La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
EVERARD T’SERCLAESAŭtoro: Hendrik Conscience |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La nokton post la vesperfesto Willem Van Heetvelde malmulte dormis. Lia ripozo estis perturbata de ĉiuspecaj feliĉaj sonĝoj. Ĉu Goffredo ne diris al li, ke la talismano mirige funkcias? Sabina estis do amonta lin, kaj li estis fariĝonta ŝia edzo.
Je proksimume la sepa matene, li malsupreniris. En najbara ĉambro li aŭdis la voĉon de sia patro kaj eniris por diri al li sian matensaluton.
La amano, kiu estis en sekreta konversacio kun iu kavaliro, kiu estis unu el liaj fervoraj partianoj, estis malkontenta pri la neatendata apero de sia filo. Sed kaŝante sian ĉagrenon, li ekkriis kun rideto:
“Nu, Willem, jam ellitiĝinta? Estas ankoraŭ tro frue por eliri promeni.”
“Mi ne volas forlasi la domon, patro,” diris la junulo, “sen deziri al vi bonan matenon. Kapitano Goffredo petis min viziti lin tiel frue. Li havas ion komunikenda al mi pri… fraŭlino Van der Aa, mi kredas.”
“Eble kapitano Goffredo havigis al si gravan aferon,” murmuris la amano. “Donu Dio, ke lia disputo kun Bossart ne havos bedaŭrindajn sekvojn! Iru, Willem, kaj diru al Goffredo, ke mi devos tuj paroli al li. Mi ankaŭ sendos iun al kapitano Bossart. Tiu malfeliĉa disputo devas finiĝi, kion ajn tio kostas. Rapidu, mia filo.”
Willem forlasis la domon de sia patro. Li supreniris la Putterij, transiris la Lignan Vendoplacon, trairis la strato Leer ĝis preter la preĝejo Ter Arcken.
Kelkajn paŝojn pli malproksime li eniris iun plombistan butikon, kies parietoj estis tute kovritaj per brilaj stanaj objektoj: potoj, karafoj, pladoj, pokaletoj, kuleroj kaj multaj aliaj kuiriloj kaj manĝiloj. Willem frapis sur la vendotablon kaj kriis:
“Hola! Ĉu estas iu ĉi tie?”
El la postkuirejo alkuris mallonga, dika viro kun leda antaŭtuko, kiu kovris la bruston kaj la ventron, kaj noktoĉapo sur la kapo. Kiam li rekonis la junulon, li rapide diris:
“Nu, nu, kia honoro por ni! Vi, Sinjoro Van Heetvelde, bonvolas viziti nin tiel frue? Mi vidas, ke vi tre atente rigardas tiun ŝrankon. Jes, jes, pura stano, Sinjoro! Tial ĝi brilas kiel arĝento. Ĉu vi bezonas ion? Ĉu vi eble estas edziĝonta? Kaj kial ne? Juna kavaliro, kuraĝa kaj belaspekta kiel vi! Kaj vi bonvolas havigi al mi kelkajn monerojn! Mi dankas vin, mi milfoje dankas vin, Sinjoro. Kiam viaj infanoj estos plenkreskaj, mia stano ankoraŭ…”
“Silentu do momenton, mastro Cools,” interrompis lin Willem. “Vi eraras: mi venas paroli al la kapitano. Ĉu li jam ellitiĝis?”
“Ĉu ellitiĝis?” ripetis la plombisto ridante. “Li jam delonge eliris sur la straton! Mi ne komprenas la kapitanon. Li revenas hejmen tre malfrue en la nokto kaj forlasas la domon ĉe la komenco de la tago. Tiu viro ne bezonas dormon. Se mi estus en lia loko… Li havas nenion farenda ol pasigi iel ajn la tempon, dum simpla laboranta burĝo…”
“Li ne estas hejme?” demandis la junulo, mirigita kaj seniluziigita. “Kaj li eliris ĉe la tagiĝo?”
“Jes, jam antaŭ iom pli ol duona horo.”
“Tiam, adiaŭ, mastro. Diru al la kapitano, ke mi vizitos lin antaŭ la tagmezo.”
Sed la plombisto retenis lin kaj driis:
“Restu, restu, Sinjoro, mi petas vin!… Elirante la kapitano diris, ke li revenos post duona horo. Kaj tri kvaronoj jam pasis. Jen seĝo, Sinjoro, sidiĝu. Parolante oni ne rimarkas, ke la tempo pasas. Certe la kapitano atendas vin kaj malĝojus, se li ne trafus vin.”
Willem akceptis la seĝon kaj sidiĝis. Kun iom da timo li vidis, ke la plombisto prenis ankoraŭ alian seĝon. Li devis do atendi, ke la babilema viro sturmos lin per malmodestaj vortoj.
Efektive, tiu ĉi ankoraŭ ne estis metinta sin ĉe lian flankon, kiam li jam diris:
“Kapitano Goffredo estas via amiko, Sinjoro, mi scias. Li sentas por vi multan estimon kaj simpation. Li estas tiel sprita kaj gaja junulo, ĉu ne? Energia kaj kuraĝa militisto. Se nur li pagus same tiel bone! Ĉu vi neniam pruntis monon al vi, Sinjoro?”
“Kial vi demandas tion?” murumuris Willem, malkontenta.
“Kial? Mi pruntis al li sufiĉe multan monon? Pro tio kulpas mia edzino. Per la amuzaj ŝercoj de la kapitano ŝi lasas sin delogi tiel facile, ke ŝi kapablus prunti al li nian lastan florenon. Krom tio, per ĉio kion li ĝuis ĉe ni – loĝado kaj nutrado – la kapitano pagis ankoraŭ nenion. Li diris, ke la grafo de Flandrio ŝuldas al li multan nepagitan soldon. Sed mi timas, ke la kapitano foriros unu tagon kaj pagos nin per afabla rido kaj gaja ŝerco.”
“Ĉesu do kaj ne kalumniu kapitanon Goffredo tiel malice!” interrompis lin la junulo. “Se mi ne eraras, li jam morgaŭ ricevos tiom da mono, ke li povos dekfoje pagi siajn ŝuldojn ĉe vi.”
“Kion vi diras, Sinjoro? Ĉu mi povas kredi tion?”
“Mi estas tute certa.”
“Ne estas tiel, ke mi pridubas la honestecon de kapitano Goffredo. Kontraŭe, mi plene fidas lin, kaj la pruvo estas, ke, kvankam li ne pagis min pro loĝado kaj nutrado, mi bonvolis prunti al li tiom de mia malfacile perlaborita mono. Ha, ha, li pagos min morgaŭ? La kapitano estas bona, prudenta kaj malavara viro, mi ja scias. Sed se li prokrastus tro longe la pagon de siaj ŝuldoj al mi, li povus esti malhelpita pagi min kontraŭ sia propra volo. La grafo de Flandrio estas nun en Francio, kaj nur Dio scias, kiam li revenos! Ĉio estas ebla. Se iam tedus la Bruselanojn, ke fremdaj soldatoj tenas ilian urbon okupita… Sed kion signifas tiu stranga bruo sur la strato?”
Li ekstaris kaj iris al la pordo. Returniĝante li diris:
“Io certe estas okazinta. Eble akcidento. Venu rigardi, Sinjoro. Tie for tiun grupon de homoj apud la tombejo Sankta-Marteno! Nun vi jam ne povas vidi tion, sed ili portas brankardon, kaj sur ĝi kuŝas viro, se ne trompas min miaj okuloj. Verŝajne povra masonisto, kiu falis de la skafaldo ĉe la preĝejo Sankta-Gudula. Ili venas ĉi tien: ni baldaŭ scios pri kio temas.”
Kiam la homamaso alproksimiĝis, unu el ĝiaj moviĝoj ebligis al la plombisto vidi tra ĝi. Li levis la manojn supren kaj ekkriis:
“Granda Dio. Ĉu estas eble? Estas la kapitano! Mia mono, mia povra mono!”
“Kion vi diras? Ĉu la kapitano?”
“Jes, estas li kiu kuŝas sur la brankardo! Ve ni! Ve ni! Ĉu li estas senviva?”
Tremanta kaj pala Willem kuris sur la straton kaj penetris ĝis la brankardo. La ruĝa sango, kiu makulis la kamizolon de la kapitano kaj ankoraŭ fluadis, igis lin suspekti, ke spadopiko traboris lian bruston. Liaj okuloj estis fermitaj, liaj vangoj estis senkoloraj kaj liaj lipoj violaj. Sed li ankoraŭ vivis, ĉar iam kaj iam konvulsa moviĝo trakuris liajn brakojn kaj krurojn.
Oni portis la vunditan en la plumbistan butikon kaj metis lin sur liton en postĉambro.
“Kuraciston! Ian kuraciston!” kriis Willem. “Kuru, kuru, mi malavare rekompencos vin!”
“Jam iris iu averti kuraciston,” oni respondis lin.
“Ho ve, tiu bonkora kapitano Goffredo! Ankoraŭ tiel juna! Li povus morti!” ĝemis mastro Cools. “Kiu krimulo, kiu senkonscienca murdisto vundis lin tiel kruele?”
“Tion mi diros al vi,” respondis viro, vestita kiel kamparano. “Mi venis de Schaarbeek kaj estis transiranta Alboem. Subite mi vidis tie du kapitanojn de la grafaj trupoj, kiuj elingigis siajn spadojn kaj komencis skermi unu kontraŭ la alia. Preskaŭ tuj mi aŭdis krion: unu el la kapitanoj falis teren. La alia eningigis sian spadon kaj iris al la urbo. Mi proksimiĝis al la falinta kapitano. Li diris al mi, ke li loĝas en via domo kaj petis min porti lin tien. Mi kriis por helpo. Oni alportis brankardon. Sed survoje la vundita fariĝis tiel pala, ke…”
En tiu momento la edzino de la plombisto subite enkuris la ĉambron. Vidante la palan vizaĝon kaj la sangomakulitajn vestaĵojn de la kapitano, ŝi eligis tranĉantan krion kaj svenante falis teren. Mastro Cools saltis al ŝi, levis ŝin lamentante kaj portis ŝin, helpate de unu el la ĉeestantoj, en alian ĉambron.
Intertempe Willem, konsternita kaj terurita, staris ĉe la korpo de la kapitano. Larmoj fluadis sur liaj vangoj, kaj kun tima espero li spionis la plej malgrandan vivosignon, kiu rimarkiĝis en la membroj de la vundito.
Tiam Goffredo malfermis siajn rompitajn okulojn kaj rigardis la junulon per strange firma rigardo. Willem klinis sin super lin kaj diris kelkajn konsolajn vortojn.
“Estas finite,” balbutis la kapitano preskaŭ neaŭdeble, “piko tra mia koro! Mi multe pekis… malbona, malhonesta… la talismano… Everard… Sabina… Dio punos min…”
Li volis ankoraŭ paroli, sed kvankam li movetadis la lipojn, nenia aŭdebla sono eliĝis el lia buŝo. Tremetanta konvulso trakuris lian korpon.
“Mi mortas, adiaŭ!” eskapis kun la lasta spiro el lia malleviĝanta brusto. Li etendis ankoraŭfoje siajn membrojn kaj de tiam restis tute senmova.
“Ve, Dio vokis lin al si! Li mortis!” suspiris Willem, denove verŝante larmojn.
“Kio? Li jam mortis?” ekkriis la plombisto, alkurante. “Kaj mia mono, ho granda ĉielo! Kiu pagos min nun?… Ha, jen la kuracisto! Eble estas ankoraŭ espero…”
La kuracisto estis jam tre maljuna viro, portanta longan, nigran talaron, kies orlo estis borderita per malkoloriĝinta pelto. Ankaŭ lia ĉapo estis el pelto. Ĉe lia zono pendis larĝa leda sako, en kiu oni vidis tranĉilojn kaj prenilojn. Li komencis per forpelado de la plimulto de la ĉeestantaj scivolemuloj, proksimiĝis al la korpo, rigardis ĝin malbonaŭgure skuante la kapon kaj diris al Willem Van Heetvelde:
“Estas verŝajne jam tro malfrue. Morto estas nevenkebla malamiko. Sed oni ne povas esti certa. Mi malbutonumos lian kamizolon por povi senti, ĉu lia koro ankoraŭ batas. Helpu min iomete, Sinjoro.”
Apenaŭ la kamizolo kaj ankaŭ la subvesto estis malfermitaj sur la brusto, Willem ekvidis la ledan saketon en kiu Goffredo estis kaŝinta la altvaloran talismanon. La junulo etendis la manon por preni la saketon, sed la plombisto estis pli rapide ol li, kaptis ĝin kaj diris kvazaŭ por senkulpigi sin:
“Pardonu min, Sinjoro, sed la kapitano ne ŝuldas monon al vi, almenaŭ ne tiom, kiom al mi. Vi estas riĉa Sinjoro, mi kontraŭe estas malriĉa laboristo. Ha, tintas en ĝi. Eble Dio ne volis, ke mi perdu ĉion.”
“Montru, kio estas en la saketo!” ordonis Willem “Mono estas en ĝi, Sinjoro. Mi volas nur tion kio apartenas al mi. Se estos tro da mono por mi, vi povos fari per la resto, kion vi volas.”
Kaj dirante tion, li elverŝis la tutan enhavon de la saketo sur la tablon kaj eĉ turnis ĝian tutan internon eksteren. Willem ŝajnis paliĝi. La juvelo estis malaperinta!
“Ĉiu espero estas vana: la kapitano mortis,” diris la kuracisto. “Mia arto estas neutila ĉi tie. Alia malsanulo atendas miajn zorgojn. Adiaŭ!”
Post kiam la kuracisto eliris la domon, Willem ankoraŭ staris ĉe la lito kun la okuloj direktitaj teren kvazaŭ en profunda pripensado.
“Mi ne volas, ke oni prenu min por kadavropriŝtelisto,” grumblis mastro Cools. “Estu mia atestanto, Sinjoro, ke en la saketo estas sepdek kvar malnovaj ŝildoj. Ili kuŝas tie bone nombritaj. Mi donos klarigon pri tio al la viroj de la amano. Sed kiu povos forpreni ilin de mi, tiu estos ruzulo. Sepdek kvar malnovaj ŝildoj!”
“Sed traserĉu liajn vestaĵojn, mi petas,” diris Willem, “eble li havas ankoraŭ kaŝitajn saketojn en siaj vestaĵoj. Mi scias, ke li posedis ian altvaloran juvelon.”
“Ĉu altvaloran juvelon?” ekkriis la plombisto. “Mi ne kredas tion, Sinjoro, ĉar se li iam estus posedinta juvelon, li estus lombardinta aŭ forludinta ĝin jam la morgaŭon. Nu, nu, ni riskos nenion serĉante ĝin. Kiu scias, eble ni trovos kelkajn pliajn ŝildojn.”
Kaj dirante tiujn vortojn, li traserĉis ĉiujn vestaĵojn de la mortinto.
“Nenian moneron!” li diris. “De kiu li havas tiujn sepdek kvar ŝildojn, tio scias la diablo. Li certe havis bonsanĉon ĉe la ludo: tio okazis al li malofte. Koncerne la juvelon, Sinjoro: se li iam parolis pri ĝi al vi, vi povas kredi, ke li nur fanfaronis. La kapitano ne hezitis mensogi, se li povis akiri monon tiamaniere. “
“Jes, li verŝajne nur blufis al mi,” balbutis Willem, timante, ke li jam diris tro multe al la babilema viro. “Mi iras nun informi mian patron pri la mizera morto dela kapitano. Vi, mastro Cools, sendu iun al armeestro Van Reigersvliet, por ke li enterigu la kapitanon kun la konvena honoro. Ĝis revido!”
La plombisto akompanis lin ĝis la pordo, ankoraŭ demandante lin:
“Vi atestos, ke estis sepdek kvar ŝildoj en la saketo kaj nenio alia, ĉu ne, Sinjoro?”
“Jes, jes, estu trankvila.”
“Kaj ĉar la kapitano ŝuldas ankoraŭ pli al mi, oni ne forprenos ilin al mi?”
“Verŝajne ne.”
“La povra kapitano mortis tiel juna. Mia edzino kuŝas sur la lito pro malĝojo kaj malespero. Sed ke ni ne perdos nian monon, certe konsolos ŝin iomete. Nu, Dio gardu vin, Sinjoro.”
Willem ekpaŝis sur la straton kaj devis perforte puŝi al si vojon tra la homamason, kiu ariĝis antaŭ la butiko. Sed turniĝante post la angulo de la malsanulejo Ter Arcken, li malrapidigis siajn paŝojn kaj, terurita, komencis pensi pri la nova situacio, kiu povus estiĝi por li el la morto de la kapitano.
Kien do malaperis la juvelo? Goffredo diris, ke li reirigos ĝin en surpriza maniero en la manojn de la amano. Se tiu terura malfeliĉo ne rompis la efikecon de la talismano, la altvalora objekto reiros do per si mem en la posedon de lia patro, kaj li ne devos konfesi, ke li forprenis ĝin kiel ŝtelisto el la dormoĉambro. Samtempe Everard kaj Sabina estos plene subigitaj al la influo de la mirakla objekto, kaj li, Willem, dankeme repensos pri la povra kapitano, al kiu li estis ŝuldonta tutan vivon de amo kaj feliĉeco.
Kvankam retenitaj larmoj brilis en la okuloj de la junulo, tiu ĉi lasta konsidero moderigis lian malĝojon pro la terura morto de Goffredo.
De tempo al tempo li ankoraŭ tremis pensante, ke la altvalora talismano povus resti perdita. Ĉu en tiu kazo li diros al sia patro, kiu rabis ĝin el lia juvelkesto? Ho, tion li neniam kuraĝus fari! Kaj al kio tio utilus? Se la promesoj de la kapitano restus neplenumitaj, estus pli bone por ĉiuj, se tiu neeksplikebla afero restus kaŝita en la plej profunda sekreto.
Tiel Willem proksimiĝis al sia loĝejo. Apenaŭ li paŝis tra la pordego, maljuna servisto kuris al li kun levitaj manoj kaj diris plendante:
“Ho, Willem, ĉu vi scias, kio okazis ĉi tie? Ĉi-nokte oni ŝtelis el la ĉambro de via patro altvaloran juvelon! La amano koleras…”
“Kie estas mia patro?” demandis la junulo, paliĝante. “Mi havas ankoraŭ pli teruran novaĵon komunikenda al li.”
“Ankoraŭ pli teruran, Sinjoro?”
“Kapitano Goffredo, vi ja konas lin: tiu kiu venis tiel ofte ĉi tien.”
“Kiu ne konas tiun gajan kapitanon?… Nu, Sinjoro?”
“Li batalis en duelo kaj estis mortigita…”
“Dio, ho Dio mia, ĉu estas eble?” plendis la servisto. “Tie, tie en la saloneto estas via patro… Hieraŭ ankoraŭ tiel sana, tiel sprita, tiel gaja, kaj nun jam kadavro! Kio do estas la homa vivo?”
Sen aŭskulti pli longe la plendojn de la servisto, Willem malfermis la pordon de la indikita saloneto kaj, dum larmoj fluis sur liaj vangoj, li ekkriis:
“Ho patro, mi estas mesaĝisto de malfeliĉo! Goffredo batalis en duelo kontraŭ kapitano Bossart sur la monteto Alboem ĉi-matene.”
“Kaj ĉu li estis vundita?” interrompis lin la amano.
“Li estas mortigita, patro. Spadopiko tra lia brusto. Ve, mia koro rompiĝas pro malĝojo. Li estis tiel bona amiko por ni, kaj li faris al mi tiel multajn servojn.”
“Ĉu la kapitano mortigita?” ripetis la amano, frapante al si la frunton per la mano. “Tio estas la plej granda malfeliĉo kiu povis okazi al mi en tiu ĉi momento! Ĉu vi estas certa, ke la kapitano estas senviva?”
“Ve, mi vidis lin morti, patro. Lia kadavro kuŝas en la loĝejo de mastro Cools, la plombisto.”
“Kaj ĉu kapitano Bossart trapikis Goffredon?” grumblis la amano. “La armeestro certe ne lasos tiun murdon nepunita. La okupaciaj trupoj ne apartenas al mia jurisdikcio, alie… ! Sed kion mi diras? Se la batalo okazis honeste… Eble Goffredo mem estis la defianto. Ĉiaokaze leĝo, kia ajn ĝi estas, ne redonos la vivon al la povra Goffredo. Kia fatala tago! Vi ankoraŭ ne scias, Willem, sed ĉi-nokte oni plenumis ŝtelon en nia domo. La juvelkesteto en mia dormoĉambro estis malfermita. La juvelo kiun mi antaŭe aĉetis de sinjoro Van Reigersvliet, malaperis. Mi ne komprenas, kiel tio eblis. Ĉu iu el la invititoj faraĉis tiun krimon dum nia vesperfesto? Certe la ŝtelisto devas esti iu kiu sciis, ke mi posedas la juvelon kaj konis la lokon, kie mi gardis ĝin. Tion sciis neniu el niaj servistoj. Nur al Goffredo mi iam montris ĝin. La kapitano estis pasia monludisto. Por ekhavi monon li eĉ vendus sian animon. Malgraŭ lia fideleco al mi, en mia menso ekestas la suspekto, ke la kapitano… “
“Sed, patro, tio ne eblas!’ suspiris la junulo.
“Tion mi ankaŭ diris al mi mem,” daŭrigis la amano, “sed pripensu, mia filo: hieraŭ vespere la kapitano perdis sian tutan monon, eĉ la monon kiun pruntis al li Everard t’Serclaes. Kelkan tempon poste mi forlasis la kompanion por preni mem iom da mono en mia ĉambro, ĉar ankaŭ mi perdis ĉe la ludo. Mi trovis Goffredon en preskaŭ malluma ĉambro antaŭ mia dormoĉambro, kaj li, surprizita, diris al mi, ke li serĉas Everardon t’Serclaes, kaj demandis, ĉu mi ne vidis lin.”
“Nura hazardo, patro. Goffredo vere serĉis Everardon t’Serclaes. Ĉu ni ĉiuj ne estis mirigitaj pro la neeksplikebla malapero de la juna t’Serclaes?”
“Jes, sed Goffredo forrestis pli ol horon, kaj li revenis, la manojn plenajn je malnovaj ŝildoj. De kie li ekhavis ilin? Ni ja scias, ke la kapitano ne havis monon.”
“Kredu min, patro. Goffredo ne kapablis agi tiel malhoneste,” murmuris la junulo kun esprimo de timo. “Nun li estas senviva, la povrulo! La memoro pri li ne estu makulita per tia maljusta suspekto!”
“Ĉiakaze, Willem, mi kredas, ke mi baldaŭ konos la veron. Mi elsendis du aŭ tri el miaj plej lertaj servistoj. Se tiu juvelo estis forprenita de monludisto, ĝi certe baldaŭ estis lombardita aŭ vendita… Ĉu Goffredo kulpas aŭ ne kulpas, lia morto ĉagrenas min pli ol la perdo de deko da tiaj juveloj. Li promesis al mi plenumi iujn gravegajn taskojn. Nun, tiu ĉi okazaĵo pensigas min, ke… Sed kio estas tio? Mastro Scoens, sen anonco?”
Unu el la servistoj de la amano aperis en la saloneto.
“Sinjoro,” li diris, “mi estas certa, ke vi pardonos min: mi havas bonan novaĵon rakontenda al vi. Ni retrovis la juvelon!”
“Vi retrovis la juvelon?” ripetis Van Heetvelde, surprizita. “Ĉu vi estas certa?”
“Mi vidis ĝin, Sinjoro Amano. Mi tenis ĝin en miaj manoj: iu stranga ronda objekto kvazaŭ radeto kun diamantoj kaj ruĝaj kaj verdaj ŝtonoj.”
“Ha, jes, tia ĝi estas!” ekkriis Willem kun ĝoja rideto.
La junulo kredis vidi en tio la realigo de la antaŭdiro de Goffredo. Nun la talismano estis reironta tute sole en la manojn de lia patro, sen ke li devos konfesi sian aŭdacan agon.
“Kaj kie vi trovis la juvelon?” demandis la amano.
Sed la servisto silentis kaj fiksis siajn okulojn kun komprenebla rigardo sur la junulo.
“Nu?” murmuris Van Heetvelde.
“Sinjoro Amano,” estis la respondo, “tio, kion mi devas malkaŝi al vi, estas tiel grava, tiel miriga sekreto, ke mi rigardas kiel mian devon komuniki tion nur al vi sola.”
“Ĉu vi aŭdas tion, Willem?” demandis lia patro. “Iru al via ĉambro. Bedaŭru la morton de la kapitano, sed ne lasu tiun malfeliĉon, kiel ajn granda ĝi estas, fari vin senkonsola. Ne estas nia kulpa, kaj nia ĉagreno ne povas ripari ĝin.”
Willem jam ekstaris kaj atingis la pordon, kiam lia patro diris la lastajn vortojn. Tiam la amano denove turnis sin al sia servisto.
“Kion gravegan do vi scias?” li demandis.
“Sinjoro, vi apenaŭ povos kredi tion”, respondis la servisto per retenita voĉo. “La juvelo estis lombardita hieraŭ vespere inter la naŭa kaj la deka ĉe lombardisto Niceforo en la Kattengang por cent malnovaj ŝildoj…”
“Hieraŭ je la naŭa, do dum mia vesperfesto!” ekkriis Van Heetvelde. “Mia suspekto estas do bonmotiva! La deponinto de la garantiaĵo estis neniu alia ol kapitano Goffredo, ĉu ne?”
“Tute ne, Sinjoro. Vi neniam povus diveni tion, eĉ se vi serĉus cent jarojn.”
“Vi timigas min. Ho, kia penso!”
Kaj dum liaj haroj ekstaris, sonis el lia raŭka gorĝo la vortoj:
“Ĉu mia filo?”
La servisto proksimiĝis al li kaj mallaŭtigante sian voĉon, li diris:
“Ne, Sinjoro: la ŝtelisto, la deponinto de la garantiaĵo, de la juvelo estas sinjoro Everard t’Serclaes.”
“Kion vi diras?” ekkriis la amano posteniĝante. “Ĉu t’Serclaes, Everard t’Serclaes? Neeble. Oni trompis vin!”
“Certe, Sinjoro, estas nekredeble, kaj ankaŭ mi ne volis kredi tion, sed la lombardisto montris al mi folieton el pargameno kun la deklaro de Everard t’Serclaes, en kiu tiu rekonas doni la juvelon kiel garantiaĵon.”
“Kaj tiu deklaro estas subskribita?”
“Subskribita propramane, Sinjoro.”
Konsternita per tiu novaĵo, la amano falis sur seĝon kaj dum momento fikse rigardis la plankon. Rapide restariĝinte, li diris:
“Lasu min kelkajn momentojn sola, mastro Scoens. Mi tuj rekompencos vin pro via diligenteco. Iru en la antaŭĉambro kaj atendu mian ordonon. Diru al neniu, kion vi eksciis. Nenian vorton, al nenia homo, ĉu vi komprenas min?”
Kiam la servisto estis forlasinta la salonon, la amano, kvazaŭ maltrankviligita per timigaj pensoj, komencis promeni tien kaj reen. Fine venis klareco en lian menson. Li haltis kaj, dum rideto de feliĉeco prilumis lian vizaĝon, li murmuris al si mem:
“Everard t’Serclaes priŝtelis min: la lombardisto posedas la nerefuteblan pruvon de lia krimo! Dio, kiel forta vi faras min kontraŭ mia malamiko! Kian sorĉbastonon vi metas en mian manon! Kiel nun ĉio fleksiĝos kaj faldiĝos laŭ mia volo! Sed se la maljuna t’Serclaes ekscius tiun teruran sekreton? Se li reaĉetus la deklaron per mono? Ho, ne, ne, mi devas posedi ĝin. Nenia talismano povus estis pli potenca sur la tero! Mi havas nenion pli timenda: al mi la venko!”
Dirante tion, li forlasis la salonon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.