La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EVERARD T’SERCLAES

Aŭtoro: Hendrik Conscience

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

V

Duonhoron post la falo de la nokta mallumo oni vidis iam kaj iam brulantajn torĉojn en la Putterij, per kio estis anoncate, ke kelkaj invititoj jam proksimiĝis al la domo de Van Heetvelde por ĉeesti la grandan vesperfeston de la amano. Iuj vojaĝis en belegaj veturiloj, gravaj sinjoroj sidis en ĉevalpalankenoj, sed la plej multaj iris piede, ĉiuj tamen estis akompanataj de kurieroj aŭ servistoj kun torĉoj por prilumi iliajn paŝojn tra la cetere tute mallumaj stratoj de la urbo. Ĉe la domo de la amano ili paŝis inter duobla vico de soldatoj en la larĝan ŝtuparsalonegon, kie ili demetis sian mantelon aŭ vesperpeltaĵon, kaj de tie ili estis kondukataj de servistoj ĝis antaŭ la pordo de la granda festosalonego. Tie ceremoniestro anoncis ilin laŭtvoĉe kriante ilian nomon.

La amano staris kun sia needziniĝinta fratino en la salonego je iu distanco de la pordo por akcepti la gastojn, kiuj, interŝanĝante kelkajn vortojn kun la mastro de la domo, iris pluen en la salonegon por saluti kelkajn amikojn aŭ sidiĝi sur la foteloj kaj seĝoj, kiuj staris en granda nombro kontraŭ la muroj.

Multaj tamen pasigis la unuajn momentojn admirante la riĉajn murornamaĵoin en tiu nekutime belega salonego. Sur ĝiaj muroj estis fiksitaj lignaj bareliefoj, kiuj brilis kaj fajreris pro la oro, lazuro kaj karmino, per kiuj ili estis kovritaj. Sur la lokoj, lasitaj liberaj per tiuj artaj skulptaĵoj, pendis buntkoloraj tapiserioj, sur kiuj estis figuritaj scenoj el la sankta Skribo.

Laŭlonge de la parietoj brulis sur oraj kandelingoj multaj vaksaj kandeloj, kies fumo, ŝarĝita per orientaj balzamoj aŭ rezinoj, disvastigis agrablan odoron. Kvar grandegaj kronlustroj pendis de la plafono, kunfandiĝante per la radioj de sia abunda lumo ĉiun tiun riĉecon de koloroj kaj metalbriloj en unu blindigan brilegon Ankoraŭ du aliaj salonegoj, malpli vastaj, rilatis al tiu ĉi. La unua estis ripozejo por personoj, kiuj preferis pasigi la tempon en soleco aŭ per trankvila babilado ol resti en la tumulto de la festosalonego. La dua, en kiu staris nombro da tabletoj, devis servi kiel ludĉambro. En ĝi homoj, kiuj inklinis, laŭ la kutimo de la epoko, serĉi emociojn en la riskado de mono, povis kontentigi sian deziron.

Nun granda parto de la invititoj jam ĉeestis. Ĉe la pordo de la salonego, la ceremoniestro estis anoncinta kvindekon da kavaliroj, nobelinoj kaj gravaj burĝoj, inter kiuj estis la gesinjoroj Van Oostkerk, Van Quaedrebbe, Van Selleke, Van Redelghem, Van Meldert, Van der Elst, Van Ophem, Van Beerthem, la sinjoroj De Beer, Swaef, De Roovere, Rolibuc, De Leeuw kaj multaj aliaj. Ankaŭ jam ĉeestis kelkaj komandantoj de la grafaj trupoj, inter kiuj armeestro Van Reigersvliet.

Ĝis tiam Willem, la filo de la amano, staris apud la enirpordo en la proksimeco de sia patro, atendante kun batanta koro la alvenon de Sabina, ĉar kapitano Goffredo Barberi certigis lin, ke la potenco de la talismano jam influis ŝin, kaj ke li povos vidi, ke sento de amo komencis vekiĝi en ŝia koro.

Ĉar sinjorino Van der Aa ankoraŭ ne aperis, Willem estis kaptita de la timo, ke Sabina eble retenos sian patrinon, ne volante veni al la vesperfesto. Ĉu la fraŭlino ne rifuzis kun obstineco, kaj certe ankaŭ kun naŭzo, akcepti la inviton ĝis antaŭhieraŭ? Kapitano Goffredo estus povinta erari en sia espero.

Malpacienciĝinte per tiu dubo, Willem forlasis la pordon de la salonego kaj iris al la kapitano, kiu estis babilanta pli malproksime kun kelkaj nobelinoj, ridigante ĉiujn ĉirkaŭstarantojn per siaj gajaj eldiroj kaj spritaj ŝercoj. Kiam li vidis alproksimiĝi la filon de la amano, li ekskuzis sin antaŭ la nobelinoj, iris renkonte al la junulo kaj, tirante lin iomete flanken, demandis lin per regita voĉo:

“Tiel malĝoja, mia kara Willem? Kio do nebulas vian animon? Ĉu vi ankoraŭ dubas pri la realigo de mia promeso?”

“Ŝi ne venos!” suspiris la junulo.

“Ŝi venos. Mi vetas mian kapon pro tio. La talismano tiros ĝin ĉi tien kun nerezistebla forto.”

“Kial do ŝi tiom malrapidas?”

“Certe estas ŝia patrino, kiu ne estis preta pli frue. Vi komprenas, la tualeto de tiuj maljunaj nobelinoj neniam finiĝas. Sabina kontraŭe, eĉ se ŝi estus vestita per sakaĵo, …”

“Kaj vi estas tute certa, Kapitano, “interrompis lin la junulo revante, “ke ŝi sentas jam pli da amikeco por mi?”

“Amo!… Komenco de amo, kiu ekde nun kreskos seninterrompe.”

“Kaj ĉu ankaŭ ŝia koro sammezure malvarmiĝos kontraŭ t’Serclaes?”

“Ankoraŭ ne. Vi estas tiel terure hasta, mia amiko. Everard ankoraŭ ne estas sub la influo de la talismano. Nur ĉi tie, ĉi-vespere, ĝia povo prilaboros lin, kaj nur morgaŭ ni povos vidi la sekvojn.”

“Ĉu Everard venos, Kapitano?”

“Vi dubas pri ĉio, Willem. Li pozitive promesis tion al mi. Ke li aperos ĉi tie iomete pli malfrue, estas normale: lia veno devas kaŭzi miron, kaj li volas eskapi kiel eble plej al apartaj eksplikoj. Mi igis lin kredi, ke Sabina arde deziras vidi lin dum la vesperfesto. Al Sabina mi konsilis trakti lin kun multe da modesteco. Tio estas necesa por la sukceso de nia plano. Estu do singarda kaj akurate sekvu mian konsilon, ĉar alie …”

Li estis interrompita per anonco fare de la ceremoniestro, kiu kun speciala emfazo proklamis:

“Sinjorino Van der Aa kaj fraŭlino Sabina Van der Aa!”

La anonco kaŭzis iom da agitado en la salonego, precipe inter la kavaliroj kaj fraŭloj, kiuj, instigitaj de la deziro vidi kaj saluti la belan fraŭlinon Van der Aa, ĉiuj direktis sin al la enirejo.

“Kial vi staras tie ĉi tiel konsternita!” ŝercis la kapitano, dolĉe antaŭenpuŝante la junan Van Heetvelde. “Oni dirus, ke vi havas timon. Kuru, diru al ŝi ion afablan. Vi vidos, kiel afable ŝi traktos vin… Jen, rigardu, kiel ŝi alridas vin!”

“Ĉu tio estus do vera?” suspiris Willem kun ĝoja miro. “Ho, kia feliĉeco! Neniam ŝia rigardo estis tiel dolĉa por mi! Ha, mi sentis min plena je espero kaj kuraĝo… Mi jam kuras!”

“Ne tro impete. Ne forgesu, kion mi diris al vi,” flustris Goffredo ankoraŭ en lian orelon. “Afable, sed modeste.”

Kiam Willem proksimiĝis al la fraŭlino, ŝi estis ĉirkaŭita de dudeko da invititoj, kiuj konkure superŝutis ŝin per salutoj kaj laŭdoj kaj super ĉio gloris la ekstreman gracion de ŝia tualeto.

Efektive, dum ŝia patrino estis vestinta sin per peza sateno kun grandaj floroj, sub kies larĝaj kaj kraketantaj faldoj ŝia figuro estis preskaŭ nerekonebla, kaj estis ŝarĝinta per juveloj kaj ŝtonoj sian kapon, kolon kaj brakojn, Sabina elstaris per la simpleco kaj bongusteco de siaj vestoj. Ŝi estis tute vestita per leĝera, rozkolora silko. La sola alia koloro en ŝia tualeto estis ruĝa koralkoliero ĉirkaŭ ŝia svelta kolo. Eble ŝi ornamis sin tiel humile pro ia ruza, eble ne konscia koketeco. Ĉiakaze ŝiaj vestoj estis bone elektitaj por elstarigi ŝian naturan gracion kaj pruvi, ke ŝi ne bezonas eksterajn beligilojn por brili inter la plej graciaj knabinoj. Paleco kaj aspekto de malsaneto, kiun longdaŭra ĉagreno premis sur ŝian vizaĝon, eble malpliigis ŝian belecon, sed la sangruĝaj koraloj ĉirkaŭ ŝia kolo emfazis per sia brilo la freŝan ruĝon sur ŝiaj vangoj, tiel ke, kvankam ĉio en ŝia vestaro estis preskaŭ senkolora, ŝia tenere skulptita vizaĝo ŝajnis revivigita per la aminda roza koloro.

Willem, retenata de la cirklo de la invititoj, denove komencis heziti kaj ne kuraĝis penetri antaŭen ĝis apud ŝi. Sed ŝi, rekonante lin, faris kelkajn paŝojn al li, oferis al li sian manon kaj diris kelkajn salutajn vortojn, kies aminda tono igis bati pli forte pro feliĉeco la koron de la junulo kaj lasis lin preskaŭ nekapabla balbuti kompreneblan respondon.

Li estis tamen same rapide apartigita de Sabina fare de armeestro Van Reigersvliet kaj la oficiroj de la grafaj trupoj, kiuj volis honori ankaŭ siavice ‘la rozon de tiu ĉi ĉarma rozbedo, la plej brilan stelon de tiu ĉi vespero’, kiel ili nomis la fraŭlinon per sia bildoriĉa laŭdo.

Momenton poste Sabina sidis kun sia patrino meze de aliaj nobelinoj. Tute emociita kaj kun okuloj brilantaj por espero kaj ĝojo, Willem tenis sian rigardon fiksita sur ŝi. Sed kiam li konstatis, ke la fraŭlino turnis la kapon ĉiuflanken de tempo al tempo, kvazaŭ serĉante iun en la salonego, nubo malsupreniĝis super lian koron. Li komprenis, kio okazas en ŝi: ŝi pensis pri Everard t’Serclaes kaj sopiris al lia alveno.

Eble Willem denove estus malesperiĝintas, se li ne estus vidinta, kiel la fraŭlino faris al li signon kaj indikis per fingro neokupitan fotelon flanke de ŝi. Tremante pro ĝoja surprizo, li rapide proksimiĝis kaj sidiĝis ĉe ŝian flankon.

En tre afabla tono Sabina komencis paroli kun li pri la bela vetero, kiun oni ĝuis de kelka tempo, pri la beleco de la salonego, la selekta kompanio kaj aliaj indiferentaj temoj. Sed ŝia voĉo estis tiel penetranta, ŝia rideto tiel ĉarma, ke Willem, ravite revante, aŭskultis kun tiel profunda sento de feliĉeco, kvazaŭ li jam estus aŭdinta la jesan vorton el ŝia dolĉa buŝo.

Nun Sabina ekvidis, ke la nobelino, kiu sidis flanke de Willem, deturnis la kapon kaj enprofundiĝis en viglan konversacion kun sia najbarino. Profitante de la okazo, la knabino klinis la kapon al sia kunulo, dirante:

“Willem, antaŭ nelonge vi demandis al mi, al kio vi dankas mian specialan amikaĵojn. Estas dankemo, profunda, sincera dankemo. Vi estas efektive noblanima viro. Mi jam ĉiam sciis kaj rekonis tion. Sed oni povas ja estimi iun sen pro tio… Ha, Willem, kiel mi iam esprimos al vi mian dankemon? Oni devas esti bonkora por povi fari, kion vi faris.”

“Kion mi faris?” murmuris la junulo, mirigita.

“Jes, nur kaŝu tion al mi, Willem: vi volas nur pligrandigi vian meriton, kaj sekve mian ŝuldon kontraŭ vi.”

“Vere, Sabina, mi ne komprenas.”

“Ĉu vi, sciante, ke tio povus feliĉigi min, ne konvinkis vian patron per preĝoj kaj petegoj inviti Everardon t’Serclaes al tiu ĉi festo?”

“Ĉu mi?”

“Nu, akceptu mian dankon. Ne neu pli longe.”

“Sed kiu diris tion al vi, fraŭlino?”

“Nia bona amiko Goffredo ĉion eksplikis al mi. Mi scias, per kiuj ekstremaj klopodoj vi persvadis vian sinjoron patron inviti Everardon por donaci al mi kelkajn momentojn da konsolo kaj ĝojo. Kredu min, mi neniam forgesos vian grandanimecon.”

“Ha! Goffredo diris tion al vi?” balbutis la junulo. “Tiam tio devas esti vera.”

“Vi do konfesas?”

“Jes.”

Kaj kun interna ĝojo li aldonis:

“Sed Everard ne povos veni ĉi tien. Ni ne vidos lin ĉi-vespere.”

“Ne timu: li venos!” konfirmis la fraŭlino.

“Ĉu vi scias?”

“Kial mi ne scius tion? Por vidi min kaj povi paroli al mi, Everard alfrontus ĉiujn danĝerojn, eĉ riskus sian vivon!”

“Maltrankvilo kaptis la koron de la povra Willem. Lia tuta feliĉeco frakasiĝis kaj li tute perdis sian kuraĝon. Nun li komprenis, aŭ kredis kompreni, ke Goffredo samtempe trompis lin kaj Sabinan. Ŝia nekutima afableco estis nenio alia ol sento de dankemo pro servo, kiun li ne faris al ŝi! Sed ĉu tio ne estis parto de la plano de Goffredo, kaj ĉu ne estus malsaĝe esprimi nun sian bedaŭron? Tiuj pensoj tiel terurigis lin, ke ekde tiam li respondis nur distrite al la vortoj de la fraŭlino. Finfine naŭzita de tiu doloriga situacio, li diris al ŝi, ke li devas, pro gentileco, iri saluti la ĵus alvenintajn geinvititojn Tiel li trovis verŝajnan kialon leviĝi kaj direktiĝi al la alia ekstremo de la salonego.

Apenaŭ li malproksimiĝis, maljuna nobelino, kiu volis paroli al la patrino de Sabina, sidiĝis sur la seĝon, kiun li ĵus forlasis.

Tute senkuraĝigite, Willem eniris la duan ĉambron, falis sur benkon kaj komencis, la kapon apogitan sur mano, pripensi sian amaran senrevigon. Sed Goffredo, kiu postrigardis lin, venis al li. Kun leĝera ŝerco la kapitano respondis al liaj plendoj, dirante:

“Vi estas maljusta, amiko. Vi volas vidi la ĉevalojn jungitaj malantaŭ la ĉaro. Ĉu vi do esperis, ke Sabina ĉirkaŭbrakos vin, ekkriante al ĉiuj: ‘Jen Willem Van Heetvelde, mia estonta novedzo?’ Tiel tio ne funkcias. Amsento estas kiel grajno, kiu unue komencas ĝermi, tiam enradikiĝas kaj fine kiel forta kreskaĵo levas sian supron kun folioj kaj floroj. Ĉu mi ne plenumis mian promeson? Ĉu la voĉo de Sabina estis iam pli dolĉa por vi? Ĉu iam en ŝiaj okuloj brilis tia amikeco? Ĉu ŝia rideto estis iam tiel plena je afekcio? Tio estas la ĝermado de la grajno kaj ĝiaj unuaj radikoj. Estu do pacienca: vi vidos… Kaj antaŭ ĉio, restu singarda kaj lasu vin mirigi de nenio… Jen, aŭskultu, oni vokas la nomon de Everard t’Serclaes… Leviĝu kaj iru renkonte al li. Kion ajn li diros, estu afabla kontraŭ li kaj montru nek miron nek bedaŭron. La mano de Sabina fariĝos senerare la rekompenso de via fortanimeco.”

Ambaŭ direktiĝis al la pordo de la salonego por saluti la junan t’Serclaes.

Malmultaj el la ĉeestantaj kavaliroj aŭdacis renkonti Everardon, eĉ retropaŝis ĉe lia apero, kaj ĉiuj, eĉ la virinoj, rigardis sin kun miro, kvazaŭ demandante, kion venas fari ĉi tie la filo de la plej obstina malamiko de la grafo de Flandrio kaj de la amano.

Ili ja ne sciis, ĉu la junulo jam donis pruvojn de tiu malamikeco ekde la komenco de la nova situacio, sed li estis la filo de la maljuna t’Serclaes, la fidela amiko de grafino Johana, kaj tio sufiĉis al ili.

Sed kiam ili vidis, ke la amano parolis kelkajn momentojn kun la juna t’Serclaes kaj eĉ premis al li la manon, ili komencis dubi. Ĉu la amano havis kialojn por fari tion? Ĉu Everard ne partumis la opinion de sia patro? Ĉu la junulo, pro sia amo al Sabina Van der Aa, kliniĝis al la partio de la grafo?

Tiuj pensoj ŝancelis la antipation de multaj. Stimulate de la ekzemplo de la amano, iuj antaŭeniris kaj salutis Everardon per ĝentilaj vortoj. Precipe inter la fraŭlinoj estis iuj, sur kies kapoj aperis afabla rideto ĉe la vido de la bela, impona junulo.

Everard ŝajnis tute ne timida. Li salutis maldekstre kaj dekstre kun malstreĉaj gestoj, diris kelkajn vortojn al la kavaliroj kaj nobelinoj al li konataj, kaj tiam paŝis rekte tra la salonego ĝis antaŭ sinjorino Van der Aa kaj ŝia filino. Liaj profundaj kaj ripetaj riverencoj kaj liaj solenaj salutvortoj povus pensigi ĉiujn, ke temas nur pri ordinara montro de respekto. Sed liaj briletantaj okuloj kaj la radianta rideta de Sabina parolis pri amo kaj feliĉeco kaj esprimis la esperon, ke pli malfrue estiĝos por ili okazo malpli observate elverŝi siajn korsentojn per dolĉa babilado.

“Ĝis poste, mia karulino,” flustris la junulo.

“Ĝis poste, Everard. Nun bone plenumu vian devon de ĝentileco,” ŝi respondis.

De malproksime Willem tenis sian rigardon fiksita sur Sabina kaj Everard, kaj kun ĵaluza konsterneco spionis, kiel ŝi akceptis lin. Ŝia ŝajna malvarmeco verŝis konsolon en la koron de Willem. Li vidis, kiel Everard foriĝis de ŝi kaj venis rekte al li. Nun ne kostis al li penon, premi la manon, kiu estis etendita al li kun evidenta malavareco.

“Ha, Sinjoro Willem,” diris al li la juna t’Serclaes, “kian noblan koron vi do havas! Via grandanimeco hontigas min. Se iam estos ebla por mi refari al vi servon miavice, ne ŝparu min, mi petas. Mi estimos min feliĉa, pruvi al vi mian senfinan dankemon.”

Willem murmuris ion nekompreneblan.

“Ne, ne,” kontraŭdiris lin Everard, “ne estas malgranda servo, kiel vi asertas. Por mi kaj Sabina, kiuj ne povis vidi unu la alian ĝis nun, tio estas netaksebla feliĉeco. Kaj estas al vi, mia bona Willem, ke ni ŝuldas tiun ĉi grandan bonfaron, al vi, mia bona Willem, kiu havas kialojn agi tute alie. Ho, tio estas vere tiel grandioza, tiel noblanima, ke mi ne scias, kiel esprimi al vi mian dankemon kaj admiron.”

“Sed pri kio do vi parolas?” demandis Willem.

“Ĉu pro kompato kun la ĉagreno de Sabina, kaj eble ankaŭ iomete pro amikeco al mi, vi ne insistis ĉe via patro inviti min al tiu ĉi vesperfesto kaj tiel donis al mi la okazon vidi Sabinan kaj paroli kun ŝi? Goffredo rakontis ĉion al mi.”

“Ha, Goffredo diris tion al vi.” balbutis Willem. “Li certe troigas miajn meritojn: ne estas mi, kiu…”

“Nu, nu, ne pli longe ŝajnigu. Kiel do mi povus ĉeesti tiun ĉi feston, se vi ne estus konsentinta pri tio antaŭe…”

“Tio estas efektive vera.”

“… kaj se vi ne estus petinta de via patro tiun neatendatan inviton?”

Pro timo, ke li plenumos nesingardaĵon, Willem ne kuraĝis pli klare esprimi sian neadon, sed klare mensogi same tiom naŭzus lin. Tial indiferenta ŝultrolevado estis lia sola respondo.

Ravite de profunda sento de dankemo kaj blindigite per ĝojo, Everard prenis la manon de sia kunulo kaj tiris lin en angulon de la salonego. Tie li diris en lian orelon kun emociita voĉo:

“Willem, mia nobla amiko, finu vian noblaniman laboron: feliĉigu Sabinan kaj min! De vi sola dependas, ĉu ŝi tuj fariĝos mia edzino aŭ ne. Kial vi restus ankoraŭ pli longe la sola obstaklo al la plenumo de niaj deziroj? Sabina estimas kaj respektas vin, sed estas mi, kiun ŝi amas per la tuta forto de ŝia pura animo. Mi preferas morti ol perdi ŝin. Jes, eĉ se minacus nin la plej kruela torturo, nek ŝi nek mi rezignus pri tiu geedziĝo, kiu fariĝis la sola celo kaj la sola espero de nia vivo. Lasu min kaj Sabinan esti viaj plej bonaj amikoj. Devigu nin beni vian nomon kaj repensi pri vi kun dankemo en ĉiu feliĉa momento en la estonteco. Diru al via sinjoro patro, ke vi rezignas pri la mano de Sabina… Vi skuas la kapon? Malĝojigas vin do delasi ĉian esperon? Sed kial vi nutrus pli longe vian koron per vanaj iluzioj? Sabina kaj mi, ni amas nin ekde nia infanceo. En ŝia koro jam ne estas loko por alia bildo ol la mia…”

Lia parolado estis interrompita de la alveno de kelkaj junaj kavaliroj kaj oficiroj de la okupacianta armeo, inter kiuj distingiĝis Goffredo per sia laŭta babilado.

“Ha, ha,” ekkriis la kapitano ridante, “tio estas bona! Vi interparolas konfidence kaj sekrete kiel du bonaj amikoj pri fraŭlinoj kaj amo, ĉu ne? Kial do tiaj grandanimaj viroj vivus en malamikeco?”

Fikse rigardante Willem en la okuloj, li aldonis kun speciala emfazo:

“Unuanimeco kaj amikeco estas la veraj rimedoj, kiuj permesas atingi la celojn de la koro.”

“Koncerne min,” diris Everard, “mi estas preta promesi al sinjoro Willem Van Heetvelde eternan afekcion por unu sola faro…”

“Nu, nu, vi havas la tutan vesperon por paroli pri tio,” interrompis Goffredo. “Sekvu nin nun, Sinjoroj: ni tuj komencos la ludon. La ŝildoj kaj florenoj baldaŭ ruliĝados.”

“Mi certe ne ŝatas ludi en tiu ĉi momento,” murmuris Everard.

“Estas egale. Tiam vi rigardos la ludon. Tuj kiam la ludo kaptos vin, vi ankaŭ metos la manon en la poŝon.”

“Mia patro faris al mi signon: li vokas min,” diris Willem, eble inventante tiun pretekston por povi eskapi al doloriga konversacio kun Everard.

Goffredo kuris post li kaj flustris en lian orelon:

“Ne estu tiel malĝoja. Kontraŭe havu kuraĝon kaj fidon: la talismano komencas bone efiki. Morgaŭ Sabina ne plu pensos pri Everard ol kun sento de malestimo. Ne dubu pri tio. Vi vidos.”

Kaj reirante al sia kompanio, li tiris Everardon en la ludĉambro.

En ĉagrena revado Willem rigardis la plankon kaj meditis pri la vortoj de Everard. Eĉ martirmorton Sabina libervole suferus prefere ol doni sian manon al alia viro ol Everard! Ili ambaŭ esperas, ke li, Willem, plifaciligus ilian geedziĝon! Ĉu tiu talismano ne estis superpotenca por tute ŝanĝi la humoron de Sabina? Ĉu Goffredi ne ĵus konfirmis, ke ĝi komencis bone efiki? Jam morgaŭ Sabina estis amonta lin kaj malestimonta Everardon!

Kvankam Willem ne plene fidis la promeson de la kapitano, tiu konsidero aperigis silentan rideton sur liaj lipoj, kaj malpli senkuraĝa li iris al kelkaj el siaj amikoj, kun kiuj li komencis interparoli, sed ne sen daŭra distreco. Lia koro instigis lin alproksimiĝi al Sabina, sed sento de honto retenis lin. La talismano ankoraŭ ne sufĉe influis ŝin. Li timis, ke ŝi sendube reparolos al li pri Everard, kaj ke lia koro estos denove vundita kaj sangos pro la esprimoj de ŝia infinita amo al la amiko de sia infaneco.

Ekde tiam Willem tenis sin en tiu parto de la salonego, kiu estis plej malproksime de sidejo de Sabina. Fojfoje li eĉ retiriĝis en la plej malproksiman parton de la domo kaj longe forestis.

Lia patro, kiu konsideris kiel sian devon laŭvice alparoli siajn gastojn kaj tial promenadis de unu al la alia, malmulte atentis pri la melankolio kaj introverta sinteno de sia filo.

Krom tio, kvankam li ne plene komprenis la planon de la kapitano, la amano fidis lian promeson kaj volis nek diri nek fari ion, kio povus malsukcesigi liajn sekretajn kalkulojn.

De kelka tempo servistoj cirkuladis en la salonego kun arĝentaj pletoj. Sur unuj brilis pokaletoj plenigitaj per altvaloraj vinoj. Aliaj estis ŝarĝitaj per pasteĉetoj kaj ĉiaspecaj bakaĵoj.

Tuj kiam la amano estis certa, ke ĉiuj liaj gastoj havas la okazon ĝui la diversajn refreŝajojn, li faris signon al la ceremoniestro. Nun aperis en la salonegon deko da muzikistoj kaj trubaduroj. La unuaj portis diversajn muzikilojn, kiel violonojn, flutojn, ŝalmojn, klarionojn kaj tamburojn. Du el ili tenis etajn harpojn en la manoj. La du lastaj sidiĝis sur seĝon kaj metis specon de kordotabulojn sur la genuojn, pretaj pinĉi la kordojn per pinĉiloj dum la kantado.

La violonistoj, akompanataj de aliaj muzikinstrumentoj, tuj ekludis gajan, rapide evoluantan melodion, post kio ili ankaŭ resonigis ion de pli grava tono kaj malrapida mezuro. Tiam venis la vico de la trubaduroj, kiuj per la resonado de siaj voĉoj kaj la plej mallaŭtaj sonoj de siaj kordinstrumentoj karesis la orelojn de la gastoj kaj gajigis iliajn korojn.

Tiel dum proksimume du horoj kun mallongaj paŭzoj daŭris la muzikado kaj kantado. La bonegaj artistoj cetere sukcesis teni la atenton de la gastoj, ĉar la konversacioj estis preskaŭ ĉiuj ĉesintaj, kaj la societo interŝanĝis nur kelkajn mallaŭtajn rimarkojn pri la arta ludado kaj deloga kantado, kiujn ĝi rajtis ĝui tiun vesperon.

Intertempe Everard t’Serclaes estis reveninta el la ludoĉambro en la festosalonegon. Parolinte du- aŭ trifoje kun Sabina kaj ŝia patrino kaj foririnte same tiom da fojoj, li ekvidis kun plezuro, ke la nobelino, kiu sidis je la maldekstra flanko de Sabina, leviĝis de sia seĝo kaj eksidis flanke de alia al ŝi konata persono. Everard hezite alproksimiĝis al fraŭlino Sabina kaj demande rigardis la neokupitan seĝon. Kuraĝigite per preskaŭ neperceptebla kapklino de Sabina, li sidiĝis je ŝia flankon kaj komencis kun ŝi mallaŭtan por la aliaj nekompreneblan konversacion. La muzikon ili jam ne aŭdis. Ili parolis pri amo, fideleco kaj la estonteco, kaj en la daŭro ili tiom enprofundiĝis en sian senton de beateco, ke iliaj brilaj okuloj kaj radianta rideto perfidis, kio okazas en iliaj emociitaj koroj. Ili tiom forgesis la lokon kie ili troviĝas, ke ili finfine kaptis la manon unu de la alia kaj restis sidantaj kvazaŭ ravitaj.

Willem Van Heetvelde, kiu staris en angulo ĉe la fino de la salonego, tenis spionantan rigardon sur Everard kaj Sabina. Lia kredo je la forto de la talismano tute malaperis. Li eĉ demandis sin, ĉu la mirakla objekto en la posedo de Goffredo ne havis kontraŭan efikon, ĉar Sabina, ekde ĝi efikis sur ŝi, ŝajnis senti multe pli da amo por Everard ol iam. Larmo brilis en la okuloj de la suferanta junulo, kiu baldaŭ fiksis la rigardon al la grundo por eskapi al la doloriga spektaklo. Lia patro, preterpasante lin, frapetis lin sur la ŝultron kaj demandis lin:

“Hej, Willem, kial vi staras tie revante? Vi, kiu estas tiel fervora amatoro de ludo kaj kanto! Kion tio signifas? Ĉu mi ne eraras? Larmoj en viaj okuloj? En tie gaja vespero?”

“Kara patro,” respondis la junulo per rompita voĉo, “se vi scius, kiel malfeliĉa mi estas!”

“Kial do, mia filo?”

“Aj, patro, ĉiu rigardas tion kun miro. Nur vi ne ekvidas tion. Ne montru, ke mi tiris vian atenton sur tion, sed rigardu Sabinan kaj Everardon: ili kaŝas al neniu, kiel blinde ili amas sin. Ili sidas tie for manon en mano!”

La amano turnis sin kaj direktis la rigardon al la alian finon de la salonego. Mallaŭta grumblado resonis el lia gorĝo, dum li pugnigis la manojn pro kolero.

“Ho, tiu impertinentulo!” li murmuris. “Ĉu li tiel agus por ofendi min en mia domo? Kiu scias? La vespero apartenas al la familio t’Serclaes! Se mi ne permesis tion pro respekto al miaj gastoj, mi forpelus lin tra la pordo… Sed ne, ni devas regi nian indignon, mia filo. Estu pacienca kaj kuraĝa: estas la lasta fojo, ke Everard Serclaes proksimiĝis al fraŭlino Van der Aa. Sed estas vere troigite! Teni la manon unu de la alia en ĉeesto de miaj gastoj, kiuj ĉiuj scias, ke vi, Willem Van Heetvelde, devas fariĝi la edzo de Sabina, kaj ke t’Serclaes estas mia plej grava malamiko! Ha, se Goffredo ne estus promesinta al mi… Morgaŭ, mia filo, ni estos verŝajne venĝitaj, kaj ĉiakaze Sabina ne plu renkontos Everardon.”

Dum la amano diris tiujn parolojn, li tenis la okulojn direktitaj al sinjorino Van der Aa, kvazaŭ li volus peti de ŝi klarigon pri tio, kio okazas, kaj lia ekflaminta rigardo sufiĉe montris, kia granda kolero malserenigas lin. La sinjorino ekvidis tion, kaj zorgeme diris al Everard:

“Sinjoro t’Serclaes, se vi ne volas perturbi vian plezuron kaj endanĝerigi vian feliĉecon en decida maniero, ekstaru kaj promenu iomete tra la salonego. Ke vi restas tiel longe sidanta flanke de Sabina, altiras la atenton de la homoj kaj povus ofendi la amanon: li rigardas vin tre malafable.”

Tiel vekite el sia forgesemo, Everard komprenis, ke ŝi pravas. Li diris al Sabina, ke li revenos al ŝi poste, malproksimiĝis de ŝi kaj iris al unu el siaj konatuloj, kiu staris pli fore en la salonego. Tiam li ekvidis, ke la amano mem okupas la seĝon flanke de Sabina kaj nun ŝajnas esti vigle konversacianta kun sinjorino Van der Aa. Sed ke oni disputis tie pri li en akra tono, li tute ne supozis.

Por pasigi la tempon, li iris en la ludoĉambron kaj stariĝis malantaŭ Goffredo, kiu, tute absorbita de la ludo, ŝajnis havi orelojn kaj okulojn nur por la ruliĝado de la ĵetkuboj kaj la kalkukado de la poentoj estigitaj ĉe ĉiu ĵeto. Antaŭ la kapitano kuŝis staketo da florenoj kaj ŝildoj, kaj liaj ĝojaj ekkrioj suponigis, ke la fortuno favoris lin.

“Vi ŝajnas bone farti, Kapitano.” Li diris, frapante lin sur la ŝultron.

“Antaŭ nelonge mi fartis ankoraŭ pli bone,” murmuris Goffredo sen rigardi supren. “Sed silentu! La fortuno denove ridas al mi… Mil tondroj! Dudek! Mi denove perdis kvin florenojn! Mi duobligas mian ludon kaj enmetas dek florenojn… Ha, al mi la levo: dudek du!”

Kaj tiel Goffredo plu ludis kun blinda entuziasmo, preskaŭ ne priatentante la ĉeeston de Everard, jen jubilante, jen furiozante, laŭ tio ke la fortuno favoris aŭ malfavoris lin.

La junulo rigardis iom da tempo la ludadon de sia amiko kun intereso kaj tiam proksimiĝis ankaŭ al la aliaj tabloj, kie oni ĵetis la kubojn kun ne malpli da fervoro. La plej multaj oficiroj de la okupacia armeo estis ĉi tie, ludante unu kontraŭ la alia aŭ kontraŭ kelkaj riĉaj junuloj, apartenantaj al la gentoj. Sur la tabloj briladis staketoj da oro kaj arĝento.

Tiel, mallonge rigardinte ĉiun grupon da ludantoj, Everard reiris al la kapitano en la momento, kiam tiu ĉi vidis sian lastan florenon malaperi en la sakon de sia kontraŭulo. Kompreneble li nun petis t’Serclaes prunti al li monon kun la firma promeso redoni ĝin al li plej malfrue postmorgaŭ.

Senhezite la junulo tute malplenigis sian monujon en la mano de la kapitano. Tiu ĉi defiis sian kontraŭludanton kaj denove per forta mano ĵetis la kubojn sur la tablon. Ĉi-foje li gajnis kaj eligis laŭtan triumfkrion…

En tiu ĉi momento la amano eniris la ludoĉambron. Everard kredis rimarki, ke li rigardas lin per koleraj okuloj, kiam li preterpasis lin. Sed kiam sinjoro Van Heetvelde sidiĝis ĉe la ludotablo kun bonhumora mieno, la junulo ne dubis, ke li eraris. Perdinte multan monon per kelkaj ĵetoj la amano denove forlasis la ĉambron.

Opiniante, ke li restas sufiĉe longe for de festosalonego, kaj sentante sin denove altirata al Sabina, Everard forlasis la ludoĉambron.

Sed kiam li eniris la salonegon, li vidis sinjorinon Van der Aa kaj Sabinan starantaj ĉe la elirpordo. Per la salutoj, kiujn ili interŝanĝis kun gekonatuloj, estis klare, ke ili pretigis sin forlasi la feston kaj reiri hejmen.

Everard proksimiĝis al ŝi, demandante, kion signifas tiu frua foriro. Li amare plendis, ke lia efemera feliĉeco estas brutale interrompita tiumaniere. Sed li ne ricevis akcepteblan respondon. Nur sinjorino Van de Aa murmuris, ke ŝi sentas sin lacega, kaj timis, ke ŝi malsanetiĝos, restante pli longe. Sabina diris nenion. Ŝi ŝajnis pli inklina al plorado ol al parolado.

Ĉagrenite kaj eĉ terurigite, Everard sekvis ambaŭ virinojn ĝis antaŭ la pordego de la domo, kie atendis ilin ilia ĉevalpalankeno. Nur tiam sinjorino Van der Aa respondis al la insista demando de la junulo.

“Okazis nenio speciala, Sinjoro t’Serclaes. Estas vere, ke mi estas lacega kaj malsaneta. Sed pro tio mi tamen ne forlasis la feston, sed mi opiniis, ke mi agas favore al Sabina kaj vi per mia frua foriro. Poste vi ricevos la eksplikon de mia kialo. Demandu nun al ni plu nenion kaj lasu nin sen longaj salutoj grimpi en nian palankenon. Tio estas necesa por via feliĉeco.”

“Sed kio okazis, granda ĉielo?” suspiris la junulo.

“La amano kruele mallaŭdis kaj riproĉis ion al mia patrino,” malĝoje diris Sabina. “Ni, kiuj kredis je lia grandanimeco! Ke vi sidis je mia flanko estis krimo al liaj okuloj, Everard.”

“Kion ĉagrenan li do diris al vi?… Atendu momenton, ĝis mi estos preninta mian mantelon,” diris la junulo. “Mi paŝos flanke de via palankeno kaj akompanos vin ĝis via domo. Tion li nek vidos nek ekscios.”

“Ne faru tion,” replikis sinjorino Van der Aa en ordonanta tono. “Tuj reiru en la salonon, ne nur por plenumi vian devon de ĝentileco kontraŭ la gastoj kaj deziri almenaŭ adiaŭ al ili, sed ankoraŭ pli por ne igi la amanon pensi, ke vi akompanas nin hejmen. Tio ankoraŭ pli kolerigus lin. Vi devas ŝajnigi kaj teni vin, kvazaŭ ni diris nenion al vi. Ni promesis al li, ke ni ne parolos al vi pri la okazinta.”

“Sekvu la konsilojn de mia patrino, mi petas, Everard!” petegis Sabina “Ve, tiam tiel estu: mi obeos,” suspiris la junulo kun profunda bedaŭro.

Sabina, jam sidante en la palankeno, ankoraŭ premis lian manon, dirante al li kelkajn kuraĝigajn vortojn. Kaj tiel Everard sekvis sian amikinon je duona arkpafa distanco, antaŭ ol krii al ŝi adiaŭ. Li postrigardis la palankenon, ĝis la lumo de la torĉoj malaperis ĉe la fino de la Putterij. Li intencis reiri al la domo de Van Heetvelde, kiam li subite vidis Goffredon, vigle gestantan pro ĝojo, veni al li.

“Kio tio signifas, Kapitano?” li demandis. “Vi surmetis vian mantelon. Ĉu vi jam forlasas la feston?”

“Dankon al Dio, ke vi ankoraŭ ne foriris!” replikis Goffredo. “Mi serĉis vin kun zorgoj. Pensante, ke vi sekvas fraŭlinon Van der Aa al ŝia domo, mi iris serĉi vin tie ĉi. Mi troviĝas en tre ĝena embaraso. Vi devos fari al mi etan servon kaj tial akompani min ien.”

“Mi pretas al ĉio, Kapitano, sed lasu min unue iri preni mian mantelon, ĉar la freŝa nokta aero tremetigas in.”

Goffredo malbukis sian propran mantelon kaj ĵetis ĝin sur la ŝultrojn de la junulo. Al ties obĵetoj li respondis:

“Lasu min nur fari, Everard. Estas pli bone, ke oni ne revidu vin nun en la domo de la amano. Poste ni revenos. Militisto estas hardita kontraŭ forta malvarmo. Cetere, mi estas varme vestita.”

“Bone, Goffredo, mi sekvos vin.”

Kiam ili estis sufiĉe for de la domo de Van Heetvelde, la Kapitano diris kun rompita voĉo:

“Everard, la fortuno estis eksterordinare kruela por mi hodiaŭ, dum vin ĝi kontraŭe multe feliĉigis…”

“Mia bona ŝanco ŝanĝiĝis. Mi malĝojas,” murmuris la junulo.

“Jes, mi scias, kion vi volas diri,” respondis Goffredo. “La amano rakontis al mi pri sia disputeto kun la patrino de Sabina. Estas miskompreno de sinjorino Van de Aa. Ni reparolos pri tio poste. Nun unue pri mia afero… Paŝu iomete pli rapide, ĉar mi forkondukos vin sufiĉe malproksimen…. Jen mia peto. Mi perdis mian tutan monon ludante kontraŭ kapitano Bossart, la Lilano, kaj krome mi jam ŝuldas al li dudek florenojn, kiujn mi perdis dum la lasta ludo kaj ne povis pagi lin… Vi ja scias, estas tiu granda, ruĝhara krudulo, kiu ludis antaŭe ĉe la tria tablo kontraŭ fraŭlo Van Quaedrebbe. Mi diris al li, ke mi iros hejmen preni la monon. Li estas sekrete mia malamiko. Mi sentus min humiligita kaj malfeliĉa, se mi devus reveni kun malplenaj manoj. La hontoruĝo ardus sur mia vizaĝo… Nu, mi povus ja iri al mia gastejo kaj turni ĉion fundalsupre, sed por la momento mi malkovrus eĉ ne unu kupran moneron.”

“Mi bedaŭras, ke estas jam tiel malfrue,” respondis la junulo. “Mian tutan monon mi jam donis al vi, Goffredo. Mi devus ja veki mian patron. Ĉu mi kuraĝus fari tion?”

“Ne, tio ne, mia amiko. Vi jam tro oferis por mi. Se mi nun petas helpon de vi, estas nur por povi redoni al vi, kion vi pruntis al mi. Ĉio kunkalkulita, se mia memoro estas ankoraŭ bona, mia ŝuldo al vi sumiĝus je tridek du malnovaj ŝildoj, ĉu ne?

“Devas esti io tia, efektive. Sed mi ne deziras rehavi ilin nun. Kontraŭe, mi ĝojas povi devontigi vin kontraŭ mi.”

“Kaj mi volas redoni al vi tiun pruntitan monon ankoraŭ ĉi-vespere.”

“Vi do havas rimedon fari tion?”

“Tio mirigas vin, ĉu ne, Everard. Sed vi komprenos tion. La aroganteco kaj kaŝita mokado de tiu flavruĝa kapitano profunde ofendis min. Kiam mi diris al li, ke mi volas iri al mia gastejo preni la monon, li komprenigis al mi per sia ridado, ke mi ne plu revenos. Mia honoro estas en danĝero… Ne, laŭ tiu ĉi vojo ni iros trans la vendoplaco Pongel kaj preter la hospitalo Sankta-Johano… Monon, multan monon mi devas tuj havi.”

“Sed kiel vi akiros ĝin, Kapitano?”

“Ba, mi estas pli riĉa, ol vi pensas,” fanfaronis Goffredo, ridetante. “Havigi al mi kelkajn centojn da malnovaj ŝildoj kostas al mi ne pli da peno, ol turni la manon. Tio dependas de decido, kiun mi nur malvolonte prenas. Sed nun mi ne pli hezitas. Haltu momenton.”

Sur la brusto li malfermis sian kamizolon kaj eltiris el leda saketo brilan objekton, kiun li metis en la manon de t’Serclaes.

“Alian objekton vi ne vidus en la mallumo,” li diris, sed tiu ĉi perfidas sian grandan valoron per sia forta brilado.”

“Estas, kvazaŭ vi tenus brilantajn stelojn en via mano.”

“Kiel vi diras: estas diamantoj, robenoj kaj smeraldoj. Sub reĝo Karlo de Navaro en Francio ni ekokupis kaj prirabis laŭ ordono lia multajn kastelfortresojn, vilaĝojn, jes eĉ urbojn. Tiun ĉi altvaloran objekton mi ekkaptis post ia sanga sturmo. Mi multege ŝatas ĝin, ĉar ĝi estas samtempe talismano, kiu protektas kontraŭ ĉiuj febroj. Nun tamen mi volas lombardi ĝin por cent malnovaj ŝildoj. El tiuj vi ricevos tridek du, kaj kun la aliaj mi reiros al la domo de Van Heetvelde.”

“Sed kiu akceptos vian lombardaĵon je tia malfrua horo?” murmuris Everard.

“Kiu? Riĉega avarulo, kiu eĉ post sia morto ekstarus el la nokto de sia tombo por urzure gajni kelkajn florenojn… Preter la grenhalo troviĝas strateto sen fino, kiu ĉirkaŭas la domojn de la strato Eike kvazaŭ kurba kubuto. Ĝi nomiĝas la Kattengang. Ĉu vi konas ĝin?

“Mi jam aŭdis tiun nomon.”

“Mi kondukos vin tien, Everard. En la plej profunda parto de tiu strateto staras ŝtona dometo, kies fenestroj estas ĉiuj protektataj per feraj stangoj. Tiu loĝas la lombardisto Niceforo. Kiam li ekvidos la altvaloran juvelon, li certe, anstataŭ rifuzi cent ŝildojn por ĝi, pruntedonos tricent ŝildojn por ĝi, ĉar ĝi valoras ne malpli ol kvarcent ŝildojn, kaj ju pli Niceforo pruntedonos, des pli da profito li povos postuli.”

“Ĉu vi estas certa, ke li malfermos sian domon al vi, tiel malfrue en la vespero?”

“La lombardisto konas siajn klientojn, Everard. Estas rimedo ellitigi lin je ĉia horo de la nokto. Por tio oni devas frapi en speciala maniero sur lian pordon: unue du frapojn, post momento tri frapojn, kaj tiam kvar frapojn, tre mallaŭte, ĉar la avarulo dormas kun la okuloj kaj oreloj tute malfermitaj… Nun ke vi scias tion, jen la juvelo. Frapu kiel mi diris al vi kaj lombardigu ĝin por cent malnovaj ŝildoj. La kondiĉoj de la lombardisto estas ĉiam la samaj. Akceptu ilin sen kontraŭdiro…”

“Ĉu mi? Ĉu mi bone komprenas vin, Goffredo?” murmuris la junulo, timigita. “Vi deziras, ke mi iros al la lombardisto por lombardigi la juvelon?”

“Estas malgranda servo, kiun mi atendas de via amikeco.”

“Sed vi, Kapitano, kiu ŝajnas tiel bone koni la lombardisto, kial vi ne iros mem ĉe lin?”

“Ĝuste ĉar li konas min tro bone. Ĉu vi komprenas? Mi ŝuldas ankoraŭ multan monon al tiu uzuristo. Se li scius, ke la juvelo apartenas al mi, li gardus ĝin sen doni monon al mi.”

“Sed, sed mi ne scias. Estas stranga komisio, kiun vi volas doni al mi!” balbutis la junulo hezitante.

“Ĉu vi povus rifuzi tiel sensignifan servon al mi,” ridetis Goffredo, “al mi, kiu pro amikeco al vi, elmetas min al la kolero de la amano, kaj do ankaŭ de mia armeestro? Tio estas neebla! Vi ne bone komprenas la aferon, Everard. Jen vi havas garantiaĵon, kiu valoras plurajn centojn da malnovaj ŝildoj. Vi petas nur cent ŝildojn por ĝi. Oni donos ilin al vi sen kontraŭstaro. Vi donos ilin al mi, kaj morgaŭ mi iros ĉe la lombadiston por diri al li, ke la juvelo apartenas al mi. Kiu danĝero povas esti por vi en tio? Unuflanke vi estos garantita per la alta valoro de la juvelo mem, kaj aliflanke per mia persono kaj mia vorto. Vi ne devas plu okupi vin pri la afero. Mi liberigos la juvelon, tuj kiam mi havos la mono, kaj tiel ĉio finiĝos.”

“Sed la malhonoro! Mi, Everard t’Serclaes, iri ĉe uzuriston por pruntepreni monon!”

“Neniu povas scii tion. Kaj ĉiakaze, kiu malhonoro povus esti en servo farita pro amikeco al kapitano Goffredo?”

“Estas vere!” suspiris Everard. “Mi ne faros tion sen timo, sed nur por devontigi vin kontraŭ mi… Nu, donu al mi la juvelon: mi estas preta.”

La kapitano kondukis lin en la plej profundan finon de la Kattengang, ĝis antaŭ la pordo de malalta burĝa domo kaj mallaŭte diris al li:

“Tie loĝas la lombardisto Niceforo. Nun frapu sur la pordon: du, tri, kvar fojojn… Tiel estas bone… Rigardu: tie supre aperas lumeto. Niceforo malsupreniras. Mi atendas vin tie for ĉe la komenco de la strato Eike. Ne parolu pri mi.”

Per grandaj paŝoj li retiriĝis en la Kattengang.

Pro honto Everard sentis tremeton kuri tra siaj membroj, ne pro tio ke li kredus fari ion malbonan aŭ mallaŭdeblan, sed nur pro la penso, ke li iris kiel malŝparulo aŭ perversulo ĉe uzuristo por pruntepreni monon. Sed li decidis kaŝi sian konsternitecon en la ĉeesto de la lombardisto kaj kontraŭe ŝajnigi sin fiera kaj aŭdaca por ne devi ruĝiĝi antaŭ tiu malestiminda viro. Ĉar li ne povis rifuzi la deziratan servon al Goffredo, li volis fari ĝin sincere kaj laŭ ties volo Farante tiujn konsiderojn, li estis surprizita per la siblanta sono de raŭka voĉo, kiu subite ŝajnis paroli tuj ĉe lia orelo, demandante lin:

“Kiu frapas tiel malfrue sur mian pordon? Proksimiĝu al la spiontruo kaj respondu min.”

“Mi estas amiko, mastro Niceforo,” flustris Everard. “Malfermu: mi alportas al vi altvaloran objekton.”

“Sed kiu vi estas, Sinjoro?… Ĉu vi silentas? Tiam, bonan nokton. Mia pordo restas fermita al nekonatoj.”

“Mi estas Everard t’Serclaes,” repondis la junulo kun bedaŭro.

“Ĉu la filo de la eksskabeno t’Serclaes?”

“Jes.”

La rigliloj estis forŝovitaj kaj la hinĝoj de la pordo knaris.

“Eniru, Sinjoro, kaj sekvu min,” diris la lombardisto, kiu kun fumanta olelampo en la mano antaŭiris la junulon tra mallarĝa koridoro.

Ili alvenis en ĉambro kun tute nudaj muroj, kie staris neniu alia meblo ol granda kesto kun feraj bendoj, skribtablo, sur kiu staris orpesilo, kaj kelkaj malnovaj apogseĝoj. Ĉi tie la lombardisto levis la lampeton supren kaj rigardis momenton senparole la personon, kiu petis lian helpon. Everard, ofendita per la ekzamenantaj okuloj, rigardis lin fiere de la kapo ĝis la piedoj. La viro estis grizhara kaj maljuna kaj envolvita en eluzita noktorobo el flordesegna silko. Ekster liaj malgrandaj brilaj okuloj kaj dikaj lipoj, li havis nenion rimarkindan.

“Bela mantelo, Sinjoro”, diris Niceforo. “Tiu ruĝa veluro eble estas iom tro longe portata, sed ĝi estis multekosta kaj havas ankoraŭ ian valoron… Ha, vi estas la filo de la maljuna sinjoro t’Serclaes. Vi estas efektive belaspekta juna kavaliro. Vian patron mi ja konas. Mi estus feliĉa, se mi povus devigi vin al mi, sed mono estas tiel malofta kaj tiel multekosta…”

“Mi devas rapidi, mastro,” Everard interrompis lin. “Ni aranĝu la aferon kiel eble plej rapide. Jen juvelon, kiu certe valoras kvarcent malnovajn ŝildojn. Pruntu al mi cent ŝildojn por ĝi. Mi kredas, ke mi konas viajn kutimajn kondiĉojn kaj mi akceptas ilin… Nu, kio estas via respondo?”

La lombardisto tenis la juvelon en siaj manoj, mirigite kaj avide rigardante ĝin.

“Pacienco, iom da pacienco, Sinjoro,” li murmuris. “Diamantoj kaj rubenoj! Kiom ĝi brilas kaj fajreras! Altvalora objekto, kaj stranga samtempe. Ĝi similas la orienta talismano. Ĉu tiu juvelo apartenas al vi, Sinjoro?”

“Kia demando estas tiu?” grumblis Everard. “Vi diris, ke vi konas mian patron. Ĉu tio ne sufiĉas al vi?

“Certe ja. Ne koleriĝu, Sinjoro. Ĉu la juvelo apartenas al vi aŭ al via patro, al mi ne gravas. Vi jam ne estas neplenaĝa infano. Kaj vi volas prunti de mi cent malnovajn ŝildojn? Tio estas amasego da mono…”

“Por kio tiuj ĉiuj vortoj. Ĉu vi intencas rifuzi?” interrompis Everard. “Se vi ne povas prunti al mi tiujn cent malnovajn ŝildojn, redonu la juvelon al mi.”

“Por kiom da tempo vi depruntos, Sinjoro?”

“Por kiom da tempo?” ripetis la junulo pripensante. “Nur por unu monato.”

“Kaj vi akceptas miaj kutimajn kondiĉojn.”

“Kiel mi jam diris al vi.”

“Por unu monato mi demandas dek procentojn. Se vi ne liberigos vian garantiaĵon post tiu unua monato, vi devos renovigi vian prunton.”

“Tiel estu, mastro. Ni finu: jam malfruiĝas. Mi ne havas tempon atendi.”

“Ankoraŭ kelkajn momentojn, Sinjoro, kaj vi estos servita,” grumblis la uzuristo, malfermante feran kofron. El ĝi li prenis manplenon da oraj moneretoj kaj metis ilin sur la tablon. Tiam li prenis du pecetojn de pergameno kaj plumon kaj silente skribis dum kelkaj minutoj. Tiam li antaŭenŝovis unu el la folietoj kaj diris, transdonante la plumon al la junulo:

“Jen, Sinjoro, bonvolu subskribi… Vi hezitas? Estas nenio alia ol atesto, ke vi lombardas ĉe mi tiu ĉi juvelon por cent malnovaj ŝildoj. Fojfoje la servistoj de la amano venas serĉi ŝtelitajn objektojn en mia kofro. Se mi ne ĉiam estus povinta pruvi, ke mi pruntas monon nur al bone konataj personoj, kiujn oni devas rigardi honestaj, mi estus pendumita aŭ almenaŭ enkarcerigita. Certe ne por vi mi diras tion… Bona ĉielo! Vi ŝajnas teruriĝi, Sinjoro! Ĉu vi ne kuraĝas subskribi deklaron de la vero?”

“Vi ne scias, kion vi diras!” krude diris Everard por kaŝi sian honton. “Via malrapideco kaj neutilaj vortoj incitas miajn nervojn!”

Kaj dirante tiujn vortojn, li skribis sian nomon sub la deklaro.

La lombardisto nombris naŭdek malnovajn ŝildojn en lia mano kaj donis al li ankaŭ la alian pecon de pergameno, sur kiu li deklaris, ke li ricevis de sinjoro t’Serclaes iun juvelon, kovritan per diamantoj, smeraldoj kaj rubenoj.

“Mi estas honesta viro,” li diris. “Ĉio okazas sincere kaj regule en mia domo. Mi jes postulas altan interezon pro protekti min kontraŭ eblaj malgajnoj, sed mi trompas neniun. Se sinjoro t’Serclaes bezonos miajn servojn poste, li scias, kie mi loĝas.”

Sen plu atendi la vortojn de mastro Niceforo, Everard prenis la lampeton kaj eniris la koridoron. Tiel li devigis la uzuriston tuj malfermi la pordon antaŭ li, kaj prononcante mallongan saluton, li iris sur la straton.

Iomete pli malproksime li retrovis Goffredon, kiu demandis lin:

“Nu, amiko, ĉu vi havas la monon?”

“Jes, prenu: naŭdek malnovajn ŝildojn. Niceforo forprenis dek da ili kiel interezon,” respondis Everard, metante la monon en lian manon. “Kapitano, kostis al mi multan penon. La lombardisto estis babilema kaj malmodesta viro. Li igis min skribi mian nomon sub deklaro.”

“Kompreneble, kompreneble!” ekkriis Goffredo, frotante al si la manojn.

“Ĉu tio ĝojigas vin?” demandis la junulo, mirigita.

“Ke vi povis havigi al mi tiun monon? Ho, jes, tio multe feliĉigas min! Mia honoro dependas de tio. Venu, ni rapidu! Jam malfruiĝas.”

“Nun la afero estas finita,” murmuris Everard, rapide paŝante. “Al mi restas nur unu timo: ke vi povos perdi ĉion, se vi reiros al la ludo.”

“Neeble,” repondis la kapitano. “Donu al mi vian manon, Everard. Mi jam nombris tridek du malnovajn ŝildojn. Tiom mi ŝuldas al vi. Jen prenu ilin: inter ni ĉio estas nun reguligita.”

“Sed mi ne volas ilin, Goffredo.”

“Akceptu ilin, mi petas. Tiam vi estos almenaŭ certa, ke mi ne forludos ilin.”

“Efektive, Kapitano, vi pravas. Sed se vi denove bezonos monon, la tridek du malnovaj ŝildoj estos gardataj por vi.”

“Dankon, vi estas malavara amiko, kaj por trankviligi vin, mi donas al vi mian parolon de honoro, ke ĉi-vespere mi riskos neniakaze pli ol dek malnovajn ŝildojn. Sed estas io en mia koro, kio diras al mi, ke mi gajnos. Venu, ni rapidu!”

“Sed ekspliku al mi, kio okazis inter la amano kaj sinjorino Van der Aa,” demandis la junulo post mallonga paŭzo. “Sabina ŝajnis al mi tre malĝoja kaj senkuraĝigita.”

“Ba, tio signifas nenion,” respondis Goffredo. “La amano estas tre kolerema, kaj sinjorino Van der Aa estas ne malpli obstina. Cetere ili kutimas ĉiam kvereli. La amano trankvile remarkigis al ŝi, ke vi estus aginta pli dece dum via unua apero inter liaj amikoj, se vi ne estus sidinta tiel longe flanke de Sabina. Sed sinjorino Van der Aa kontraŭdiris lin, kaj ambaŭ multe koleriĝis. Mi bone konas la amanon. Morgaŭ li bedaŭros sian flamiĝemon kaj petos pardonon al sinjorino Van der Aa. Ne lasu do tiun malgrandan okazaĵon maltrankviligi vin… Ĝi neniel ŝanĝas la favoran staton de via afero.”

“Mi reiros al la vesperfesto por adiaŭi la amanon. Ĉu mi petu lin pardonon pro mia senpripensemo?”

“Pro Dio, ne faru tion!” ekkriis Goffredo. “Nun la amano estas ankoraŭ ĉiam malserena kaj kolera. Li povus malhonori vin en la ĉeesto de siaj gastoj. Ŝparu al li kaj al vi tiun neutilan malĝojon.”

“Kaj mia mantelo?”

“Prenu ĝin en la ŝtuparejo kaj reiru hejmen.”

“Sed mi promesis al Sabina kaj ŝia patrino, ke mi adiaŭos la amanon.”

“Ne maltrankviliĝu pro tio. Mi eksplikos la aferon al sinjorino Van der Aa.”

“Tiel estu. Mi sekvos vian konsilon.”

Ricevinte sian mantelon en la ŝtuparejlo kaj metinte tiun de la kapitano sur ĝian lokon, la junulo premis la manon de sia amiko kaj deziris al li bonan nokton. Goffredo postrigardis lin momenton, ĝoje murmurante al si mem:

“Ĉio iras laŭdezire: li estas kaptita! Ĉiuj miaj promesoj realiĝos. Mi admiras mian propran ruzecon. La amano pagos al mi kvincent malnovajn ŝildojn kaj lia filo kvarcent. Tio faros preskaŭ mil! Mi estas riĉa, mi povos ludi, ludi… Se mi gajnus ankoraŭ same tiom! Baldaŭ, baldaŭ!”

Kaj per plirapidigitaj paŝoj li eniris la festosalonon. Tie li trovis nur malmultajn invititojn. Evidente la plej multaj nobelinoj jam foriris. Sed el la ludoĉambro alsonis lin la bruo de la ruliĝantaj ĵetkuboj. Li paŝis al la pordo de la ĉambro, kie lin retenis Willem van Heetvelde, kiu demandis lin mallaŭte:

“Nu, Kapitano, ĉu mi povas esperi? Ĉu la talismano bone efikis?”

”Ĝi efikis mirige bone,” estis la respondo.

“Ankaŭ sur Everard?”

“Sur ambaŭ egale forte.”

“Ĉu Sabina amos min?”

“Tenere kaj arde.”

“Kaj ĉu ŝi fariĝos indiferenta kontraŭ Everard?”

“Multe pli: ŝi malestimos lin.”

“Ĉu tio estas ebla? Ĉu vi ne trompas min?”

“Nun mi ne havas tempon, Willem, por ekspliki tion al vi. Venu morgaŭ en mian gastejon, tiel frue kiel vi volas: mi donos al vi la nekontraŭdireblajn pruvojn, ke estos, kiel mi diris al vi… Alportu, kion vi promesis al mi: kvarcent malnovajn ŝildojn… Kaj lasu min nun pasi, Willem, mi devas rapidi, la grundo brulas sub miaj piedoj.”

Kaj penetrinte ĝis apud sia malamiko, kapitano Bossart, li tuj defiis lin per fieregaj vortoj por ludi kontraŭ li. Tiu ĉi, ofendita kaj ĉagrenita, akceptis. En la komenco la sorto malfavoris Goffredon, sed iom post iom la ŝanco turniĝis kaj fine tute ŝanĝiĝis. Goffredo gajnis ludon post ludo, kaj ĉar li atakadis pro ĝojo sian kontraŭulon per mokaj spritaĵoj, tiu ĉi fine tiel koleriĝis, ke li komencis insulti Goffredon, nomante lin krudulo kaj fiulo. Tiam ankaŭ Goffredo komencis insulti lin, dirante, ke li estas la plej granda kanajlo kaj fripono de la tuta Bruselo. Kiam Bossart ekkriis, ke la patrino de Goffredo estis servistino en gastejo, kiu eĉ ne sciis, kiu estas lia patro, ambaŭ viroj ekstaris, levis la dekstran kaj pretis frapi unu la alian sur la vizaĝon.

Tiam armeestro Van Reigersvliet, altirita de la krioj, intervenis, dirante, ke li ne permesas, ke soldatoj de lia armeo solvas siajn problemojn en tiel malnobla maniero. Li sukcesis kvietigi ilin, sed tio estis nur ŝajno. Pensante, ke Bossart estas la kaŭzo de tiu disputo, la armeestro ordonis lin tuj forlasi la loĝejon de la amano.

Bossart obeis, kvankam en liaj okuloj fajreris kolero kaj malamo. Dum li eliris la ĉambron, li minace diraĉis al Goffredo:

”Mi trovos vin, senhonta hundo!”

“Vi tute ne bezonos serĉi min,” respondis Goffredo kun mokrido Kapitano Bossart forlasis la domon de Van Heetvelde kaj laŭiris la Putterij, murmurante al si mem, ke la morgaŭon li defios Goffredon al duelo. Nur sango estis povonta forviŝi tiun malhonoron. Sed kiam li proksimiĝis al la rojo Spiegel, li aŭdis iun paŝadi malantaŭ li.

“Haltu, mi devas paroli al vi!” oni kriis al li.

Li tuj rekonis la voĉon de Goffredo, turnis sin kaj demandis:

“Kion vi ankoraŭ volas de mi? Mi proponis min viziti vin morgaŭ. Vi komprenas, ĉu ne?”

“Mia honoro estas ofendita, kaj tial via sango devas flui,” respondis Goffredo. “Nur la spado povos decidi inter ni.”

“Vi pravas. Mi pretas. Diru, kie kaj kiam.”

“Morgaŭ je la sepa matene sur la monteto Alboem, ekster la pordego Sankta-Gudula apud la vojo al Schaarbeek.”

Kaj ambaŭ malproksimiĝis en kontraŭaj direktoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.