La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
NORDA VENTOAŭtoro: Frigyes Karinthy |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Gaja mi estis, multe mi forgesis, kun skrupula zorgemo mi ekbruligis cigaron, kaj ni ekiris la bulvardon.
Mia bela kaj kara edzino ridetis al mi el sub la vualo, mia bela amatino, kiu amis min kaj permesis, ke mi ŝin amu.
La junulon mi renkontis sur la bordo de Danubo, ĉirkaŭ la sesa horo. Li preteriris nin, jam krepuskis tiam, mi lin ne rimarkis. Li jam foriris eble dudek paŝojn, kiam mi, turnante min, ekvidis lin. Subite mi eksilentis kaj atakis min konfuza maltrankvilo. La svelta talio akre desegni ĝis en la fono de ŝarĝata ŝipo, tamen, mi kredas, pro liaj paŝoj mi rekonis lin. Iom eluzita estis la vesto. En la mano li portis larĝan kajeron. Dekok- aŭ nur deksepjara li estas eble… mi ankoraŭ hezitis, ne kuraĝis kredi … volis min forturni, sed subite akra tranĉo baraktis tra mia koro, kaj poste tiel arda batado kaptis ĝin, ke mi devis halti. Unu lian movon mi vidis, kiel li levis la manon kaj tenis ĝin antaŭ si, ho ve, terure, jen la mano, eĉ la tranĉon mi rekonis sur ĝi, kiun en la gimnastikejo… Mia edzino mirante rigardis min, kaj mi balbute diris:
”Bonvolu… atendu min… mi devas paroli kun ĉi tiu junulo…”
Kaj mi lasis ŝin tie kaj antaŭenrapidis. Baldaŭ poste mi malrapidigis la paŝojn. Jam vesperiĝis. La junulo ne returnis sin. Li sciis, ke mi estas malantaŭ li. Trankvile li pluiris, ĉe ŝipŝnuro li trankvle haltis kaj turnis sin al la silenta Danubo kaj rigardis transen, al la montoj. Mi estis en terura embaraso kaj akrigis la gorĝon. Mi ekstaris apud li por rimarkigi min. Ŝtele mi rigardis lian buŝon, kiu ankoraŭ estis pli juna kaj pli mallarĝa ol la mia.
La okuloj estis pli grandaj kaj pli helaj. Ho, estis li. Kaj la kajero en lia mano, la malnova kajero… kiun mi metis sur fundon de ŝranko kaj forgesis. Peza, premanta incitiĝo estis ĉi tio.
”Ĉu do… vi ne vidas min?…” fine mi diris mallaŭte.
”Jes ja,” li diris, sed li ne turnis sin al mi.
Embarasite mi silentis. Poste mi ekhontis. Ridinde.
Dekokjara junulo! La renkonto estas stranga, sed mi devas trovi la voĉon. Mi estos senĝena. Li ĝoju, ke li havis okazon min vidi.
”Mi tuj rekonis vin,” mi diris laŭte, ”kiam vi preteriris min.”
”Mi scias,” li diris.
”Sed kial vi ne venis tien? Ĉu vi ne estas scivola pri mi?”
Li ne respondis. Mi nervoziĝis.
”Bone, mi scias, kiel retenema kaj fierega vi estas. Sed rigardu, tio ne havas sencon… Kredu, mi rekonis, nenian sencon… Mi klarigos al vi… Ankaŭ vi mem komprenos, ke mi ne povis resti retenema kaj fierega … Sed kial do vi ne rigardas… Jen, mi havas lipharojn … Mi estas dudeksesjara… Stranga vi estas. Ĉu vi koleras pri mi?”
Li ne respondis. Lia buŝo amare kurbiĝis.
”Eh!…” mi diris. ”Ĉi tiu grandioza silento! Bone, bone, mi jam memoras… Nu, kaj poste? Eterne oni ne povas fari tion. Nu jen, vi eble eĉ faros riproĉojn. Eh, mi petas vin, via granda silento ne estas tiel granda afero … Mi ne vidas, ke ĝi multe utilis al vi… Via vesto estas tre kompatinda, fileto. Kaj vi estas maldika. Pardonu, sed mi ne povus porti tian veston… Nu, kio!
Ploru iomete, vi ricevos groŝon!”
Nun li rigardis min la unuan fojon. Severe, en miajn okulojn. Poste li denove forturnis sin.
”Vi multe parolas,” li diris seke.
Mi ofendiĝis.
”Ho, jen! Tre perfekta vi imagas vin. Jes ja, mi parolas, ĉar mi volas vin instrui… ĉu vi komprenas? Mi ja estas pli aĝa ol vi… kaj de tiam mi vidis multon… kaj spertis multon… vi estas infano… kion vi scias?…”
Subite eksingultis mia voĉo, mi mallevis la kapon, kaj tute mallaŭte kaj konfuzite mi ridetis, kaj mallaŭte kaj konfuze mi levis la manon, kaj konfuze ridetante mi flustris:
”… Kion do mi faru?… tion oni ja ne povis, kiel vi imagis. Kredu, mi petas vin, ne estis eble… mi provis … sed vere ne estis eble…”
Nun li turnis sin al mi. Kun kurbiĝinta buŝo, malame li alrigardis min.
”Kie estas la flugmaŝino?” li demandis raŭke.
Mi embarase balbutis:
”Do… kion fari… oni inventis ĝin… Farman … la fratoj Wright… mi ne estis tie… Sed kredu, ankaŭ ili faris ĝin sufiĉe bona… tute bona, laŭ la cirkonstancoj … oni povas per ĝi flugi…”
”Mi vidas,” li diris moke. Poste li denove rigardis min.
”Kie estas la norda poluso?”
Mi mallevis la okulojn:
”Iu Peary ĝin atingis… Nu, mi petas, mi ne havis tempon… vi eraris… oni ne povas ĉion… tiam mi studis en la universitato…”
”Jees,” li diris.
Poste.
”Kie estas la fiera kaj libera Hungarlando?”
”Mi petas vin humile… vere stranga vi estas… ni laboras pri ĝi… ankaŭ mi… sed tio ne iras tiel rapide … oni devas ankaŭ vivi.”
Mi ekparolis rapidege:
”Sed vidu… mi tamen klopodis… ke io prosperu el tio… kion mi promesis al vi… Mi ja verkis… Tute bonajn aferojn… Rigardu ja, mi petas, la montrofenestrojn … mian nomon oni konas… bonnoma mi estas… kiel vi volis… kaj la homoj sufiĉe honoras min… Kaj vidu, ankaŭ librojn mi verkis… kiel vi projektis, rigardu ja… jen estas unu… tute bona …”
Nervoze mi tiris el mia poŝo unu el miaj libroj, en kiu estas ŝercaj skizoj kaj noveloj, kaj montris ĝin al li.
”Rigardu ja… tute bona…”
Unu nuran rigardon li ĵetis sur la libron, li ne etendis la manon al ĝi.
”Jes, mi jam vidis,” li diris mallonge. ”Tute bona.”
Li etendis sian brakon al la krepuskanta horizonto, al la kurbiĝantaj montoj.
”Kie estas la granda simfonio, la terura teatraĵo pri la griza horizonto kaj pri la fieregaj dioj, kiuj pulsas kaj baraktas malantaŭ la horizonto?”
Mi ruĝiĝis.
”Do, mi petas… tio ne estis ebla… Tion oni ne povas fari en tri aktoj… Vi eraris. La grizan horizonton ne povas ludi aktoro… poste mi rekonis, ke ĉi tiu ja ne estas la taŭga artospeco… kaj mi eĉ ne povus ĝin fini… Sed mi verkis pri tio beletan soneton… emi17 nenta revuo ĝin publikigis… kaj ĝi plaĉis… kaj de tiam oni pli bone pagas min.”
Li ne respondis. Li dronis en malhela silento, lia rigardo malaperis en la malproksimo. Mi volis ankoraŭ diri ion, klarigi, kiel juna li estas… sed malklare mi memoris, ke kiam li tiel rigardas, oni ne ĝenu lin. Subite mi rememoris pri mia edzino, kaj mi komencis maltrankvili ĝi.
”Mi petas vin…” mi diris, ”venu kun mi, mi prezentos vin al mia edzino. Ho, vi ĝojos. Tre bela virino ŝi estas … valora, grandioza virino… vidu ja… kaj mi konkeris ŝin… ŝi amas min… vidu ja… mi tamen estas iu… kiel vi volis…”
Nun li rigardis min, kaj en liaj okuloj estis senfina moko.
”Vi konkeris ŝin,” li diris. ”Nu jen! Ho, kiel fiera vi estas pri tio! Vi iris al ŝi kaj konkeris ŝin!… La fortikaĵo descendis de la monto kaj per sieĝo okupis la valon!… La kverko konkeris la hederon kaj ame ĉirkaŭvolvis ĝin … Kial ne venas ĉi tien via edzino?”
Mi kuntiris la palpebrojn.
”Vi estas stulta,” mi diris. ”Infano vi estas. Ĉi tio estas fantaziaĵo. Vi ne estas prava. Mi estas prava. Mi estas plenaĝulo, kaj mi ekkonis la vivon. Kion vi scias pri la vivo! Vin ĉiu priridus!”
Li ekstaris tute apud mi, rigardis en miajn okulojn.
Nun mi vidis lian densan, brunan hararon.
”Mi ne volis ekkoni la vivon… mi volis, ke la vivo ekkonu min… Vere, min ĉiu priridus, kaj vi ne volis, ke pro mi oni vin priridu… Sed vi scias, rigardu en miajn okulojn, kuraĝu rigardi en miajn okulojn!… vi scias, ke vi estas la ridinda kaj malgranda… kaj estas mi, kiu estas prava… kaj ke ne estas ridinda, kion mi diras… vi scias, ke mi estas prava… vi, kompatinda … vi, malgranda… vi, neniulo… Kuraĝu rigardi en miajn okulojn…”
Mi devis min forturni; la situacio estis stulta kaj turmenta.
Li malrapide foriĝis de mi, poste li ne plu rigardis al mi, malrapide, enpensiĝinte li ekiris… Nur post minutoj mi mallaŭte povis ekparoli:
”Kien vi iras? Restu… ,” mi flustris. Sed li ne plu turnis sin. Nur lian voĉon mi aŭdis ankoraŭ, de malproksime:
”Rememoru, ke foje ankoraŭ, laste, vi renkontis min … Kaj se vi enhavas ankoraŭ ion el mi, trempu vian plumon en la fajron de la subiranta suno kaj priskribu al ili… priskribu tiun ĉi renkonton… Kaj priskribu por ili, kiel mi forlasis vin kaj kiel mi malaperis, dissolviĝante en la krepuskanta ĉielo, juna, bela kaj senfine libera, por neniam vin plu vidi…”
Ĉi tion jam de tre malproksime mi aŭdis, kaj la svelta figuro maldikiĝis, disfluis, leviĝis. Mi ankoraŭ rigardis, mi kredis, ke mi lin vidas, sed poste mi rekonis, ke sur la ruĝa ĉielo svebas nur maldika nubo.
Mia edzino malpacienciĝis.
”Kiu estis tiu junulo?” ŝi demandis.
”Mia malnova konato,” mi diris al ŝi konfuze. ”Afabla knabo…”
”Jes,” diris mia edzino iom akre. ”Nur malbonan konduton li havas. Kial li ne prezentas sin? Kvankam surprize li similis vin.”
Poste ni venis ĉi tien, en la kafejon. En mia prema humoro nur iom post iom disiĝis la spasmo.
”La temo estas bela,” mi diris en mi, ekĝojinte. ”Por poemo ĝi estus iom longa. Sed novelon oni povas fari el ĝi. Mallonge, satire. Hodiaŭ krom tio estas mardo, decas ion liveri.”
Mi petis paperon, kaj post mallonga hezito mi skribis la titolon: ”Renkonto kun junulo…”
Kaj jam nur obtuze doloris la vundo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.