La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
EVERARD T’SERCLAESAŭtoro: Hendrik Conscience |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Tiun tutan matenon la ĉielo super Bruselo tremetis pro la sonado de la trumpetoj, kaj dum multaj horoj tra la stratoj svarmadis armitaj viroj, kiuj venis el ĉiuj kvartaloj kaj direktis sin al la suda parto de la remparoj. Nun tiu ĉi bruado estis ĉesinta, kaj ĉiu staris post sia flago en sia vico atendante la alvenon de la dukino.
Ĉe la pordego Sankta-Katarina ariĝis la ĉefoj de la soldatoj, la kavaliroj kaj la skabenoj, kiuj ne apartenis al iu gildo. Tie oni vidis interalie: la grafon van Berg, armeestron en la nomo de la duko, kiu en tiu funkcio komandis la tutan armeon de Brabanto; Bernhard de Borgneval, estron de la Lovenaj arkpafistoj; la sinjoron de Assche, heredan standardiston de Brabanto; kaj eĉ Zeger Van Heetvelde, la skabenon kiu oponis en la urba konsilio tiel obstine la armadon de la metioj.
Je la dekstra flanko de la pordego, malantaŭ la muro ĉe la Wolvengracht, staris la soldatoj de la dukino. Je la maldekstra flanko malfaldiĝis granda grupo da viroj armitaj per ŝtalaj arbalestoj. Tio estis la granda Gildo de la Pafistoj, kies membrecon la civitanoj rigardis kiel honoron. Kvankam en normala tempo la nombro de ĝiaj membroj estis strikte difinita, oni nun enkorpusigis por defendi la urbon ĉiujn bonajn virojn kiu posedis arbaleston kaj scipovis uzi ĝin. Eĉ multaj junuloj de la gentoj troviĝis inter tiuj pafistoj.
Tiel staris en la unua vico junulo de proksimume dudek kvin jaroj, en kiu oni rekonis, pro lia pli elegantaj kaj pli prizorgitaj vestaĵoj, riĉan civitanon. Li havis altan staturon kaj belan virecan vizaĝon, kaj li ridetis kun ia ĝojbrilo en siaj okuloj, kvazaŭ la vido de la kolektiĝinta armeo de Bruselo igis lin feliĉa kaj fiera. Tiu junulo estis Everard t’Serclaes, la filo de skabeno t’Serclaes.
Je kelkaj paŝoj de li staris Willem Van Heetvelde, la filo de la malamiko de lia patro kaj lia rivalo pri la mano de la ĉarma Sabina Van der Aa. Willem povis havi du aŭ tri jarojn malpli ol Everard, havis teneran staturon, palajn vangojn kaj mildajn vizaĝtrajtojn. Liaj necertaj bluaj okuloj perfidis, ke li estas rezignacia kaj tolerema junulo, kaj ke karaktere li tute ne similas al sia patro, kiu estis konata al ĉiuj kiel kolerema, despoteca kaj rankora viro.
De tie ĝis malproksime preter la monaĥinejo de la Nigraj Fratulinoj staris la membroj de la gildo de la drapistoj – teksistoj, fulistoj, tondistoj kaj farbistoj – tre grandnombraj, preskaŭ netransvideblaj, ĉar tiutempe en la malnova kortega urbo de Brabanto la drapindustrio estis tiel floranta kaj fama, ke eĉ fremdaj princoj prefere vestis sin per la plej fajnaj Bruselaj teksaĵoj.
Tamen sur la interna remparo ekde la preĝejo Sankta-Gudula laŭlonge de Zavelgracht kaj Wolvengracht ĝis la rivero Zeno oni povis vidi armitajn Bruselanojn kuniĝintaj en bruajn grupojn de multaj miloj. Ĉi tie staris la diversaj metioj, kiujn oni estis arminta rapide kaj kiel eble plej la antaŭan tagon per mallongaj lancoj, kiuj aspektis kiel pezaj klaboj provizitaj per fera pinto kaj estis vere teruraj armiloj kontraŭ malamiko, kiam fortaj viroj uzis ilin per ambaŭ manoj por piki aŭ bati.
Sur la vasta parto de la remparoj, kiun kovris ilia svarmanta amasego, flirtis ja kvindek standardoj, sur kiuj estis bildigitaj per brilaj koloroj la produktoj aŭ laboroj de ĉiuj metioj. Ili devis indiki al la membroj de la diversaj metioj sian lokon. Sed ĉar tiu aranĝo estis tute nova, la pli multaj ankoraŭ ne sciis, en kiu vico ili devas stari. Krome, la eksciteco pro la fakto, ke li povos partopreni en la defendo de la urbo, la espero, ke oni baldaŭ atakos la malamikon en la aperta kamparo, la belega somervetero, tio ĉi kune eble gajigis ilin kaj inklinigis ilin esprimi sian senpaciencon per laŭtaj patriamaj krioj kaj grandaj gestoj. IIiaj dojenoj kaj kapitanoj ne povis teni ilin trankvilaj, kiajn ajn klopodojn ili faris. Sed kie ajn montris sin la ĝenerala ĉefo, ĉiuj silentis pro respekto kaj staris trankvile en siaj vicoj, ĝis li estis preterpasinta sufiĉe malproksime por ne vidi aŭ aŭdi ilin. Tiu ĉefo estis neniu alia ol skabeno t’Serclaes, kiu pro la ĝenerala insisto de la metioj mem konsentis esti ilia komandanto. Kvankam la vigla aktivado kaj la longa starado sub la ardaj sunradioj multe lacigis lin, li haste promenis laŭlonge de Wolvengracht, korektis mankhavajn enviciĝojn, disdonis ordonojn, invitis la virojn al disciplino kaj obeo por liberigi Bruselon kaj sian patrion.
Tiel li proksimiĝis al la pordego Warmoes[5] por ankoraŭfoje viziti la forĝistojn, la kaldronistojn kaj la glavfaristojn, kiuj staris antaŭ Zavelgracht, kiam li subite aŭdis kelkajn trumpetojn resoni malantaŭ la monteto Sankta-Miĥaelo. Li aŭskultis kelkan tempon por esti certa, ke li ne eraras, kaj tiam diris al la dojeno de la forĝistoj:
“Donu al via kornisto la ordonon sonigi la konatan signalon. Nia indulgema dukino Johana alvenas!”
Kelkaj longaj, akraj tonoj traboris kiel ceremonia anonco la aeron kaj estis tuj ripetataj per kornoj kaj trumpetoj sur la tuta longeco de la remparoj.
’tSerclaes ne eraris. Dukino Johana malsupreniris kun sia sekvantaro la monteton Sankta-Miĥaelo. Tute sola ŝi sidis en malferma ĉevalpalankeno, speco de kaleŝo sen radoj, kiu ripozis sur longaj stangoj lokita inter du ĉevaloj kaj portata de ili, unu antaŭe kaj la alia malantaŭe. La dukino ne havis pli ol tridek kvar jarojn kaj povis ankoraŭ estis rigardata kiel bela virino. Ŝia pala kaj laca vizaĝo pensigis, ke ŝi, kvankam sidanta sur la duka trono, jam multe suferis. Per la simpleco kaj la malhela koloro de siaj vestaĵoj ŝi verŝajne volis montri, ke ŝi funebris pro la katastrofo, kiu trafis la landon, ĉar ŝi estis tute nigre vestita kaj portis nur kelkajn brilajn juvelojn sur sia brusto kaj sia kapvesto.
Malantaŭ la ĉevalpalankeno piede sekvis ĉikaŭ dudek nobelinoj kaj ankaŭ procesio de kavaliroj, kiuj apartenis al la oficistaro de la kortego.
Inter la nobelinoj oni distingis unuavide la ankoraŭ tre junan Sabinan Van der Aa, ĉarman knabinon kun dolĉaj bluaj okuloj, freŝa rozkolora vizaĝo kaj kun tiel simpla, sed simpatia rideto sur la lipoj, ke ŝi, se tiel diri, ravis la koron de ĉiu kiu proksimiĝis al ŝi. Ĉe tio ŝi estis riĉega heredontino. Do ne mirige, ke ĉiuj junuloj, kiuj, kuraĝigite per sia alta naskiĝo aŭ sia riĉeco, aŭdacis rigardi tiel alten, aspiris al ŝia mano. Sed ŝi, sekvante sian korinklinon kaj, stimulate al tio far la dukino mem, elektis inter ĉiuj kiel sian fianĉinon Everardon, la filon de skabeno t’Serclaes. Kvankam ŝia kuratoro, sinjoro Van Heetvelde, provis per ĉiuj rimedoj preventi tiun geedziĝon, li estis senpova kontraŭ la deziro de ŝia patrino kaj la volo de la dukino. Tuj kiam la malamiko estis ĉesigonta la sieĝon de Bruselo kaj oni ne plu estis devonta timi tujan danĝeron, Everard t’Serclaes estis kondukonta ŝin al la altaro kaj ŝi estis fariĝonta la feliĉa novedzino de la viro kiun ŝi tutkore amis.
Apenaŭ la dukino aperis ĉe la pordego Warmoes kaj fariĝis videbla por la membroj de la metioj, giganta bonveniga kriego leviĝis el la amaso:
“Vivu nia dukino! Vivu Brabanto kaj la granda duko! Vivu! Vivu! Vivu!” kriadis ĉiuj ĉeestantoj.
Dum Johana elpaŝis el la ĉevalpalankeno kaj piede proksimiĝis al la unuaj metioj, la amplenaj ĝojkrioj de la amaso ĉiam plifortiĝis. Sed kiam la metiistoj vidis, kiel la dukino premis la manon de la maljuna t’Serclaes, ili sentis sin fieraj pri tiel granda honoro farita al ili en la persono de ilia ĉefo, kaj la esprimo de ilia ĝojo kaj amo resonadis kiel seninterrompa tondrado super la domoj de la urbo, tiel ke la dukino ridetis al ili kaj dankis ilin pro iliaj pruvoj de afekcio per modesta kapjesado.
Kiam post sufiĉe longa tempo la bruado mallaŭtiĝis, la dukino diris al la ĉefo de la metioj:
“Sinjoro t’Serclaes, kredu je mia sincera dankemo. Mi scias, kiel forte vi kontraŭstaris la senkuraĝigantan konsilon de iuj homoj, kiuj opinias, ke en tiu ĉi malfeliĉega tempo ili povas disigi siajn interesojn de tiuj de sia dukino sen damaĝi sian honoron. Se mi vidas nun armita la kuraĝan popolon de Bruselo, pretan verŝi sian sangon por la urbo kaj por mi, mi dankas tion al vi. Estu certa, ke mi neniam forgesos, kiuj montriĝas miaj veraj amikoj en malfeliĉeco.”
“Indulgema Dukino, per via bonkoreco vi supertaksas miajn meritojn. Mi plenumas nur mian devon,” murmuris t’Serclaes.
“Certe, Sinjoro Skabeno. Estas nur unu maniero vere plenumi sian devon, sed estas pluraj manieroj kompreni ĝin. Almenaŭ via koro troviĝas sur la ĝusta loko.”
Kaj turniĝante, ŝi donis signon al Sabina Van der Aa, tiris ŝin per la mano pli proksimen kaj diris kun rideto:
“Kara Sabina, venu do saluti nian amikon, sinjoron t’Serclaes, kiu baldaŭ estos via kara bopatro. Vi scias, ke li multe amas sian bonan Everardon kaj fieras pri li kiel la lumo de sia maljunaĝo. Sed en lia nobla koro estas sufiĉe da spaco por doni la plej bonan lokon al sia dua infano, la novedzino de sia filo.”
Unue la fraŭlino rigardis kun radianta rideto en la okulojn de la maljuna skabeno, sed nun konsternita per la vortoj de la dukino, ŝi mallevis la rigardon.
“Ĉu vi silentas, Sabina?” ŝercis la dukino bonkore. “La perspektivo de la feliĉeco kiu atendas vin, emocias vin… Sed diru do ion al la patro de Everard!”
Kiel nura respondo Sabina metis la brakon sur la ŝultron de t’Serclaes kaj kisis lin, murmurante saluton. Larmoj saltis en la okulojn de la skabeno, dum li tenere premis la amindan knabinon sur sian koron.
La armeestro kaj la kavaliroj, kiuj estis eksciintaj la alvenon de la dukino per la sonado de la trumpetoj, rapide alkuris kaj alvenis ĝustatempe por vidi la belan Sabina Van der Aa inter la brakoj de la maljuna t’Serclaes. Sur ĉies lipoj aperis rideto de simpatio. Nur Van Heetvelde paliĝis ĉe tiu ĉi spektaklo tiel doloriga por li, kaj lia buŝo tordiĝis en grimacon pro malamo kaj ĵaluzo. Sed preskaŭ same tiel rapide li ekregis sian konsternecon kaj sur lia vizaĝo restis nenio plu videbla ol esprimo de silenta moko.
La ĉefoj kaj la kavaliroj respektoplene salutis la dukinon, kiu post tiu ceremonio komencis konversacion kun la armeestro, la grafo van Berg, pri la stato de la aferoj kaj la bona inklino de la metiistoj. Sub la preskaŭ kontinua ĝojkriado de la metioj ŝi promenis laŭlonge de iliaj vicoj iam kaj iam afable alparolante la kapitanojn kaj la armitajn laboristojn mem.
Post kiam ŝi ankaŭ revuis la dukajn soldatojn, ŝi proksimiĝis al la pordego Sankta-Katarina kaj esprimis sian deziron grimpi sur la larĝan remparon kaj rigardi de tie la kamparon, kie oni povis vidi – tion oni diris al ŝi – bruli la fajrojn de la malamika armeo.
Obeante al sia deziro oni montris al ŝi de sur la remparo la malamikan kampadejon, kiu troviĝis malantaŭ la vojo al Dilbeek sur vastega kampo kiun oni nomis la Hoge Kouter, kiu troviĝis je unu horo da paŝado de la pordego. La antaŭpostenoj tamen kuŝis multe pli proksime, kaj kelkaj rajdistbandoj eĉ daŭre galopadis proksime de la urbo, sed ekster pafdistanco, por preventi ĉian komunikadon kun ĝi kaj alportadon de vivrimedoj.
Kio vekis la specialan atenton de la armeestro kaj kavaliroj, estis longa karavano de peze ŝarĝitaj vagonoj kaj ĉaroj, kiuj ŝajnis stari ekster la malamika kampadejo. Ne estis eble distingi de tiel for, kio estis ŝarĝita sur tiuj vagonoj. Finfine oni ĝenerale adoptis la opinion, ke alvenis la sturmiloj de la malamiko. Sed la armeestro diris ridetante, ke ili bezonos ankoraŭ multan tempon por instali tiel pezajn maŝinojn, kaj ke ĉiuokaze la Bruselanoj pretas prepari bonan akcepton al la malamiko kaj triumfe rebati lin.
Al la kapitano kiu staris sur la remparo kun siaj viroj kaj gardis ĝin, la armeestro demandis, ĉu tiuj vagonoj jam estas longe videblaj. La kapitano respondis, ke en la malamika kampadejo jam de kelkaj horoj estas seninterrompa foriro kaj alveno de vagonoj, kaj ke li nombras ja ducenton da ili. Per longa rigardado kaj streĉado de sia vidkapablo li povis distingi, li kredis, ke la vagonoj estas ŝarĝitaj per sakoj kaj sakegoj. Verŝajne la malamiko ricevis el Flandrio konsiderindan provizon da nutraĵoj por la viroj kaj la ĉevaloj.
Post tio oni ne plu atentis tiun detalon, tiom pli ke la dukino nun staris apud iuj pezaj defendiloj kaj ŝajnis deziri eksplikojn. La grafo van Berg rapidis kontentigi ŝian deziron kaj eksplikis al ŝi la uzon de la blijden kaj de la springhalen, kiuj estis konstruitaj el dikaj traboj kaj per kiuj oni povis lanĉi aŭ longajn sagojn aŭ pezajn rokojn trans foraj distancoj. Li ankaŭ montris al ŝi la ferajn kaldronojn, pendantajn en movebla aparato, en kiuj oni boligis oleon aŭ grason por surverŝi la malamikon per tiuj ardaj likvaĵoj, kiam li starigos la sturmeskalojn.
Aŭdinte mallongan tempon la eksplikojn de la armeestro, la dukino malsupreniris de la remparo por daŭrigi la revuon de la Brusela batalontaro. Baldaŭ ŝi proksimiĝis al la vicoj de la pafistgildo, kie staris Everard t’Serclaes kaj Willem Van Heetvelde. Ambaŭ atendis la alvenon de la dukino kun batanta koro. Sed ilia rigardo provis penetri pli for en la procesion por rekoni tie, inter la aliaj nobelinoj, junan knabinon. Ĉu Sabina akompanus la dukinon hodiaŭ? Jes, tie brilis ŝia ĉarma vizaĝo kiel printempa rozo inter malpli belaj floroj! Ŝi eĉ tuj rigardis al ili!
Malferma, gaja rido estis la saluto de Everard. Willem kontraŭe lasis pendi la kapon kaj nur kuraĝis ĵeti iam kaj iam timidan deflankan rigardon. Kion li povis atendi? Ŝi amis alian viron. Nur la milito malrapidigis ŝian edziniĝon al Everard t’Serclaes. Por Willem, kies profundan amon ŝi malakceptis, ne plu eblis feliĉeco sur la tero. Li eĉ ne povis montri, kion li sentas en sia brusto, se li ne volis esti primokata de iu ajn konanta lin.
La dukino nomis ambaŭ junulojn per ilia nomo, diris afablaĵojn al ili kaj preterpaŝis. Tiam Sabina proksimiĝis al sia fianĉo, premis al li la manon kaj diris duone malgaje:
“Kiel terura estas tiu milito! Kiel ĝi finiĝos? Vi devos batali, Everard. Malamika armilo povus trafi vin… Kion mi farus tiam? Jes, vi estas viro, kaj viaj okuloj brilas pro kuraĝo kaj fiereco. Sed mi, malforta virino, devas timi kaj tremi. Tio estas mia sorto. Ne estu do tro riskema, mia amiko. Ne endanĝerigu vian vivon nenecese! Pensu pri mi!”
“Ha, kara Sabina,” respondis Everard, “ĉu vi povus respekti viron kiu malkuraĝe hezitus plenumi sian devon kontraŭ la patrio? Jes, mi deziras riski mian vivon por nia naskiĝurbo kaj nia indulgema dukino. Se mia sango devus flui pro tiu sankta afero, vi amus min ankoraŭ pli. Kial do mi ne supirus al tiu batalo? La malamiko de nia lando estas ankaŭ la malamiko de nia feliĉeco!”
“Vi pravas, Everard,” ŝi murmuris, “plenumu vian devon. Mi preĝos Dion, ke Li protektu vin. Adiaŭ, nia indulgema dukino jam estas for kaj atendas min…”
Kaj haste paŝante ŝi diris al la juna Willem Van Heetvelde:
“Bonan tagon, Sinjoro Willem. Ĉu vi ankaŭ estas pafisto? Estas bele tiel porti armilon por la patrio.”
Willem Van Heetvelde ektremis, kiam li aŭdis tiun dolĉan voĉon alparoli lin. Li levis la kapon. En liaj okuloj brilis du larmoj, kiujn Sabina tamen ne vidis, ĉar ŝi jam preteriris.
Post duonhoro da malrapida promenado la dukino atingis apud la pordego Sankta-Jakobo la dekstran alon de la Drapista Gildo, kaj ĉar la revuo finiĝis, ŝi esprimis sian kontentecon al la armeestro kaj komisiis lin danki la tutan loĝantaron de Bruselo kaj la dukajn soldatojn pro ilia kuraĝa sinteno kaj la pruvoj de ilia alligiteco al la lando kaj la gedukoj. Post tio ŝi afable salutis ĉiujn kavalirojn, kiu estis akompanintaj ŝin, grimpis en la ĉevalpalankenon kaj foriris en la direkto de la Grendomo.
La grafo van Berg sendis kelkajn kurierojn por transdoni al la precipaj ĉefoj de la soldataro kaj metiistaro la ordonon tuj kunveni ĉe la pordego Sankta-Katarina por aŭdi el lia buŝo, kion la dukino komisiis lin diri al ili en ŝia nomo. Kelkan tempon poste li vidis ŝin ĉirkaŭita de pli ol sepdek ĉefoj. Li donis al ili signon, por ke ili silentu, kaj diris:
“Sinjoroj, nia indulgema dukino estas treege kontenta pri via kuraĝa sinteno kaj profunde tuŝita per la laŭtaj provoj de alligiteco, kiujn niaj viroj…”
Li eksilentis kaj kun miro rigardis al la urba gruo, kie estis aperinta fremdulo vestita en bruna mantelo kun longa bastono en la mano. Kliniĝante al iu kavaliro, kiu ĉiam akompanis lin, la armeestro demandis ĉe ties orelo:
“Ĉu tio ne estas nia spiono Brants, kiu venas ĉi tien tiel haste?”
“Efektive estas li, Sinjoro,” estis la respondo “Verŝajne li alportas urĝan mesaĝon.”
Momenton poste la pilgrimanto aŭdace penetris ĝismeze en la rondon de la ĉefoj kaj diris al la grafo van Berg sufiĉe laŭte por esti komprenata de ĉiuj:
“Armeestro, mi ĵus venis el la malamika kampadejo. Mi vidis la morton de proksime, sed, danke al Dio, tio estis aranĝo de la ĉielo por permesi al mi surprizi gravan sekreton. Se vi volas venki la malamikon kaj forpreni al li la gravan trezoron kiun li forrabis al la dukejo, pretigu vin por eliri la urbon ankoraŭ hodiaŭ kaj ataki lin, ĉar morgaŭ estos tro malfrue. Ĉi-vespere la grafo de Flandrio malstarigos sian kampadejon kaj reiros kun sia tuta armeo al Gento.”
La mesaĝo surprizis lin. Neniu ŝajnis kredi je la ebleco de tia neatendata foriro.
“Brants, oni trompis vin. Tio estas certe falsa novaĵo,” murmuris la armeestro, skuante la kapon.
“Lasu min paroli kaj juĝu poste,” diris la spiono en tono de profunda konvinko.” Apogante sur mian pilgrimbastonon, mi paŝis rekte tra kelkajn bandojn da grafaj soldatoj kaj provis intertempe kompreni, kion ili diris. Mi asertis, ke mi estas malriĉa pilgrimanto el Wolvertem, kiu faras pilgrimon al Nia Kara Sinjorino de Halle por plenumi solenan promeson. Mi eĉ ripozis meze de incendigardistoj, kiam subite ulo rigardis min rekte en la vizaĝon, nomis mian veran nomon kaj deklaris, ke mi loĝas en Bruselo, kie li vidis min inter la urbaj halebardistoj. Kvankam mi igis la ulon dubi per miaj neŝanceleblaj neoj, oni suspektis min pri spionado kaj kondukis min al la armeo, kie, post longa pridemandado, mi estis ligita al la meza fosto de tendo tiel maldolĉe kaj senkompate, ke vi povas ankoraŭ vidi la bluajn striojn de la kruele streĉitaj ŝnuroj sur miaj manradikoj.
“La ĉefoj kiuj esplordemandis min, forlasis min por interkonsiliĝi pri mia sorto. Intertempe mi povis peti Dion pardoni miajn pekojn, ili diris, ĉar la malpli doloriga kio povus okazi la mi, estis pendumo de la unua ajn arbo. Pli ol duonhoron mi restis tute sola. Ĉio ĉirkaŭ mi estis trankvila. Nenion alian mi aŭdis ol la paŝadon de la gardistoj antaŭ la tendo. Subite mi perceptis malantaŭ mi murmurado de voĉoj, kiuj ĉiam pli proksimiĝis kaj klariĝis. Devis esti la ĉefoj, kiuj estis interparolantaj malantaŭ la tendotuko, ĉar ili nomis sin reciproke per honoraj nomoj kiel grafo, monsinjoro kaj kapitano. Mi aŭskultis kun febra atento. Tio kion mi eksciis, multe mirigis min, kaj mi profunde bedaŭris, ke per verŝajna morto mi estos malhelpita malvuali al vi la gravan sekreton kiun mi aŭdis. ‘Nia situacio fariĝas tro danĝera,’ diris tiuj homoj inter si. ‘Ni scias, ke la duko de Brabanto estas almarŝanta el Limburgo kun konsiderinda armeo. Se la Bruselanoj samtempe faras atakeliro, ni troviĝos inter du malamikaj armeoj kaj ni certe estos venkitaj. Estus stulte atendi tian malvenkon. Estas pli bone savi niajn konsiderindajn rabaĵojn. Ni havas oron kaj arĝenton kaj grandvalorajn ŝtofojn, eble cent vagonoj da ili, kaj estus tre malfacile en kazo de malprospereco gardi tiujn ĉi netakseblajn riĉaĵojn. Tial nia indulgema grafo decidis malstarigi la kampadejon kaj sekrete foriri tiun ĉi vesperon’”.
Grumblado ekestis inter la mirigitaj ĉefoj de la Brusela batalontaro. Kelkaj kriis, ke oni devos tuj ataki la malamikon kaj forpreni al li la rabaĵojn. Sed per signo de la mano la armeestro ordonis ilin silenti kaj demandis la spionon, kion li eksciis kaj kiel li eskapis preskaŭ certan morton.
“La kavaliroj kiuj devis juĝi min,” respondis la spiono, “revenis kun kelkaj soldatoj. Ili diris al mi, ke mi, kiel spiono, estis kondamnita al pendumilo. La soldatoj metis pendumŝnuregon ĉirkaŭ mian kolon kaj trenis min kiel beston el la tendo al arbo.
“La ŝnurego jam estis lanĉita trans elstaranta branĉo kaj ili estis hisontaj min, kiam du bele vestitaj kavaliroj – altaj ĉefoj sendube – proksimiĝis al ni kaj demandis, kio okazas ĉi tie. Ili denove pridemandis min. Miaj plendoj, ekskuzoj kaj timemaj petoj ŝajnis trafi iliajn korojn: la ideo mortigi veran, pian pilgrimanton, timigis ilin, kaj ili transmetis tiun timon al la ĉirkaŭantoj. Oni donacis al mi la gracon de la vivo. Kelkaj soldatoj ricevis la ordonon forkonduki min ekster la kampadejo sur la vojo al Halle kaj tie liberigi min.
“Efektive oni gvidis min tra inter miloj da malamikaj tendoj. Dum tiu trairo mi ricevis la konvinkon, ke mi surprizis la veron: ĉie oni portis ĉiuspecajn objektojn al la ĉaroj, kaj mi vidis ankaŭ la sennombrajn ĉarojn sur kiuj estis ŝarĝitaj la rabaĵojn kaj la ĉevalojn, pretajn por esti jungitaj.
“Tuj kiam mi estis libera, mi rapidis tra Vorst por atingi la urbon. Mi eniris ĝin tra la pordego Steen kaj rigardas min nun ege feliĉa komuniki al vi la sekreton de la malamiko kaj fariĝi verŝajne la kaŭzo de lia malvenko kaj de nia venko[6].”
“Tio estas do la signifo de la vagonoj kaj ĉaroj kiujn oni vidas apud la malamika kampadejo!” murmuris la armeestro al si mem.
“Sinjoroj,” li diris al la ĉefoj, “ mi plene fidas la vortojn kiujn mi aŭdis. Sinjoro Brants estas sperta viro. Nur pro amo al sia patrio li riskis sian vivon por spioni niajn malamikojn. Krom tio, certaj cirkonstancoj plifortigas mian konvinkon, ke la grafo de Flandrio vere intencas foriri kun siaj rabaĵoj. Ĉu ni lasos lin pace foriri, aŭ ĉu ni provos forpreni al li la rabitajn objektojn kaj venĝi nin pro la plenumitaj fifaroj?”
“Batali! Batali! Senatende! Ni estas sufiĉe fortaj kaj ni estas pretaj!” kriis la ĉefoj.
Al neniu el ili venis la penso, ke la tuta historio pri la juĝo kaj liberigo de la spiono povus esti kalkulita ruzo de la malamiko por logi la Bruselanojn el ilia urbo. En sia varmega sopiro al batalo ili deziris tujan atakeliron, opiniante, ke la grafaj bandoj, surprizitaj per la neatendata atako kaj malordigitaj per la preparoj de la foriro, prezentos malfortan reziston. Nur la maljuna t’Serclaes esprimis la opinion, ke estus pli konsilinde lasi foriri la grafon de Flandrio ol riski necertan batalon. La metioj, kiuj nun konsistigis signifan parton de la Bruselaj armitaj fortoj, estis enkorpusigitaj en la armeon nur de hieraŭ kaj certe mankis ankoraŭ multo al ilia armado kaj trejnado. Per tiaj nespertaj trupoj estas danĝere marŝi kontraŭ armeon da spertaj kaj trejnitaj batalantoj.
Sed liaj kontraŭargumentoj ne trovis resonon ĉe liaj kolegoj. La armeestro diris al li, ke la metioj konsistigos la ariergardon, tiel ke ili eniros la batalon nur kiam la resto de la armeo estos komencinta la batalon en decida maniero. Kvankam ne trankviligita, t’Serclaes deklaris esti preta plenumi sian devon kaj konduki la metiojn, kien oni ordonos ilin iri.
Tiam la armeestro resendis la ĉefojn al iliaj bandoj, admonante ilin prepari ĉion por atakeliro. Intertempe li estis interkonsiliĝonta kun sia militkonsilantaro por diskuti la necesajn aranĝojn cele al la atakeliro de la armeo.
Apenaŭ la ĉefoj atingis siajn trupojn, tondraj batalkrioj leviĝis super la urbon. Eksciinte la bonan novaĵon, la ĝojiĝintaj viroj svingis siajn armilojn super siaj kapoj kaj laŭte kriis:
“Vivu! Vivu Brabanto kaj la granda duko! Ek al la batalo, al la batalo!”
En ĉiuj flankoj oni vidis kavalirojn kaj iliajn servistojn reeniri la urbon por alporti ĉevalojn aŭ pli bonajn armilojn. En malpli ol duonhoro ĉiuj preparoj ŝajnis faritaj, kaj disdoninte siajn ordonojn, la armeestro donis la signalon de la eliro.
Laŭ militkutimo la pafistoj estis komencontaj la atakon. Ili estis do lokitaj ĉekape de la armeo kaj eliris tra la pordegon la unuaj. Ilin sekvis multaj grandnombraj grupoj da glavistoj, inter kiuj oni povis rekoni la Lovenanojn kun ilia ĉefo, la sinjoro de Borgneval. Meze de tiu potenca armearo rajdis la armeestro, la grafo van Berg, akompanata de proksimume cento da kavaliroj sur ĉevaloj, kaj ankaŭ tie flirtis, alte super la kapoj de la viroj, la granda standardo de Brabanto – ora leono sur nigra kampo –, portata de sinjoro Van Assche. Tiam venis la membroj de la drapista gildo kaj finfine, je iu distanco, la grandnombraj grupoj de la aliaj metioj sub la komando de skabeno t’Serclaes.
Oni ordonis la plej kompletan silenton por ke ĉiu povu rekoni la voĉon de sia ĉefo.
La fajrogardistoj kaj eĉ sufiĉe fortaj bandoj de la malamiko rapidege retiriĝis antaŭ la alproksimiĝantaj Brabantanoj. Tio plifortigis la fidon de tiuj ĉi kaj igis ilin atendi facilan venkon. Tiel la Brabantanoj marŝis antaŭen nemalhelpate, ĝis subite ili ekvidis larĝan grupon da malamikaj pafistoj kaj ŝtonĵetistoj, kiuj venis renkonte al ili. Nubo da sagoj kaj ŝtonoj preskaŭ malheligis la ĉielon. Tiu unua atako ŝajnis aŭguro por la Brabantanoj, ĉar, kiel ajn malrapide, ili ĉiam progresis kaj daŭre gajnis terenon de la retiriĝanta malamiko.
En ilia vicoj falis tamen multaj morte trafitaj viroj, kaj oni vidis, kiel vunditoj kaj mortantoj estis forportataj de siaj proksimaj kunuloj al la ariergardo por esti bandaĝitaj de la kuracistoj.
Skabeno t’Serclaes havis multan penon preventi siajn bandojn kuri antaŭen. La aspekto de siaj vunditaj samurbanoj ekflamis ilian batalemon kaj koleron. Sed ilia ĉefo marŝis laŭlonge de iliaj vicoj kaj retenis per siaj bonaj konsiloj kaj severaj ordonoj ilian brulantan malpaciencon.
Tiel li estis ankoraŭ admonanta la malkvietan metion de la buĉistoj, kiam, direktante la rigardon al la batalkampo, li subite eligis akran krion kaj fariĝis pala kiel blanka tuko. Ho, kion li kredis vidi, estis neeble! Li volis ankoraŭ dubi kaj fiksis la rigardon sur la du viroj, kiuj portis vunditon, eble mortanton, al la ariergardo. Kara ĉielo! Li ne eraris: estis lia filo Everard!
Venkita per patreca timo, la malfeliĉa t’Serclaes lasis fali sian glavon, kuris al la vundito, ĉirkaŭbrakis la senenergian korpon, kisis la bluajn lipojn kaj ekkriis per voĉo, kvazaŭ la koro rompis el sia brusto:
“Ho, Dio, mia bona Everard, mia filo, mia unika infano, mortinta, mortinta!”
Li ne plu povis paroli kaj, mallaŭte singultante, lasis fali siajn larmojn sur la sangokovritajn vangojn de sia filo.
“Ĵetŝtono trafis lian kapon,” diris unu el la portantoj. “La forta frapo svenigis lin, sed li ne estas mortinta… Jen li movas brakon!”
“Ĉu ne morta?” ĝemis t’Serclaes kvazaŭ senprudenta. “Ĉu li ankoraŭ vivus? Rapidu do, portu lin malantaŭen ĝis ĉe la kuracistoj. Mi helpos vin.”
Kaj li metis siajn brakojn sub la korpon de sia filo kaj devigis la portantojn paŝi oblikve.
Ĉe la sono de lia voĉo, ordonanta kaj petanta samtempe, du kuraĉistoj alkuris. Unue ili ekzamenis la vundon kaj ĉe tio igis tremi la maljunan skabenon per ilia serioza kaj zorgema mieno. Tiam ili lavis la kapon de la vundito, gluis plastron sur lia vundo kaj refreŝigis sian cerbon per multa malvarma akvo.
La junulo komencis movi la palpebrojn kaj, dum lia patro timoplene observis, kiel la sango revenis en liajn vangojn, li malfermis la okulojn kaj murmuris kun stultiĝinta rigardo:
“Patro, ĉu estas vi? Kie mi estas? Kio okazis? Ha jes, mi scias: frapo tie sur mian kapon. Estas nenio. Mi svenis.”
Kaj dirinte tiujn vortojn, li provis ekstari, sed refalis teren. Helpate de sia patro, li sukcesis ĉe la dua provo starigi sian supran korpoparton. Plorante pro feliĉeco t’Serclaes premis sian filon inter siaj brakoj kaj dankis laŭtvoĉe la ĉielon pro la dolĉa espero, ke lia unika infano postvivos tiun kruelan batalon.
Erarante pri siaj fortaj, Everard provis liberigi sin el la brakoj de sia patro kaj diris:
“La batalo komenciĝis. La malamiko regresas. Kie estas mia arbalesto?”
“Vi deliras. Kion vi volas ankoraŭ fari, mia povra filo?” demandis la maljuna t’Serclaes, timigita.
“Mi volas reiri al la batalo, patro. En la unua vico estas mia loko.”
“Sed, mia filo,” suspiris la skabeno, “vi estas tiel malforta, ke vi ne povas stari sur viaj piedoj. Oni devas tuj reporti vin en la urbon kaj hejmen. Tie oni prizorgos vin.”
“Ĉu hejmen, patro? Vi ne parolas serioze. Kion oni opinius pri mi? Kion dirus Sabina, se ŝi scius, ke mi forlasis la batalkampon, antaŭ la fino de la batalo?”
“Via sango fluis por via patrio kaj viaj gedukoj. Vi plenumis vian devon. Malsana kaj malforta, kiel vi estas nun, vi certe suferus certan kaj neutilan morton, kaj Sabina certe mallaŭdus tian sensencan nesingardemon kaj malsaniĝi pro aflikto. Iru do hejmen, mi ordonas tion al vi!”
Everard ankoraŭ petegis sian patron ŝanĝi sian volon, sed t’Serclaes, dezirante obei al alia devo, ordonis al la du portantoj tuj konduki lian filon en la urbon kaj lian domon. Li postrigardis lin kelkajn momentojn kaj eligis ankoraŭ timeman suspiron, kiam li vidis, kiel Everard, ŝanceliĝante kaj pene, stumblis antaŭen inter la du viroj, kiuj subtenis lin.
Tiam, perforte fermante sin al tiu sceno, la skabeno turnis sin kaj tutforte paŝis al la bandoj de la metioj, kiuj sekvis la armeon en ĝia progreso. Verŝajne ilia respekto vidalvide de la malfeliĉo de ilia ĉefo estis stimulinta ilin regi sian fortegan malpaciencon, ĉar ili ne estis rompintaj siajn vicojn. Kiam t’Serclaes reprenis sian glavon kaj relokis sin ĉe la kapo, ĝojkrioj de kontenteco leviĝis inter ili, kiuj tuj ĉesis ĉe signo liaflanke.
Intertempe la lukto inter la pafistoj de ambaŭ armeoj daŭradis. La grafaj trupoj, kvankam ĉiam retiriĝante, ŝajnis prezenti pli grandan reziston. Estis kvazaŭ la armeestroj ambaŭflanke timus doni la signalon de la ĝenerala atako. La grafo van Berg, iel maltrankvila pri tio, ke li povus fariĝi la viktimo de milita ruzo, igis sian armeon antaŭeniri nur paŝon post paŝo. Alveninte ĉepiede de montetoj, kiuj estis kovritaj de densa arbaro, li fariĝis tre singarda, ĉar la malamiko retiriĝis inter la montetoj. Atente li ekzamenis la ĉirkaŭaĵon. Subite li montris per fingro al kampo troviĝanta preter la arbaro kaj diris al la ĉefo kiu rajdis ĉe lia flanko:
“Ĉu vi vidas tie for preter la arbaro tiujn larĝajn nigrajn makulojn? Tio estas Flandraj militbandoj!”
“Efektive, armeestro,” estis la respondo. “Ili staras senmovaj. Kion ili faras tie?”
“Dankon al Dio pro la bona averto!” ekkriis la armeestro. “Ni estas tro aŭdacaj. Supozu, ke dum la batalo tiuj bandoj volus superforti la pordegon kaj penetri en la urbon. Sinjoro van Vroenberg, rerajdu al la ariergardo kaj transdonu al ĉefo t’Serclaes la ordonon reiri kun la plej granda parto de la metioj al la pordego por defendi ĝin kontraŭ ĉia atako. La alia parto antaŭeniru sub la gvido de la dojeno de la buĉistoj!”
Apenaŭ la sinjoro van Vroenberg spronis sian ĉevalon por porti sian mesaĝon, la grafaj pafistoj malfermis siajn vicojn, kvazaŭ du gigantaj kurtenoj estus forŝovitaj, kaj videbligis la verajn militfortojn de la malamiko, kiuj ŝajnis anonci per laŭta kriado kaj resonanta trumpetado kaj tamburado, ke la vera batalo estis komenciĝonta.
Ankaŭ la Brabantaj pafistoj rapide flankeniĝis. Ĉie resonis komandoj, la aero tremis pro la daŭra bruado, kaj du armeoj superfluantaj de kuraĝo kaj venĝemo sturmis unu al la alia. La batalo ĝeneraliĝis. Mortantoj kaj vunditoj falis per centoj, kaj varma sango kolorigis ruĝa la soifanta kampo.
Komence la sorto ŝajnis favori la Brabantanojn, ĉar kvankam iliaj aloj estis haltigitaj, en la mezo ili repuŝis la malamikon kaj faligis ĝiajn soldatojn kiel falĉistoj la grenon. Sed nun ili subite aŭdis la aeron tremi pro tondraj triumfokrioj: ambaŭflanke de ili du novaj armeoj sturmis de la supraĵoj. Tiel ĉirkaŭitaj en tri flankoj, la Brabantanoj devis forpuŝi la atakojn de fortega malamiko.
La armeestro, grafo van Berg, nun rekonis kun timego kaj bedaŭro, ke la malamiko forlogis lin el la urbo per milita ruzo. La retiriĝo de la Flandraj pafistoj estis nur ŝajnigo. La Brabantanoj kuris rekte en la reton kiun oni nun provis fermi post ili. Estis tro malfrue fiaskigi la ruzon. Ne restis alia rimedo por eskapi al la minacanta sorto ol sinrego kaj kuraĝo.
Instigite de siaj ĉefoj, ili luktis furioze, ĉar ankoraŭ ĉiam ili kredis je venko. Kiu scias, ĉu ilia kuraĝo ne estus perluktinta la venkon, se ĉiu el ili estus plenuminta sian devon? Sed kiam la avangardo estis denove atakita per nova nubo da kavaliroj, kiuj aperis de malantaŭ la arbaro, sinjoro van Assche ĵetis la grandan standardon de Brabanto teren kaj ekforfuĝis[7].
Ĉu tiu malkuraĝa faro aŭ ĉu la neebleco pli longe rezisti estis la kaŭzo, la Brabantanoj perdis sian tutan esperon venki, ĉar malordo estiĝis en iliaj vicoj. Se estis ankoraŭ tutaj bandoj kiuj neŝanceleble kaj sentime plue rezistis, estis ankaŭ tutaj bandoj kiuj forĵetis siajn armilojn kaj provis savi la vivon per fuĝo.
Dum tiu tempo t’Serclaes, starante kun duono de la metioj antaŭ la ponto de la pordego Sankta-Katarina, aŭdis bruojn de furioza batalo, sed li ne sciis, kiaj estas liaj ŝancoj. Finfine li komencis timi, ke la libereco de la patrio estas en danĝero, kaj liaj viroj eĉ jam haltigis kvar aŭ kvin Brabantajn kavaleriĉevalojn, kiuj kuris de la batalkampo rekte al la pordego.
La metiistoj laŭte kriadis, ke ili volas iri helpi siajn samurbanojn, kaj t’Serclaes volonte estus cedintaj al ilia deziro, sed du malamikaj bandoj, kaŝitaj proksime de Anderlecht kaj Molenbeek, kiuj ŝajnis atendi lian foriron, komprenigis lin, ke la savo de la urbo eble dependus de lia konstanta sinrego.
Dum li parolis al siaj viroj por komuniki al ili tiun konvinkon, la Brabanta armeo cedis en la sanga batalo kaj amase ekfuĝis. Vualite de nubo de polvo kaj malsuprenkurante la monteton kiel ŝtormo, la konfuzitaj bandoj sturmis al la pordego[8].
Kavaliro, kiu antaŭeniris la aliajn je granda distanco kaj volis enrajdi la urbon, estis haltigita de t’Serclaes.
“Katastrofo! Katastrofo!” li kriis. “Ve ni! Ĉio estas perdita! Sinjoro van Assche forĵetis la grandan standardon de Brabanto. Tio estis la signo de perfido. Esperu nenion plu: ni estas venditaj. Miloj da niaj viroj kuŝas en sia sango tie for. La malamiko sekvas nin. Fuĝu! Fuĝu!”
Tiam t’Serclaes vidis tre klare, ke la tuta Brabanta armeo – almenaŭ kio restis de ĝi –, ankoraŭ ĉiam kruele atakate en ĉiuj flankoj de la grafaj kavaliroj, atingos la pordegon post kelkaj minutoj kaj nerezisteble renversos la metiistojn. Li diris kelkajn mallaŭtajn vortojn al la dojeno de la barelfaristoj, kiu estis lia anstataŭanto, grimpis sur unu el la kaptitaj kavaleriĉevaloj, spronis ĝin en la flankojn kaj rapidege malaperis tra la pordego. Sen malrapidigi sian galopon li rajdis rekte al la kastelo de Coudenberg, penetris en ĝin kaj kriis al la servistoj, kiujn li renkontis tie:
“Ĉevalojn! Tuj selu ĉevalojn! Rapidu!”
Al ĉambelano, kiun li konis, li demandis:
“Sinjoro ĉambelano, kie estas la dukino? Pro amo al nia dukino, tuj konduku min al ŝi.”
Penetrante en la ĉambron, kie troviĝis dukino Johana kun kelkaj korteganinoj kaj servistinoj, li ekkriis:
“Rapidu, Senjorino, ni perdis la batalon. La malamiko eble jam estas en la urbo. Hezitu nenian momenton, se vi ne volas fali inter liajn manojn. Fuĝu! Fuĝu!”
La dukino komprenis, ke plendoj ne helpos, kaj ke la larmoj de la timigitaj korteganinoj ne deturnos la minacantan sorton. La sento de la danĝero donis al la dukino sufiĉan animforton por sekvi sen kontraŭdiro la konsilon de t’Serclaes. Ŝi ĵetis vojaĝmantelon ĉirkaŭ siajn ŝultrojn kaj malsupreniris.
La servistoj jam kondukis kelkajn ĉevalojn en la stalon kaj selis ilin. Intertempe la dukino ordonis al korteganino serĉi sian juvelkesteton, kiun ĉi volis kunporti. La nobelino kiu alportis ĝin kun larmoj en la okuloj, diris al ŝi:
“Rapide, rapide, Senjorino! La malamikoj estas proksimiĝantaj al Kalsijde. Mi vidis ilin tra la fenestro.”
Helpate de servisto, Johana, la malfeliĉa dukino de Brabanto, grimpis sur sian ĉevalon. Sekvate de t’Serclaes kaj deko da kavaliroj kaj servistoj, ŝi forlasis la kastelon tra la malantaŭa pordego, galopis tra la valon de Borgen kaj la pordegon Coudenberg kaj atingis sen problemoj la apertajn kampojn. Tiam la malgaja procesio fuĝis kiel eble plej rapide kaj senparole preter la vilaĝon Elsene ĝis kiam ĝi atingis la arbaron Zonio. Tiam oni malpliigis la rapidecon, ĉar de tie renkontoj kun la malamiko estis malpli timendaj.
La dukino ekploris, plendante sian amaran sorton. Ŝi, la filino de eminentaj dukoj, kiu neniam malbone traktis iun alian, kiu estis amata de ĉiuj siaj regatoj pro siaj propraj virtoj kaj la bonfaroj de siaj prapatroj, devis fuĝi mizere, senhelpe kiel povra proskribitino. Ŝi perdis sian kronon kaj estis pasigonta la reston de siaj malĝojaj tagoj en fremda lando, profunde malfeliĉa kaj kliniĝante sub la pezo de tiu ĉi humiligo!
T’Serclaes provis konsoli kaj kuraĝigi ŝin. Tio ne estas la fino, li diris. La frato de duko Venceslao, ŝia edzo, estas la imperiestro de Germanio, kaj tiu potenca princo certe ne suferos, ke la dukejo Brabanto estu por ĉiam forprenita al sia plej proksima parenco.
Kaj kiam la dukino esprimis sian senkuraĝan opinion, ke la imperiestro mem havas jam tro da laboro en Germanio por povi militi kontraŭ la grafo de Flandrio kaj ties aliancanoj, t’Serclaes certigis ŝin, ke la loĝantoj de la grandaj urboj, pro kompato kaj amo al sia dukino, triumfante ribelos kontraŭ la invadintoj. Tio povis esti nur demando de tempo.
Kiam la grupo atingis la komunumon Overijse, t’Serclaes petis la dukinon permesi al li forlasi ŝin. Lia filo Everard estis vundita ĉe la kapo per ĵetŝtono dum la batalo – eble danĝere. Lia patra koro multe deziris scii, kiel fartas nun lia malfeliĉa filo. Post kelkaj kompataj kaj laŭdaj vortoj pri Everard, la dukino sincere dankis sian fidelan kaj kuraĝan protektanton. Ŝi premis ambaŭ liajn manojn kaj diris emociita:
“Adiaŭ, mia bona sinjoro t’Serclaes. Kiel volonte mi rekompencus vian elstaran alligitecon, sed ve, mi ne plu povas. Mi esperas, ke la ĉielo pagos la ŝuldon de via propra dukino donante al vi longan kaj feliĉan vivon. Adiaŭ, kaj nun ni reprenos kun la helpo de Dio nian fuĝon al Limburgo! Ek! Ek!”
La maljuna skabeno postrigardis ŝin iom da tempo kun malsekaj okuloj, returnis sian ĉevalon kaj rajdis ree tra la arbaron. Kiam post horo li atingis la grandan vojon apud Oudergem, li renkontis multajn malriĉajn homojn kaj ankaŭ kelkajn burĝojn, jes tutajn familiojn, kiuj, ŝarĝitaj per ĉiuj valoraĵoj kiujn ili posedis, estis fuĝintaj el Bruselo.
El iliaj plendoj li eksciis, ke la grafo de Flandrio kun siaj bandoj ekokupis la urbon kaj ke la tuta malsupra kvartalo ĉirkaŭ la pordego Sankta-Katarina brulis.
Apud la vilaĝo Etterbeek li vidis de fore alveni kavaliron sur ĉevalo, kiu paŝis tute kviete kaj pace, kvazaŭ nenia timo maltrankviligus lin. Ĉar li rekonis lin kiel membron de unu el la Sep Gentoj, li haltigis lin kaj demandis lin, kio okazas en Bruselo kaj ĉu estas vere, ke la malsupra urbo brulas.
“Tio estas tute ne vera,” respondis la kavaliro. “Kiel kontraŭulo de nia kapricema kaj malŝparema duko Venceslao, mi ne okupiĝis pri la aŭdaca rezisto de la Bruselanoj. La triumfantaj soldatoj incendis la pordego Sankta-Katarina en la unuaj momentoj, sed nenio alia estas detruita. La grafo de Flandrio rajdis ĉekape de siaj trupoj en la urbon ĝis sur la Vendoplaco kaj hisis sian flagon supre de la fasado de la gastejo de Sterre. Duonhoron poste trumpetistoj estis senditaj al ĉiuj stratoj por anonci en la nomo de Ludoviko, grafo de Flandrio kaj duko de Brabanto, ke al ĉiuj loĝantoj de Bruselo estis donita ĝenerala pardono pro ĉio kio antaŭiris tiun ĉi triumfon de la grafa armeo.
“Ĉu duko de Brabanto? Ĉu ĝenerala pardono!” suspiris t’Serclaes, malgaja kaj mirigita. “Li volas delogi nin. Li esperas resti nia duko!”
“Jes, kaj min surprizis ankoraŭ pli,” reprenis la kavaliro, “ke la trumpetistoj estis ankaŭ anoncantaj, ke plaĉas al la nova duko nomumi Zeger Van Heetvelde amano de Bruselo kaj indiki sep novajn skabenojn.”
“Ĉu amano Zeger Van Heetvelde? Ĉu novajn skabenojn?” grumblis t’Serclaes. Oni do tretas per la piedoj[9] sur niaj leĝoj kaj privilegioj?”
“La grafo de Flandrio ne kutimas respekti la rajtojn de la popolo, almenaŭ se li havas la povon ignori ilin, vi ja scias.”
“Sed,” rimarkis t’Serclaes, enpensigita, “vi diras, ke vi havas nenion timenda. Kial do vi forlasis la urbon?”
“Pro singardeco, amiko t’Serclaes. Nun ĉio estas trankvila en Bruselo, sed sur pluraj lokoj mi aŭdis plendi kaj furiozi la fremdaj soldatoj, ĉar ili ne rajtas prirabi la urbon. Ilia amareco estas granda. Ili povus ribeli, kaj kiu scius, kio tiam okazus en Bruselo? Mi iras pasigi kelkajn tagojn, aŭ se necese, kelkajn semajnojn ĉe mia frato en la kastelo Schoonenberg. Se vi volas iri al la urbo, eniru ĝin tra la pordego Sankta-Gudula. Tiel vi malpli riskos renkonti multajn malamikojn.”
“Via konsilo estas bona. Mi dankas vin kaj sekvos ĝin. Adiaŭ.”
T’Serclaes daŭrigis sian vojaĝon ĝis la granda vojo al Loveno. Tie li lasis sian ĉevalon en la stalo de la gastejo de Gulden Eenhoorn kaj piede eniris la urbon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.