La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


EVERARD T’SERCLAES

Aŭtoro: Hendrik Conscience

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Enkonduko

Johano IV, duko de Brabanto, duko de Limburgo[1], sinjoro de Meĥlino, mortis en 1355 sen rekta vira sukcedonto post 43 jaroj da glora regado. Li havis la grandan doloron postvivi siajn tri filojn, kaj tial, jam antaŭ sia morto, li nomumis sian plej aĝan filinon Johana sia sukcedontino.

Tio estis ebla, ĉar per akto de 1204 Filipo de Ŝvabio, imperiestro de Germanio, decidis, ke estontece Brabanto estu grafejo transdonebla ankaŭ en la virina linio. Per riĉa mondonaco Johano kompensis siajn du aliajn filinojn, Margareta, kiu edziniĝis al Ludoviko van Male, grafo de Flandrio, kaj Maria, edzino de Renaldo, grafo de Geldrio. En 1354 la reprezentantoj de la 38 Brabantaj urboj konfirmis lian decidon. En 1356 Johana kaj ŝia edzo, Venceslao de Luksemburgo, estis solene akceptitaj en Loveno kiel la novaj gedukoj de Brabanto. Ĉar Venceslao estis fremdulo, kiu ne konis la Brabantajn tradiciojn kaj kutimojn, la urboj kredis devi preni antaŭrimedojn por protekti siajn rajtojn kaj postulis, ke la gedukoj subskribu pakton, konatan sub la nomo ‘Blijde Incomst’ (Ĝoja Eniro), kiu estis fakte konstitucio, la tute unua en la mondo!

Sed Ludoviko van Male, grafo de Flandrio, dezirante mem fariĝi duko de Brabanto – precipe pro la haveno de Antverpeno –, rifuzis akcepti la aranĝon de sia bopatro kaj invadis Brabanton kun granda armeo en la sama jaro. Venceslao, kiu tiam troviĝis en Maastricht, direktis urĝan peton al sia frato, Karlo IV, imperiestro de Germanio, dum la militistaroj de Bruselo kaj Loveno rapidis renkonte al la invadinto. La batalo okazis la 17-an de aŭgusto en la domaro Scheut, inter Anderlecht kaj Molenbeek, proksime de Bruselo. Trompitaj per ruzo, la Brabantanoj, gvidataj de la grafo van Berg, faris la nesingardaĵon eliri de post la remparoj de Bruselo por persekuti la Flandrojn, kiuj estis ŝajnigintaj malstarigi sian tendaron por retiriĝi kun siaj rabaĵoj. Sed la tempo, kiam la komunumaj militistaroj povis rivali kun profesiaj soldatoj, estis pasinta. Sufiĉis, ke taĉmento de Flandraj soldatoj, kaŝitaj en najbara arbareto, atakis la flankon de la Brabantanoj por malordigi iliajn vicojn. La grafo van Berg provis restarigi la ordon, sed la retiriĝa movo rapide ŝanĝiĝis en panikon, kaj la venkintoj eniris la urbon pelmele kun la venkitoj tra la pordego Sankta-Katarina. Dukino Johana havis nur sufiĉan tempon por forlasi la palacon Coudenberg kaj fuĝi al sia bieno de Binche en Henegovio, akompanata de kelkaj damoj kaj kavaliroj.

Tiu katastrofa tago, kiu konserviĝis en la memoro de la Bruselanoj kiel la ‘Quaden Goensdag’ (Malbona Merkredo) sufiĉis al la grafo de Flandrio por ekposedi la tutan dukejon. Multaj Bruselanoj kaj Lovenanoj mortis sur la batalkampo, kaj la rezisto de la Brabantanoj estis rompita. En Maastricht Venceslao ankoraŭ ĉiam, sed vane, atendis la helpon de sia frato, la imperiestro. Ĉiuj urboj malfermis siajn pordegojn al la nova duko.

Sed la grafo de Flandrio ne longe ĝuis tiun triumfon. Brusela patricio, Everard t’Serclaes, entreprenis la liberigon de sia patrio. Sciante, ke li povas kalkuli je la helpo de siaj kunurbanoj, kiuj pene toleris la Flandran superregon, li unuigis en la nokto de la 24-a de oktobro kelkajn decidemajn virojn, grimpis kun ili trans la urban muregon proksime al la kapelo Sankta-Laŭrenco kaj ekde la loko, kie staris sia propra domo ĉe la fino de la strateto Eetengat (nun la strato Berlaymont), kaj tra strato, kiu ekde tiam ricevis la nomon ‘rue de l’Assaut’ (strato de la Atako), li malsupreniris al la Granda Vendoplaco. Danke al la mallumo li penetris nevidate en la Steldomo kaj forigis la Flandran flagon de la fasado, dum liaj kunuloj disvastiĝis tra la stratoj kriante “Brabanto al la grando duko!” Ĉie la loĝantoj kaptis siajn armilojn kaj persekutis la Flandrojn, kiuj vidis alproksimiĝi la malamikojn de ĉiuj flankoj kaj eĉ ne havis la okazon regrupiĝi. Timigitaj de la krioj de la homamaso, ili fuĝis al la pordego Sankta-Katarina, tra kiu malfermis sin la vojo al Flandrio. Sed la kunuloj de t’Serclaes jam okupis la pordegon. Al la Flandroj ne restis alia ebleco ol salti de la murego malsupren aŭ demeti la armilojn.

La liberigo de Bruselo estis signalo por ribelo en la aliaj urboj, kies loĝantoj forpelis la Flandrojn. Post la Sanktulara Festo Johana kaj Venceslao estis denove akceptitaj en Loveno kaj Bruselo. Sed Ludoviko van Male ne provis rekonkeri Brabanton kaj kontentigis sin per la okupacio de Antverpeno kaj Meĥlino.

La fame konata Flandra romanisto Hendrik Conscience [pron. Konsjáns] (*Antverpeno 1812 kaj +Bruselo 1883) estis la filo de Franca patro kaj Flandra patrino. Li estis perfekte dulingva. Li oficis kiel aktuaro de la Art-Akademio de Antverpeno. Sian unuan romanon li verkis en la franca, sed liaj amikoj, ĉiuj flandraj artistoj, inter kiuj Wappers, la pentristo de reĝo Leopoldo I, konvinkis lin verki en la nederlanda lingvo. Li aliĝis al la Flandra Movado, kiu luktas por egalaj rajtoj por la Flandroj, interalie por la rekono de la Nederlanda lingvo, tiutempe nomata ‘Flandra lingvo’, en la nova lando, kie la Franca lingvo estis la unika oficiala lingvo. En 1838 li akiris grandan famon pers sia verko ‘De Leeuw van Vlaanderen’, kiu estis tradukita en multajn lingvojn, ankaŭ en Esperanton sub la titolo ‘La Liono de Flandrio’. Reĝo Leopoldo I kuraĝigis lin daŭrigi sur tiu vojo, konsilante lin uzi nur vere Nederlandajn vortojn. Sed la franc-lingvanoj, kiuj havis grandan politikan kaj ekonomian influon en Antverpeno, tiel kalumniis lin, ke li devis forlasi Antverpenon. Tial la reĝo nomumis lin komisaro de la arondismento Kortrejko, kien li transloĝiĝis. Poste, en 1868, li transloĝiĝis al Bruselo, kie li estis nomumita konservatoro de la muzeo Wiertz.

Lia ampleksa literatura produktaro, kiu konsistas precipe el historiaj kaj idiliaj romanoj, havigis al la vastaj Flandra loĝantaro bonan kaj valoran legaĵon, kiu estis ankaŭ ŝatata en la eksterlando. La temojn de siaj historiaj romanoj li serĉis en la riĉa historio de Flandrio kun la celo konsciigi la Flandran popolon pri ĝia glora pasinteco kaj veki en ĝi nacian fierecon. La influo de liaj verkoj estis tiel granda, ke oni diris, ke li instruis legadon al sia popolo. Lia plej konata verko estas sen ia dubo ‘De Leeuw van Vlaanderen’ (La Leono de Flandrio) (1838), en kiu li priskribis la liberigan lukton de Flandrio, komence de la XIV-a jarcento, kontraŭ la Franca superregado. Aliaj historiaj verkoj estas ‘Jacob van Artevelde’ (1849), ‘De Boerenkrijg’ (La Kampula Milito) (1853), ‘De Kerels van Vlaanderen (La Viroj de Flandrio) (1870), ‘Everard t’Serclaes’ (1870) k.c. Sed li ankaŭ verkis samtempajn kaj kamparajn rakontojn kiel ‘Blinde Rosa’ (Blinda Roza) (1850), ‘De Loteling’ (La Konskripto) (1850), ‘Baas Ganzendonck’ (Mastro Ganzendonck) (1850), kiun oni konsideras kiel lian plej bonan verkon, k.c.

Kvankam la romano ‘Everard t’Serclaes’ estas tipe romantika literaturaĵo, kun abundaj preskriboj de sento,j, tute laŭ la tiutempa literatura modo, ĝi elstaras per ĝia perfekta konstruo. En ĝi la verkisto montras sin ne nur bonega rakontisto, sed li ankaŭ skrupule respektas ĉiujn historiajn faktojn.

Laŭ legendo sankta Goriko, ĉefepiskopo de Kameriko (Cambrai en norda Francio) trairis ĉirkaŭ 580 p.K., riskante sian vivon, la arbaron Zonio. Li konstruis modestan kapelon sur malgranda insuleto en la rivero Zeno. Sur la sama insuleto poste estis konstruita kastelo-fortreso, kiun oni nomis ‘Broeksala’, signifanta ‘domo en la marĉo’. Ekde de la X-a jarcento komercistoj ekloĝis en la valo de la rivero Zeno sur la dekstra bordo en la proksimeco kaj sub la protekto de kastelo-fortreso sur la insulo Sankta-Goriko. Fine de la X-a jarcento la grafo de Loveno akiris la grafejon en kie situis la nova aglomeracio. Dum la sekvanta jarcento la nova urbo rapide disvastiĝis sur ambaŭ bordoj de Zeno, sed precipe dekstre ĝis sur la montetoj kiuj etendiĝas paralele al la rivero. Tiel la urbo atingis la monteton sur kiu oni konstruis la preĝejon Sankta-Miĥaelo kaj Sankta-Gudula (ekde 1047) kaj alian monteton, Coudenberg, sur kiu la grafo konstruis kastelon en la XII-a jarcento. Kvankam la plej malnova ĉarto, donita de Henriko I, duko de Brabanto, datiĝas el 1229, la unuaj privilegioj de la urbo estas multe pli maljunaj. En 1154 Bruselo elektis siajn proprajn skabenojn. En la XII-a jarcento oni ankaŭ ĉirkaŭis la urbon per larĝaj remparoj kaj fosaĵoj. La estiĝo de la floranta drapindustrio multe kontribuis al la evoluo kaj prospereco de la urbo kaj necesigis la konstruon de novaj kvartaloj en kaj ekster la remparoj. La gvidado de la ekonomia vivo, same kiel la regado de la urbo, estis tute en la manoj de la patricioj, nomataj la ‘gentoj’, konsistantaj el la plej malnovaj familioj. Nur en 1421 la popolo sukcesis per revolucio akiri por la metioj la rajton kunregi la urbon. Sekve de la milito de 1356 inter Flandrio kaj Brabanto novaj multe pli altaj remparoj estis konstruitaj inter 1357 kaj 1379. Ĝis en la tridekaj jaroj de la deknaŭa jarcento ili formis la limojn de la urbo.

Pieter Jan Doumen


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.