La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EVERARD T’SERCLAES

Aŭtoro: Hendrik Conscience

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

III

La kapitulaco de Bruselo ebligis la grafon de Flandrio triumfante trakuri la tutan dukejon. Postlasinte en ĉiuj urboj kaj fortresoj sufiĉe fortan okupacian taĉmenton, li reiris al Bruselo kaj tenis tie kiel duko de Brabanto kortegon en la malnova duka palaco sur la monteto Coudenberg. La malgranda afekcio de la popolo por la frivola Venceslao verŝajne esperigis lin, ke li povos gardi la dukan kronon eĉ kun la konsento de la Brabantanoj. Ĉar kvankam li estis konata kiel tiraneca kaj venĝema mastro, li nun inklinis al ia mildeco[10].

En la grandaj urboj de Flandrio li senkompate verŝis la sangon de la civitanoj. Antaŭ mallonge en Bruĝo li kondamnis okdek kvar el la plej gravaj civitanoj al eterna ekzilo kaj al konfisko de iliaj propraĵoj. Sed en Bruselo li agis tute alie. Ekster la nelegala nomumo de la amano kaj skabenoj, li respektis la privilegiojn de la civitanoj kaj malpermesis al siaj oficistoj ofendi ilin. La pardono, donita de li, estis observata, kaj neniu estis persekutata pro sia antaŭa lojaleco al la legala duko de Brabanto.

Se la sekvo de tiu relative milda agmaniero de la grafo de Flandrio estis, ke la popolo en iuj partoj de Brabanto malpli bedaŭris sian antaŭan dukon kaj pacience akceptis la novan staton de la aferoj, en Bruselo ĝi ne efikis sur la profunde amariĝintaj koroj. Tie oni ne povis forgesi la sangan kaj hontan malvenkon, kaj en ĉies koro ardis sekreta venĝemo. Por la Bruselanoj estis nediskuteble certe, ke en tiu fatala tago ili estis venditaj al la malamiko fare de krimeca perfidulo, kaj laŭ la ĝenerala sento tiuj perfidulo estis neniu alia ol Zeger Van Heetvelde, la sama popolmalamanta kavaliro, kiu kiel rekompenco pro sia krimo, estis nomumita amano de Bruselo, kaj kiu nun, kiel anstataŭanto de la nova duko, rigardis ĉiun civitanon, eĉ la plej gravan, kun ofenda orgojlo.

Tiu nomumo fare de grafo Ludoviko van Male estis grava eraro kaj miskalkulo, ĉar multaj, kiuj alie estis restintaj indiferentaj rilate al la ŝanĝo de la duka dinastio, ne povis pardoni lin, ke li nomumis amano la perfidiston de Brabanto. Ankaŭ multaj membroj de la gentoj, kvankam mem malamataj de la popolo, sentis sin profunde humiligitaj.

Certe, la loĝantoj de Bruselo nun estis senpovaj ĵeti la fremdan jugon de siaj ŝultroj. Kvankam li estis devigita dividi sian armeon sur la tuta dukeja teritorio, grafo Ludoviko estis ankoraŭ ĉirkaŭita de sufiĉe forta taĉmento por subpremi perforte ĉiun ribelon. La popolo do silentis kaj ŝajnis rezignacie porti sian sorton. Sed en la familioj, en la kunvenoj de la metiistoj, ĉie kie oni kredis ne devi timi denuncantojn, eksplodadis venĝokrioj kaj malbenoj kontraŭ la fremdan invadinton kaj ankoraŭ pli kontraŭ amano Van Heetvelde, kiun ĉiuj nomis “la perfidisto”, kvankam neniu ĝuste sciis, en kio konsistas lia perfido.

Neatendate oni transmetis al la grafo de Flandrio gravan mesaĝon. La reĝo de Francio estis kaptita de la Angloj dum batalo apud Poitiers kaj transportita al Anglio. La Franca kronprinco havis multajn problemojn kun la ribelantaj loĝantoj de Parizo kaj timis, ke li estos forpelita de Karlo, la reĝo de Navaro. Estante fervora partiano de la Franca reĝo, la grafo de Flandrio ne povis ne helpi la kronprincon per konsiloj kaj rimedoj. Tial li decidis tuj iri al Parizo, postlasante en Bruselo fortan okupacian armeon sub la komando de armeestro Willem Van Reigersvliet. Li tuj reiris al Flandrio kaj direktis sin de tie kiel eble plej rapide al Parizo..

Apenaŭ la grafo forlasis Bruselon, la malkontenteco de la loĝantoj esprimis sin en multaj manieroj kaj pli kaj pli forte. Oni kantadis satirajn kantojn pri la perfidisto de la patrio, oni rifuzadis pagi la impostojn, kaj la metiistoj laŭte kriadis, ke ili volas legale nomumitajn skabenojn. Sed antaŭ ĉio la plej malaltaj metioj ellasis sian amarecon disputante kaj batalante kun la okupaciantaj soldatoj, el kiuj oni iam trovis mortinton sur unu el la stratoj.

Amano Van Heetvelde, bone sciante, ke li estas la objekto de la popola malamo, tiel koleriĝis pro la publika rezisto, ke li proponis al sinjoro Van Reigersvliet frapi decidan baton, suspendante ĉiujn leĝojn kaj privilegiojn kaj korpe punante ĉiun ajn kiu montriĝus ribela per vorto aŭ faro. Se tie aŭ tie ĉi ia metio rezistus, oni donus efikan ekzemplon al la aliaj per sanga subpremo.

Sed la armeestro, apogante sin sur la grafajn ordonojn, ne volis konsenti al tio. Li nur promesis teni sin preta por povi uzi perforton, tuj kiam la popolo endanĝerigus la interesojn de lia mastro per vere atakanta sinteno. Kiam la armeestro forlasis la amanon, tiu ĉi diris kun ŝerca rido:

“Nu, armeestro, agu laŭ via bontrovo. Tio estas nur prokrasto de la afero. Antaŭ ol pasos du semajnoj, vi venos diri al mi: ‘Estas tempo estingi la minacan ribelon eĉ per sangoverŝado’. Plaĉu al la ĉielo, ke tiam ne estos tro malfrue!”

Sep tagoj poste la armeestro primokis la timon de la amano, kaj tiu ne sciis, kion respondi, ĉar okazis io kio ŝajnis al li nekomprenebla. Ekde kiam li faris tiun proponon al la armeestro perforte subpremi la loĝantaron per armiloj por preventi tiumaniere ĉian ribelon, la Bruselanoj ĝenerale kondutis tiel paceme, kvazaŭ ili estus akceptintaj subite kaj bonvole la novan staton de la aferoj: nenia plua kontraŭstaro, nenia ribeleca kriado, nenia disputo kun la soldatoj. Estis kvazaŭ iu estus doninta ordonon, al kiu ĉiuj obeis.

Verŝajne oni estis aŭdinta, per spionado aŭ perfido, pri la propono kiun la amano faris al la armeestro, kaj nun oni volis forpreni al li ĉian kialon, li opiniis, por uzi perforton. Sed kiu do en Bruselo posedis tiom da aŭtoritato kaj influo por igi sin blinde obei de la tuta loĝantaro? Nur la maljuna t’Serclaes! Sed t’Serclaes ŝajnis tute soleca kaj ne plu okupiĝi – almenaŭ ne videble – pri la publikaj aferoj… Kaj tamen, en la menso de la amano kaŝiĝis la firma konvinko, ke lia malamiko ne povas resti neaktiva. Lia retiriĝo estis verŝajne nur kamuflaĵo, sub kiu li projektis planojn kaj intrigojn por realigi la celon de lia malamo: la ribelon de la loĝantaro kaj la revokon de dukino Johana, kaj sekve ankaŭ lian demisiigon, humiligon kaj eble morton, ĉar li fariĝis amano danke al la favoro de la nova duko.

Sed kiel li povus scii tion ĉi kun certeco? Eĉ se li certe scius tion, tiel longe ke t’Serclaes ne kulpigus sin publike kaj per faroj de malobeo al la leĝoj, li estis protektata de la ekzistantaj privilegioj, kiujn la duko mem ordonis respekti. Tiel la amano, kvankam li antaŭsentis grandan danĝeron, estis devigita al neaktiveco pro la singarda konduto de la Bruselanoj.

Jam pasis preskaŭ monato ekde la foriro de la duko. La komandantoj kaj soldatoj de la okupacianta armeo, nun traktataj malpli malamike fare de la loĝantoj ol antaŭe, ne montris eĉ la plej malgrandan zorgecon. Nur la amano tremis pro sekreta timo, ĉar kvankam neniu kredis lin, li restis konvinkita, ke tiu nenatura trankvileco devas esti la heroldo de iu ŝtormo.

Kaj efektive, iam matene – estis la 12-a de oktobro 1356 –, kiam Van Heetvelde denove iris al la armeestro por provi igi tiun ĉi partumi lian timon rilate la minacantajn antaŭsignojn de popolribelo, la maljuna t’Serclaes sidis en malsupra salono de sia ŝtondomo, la kapon ripozantan sur mano kaj la fiksan rigardon perdiĝintan en la spaco.

Devis esti profundaj kaj gravaj pensoj kiuj drivis tra lia cerbo, ĉar iafoje li kunpremis la dentojn, alifoje mistera rideto ŝvebis sur liaj lipoj, aŭ li pugnigis la manojn aŭ liaj okuloj brilis pro entuziasmo kaj fiereco, dum ili prononcis la vortojn ‘patrio’, ‘povra dukino’, ‘malkuraĝa perfidulo’, dum nekomprenebla monologo.

En tiu momento la bruo de ruliĝanta ĉaro trafis liajn orelojn. Surprizita, li levis la rigardon kaj ekaŭskultis tre atente, kvazaŭ tiu bruo havus specialan signifon por li. Post momento da atendado, li frapis sur arĝentan tintilon, kaj kiam la vokita servisto aperis, li demandis lin:

“Andries, ĉu mi ne aŭdis halti ĉaron antaŭ la pordego?”

“Jes, Sinjoro,” la servisto respondis, “estas via farmisto de Wezembeek kiu alportas brullignon.”

“Diru al li, ke li venu al mi. Mi volas pagi lin.”

La servisto kondukis la farmiston en la salonon. Tiu ĉi estis vestita malpropre kaj aspektis maldelikata. Li klinis sin mallerte, tenante vipon en la mano… Sed tuj kiam la servisto malaperis, lia sinteno tute ŝanĝiĝis, ĉar li mem reiris al la pordo de la salono por ŝlosi ĝin, malfermis sian kitelon sur la brusto kaj eltiris el ĝi leteron, kiun li enmanigis al t’Serclaes.

“De la sinjoro van Beersel, nome de nia indulgema dukino,” li murmuris.

T’Serclaes rompis la sigelon kaj haste tralegis la skribaĵon. Tiu legado ne ĝojigis lin, ĉar li malkontente skuis la kapon.

“Kiu alportis tiun leteron al vi?” li demandis.

“Brutarkomercisto al vi bone konata,” respondis la kampulo, ridetante. “Li eĉ aĉetis bovinon de mi, sed li venos nur postmorgaŭ por forkonduki ŝin. Se vi havas respondon donenda al li…”

“Li ricevos respondon… Mia bona Steven, vi bone kaj lerte plenumas la taskon kiun vi akceptis. Se ni sukcesos liberigi la patrion, niaj indulgemaj gedukoj rekompencos vin pro via alligiteco. Ĉu vi bezonas monon?”

“Ne, Sinjoro, ankoraŭ ne. Mi ankoraŭ posedas pli ol duonon de la sumo kiun vi donis al mi antaŭ nelonge.”

“Ĉu vi scias ion novan?”

“La brutarkomercisto diras, ke tie for la aferoj ne iras tre glate. La Lieĝanoj ankoraŭ ĉiam okupas la urbon Landen, kaj nia duko povas defendi Limburgon nur kun granda peno.”

“Mi scias: la letero diras tion. – Ĉu io alia?”

“Kion oni povas ekscii meze de la kampoj?”

“Vi pravas. Foriru nun, Steven. Oni povus suspekti ion.”

“Dio protektu vin, Sinjoro. Se venos ankoraŭ letero por vi, pretendita kampulo de Kraainem alportos ĝin al vi.”

“Ĉu fidela viro, Steven?”

”Jes, Sinjoro, mia propra frato… Adiaŭ.”

Apenaŭ la mesaĝisto foriris, t’Serclaes relegis la leteron. Tiam li ekstaris, kaŝis ĝin en la sekreta tirkesto de nigra ŝranko, residiĝis ĉe la tablon kaj murmuris, enpensiĝinta:

“Niaj povraj gedukoj povas fari nenion. La Lieĝanoj kaj la grafo de Namuro estas aliancanoj de la grafo de Flandrio, kaj dum tiu ĉi kredas gardi kiel posedaĵon la dukejon Brabanto, ili esperas ricevi pecon de Limburgo kaj Luksemburgo. De tie oni do ne povas esperi ricevi helpon! Se ni, Bruselanoj, volas liberiĝi de fremda regado, ni mem devas rompi tiujn ligojn per niaj propraj fortoj. Ha, ha, kaj kial ne? La grafo estas en Francio. Ni devas rapidi. Li povus reveni kun novaj taĉmentoj… Sed ve, ni ankoraŭ ne estas pretaj, kaj la necesa kaŝiteco de niaj provoj malrapidigas nian laboron…”

Liaj konsideroj estis interrompitaj de servisto, kiu anoncis al li la venon de sinjoro Clutinc, grava membro de la gentoj.

T’Serclaes iris renkonte al la eniranto, kiu diris post la salutado:

“Antaŭhieraŭ kaj hieraŭ posttagmeze vi estis en mia domo sen trafi min. Opiniante, ke vi volos komuniki al mi ion gravan, mi venas nun mem fari viziton al vi.”

“Bonvolu sidiĝi, Sinjoro Clutinc,” diris t’Serclaes, zorge ferminte la pordon. “Ion gravan? Dependas de tio, kiel vi rigardas la aferon. Peza ŝtono kuŝas sur mia koro. La humiligo de nia patrio profunde dolorigas min, kaj ĉar mi rezignis pri miaj publikaj aktivaĵoj, mi volas malpezigi la ĉagrenon kiu premas mian animon parolante kun iu kiu ankaŭ suferas pro la malfeliĉeco de niaj legalaj gedukoj kaj la sklaveco sub kiu ni ĝemas.”

“Estas amara kaj hontiga sorto, efektive.” murmuris Clutinc.

“Ĉu ne? Estas hontige toleri kiel malkuraĝuloj tiun ĉi situacion,” reprenis t’Serclaes. “Niaj legalaj gedukoj estas ekzilitaj. La grafo de Flandrio kredas, ke ankaŭ liaj filoj regos super ni kiel dukoj de Brabanto. Fremdaj soldatoj, dungitoj, devigas nin al obeo. Ni estas regataj de skabenoj kiujn ni ne elektis, kaj la plej granda honto, la plej profunda humiligo trudita al libero popolo, estas, ke ni devas kliniĝi kaj malkovri la kapon antaŭ perfidulo, kiu, pelite de blinda ambicio, vendis sian propran patrion al la malamiko! Ĉu vi ne tremas kiel mi pro indigno kaj kolero ĉe la doloriga penso de la malfeliĉo de niaj gedukoj kaj de nia honto?”

“Ve, t’Serclaes, estas tiel,” respondis Clutinc kun suspiro, “sed kion ni povos fari? La popolo estas senkuraĝigita kaj ne posedas armilojn.”

“Kaj se estus eble entrepreni ekstreman provon kun la espero sukcesi? En la domo de Ser Roelofs vi diris, ke vi estus preta oferi bienon kaj sangon por la savo de Brabanto, se vi vidus nur la plej malgrandan sanĉon helpi liberigi ĝin per tio.”

“Kaj Ser Roelofs ripetis miajn vortojn al vi,” grumblis Clutinc, surprizita.

Al tiu demando t’Serclaes ne respondis.

“Memoru, amiko,” li daŭrigis, “la momenton kiam ni staris apud la mortlito de nia maljuna duko kaj ĵuris al li kun levita mano defendi sian infanon Johana kontraŭ ĉiaj malamikaĵoj kaj ofendoj. Kvankam mi estas multe pli aĝa ol vi kaj jam kliniĝas sub la ŝarĝo de la jaroj, mi estas preta ripeti tiun ĵuron kaj resti fidela al ĝi je risko de mia vivo.”

“Kaj mi ne malpli ol vi, t’Serclaes,” konfirmis Clutinc. “Montru al mi la eblecon liberigi nian Brabanton kaj demandu mian helpon…”

“Ĉu do vi certigas min je via kavalira honoro, ke vi volas kunlabori, se necese kun blinda sinoferado, por redoni al nia legala dukino la tronon de ŝiaj prapatroj?”

“Kio do signifas tiu solena pridemandado? Ĉu vi malfidas mian patriotecon aŭ mian kuraĝon? Ĉu mi iam donis al iu la rajton aŭ kialon pridubi ilin?” ekkriis Clutinc, duone ĉagrenita.

“Ne tiel forte, amiko, mi petas,” diris t’Serclaes. “Se mi ne estus profunde konvinkita pri la nobeleco de via koro, mi neniam kuraĝus paroli al vi pri aferoj, de kiuj povus dependi la liberigo de nia naskiĝurbo kaj nia propra vivo. Do, estas necese, ke vi donu al mi vian promeson, Clutinc.”’

“Tiel estu, vi havas mian promeson.”

“Kaj ĉu vi devontigas vin ne malvuali skretojn kiujn oni konfidos al vi, eĉ se vi malaprobos, kion oni volas entrepreni?”

“Sed mi ne komprenas vin. Kion do vi celas?” murmuris Clutinc.

“Vi povas rifuzi respondi min,“ diris t’Serclaes. “Vi estas ankoraŭ libera. Sed se vi volas kunlabori por la liberigo de nia patrio, promesu al mi la plej kompletan sekretigon.”

“Ne kostas al mi penon, promesi tion al vi.”

“Je via kavalira honoro?”

“Je mia kavalira honoro!”

“Nu, amiko Clutinc, aŭskultu. Vi kredas, ke la Brusela popolo estas senkuraĝigita, ĉu ne? Vi eraras. Tiu ŝajne rezignacio estas sekreta ordono, donita de ni al la popolo.”

“De ni? Sed de kiu do?”

“Vi tuj scios tion, se vi deziras. Nun mi nur diras al vi, ke granda nombro da fervoraj patriotoj aktive pretigase ĉion por fari ekstreman provon, por elvoki amasan popolan ribelon. Ili estas sekrete ordigitaj en militistbandojn. La unuopaj viroj scias nur, ke estas ilia devo teni sin pretaj kaj atendi signalon aŭ ordonon, kiu estos donita al ili. La ĉefoj – tiuj kiuj konas ĉiujn sekretojn – estas nur dudek laŭnombre, sed ilia influo etendiĝas super ĉiuj metioj, kaj tiel ili estas fakte pluraj miloj. Armiloj ne mankas al ni. Sed ni havas neniun inter ni por forte prilabori la gentojn, kvankam multaj el iliaj anoj estas kun ni kaj ne malpli ol ni sopiras je la liberigo de nia lando…”

“Sed vi mem, t’Serclaes, ĉu vi ne estas grava membro de la gentoj?” rimarkis Clutinc.

“Jes, sed por la bono de nia afero, mi estas devigita teni mian aktivadon tute sekreta. La amano estas mia persona malamiko. Li malfidas min kaj certe gardigas min kun speciala zorgo. Vin li ne suspektas. Sur vin ni faligis nian rigardon: vi havas multan influon sur la plej multajn anojn de la gentoj. Vi estas prudenta, kaj via kuraĝo estas konata de ĉiuj. Ĉu vi volas ŝarĝi vin per la tasko instigi ilin al venĝemo kaj disvastigi inter ili la esperon je liberigo sen malvuali nian sekreton? Ĉu vi volas konvinki ilin, ke venos la tago, kiam ili devos esti pretaj kapti siajn armilojn?”

“Certe, certe, t’Serclaes, kaj mi komencos hodiaŭ. Nun ke mi mem denove havas esperon, mi postrestos por nenio!”

“Por la momento, mi havas nenion alian direnda al vi. Mi devas nur ankoraŭ demandi vin, ĉu vi preferas helpi sen danĝera respondeco. Sed se vi ne timas respondecon, mi havas la taskon konduki vin kiel ĉefo al nia sekreta kunveno. Se vi preferas tion ĉi lastan, vi estos informita pri ĉiuj niaj sekretoj.”

“Vi konas min, t’Serclaes,” grumblis Clutinc, kvazaŭ ofendita. “Se mi akceptas taskon, mi ankaŭ volas tute plenumi ĝin. Mi timas nenian respondecon.”

“Tiam atentu pri tio, kion mi diros al vi. Vi konas la akvomuelejon de mastro Grijspeert, la dojano de la fulistoj, ĉe la fino de la Borgwal ne malproksime de la preĝejo Sankta-Gudula.”

“Mi jam estis tie.”

“Des pli bone. Post kvar tagoj, tio estos vendredon, je la naŭa vespere, vi tie frapos trifoje sur la pordegon. El la mallumo iu demandos al vi: ‘Kiu muelas tie?’ kaj vi respondos: ‘La vento’. Tiam oni malfermos la pordegon kaj kondukos vin per la mano en ĉambron, kie vi trovos la ĉefojn, viajn ĵurkamaradojn. Tie vi ekscios plendetale, kion mi estis ordonita nur supraĵe komuniki al vi.”

“Oni demandos min: ‘Kiu muelas tie?’ kaj mi respondos: ‘La vento’,” ripetis Clutinc. “Ĉia-kaze, t’Serclaes, se estos necese, mi povos ankoraŭ viziti vin antaŭ vendredo por peti informojn de vi.”

“Ne, tio ne, amiko. Ni scias, ke la amano suspektas ion de la danĝero kiu minacas lin. Sendube li spionigas nin, precipe min. Vi povos veni ĉi tien nur tre malofte. Se ne, oni tuj suspektos nin. Mi ankaŭ ne plu venos al via domo krom pro alta neceseco. Tiel niaj rilatoj restos kaŝitaj.”

Post momento da silento Clutinc demandis:

“Ĉu via filo Everard konas tiujn sekretojn? Mi renkontis lin hieraŭ apud la hospitalo Sankta-Johano. Li diris al mi, ke baldaŭ okazos gravaj aferoj, ke la metioj koleras, kaj ke iutage oni vidos flui sangon en Bruselo.”

“Ĉu mia filo diris tion al vi?” ekkriis t’Serclaes kun videbla zorgemo. “Estas strange! Everard scias nenion pri tio ĉi! Tion kion li diris al vi, li sendube eksciis de iu alia ol unu el la niaj: nur suspekto… Sed al li ni rivelis nenion, absolute nenion.”

“Mi komprenas,” murmuris Clutinc. “Vi estas la patro, vi havas nur unu filon kaj vi amas lin tro multe por…”

“Ho ne, mia amiko, vi eraras. Kiam ni komencis niaj sekretajn agadojn cele al la liberigo de nia dukejo, mia filo estis ankoraŭ tre malsana pro la vundo sur sia kapo. Nun li estas resaniĝinta, sed lia amo al Sabina Van der Aa tenas lian spiriton kaptita. Li faras mil provojn por povi proksimiĝi al ŝi. Tio metas lin en kontakton kun homoj kiuj estas apertaj aŭ sekretaj partianoj de la amano. Ekzemple kun kapitano Goffredo, kiu ŝajnas ĝui la favoron de la amano. Nesingarda vorto tiel facile eskapas. Ĉu vi komprenas la danĝeron? Ĉu amo, turmentita amo ne estas blinda? Alikaze, Clutinc, kredu min, mi kuraĝus konfidi al mia filo la plej gravajn sekretojn, ĉar li amas sian patron. Lia koro estas nobla kaj la vireca kuraĝo, kiu flagras en ĝi, ne forigis el li lian singardemon.”

“Oni do ne povas paroli al Everard pri tiuj ĉi aferoj?”

“Ne, per nenia vorto.”

Post tiuj vortoj, Clutinc adiaŭis t’Serclaes, promesante, ke li venos je la fiksita momento al la domo de dojano Grijspeert. Tuj kiam li estis foririnta, t’Serclaes forlasis la salonon, supreniris laŭ la ŝtuparo kaj malfermis la pordon de iu ĉambro.

“Ĉu Everard ne estas ĉi tie?” li grumble demandis. “Ĉu li estus elirinta? Sen doni al mi matensaluton? Ha, mi komprenas: hodiaŭ la vetero estas milda kaj suna, preskaŭ kiel en printempo. Koro perturbita de amo ŝatas revi sub blua ĉielo…”

Dirante tiujn vortojn al si mem, li malsupreniris, eniris grandan ĝardenon kaj trovis sian filon sidanta sub la varma sunradioj kaj tiel forte enpensigita, ke li levis la kapon, nur kiam lia patro diris lian nomon.

T’Serclaes eksidis apud li kaj demandis:

“Ĉu estas vere, Everard, ke vi diris al sinjoro Clutinc, ke en Bruselo baldaŭ eksplodos sangeca ribelo?”

“Mi almenaŭ diris al li ion kio similas al tio, patro.”

“Kaj de kiu vi scias tion?”

“Estas antaŭsento. Mi ne estas la sola, kiu opinias tion.”

“Ĉu vi ne havas pruvojn por tio? Ĉu neniu parolis al vi speciale pri tio?”

“Ne.”

“Everard, vi estas nesingarda,” diris la maljuna t’Serclaes en serioza tono, “kaj tro facile forgesas la situacion, en kiu ni ambaŭ troviĝas. Kvankam mi okupiĝas nun tre malmulte pri la publikaj aferoj, la amano devas pensi, ke mi sekrete laboras kontraŭ li.”

“Nu, lasu lin pensi tion, patro. Vi certe ne timas la amanon, ĉu?”

“Jes, mi timas lin. Li estas malica kaj malamema viro, kaj li estus feliĉa, se li trovus kaŭzon aŭ rimedon venĝi sin al mi. Tiun rimedon li havus, se li povus akuzi min pri kunlaboro kun la popola ribelo, pri kiu oni parolas.”

“Sed, patro,” ekkriis la junulo, “ĉu vi do rezignas pri la defendo de la patrio? La popolo estas multe agitita. La situacio ne povas resti tia. Kiam la metioj provos deskui la sklavan jugon? Mi ne scias. Tio povos ankoraŭ longe daŭri. Sed ĉu ni ne devus stari pretaj kun la glavo en la pugno por verŝi nian sangon pro nia libereco kaj niaj gedukoj?”

“Jes, mia filo, en la decida momento, se tia momento venos. Sed ĝis tiam ni devos silenti kaj ŝajnigi indiferentecon.”

“Ĝis nun, vi estis la ĉefo kaj gvidanto de la patriotoj, ho, mia patro, kaj nun, vi timas revivigi la fajron, kiu povos forbruli la perfidulojn kaj tiranojn?”

“Vi ne konas la malicojn de la amano, mia filo. Ankaŭ li sentas, ke la situacio fariĝas danĝera por li, kaj li estas konvinkita, ke, se la metioj vere volus peni deskui lian jugon, ili proklamus min ĉefo. Se mi restas kvieto, li povas nenion fari kontraŭ mi. Sed se mi donus al li nur ŝajnan kialon akuzi min, li certe arestus kaj enprizonigus min. Tiel li senkapigus la popolon kaj eble facile sufokus ĉiun deziron al ribelo. Tiun celon ni helpas lin atingi, se ni agas nesingarde.”

Silentante la junulo skuis la kapon.

“Mi komprenas, patro: vi pravas,” li murmuris.

“Kaj koncerne vin, Everard,” reprenis t’Serclaes, “viaj klopodoj vidi Sabinan metas vin en kontakton kun amikoj de la amano. Se vi eldirus nesingardajn vortojn en ilia ĉeesto, vi metus min en grandan danĝeron.”

“Ha, patro,” diris Everard ridetante, “tiel malmulte da prudento vi supozas ĉe mi, ĉu ne? Kun la amikoj de la amano, kiel vi nomas ilin, mi kondutas tre singarde. Kion mi dirus al ili favore al niaj legitimaj gedukoj aŭ malfavore al Van Heetvelde, povus nur plifortigi ilian rankoron kontraŭ vi. Mi scias tion. Do, ne havu timon tiurilate, patro.”

“Unu vorto, mia filo, povus sufiĉi. Se la amano ĉirkaŭus vin per spionoj?”

“Vi aludas pri kapitano Goffredo. Sed, patro, kvankam lia kapo estas frivola, li havas la plej bonan koron en la tuta mondo.”

“Vi ne konas lin, Everard. Mi sekrete informiĝis pri li. Li nomiĝas Goffredo Barberi kaj naskiĝis en Bruĝo el Florenca servisto kaj Flandra ŝtrumptrikistino. Lia vivo estis riĉa je aventuroj. Li militis sub pli ol unu princo. En Francio li estis membro, sub Karlo de Navaro, de la Blankaj Bandoj, la fifamaj prirabistoj. Poste li transiris al la armeo de la grafo de Flandrio kun la rango de kapitano. Nun li estas la amiko kaj eble la sekreta spiono de la amano. Mi malfidas lin…”

“Ho, patro, vi certe eraras,” respondis la junulo. “Pri sia naskiĝo kaj siaj aventuroj li pli ol unufoje rakontis al mi. Li sentas ne pli da simpatio por la grafo de Flandrio aŭ la amano ol amikecon por nia dukino. Li mem konfesas, ke li ne havas patrion, kaj diras ridante, ke li pretus militi por la Saracenoj[11], se ili bone pagus lin.”

“Kaj al tia aventuristo vi donas vian amikecon!”

“Ne nur mi, patro. Kapitano Goffredo estas gaja kaj vivĝoja viro, dotita per ĝentila lingvaĵo kaj simpatia spriteco. Ĉie, ĝis en la plej aristokrataj domoj de la gentoj, ĉe amikoj kaj malamikoj de la amano, li estas akceptata, sed mi koncedas: li ludas kaj vetas pro mono kun vera blindeco. Sed nuntempe faras tion multaj aliaj honestaj civitanoj.”

“Diru, kion vi volas, Everard. Sed mi estus dankema al vi, se vi volus eviti ĉiun kontakton kun li.”

“Mi multe bedaŭras, patro, devi rifuzi tion al vi,” suspiris Everard. “Rompi mian rilaton kun Goffredo estas tute neebla. Li tenas mian feliĉecon kaj tiun de Sabina en siaj manoj. Ŝia kruela kuratoro, la amano, ĉirkaŭis ŝin kaj ŝian patrinon per servistoj, kiuj estas liaj sklavoj, kaj li gardigas tiujn malfortajn virinojn kiel malliberulinojn per eviti, ke ili eniru en kontakton kun mi. Li minacas ŝin, incitetas ŝin, traktas ŝin barbare. Tiel li volas per ĉagreno kaj laceco devigi Sabinan akcepti lian filon Willem kiel edzon. Kiel malfeliĉa ŝi estus, kiel malespero turmentus min, se ni neniam povus ekscii ion unu pri la alia! Nur unu viron la amano sufiĉe fidas por lasi lin proksimiĝi al Sabina kaj ŝia patrino, kaj tiu viro uzas tiun permeson nur por konsoli ŝin kaj min, por helpi nin kiel vera amiko. Per li mi scias, ke Sabina, kvankam turmentata kaj malsaneta, estas firme decidinta neniam akcepti la manon de Willem, eĉ se oni igus ŝin morti pro ĉagreno. Jes, la bona Goffredo portas miajn konsolajn vortojn al Sabina kaj alportas al mi la certigon de ŝia fidela amo. Tiel estas, kvazaŭ ni vidus unu la alian ĉiutage.”

“Sed ĉu tio ĉi estas vere sincera?” murmuris t’Serclaes, kapskuante. “Ĉu vi estas tute certa, ke ne estas eltrovitaj vortoj, kiujn li transdonas al vi kvazaŭ ili estus prononcitaj de Sabina?”

Everard malfermis mansaketon, kiu pendis de lia zono, kaj etendis al sia patro falditan paperon.

“Hieraŭ vespere, en la domo de Ser Huygens, Goffredo enmanigis al mi tiun ĉi leteron de Sabina,” li diris. “Vi konas sian manskribon kaj ŝian sigelon, patro. Tio certe forpelos vian lastan dubon, ĉu ne?”

Li silentis por doni al sia patro la tempon legi la leteron Tiam li demandis:

“Nu, patro, kion vi diras pri tio? Sabina mem atestas pri la sincereco de la intencoj de Goffredo.”

“Povra fraŭlino,” murmuris la maljuna t’Serclaes, rigardante la skribaĵon. “Kiel fervoran, puran amon ŝi sentas por vi, Everard!… Morgaŭ estos do granda vespera festeno en la domo de la amano. Li deziras, ke Sabina ĉeestu ĝin. Ŝi rezistis lin ĝis nun, sed tio ne povis helpi ŝin…”

“Ve,” suspiris Everard, “tiu Willem Van Heetvelde vidos ŝin dum pluraj horoj kaj certe profunde ĉagrenos ŝin per sia persistemo.”

“Kiel kuraĝa do estas tiu knabino!” daŭrigis t’Serclaes. “Ŝi suferas kruelajn dolorojn per tiu Willem… kaj tamen ŝi kompatas lin pro lia malesperaj klopodoj!… Sabina esprimas la firman esperon, ke vi baldaŭ povos vidi unu la alian kaj interparoli tute libere. Malgraŭ la minacoj de la amano, ŝia patrino konsentas pri tio… Kio signifas tion?”

“Estas io kion kapitano Goffredo aranĝos. Post mallonge li diros al mi, kien mi devas iri por trovi Sabinan kaj ŝian patrinon solaj. Kiam vi surprizis min iomete enpensigita ĉi tie en la ĝardeno, patro, mi revis, ke mi estas kun ŝi. Ŝiaj dolĉaj kaj ĉarmaj vortoj sonis tiel beatige en miaj oreloj!… Vi ja vidas, patro, ke mi ne povas rompi miajn rilatojn kun tiu bonkora Goffredo.”

“Efektive, tio estus malfacila,” respondis t’Serclaes. “Restu singarda kontraŭ li, fariĝu ankoraŭ pli singarda, mi petas vin, mia filo.”

“Estu trankvila pri tio, patro.”

“Sed unu aferon mi ne komprenas, Everard: se tiu kapitano Goffredo sentas sinceran amikecon por vi, kio povas do esti la kaŭzo de tiu sento?”

“Mi ne scias, patro. Eble nur kompato pro la ĉagreno de Sabina.”

“Mi neniam ludas, kaj nur se mi estas devigita, kaj mi ĉesas, tuj kiam mi estas perdinta du aŭ tri florenojn.”

“Ĉu vi eble pruntas monon al Goffredo?”

“Efektive, patro, mi iam kaj iam pruntis al li kelkajn ŝildojn. Sed kompare al la gravaj servoj kiujn li faras al mi…”

Servisto eniris la ĝardenon kaj diris:

“Fraŭlo Everard, kapitano Goffredo estas en la antaŭĉambro kaj deziras paroli al vi. Li havas urĝan mesaĝon por vi.”

“Venigu lin en la ĝardenon,” respondis la junulo.

Sed t’Serclaes retenis la serviston kaj diris al sia filo:

“Atendu momenton! Mi ne bezonas aŭdi, kion Goffredo venas diri al vi. Tamen estu singarda, mia filo, kaj pensu pri miaj vortoj!”

Murmurante tiujn vortojn, li paŝis al la domo kaj malaperis tra pordo.

Same tiel rapide kapitano Goffredo montriĝis ĉe la enirejo de la ĝardeno. Li estis viro de proksimume tridek kvin jaroj kun svelta staturo, bronzkoloraj vangoj kaj brilaj okuloj. Lia multkolora vestaro estis de elganta fasono kaj facile porteblaj. Ĉe lia flanko svingis mallonga glavo, kaj lian kapon ornamis blua velura ĉapo kun ruĝa plumo. Balanciĝante sur siaj kruroj, laŭte ridante kaj gaje gestante, li iris al la junulo, kaptis kaj skuis ties manon, frapis lin sur la ŝultron kaj diris:

“Hej, hej, mia bona Everard, rigardu min do en la okulojn! Ĉu la ĝojo, kiu radias el mia rigardo ne diras al vi, ke mi alportas feliĉan mesaĝon al vi?”

“Flanke de Sabina?” balbutis Everard.

“Vi vidos ŝin, amiko, sola kun ŝia patrino tiel longe, kiel plaĉos al vi, kaj vi povos diri ĉion kion vi devis subpremi en via koro dum monatoj. Mi tiel ĝojas, kvazaŭ mi mem estus la tenere amata fianĉo de la bela Sabina Van der Aa!”

“Ĉu mi vidos ŝin, Goffredo? Kiam?”

“Ankoraŭ hodiaŭ.”

“Ho, dankon, amiko! Diru al mi: kie mi povos renkonti ŝin?”

“Aŭskultu. Tuj post la tagmanĝo, sub la preteksto deziri ĝui la eksterordinare mildan veteron, Sabina kaj ŝia patrino faros promenon en kaleŝo al la Nova Arbaro ekster la pordego Coudenberg. Ili haltigos sian veturilon sur la larĝa meza aleo kaj promenos piede ĝis la eta kapelo kiu staras inter la arboj en la direkto de la leprulejo Sankta-Petro. Ĉu vi konas tiun kapelon?”

“Certe, kiam mi estis ankoraŭ knabeto, mi jam ŝatis revi sub ĝiaj ombroriĉaj fagoj.”

“Nu, ŝajnigante, ke vi scias nenion pri tio, vi iros al tiu arbaro ekde Coudenberg, promenos ĉirkaŭ la kapelon, renkontos ŝin tie, eniros kun ŝi flankaleon, kie vi povos paroli kun ŝi sen atestantoj, ĝis vi havos nenion plu direnda.”

Everard kaptis la manojn de la kapitano kaj entuziasme ekkriis:

“Ho, amiko, kiel mi iam povos pruvi al vi mian dankemon? Vi faras min supermezure feliĉa. Per kio do mi meritas tian grandan afekcion de viaflanke?”

“Ba, kara Everard, mi mem ne scias tion,” ŝercis Goffredo. “Mi estas malsaĝulo, kaj certe ne estas multa bono en mi, sed devigi gejunulojn geedziĝi sen reciproka amo, ĉiam ŝajnis al mi ekstrema tiraneco. Tial mi sentas min feliĉa, kiam mi povas helpi amantajn, suferantajn korojn.”

“Ĉu la patrino de Sabina libervole konsentis al tiu kunveno?” demandis la junulo. “Estas mirige. Se tion aŭdus la amano…”

“Libervole, jes,” estis la respondo, “sed tio tamen postulis penon. Sed la ĉagreno, preĝoj kaj larmoj de Sabina kaj mia konsilo fine konvinkis ŝin. Ho, Everard, vi estas feliĉa friponeto, tiel nedireble esti amata de la plej ĉarma fraŭlino de la tuta Bruselo, kiun krome oni rigardas kiel unu el la plej riĉaj heredontinoj… Tio ĉi ja estas la plej bona afero, ĉu ne?”

“Ba, Goffredo, kio estas riĉeco?”

“Kio estas riĉeco? Per mono oni povas aĉeti ĉion ajn!”

“Vi ĉagrenas min, Goffredo. Sed ĉi tie ne temas pri mono nek pri aĉeto: estas afero de sento, de pura kaj neprofitema sento… Kiel malpacienca faras min la atendado de tiu feliĉa momento! Mi jam devos pretigi min al tiu promeno al la Nova Arbaro…”

“Kaj surmetu viajn plej belajn vestaĵojn por povi aperi kiel eble plej avantaĝe antaŭ la diino de via koro!”

“Vi ne eraras, Goffredo. Ĉu vi havas nenion plu direnda?”

“Ha, vi ĝentile forpelas min! Mi komprenas: vi havas sufiĉe da tempo, sed vi deziras resti sola por povi revi ankoraŭ iomete pri la feliĉeco kiu atendas vin… Jes, mi havas ankoraŭ ion direnda, ion malpli agrablan: peti malgrandan servon de vi.”

“Parolu, Goffredo, permesu min ŝuldigi vin al mi. Mi dankas vin pro tio.”

“Jen la afero. Hieraŭ, post kiam vi forlasis la domon de Ser Huygens, Hendrik t’Servranx defiis min ludi kontraŭ li,. kaj mi perdis. La grafo de Flandrio ankoraŭ ŝuldas al mi multan monon de nepagitaj soldoj. Mi ricevos tiun monon post nelonge, sed dume mi estas iomete en bezono…”

“Kial tiuj ĉi malrektaj vojoj?” interrompis lin la junulo. “Kiom vi deziras?”

“Per dek malnovaj ŝildoj mi povus malembarasiĝi.”

“Sufiĉas, ke mi scias tion, Goffredo. Atendu momenton, mi tuj havigos ilin al vi.”

Kaj li rapidis al la domo. La kapitano interfrotis siajn manojn pro ĝojo, dirante al si mem:

“Tiu ŝuldo de la grafo de Flandrio al mi estas miriga eltrovo. Per tio mi povas facile deprunti monon, ĉar oni ne iros demandi al la grafo, ĉu mi diras la veron. Estas stranga metio, kiun mi praktikas ĉi tie: la amano pruntas monon al mi, la patrino de Sabina pruntas monon al mi, Willem kaj Everard pruntas monon al mi… Kaj se ili estus nur la solaj! Ili kredas, ke mi faras al ili servojn pro amikeco, pro afekcio. Mi ridas pri ili ĉiuj. Ĉio estas indiferenta al mi escepte de mono. Tamen se iu povus inspiri al mi amikecon, kondiĉe ke mia koro ne estus imuna al tiu sento, tiu certe estus la bona, honesta Everard… Malbenita ludo, kiu tiel malbone traktas min: mi povas gajni dum multaj horoj, sed ĉiufoje mi finfine perdas ĉion… Ha! Tie venas la mono!”

Everard metis kelkajn malgrandajn orajn monerojn en lian manon, dirante:

“Jen dek malnovaj ŝildoj. Vi redonos ilin al mi, kiam tio plaĉos al vi.”

“Jes, tuj kiam la grafo de Flandrio pagos min, aŭ kiam la ludado speciale favoros min.”

“Tio ne malkvietigu vin, kapitano. Mi ĝojas, ke mi povas ŝuldigi vin, kaj ju pli longe vi estos mia ŝuldanto, des pli agrabla tio estos al mi.”

“Adiaŭ, Everard. Dankon. Mi ankaŭ faros promenon al la Nova Arbaro en la malfrua posttagmezo, kaj se vi estos ankoraŭ tie, vi diros al mi, kiel feliĉa vi estis.”

La junulo akompanis lin ĝis la pordego, esprimante ankoraŭfoje sian dankemon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.