La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EVERARD T’SERCLAES

Aŭtoro: Hendrik Conscience

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VIII

Post nokto, perturbata per impulsoj de kolero kaj maltrankvileco, la maljuna t’Serclaes ellitiĝis ĉe la taĝigo.

Ankoraŭ ne estis la sepa matene, kiam li, kun mantelo sur la ŝultroj, forlasis sian domon por fari al la amano la viziton komisiitan al li.

Li paŝis preter la monteto Sankta-Miĥaelo kaj supreniris la straton Berg. Ĝis tiam rideto ŝvebis sur liaj lipoj, sed nun lia vizaĝo sombriĝis. Ankoraŭ kelkajn momentojn kaj li estis aperonta antaŭ sia malamiko, antaŭ la vendinto de Brabanto, antaŭ la viro kiun li malestimis kaj kiu malamis lin. Kion la amano estus dironta al li? Ĉu li volus streĉi kaptilon al li aŭ per ruzoj logi el lia buŝo la plej gravajn sekretojn? Certe estus stulte voli esti sincera al la falsulo, kaj li, t’Serclaes, ne hezitus, se necese, mem trompi la trompanton.

Kiam li atingis la Putterij kaj de for ekvidis la domon de Van Heetvelde, liaj okuloj ekbrilis. Amara mokrido plena je malestimo faldis siajn lipojn, kaj li levis la kapon kvazaŭ sento de fiereco subite ŝveligus lian bruston.

Li klare rememoris la orgojlon de la amano, kaj sian propran timon, ke tiu ĉi eble volos humiligi lin, igis lin armi sin anticipe kontraŭ tio.

Li eniris la domon kaj ordonis al servisto anonci lin al sia mastro. Sed verŝajne la servisto jam estis recivinta ordonojn, ĉar li malfermis la pordon de la salono, dum li kriis per laŭta voĉo:

“Sinjoro t’Serclaes!”

Subite ambaŭ viroj staris unu kontraŭ la alia, preskaŭ nevideble kliniĝante kaj preskaŭ neaŭdeble salutante sin. Ambaŭ faris kelkajn paŝojn antaŭen, rigardante en la okulojn de la alia: t’Serclaes per fiera, malvarmeta rigardo, Van Heetvelde per la brila rigardo de venkinto kaj kun mistera rideto sur la lipoj, vizaĝesprimo en kiu oni povus legi malamikecon kaj moko.

’t Serclaes la unua rompis la silenton.

“La Sinjoro Amano deziris, ke mi vizitu lin. Jen mi estas. Kion gravan li volas komuniki al mi?”

“Bonvolu sidiĝi, Sinjoro t’Serclaes,” diris Van Heetvelde, antaŭenŝovante seĝon.

“Via ĝentileco al mi estas superflua,” murmuris t’Serclaes. “Konversacio inter ni povas daŭri nur momenton.”

“En tio vi eraras, kaj vi tuj rekonos tion. Do, bonvolu preni seĝon kiel mi.”

Kiam ili estis sidiĝintaj unu kontraŭ la alia, t’Serclaes grumblis, malkontenta.

“Tiel estu. Sed mi petas vin: estu konciza. Mi ne havas multan tempon perdenda.”

“Jam delonge ni estas malamikoj, mi ja scias,” diris la amano. “Niaj opinioj ege malsamas, kaj se vi povus fari malbonon al mi, grandan malbonon, vi ne hezitus fari tion. Sed dum la vivo de homo povas estiĝi cirkonstancoj tiel teruraj kaj tiel dolorigaj, ke, se nia plej granda malamiko fariĝus ilia viktimo, ni sentus kompaton pro lia sorto, kiom ajn…”

“Vi dure elprovas mian paciencon!” interrompis lin t’Serclaes. “Lasu tiujn ĉirkaŭvojojn aŭ mi forlasos vian domon.”

“Restu trankvila, mia povra t’Serclaes. Kio mi havas direnda al vi, trafos vin tiel kruele en ĉio kion vi plej amas sur la tero, ke pro kompato mi volus prepari vin al kuraĝa ricevo de la terurega bato.”

Dum li diris tiujn vortojn, li tenis siajn okulojn fiksitaj sur la vizaĝo de t’Serclaes kun esprimo de sekreta ĝojo, kvazaŭ tigro ludanta per sia viktimo antaŭ ol vori ĝin.

T’Serclaes ekstaris per salto, kriante:

“Viaj vortoj ne estas seriozaj, amano. Vi primokas min. Tion oni ne povas fari! Parolu di koncize kaj klare, aŭ mi tuj diras adiaŭ al vi.”

“Ankoraŭ ĉiam same fiera!” diris Van Heetvelde. “Vi miskonas mian grandanimecon. Nu, tiel estu! Aŭskultu do! Antaŭhieraŭ mi donis vesperfeston. Dum tiu festo oni malfermis juvelkeston en mia dormĉambro kaj ŝtelis el ĝi tre altvaloran juvelon, kiu estas kovrita per diamantoj, rubenoj kaj smeraldoj kaj valoras almenaŭ kvincent malnovajn ŝildojn.”

“Kial mi devas scii tion?” grumblis t’Serclaes. “Estas do unu el viaj gastoj, kiu ŝtelis la juvelon.”

“Estas kiel vi diras.”

“Se vi invitas homojn, kies honestecon oni ne povas fidi….”

“Ne, ŝercu, t’Serclaes. Tiu kiu, utiligante la mallumon, penetris en mian dormoĉambro… Kiel mi nomos lin?… La ŝtelisto! – Li iris lombardi la juvelon en la sama vespero al lombardisto en la Kattengang. Vi ja konas lin: estas Niceforo. Kiam vi estis skabeno, li aperis dufoje antaŭ nia tribunalo pro uzuro, kaj ni…”

“Ĉu vi konas la ŝteliston?” interrompis t’Serclaes. “Nu, kondamnu kaj pendigu lin kiel li meritas. Sed per kio tiu afero koncernas min?”

“Mi devas komuniki al vi la nomon de la ŝtelisto. Mia koro estas tuŝita de kompato. Mi preskaŭ ne kuraĝas diri lian nomon!” diris la amano kaj ŝajnigita ĉagreno.

“Jen, jen, vi ludas priridindan ludon per mi!” murmuris t’Serclaes. “Ĉu vi havas nenian alian sekreton rivelenda al mi ol la nomon de tiu malestimenda fripono? Tiam diru ĝin, por ke mi povu foriri!”

“Tiun nomon, malfeliĉa patro, mi hezitas, mi timas diri, ĉar vi kiu amas vian filon kiel la lumon de viaj okuloj… Aĥ, Dio protektu vin kontraŭ tiu kruela bato!… Tiu nomo estas Everard t’Serclaes!”

Dum longa momento regis en la salono morta silento. Ambaŭ malamikoj interŝanĝis profundan, penetrantan rigardon. Van Heetvelde ĝuis anticipe la mortigan ĉagrenon de t’Serclaes, kaj tiu ŝajnis stultiĝinta, kvazaŭ li ne komprenis, kion la amano diris al li. Sed subite li eksplodis en longan ridegon.

“Mia filo, mia filo estus la ŝtelisto?” li ekkriis. “Mia filo, tiu bona, honesta, malavara knabo, estus ŝtelinta vian juvelon? Ha, ha, ha! Vi frenezas! Li estus ŝtelinta ĝin por kelkcent malnovaj ŝildoj, li kiu posedas plurajn milojn da ili el sia patrina heredaĵo? Mi estas lia trezoristo! Li bezonas nur peti min. Kia stultaĵo! Kaj vi, Van Heetvelde, vi kuraĝas kredi tian kalumnion? Mia filo, mia nobla Everard? Ha, ha, ha! Vi igas min morti pro ridado!”

Estis io nervoza, io malsaneta en la troigita ridado de t’Serclaes. La amano lasis lin momenton moki kaj tiam diris:

“Mi komprenas, ke via patra koro rifuzas kredi je tia terura rivelo, sed mi diras al vi la veron. Via filo Everard estas la ŝtelisto. Li, kaj nur li, rabis la juvelon el mia propra dormo-ĉambro.”

“Jen, jen, via prudento konfuziĝis, amano. Se vi dirus al mi, ke kolombo forflugis kun la turo de la preĝejo Sankta-Gudula, mi kredus tion pli facile, ol ke mia filo estus alpropriginta al si malhoneste unu solan florenon.”

“Sed ekzistas pruvoj,” murmuris Van Heetvelde, “nerefuteblaj pruvoj!”

“Ĉu ekzistas pruvoj?” ripetis t’Serclaes kun esprimo de moka nekredo.

“La lombardisto igis subskribi deklaron fare de la garantianto de la juvelo. Mi havas tiu deklaron en mia mansako kaj tuj montros ĝin al vi… Sur tiu ĉi peco de pergameno, kiun mi tenas ĉi tie en mia mano, estas skribita jeno: ‘Mi, Everard t’Serclaes, konfesas, ke mi deponis ĉe mastro Niceforo kiel garantiaĵon unu juvelon, kovritan per diamantoj, rubenoj kaj smeraldoj, kaj ke mi ricevis interŝanĝe por ĝi cent malnovajn ŝildojn.’”

“Kaj la deklaro estas subskribita?”

“Jen! Rigardu vi mem la subskribon. Ĉu vi ne rekonas la subskribon de via filo?”

T’Serclaes mallonge tenis la rigardon fiksita sur la pergameno kaj videble paliĝis. La okuloj de la amano brilis pro triumfa ĝojo.

“Vi ja vidas, ke via filo subskribis tiun ĉi deklaron!” li diris.

“Sed ne!” ekkriis t’Serclaes, liberigante sin de la pezo de la dubo, “ne, la neebleco ne povas fariĝi ebla. La subskribo estas efektive bone imitita. Tio estas falsa, krima, infera ruzo, kiu ne sukcesos. Mia nobla infano staras ĉielalte super tia falsa suspekto! Ha, ha, jen do la sekreto kiun vi deziris konfidi al mi!”

“Trankviliĝu, mi petas, t’Serclaes,” diris la amano. “Mi volas helpi vin savi la honoron de via filo. Aŭskultu do bonvole miajn vortojn. Vi restas libera agi laŭvole. Kiel amano mi estas devigita persekuti, nome de mia indulgema senjoro, la grafo de Flandrio, ĉiujn krimulojn, kaj mi devas, havante en la manoj dokumenton kiel tiu ĉi, tuj arestigi vian filon kaj prononcigi mortjuĝon kontraŭ li!”

“Li estas senkulpa, mi diras al vi!”

“Ni supozu tion dum momento. Mi tamen devas arestigi kaj enkarcerigi lin ĝis kiam lia senkulpeco estos pruvita!… Kaj tiu sola fakto, t’Serclaes, makulus vian nomon kaj la lian per malhonoro, kiu estos neforviŝebla, eĉ per favora juĝo. Vi scias tion!” t’Serclaes rigardis la amanon momenton en la okulojn. Li trapenetris la malicecon de sia malamiko, kaj li komprenis kun timo, kiun povon tiu ŝajna pruvo donis al la amano por doni al lia filo kaj al li mem mortigan baton. Tiu konvinkon rompis lian fierecon.

“Sed, amano,” li murmuris preskaŭ petegante, “vi ne estas sufiĉe maljusta kaj malhumana por arestigi mian filon kaj akuzi lin publike, antaŭ ol vi estos tute certe, ke oni ne trompas vin!”

“Estas efektive mia celo provizore teni la aferon sekreta, kaj mi eĉ severe ordonis al la lombardisto kaj al la justicservisto silenti. Sed ĉu via filo estos arestita kaj kondamnita nun dependas tute de vi, t’Serclaes.”

“Ĉu de mi, amano? Kion vi volas diri?”

“Mi volas proponi al vi miajn kondiĉojn. Ĉar ni estas malamikoj – ni tre bone scias tion –, ni flankenlasu ĉian sekretecon kaj ŝajnigon. Parto de la burĝaro kaj de la metioj sekrete preparas sin al sangeca ribelo kontraŭ la grafo de Flandrio kaj kontraŭ mi… Vi levas la ŝultrojn? Kompreneble, mi ne estas via konfesprenanto, kaj vi estas sufiĉe lerta por ne fari al mi konfeson koncerne tion. Sed mi diras: vi, t’Serclaes, estas la animo de la popola movado. Ĉiakaze via influo kaj aŭtoritato ĉe la metioj estas senlimaj, kaj eĉ se vi partoprenus en tiuj malkuraĝaj intrigoj, unu vorto via sufiĉus por kvietigi la popolon kaj igi ĝin rezigni pri ĉia perforta entrepreno. Mi ja komprenas, ke vi preferas vidi, ke mi, kaj kiuj ajn subtenas la grafon, estu murditaj de la popolo ol helpi nun plenumi nian devon. Sed nun mi posedas potencegan rimedon devigi vin. Mi respondecigos vin pri ĉio ajn kio povos okazi. Tuj kiam la popolo aperos armita sur la stratojn kaj provos komenci ribelon, kiel ajn malgrava ĝi estos, mi elsendos virojn por aresti vian filon… Kaj se li forlasos la urbon, des pli bone, ĉar tiam lia fuĝo egalos al konfeso de kulpo, kaj li estos kondamnita al morto. La malhonoro estus pli granda, ĉar tiam neniu plendus lin aŭ dubus pri lia krimo… Ĉu vi grumblas, ĉu vi volas rifuzi mian proponon, t’Serclaes? Neutile! Tiu ĉi pergameno ests ŝtala brido, per kiu mi povas devigi vin obei min kaj faldiĝi sub mia volo. Kial vi murmuras pri falseco kaj insido? Kial? Vi volas pereigi min, eble murdigi min fare de la erarigita popolo… Kaj nun, ke la sorto donas al mi la rimedon malhelpi vin fari tion, mi ne rajtus uzi ĝin? Diru do, kiu el ni du estas pli priridinda?”

Ĝis tiam t’Serclaes aŭdis kun kolera malpacieno la vortojn de la amano kaj nur interrompis lin de tempo al tempo per obĵetoj. Sed verŝajne la terura ĝeno de lia situacio forprenis al li sian tutan kuraĝon, ĉar li diris en dolora tono, eĉ kun humileĉo:

“Sed, Sinjoro Amano, vi eraras pri mia aŭtoritato ĉe la popolo. Se vi vere havus kaŭzojn timi ribelojn, estus tamen kruele respondecigi min pri ili!”

“Tio estas nur vanaj vortoj! Vi konas miaj kondiĉojn. Mi konservas ilin neŝanĝitaj. Ĉia ŝajnigo viaflanke estas superflua.”

“Ho, granda ĉielo! Se do okazos io, vi vere arestigus mian senkulpan filon por nuligi per tiu ŝajna suspekto lian honoron kaj feliĉon por ĉiam?”

“Via filo kulpas.”

“Tio estas tute neebla, Sinjoro Amano, kaj vi scias tion!”

“Ĉu la pergameno ne portas lian subskribon?”

“Sed ĝi estas falsa! Flasa trompisto imitis tiun subskribon. Mia filo estas honesta, li estas la honesteco mem. Pli noblan koron ol li neniu havas. Ekspliki tiun ĉi kriman intrigon en tiu ĉi momento mi ne povas. Sed mi petas vin, Sinjoro Amano, donu al mi tempon paroli kun mia filo kaj preni kelkajn informojn. Mi estas certa, ke mi povos pruvi al vi, ke oni trompis vin.”

“Tiom da tempo, kiom vi volas. Sed ne forgesu miajn kondiĉojn. Koncerne ilin mi estas senindulga.”

“Kaj se mi pruvus, ke mia filo estas senkulpa?”

“Se vi povus pruvi al mi, ke via filo ne subskribis propramane tiun ĉi pergamenon,” respondis la amano kun mokrideto, “mi disŝirus tiun ĉi pergamenon antaŭ viaj okuloj.”

“Nu, Sinjoro, mi forlasas vian domon por serĉi tiujn pruvojn. Ĉu vi permesas al mi prezenti ilin al vi, tuj kiam mi estos trovinta ilin?”

“Certe, certe, t’Serclaes, mi akceptus vin kun, plezuro. Sed intertempe ne forgesu miajn kondiĉojn!”

“Adiaŭ do, ĝis revido,” balbutis la povra t’Serclaes humiligita, konsternita kaj kun arda hontoruĝo sur la vangoj.

Kiam li denove troviĝis sur la strato, li haltis momenton kaj nervoze frotis sian frunton per la mano kvazaŭ por klarigi sian menson. Dum li fikse rigardis la grundon, estis kvazaŭ antaŭ liaj okuloj malfermiĝis senfunda abismo de malfeliĉeco kaj malhonoro. Estis terure! Li estis venkita! Ligita kiel viktimo, li kuŝis senpova kiel sklavo sub la piedoj de sia malamikego, la perfidinto de sia patrio. Lia filo ne povis esti kulpa! Pruvi tion senkontraŭdire eble estas neeble… sed nur tiam la amano disŝiris la fatalan pergamenon…

Sed kien li direktu siajn paŝojn? Kio povus helpi, se li nun irus paroli kun sia filo? Verŝajne Everard sciis nenion. La sola atestanto, kies nomon li konis, estis Niceforo, la lombardisto. Eble li povus ricevi de li informojn, kiuj povus gvidi lin al la spuroj de la trompintoj. La unuan kion li devus fari, estus do fari viziton al la lombardisto.

Instigita de tiu penso t’Serclaes ekiris per rapidaj paŝoj. Li tamen estis tiel profunde absorbita en siaj pensoj, ke li ŝanceliĝis kaj eĉ koliziis kontraŭ kelkajn burĝojn. Plurfoje dolora suspiro eskapis el sia brusto, kaj li skuis la kapon senkuraĝe. Sed tiam liaj okuloj denove ekbrilis, kaj li ridetis ĝoje, kvazaŭ li estus certa de la venko. Efektive, ĉu li ne estis konvinkita, same forte kiel pri sia ekzisto sur la tero, pri la senkulpeco de sia filo? Everard ne povis esti la ŝtelinto. Sed kiel pruvi tion nerefuteble? Ĉu la amano ne estis malica kaj senkonscia viro, kapabla je ĉio?

Kaj tiam denove dubo ŝteliris kiel serpento en la koron de la povra t’Serclaes, kaj sinkis lia kapo sur la bruston. Se la popola ribelo ne sukcesus, lia filo estus kaptita kaj kondamnita… lia bona, nobla Everard… iu t’Serclaes sur la eŝafodo!… Sed ne, tio estas delirkapa revo, terurega koŝmaro!… Tamen, kiu povus scii, kiel tiu dramo finiĝos?

Ankoraŭ tute sub la impreso de tiuj lastaj konsideroj, t’Serclaes frapis kontraŭ la pordon de la loĝejo de la lombardisto kaj estis enirigita de maljuna virino.

Lombardisto Niceforo, kiu estis pesanta orajn monerojn, ekstaris kaj balbutis, suprizita kaj timigita:

“Ĉu Sinjoro t’Serclaes en mia humila loĝejo? Kio do donas al mi la supermezuran honoron de tia vizito?”

“Vi ja suspektas tion,” diris t’Serclaes. “Ne levu la ŝultrojn. Estas neutile ŝajnigi al mi!”

“Vere, Sinjoro, mi ne komprenas vin.”

”Atentu, mastro Niceforo, mi ne estas viro, kiun oni povas trompi sendanĝere!” diris t’Serclaes ordone. “Respondu min… Antaŭhieraŭ vespere oni donis ĉi tie al vi kiel garantiaĵon por cent malnovaj ŝildoj juvelon, kiu estis kovrita per diamantoj, rubenoj kaj smeraldoj. Ĉu vi neas tion?”

“Mi vere ne scias, kion vi volas diri, Sinjoro,” respondis la lombardisto. “Antaŭhieraŭ mi enlitiĝis je la oka kaj mi dormis ĝis la mateno.”

“Kaj ĉu neniu ĝenis vian ripozon por alporti al vi garantiaĵon?”

“Neniu, Sinjoro.”

“Ha, Niceforo, vi mensogas!” kriis t’Serclaes. “Mi scias tion, kaj eĉ se mi ne scius tion, mi legus tion en viaj okuloj. Mi komprenas, ke vi volas teni kaŝita la sekreton de la garantipruntintoj, tiel longe, ke vi ne havas intereson riveli ĝin…”

Li eligis kelkajn malnovajn ŝildojn el sia poŝo kaj, metante ilin sur la tablon, li diris:

“Tio estas la rimedo malligi vian langon, ĉu ne?”

“La lombardisto kaptis la monon, sed restis silenta.

“Nu do,” demandis t’Serclaes, “ĉu vi konfesas, ke vi ricevis la juvelon?”

“Aĥ, kompatu min, Sinjoro!” suspiris Niceforo. “La amano malpermesis min je korpopuno paroli al ia ajn vivanta homo pri la grandvalora juvelo.”

“Sed mi venas de la amano. Li mem rakontis al mi la aferon kun ĉiuj cirkonstancoj, kaj de vi mi volas nur ekscii, ĉu oni diris al mi la veron. Tiurilate vi povas do esti trankvila, mastro Niceforo. Diru nun al mi senhezite: kiu estas la persono, kiu donis la juvelon al vi kiel garantiaĵon?”

“Sed vi jam scias tion, Sinjoro.”

“Estas egale. El vi buŝo mi deziras aŭdi tion.”

“Mi tremetas, mi ne kuraĝas, Sinjoro, ĉar se vi ankoraŭ ne scius tion…”

“Ĉu vi parolos? Mi ordonos al vi paroli! Diru al mi, kiu estis la garantipruntinto!”

“Aĥ, vi perfortas min, Sinjoro! La garantipruntinto estas via filo Everard!”

“Mia filo, mia filo Everard!” ripetis t’Serclaes kun raŭka gorĝosono. “Ho, granda Dio, en kian inferan ŝnurkaptilon mi falis. Kia abomena intrigo!”

Kaj la ŝokita patro falis sur fotelon.

Niceforo, pensante, ke lia vizitanto estis svenonta, kaptis karafon kun akvo. Sed t’Serclaes reeksaltis kaj, regante sian konsternecon, diris:

“Ĉu ne estas eble, ke oni trompis vin, Niceforo? Ĉu vi konas mian filon?”

“Mi neniam vidis lin antaŭe, Sinjoro.”

“Ha!… Kaj kiuspeca viro estis la garantipruntinto? Ĉu vi bone rigardis lin?”

“Mi tenis nur malgrandan noktolampeton en la mano. Estis malmulta heleco en la ĉambro. La garantipruntinto ŝajnis al mi belaspekta juna kavaliro.”

“Lia aĝo?”

“Mi ne scias: dudek kvin, tridek aŭ tridek kvin… de altekreska staturo kun malhelaj brilaj okuloj kaj sufiĉe granda, sed beleformita nazo.”

“Malvarma timŝvito perlis sur la fronto de t’Serclaes. Ĉu tio ne estis la kompleta bildo de lia filo? En tiu skizo estis nenio kion oni ne povus apliki al la aspekto de lia fio.

“Ve, ve, kia turmento!” plendis t’Serclaes en si mem. “Tia kruela dubo en la koro de patro! Eĉ la infero estas malpli terura! – Lia hararo, kiu estas la koloro de liaj haroj?” li kriis senesepere.

“Liajn harojn mi ne povis vidi, Sinjoro. Li estis tirinta la kapuĉon super la kapon!”

“Kaj liaj vestaĵoj? Kiel li estis vestita?”

“Tion ankaŭ mi ne povis vidi, Sinjoro. Lia tuta korpo estis kaŝita sub mantelo de ruĝa veluro…”

“Dankon, dankon, ho ĉielo!” jubilis t’Serclaes, levante la manoj. “Li estas mia filo! Ha! Kia malpezigo por mia koro!… Lia mantelo estis ruĝa… ruĝa… ĉu ne, mastro Niceforo?”

“Jes, Sinjoro, fajre ruĝa.” t’Serclaes ridis, liaj okuloj briletis triumfe, kaj en sia ĝojo li premis la manon de la lombardisto, dirante al li:

“Mi dankas vin, mastro Niceforo. Viaj lastaj vortoj feliĉigas min. Plu konservu la sekreton kontraŭ ĉiuj homoj, kiel ordonis la amano. Tuj kiam tiu ĉi afero estos solvita, mi malavara rekompencos vin.”

“Sed, sed,” murmuris la lombardisto, mirigita, “ĉu la Sinjoro ne pridemandis sian filon pri tiu afero? Li povos pli bone ol iu ajn deklari, ĉu li estis en mia domo antaŭhieraŭ aŭ ne.”

Efektive, mi estus devinta paroli unue kun li. Tio estus ŝparinta al mi multan ĉagrenon. – Nu, adiaŭ, eble vi revidos min baldaŭ. Vi devos atesti, ke la garantipruntinto portis ruĝan mantelon. Mia filo portis ekde sia infaneco nur nigrajn aŭ malhelverdajn mantelojn. Adiaŭ! Adiaŭ!”

Kaj prononcinte tiun vortojn, li forlasis la loĝejon de la lombardisto kaj iris per malpezaj paŝoj, ĝis li atingis la finon de Kattengang kaj troviĝis en la strato Eike.

Li frotis siajn manojn kaj murmuris ĝojajn vortojn al si mem, dum samtempe iam kaj iam fajreroj de kolero aŭ indigno sagis el liaj okuoj. Kian diablecan intrigon oni forĝis por puŝi lin kaj lian filon en abismon de malhonoro! Por ĵeti lin kiel obeeman sklavon antaŭ la piedojn de la amano kaj igi Sabinan malami kaj malestimi Everardon. Sed, laŭdato estu la Dio, ĝi ne estis sukcesonta! Jam nun li havis la pruvon, ke alia ol lia filo donis garantie la juvelon. Tio estis gvidilo, kiu kondukos lin sendube al la spuro de la dokumentfalsinto. Nun li emis kredi, ke la amano mem estis trompita. Li igos atesti la pergamenon kontraŭ la vera kulpulo aŭ diŝsiri ĝin, kaj tiel tiu minaca malfeliĉo estis forturnita! Pensante tiamaniere li paŝis trans la vendoplacon Pongel kaj murmuris al si mem: “Ruĝa mantelo! Ruĝa, velura mantelo!” kiam subite surpriza lumo fulmis tra sia menso. Krio eskapis ellia buŝo, kaj li haltis.

“Ruĝa mantelo!” li diris, frapante sian frunton per la amano. “Sed mi jam vidis du- aŭ trifoje tian mantelon sur la ŝultroj de kapitano Goffredo. Kial mi ne memoris tion pli frue? Jen la sekreto! Efektive, kiu alia ol li estus povinta imiti la subskribon de mia filo tiel akurate? Goffredo, kiu metis sin mem kiel mesaĝiston inter Everardon kaj Sabinan, posedis leterojn de mia filo… Nun, bedaŭrinde, la krima dokumentfalsinto estis mortinta kaj enterigita… Sed se mi kondukus la lombardiston en la ĉeeston de mia filo kaj se tiu ĉi atestus, ke li neniam antaŭe vidis mian filon? Kaj tiam la fakto de la ruĝa mantelo? Nu, nu, mia timo estas senbaza. Nun mi volas paroli kun Everard pri la afero. Li eble metos min sur la vojon al ekhavo de kompletaj pruvoj.”

Kaj tiel ĉiam pripensante kaj murmurante al si mem, li supreniris la strato Berg kaj baldaŭ atingis sian domon.

De sia servisto li eksciis kun ĝojo, ke lia filo estis ankoraŭ hejme, kaj sen perdi tempon li eniris la ĉambron, kie tiu ĉi troviĝis.

Kun disetenditaj brakoj li iris al li kaj kriis tre emociita kaj kun larmoj en la okuloj:

“Kara Everard, lasu min ĉirkaŭbraki vin! Mi tiom ĝojas!”

“Efektive, patro, vi ŝajnas al mi tre feliĉa!” diris la junulo, mirigita kaj emociita pro espero. “Ĉu vi alportas bonan novaĵon? Ĉu Sabina…?”

“Ne, mia filo. Sed ekde hodiaŭ matene glavo pendas super niaj kapoj. Mi kaj vi estas minacataj per pereo kaj honto. Nun, Dio estu benata: tiu terura danĝero estas pasinta. Vi ne povos kredi, kion mi diros al vi, sed estas tamen vere. Antaŭhieraŭ oni ŝtelis grandvaloran juvelon en la domo de la amano. Oni aŭdacis akuzi vin, asertante, ke vi ŝtelis tiun objekton. Ha, ha, ha, kia stulteco, ĉu ne?”

Ambaŭ, patro kaj filo, ekridis.

“Ĉu mi, ŝteli?” mokis Everard. “Sed ili estas do malprudentaj aŭ frenezaj? Kiu do ekhavis tian absurdan ideon?”

“La ŝajno estas kontraŭ vi, mia filo: skribo-falsinto donis la ŝtelitan juvelon kiel garantiaĵon al lombardisto Niceforo, en la Kattengang, kaj sur la deklaro de la garantipruntinto li imitis vian subskribon. Tiun ŝajnan pruvon posedas la amano, kaj tial li volis persekutigi vin per la justico.”

“Sed ĉio ĉi estas miskompreno, patro,” diris la junulo, ĉiam ankoraŭ ridetante. “Efektive estas mi, kiu donis la juvelon kiel garantiaĵon al Niceforo por cent malnovaj ŝildoj…”

“Ĉu vi, mia filo?” ekkriis t’Serclaes, pala kiel tolaĵo. “Ho, Dio mia! Kaj vi subskribis la fatalan pergamenon?”

“Jes, patro, pro amikeco al…”

Sed kun ekkrio de malespero kaj peze anhelante, la maljunulo falis sur seĝon.

“Malfeliĉulo, kion vi faris?” li suspiris. “Ni estas senhonorigitaj, perditaj por ĉiam! Ve, kial mi devis vivi ĝis tiu ĉi tago?”

Forte timigita pro la nekomprenebla emocio kaj la morta paleco de sia patro, Everard kaptis liajn manojn kaj rapide diris kun larmoj en la okuloj:

“Patro, kara patro, trankviliĝu do! Oni trompis vin. Kion mi faris, ne estas krimo: estis nur indulgemo por kapitano Goffredo, malgranda servo, kiun mi faris al li. Mi eksplikos al vi la aferon, kaj vi vidos, ke vi malprave lasas vin konsterni…”

Kaj li komencis tre detale rakonti al li, kiel Goffredo, kiu perdis multan monon dum la vesperfesto de la amano, petis lin porti por li la juvelon kiel garantiaĵon al mastro Niceforo. La kapitano asertis, ke li mem ricevis la grandvaloran juvelon kiel parton de la rabaĵo ĉe la prirabado de urbo en Fancio. Li, Everard, komence hezitis fari tion kaj eĉ ektimis, kiam la lombardisto prezentis al li la deklaron por subskribo, sed tiam li jam ne povis retiriĝi. Kio miriga estis do en la okazaĵo? Ĉu oni povus rigardi kiel krimon la fakton devigi amikon, kapitanon de la grafaj trupoj, per tiu servo?

“Konsideru, patro,” li fine diris, “kion Goffredo faris por mi dum la lastaj tagoj. Ne nur li konsentis fariĝi fidela mesaĝisto inter mi kaj Sabina, sed li ankaŭ organizis renkonton inter mi kaj Sabina kaj ŝia patrino en la Nova Arbaro kaj eĉ sukcesis konvinki la amanon inviti min al ties vesperfesto. “Kion signifis tiu portado de garantiaĵo por havigi al li monon kompare kun la servoj faritaj de Goffredo al mi? Ĉu mi povus rifuzi? Vi kapneas! Ha, vi rekonas tion, patro: sur mia loko kaj en similaj cirkonstancoj vi estus farinta la samon, ĉu ne?”

Komence t’Serclaes aŭskultis sian filon senparole kaj kun malespero en la koro, sed iom post iom li rekuraĝiĝis, kaj radio de espero prilumis sian sombran menson, konvinkita, ke lia povra filo pleje kulpis pro iu sengardaĵo. Jes, li devis rekoni al si mem, ke ĉiu estus aginta sammaniere en tiaj cirkonstancoj, ĉar kiu estus suspektinta la kapitanon pri ŝtelo?

“Sed la lombardisto diris al mi, ke la garantiaĵdoninto surhavis ruĝan mantelon,” li murmuris, pensante “Efektive, patro,” respondis la junulo. “Mi estis sekvinta sinjorinon Van der Aa kaj Sabinan ĝis antaŭ la pordego de la amana domo. La vespera malvarmo igis min tremeti. Tial Goffredo metis sian mantelon ĉirkaŭ miajn ŝultrojn.”

“Terura dubo!” suspiris t’Serclaes. “Oni certe ne povas imputi al vi veran kulpon, mia filo, sed kia mallumo en tiu mistera afero! Ĉu vi estas la ludilo de la hazardo aŭ la viktimo de infera komploto? Ĉu Goffredo estis la helpanto de la amano, aŭ ĉu lia sola celo estis havigi al si monon per honta ŝtelo?”

“Mi ne scias, patro,” murmuris la junulo. “Turniĝas al mi la kapo pro pripensado. Estas nepenetrebla enigmo. Se la kapitano vere ŝtelis la juvelon, li certe faris tion pro blinda pasio al ludado kaj pro drinkemo… Sed, patro, kial vi estas tiel trista? Kial vi teruriĝas? Rakontu al la amano, kiel la afero okazis. Ĉar la kulpulo, kuŝante en tombo, eskapas al ĉia persekuto: la tribunalo havas neniun kiun ĝi povus puni. Ni redonos al la lombardisto siajn cent malnovajn ŝildojn, kaj ĉar la juvelo estis redonita al la amano, ĉio estas riparita.”

“Jes, jes, povu tio tiel finiĝi!” murmuris t’Serclaes, skuante la kapon. “Sed vi ne konas nian amanon, mia filo. Li estas malica, venĝema kaj falsa. Via deklaro en lia mano estas potenca armilo kontraŭ ni. Li ne donos ĝin. Ve! Kion mi povus fari, se li vere tenus tiun ŝajnan pruvon kiel glavon super mia kapo?… Kaj vi, mia povra filo, vi devus en tia kazo rezigni pri la espero de via vivo, ĉar vi sendube perdus Sabinan!”

“Granda ĉielo, patro, kion vi diras?” ekkriis la junulo, timigita. “Ĉu mi perdus Sabinan?”

“La amano povas devigi vin rezigni pri ŝia mano. Li povas igi Sabinan dubi pri via honesteco.”

“Sed tio estas neebla, patro. Via menso estas profunde ŝokita kaj konsternita. Vi vidas la aferojn tiel timige nigraj…”

“Aĥ, mi esperas, ke vi pravos, mia filo! Sed ne forgesu, ke la amano posedas la deklaron de la lombardisto subskribita per via mano. Se li ne volas kredi aŭ ŝajnigas ne kredi tion kion vi ĵus rakontis al mi, kiel ni tiam pruvos, ke vi diris la veron? Goffredo, la kulpulo, la sola atestanto, estas mortinta… Jes, estas ankoraŭ dua atestanto: lombardisto Niceforo. Sed tiu povas nur deklari, ke vi, mia filo, donis kiel garantiaĵon la ŝtelitan juvelon kaj ricevis cent malnovajn ŝildojn por ĝi. De tie la konkludo, ke vi devas esti la ŝtelisto…”

“O, kara ĉielo, patro, vi igas min tremi!” ekkriis Everard. “Sed ne, mi timiĝas senkiale: kiu kredus, ke via filo kapablus plenumi tian malnoblan, malestimindan faron? Ĉu ĉiuj ne scias, ke ni ambaŭ estas tro riĉaj por avidi alies monon? La amano ne estas diablo, ne estas monstro de falseco. Li estas homo kaj patro. Mi tuj iros al li kaj eksplikos al li, kio okazis. Vi vidos, ke li rekonos mian senkulpecon kaj lasos la aferon sen sekvo. Estu kuraĝa kaj konsolita. Mi revenos kun la certeco, ke vi maltrankviliĝis senkaŭze.”

“Jes, kuraĝon ni bezonas en nia malĝoja situacio,” diris t’Serclaes kun dolora suspiro. “Mi iros mem al la amano, mia filo. Mi promesis tion al li. Faru la kompatema Dio, ke via espero realiĝos! Nun, restu kaj atendu kun fido mian revenon. Eble mi eraras en mia timo. Ankoraŭ hodiaŭ ni scios tion.”

Kaj prononcante tiujn vortojn, li foriĝis kaj forlasis sian domon.

Komence li paŝis sufiĉe rapide, sed apenaŭ preteririnte la monteton Sankta-Miĥaelo, lia paŝado malrapidiĝis, kaj fine li iraĉis plu, la kapon klinitan sur la brusto, kvazaŭ liaj kruroj rifuzis porti lin al la loko, kie atendis lin ĉagreno, humiligo kaj honto. Li jam ne estis la fiera viro, kies okuloj fajreris pro fiereco kelkajn horojn antaŭe ĉe la penso, ke li estas aperonto antaŭ sia malamiko, la falsa landvendisto. Nun lia koro batis time, kaj la vortoj kiujn li formis pensante, estis preĝo pri kompato. En sia menso li petegis pri graco por lia povra filo, kies feliĉeco kaj honoro tute dependis nun de la volo de la amano.

Tiel alveninte ĉe la domo de Van Heetvelde, li humile petis la serviston anonci lin ĉe sia mastro.

Same kiel la unuan fojon, li ŝajnis esti atendata, ĉar la servisto tuj kondukis lin en la salonon.

“Nu, kiun novaĵon, t’Serclaes?” demandis Van Heetvelde. “Ĉu ne estas via filo, kiu subskribis la garantiaĵdonan deklaron?”

“Ve, jes, Sinjoro Amano,” respondis t’Serclaes.

“Mi ja sciis tion. Estas granda malfeliĉo por vi, kiu tiom amas vian unikan filon.”

“Sed, Sinjoro Amano, oni tame erarigis vin, almenaŭ la ŝajno erarigis vin. Mia filo ricevis tiun juvelon de kapitano Goffredo, kaj je ties peto, li lombardigis ĝin por fari al li servon.”

“Nu, nu, kion vi diras!” murmuris Van Heetvelde kun rideto de nekredo.

“Bonvolu aŭskulti min, Sinjoro Amano. Mi detale rakontos al vi, kiel tio okazis, kaj el la detaloj vi ĉerpos la konvinkon, ke mi diras al la puran veron.”

“Sed prenu ŝegon: mi aŭskultos,” diris la amano en ofenda tono, kiu kruele tuŝis t’Serclaes-on kaj igis lin perdi ĉian esperon pri pozitiva rezultato. Li tamen kolektis siajn mensajn fortojn kaj ripetis vorton post vorto, kion Everard rakontis al li rilate la lombardigon de la juvelo. Ĉe la fino li petegis la amanon, kiu nun devis esti konvenkita pri la senkulpeco de lia filo, faligi la kazon kaj eĉ malhelpi, ke la malnova, renoma nomo t’Serclaes estu makulita per kalumnia suspekto.

Kun akra moko en la rigardo Van Heetvelde respondis:

“Ha! La kapitano, kiu nun jam kuŝas en la tero, ŝtelis la juvelon! Li certe ne neos tion. La ekspliko estas bone trovita.”

“Sed, Sinjoro Amano,” diris t’Serclaes, tremante pro tio, “vi do ne kredas mia deklaron? Ĉu vi vere opinias min kapabla je tia malhonesteco? Ke vi malamas min, tiel estu! Sed ke vi tiel profunde malestimus min, tio estas neebla!”

“Mi ne akuzas vin, t’Serclaes,” respondis Van Heetvelde. “Kontraŭe, mi multe kompatas vin. Ĉu patro, kiam li vidas sian filon minacatan de eterna malhonoro, jes, per hontoplena morto, ne alkroĉiĝus al la plej malgranda savtabulo? Kaj ĉu en tiu kazo mensogo ne estus legitima?”

“Dio mia, Dio mia, ĉu vi forlasas min?” ekkriis t’Serclaes, levante la manojn. “Aĥ, Sinjoro Amano, kompatu mian ĉagrenon, mian timon! Ĉu vi volas akuzi mian povran filon pri ŝtelo antaŭ la skabenbenko?”

“Ĉu mi? Certe ne, t’Serclaes. Vi eraras. Ĉu via filo kulpas aŭ ne, mi deziras nenion pli arde ol lasi morti la aferon en la plej granda sekreto. Tio dependas nur de vi.”

“Kaj kion vi postulas de mi por tio?”

“Vi ja scias: miaj kondiĉoj estas ĉiam la samaj, sed ĉar vi ŝajnas esti forgesinta ilin, mi volonte ripetos ili al vi. Tiel longe ke la Brusela popola restos trankvila, neniu aŭdos ion ajn pri la afero de la juvelo. Sed tuj kiam ia ribelo okazos, tuj kiam mi malkovros, ke vi incitas kavalirojn, burĝanojn aŭ metiistojn kontraŭ mi, mi akuzos vian filon ĉe la skabenbenko pro nokta ŝtelo kaj igos kondamni lin al la pendumilo aŭ eŝafodo!”

“Aĥ, estas daŭra torturo por mi!” suspiris t’Serclaes, larmojn en la okulojn. “Ĉu mi do devas timi, Sinjoro Amano, ke vi plenumos vian teruran minacon, tuj kiam ekestos nura disputo inter la metiistoj kaj soldatoj de la grafo?”

“Ne, tute ne. Mi scipovos distingi, ĉu temas pri grava provo de ribelo aŭ tumulto. Mian celon vi konas: malhelpi vin daŭrigi viajn intrigojn kontraŭ mi. – Vi eble kredas, ke timo igas min aranĝi ĉiujn tiujn antaŭrimedojn, kaj vi esperas, ke popola ribelo povos venki en Bruselo. Tiam mi estus via viktimo, kaj Everard liberiĝis de ĉia persekuto. Sed tio estas vana supozo. Ni ja scias, kio estas sekrete planata de la metioj, kaj ni estas singardaj. Ĉe la plej malgranda popola movo ni por ĉiam sufokos en la sango de la kulpuloj ĉian emon ribeli. Sed ĝuste tial – por eviti verŝi sangon de regatoj de mia princo – mi volos malhelpi, ke komenciĝu ribelo, kaj cele al tio mi disponas nun pri celtrafa rimedo. La slipeto, sur kiu via filo skribis sian nomon, estas pendumŝnuro ĉirkaŭ via kolo. Mi tenas ĝian finaĵon per mia mano kaj ne ellasos ĝin ĝis post la reveno de mia indulgema senjoro, la grafo de Flandrio. Se ĝis tiam ĉio restos trankvila, mi donacos al vi tiun grandvaloran pecon de pergameno kiel rekompencon por via submetitiĝo. Se male vi daŭrigos viajn sekretajn intrigojn kaj la metiistoj kaptos siajn armilojn, tiam ne ekzistos indulgemo por via filo: lia kapo ruliĝos de la eŝafodo sur la Granda Vendoplaco!… Foriru nun, t’Serclaes, vi konas miajn kondiĉojn. Se vi estos bonvola, se vi utiligos vian influon por kvietigi la popolon, tiam estu senzorga. Sed vi scias, ke mi povas pruvi nerefuteble, ke via filo ŝtelis la juvelon el mia dormoĉambro kaj ke la ekzekutisto atendas la viktimon!… Fartu bone kaj ĝis revido!…”

Duone senprudenta pro timo kaj malespero t’Serclaes estis aŭdinta la kruelan paroladon de la amano. Kun pendanta kapo, li klopodis reteni la larmofluon kiu volis ekfonti el siaj okuloj. Tute venkita kaj senkuraĝigita li retroiris sen saluto kaj ŝanceliĝante forlasis la salonon.

Van Heetvelde akompanis lin ĝis la pordo kaj postrigardis lin kun triumfanta rideto. Kiam la amano volis reiri en la salonon, li vidis tie stari lian filon Willem, kiu estis enirinta tra flankpordo.

“Nu, Willem, kion vi faras ĉi tie, kaj kial tiu malĝoja vizaĝo?” li demandis. “Oni dirus, ke timo konsternas vin.”

“Ho, patro, estu indulgema por mi!” la junulo respondis, petegante. “Mia blinda amo al Sabina igis min plenumi malbonan, temeraran faron. Mi apenaŭ kuraĝas konfesi ĝin al vi. Sed ĉar vi volas puni senkulpulon sur mia loko…”

“Sed kion vi do fuŝparolas ĉi tie, mia filo? Mi ne havas tempon nun aŭskulti viajn amplendojn. Diru per tri vortoj, kion vi havas sur la koro.”

“Patro, mi malsupreniris por peti ion de vi, kaj mi staris kun la mano sur la pordanso preta malfermi ĝin. Tiam mi subite aŭdis vin diri la nomon t’Serclaes. Mi konkludis, ke t’Serclaes estas ĉe vi. Mi aŭskultis: vi parolis pri eŝafodo kaj ekzekutisto. Timigita, mi komprenis, ke vi alparolas la maljunan t’Serclaes, minacante lin, ke vi persekutigos lian filon kiel ŝteliston de la juvelo, kiu malaperis en via dormoĉambro. Everard estas mia amrivalo, kaj mi prave malamas lin, ĉar li estas la sola obstaklo al mia feliĉeco. Sed lasi lin akuzi kiel ŝtelisto, malhonorigi kaj kondamni lin eble al hontoplena morto, tion mi ne povas permesi. Ne, Dio punus min pro tio. La sola kulpulo estas mi, patro.”

“Ĉu vi do estas la sola kulpulo?” mokis la amano. “Kia konfuzo, kia nekomprenebla afero! Vi tamen ne volas aserti, mia filo, ke vi forprenis la juvelon el mia dormoĉambro?”

“Jes ja, patro, mi kaj neniu alia!”

“Granda ĉielo? Ĉu tio estas ebla?” ekkriis la amano, terurigita. “Malfeliĉulo, neniam diru tion al iu ajn sur la tero, aŭ vi fariĝas la kaŭzo de mia pereo… eble de mia morto!”

“Mia kara patro, pardonu min, mi petegas vin. Nur mia amo, mia amo sola…”

“Ĉi tie ne povas esti demando pri pardono aŭ amo. Silenti, silenti vi devas, aŭ mia kolero trafos vin por ĉiam! Nek vi, nek mi, nek iu alia rajtas scii, ke Everard t’Serclaes ne ŝtelis la juvelon!”

”Kaj ĉu vi igos lin kondamni, patro?” balbutis Willem?

“Ne, se vi gardos tiun sekreton, li havos nenion timenda. Se mi minacis lian patron per ŝajnigita krueleco, mi faris tion nur por malhelpi lin instigi la popolon, de Bruselo al ribelo.”

“Vi ja prave kolerus kontraŭ mi, patro. Tio kion mi aŭdacis fari, estas kulpa temerareco. Aĥ, kaj mi eble perdigis al vi la altvaloran juvelon.”

“Ba, la juvelo tute ne estas perdita, kaj ĉiaokaze mi farus al mi malmulte da zorgoj pro ĝi, mia filo,” respondis Van Heetvelde, movata de tute aliaj konsideroj. “Mi efektive devus koleri kontraŭ vi, sed ĉar vi nesciante faris al mi netakseblan servon, mi pli emas laŭdi kaj danki vin.”

“Kaj vi ne petas eksplikojn de mi, patro? Tio estas stranga.”

“Nu, jes, diru al mi, kio instigis vin forpreni la juvelon? Tamen ne monavideco, mi opinias.”

“Ne, patro. Goffredo instigis min al tiu freneza faro. Li asertis, ke la juvelo estas talismano, per kiu li povus inspiri al Sabina amon al mi.”

La junulo rakontis al sia patro, kiel li subaŭskultis Everardon kaj Sabinan en la Nova Arbaro; kiel li, plorante pro amĉagreno kaj malespero, renkontis Goffredo, kaj ke tiu ĉi por konvinki lin forpreni la juvelon, promesis lin, ke Sabina, sub la influo de sorĉilo, ricevos nevenkeblan antipation kontraŭ Everard t’Serclaes.

“Mi kredas tion: li diris la veron!” murmuris Van Heetvelde.

“Ĉu Goffredo diris la veron?… Ĉu la juvelo donacis al mi la amon de Sabina, patro?”

Sed li ne ricevis respondon. La amano estis videble enpensigita. Liaj okuloj brilis pro ĝojo kaj admiro. Verŝajne li pensis pri tio, kion Goffredo promesis al li kaj lia filo. Jes, estis nekompreneble, kiel la kapitano povis antaŭvidi ĉi tion. Ĉiuj liaj vortoj efektiviĝis. Ĉu la maljuna t’Serclaes, la fiera kaj potenca popolgvidisto, ne kuŝis kiel sklavo ĉe liaj piedoj? Ĉu li ne estis peteginta lin per levitaj manoj kaj larmantoj okuloj pri kompato kaj favoro? Kaj ĉu Sabina, se li, Van Heetvelde, uzus la kulpigan, dokumenton, povus gardi unu plian momenton amon por iu, kies nomo kaj gento estus malhonorigita per tia hontoplena faro?

“Ha, mia filo,” li diris, vekiĝinte el siaj konsideroj, “kapitano Goffredo estis granda menso, vera genio, kaj se li ankoraŭ vivus, mi certe provus konvinki nian indulgeman senjoron, la grafon de Flandrio, fari el Goffredo sian plej intiman konsilanton. Sed li estas mortinta, kaj kion posedas la tombo, ĝi neniam redonos. Willem, se vi povos silenti kaj diros nenion pri la juvelo al iu ajn, Sabina certe fariĝos via novedzino. Pacienciĝu ankoraŭ iomete. Antaŭ ol decidi pri tio, nia indulgema princo devas esti reveninta el Francio.”

Servisto aperis ĉe la enirejo de la salono kaj kriis:

“Ameestro Van Reigersvliet!”

“Ho, la armeestron mi ne rajtas atendigi, mia filo,” diris la amano, “ne forgesu, kion mi diris al vi.”

Willem rapide salutis sian patron kaj malaperis tra la flankpordo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.