la vundo estas nur supraĵa kaj certe ne havos gravajn sekvojn. Ni eraris. Mia vundo inflamiĝis, mi ekhavis febron, deliron, kaj oni longe timis pro mia vivo.”

“Kion mi diris al vi, patrino?” ekkriis Sabina indigna. “Kion oni diris al ni, estis mensogoj! Sed mi sciis tion, mi sentis tion. En mia konsternita menso, mi vidis vin kuŝi sur via lito anhelanta, pala kaj vokanta min…”

“Vi sciis tion?” interrompis la junulo, mirigita. “Sed estas vere, Sabina. Poste mia patro diris al mi, ke en mia deliro mi daŭre prononcis vian nomon.”

“Mi aŭdis vian voĉon resoni en mia animo, Everard. Kaj, ve, mi ne rajtis viziti vin, konsoli vin! Kaj tiam ankaŭ mi malsaniĝis.”

“Sed unu monaton poste, vi tamen eksciis, ke mi tute resaniĝis, ĉu ne?”

“Jes, Everard, kaj mi kredis tion, ĉar tion diris al mi iu, kies vortojn mi fidas.”

“Kial do, kara amikino, ankoraŭ ĉiam nun tiu paleco sur viaj vangoj?”

“Ha! Por mi la suferado tiam ne finiĝis,” ŝi respondis. “De la komenco la amano asertis, ke li tenis min tiel senkompate apartigita de vi por protekti mian kaj lian familiojn kontraŭ la honto kaj malhonoro. Ni ne povis rilati kun homoj, kiuj estis malamikoj de la grafo de Flandrio kaj malamis lin persone, li diris. Sed tiam li malkaŝis siajn verajn intencojn: li devigas min fariĝi la edzino de lia filo Willem. Per ĉiaspecaj rimedoj li devigas min akcepti tiun geedziĝon. Centfoje li minacis mian povran patrinon, tenis min preskaŭ enfermita, turmentis kaj morale torturis min tiel longe kaj tiel kruele, ke mi ekhavis febron pro timo…”

“Pro timo?” ripetis Everard, pugnigante la manojn. “Ĉu vi timis, ke li devigos vin perforte? Tion li ne povas!”

“Pro timo, ke fine la jesa vorto elglitos mian buŝon,” suspiris la knabino, “pro timo, ke mi, malsana, malforta kaj forvelkanta, diros al li: mi submetiĝas, Willem fariĝu mia edzo.”

“Dio mia! Ne estas eble! Viaj vortoj tremigas min, Sabina,” ekkriis la junulo paliĝante. “Se li iam vere eltordus vian konsenton…!”

“Por tio ne plu ekzistas danĝero,” ŝi respondis. “Mi fariĝas pli forta. Krom tio, de kelka tempo li ŝajnas fariĝinta malpli senkompata kaj iomete pli milda kontraŭ ni. Eble li komencas rekoni, ke li ne povas konvinki min perforte kaj volas nun elprovi malpli durajn rimedojn.”

“Haha,” grumblis Everard enbuŝe, “li sentas, ke la grundo komencas ŝanceliĝi sub liaj piedoj. Lia trokuraĝeco elfalas lin.”

“Kion vi diras?” demandis sinjorino Van der Aa, kiu nur duone komprenis liajn vortojn.

“Mi volas diri, ke la grafo de Flandrio ne ĉiam restos duko de Brabanto. Tiu nelaŭleĝa kaj nenatura situacio iam devos finiĝi… Sed, Sabina, kiel kondutas Willem kontraŭ vi en tiu afero? Certe ne estas krimo ami vin, sed se li iam rifuzus al vi la ŝuldatan respekton, li iutage multekoste pagus pro tio al mi. Estu certa pri tio, ĉar li almenaŭ…”

“Ne, ne akuzu fraŭlon Willem,” interrompis sinjorino Van der Aa. “Li estas bonkora knabo, kiu ne ĝenas nin.”

“Sed li turmentas Sabinan per amdeklaroj, kiujn ŝi malakceptas.”

“Ke li amas mian filinon kaj sopiras je ŝia amo kun tiom da fervoro, kiom vi mem, Everard, oni ne povas pridubi. Sed ĉar li scias, ke li malĝojigas Sabinan parolante al ŝi pri sia amo, li silente subpremas sian ĉagrenon. Al mi li plendas pri sia amara malespero. Li ploras kaj forvelkas.”

“Li estas do konvinkita, ke liaj deziroj restos neplenumigitaj?”

“Tion mi ne asertas. Kontraŭe, li kredas, ke Sabina, kompatigita per lia submetiĝo kaj suferoj, finfine konsentos feliĉigi lin.”

“La impertinentulo, la aŭdaculo!” grumblis la junulo.

“Kial vi nomas lin aŭdaculo?” replikis la patrino de Sabina. “La knabo opinias, ke estas certe, ke la grafo de Flandrio restos nia duko, kaj li do rigardas vian edziĝon kun Sabina tute neebla, tial ke lia patro malhelpos tion. Rekonu, ke, se lia opinio estas bonmotiva…”

“Kion vi diras pri tio, Sabina?” demandis la junulo kun videbla zorgemo. “Mi pretas oferi ĉion, prefere ol rezigni pri via mano. Se oni povus konvinki vin, false konvinki vin, ke vi neniam fariĝos mia edzino, ĉu vi akceptus Willem Van Heetvelde kiel vian edzon?”

“Ĉu mi? Neniam!” respondis la fraŭlino kun forteco. “Mi estos via novedzino, Everard, aŭ mi malsupreniros en la tombejon virgulino.”

“Ho! Ripetu al mi tiun belajn vortojn!” ekkriis la junulo, dankeme kaptante ŝiajn manojn.

“Kaj ĉe tio,” ŝi reprenis, “la ĉielo scias, ke mi neniam volos fariĝi parto de familio, kies ĉefo subtenas la malamikon de niaj legitimaj gedukoj. Nia indulgema dukino Johana estis mia protektantino, kaj ŝiajn bonfarojn mi neniam forgesos. Tiel longe, ke ŝi estos malfeliĉa, mi ne povos partopreni en geedziĝa festeno kiel novedzino, eĉ se vi estus la novedzo, mia Everard.”

La junulo klinis sin trans ŝia ŝultro kaj murmuris en ŝian orelon:

“Vi pravas, kara amikino, tio estus kulpa maldankemo. Sed lasu la esperon ĝojigi vin: tiu ĉi situacio ne plu daŭros tre longe. La liberigo alproksimiĝos.”

“Ni devos esti singardaj,” diris sinjorino Van der Aa. “Nun vi parolis jam sufiĉe longe unu al la alia. Estas tempo, ke ni reiru al nia veturilo por ne havigi suspekton al niaj servistoj.”

“Sed, patrino,” ekkriis la fraŭlino, “Everard estas nur kelkajn minutojn kun ni. Ni havas ankoraŭ tiom da aferoj priparolendaj inter ni!”

“Mi estas laca pro tiu malrapida promenado,” rimarkis sinjorino van der Aa. “Se vi volas ankoraŭ momenton interparoli, ni sidiĝu sur la benko tie for. Sed rapidu.”

Ili plenumis tiun peton kaj eksidis unu apud la alian sur lignan benkon, kiu staris sub tegmento de superpendantaj branĉoj de kverka arbusttaluso.

Dum ili sidis tie agrable parolantaj, iu fraŭlo rapide venis al la Nova Arbaro el la direkto de la pordego Coudenberg. Ĝoja rideto prilumis lian vizaĝon, kaj liaj okuloj brilis pro deziro. Jam ekde liaj unuaj paŝoj li turnis la kapon al ĉiujn flankojn, ŝajne serĉante ion. Kiam li malkovris la veturilon de sinjorino Van der Aa iomete pli for en la granda aleo, ĝojkrio eskapis el lia buŝo.

“Ha jen! Tie ili estas! La servistino diris al mi la veron,” li murmuris. “Mi agos, kvazaŭ hazardo estus kondukinta min al la arbaro. Mi ne kuraĝas paroli al ŝi pri mia neeltenebla ĉagreno, sed tiel sola kun ŝia patrino, ŝi ne povos rifuzi mian ĉeeston… Promeni ĉe ŝia flanko en la plej plena soleco! De kelka tempo, ŝi estas malpli dura por mi. Ho, Dio mia, se ŝi lasus al mi nur ian esperon, kiel mi benus vian nomon!”

Ju pli li proksimiĝis al la veturilo, des pli li malrapidigis sian paŝadon, kaj fariĝis serioza kaj pudora lia vizaĝesprimo, kvazaŭ li timus la renkonton, je kiu li sopiris tiel forte.

En tre trankvila tono li demandis la serviston:

“Jozef, vi veturigis viajn mastrinojn al la Nova Arbaro, ĉu ne?”

“Jes, fraŭlo Willem,” estis la respondo, “estas tiel milda vetero…”

“Kie ili estas?”

“Ili iris tiuflanken, tra la flankaleo. Ili preĝas en la kapelo.”

“Multan dankon, mi ja trovos lin.”

La servisto sekvis lin kelkajn paŝojn, kvazaŭ por montri al li la vojon, kaj tiam diris en mistera tono:

“Fraŭlo Willem, vi ne trovos Sabinan kaj ŝian patrinon solaj. Iu estas kun ili.”

“Iu? Kiu?”

“Mi ne scias precize. Kiam ni alvenis ĉi tie en la veturilo, mi vidis sinjoron, kiu spionante eligis la kapon el la foliaro. Tio inspiris al mi malfidon. Malgraŭ la malpermeso de la Sinjorino, mi penetris tie malantaŭe tra la arbusttaluso kaj vidis en la malproksimeco tiun saman sinjoron promeni inter fraŭlino Sabina kaj ŝia patrino. Ŝajnis al mi, ke li tenis la manon de la fraŭlino en la sia, parolante al ŝi tre emocie kaj ekscite.”

“Kara ĉielo! Kaj ĉiu vi rekonis lin?” murmuris Willem.

“Li similas al la fraŭlo, kiu antaŭe venis ofte frapi sur nian pordon.”

“Ĉu Everard t’Serclaes?”

“Jes, se miaj okuloj ne trompis min. Sed mi ne estas certa pri tio, ĉar timante, ke la sinjorino rekonos min, mi ne kuraĝis alproksimiĝi.”

“Estas bone. Mi dankas vin pro via diligenteco. Mi baldaŭ scios tion.”

Post tiuj vortoj Willem paŝis pluen en la aleon. Iomete plu li ŝajnis heziti, haltis momenton kaj ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ li volus reiri. Sed tiam li decidiĝis, proksimiĝis al la rando de la aleo kaj penetris profunde en la arbusttaluson. Lia intenco estis sendube atingi tra la densa foliaro lokon, de kie li povus vidi la kapelon sen esti mem vidata.

Komence li paŝis haste tra la arbustoj, ĉar la kapelo troviĝis ankoraŭ malproksime. Sed tiam li subite haltis surprizite, aŭskultis kelkajn malfortajn sonojn, kiujn li kredis aŭdi. Efektive li ne eraris: je ŝtonĵeta distanco je lia maldekstra flanko la personoj, kiujn li volis spioni, devis esti konversaciantaj, ĉar iam kaj iam la preskaŭ neperceptebla sono de virina voĉo venis de ie trafi liajn orelojn.

Kion li faru? Li hezitis kaj ŝajnis tremi. Sekrete spioni Sabinan kaj Everardon: ĉu tio ne estus malica kaj honta? Ĉu li ne prefere iru tra la aperta aleo kaj montru sin sentime? Sed kion li dirus, kaj kiel li pravigus sian surprizon?

Ankoraŭ momenton li ŝanceliĝis en sia nedecidemo, skuis la kapon, dolore suspiris… kaj fine subfalis al la tento, kiu instigis lin certiĝi pri sia malfeliĉeco. Singarde kaj kiel eble plej silente li penetris tra la arbustoj, ŝtelirante kvazaŭ timema ŝtelisto, profunde kliniĝante kaj fine rampante sur manoj kaj genuoj ĉiam pli proksimen al la loko, de kie li perceptis de tempo al tempo sonon, kiu indikis al li la ĝustan direkton. Lia koro bategis. Ŝvito kovris lian frunton. Lia konscienco riproĉis al li, ke li estas plenumanta senkuraĝan kaj malŝatindan agon. Sed la timo en lia animo, la amĵaluzeco, kiu ronĝis lin, faris lin senprudenta kaj blinda.

Ĉar dum iom da tempo li aŭdis jam nenion, li komencis kredi, ke Sabina kun ŝia kunulo kaj ŝia patrino jam foriris de tie por daŭrigi sian promenon. La penso, ke nun ili povus esti jam for de li, malpezigis iomete lian premitan bruston. Li spiris pli libere kaj malpli konsternita ŝteliris tra la arbustaro… Tie eksonis en liaj oreloj la voĉoj, tre proksime de li kaj bone kompreneblaj! Jes, jes, estis Sabina, kiu respondis al la demandoj de Everard! Nur densa kaj foliriĉa arbustaro de avelujoj kaj rubusujoj apartigis lin de ŝi!

Li retenis la spiron, streĉis la orelojn kaj aŭskultis. Ĉiu vorto eliĝanta el la buŝo de Sabina kaj Everard trapikis lian koron kiel murdanta aleno. Ĉar nun, kiam la gefeliĉuloj havis plu neniajn materiajn detalojn komunikendaj unu al la alia, ili babilis pri nenio alia ol sia reciproka senfina afekcio, tiel ke lia tuta konversacio estis la nura kaj ĉiam ripetata elverŝo de sia nepereonta amo.

Aŭdante tiujn tenerajn eldirojn, Willem sentis sian koron ŝrumpi en la brusto. Li sinkigis la kapon sur la bruston, kaj du dikaj larmoj ruliĝis sur liaj vangoj. Estis malheliĝante en lia menso, kaj li eble jam ne aŭskultis iliajn parolojn… Sed iumomente lia nomo estis laŭte prononcata fare de Sabina! Li relevis la kapon kaj tremante streĉis la orelojn.

Kion do diris la fraŭlino, ke ĉiu el siaj vortoj pelis glacian tremon tra la korpon de la povra Willem Van Heetvelde? Kial li paliĝis kaj tordis siajn membrojn, kvazaŭ konvulsia febro kaptus lin?

Konsternita kaj profunde malespera, la junulo rerampis tra la arbustaron, nun kun pli da singardemo ol antaŭe, kaj nur tre for de la loko, kie li ricevis la fatalan baton, li kuraĝis tute rektiĝi. Haste, sed ŝanceliĝante sur siaj kruroj, li paŝis inter la arbojn, ĝis kiam li kredis sin sufiĉe foriĝinta. Tiam kun dolora krio li apogis la kapon kontraŭ la trunkon de fago kaj komencis abunde plori.

Tiel malŝarĝante iomete sian koron de la subpremata doloro, li bridis siajn larmojn kaj murmurante kaj plendante paŝaĉis pluen tra la arbaro ĝis iu flankaleo. Tie li trovis benkon, sur kiun li faligis sin, kvazaŭ ĉiuj liaj fortoj estus elĉerpitaj. Kelkan, tempon li tenis la rigardon senmove direktita al la grundo. Tiam li suspiris per raŭka voĉo:

“Jam ne ekzistas feliĉeco por mi. Ĉiu espero estas perdita. Estas kvazaŭ eterna kondamno, kiun ŝi eldiris por mi. Mia edzino ŝi neniam fariĝos, eĉ se mi estus reĝido, eĉ se mia patro igus ŝin forvelki pro ĉagreno, eĉ se ekzekutisto starus kun glavo antaŭ ŝi! Lia novedzino ŝi estos! Al kio servas ankoraŭ al mi tiu ĉi mizera vivo? Lasu min morti, ho Dio mia!”

En tiu momento en la sama aleo aperis persono, kiu per siaj bunta vestaro kaj glavo estis rekonebla kiel ia ĉefo de la grafaj trupoj. Ekvidante la junulon, li levis la ŝultrojn kaj diris al si mem kun leĝera mokrido:

“Ho, ho, la filo de la amano! Ĉu oni perfidis al li la sekreton de tiu ĉi renkonto? Atentu! Mi almenaŭ scias nenion.”

Li iris al la junulo kaj diris:

“Hej, fraŭlo Willem, ĉu vi en la Nova Arbaro? Kia plezuro renkonti vin! Estas eble la lasta bela tago de la jaro. Ankaŭ min la arda sunbrilo logis eksteren por fari promenon.”

Willem levis la kapon kaj rigardis lin malĝoje.

“Bonan tagon, kapitano Goffredo,” li balbutis per dolore stranga voĉo.

“Ho, ĉielo, kion tio signifas?” ekkriis la kapitano. “Ĉu mi ne eraras? Vi ploris. Kio okazis? Kiu ofendis aŭ insultis vin? Mia brako kaj mia glavo estas je via dispono, vi bezonas diri nur unu vorton.”

“Aj, Goffredo,” suspiris la junulo, “se vi scius, kiel profunde malfeliĉa mi estas. Nur se mi povus mortii”

“Ĉu morti? Ba, por tio vi havas ankoraŭ sufiĉe da tempo. Ĉu denove amĉagreno?”

“Sinjorino Van der Aa kaj Sabina troviĝas en la Nova Arbaro.”

“Ha! Kaj vi, Willem ne profitas de la okazo kompanii ilin?”

“Everard t’Serclaes estas kun ili.”

“Ho, ho, kion vi diras!” murmuris la kapitano kun ŝajnigita miro. “Ankaŭ lin la bela vetero verŝajne logis al la arbaro. Certe, se sinjoro via patro aŭdus tion, li fortege ekkoleriĝus. Sed vin tio certe ne povas malfeliĉigi, mia bona Willem: estas pura hazardo, sendube… Nu, nu, mi sidiĝos apud vin kaj konsolos vin.”

“Neeble, mia vivo estas por ĉiam venenita. Ĉiu espero estas forprenita de mi. La plej amara ĉagreno estas mia sorto.”

“Ĉar hazardo igis Sabinan kaj Everardon renkonti sin? Per kio tio ŝanĝas vian aferon?”

“Se tio estus nur la sola kaŭzo de mia ĉagreno,” plendis la junulo, “mi ankoraŭ povus dubi. Sed nun eĉ la plej malgranda iluzio estas rifuzita al mi. Mi aŭdis mian kondamnon, mian malbenon el ŝia buŝo, kapitano.”

“Ŝi malbenis vin? Ŝi, la boneco, la dolĉeco mem? Eĉ se mi aŭdus tion, mi ne kredus tion.”

“Ve, Goffredo, kompatu min! Estas tamen tiel. Ŝi kondamnis min al eterna malespero. Mi eksciis, ke ili iris al la Nova Arbaro. Ĉi tie mi aŭdis de ŝia veturilservisto, ke iu persono, kiun mi suspektis esti Everard t’Serclaes, promenis en ŝia kompanio kaj eĉ manon en mano. Mi penetris tra la arbustoj por proksimiĝi nevidate al la loko, kiun la servisto montris al mi. Subite mi aŭdis malantaŭ la arbustaro la voĉon de Everard kaj poste la voĉon de Sabina, kiu respondis lin. Aj, tie mi travivis momentojn de nedirebla doloro! El ŝia buŝo mi devis aŭdi, kiel tenere, kiel arde, kiel senfine ŝi amas lin! Kaj tamen, estis nenio kompare kun ŝiaj lastaj vortoj, kiuj traboris mian koron kiel tiom da spadoj. Goffredo, ŝi prenis la ĉielon kiel atestanto, ke ŝi neniam fariĝos mia edzino, eĉ se mi estus reĝido, eĉ se ekzekutisto starus antaŭ ŝi kun blanka glavo por senkapigi ŝin kaj ŝi povus savi sian vivon nur akceptante mian manon!”

“Kaj tiuj vortoj malesperigas vin?” diris la kapitano ridante. “Nu, mia amiko, kiel leĝere vi povas esti senkuraĝigita! Ni ja bone scias, ke almenaŭ ĝis nun fraŭlino Sabina sentis pli da amo en sia koro por Everard ol por vi. La situacio de la afero do neniel ŝanĝiĝis aŭ malpliboniĝis. Sed virina koro estas tiel malkonstanta! Havu paciencon: ŝi ne povos edziniĝi al Everard, tiel longe, ke via patro vivos. Estu certa: finfine vi venkos.”

“Dankon pro viaj afablaj vortoj,” suspiris la junulo en tono de la plej kompleta senkuraĝeco. “Se vi estus aŭdinta la voĉon de Sabina – tiel emociitan, tiel tremantan, tiel solenan –, kiam ŝi kondamnis min al eterna malespero, vi ne dubus pri mia nenuligebla sorto.” Por mi la vivo sur la tero estos plu nenio alia ol ĉagreno kaj amareco! Se mi ne timus Dion tiel multe, mi serĉus liberigon en la morto!”

“Nu, nu, mia bona Willem,” diris la kapitano konsolante, “forpelu tiujn sensencajn pensojn. Vortoj diritaj de knabino en momento de eksciteco, ne estas evangelio. Konfesu vi mem, ke la animstato de Sabina kontraŭ vi jam multe ŝanĝiĝis, kaj ke de kelkaj semajnoj ŝi traktis vin pli afable.”

“Ve, jes, mi kredis tion, Goffredo. Sed kiel dolore la tuko estis fortirita de miaj okuloj!… Ne, ne, ĉesigu viajn noblajn provojn: por mi restas nenia espero!”

“Ĉu vi kredas tion? Nu, Willem, mi konsolos vin, mi savos vin.”

“Ĉu savi min?” ekkriis la junulo kun brilaj okuloj. “Kion vi volas diri?”

“Ha, vi ne konas min, Willem. Mi kapablas fari pli, ol vi pensas, kaj ĉar mi kompatas vin, mi intencas streĉi ĉiujn miajn fortojn por liberigi vin de via ĉagreno. Mi havas granda influon sur Sabina. Ŝi havas senliman fidon en mi. Ĝis nun mi ne volis – almenaŭ ne speciale – enmiksiĝi en la aferon, sed ekde nun mi engaĝos min por vi kaj, se tiel diri, penos per animo kaj korpo por via afero.”

Kvankam Willem atendis nenion de la interveno de la kapitano, li estis dankema al li pro lia simpatio kaj lia bona volo. Sed se li ne estus tiel naiva, la konstanta duba rido sur la lipoj de Goffredo kaj la stranga esprimo de liaj daŭre moviĝantaj pupiloj devus inspiri malfidon al li, kaj li demandud sin, ĉu li ne devos rigardi la vortojn de la kapitano kiel blufon aŭ falsan mokon. Sed la junulo estis ankoraŭ tro sensperta por suspekti la sincerecon de iu, kiun li rigardis kiel sian amikon.

“Bona, nobla Goffredo,” li murmuris, emocie kaptante lian manon, “vi volas provi ion neeblan por mi, sed tamen akceptu mian elkoran dankon pro via bona volo.”

“Ĉu ion neeblan?” ripetis la kapitano. “Vi vidos. Kion vi dirus, se Sabina mem, antaŭ ol monato estos pasinta, ordonus al vi gardi esperon: unuvorte, se ŝi kredigus al vi, ke ŝi amas vin?”

La junulo skuis la kapon nekredante.

“Tio eble kostus al vi iomete da mono…”

“Kostus iomete da mono?” ŝercis Willem. “Ho, se mi povus aĉeti amon kaj feliĉecon per mono!… Ekde mia infaneco mi iam kaj iam ŝparis, kaj nun mi posedas malgrandan trezoron… kvarcent malnovaj ŝildoj[12]. Tiujn mi tute donus por kuraĝiĝa vorto de Sabina.”

La rigardo de la kapitano rigidiĝis kaj ekbrilis. Li videble paliĝis kaj ŝajnis sinkinta en profundan pensadon.

“Ĉu mi komprenis vin bone?” li murmuris post momento da silento. “Ĉu vi diris kvarcent malnovajn ŝildojn, mia bona amiko? Ĉu kvarcent?”

“Jes, kaj eble ankoraŭ iomete pli.”

La esprimo sur la vizaĝo de Goffredo estis tute ŝanĝiĝinta. La ruza rideto estis malaperinta de liaj lipoj, kaj la tono de lia voĉo atestis pri atento ka seriozeco.

“Estas trezoro, vera trezoro,” li murmuris, “kaj vi donus ĉiujn tiujn kvarcent malnovajn ŝildojn al tiu, kiu ebligis al vi konkeri la manon de Sabina?”

“Ĉiujn, ĉion kion mi posedas… Sed, Goffredo, pro kio tiuj vanaj vortoj? Mi estas tre certa, ke neniu iam povos gajni mian ŝparitan monon.”

“Tion vi pensas. Ĉio estas ebla, se oni havas bonan planon!” grumblis la kapitano, konvulsie frotante al si la kapon. “Lasu min pensi kelkajn momentojn…”

Silente li tiel longe rigardis la grundon, ke Willem stariĝis kaj diris al li:

“Nu, kapitano, ne vane torturu vian cerbon. Mi iras hejmen. Mi sopiras je soleco;”

“Ne, sidu ankoraŭ iomete, mi petas vin,” respondis Goffredo, retirante lin al la benko. “Miaopinie estas nediskuteble, ke Everard estas la sola obstaklo al via feliĉeco. Jes, ĉar Sabina ofte komprenigis al mi, ke ŝi ne rifuzus vian manon, se ŝi ne estus promesinta antaŭe sian amon kaj fidelecon al Everard, kaj ŝi sincere plendis pri tio, ke ŝi devos tiel ĉagreni vin. Unufoje, ĉe tia okazo, mi eĉ vidis larmojn en ŝiaj okuloj. Ĉu vi kuraĝus aserti, ke ŝi malamas vin?”

“Ne, mi konas la bonecon de ŝia koro kaj scias, ke ŝi almenaŭ kompatas min pro mia ĉagreno. Sed al kio tio povus servi min?”

“Kaj se Everard ne plu starus inter vi kaj Sabina?”

“Ha! Tiam…!” suspiris Willem.

“Nu, forigu Everardon el via vivo. Tio estas la rimedo!”

Timigita kaj mirigita, Willem rigardis lin en la okuloj.

“Ho, ĉielo!” li murmuris. “Ĉu mi bone komprenis vin? Ĉu murdo?”

“”Vi revas, Willem. Kiu parolas pri murdo aŭ pri ia ajn perforto? Ne, ne, oni devus esti kapabla forpreni al Everard ĉian esperon pri la mano de Sabina sen tuŝi haron sur lia kapo. Certe ekzistas rimedoj tiucele: ekzistas rimedo por ĉio.”

“Kaj tian rimedon vi konas, kapitano?”

“Ankoraŭ ne, sed kvarcent ŝildoj estas tiel granda trezoro, ke mi streĉos mian cerbon ĝisekstreme – kaj mi trovos tiun rimedon! Ne estas dubo! Nu, nu, Willem, ankaŭ mi deziras esti sola en mia ĉambro. Ni eniru kune la urbon. La nokto alportos al mi konsilon. Atendu min morgaŭ frue. Se jam tiam mi estos trovinta la rimedon, mi tuj venos diri tion al vi.”

Ili ekstaris kaj ekpaŝis malrapide unu apud la alia: la junulo, kiu, ne kredante je la promesoj de la kapitano, rememoris la kruelan juĝon prononcitan kontraŭ li, kaj Goffredo, kiu torturis al si la cerbon, serĉante taŭgan rimedon por forigi Everardon kaj de tempo al tempo neaŭdeble murmurante:

“Kvarcent ŝildoj! Kvarcent ŝildoj!”

“De kelkaj semajnoj tiel dolĉa espero estiĝis en mia koro!” diris Willem plende. “Senprudentulo, kiu mi estis: tage kaj nokte mi revis pri la feliĉeco, kiu ridis al mi el la malproksima estonteco. Sabina estis fariĝinta afabla kontraŭ mi. Mi jam ne parolis al ŝi pri la ardaj deziroj de mia koro, sed en ŝiaj okuloj mi kredis vidi brili iafoje fajreron de afekcio por mi! Trompa ŝajno! Ŝi deziris nur danki min pro tio, ke mi ne plu enuigis ŝin per la esprimoj de mia priridinda espero! Por mi ŝi sentis eble ian kompaton, sed por li neeldireblan, senfinan amon! Ve, kio mi fariĝos nun? Mia vivo jam ne havas sencon: malĝoji en soleco, malrapide forvelki!… Goffredo, vi tiel ofte diris al mi, ke ŝi videble komencis senti amon por mi. Nun ankaŭ vi jam ne kredas tion.”

Sed la kapitano, kvankam paŝante ĉe lia flanko, estis tiel profunde enpensiĝinta, ke li aŭdis neniun ajn el la vortoj, kiujn diris la junulo.

“Rekonu do, ke vi grave eraris, ĉu ne, Goffredo?” demandis Willem.

Kiel solan respondon la kapitano murmuris:

“Kvarcent ŝildoj! Kaj ĉu vi donos ilin ĉiujn?… Ne, ne, ne parolu: lumradio trarapidegas mian cerbon. Ne malordigu miajn pensojn!”

La junulo ridetis kun malĝoja moko. Ambaŭ silentis dum tre longa tempo. Jam ili povis vidi la pordegon Coudenberg en la malproksimeco, kiam la kapitano subite haltigis sian kunulon per ekscita movo kaj ekkriis:

“Trovite! Mi trovis la solvon! Ne, ankoraŭ ne tute… Atendu ankoraŭ iomete… Jes, jes, estas certa rimedo!”

“Kiu rimedo?” demandis Willem, mirigita.

La kapitano rigardis al ĉiuj flankoj, kvazaŭ li timus, ke iu povos aŭdi lin.

“La rimedo fari el vi la feliĉan novedzon de Sabina,” li diris. “Ne rigardu min tiel konsternite: kion mi diras, estas vero. Vi donos al mi la kvarcent ŝildojn, ĉu ne?”

“Senhezite, eĉ se vi farus nenion alian ol redoni al mi la perditan esperon.”

“Nu, mi malkovris neerareman rimedon por inspiri al Sabina malŝaton kaj antipation por Everard. Antipation por Everard, jes… kaj amon por vi.”

“Ho, se mi povus kredi vin, kapitano! Sed kiel vi plenumos tian miraĵon ne estante sorĉisto?”

“Oni efektive bezonas iom da sorĉado.”

“Ĉu sorĉado,” murmuris Willem, time rigardante la kapitanon en la okuloj.

“Vi ne bezonas kulpigi vin pri sorĉado. Mi prenos ĉion sur min… Krome, mi ne scias, ĉu oni devas nomi sorĉado la portadon de talismano.”

La junulo skuis la kapon ankoraŭ nekredante.

“Vi estas viro sen kuraĝo,” ekkriis Goffredo kun amara mokrido. “Kiel vi kuraĝas ami knabinon, vi, kiu kiel timida infano posteniĝas antaŭ la plej malgranda obstaklo? Sabina pravas doni sian amon al pli forta viro. Miloj da homoj, kiam ili havas la feliĉon posedi talismanon, uzas ĝin sensuspekte. Efektive, ni ne scias, ĉu talismano ŝuldas sian influon al sorĉado aŭ al naturaj aŭ diaj fortoj… Ĉu vi ankoraŭ dubas? Mi volas doni al vi kiel edzinon la plej belan kaj riĉan fraŭlinon de Bruselo, kaj vi stulte ĵetas ŝin en la brakojn de Everard t’Serclaes! Estas tiel! Estu do malfeliĉa, vi meritas tion. Adiaŭ!”

Kion li atendis, okazis: la junulo ekkuris post li kaj retenis lin.

“Ho, Goffredo, mia bona amiko,” li petegis, “miaj pensoj estas konfuzaj. Kompatu min iomete. Vi estas certa, ke Sabina fariĝos mia novedzino?”

“Tute certa.”

“Nu do, mi liveras min tuta al vi: ordonu, kaj mi obeos.”

“Mi ne havas multon ordonenda al vi,” respondis la kapitano. “Estis vi, kiu devas havigi al mi talismanon. Krom tiu punkto, vi devas okupiĝi pri nenio ajn. Ĉio cetera estas mia afero.”

“Diru al mi, Goffredo, kion mi devas fari.”

“Estas malfacila afero,” diris la kapitano, levante la ŝultrojn, “eble neebla, se la kuraĝo mankas al vi.”

“Ho, ne timu pro tio, Goffredo, mi estas preta fari ĉion.”

“Ni ja vidos tion, Willem. Nu, faru kelkajn paŝojn flanken de la vojo. Tie for, inter la arboj, ni riskos malpli facile esti surprizitaj aŭ ĝenataj de preterirantoj.”

Alveninte sur la indikita loko, la kapitano metis manon kontraŭ la kapon kaj, silentante fikse rigardis iom da tempo la grundon, kvazaŭ por serĉi ion en si memoro. Tiam li diris:

“Willem, sendube vi scias, ke, en unu el la unuaj tagoj post la okupacio de Bruselo nia kolonelo, sinjoro Van Reigersvliet, vendis por multa mono al via patro strangan juvelon, en kiu brilis altvaloraj ŝtonoj.”

“Certe mi scias tion,” respondis la junulo, “plurfoje mi havis ĝin en la mano. Mia patro atribuas grandan valoron al ĝi. Li intencas farigi el la ŝtonoj artan broĉon kaj donaci ĝin al la grafino de Flandrio, tuj kiam ŝi honoros Bruselon per vizito por la unua fojo.”

“Dankon al Dio, Willem, ke via patro ankoraŭ ne faris tion, ĉar la juvelo posedas sekretajn fortojn, kiujn konas neniu en Bruselo krom mi sola. La juvelo estas ronda kaj havas la formon de radeto, ĉu ne? Dum la ekstera cirklo kaj la spokoj estas kovritaj per diamantoj, rubenoj kaj smeraldoj, en la mezo ambaŭflanke troviĝas kruda, senbrila ŝtono, aŭ pli ĝuste ŝtono el nekonata materio…”

“Ĝi estas blua unuflanke kaj bruna aliflanke,” rimarkigis Willem.

“Ĝuste en tiuj ŝtonoj kaŝiĝas la mistera forto de la juvelo. Eble vi miras, ke nur mi konas tiun misteran forton. Vi tuj komprenos… Kiam ni estis predantaj ĉion laŭlonge de la vojo de Aalst al Bruselo, fordonante la kastelojn kaj domojn al la flamoj, mi alvenis kun trupo da soldatoj antaŭ fermita kastelo-fortreso, kiun ni ne povis superforti sen sturmo, kvankam ni vidis apenaŭ kelkajn virojn sur la muregoj. Mi resendis kelkajn soldatojn al nia kampadejo por alporti skalojn kaj atendis kun la aliaj je arkpafa distanco de la kastelo. Kelkan tempon poste ni vidis la levponton malsupreniri kaj maljunan viron veni al ni en la kampoj. Li demandis la permeson paroli al mi sola kaj estis kondukita al mi. Post kiam mi iris kun li distanceton flanken, li diris al mi, ke en la kastelo loĝas malsana vidvino kun siaj tri ankoraŭ junaj infanoj. Ŝi deklaris rezigni pri ĉion, kion ŝi havas, monon kaj bienon, sed petegis min ne ekbruligi la kastelon, tial ke ŝi, estante litmalsana, ne povas fuĝi kun siaj tri infanoj kaj pereos en la fajro. Ĉar mi ne povis ŝpari tiun kastelon pro la severa ordono de miaj ĉefoj, mi ne povis konsenti al la petego de la vidvino. Tiam, por tenti min, la maljunulo parolis al mi pri altvalora kaj mirakla juvelo, kiun la malsana nobelino posedis kaj estis dononta al mi kiel sekretan rekompencon. Kavaliro estis aĉetinta aŭ konkerinta ĝin antaŭ preskaŭ ducent jaroj dum militiro kontraŭ la Saracenoj en Egipto. Kaj tiel ĝi venis kiel altvalora heredaĵo al la mastrino de la kastelo. La mirakla forto de la juvelo konsistis en tio, ke per certaj sekretaj agoj, kiujn li eksplikis al mi, oni povus, per la bruna ŝtono, inspiri al iu persono senton de nerepacigebla malamo kontraŭ alia persono, kaj per la blua ŝtono sammaniere nerezisteblan senton de amo… La sorto de la malsana vidvino tenerigis mian koron, la grandvalora juvelo tentis min, kaj mi estis preta ŝpari la kastelon, kiam nia armeestro, kiu akompanis la virojn kun la skaloj, venis al ni kaj ordonis la tujan sturmon de la kastelo. Sed la loĝantoj libervole malfermis la pordegojn, kaj ni eniris sen ia glavobato. Ĉio estis kaptita kaj predita. Kiom ajn mi rapidis por esplordemandi la nobelinon pri la juvelo, ĝi jam estis forprenita de ŝi de aliaj.

“Ĉu la povra vidvino estis forvorita de la flamoj?” demandis Willem kun glacia tremeto.

“Ne, pro kompato al ŝi kaj ŝiaj infanoj la armeestro ordonis ŝpari la konstruaĵojn. Oni ne suferigis ŝin. Kelkajn tagojn poste mi vidis la juvelon en la manoj de sinjoro Van Reigersvliet. Li ne konis ĝiajn fortojn. Mi silentis, ĉar ekde tiam mi decidis aĉeti ĝin por ia ajn sumo da mono. Bedaŭrinde, la ludado fariĝis al mi tiel malfavora… Ĉu vi komprenas, Willem, kial mi rakontas tion al vi?”

“Ne tute klare.”

“La juvelo, kiun via patro aĉetis de nia armeestro, estas la miraklaĵo de la malsana vidvino, la Saracena talismano, kiun mi bezonas por ekflamigi la koron de Sabina pro amo al vi. Ĉu vi povos havigi ĝin al mi kaj lasi min gardi ĝin du aŭ tri tagon?”

“Mi demandos tion al mia patro, Goffredo. Tiucele li certe kun ĝojo konfidos ĝin al vi.”

“Ne, ne tiel. Nenia homo rajtas scii pri tiu afero krom la uzanto kaj la homoj, por kiuj li uzas la ŝtonon. Se ne, la ŝtono ne povos efiki.”

“Ĉu enmanigi la grandvaloran juvelon al vi, sen ke mia patro scias tion?” balbutis Willem. “Mi ne kuraĝas fari tion.”

“Sed ĉu vi do ne fidas mian honestecon? Post du aŭ tri tagoj mi redonos ĝin al vi. La problemo estas nur, kiel vi mem povus forpreni ĝin nevidate, ĉar ĝi certe estas gardata en forta kesto.”

“Jes, tiu kesto ne havas ordinaran seruron. Por malŝlosi ĝin, oni devas koni iun sekretan nombron.”

“Kaj vi konas tiun sekretan nombron?”

“Jes, Goffredo.”

“Vi ja vidas, ke la ĉielo favoras nin. Tiam tio iros glate!” ekkriis la kapitano kun granda ĝojo.

“Mi hezitas. Mi ne scias, Goffredo, mi koro konsterniĝas pro timo, kvazaŭ vi volus delogi min al krimo. Ĉu vi ja ne volas trompi min?”

“Ĉu trompi vin? Krom mia deziro vidi vin feliĉa, mia sola celo estas gajni la kvarcent malnovajn ŝildojn… Mi ne petas ilin de vi hodiaŭ, nek morgaŭ, nek postmorgaŭ. Vi donos ilin nur al mi, kiam vi mem estos konvinkita, ke Sabina ne nur sentas jam neniam amon por Everard, sed ankaŭ ke ŝi ne plu povos ami lin.”

“Kaj ĉu vi redonos al mi la juvelon nedamaĝitan?”

“En tre surpriza maniero mi reirigos ĝin en la manojn de via patro, sen ke vi bezonos okupiĝi pri tio. Ne timu, li laŭdos kaj dankos vin pro tio, kion vi faros.”

“Ĉu certe?”

“Je mia honoro.”

“Nu, se la cirkonstancoj estos favoraj, mi sekrete donos al vi la juvelon ankoraŭ hodiaŭ. Ĉu vi volas veni kun mi al nia domo?”

“Jes, mi devas nepre paroli al via patro, kaj krom tio, mi devas diri al vi ankoraŭ aliajn aferojn, kiuj vi devas nepre scii.”

Ili revenis sur la vojon kaj direktis siajn paŝojn al la pordego Coudenberg.

La kapitano diris:

“Postmorgaŭ estos granda vespera festo en via domo, en kiu ankaŭ sinjorino Van der Aa kaj Sabina ĉeestos. Mi volas konvinki vian patron inviti ankaŭ Everardon t’Serclaes al tiu festo.”

“Ho, li ne faros tion.”

“Vi vidos, Willem, nur lasu min agi.”

“Sed Everard rifuzos. Li, veni en la domon de mi patro?”

“Li certe venos. Koncerne vin, eĉ per la esprimo de via vizaĝo, vi ne povas perfidi, ke vi havas specialan kialon senti venĝemon kontraŭ li. Montru vin ĝentila aŭ indiferenta kontraŭ li, kaj diru nenian vorton al Sabina pri ĉio okazinta. Tenu vin silenta kaj modesta, se ne, vi eble fuŝus ĉiujn miajn planojn. Ĉu vi sentas vin sufiĉe forta por sekvi mian konsilon?”

“Mi faros ĉion, kion vi volas. Mi obeos vin kiel infano.”

“Tiam mi havas nenion pli direnda. Ni nun rapide eniri la urbon.”

Ekde tiam ili parolis nur tre malmulte. Iam kaj iam Goffredo diris ankoraŭ kelkajn vortojn al sia juna kunulo por komprenigi lin, ke la sukceso de tiu plano povus dependi de sia modesteco, kaj Willem, kiu nun kredis liajn promesojn, ripetis al li, ke li akurate sekvos lian bonan konsilon.

Tiel ili alvenis en larĝa strato, kiun oni nomis la Putterij, tial ke tie, piede de la Coudenberg elŝprucis multaj fontoj, interalie la Camborn[13], la Bloemartsborn kaj la Cretsborn. Tie staris la domo de Van Heetvelde, tre granda kaj alta konstruaĵo el silikŝtonoj. Ĉe la pordego staris nun nombro da grafaj soldatoj por gardi la sekurecon de la amano.

Willem eniris kun la kapitano kaj kondukis lin al sia propra ĉambro en la unua etaĝo. Li oferis ŝegon al li kaj diris:

“Atendu iomete. La dormoĉambro de mia patro troviĝas malsupre en la alia flanko de nia domo. Tie troviĝas la kesteto. Post kelkaj momentoj mi revenos kun la juvelo.”

Goffredo postrigardis lin, dum li eliris tra la pordo, kaj aŭskultis iom da tempo la malplilaŭtigantan sonon de liaj paŝoj. Tiam li ridetante frotis al si la manojn kaj murmuris kun sovaĝa ĝojo en siaj okuloj:

“Kvarcent malnovaj ŝildoj! Mi havos ilin… Estas, kvazaŭ mi jam vidus ilin brili en miaj manoj. Kiel potenca dezirego al mono povas fari homan menson kreiva! Kiom ĝi akriĝas nian prudenton! Dum malpli ol duonhoro mi kunligis historion tiel mirinde trovitan kaj tiel kredinde rakontitan, ke mi mem povis kredi ĝin… Willem donos al mi la kvarcent malnovajn ŝildojn. Sed la plej mirinda el ĉio estas, ke mia trovo eble havigos al mi ankoraŭ pli riĉan rekompencon de la amano, ĉar, se estas tre necerte, ĉu Sabina iam amos la filon, al la patro mi faros nediskuteble grandan servon, kiun li ne povus sufiĉe pagi eĉ per tuta amaso da oro… Jen Willem, kiu revenas. Tiel baldaŭ! Kion tio signifas?”

“Nu, amiko, ĉu vi havas la juvelon?”

“Ne,” respondis la junulo. “Estas laboristoj en la dormoĉambro de mia patro – mi forgesis tion. Ili pendigas novajn kurtenojn ĉe la lito, kaj ili laboras ĝis malfrue en la vespero. Sed ne estas grave: morgaŭ, tuj kiam mia patro estos ellitiĝinta, mi malfermos la kesteton.”

“Vi maltrankviligas min,” grumblis la kapitano. “Se morgaŭ denove estos malhelpo?”

“Neeble. Dudekfoje dumtage mi povus preni la juvelon el la kesteto.”

“Se mi ne havos ĝin morgaŭ, ni maltrafas nian celon… eble por ĉiam.”

“Vi havos ĝin, ne dubu pri tio. Venu ĉi tien antaŭ la tagmezo, kaj mi donos ĝin al vi.”

“Nu, mi fidas vian vorton, Willem. Nun mi rapide malsupreniros por paroli al via patro. Ĝis morgaŭ!”

La junulo akompanis lin ĝis la pordo, retenis lin tie momenton kaj diris:

“Goffredo, mia amiko, vi zorgeme gardos la juvelon, ĉu ne? Se vi perdus ĝin!”

“Perdi ĝin?” replikis la kapitano, malfermante la kamizolon sur sia brusto. “Jen, sur mia nuda koro pendas saketo el kaprohaŭto. En tiu mi kaŝos ĝin. Kiel mi povus tiam perdi ĝin?”

“Ha, tio estas bona. Nun mi estas trankvila. Adiaŭ!”

La kapitano malsupreniris la ŝtuparon, direktis sin al la antaŭpordo de la domo kaj eniris survoje en flankĉambron, kie li demandis al servisto, ĉu li povos paroli al la sinjoro amano.

“Iu estas ĉe mia mastro. Bonvolu do atendi iomete, Sinjoro Kapitano,” oni respondis lin.

Sidiĝinta sur seĝo, Goffredo metis la kapon sur mano kaj komencis pripensi, tre absorbite, kion li diros al la amano por persvadi lin inviti Everard t’Serclaes. Sed li preskaŭ tuj aŭdis la voĉon de la amano resoni kun aparta forto malantaŭ la pordo. Eĉ la planko tremetis ĝis en la antaŭĉambro, kvazaŭ iu kolere stamfis per la piedo sur ĝin.

Post momento la pordo estis malfermita por elirigi iun. La amano, kiu ekvidis Goffredon faris al li signon per la mano. Kiam la kapitano estis enirinta en la salonegon, surprizis lin la esprimo sur la vizaĝo de Van Heetvelde. La lipoj de la amano tremetis, li pugnigis la manojn kaj li ŝajnis samtempe profunde timigita kaj ege kolera.

“Vi ŝajnas al mi emociita, Sinjoro Amano,” diris Goffredo. “Ĉu do vi ricevis tiel malbonan novaĵon?”

“Ho, mi preskaŭ sufokiĝis pro bedaŭro, kolero kaj ĉagreno!” grumblis sinjoro Van Heetvelde, konvulsie gestante. “Mi scias, ke oni sekrete preparas popolan ribelon kontraŭ mi. Ĝiaj signoj estis ĉiam pli bone videblaj, sed la projektantoj de tiu ribelo, la lokoj kie oni nutras tiun fajron, la realaj celoj de miaj malamikoj, iliaj rimedoj, ĉio ĉi eskapas al mi. Verŝajne nia sinjoro grafo devos resti ankoraŭ plurajn monatojn en Francio. De tiu flanko helpo ne estas atendenda! Aj, kaj la instigantoj estas tiel ruzaj, tiel fajnaj, ke mi vidas nenian rimedon por trafi ilin kun ia ŝajno de rajto kaj sufoki iliajn inferajn intrigojn. Konvinkita, ke oni ekbrulos fajron minacantan min, mi devas lasi kreski ĝin senpove kaj nenion farante, ĝis kiam ĝi ekflamos nerezisteble por vori min. Mia situacio estas terura.”

“Sed, Sinjoro Amano,” rimarkigis Goffredo, “vi ja scias, kiu kaŭzas al vi tiun ĉi malbonon. En la tuta Bruselo estas nur unu viro, kiu kun tiom da singardemo kaj prudento kapablas…”

“Jes, jes, estas t’Serclaes, mia kaŝema malamiko!” interrompis lin la amano. “Estis li, kiu, instigita de malamo, sopiras al mia falo… Sed la hipokrita trompanto tenas sin trankvila kaj rampas en kaŝiteco kiel ruza serpento, ĉie sputante sian venenon kontraŭ min kaj nian dukon Ludoviko van Male. Sen li mi timus kaj devus timi nenion.”

“Estu do ĝoja, Sinjoro Amano,” flustris al li Goffredo per retenita voĉo. “Mi venas fari al vi proponon, kiu liberigos vin unufrape de ĉiu zorgoj… Sed neniu povas aŭdi nin.”

Li iris al la pordo de la salonego kaj certigis sin, ke ĝi estas bone fermita. Tiam, reveninte, li prenis seĝon kaj ŝovis tiun tre proksime de Van Heetvelde, kiu jam sidiĝis.

“Aŭskultu atente, kion mi eksplikos al vi,” li diris. “Mi konas la rimedon por tute senpovigi la maljunan sinjoron t’Serclaes kontraŭ vi, jes, eĉ por devigi lin labori por vi kaj obei vin kiel sklavo.”

“Ĉu devigi t’Serclaes, mian plej granda malamikon helpi min, obei min?” ekkriis sinjoro Van Heetvelde, mirigite kaj nekredante.

“Li rampos antaŭ viaj piedoj, petante de vi gracon, kaj faros ĉion, kion vi volas.”

“Sed vi revas, Goffredo. Sen miraklo…”

“Ne, ne necesas miraklo, Sinjoro Amano, mi estas certa pri mia afero.”

“Sed la rimedo al tia miraklaĵo?”

“Se mi malkaŝus al vi la rimedon, mia plano certe fiaskus. Ĉar vi, Sinjoro Amano, ne povas havi la plej malgrandan respondecon en ĝi. Eble jam postmorgaŭ via malamiko kuŝos antaŭ viaj piedoj, kaj ĉiu danĝero de ribelo malaperos. Ĉu mi ne farus grandan servon al vi, se mi plenumos mian promeson?”

“Certe, kapitano, netakseblan servon, sed mi demandas min, ĉu vi ne trompas vin mem.”

“Por sukcesi, mi bezonas monon.”

“Ĉu monon? Hahaha!” ekridis la amano, kvazaŭ li estus atendinta tian peton.

“Jes, Sinjoro, sed mi ne petas monon de vi antaŭe. Ne antaŭ ol vi estos vidinta antaŭ vi la maljunan t’Serclaes, petantan gracon de vi kaj pretan al la plej kompleta obeemo… Nu, Sinjoro Amano, se mia projekto estus realigita, kiom ĝi valorus?”

“Se t’Serclaes submetos sin al mia volo, ĉion kion vi deziras.”

“Ĉu kelkajn centojn da malnovaj ŝildoj, Sinjoro Amano?”

“Tricent”

“Tro malmulte: kvincent almenaŭ.”

“Nu, tiel estu… Sed, Goffredo, vi ne metos min en danĝeron?”

“Neniamaniere, Sinjoro Amano. Nur unu kontribuon por sukcesigi mian planon mi petas de vi, ion malgravan en si mem: vi devas inviti la junan Everardon t’Serclaes al via morgaŭa vesperfesto.”

“Ĉu inviti la junan t’Serclaes al mia vesperfesto?” malrapide ripetis la amano. “Sed, Goffredo, vi ne parolas serioze: mi devigis Sabinan ĉeesti ĝin!”

“Ĝuste tial, Sinjoro Amano. Tio estas parto de mia plano. Oni kaptas pli da muŝoj per mielo ol per vinagro. Estas absolute necese, ke vi indulgu iomete Everardon, almenaŭ ŝajne. Li devas kredi, ke vi fariĝis malpli severa kontraŭ li. La espero devas mislogi lin. Se Everard ne aperos en la vesperfesto, mi estos tute senpova kaj ne estos eble por mi plenumi mian promeson al vi. Lia ĉeesto estas necesa.”

“Sed sendube Everard rifuzos akcepti mian inviton.”

“Li ne rifuzos, se mi diros al li, ke Sabina petas lin pri tio.”

“Kaj mia povra Willem, kion li dirus?”

“Nur lasu tion al mi: via filo tute ne estos malkontenta.”

“Vi mirigas min, Goffredo, almenaŭ se vi ne povas sorĉi.”

“Eble mi povas, Sinjoro, sed tio estas mia afero. Kio kostos al vi inviti la junan t’Serclaes al via festo? Tio povus mirigi kelkajn el viaj amikoj, sed oni rigardos tion nur kiel grandanimecon viaflanke. Nu, Sinjoro Amano, skribu invitilon por Everard. Mi mem portos ĝin al li por esti certa, ke ĝi havos la efikon, kiun mi deziras. Li fidas min.”

La amano, plene konvinkita per tiu tono de absoluta certeco, skribis kelkajn invitajn vortojn sur paperon, faldis ĝin, fermis ĝin per sia sigelo kaj transdonis ĝin al Goffredo. Tiu leviĝis kaj diris, dum Van Heetvelde kondukis lin al la pordo:

“Restu senzorga, Sinjoro Amano. Post du aŭ tri tagoj vi vidos ĉiujn miajn promesojn plenumitaj, kaj tiam mi ricevos la promesitan monon, ĉu ne?”

“Mi havas nur unu vorton.”

“Vi donos al mi kvincent malnovajn ŝildojn?”

“Se vi plenumos, kion vi diris. Kun ĝojo, amiko.”

“Nu, ĝis morgaŭ en via vesperfesto. Adiaŭ, Sinjoro Amano.”

Kaj ridetante kaj kun brilaj okuloj Goffredo forlasis la domon de Van Heetvelde.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.