La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
NORDA VENTOAŭtoro: Frigyes Karinthy |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Je la dua tago post mia morto mi ricevis citleteron, ke mi aperu en la kontoro de la Transmonda Ĉiel-kompletiga Komandejo. Oni destinis mian lokon ie, kie kun pluraj aliaj ni atendis, ke oni transportu nin al Marso, aŭ kien ajn en la kvara dimensio. Mi tre enuis. Je la kvina tago mi renkontis mian amikon Desiderion, por kiu la sama loko estis destinita.
”Kiel vi fartas,” mi demandis, ”ĉu vi longe restos ĉi tie?”
”Mi ne scias. Mi tre enuas. Vi scias, oni malvigliĝas en la transmondo. Ne estas urĝaj aferoj, oni havas tempon por ĉio. La eterneco ja neniam elĉerpiĝas. Ĉu ankaŭ vin oni alcitis ĝis eternecfino?”
”Jes. Ĉu ĉi tie estas ĉiam tiel enue?”
”Jes, kaj oni perdas la tutan bonhumoron. Ekzemple antaŭhieraŭ venis en mian memoron, ke mi havas komision.
Jam antaŭ mia alcito mi promesis al iu, al sinjorino, ke je la dua tago post mia morto, mi nokte vizitos ŝin. Do, ĉi tio venis en mian memoron, mi pensis, ke mi havas ja nenion por fari, mi malsupreniros, ni interparolos iomete.”
”Interese. Nu kaj kion ŝi diris?”
”Kelkajn minutojn antaŭ noktomezo mi alvenis, la sinjorina moŝto ankoraŭ dormis. Mi pensis, ke ŝi ja dormu, mi iris tra la muro, poste mi sidiĝis en la spegulo kaj mi rigardis ŝin. Laŭ multaj vidpunktoj preferinda estas ĉi tiu stato, ke oni ne havas korpon. Mia estis iom tro dika, kaj mi ofte ŝvitis. Tio ne ekzistas ĉi tie.”
”Kompreneble, vi estas prava.”
”Do, mi estis sufiĉe scivola pri la renkonto. Nome, mi skribis al ŝi longan kaj patosan leteron, en kiu mi promesis al ŝi ĉi tiun rendevuon. Mi skribis, ke ni renkontiĝos en la transa mondo.”
Desiderio meditis.
”Nun mi ne komprenas, kial mi volis renkonti ŝin ĝuste en la transa mondo. Ŝajne mi havis ion gravan por diri al ŝi, sed, je Dio, mi forgesis ĝin. Mi sidis tie, en ŝia ĉambro, kaj rompis al mi la kapon, kion do mi volis diri al ŝi. Kvankam, kiel urĝa estis por mi ĉi tiu renkontiĝo, mi mortpafis min nur por renkonti ŝin. Kaj pensu, mi estas tie, kaj nenio venas en mian kapon.”
Denove li meditis.
”Ĉu bela virino?” mi demandis fine.
Desiderio levis la ŝultrojn.
”Dio nur scias! Antaŭe ŝi tre plaĉis al mi. Nun mi rigardis ŝin pli bone, dum ŝi dormis. Diru sincere, ĉu dum via ĉi tiea restado ne venis en vian kapon, kiel stranga afero estas la homa korpo?”
”Ĉu stranga?”
”Nu, jes. Mi povus diri: komika. Al mi faris strangan efikon tio, ke jen, ĉi tiuj homoj ĉiam ankoraŭ portas la korpon, kiun mi de longe ne plu portas. Ĉi tio estas ia … ia… elmodiĝinta afero… Kiel eluzitaj vestoj de sinjoroj. La animo demetas la veston, kaj ĉi tiuj portas ĝin plu…”
”Kaŝas sin io en la afero. Sed la detaloj…”
”Do, aŭskultu, ankaŭ tiujn mi rigardis. Ekzemple, antaŭe mi estis freneze enamiĝinta al ŝiaj piedoj. Sed mi petas vin, eh, mi petas vin, kiel aspektas tia homa piedo.
Ĝi estas evidente kvazaŭ kripliĝinta mano. Antaŭe ĝi ja estis mano, kiam la homo estis simio. La fingroj senformi ĝis, la manplato farigis dika, senforma karnŝvelaĵo. Mi vere ne komprenis, ke tion mi antaŭe ne rimarkis.”
”Kaj ŝia buŝo?”
”Ĝi estas du ruĝaj karnkolbasoj. Supra aperturo de la intestsistemo, ŝveliĝinta pro la multa manĝo. Interne estas ostetoj, sed ankaŭ tiuj ne havas regulan formon.
Poste la nazo… ! Nu, aŭdu! ĉu povas ekzisti io pli senforma: ĝi havas du truojn. Sed plej komikaj, plej mizeraj estas la du oreloj. Ke tio neniam venis en mian kapon!
Du malevoluintaj, plorindaj karnfranĝoj, kiuj ŝrumpis kaj kunfaldiĝis, kvazaŭ rostita lardo. Kaj du tiaj fran95 ĝoj pendas ĉe la du flankoj de la kapo, kaj ili plaĉis al mi! kaj mi volis kisi ilin! Brrr!”
”Strange, strange. Estas io prava en via parolo.”
”Kaj mi rigardis ŝin iom da tempo. Same tia estas la tuto. Poste denove mi rompis al mi la kapon, kial mi volis renkonti ŝin. Poste, ĉu honte, ĉu ne honte, mi ne povis rememori, do mi kaptis min, kaj bele, silente mi forportis min, antaŭ ol ŝi vekiĝis. – Mi ne reirus plu, eĉ se oni promesus al mi… mi ne scias, kion.”
”De tiam vi tute ne rememoris ŝin!”
”Kion fari, Ne! Sed mi tute ne streĉas min, mi havas ja tempon. Por tio ja estas la eterneco. Ĉu vi havas cigaredon?”
”Mi havas, sed kiel fumi, se ni ne havas buŝon?”
”Vere. Vidu, jen la sola afero, kiun mi bedaŭras.”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.