La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EVERARD T’SERCLAES

Aŭtoro: Hendrik Conscience

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

IX

La vesperon de la sama tago, inter la oka kaj la naŭa, t’Serclaes sidis, la kapon inter la manoj, ĉe malgranda lampo en sia dormo-ĉambro.

Ĉio estis trankvila en lia domo. Lia koro batadis malorde – jen malrapide, jen impete – kaj iam kaj iam malvarma tremeto kuris tra liaj membroj, laŭ tio ke alproksimiĝis la timata horo, je kiu li devis iri al la kunveno de siaj kunĵurintoj por raporti al ili pri sia vizito al la amano.

Kiel li estis tenonta sin en la ĉeesto de siaj amikoj? La teruran sekreton de la ŝtelita juvelo kaj de la lombarddeklaro subskribita de sia filo li ne povis komuniki al ili. Li eĉ ne rajtis prononci vorton kiu povis supozigi la ekziston de tiaj malhonoriganta akuzo.

Kion li diros?

Sed eĉ tiu konsidero, kiel ajn ĝi aperigis malvarman ŝviton sur lia frunto, ne estis la plej doloriga.

Ĉu li estis eksplodigonta la popolan ribelon esperante, ke la venko protektos lian filon kontraŭ ĉia maljusta persekuto? Sed ve, timo forprenis al li ĉian konfidon. La amano estis ĉiam atenta kaj singarda. Provo de ribelo estus tuj subpremita… kaj jam la morgaŭon lia senkulpa filo estus arestita. La lombarddeklaro atestus kontraŭ li: mortverdikto estus prononcita kontraŭ li. Lia bonkora nobla Everard grimpus sur la eŝafofon… La ekzekutisto farus sian laboron, kaj eterna malhonoro makulus la nomon de lia gento!

Ĉe tiuj pensoj, kiuj dudekfoje denove hantadis lian menson, t’Serclaes tremetadis, kaj doloraj suspiroj eskapis el lia brusto.

Tiam li turmentis sian menson, konvinkante sin, ke la popola ribelo ne povos sukcesi, kaj ke do estos temerare kaj tro riskeme nun povi liberigi Bruselon. Sed mistera interna voĉo, kiu verŝajne eliris el lia konscienco, akuzis lin, ke li ekpensas tiajn kialojn, nur por povi oferi la liberigon de la patrio al la savo de sia filo.

Terurega situacio! Li, t’Serclaes, kiu naskis la popolan movadon kaj incitis ĝin dum monatoj, nun estis retenonta kaj estingonta ĝin en unu momento, kiam ĉio estis preta por grandega kaj decidiga provo… Kaj se la venko vere fariĝus la rekompenco de la amo al libereco de la metioj, li estus malhelpinta tiun venkon, li estus perfidinta sian patrion kaj destininta siajn principojn al eterna ekzilo!

Ĉu li konus ankoraŭ unu horon da paco aŭ plezuro kun tiu ronĝanta vermo en sia konscienco?

Sed kion do fari, granda ĉielo? Ĉu liveri sian unikan filon kiel senkulpan viktimon al la malamo de la amano, vidi ruliĝi lian kapon sur la eŝafodo, malhonorigi sian memoron? Ho, tion li ne kapablus fari!… Aliflanke perfidi sian patrion kaj sian dukon? Tion li ankaŭ ne povus fari.

Tiamaniere t’Serclaes flosis inter du neeblecoj sur la sovaĝa maro de la dubo, kaj kiom ajn li gratis siajn tempiojn per la fingroj kaj streĉis sian penskapablon por veni al decido, li restis same tiel senkonsila.

Nun li kredis subite aŭdi brueton de paŝàj super sia kapo. Li ŝajnis ektremeti kaj rigardis supren. Sed post momenton la brueto malaperis, kaj li murmuris al si mem:

“Ankoraŭ ne en la lito! Mia povra Everard! Li estas profunde maltrankviligita pro mia konsterneco kaj timas, ke mi malsaniĝos. Tio efektive ne estus miriga… Kiel amplene li klopodis konsoli min! Li pensas, ke la amano ne povas esti sufiĉe falsa kaj malica por akuzi lin antaŭ la skabenbenko, kaj trovas mian timon troigita. Ho, se li scius en kia situacio troviĝas lia malfeliĉa patro!… Sed kial diri tion al li? Mi ne rajtas riveli al li la sekreton de la konspirantoj, kaj per kio li povus helpi min? Per nenio. Oferante sin mem, li pelus min al terura decido… Ve, kien mi turnos min? Ne estas eliro, ne estas espero… Kompatema Sinjoro Dio, kompatu mi en mia terurega sorto: prilumu mian konfuzan menson!”

Denove li sinkigis la kapon sur la manojn kaj tre longe fikse rigardis la plankon.

Dolĉe la pordo de la ĉambro estis malfermita, maljuna servisto eniris per mallaŭtaj paŝoj kaj diris:

“Sinjoro, vi diris al mi, ke vi volas eliri antaŭ la naŭa. Mi venas averti vin, ke jam estas la naŭa.” t’Serclaes saltleviĝis kun krieto de surprizo.

“Kie do estas mia prudento?” li suspiris. “Andries, rapide, donu mian mantelon!… Ne faru bruon. Mia filo ne rajtas scii, ke mi ankoraŭ eliras tiel malfrue.”

La servisto metis la mantelon sur liajn ŝultrojn kaj akompanis lin ĝis la pordego, kiun li tre malrapide kaj singarde malfermis por eviti, ke la hinĝoj grincu.

Estis tre mallume sur la stratoj. T’Serclaes povis rapidi antaŭen sen ia timo esti ekvidata Survoje denove ĉiaspecaj konsideroj sturmis lian menson, sed la torturanta dubo daŭris. Nur kiam li demandis sin konsternita, ĉu ne estas lia devo vid-al-vide de la patrio oferi sian filon, en la mallumo antaŭ liaj okuloj aperis eŝafodo, ekzekutisto kun levita glavo, surgenua junulo, kapo ruliĝanta en sango… Kaj tiam en sia patreca timo li eligis doloran suspiron, kaj li murmuris:

“Neniam! Neniam! La honoro kaj la vivo de mia povra filo estas pli gravaj ol necerta ŝanco pri venko. Jes, necerta ŝanco, ĉar la amano konas niajn planojn… Ho ve! Mia bona Everard surgenua sur eŝafodo! Ne, tion mi neniam permesos. Tio ne eblas…”

Tiuj vortoj signifis, ke en tiu momento li faris decidon, kvankam li mem ankoraŭ ne tute klare konsciis pri tio. Finfine li atingis la fulmuelejon de mastro Grijspeert. La pordego malfermiĝis, post kiam li flustris la signalvorton tra la spiontruo.

En la koridoro li haltis ankoraŭfoje, hezitante. Kion estis dirontaj la kunĵurintoj? Nenia respondo. Li ektremetis kaj ekpaliĝis. Jam estis malfrue, kaj ene oni devis miri pri lia longa forrestado. Halucina situacio! Sed ne estis rimedo eskapi al ĝi!

Per tremanta mano li malfermis la pordon de la magazeno. Ĝenerala krio de surprizo, riproĉa murmurado de iuj, gaja jubilado de aliaj salutis lian aperon. Konsternita, li haltis, trafite de kvardek brilajn okulojn, kiuj estis fiksitaj al li demandante kaj eble akuzante lin.

La esprimo sur ĉies vizaĝo tamen tuj ŝanĝiĝis, kiam ili rimarkis, kiel pala kaj profunde konsternita aspektis t’Serclaes. Sendube li estis eksciinta ian grandan kaj teruran sekreton. Scivolemo kaj iu nekonscia timo estingis en tiu momento ĉiun alian senton en iliaj koroj, kaj ili kreis lokon ĉe la tablon por permesi al t’Serclaes sidiĝi en la prezidantan brakseĝon.

Hugo Clutinc proksimiĝis al li kaj premis lian manon, demandante en afabla tono:

“Sed, t’Serclaes, kio estas al vi? Vi estas tiel pala! Ĉu vi estas malsana?”

“Ĉu malsana?” balbutis t’Serclaes. “Ĉu malsana? Mi ne scias… Ne, ne, tio pasos.”

“Venu, eksidu kaj ripozu iomete antaŭ ol paroli.” Kaj Clutinc kondukis sian konsternitan amikon al la brakseĝo ĉe la mezo de la tablo.

Kelkaj momentoj ankoraŭ pasis en profunda silento. t’Serclaes videble hezitis kaj frotis al si la vizaĝon kvazaŭ por revenigi la rememoron.

Lankhals prenis la parolon kaj diris:

“Ni ĉiuj brulas pro malpacienco por ekscii, kion nia sinjoro prezidanto havas komunikenda al ni pri sia vizito al la amano. Koncerne min kaj miajn amikojn, ni forte kontraŭstaris tiun viziton, kaj ni plue asertas, ke estas danĝera decido meti nian prezidanton en rilaton kun la perfidinto de la patrio. Kiun sekreton la amano deziris malkaŝi al vi? Parolu, Sinjoro t’Serclaes!… Vi ŝajnas posteniĝi antaŭ la komuniko, kiun vi devas fari al ni, viaj amikoj, viaj kunĵurintoj! Devas do esti io terura… Dio protektu nin kontraŭ insidoj kaj perfido… Sed parolu, Sinjoro t’Serclaes!”

“Jes, parolu! Kion misteran diris al vi la amano?” kriis multaj voĉoj.

“Kion la amano diris al mi?” ripetis t’ Serclaes. “Aĥ, karaj amikoj, tion mi nek povas nek rajtas malkaŝi al vi!”

Murmuroj pro malkontenteco zumis tra la ĉambro, kaj la konspirantoj rigardis unuj la aliajn mirigite en la okuloj.

“Ĉu ni ne rajtas scii tion? Kion tio signifas, ho granda ĉielo?” oni murmuris.

“Estu komplezemaj por mi, mi petas vin, amikoj,” diris t’Serclaes, petegante. Mi troviĝas en situacio, kiu inspirus kompaton al vi, se vi scius, kiel malfeliĉa mi estas.”

“Sed la sekreto! La sekreto!” oni kriadis de ĉiuj flankoj.

“La sekreto koncernas nur min persone. Ĝi ne rilatas al nia patria afero. Devo, neevitebla devo devigas min silenti. Do ne provu ekscii ion de mi, Sinjoroj, ĉar tiu sekreto estas tia, ke mi ne malkaŝus ĝin, eĉ se pro tio min minacis morto.”

Tiuj vortoj estigis ŝtormon de murmuroj, precipe en la flanko, kie sidis Pex kaj liaj amikoj. La kunveno, seniluziigite en sia incitita scivolemo, laŭtvoĉe atestis sian malkontentecon.

Kliniĝante sub la pezo de sia terura ĝeno, t’Serclaes ankoraŭ provis per konfuzaj vortoj kaj ideoj, ekspliki sian konduton kaj ekskuzi sian silenton, sed mastro Lankhals interrompis lin kaj ekkriis ŝercante:

“Nun vi vidas la sekvon de via nesingarda decido! Nia prezidanto devis iri al la amano kaj fali en la ŝnurkaptilon, kiun la perfidulo pretigis por li. Eĉ se la falsulo ne atingis alian celon ol krei malfidon inter ni, ankaŭ tio estas neriparebla malfeliĉo. Kiel do, vi sendis nian prezidanton al la amano por ekscii de li gravan sekreton. Tiu danĝera vizito okazis, kaj nun ke ni petas nian sendinton raporti, kion la perfidulo diris al li, ni ricevas la respondon: ‘Vi ne rajtas scii tion!’ Oni do traktas nin kiel infanojn, kiuj devas rezigni en sia nescieco.”

“Sed, Sinjoroj, restu do trankvilaj kaj lasu nian prezidanton paroli,” intervenis Hugo Clutinc. “La amano malkaŝis tute personan sekreton al sinjoro t’Serclaes. Kiun rajton ni havas, se tiu sekreto ne koncernas nian provon liberigi la patrion, perforte eligi ĝin el li? Mi devas konfesi, Sinjoro, ke tiu afero, kia ĝi prezentas sin, estas surpriza kaj stranga. Sed ni aŭskultu kun trankvileco la eksplikojn de sinjoro t’Serclaes. Mi estas certa, ke nenia sento de malfido longe ekzistos en tiu ĉi salono. Lia ofte provita amo al la patrio kaj la fiereco de lia koro estas por ni firmaj garantioj de lia sincereco.”

“Nu, li parolu! Ni aŭskultas!” ekkriis mastro Grijspeert.

“Mi devas silenti, silenti,” suspiris t’Serclaes.

“Do pri via vizito al la amano vi havas nenion komunikenda al ni?” moke kaj kolere demandis Lankhals. “Eĉ ne la plej malgrandan esksplikon vi ne havas donenda? Ĉu vi parolis kun la amano pri la malbela vetero aŭ pri la multekosteco de la greno? Ĉu nenia vorto estis dirita inter vi pri la situacio en Bruselo kaj Brabanto? Kaj ĉu vi opinias, ke ni povas kredi tion?”

“Mi estas malsana. Mia menso estas konsternita. Vi ne lasas al mi la tempon necesan por ordigi miajn pensojn,” plendis t’Serclaes. “Jes, la amano ankaŭ parolis al mi pri aferoj de nia lando, kaj pri tio mi povas komuniki al vi senretene, kion li diris al mi.”

“Aŭskultu! Aŭskultu!” murmuris la konspirantoj kun granda scivolemo.

“Kion mi diros al vi estas malĝojiga novaĵo, amikoj,” reprenis t’Serclaes, hezitante kaj kun videbla timego. “La amano diris al mi…, pruvis al mi, ke li scias ĉion…, ke li konas niajn planojn eksplodigi ribelon kontraŭ li, kaj ke li observas nin… Li riproĉis al mi, ke mi preparas popolan ribelon… Li diris, ke li estas informita pri ĉio, kio estas sekrete projektata de la metioj, kaj li tenas sin preta por estingi en sango la plej malgrandan provon de ribelo. Tiuj informoj, amikoj, estas tiaj, mi opinias, ke ni devas rekoni, ke estas konsileble prokrasti nian decidan provon al pli favora momento…”

“Ha, ha, ha, nun ni scias ĉion!” ekkriis mastro Pex. “La amano kaptis nian prezidanton en siaj retoj: li timigis lin kaj forprenis al li ĉiun fidon kaj kuraĝon!”

“Se ne estas pli grave!” grumblis mastro Grijspeert duonvoĉe. “Mi sentas perfidon en la aero.”

“Nu, nu. Sinjoro t’Serclaes, kiu ĉiam instigadis nin plirapidigi nian provon, nun opinias, ke ni devas prokrasti la ribelon ĝis en malpli malfavora momento!” diris Lankhals, amare ridetante. “Kion li volas diri per ‘pli favora momento’? Ĉu li volas atendi ĝis la grafo de Flandrio revenos kun novaj, freŝaj trupoj?”

“Ne, amikoj,” respondis t’Serclaes, “nur ĝis nia duko Venceslao sendos helpon al ni el Limburgo.”

“Tiam ni prefere delasu ĉian esperon kaj akceptu pacience nian sklavecon! Ne venos pli favora momento! Ĉu vi ne jam diris al ni dudekfoje, kaj tion vi diris ankaŭ hieraŭ, ke ni ne povas atendi helpon de la duko? Se ni ne rompos niajn ligojn antaŭ ol du semajnoj estos pasintaj, ni povos forgesi la liberigon de Brabanto por ĉiam!” ekkriis la dojeno de la ĉapelfaristoj.

“Lasu min meti unu demandon al nia prezidanto,” diris Lankhals. “Kion tiel surprizan la amano komunikis al li, ke tial ni devus ŝanĝi nian solene faritan decidon? La amano supozas, ke la popolo pretigas ian ribelon. Oni raportis al li, ke regas minaca fermentado en la metioj. Sed kiu en la urbo ne scias tion? La grava demando estas, ĉu la amano estas informita pri nia konspiro kaj niaj sekretaj kunvenoj, ĉu li scias, ke ni decidis doni la signalon de la ribelo la vesperon antaŭ la festo de sankta Krispeno. Mi deziras, mi postulas, ke sinjoro t’Serclaes respondu rekte kaj sincere al ambaŭ demandoj.”

“Pri nia konspiro… pri la tago de la ribelo,” balbutis t’Serclaes, kvazaŭ li hezitus respondi. “Pri tio la amano ne parolis al mi, mi kredas… Ne, ne, pri tio li scias nenion…”

“Nu, kio do ŝanĝiĝis en nia situacio? Ni havas tiom pli da kialoj persisti ĉe nia unua decido. Niaj malamikoj ne povas supozi, ke la ribelo, kiun ili timas, eksplodos tiel baldaŭ. Ni havas do la eblecon surprizi ilin. Se ni neglektos tiun favoran okazon, ĝi neniam plu revenos, kaj ni, malkuraĝuloj, estos kondamnintaj nian patrion al eterna sklaveco. La amano eble per ruzaj vortoj timigis nian prezidanton, sed kion tio faras al ni? Mi opinias, mi havas la profundan konvinkon, ke ni devas konservi la antaŭvesperon de la festo de sankta Krispeno kiel momenton de nia decida provo.”

“Jes, jes, la antaŭvesperon de la festo de sankta Krispeno! Tio estas decidita kaj ne plu ŝanĝiĝu!” jubilis la pli multaj el la membroj kun entuziasmo.

“Mi esperas,” reprenis mastro Lankhals kun ofenda emfazo, “ke sinjoro t’Serclaes, tute kiel ĉiu el ni, submetos sin al la volo de la plimulto kaj kun ĉiuj siaj fortoj kaj laboremo helpos nin plenumi nian decidon.”

“Ve, mi ne povas, mi ne rajtas!” suspiris t’Serclaes.

“Kion ni aŭdas?” ekkriis mastro Grijspeert. “Kaj vian ĵuron vi volas rompi?”

“Mi devas rifuzi mian kunlaboron. Nevenkebla forto regas min. Aĥ, miaj amikoj, kompatu min en mia terura situacio!” diris t’Serclaes, petegante.

“Sed kion do signifas via nekomprenebla konduto?” ekkriis Lankhals, frapante sur la tablon. “Ĉu eble vi volas kontraŭagi nin? Ĉu perfidi nin? Granda ĉielo! Ĉu la amano sorĉis vin? Vi, kiu konas ĉiujn niajn sekretojn, estus nia perfidanto? Ne eblas, sed tamen…”

Ĝis tiam t’Serclaes sidis tie kvazaŭ kulpulo antaŭ siaj juĝistoj. Lia ronĝanta konscienco diris al li, ke li estas vere oferanta la liberigon de sia lando al persona avantaĝo. Sed lia timigita patra koro kriis ankoraŭ pli laŭte, ke li devas savi sian filon de hontoplena morto. Tiu interna lukto – unuflanke honto kaj pento, aliflanke timo kaj ĉagreno – forprenis al li ĉiun lian kuraĝon kaj mensan klarecon. Sed la vorto ‘perfidanto’, kiu traboris sian koron kiel arda aleno, igis lin kun ŝajno de kuraĝo aŭ indigno levi la kapon.

“Kiel kruelaj vi do estas por mi!” li diris. “Ĉu mi perfidanto de mia patrio? Vi scias, ke mi donus ĝis la lasta guto de mia sango por helpi liberigi Brabanton!”

“Sed ni ne petas tiom de vi,” rimarkis Pex, “nur vian sinceran kunlaboron.”

“Ek, t’Serclaes, mia amiko, estu pli prudenta,” diris al li Hugo Clutinc. “Ne rifuzu al ni vian helpon.”

“Sed mi devas rifuzi.”

“Kial do?”

“Donu al ni klarajn kialojn! Se vi kredas pravi, provu persvadi nin partumante vian opinion kun ni,” intervenis ledoprilaboristo, kiu ĝis tiam blinde konfidis t’Serclaes. “Vi, ĉiam tiel elokventa, ŝajnas nun posteniĝi antaŭ ĉia ekspliko. Estas ne kompreneble.”

“Mi klarigis al vi miajn kialojn,” respondis t’Serclaes. “La amano estas informita pri niaj planoj. Mi opinias, ke la ribelo ne povos sukcesi nun.”

“Sed la pruvoj?” ekkriis Lankhals. “La amano diris nenion kion ni ne jam sciis… Vi silentas, t’Serclaes? Ha, li malkaŝis al vi sekreton, al vi persone, kiu neniel rilatas al nia patria afero!

Sed ĉu ni ĉiuj ne vidas klare, ke sola tiu sekreto malhelpas vin paroli. Ke ĝi – se ĝi jam ne faris el vi perfidinton – igas vin agi kiel perfidanto?… Vi rifuzas al ni vian kunlaboron kaj do rompas vian ĵuron. Ĝis kie vi volas persisti en via malfideleco? Respondu min: ĉu vi kontraŭagos nin? Ĉu ni devos timi, ke vi rivelos nian sekreton?”

“Mi restos neaktiva, ĉar nevenkebla leĝo devigas min al tio,” murmuris t’Serclaes. “Nian sekreton mi gardos fermita en mia koro kiel en tombo… Sed, amikoj, mi petas vin, mi petegas vin, prokrastu do la ribelon! Tiu provo, se ĝi okazos la antaŭvesperon de la festo de sankta Krispeno, estos por mi… Ho, Dio mia, mi ne rajtas paroli! La sekreto, kiun la amanon konfidis al mi, devigas min al senlaboreco kaj samtempe devigas min peti vin prokrasti vian provon. Aĥ, faru tion pro kompato al mi… Ĉu vi rifuzas? Se vi scius tiun teruran sekreton!”

“Nu, malkaŝu ĝin al ni. Ĉu ni ne estas viaj amikoj? Donu al ni kialon, por ke ni povu juĝi.”

“Tio ne eblas! Tio ne eblas!” suspiris t’Serclaes, ŝrumpante en sia brakseĝo, elĉerpita kaj frakasita.

Lankhals kaj liaj amikoj – al kiuj nun aliĝis multaj aliaj antaŭe tre moderaj membroj – kunigis momenton la kapojn, interŝanĝante kolerajn vortojn. Ili ŝajnis alveni al rapida decido, ĉar Lankhals en solena tono prenis la parolon kaj diris:

“Tiu ĉi malfeliĉiga disputo devas finiĝi, Sinjoroj. Nia tempo estas tro kara por malŝpari ĝin tiamaniere. En la nomo de multaj el ni mi demandas al la kunveno: ĉu iu opinias, ke ni devas prokrasti la ribelon al nedifinita tempo?… Jes, t’Serclaes, vian opinion ni jam konas, sed tiun de la aliaj! Tiuj el vi kiuj volas konservi nian unuan decidon, leviĝu!”

Sola t’Serclaes restis sidanta. Estis strange, ke la vortoj de la amano, kiujn li transdonis, konvinkis ĉiujn, eĉ la malplej fervorajn, ke oni devos rapidi, kaj ke ĉia prokrasto estos fatala por la patrio.

“Do,” reprenis Lankhals, “ni estas unuanimaj en nia opinio, ke nia decida provo restos fiksita je la antaŭvespero de la festo de sankta Krispeno. Sinjoro t’Serclaes rifuzas al ni sian kunlaboron. Estu tiel! Sed ni povos sukcesi sen lia helpo, se li gardos niajn sekretojn. Nun ni devos diligente labori por sekurigi la sukceson de nia entrepreno. Sendube t’Serclaes mem sentas, ke li povas resti nek nia prezidanto nek nia komandanto. Mi proponas, ke ni procedu al la elekto de tri membroj, kiuj ricevos plenan potencan decidi pri ĉio dum nia foresto. Elektu, mi petas vin, prudentajn kaj kuraĝajn virojn, kapablajn plenumi la malfacilan taskon, kiun vi metos sur iliajn ŝultrojn.”

Multaj nomoj estis vokataj ĉiuflanke, precipe tiujn de la plej fervoraj membroj, kaj kiam oni fine povis klare distingi la volon de la kunveno, aperis Lankhals, Pex kaj Grijspeert, kiuj estis nomumitaj plenpotenculoj. Nur unu voĉo, tiu de sinjoro Clutinc, prononcis la nomon t’Serclaes, sed tio kaŭzis nur mokajn ridojn. t’Serclaes rigardis tion ĉi enprofundiĝinte en pensojn kaj kun stultiĝinta rigardo, kiel iu kiu ne scias, kio okazas. Ĉu tiu ĉi mokridado estis nova piko tra sia koro, kies terura doloro rekonsciigis lin de lia situacio? Ĉiaokaze li leviĝis kaj diris:

“Sinjoroj, ne estas eble por mi resti ĉi tie pli longe. Viaj suspektoj kruele torturas min. Mankas al mi la forto pruvi al vi, ke vi devas prokrasti la planitan ribelon. Mi estas konvinkita, jes firme konvinkita, ke via provo malsukcesos. Ĉu vi ne posteniĝas antaŭ tia neutila sangoverŝado? Ĉu vi ne timiĝas ĉe la penso, ke per tiu antaŭtempa popolmovado vi malebligos la liberigon de Brabanto por ĉiam? Aĥ, mi petegas vin, trankvile interkonsiliĝi pri tio dum mia foresto! Mi ankoraŭ ne perdis ĉian esperon je via singardemo.”

Neniu repondis. La samaj mokantaj vizaĝoj grimacis al li.

Hugo Clutinc proksimiĝis al li kaj oferis al li akompani lin hejmen, ĉar li aspektis tre konsternita kaj malsaneta. Sed t’Serclaes diris, ke li ne bezonas lian afablan helpon kaj ke li preferas hejmeniĝi tute sola.

Murmurante konfuzan saluton kaj ŝanceliĝante, li forlasis la loĝejon de mastro Grijspeert. Sed tuj kiam la pordego fermiĝis post li, li plirapidigis sian paŝojn kaj iris tra la mallumaj stratoj kiel iu kiu sentas sin persekutata aŭ provas eskapi al granda danĝero.

Iom post iom li malrapidigis sian iradon. Li suspiradis, murmuradis plendojn, alvokadis la nomon de la Sinjoro kaj pluen iraĉis kiel ebriulo. La malfeliĉulo verŝis armarajn larmojn en la mallumo.

Tiel li atingis sian domon kaj mallaŭte frapis sur la pordegon. La maljuna servisto, kiu maldormis malantaŭ ĝi, malfermis ĝin kaj diris:

“Sinjoro, via filo Everard sidas en via dormo-ĉambro, atendante vian revenon.”

“Kara ĉielo!” suspiris t’Serclaes, timigita. “Ĉu li do scias, ke mi eliris?”

“Li venis malsupren, Sinjoro, tuj post kiam vi forlasis la domon. Li asertis, ke li aŭdis, kiel oni malfermis la pordegon. Kiel ajn mi neis tion, li ne volis kredi min kaj eniris vian dormo-ĉambron por certigi sin, ke vi ne kuŝas sur la lito. Ne trovante vin, li eligis krion de timo kaj falis sur seĝon. Kio timigis lin, mi ne povis kompreni el liaj plendoj. Li ŝajnis kredi, ke grava danĝero minacas vin, ĉar li sangultis kaj daŭre ripetis: ‘Ho, Dio, protektu mian malfeliĉan patron’. Li ne volis forlasi vian dormo-ĉambron kaj ankoraŭ ĉiam sidas tie.”

T’Serclaes interrompis la eksplikon de sia servisto per nenia vorto.

“Kia fremda konduto,” flustris t’Serclaes al si mem.

“Mi dankas vin, Andries,” li diris al la servisto. “Iru dormi. Mi ne plu bezonas viajn servojn hodiaŭ.”

Kaj prononcante tiujn vortojn, li eniris la domon. Li direktis sin al sia dormoĉambro kaj malfermis ties perdon. Everard venis renkonte al li kun etenditaj brakoj kaj ĝoje kriis:

“Ha, dankon al Dio, ke estas vi, patro! Aĥ, kiel mi timis pro vi.”

Li volis ĉirkaŭbraki sian patron, sed vidante la palecon de lia vizaĝo kaj la ruĝajn randojn ĉirkaŭ liaj okuloj, kiuj montris ankoraŭ spurojn de verŝitaj larmoj, li retenis sin. Li kaptis lian manon kaj suspiris:

“Patro, kien vi iris tiel malfrue en la nokto? Vi estas malsana, vi ploris! Kiel malfeliĉa vi devas esti!”

“Jes, mia filo,” respondis t’Serclaes. “Mi estas mizera, hontoplena, malespera, frakasita sub la pezo de kruela sorto.”

“Venu, patro, sidiĝu sur tiun ĉi seĝon… Tiel, kaj ripozu iomete… Ĉu timo pro la maliceco de la amano igas vin tiom suferi?”

“Tiu timo kaj ankoraŭ pli teruraj aferoj… Mia koro estas plena ĝisrompe, sed tamen mi ne povas paroli. Eĉ ĉe vi, mia bona filo, mi povas serĉi nek konsolon nek konsilon. Tiu situacio estas neeltenebla: la plej forta viro subfalus tute kiel mi. Sidiĝu tie apud mi kaj aŭskultu trankvile. Mi tuj rivelos al vi la sekreton de mia timo, honto kaj malespero. Tiel konfidante al vi parton de mia doloro, mi trovos eble iomete da malpeziĝo.”

Forte emociita per la dolorplena tono de la patra voĉo, la junulo silentante sidiĝis antaŭ lin.

“Everard,” diris t’Serclaes, “kion mi tuj komunikos al vi, estas sekreto, kiun mi ĵuris gardi. Konfidinte ĝin al vi, mia filo, mi nur rompus mian ĵuron, se ĝi eskapus al viaj lipoj. Promesu do al mi pro via amo al mi, ke vi neniam perfidos ĝin, nek libervole, nek pro nesingardeco.”

“Mi promesas tion, patro,” murmuris la junulo. “Via sekreto estas sekura ĉe mi.”

“Nu do, aŭskultu. Mi jam rakontis al vi, ke la amano minacis min per tio, ke li arestigus kaj kondamnigus vin, se la popolo ribelus kontraŭ li. Prijuĝu nun mian timon: jam estis decidite, ke post kelkaj tagoj eksplodos ĝenerala ribelo de la metioj. Mi vere estas, kiel la amano suspektas, la animo kaj la iniciatinto de tiu provo liberigi Brabanton kaj redoni al nia dukino Johana ŝian kronon. Sed ĉu timo obskurigis mian juĝon, ĉu mia patra amo al vi igis min vidi la aferojn pli klare, mi ekhavis la dolorigan konvinkon, ke ni ne estas sufiĉe fortaj por entrepreni la ribelon kun ia ŝanco de sukceso. Per la ribelo mi donus al la amano la okazon plenumi sian minacon! Ho, Everard, mi jam vidis vin kondamnita kiel ŝtelisto, genuanta sur la eŝafodo… kaj la glavo de la ekzekutisto fulmanta super via kapo!”

“Mia povra patro!” suspiris Everard. “Kion mi faris al vi?”

“Nu, sciu, ke mi formis sekretan ĵurasocion kun dudeko da dojenoj de la metioj kaj aliaj fervoraj patriamantaj amikoj por prepari la liberigon de nia patrio. Antaŭhieraŭ dum nokta kunveno ni decidis, ke la signalon de ĝenerala ribelo estos donita la vesperon antaŭ la festo de Sankta Krispeno, je la deka horo per sonorigo de ĉiuj sonoriloj, do ene de ok tagoj. Tiam mi ricevis leteron de la amano, en kiu la perfidulo invitis min viziti lin por aŭdi de li gravan sekreton. La kunveno ordonis al mi doni sekvon al tiu surpriza invito. Vi scias kian teruran sekreton la amano komunikis al mi, kaj kiel li ĵuris aperigi vin kiel ŝteliston antaŭ la skabenbenkon, tuj kiam la publika ordo en Bruselo estos restarigita. Ĉi-vespere okazis nova kunveno de la kunĵurintoj, kaj mi devis raporti al ili pri mia konversacio kun la amano. La veran sekreton – la malhonoran suspekton pri ŝtelo kontraŭ vi – konfirmita per via deklaro, mi ne povis riveli al ili. Ili estis obstinaj kaj perfortemaj en sia amo al la patrio. Timo pro perfido faris ilis malfidaj… Kion do mi estus povinta diri al ili? Kaj mi ankaŭ devis konsili al ili prokrasti la ribelon por nedifinita tempo, kun la risko vidi la grafon de Flandrio reveni, kaj do por ĉiam rezigni pri ĉia espero je liberigo… Tion mi faris… kaj mia koro ankoraŭ sangadas! Everard, mia filo, kiom mi suferis kaj hontis: ili kovris min per insultaj akuzoj. Mi vidis brili la okulojn de miaj amikoj pro indigno. Per mokridado ili akceptis mian petegadon… La abomena vorto ‘perfidanto’ sonis en miaj oreloj kaj traboris kiel aleno mian koron.”

Larmoj fluis sur liaj vangoj, la kapo sinkis sur lian bruston.

“Perfidanto oni nomis vin, perfidanto!” ekkriis la junulo. “Granda Dio, nun mi komprenas vian mortigan doloron, mia povra patro.”

Liaj malbrilaj okuloj kaj tremantaj lipoj atestis pri lia emocio.

“Ne, vi troigas la sencon de miaj malĝojaj vortoj,’” reprenis t’Serclaes. “Ili ankoraŭ ne nomis min perfidanto, sed ili diris, ke, se mi estus perfidanto, mi ne agus alie. Tiun ofendon mi estus pacience elteninta, se nur la timo de via malhonorigo kaj via hontoplena morto ne tiom regis min… Sed, ili ne volis aŭskulti min malgraŭ miaj petegoj kaj denove decidis, ke ili komencos la ribelon kontraŭ la amano la antaŭvesperon de la festo de sankta Krispeno kaj tiel kondamnis vin. Nun ke mi ne plu rajtas kunlabori kun ili, estas certe, ke estiĝos malkonkordo en iliaj vicoj, ĉar la membroj de la gentoj rifuzos sian subtenon. Aĥ, ne estas espero, ke ili sukcesos! Estas terura situacio!… Eble mi estas perfidanto, sed tamen mi ne povas ne savi mian infanon! Ni jes estas tre malfeliĉaj, mia povra Everard!”

La junulo restis silenta kaj ŝajnis enprofundiĝinta en pensojn. Subite li levis la kapon kaj diris kun brilo de fajro en sia siaj okuloj:

“Patro, vi scias, ke mi amas, respektas kaj admiras vin. Ĉu mi povas paroli libere, sen voli malĝojigi aŭ ofendi vin?”

“Parolu, mia filo. Aŭdu vian voĉon estas konsolo por vmi.”

“Nu, patro, mia konvinko estas, ke vi eraras. Viaj amikoj pravas…”

“Ĉu ili pravas?” ekkriis t’Serclaes, mirigita.

“Lasu min klarigi mian opinion, mi petas, patro. Via amo al mi, via timo pro mia vivo kaj honoro mallumigis en vi vian devosenton. Vi incitis la kuraĝon kaj la venĝemon de la metioj kaj preparis ĉion al grandega popola ribelo. La tago estas fiksita, ĉiuj koroj batas pro espero kaj batalemo, kaj tuj antaŭ la momento en kiu la liberigo de la patrio realiĝos, vi, t’Serclaes, la fervora defendanto de la Brabanta princino, provas rompi la kuraĝon kaj decidemon de viaj amikoj kaj diras al ili: metu la manojn sur la genuojn kaj volonte klinu vin sub la jugo de sklaveco. Certe, tio estas eraro. Via patra amo konsternis kaj konfuzis vian menson. Refariĝu vi mem, rekonu vian devon.”

“Kion mi do devis fari?” balbutis t’Serclaes.

“Ho, patro, la penso, ke la amano povos malhonorigi nian nomon kaj eble mortigi min sur la eŝafodo, igis vin forgesi vian devon al la patrio. Sed la sorto kiun vi preparas al mi, estas multe pli grava malhonoro: la ekzisto de malkuraĝulo. Kiel do? Mi estus la kaŭzo de la sklaveco de Brabanto, la kaŭzo de la eterna ekzilo de nia malfeliĉa dukino… Kaj kun tiu pezo sur miaj ŝultroj, mi devus vivi? Ne, ne mi preferas la morton al tia vivo!”

“Vi pensas do, mia filo, ke mi devas senhezite lasi vin grimpi sur la eŝafodon?” murmuris t’Serclaes kun dolora ŝerco. “Ha, vi ne scias, kio estas patra koro.”

“Sed ne, patro,” respondis la junulo, fortigita kaj entuziasmigita per siaj propraj vortoj, “ekzistas alia kaj certa rimedo por eskapi al la eŝafodo. Aŭskultu min kun indulgemo: mi diros al vi, kion mi povas fari por liberigi vin de tiu timo, kiu senpovigas vin, kaj kion vi devas fari por resti fidela al via ĵuro kaj plenumi vian devon kontraŭ la dukino kaj nia lando. Morgaŭ mi forlasos la urbon kaj iros al Maastricht, al nia dukino…”

“Sed la amano kondamnigos vin!” suspiris t’Serclaes.

“Ne, Dio protektos Brabanton: la popolo venkos!… Kaj krom tio, ne gravas, ke oni maljuste kondamnos min. Tie for mi informos nian dukinon pri la krimaj intrigoj, kiujn la falsa vendinto de Brabanto kombinis kontraŭ mi. Kio ajn okazos, iam la humiligo de Brabanto finiĝos. Tiam mi revenos kun niaj gedukoj, kaj anstataŭ esti malhonorigita en iliaj okuloj, ili honorogos kaj amos min pro tio kion mi suferis pro ili kaj kion vi, patro, estos farinta por ili. Kun respekto mi kuraĝas diri al vi: jen via devo. Jam morgaŭ vi iru viziti ĉiujn viajn kunĵurantojn. Konvinku ilin, ke vi ankoraŭ ĉiam same fervore amas la patrion, kaj certigu ilin de via senlima kunlaboro al la preparo de la granda tago. Kuraĝigu ĉiujn al fido kaj energion. En unu vorto, refariĝu t’Serclaes, la sentima, fiera t’Serclaes por vi mem kaj por la aliaj. Ili aplaŭdos vin kun ĝojo, ili dankos vin kaj honoros vin kiel antaŭe… Kaj se la popolo venkos – kiel mi kredas – via nomo estos skribita en la kronikoj kiel tiu de la liberigonto de la patrio, ĉar se Bruselo deskuos de si la fremdan jugon, la tuta Brabanto liberigos sin.”

Senvorte t’Serclaes metis la brakojn ĉirkaŭ la ŝultrojn de Everard kaj kisis lin plorante. Sed la larmoj, kiujn li nun verŝis, estis larmoj de ĝojo kaj admiro. Efektive, la kuraĝaj vortoj de lia filo redonis al li liajn kutimajn kuraĝon kaj fidon.

“Dankon, dankon, Everard,” li murmuris. “Via patro estis sinkinta en senfundan abismon de ĉagreno kaj honto: vi tiris lin el ĝi, montrante al li brilan lumon. Saĝeco parolis tra via buŝo. Jes, jes, mia filo, mi refariĝos t’Serclaes, digna je tia filo, kia vi estas, preta verŝi mian sangon por Brabanto. Ha, ha, ha, ni venkos! Kaj se ni devos morti, la historio menciu, ke ni falis virece pro la honoro kaj la libereco de nia lando!”

“Do, patro, vi aprobos mian decidon? Mi foriros morgaŭ.”

“Jes, antaŭ la tagiĝo mi ellitiĝos kaj sendos Andries-on antaŭen kun niaj du plej bonajn ĉevaloj. Vi foriros iomete pli malfrue kaj eliros tra la pordego Warmoes, kvazaŭ vi volus promeni tra la kampoj. Tiel vi atingos tra kelkaj nerektaj vojoj la grandan vojon al Loveno. Paŝu pluen ĝis sur la turnirkampo. Tie en la Gouden Leeuw vi trovos nian fidelan Andries-on kun la ĉevaloj… Estas mirakla la klareco en mia menso!… Sed eble vi scias ion pli bonan. Ĉu vi ne aprobas mian planon? Kial vi skuas la kapon, filo?”

“Estas vere, patro,” respondis la junulo, enpensiĝinta, “ke mi pensas pri Sabina. Forlasi ŝin tiel sen saluto, sen adiaŭo! Kaj se la amano akuzus min antaŭ ŝi kaj montrus al ŝi la garantiaĵdonan deklaron? Ŝi eble dubus pri mia honesteco kaj malestimus min.”

“Ne timu pro tio, Everard. Sabina tro bone konas vin por fari ion tian.””

“Jes, patro, sed estus kruele miaflanke tia-maniere elprovi la koron de Sabina. La forto de la homo ne estas senlima. Se ŝi ekscius, ke mi fuĝis sen adiaŭi ŝin, sen la plej malgranda averto… kiel vera kulpulo… Ne, ne, mi neniam permesos, ke tio okazu. Morgaŭ, antaŭ ol foriri, mi provos vidi Sabinan. Mi subaĉetos la servistojn per mono, se necese per multa mono, aŭ mi perforte penetros en la domon.”

“Sed se la amano aŭdus pri tio, li tuj kaptigus vin!”

“Certe ne, patro. Mi komprenas liajn intereson kaj rezonadon. Kontraŭe li volas teni la minacon de mia aresto kaj glavon super via kapo. Se li kaptus min, vi indulgus nenion plu kaj eĉ plirapidigus la ribelon por liberigi min el la malliberejo. Li scias tion kaj ne estas tiel stulta frakasi la ilon de sia imagata potenco.”

Tiel estu, mia filo, ĉar vi deziras tion. Adiaŭu Sabinan, se vi sukcesos vidi ŝin. Ĉu vi volas paroli al ŝi pri la ŝtelita juvelo kaj la subskribita garantiaĵdona deklaro? Faru tion singarde kaj diru neniun vorton kiu povus igi ŝin suspekti la sekreton de nia konspiro. Memoru, ke vi devas gardi tiun sekreton kontraŭ iu ajn persono.”

“Pri tio mi diros nenian vorton al ŝi, patro. Estu trankvila pri tio: granda amo ardas ja en mia koro, sed ĝi ne povos forgesigi al mi mian devon kontraŭ mia patro kaj mia patrio.”

“Jam estas tre malfrue,” diris t’Serclaes, “mi ja estas nun konsolita kaj ĝoja, sed la teruraj emocioj de tiu ĉi tago multe lacigis min. Mi devas ellitiĝi frue. Morgaŭ ni plu parolos pri via foriro. Lasu min ankoraŭfoje ĉirkaŭbraki kaj beni vin, mia bona kaj nobla filo, kaj tiam ni iru dormi.”

Ili arde premis sin reciproke inter la brakoj, kaj Everard forlasis la dormoĉambro de sia patro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.