La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
EVERARD T’SERCLAESAŭtoro: Hendrik Conscience |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Povis esti ĉirkaŭ la naŭa. La nokto estis tiel malluma, ke estis neeble distingi eĉ tre grandajn objektojn sur la stratoj de Bruselo. Dum la lastaj tagoj oni ĝuis eksterordinare belegan veteron, sed nun la vento subite turniĝis nordokcidenten, kaj opaka, malvarma nebulo plenigis la aeron. La bonaj civitanoj jam antaŭlonge enlitiĝis, kaj en la urbo regis morta kvieteco. Nur tie kaj tie ĉi en la domoj oni vidis ankoraŭ la flamon de lampo, sed ĝi flagris senbrile kaj malvigle kiel lampiro.
En tiu momento nigra vira ombro, volvita en bruna mantelo kun kapuĉo sur la kapo, ŝteliris tra la nokto preter la urba pesilo al la rivero Zeno, transiris la ponton kaj singarde proksimiĝis al la strato Borgwal, mallarĝa strato, kiu kondukis al la akvomuelejo de mastro Grijspeert, la dojano de la fulistoj. Alveninte ĉe angulo de la strato, li subite haltis, kliniĝis kvazaŭ por povi pli bone rigardi tra la mallumo kaj murmuris al si mem:
“Tie estas iu! Ĉu amiko aŭ malamiko? Ni rigardu. Mia tranĉilo troviĝas malfermita en mia poŝo… Kaj se tio estas spiono de la amano…”
Li daŭrigis en la direkto de la preĝejo Sankta-Goriko, de kie li ankoraŭ aŭdis la brueton de alproksimiĝantaj paŝoj. Sed verŝajne ankaŭ la alia promenanto timis esti spionata aŭ rekonita, ĉar ĉiuj bruetoj ĉesis, kaj kiel ajn la unua aŭskultis kaj per superstreĉitaj pupiloj ĉirkaŭrigardis ĝis eĉ sur la tombejo ĉirkaŭ la preĝejo Sankta-Goriko, li aŭdis nenion plu.
“Ĉu li sinkis en la grundon?” li grumblis. “Ĉu mi efektive estas spionata? Ho, se mi estus certa pri tio kaj ekhavus lin inter miaj manoj …! Tiel certe kiel mi estas la dojano de la buĉistoj…!”
Post momento da pensado li transiris la ponton de la Judoj en sia maldekstra flanko, eniris la strato Ververs kaj do revenis laŭ la saman vojon. Aŭdante nenion plu, li ĉirkaŭiris la angulon de la strato Borgwal kaj volis frapi sur la pordon de la folmuelejo de mastro Grijspeert ĉe la fino de la strato, kiam li aŭdis denove iun malantaŭ sia dorso kaj vidis malrapide proksimiĝi nigran ombron ŝtelirantan preter la domojn.
Grumblante pro malpacienco kaj kolero, li iris, kun la mano sur la tranĉilo, rekte al la nekonato kaj demandis lin per retenita voĉo, sed en decidema, ordona tono:
“Kiu muelas tie?”
“La vento,” oni respondis.
“Kiel do, vi mastro Lankhals?”
“Jes, mastro Pex, estas mi.”
“Feliĉe, ke vi estas amiko. Mi jam havis mian tranĉilon en la mano.”
“Ĉu vian tranĉilon? Estus danĝere uzi ĝin en tiu ĉi strateto. Ni devas resti trankvilaj. Jam estas malfrue. Venu amiko Pex, ni eniru.”
Ili proksimiĝis al la pordego de la folmuelejo kaj frapis trifoje.
“Kiu muelas ĉi tie?” oni demandis tre mallaŭte tra la spiontruo.
“La vento.”
“Mastro Lankhals, la dojano de la forĝistoj,” estis la respondo, kaj la pordego ŝajnis malfermiĝi kaj refermiĝi per si mem, ĉar la servisto tenis sin kaŝita en la mallumo kaj restis senparola.
Malgranda noktlumo, kiu flagretis en la fino de longa koridoro, montris al ili la direkton en kiu ili devas iri. Survoje Lankhals retenis sian kunulon kaj demandis lin:
“Mastro Pex, ĉu vi ankoraŭ vidis sinjoron t’Serclaes post la lasta kunveno?”
“Dufoje.”
“Ĉu li parolis al sinjoro Clutinc?”
“Jes. Sinjoro Clutinc akceptis kaj donis sian parolon de honoro.”
“Despli malbone. Ni bedaŭros tiun decidon poste, amiko Pex. Ni, metiistoj kaj komercistoj, ne estus devintaj allasi kavalirojn en nian rondon, almenaŭ ne en nian sekretan konsilantaron.”
“Vi ja pravas, mastro Lankhals. Mi kontraŭstaris la proponon tute kiel vi, sed t’Serclaes faris ĝin, kaj kion t’Serclaes deziras, tion, la aliaj akceptas kun sklava submetiĝo.”
“Kiel humiliga tio estas por ni! Tiu malkuraĝo profunde ofendas min. La membroj de la gentoj estas niaj denaskaj malamikoj, sed en gravaj aferoj ni povas fari nenion alian ol obei ilin. Ĉu ni ne meritas esti malestimataj kaj subpremataj de tiuj homoj pro tiu malkuraĝeco? Kaj kial oni ĉiam elektas tiun t’Serclaes? Ĉu do ne estas inteligentaj kaj saĝaj viroj en la metioj?”
“Certe, vi mem, mastro Lankhals…”
“Mi ne parolas pri mi mem. Sed estas honto, ke ni ĉiam devas esti kondukataj per la nazo kiel etaj knaboj fare de la gentoj. Ekzemple, mastro Pex, ĉu ni bezonas kavalirojn por konduki nin al la batalo? Kiu el ili estas pli kuraĝa ol vi?”
“Ke mi posteniĝos antaŭ nenia danĝero, ĉiuj scias. Sed koncerne t’Serclaes, ni devas toleri lin, ĉar sen li ni povas fari nenion.”
“Ĉu vi parolas serioze? Tio estas malĝusta penso.”
“Sed ne: t’Serclaes havas grandan aŭtoritaton ĉe la popolo kaj eĉ ĉe la dojanoj de la metioj.”
“Ili estas senprudentaj!” grumblis Lankhals. “Ĉiam ili metas sin sub la komandon de membroj de la gentoj, kvankam ili scias proprasperte, ke tiuj orgojlaj homoj finfine perfidos la popolon… Kaj tute ne mirigus min, se t’Serclaes mem… Oni frapas sur la pordegon. Ni ne estas la lastaj. Ni eniru.”
Je la fino de la longa koridoro ili eniris vastan ĉambron, specon de magazeno, kiu estis prilumata nur per eta lampo, kies radioj apenaŭ atingis la angulojn de la ĉambroj. Ĉiuflanke oni vidis pakoj de drapo amasigitaj kontraŭ la nudaj muroj. En la anguloj pelmele kuŝis lignaj kadroj kaj folista ilaro. Ĉe la tablo el malglata kverka ligno dudeko da viroj sidis sur benkoj aŭ drapopakoj, kiujn oni aranĝis kiel sidejojn. Sendube oni prenis tiujn antaŭrimedojn, por ke, se la konspirantoj devus fuĝi tra Zeno en kazo de surprizo, en tiu magazeno restu nenia rekonebla spuro de ilia ĉeestado.
La ĉeestantoj estis plej ofte dojanoj de la metioj aŭ aliaj gravaj viroj, kiu apartenis al la rango de la laboristoj aŭ la komercista burĝaro. Krom la maljunan t’Serclaes oni vidis nenian membron de la gentoj. t’Serclaes sidis en ilia mezo, eksplikante al ili la rezultaton de sia misio apud sinjoro Clutinc, kiam eniris Pex kaj Lankhals. Li rekomencis sian eksplikadon kaj, kvankam Lankhals kelkfoje interrompis lin per malaproba grumblado, la aliaj akceptis lian paroladon per aplaŭdo.
“Mi diras, ke ni plenumis stultan nesingardaĵon,” murmuris la dojano de la forĝistoj. “Memoru, Sinjoroj, ke mi voĉdonis kontraŭ la dungo de sinjoro Clutinc. Konfidi niajn sekretojn, nian vivon al membro de la gentoj, al hereda malamiko de la burĝaro!”
“Sed kiu donas al vi la rajton tiel paroli?” severe replikis t’Serclaes. “Ĉu ne estas inter la gentanoj multaj viroj kiuj neniam hezitis verŝi sian sangon por nia lando kaj nia duko?”
“Kondiĉe, ke ili restu la mastroj kaj ne la sklavoj!”
“Tio estas vera,” konfirmis Pex.
“Sed ĉu mi do ne estas membro de la gentoj?” demandis t’Serclaes.
“Jes, sed tio estas tute alia afero,” respondis la dojano de la forĝistoj. “Nu, ni vidos, kiel tio finiĝos. Sinjoro Clutinc ne estas ĉi tie, kaj li posedas nian sekreton!”
“Post nelonge li aperos en tiu ĉi kunveno,” diris t’Serclaes. “Mi parolis al li ankoraŭ antaŭhieraŭ, konsilante lin veni iomete pli malfrue, por ke ni ĉiuj estu ĉi tie ĉe lia eniro. Li estas lojala kaj laborema viro, kiu en mallonga tempo ricevis de deko da kavaliroj la promeson, ke ili batalos kun siaj viroj en la solena momento de la liberigo de Brabanto.”
“Promesoj de kavaliroj! Ĉu ni apogu nin sur ilin?” murmuris Lankhals. “Kaj se ni estus perfiditaj…?”
“Ha, amikoj, ni ne estu malgrandanimaj!” interrompis lin t’Serclaes, ĉagrenita. “Ni direktu la rigardon ne preter la celo, sed al la celo mem. Ke dum normalaj tempoj vi luktas kontraŭ la gentoj por kontesti al ili certajn privilegiojn, tion oni povas kompreni. Sed ĉi tie ne temas pri pli malgranda aŭ pli granda supereco de la gentoj. Ni liberigos nian patrion kaj redonos al la filino de nia antaŭa duko la tronon de ŝia patro, kiu estis forrabita al ŝi per perfido kaj perforto. Tio estas nia sola celo, kaj kiu volas kunlabori kun ni por atingi ĝin, li estu kavaliro, burĝo aŭ metiisto, li devas esti bonvena ĉe ni. Certe, tro facila kaj tro granda fido povas malutili, sed ne malpli paraliza estas malracia kaj malsaneca malfido, kiu vidas ĉie kaj en ĉiu viro perfidon kaj perfidonton.”
Lankhals kaj Pex ŝajnis malkontentaj pri tiu admono, kiu – ili sciiis tion – estis direktita kontraŭ ili. Ankaŭ dojano Grijspeert murmuris malaprobe, sed la aliaj membroj de la kunveno klare montris, ke ili konsentas kun la vortoj de t’Serclaes.
“Ni ne disputu pri tiaj bagatelaĵoj,” diris tiu ĉi, “kaj ni plue provu unuanime alŝtrebi la liberigon de nia gepatra urbo. Pasintfoje ni ne kuraĝis aŭ ne kapablis fiksi tiun grandan tagon. Nun ni reprenu la interkonsiliĝon pri tiu grava temo, ĉar nur tial ni kunvenis hodiaŭ. Je kiu tago kaj kiu horo ni entreprenu tiun decidan provon? Kiu demandas la parolon?”
“Mi deziras paroli, Sinjoro Prezidanto,” diris dikventra bierfaristo. “Depost la antaŭa kunveno estas denove pasinta pli ol semajno. Niaj viroj akuzas nin pri malkuraĝo. Ĉiu tago valoras pli ol oro por ni. Oni ne scias, kio povos okazi. Mi do diras: ju pli frue, des pli bone.”
“Post du aŭ tri tagoj,” konfirmis Pex.
“Tio estas nur vanaj vortoj,” rimarkis la dojano de la bakistoj. “La metioj estas ankoraŭ nesufiĉe preparitaj. La pasto estas ankoraŭ nematura.”
“Tro matura, multe tro matura, vi volas diri” rediris la bierfaristo. “La biero estas forte fermentanta. Se oni faros nenion baldaŭ, la kruĉo krevos. Se la popolo ribelus sen atendi nian ordonon, ĉio perdiĝus.”
“Nun ĉiuj niaj viroj estas plenaj je fervoro kaj sopiras je la batalsignalo,” aldonis la dojano de la forĝistoj. “Oni devas forĝi la feraĵon, kiam ĝi estas varmega, sed se oni lasas ĝin malvarmiĝi…”
“Vi troigas la malpaciencon de la metioj, kaj krome, ni ankoraŭ ne estas pretaj,” diris drapkomercisto.
“Ĉu ne pretaj?” interrompis Lankhals. “Kio ankoraŭ necesas por tio? Vi certe volas atendi, ĝis kiam la grafo reiros por streĉi iomete pli la pendumilŝnuro ĉirkaŭ via kolo!”
“La grafo ne revenos dum longa tempo,” rediris la drapkomercisto. “Sen sufiĉa nombro da armiloj, sen almenaŭ tricent aŭ kvarcent arbalestoj estus tro riska doni la signalon de la ribelo. Ni do atendu ĝis kiam ni estos havigintaj al ni la necesajn armilojn. Konsideru, ke ni povos nur unufoje riski tion. Se ni maltrafos la venkon, nia afero estos perdita por ĉiam. Por batali nokte kontraŭ bone trejnitaj militistoj, ni nepre devos havi sufiĉan nombron da arbalestoj. Se ne, la soldatoj pafmortigos niajn virojn jam de for, antaŭ ol ni povos proksimiĝi.”
“Kaj kian prokraston vi rekomendas al ni?” demandis voĉo.
“Prokraston de almenaŭ tri semajnoj,” estis la respondo.
Ridoj kaj murmuroj estiĝis en la flanko de la tablo, kie sidis Lankhals kaj siaj amikoj.
“Tri semajnojn!” ili kriis. “Tiam la grafo certe estos reveninta!”
“Se mi ne konus pli bone Jacobon Grols, mokis Pex, “mi pensus, ke la amano parolas tra lia buŝo. Tri semajnojn! Tiam ni same tiel bone metos la manojn sur la genuojn por ĉiam.”
“Li esperas, ke intertempe nia duko Venceslao estos reveninta el Limburgo kun armeo,” diris la teksisto.
“Mi konfesas, ke estus la plej bona solvo,” konfirmis la drapkomercisto. “Tiel ni estus certaj pri nia afero. La duko ekstere, la metioj interne, kaj la malamiko premata inter du armeoj.”
“Sed estas naive ĉiam reveni kun la sama espero,” murmuris Grijspeert. “Ni ja scias, ke nia duko ne venos. Li jam konsideros sin feliĉa, se li povos defendi Limburgon kontraŭ la Lieĝanoj kaj la grafo de Namuro.”
“Permesu min alparoli kvin minuton, amikoj,” diris t’Serclaes. “Ni efektive ankoraŭ ne estas tute pretaj, sed post kelkaj tagoj ni havos sufiĉe da armiloj. Sur diversaj lokoj estas kaŝitaj proksimume ducent arbalestoj. Per ili ni kapabligos nian avangardon kontraŭstari la malamikajn pafistojn. Aliajn armiloj oni povas facile fari. En ĉiuj forĝejoj, en ĉiuj ĉarpentejoj kiuj estas kun ni, ŝajne estas farataj diversformaj bariloj. Sed tiuj bariloj fakte estas pikstangoj, lancoj, klaboj kaj glavoj, kiujn disponigos al ni la tranĉilfaristoj. Krome estas la armiloj, kiujn multaj el ni kaŝis por eskapigi ilin al la traserĉadoj de la domoj. Mi trovas, ke koncerne tiun ĉi punkton ni povos estis tute trankvilaj”
“Nu do, ĝis postmorgaŭ!” kriis Lankhals.
“Lasu min daŭrigi,” rediris t’Serclaes. “De nia indulgema dukino ni ne povas atendi ian helpon. Ke la grafo de Flandrio povus reveni el Fancio post mallonge, mi ne kredas. Sed mi scias, ke la amano suspektas nian sekretan aktivecon. Se ni ne rajtas riski fari la grandan baton, antaŭ ol ni estas pretaj, ni ankaŭ ne rajtas endanĝerigi ĝin, donante per nia hezitado kaj prokrastado al niaj malamikoj la tempon, malsukcesigi nian provon. Kelkaj el ni esperas je helpo de ekstere kaj volas atendi nedifinitan tempon. Tiu estas tre danĝera opinio. Mi volas fari al vi prononon, kiu povas kontentigi ĉiujn. Hodiaŭ ni estas la 16-an de la monato. Post ok tagoj estos la festo de sankta Krispeno. La antaŭvesperon la metioj de la ŝufaristoj, la rimentranĉistoj, la tanistoj kaj la aliaj viroj de la leda gildo celebros la jarfeston de sia patrono. Tiel estos vigleco en kelkaj kvartaloj de la urbo, sen ke tio vekos la atenton de la amano kaj de la okupaciantaj trupoj. Tiam la grafaj soldatoj jam delonge dormos. –
Do mi petas vin nun trankvile interkonsiliĝi pri tiu propono.”
La granda plimulto de la membroj konigis sian aprobon per laŭta ĝojkriado, sed ĉe la du finoj de la tablo oni murmuris malkontente. Lankhals kaj liaj amikoj trovis prokraston de ok tagoj tro longa. La drapkomercisto kaj la dojano de la bakistoj opiniis, ke estas tro aŭdaca kaj danĝera riski la baton antaŭ ol ili estos tute pretaj.
“Pri tiu ĉi punkto oni jam diris ĉion eblan dum la lasta kunveno! Ni estas sufiĉe informitaj. Nia prezidanto pravas. Balotadon, balotadon!” kriadis multaj membroj.
T’Serclaes submetis la proponon al balatado. La rezultato estis, ke dek kvar membroj deklaris sin por kaj ses kontraŭ. La propono estis do nerevokeble akceptita.
“Nun, amikoj,” diris t’Serclaes, “mi nun mallonge priskribos al vi la manieron, kiel miaopinie ni povos organizi nian decidan provon en tiu granda tago. Ĉiuj niaj viroj estos avertitaj de la membroj de tiu ĉi kunveno kaj al aliaj fidindaj viroj ni donos la signalon en la antaŭvespero de la festo de sankta Krispeno. Tiu signalo estos alarmsonorado per la sonoriloj de la preĝejo Sankta-Nikolao. Ĉiuj aliaj preĝejoj kaj monaĥejoj respondos ĝin. La feston de la ŝufaristoj, tanistoj kaj rimentranĉistoj ĉeestos multaj membroj de la metioj – multe pli ol kutime. Ili scias, kie en la ĉirkaŭaĵo estas kaŝitaj armiloj por ili. La aliaj metiistoj staros pretaj en ĉiuj kvartaloj de la urbo. Subite la sonoriloj eksonoros la alarmon, trumpetoj ekresonos. Ĉiuj armitaj viroj kuros al la Granda Vendoplaco kaj superfortos la skabendomon. Ni okupos kaj baros la stratojn ĉirkaŭ la Granda Vendoplaco, kiu do fariĝos nia fortreso. Ni sendos fortajn trupojn en ĉiuj direktoj por forpeli la grafajn trupojn, kiuj alkuros…”
Subite liaj eksplikoj estis interrompitaj per la apero de Hugo Clutinc. Salutinte la kunvenon kaj haste preminte la manon de la dojanoj kiujn li konis, li laŭte diris al t’Serclaes.
“Mi frapis sur la pordon de via domo iomete post la naŭa. Vi jam eliris. Mi estis rapidanta ĉi tien, kiam mi renkontis ĉe la preĝejo Sankta-Nikolao du amikojn-kavalirojn, kiuj pasigis la vesperon ie en bona societo. Ili volis scii, kien mi iras kaj rifuzis forlasi min. Mi timis veki ilian suspekton kaj nur kun peno sukcesis liberigi min de ili post longa promenado, ĉar ili estis tre gajaj. Tio estas la kaŭzo, kial mi iomete malfruas.”
Li metis la manon en sian poŝon kaj eligis el ĝi fermitan leteron, dirante:
“Sinjoro t’Serclaes, mi havas urĝan mesaĝon por vi. Apenaŭ vi forlasis vian domon, urba kuriero alportis tiun ĉi leteron kun la rekomendo serĉi vin kaj enmanigi ĝin al vi. La afero ŝajnas tre grava, kaj via servisto multe konfuziĝis. Ĉar mi estis venonta ĉi tien, mi akceptis porti la leteron al vi. Estas mirige, ke la amano sendas ĝin al vi.”
“La amano!” ekkriis ĉiuj, mirigitaj. “Kion tio signifas?”
Pex kaj liaj amikoj rigardis unuj la aliajn murmurante, kaj iliaj fiksaj rigardoj atestis, ke en iliaj mensoj tuj ekestis grava suspekto. Ĉu t’Serclaes estis en sekretaj rilatoj kun la amano? Aŭ ĉu la skribaĵo estis nur provo persvadi lin plenumi perfidon?
Ilia malfido ankoraŭ pligrandiĝis, kiam ili vidis, ke t’Serclaes hezitas malfermi la leteron.
“Legu ĝin laŭtvoĉe. Ni volas scii, kion la amano diras al vi!” ekkriis la dojano de la forĝistoj.
“Jes, jes, laŭtvoĉe!” ripetis multaj voĉoj.
“Estas mia intenco, amikoj, informi vin pri la enhavo de tiu ĉi letero, kies sendo mirigas min pli ol vin,” respondis t’Serclaes, rompante la sigelon. “Ekde la malfeliĉo de nia patrio, tio ĉi estas la unua vorto kiun mi ricevas de la amano. Sendube estas falsa ŝnurkaptilo… Vi aŭdos tion: aŭskultu.”
Kaj malrapide kaj kun emfazo li legis jenajn vortojn:
“Mi, la Amano de Bruselon, petas Sinjoron t’Serclaes, la patron, veni al mia domo morgaŭ frumatene antaŭ la oka. Mi devas komuniki al li ekstreme gravan kaj teruran sekreton. Se li venos, mi dankos lin. Se li ne venos, li eterne bedaŭros tion.”
Ion alian la letero ne enhavis.
Iom da tempo regis profunda silento en la kunveno, kaj ĉiuj rigardadis unuj la aliajn kun granda miro.
“Teruran sekreton! Kio tio povas esti?… La amano kiu pretas fari servon al sinjoro t’Serclaes? Ĉu ili denove fariĝis amikoj?” oni murmuris.
“Nu, ĉu la Sinjoro Prezidanto ne devas ekspliki ion al ni?” demandis Lankhals en akra tono.
“Ĉu ekspliki ion?” respondis t’Serclaes. “Mi scias absolute nenion. Certe estas trompo. Kio alia povus veni de tiu malica viro, kiu vendis Brabanton kaj ĝiajn legitimajn princojn por fariĝi amano de Bruselo?”
“Ĉu vi iras morgaŭ al li?” demandis Pex.
“Ne. Nur la penso, ke mi troviĝus en la ĉeesto de tiu malkuraĝa perfidulo de la patrio igas min tremi pro indigno.”
“Ĉu mi povus preni la parolon?” demandis Clutinc. “Mi opinias, Sinjoroj, ke vi malpravas. Anstataŭ malhelpi sinjoron t’Serclaes iri al la amano, mi petus lin fari tiun malagrablan viziton por la bono de nia afero. Kiu povas scii, ĉu la amano mem, eĉ se li volus trompi t’Serclaes, ne rivelus al li aferojn, kiuj povus utili nin? Kaj ĉu ni ne eterne bedaŭrus, se tio estus tiel, ke ni neglektis uzi la falsecon de la malamiko por malkovri liajn kaŝitajn celojn? Oni murmuras en mia maldekstra flanko. Ĉu oni malfidas sinjoron t’Serclaes? Mi indignas pro tia maljusteco. Kiu asertas ami pli arde ol li siajn landon kaj dukinon? Ke li parolu laŭtvoĉe! Kvankam nur ĉi-vespere unue allasita al tiu ĉi kunveno, mi esprimas mian opinion kiel libera viro. Mi proponas, ke la kunveno petu, kaj se necese ordonu al sinjoro t’Serclaes, iri morgaŭ al al amano.”
“Li provos tenti lin,” krude diris Lankhals.
“Ĉu vi rigardas sinjoron t’Serclaes kiel infanon?” rediris Clutinc. “Inteligenta kiel li estas, li certe ne permesos al la amano kapti lin. Inter ili estos lukto de saĝeco kaj lerteco. Ne estas dubo, almenaŭ ne por mi, kiu gajnos tiun lukton. Tiam ni plene konos la gravan kaj teruran sekreton, pri kiu parolas la amano, kaj povos tiri nian profiton el ĝi, dum la nescio en kiu nin vivas nun, povos esti fatala por nia afero.”
Komence t’Serclaes petegis la kunvenon ne ordoni lin viziti la amanon. Van Heetvelde estis lia nerepacigebla malamiko: li timis la malicajn ruzojn de la perfidulo. Tiu legitima antipatio, kiun li sentis kontraŭ la landvendisto, eble forprenus al li ĉiun saĝecon kaj kvietecon. Sed li fine rekonis, ke Clutinc kaj la aliaj, kiu provis konvinki lin fari tiun viziton al la amano, eble pravas, kaj cedante al iliaj petoj, li deklaris sin preta fari tiun malagrablan kaj eĉ dolorigan paŝon, se la kunveno ordonus lin fari ĝin.
Post kiam oni parolis ankoraŭ kelkan tempon pri la propono de Clutinc, iu petis balotadon. Malgraŭ la kontraŭstaro de Pex kaj liaj kunpartianoj, oni decidis per preskaŭ plena unuanimeco de la voĉoj, ke morgaŭ matene t’Serclaes direktu sin al la amano.
“Tiel estu, mi obeos,” diris t’Serclaes. “Tiu punkto estas do pritraktita. Ni daŭrigu niajn diskutojn. Dum la ok tagoj kiuj ankoraŭ apartigas nin de la antaŭvespero de la festo de sankta Krispeno, ni devas ankoraŭ decidi pri centoj da malgrandaj, sed gravaj aferoj. Tiu kunveno ne povas esti kunvokata ĉiutage. Tio estus tro danĝera. Tial mi opinias, ke estus bone, ke vi elektu el via medio tri personojn kaj donu al ili plenan potencon decidi kaj ordoni en via nomo. Tio estas, miaopinie, la sola maniero ebligi nin disvolvi grandan aktivecon kaj doni firman unuecon al nia provo liberigi la patrion.”
La propono estis aplaŭdita de ĉiuj, kaj kelkaj voĉoj kriis:
“La sinjoroj t’Serclaes kaj Clutinc! – Mastro Grols! – Varinx! – De Bruin! – Lankhals!”
“Jes, jes, vi nur faru!” Pex kolere ekkriis. “Mi ja vidas, kion vi denove elpensaĉis! Inter la ses membroj, kiuj ordonos nin kiel veraj armeestroj, vi nomumos du kavalirojn! Estas kvazaŭ vi farus tion intence por inspiri malfidon al la metioj kaj amarigi ilin! Sinjoro Clutinc eble koleriĝos kontraŭ mi, sed mi nur plenumas mian devon kontraŭ la patrio sentime. Li do permesu min diri, ke li estas ankoraŭ tro nova en nia grupo, kaj niaj viroj tre malvolonte ricevus ordonojn el lia buŝo!”
“Vi pravas, mastro Pex,” respondis Clutinc. “La membrojn kiuj prononcis mian nomon, mi elkore dankas pro ilia amikeco, sed mi deklaras, ke mi estas konvinkita, ke inter ni ĉiuj mi estas la malplej taŭga por esti unu el viaj plenpotenculoj!”
“Sufiĉas! Ni balotu! Ni balotu!” kriis la plimulto.
“Mi petas la parolon!” kriis Lankhals.
Kaj sen atendi, ke oni donu al li la parolon, li diris tre akratone:
“Mi kontraŭas ĉian balotadon! Ni ĉiam havos sufiĉe da tempo plenumi fatalan stultecon. Vi decidis, ke morgaŭ nia prezidanto vizitos la amanon. Ni ne scias, kio estos dirita aŭ pritraktita inter ili. Ĉiakaze tiu vizito povus havi kiel sekvon, ke ni devos ŝanĝi nian tutan aktivecon kaj eble plifruigi aŭ ankoraŭ pli prokrasti la tagon de nia granda provo. En tia nescio estas antaŭtempe kaj vane fari ian ajn decidon. Krom tio, nia prezidanto devos raporti al ni ĉion kion li aŭdos ĉe la amano. La aliaj povas esti trankvilaj. Mi do proponas ĉesigi tiun kunvenon kaj decidi, ke morgaŭ je la sama horo ni denove kunvenu ĉi tie en la fulmuelejo de mastro Grijspeert. Tuj kiam sinjoro t’Serclaes estos rakontinta al ni sian interparoladon kun la amano, ni povos repreni niajn interkonsiliĝojn, bone konante tiam la situacion kaj konkludi, kio estos la plej bona kaj utila solvo niaopinie.”
Ĉi-foje la plej multaj membroj, kaj ankaŭ t’Serclaes kaj Clutinc, esprimis sian konsenton kun Lankhals. Per baloto la kunveno unuanime akceptis lian proponon.
“Estas do decidite,” diris t’Serclaes, “ke ni denove kunvenu ĉi tien morgaŭ. Tio estas saĝa aranĝo laŭ mi. La sekreto kiun la perfidulo konfidos al mi, povus premi pezege kaj dolorige sur mian koron. Mi dankas mastron Lankhals, ke li donis al mi la eblecon malŝarĝi min de ĝi en via ĉeesto… Ni nun finu la kunvenon kaj forlasu la loĝejon de mastro Grijspeert en la kutima maniero, t.e. unu post la alia kun mallongaj intervaloj. Ĉiu el ni scias je kiu flanko de la urbo transiri Zenon sur la ponto ĉe la Kraan. Tiuj antaŭrimedoj estas necesaj, Sinjoro Clutinc, por ne veki suspekton kaj teni kaŝita la sekreton de niaj kunvenoj. Nun, amikoj, lasu min foriri la unua. Mi kore dankas kaj salutas vin ĉiujn. Ĝis morgaŭ!”
Li ĵetis sian mantelon sur la ŝultrojn kaj forlasis la kunvenejon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.