La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
NORDA VENTOAŭtoro: Frigyes Karinthy |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Antaŭ longe, kiam mi ankoraŭ vivis sur la tero, mi sonĝis ĉi tion.
La somero estis jam je sia fino: ĉiu varmego kaj lumo, kiu kolektiĝis dum monatoj, ŝvelis je gusto, ruĝo, sukera suko en la fruktoj, en la spireganta pulmo de la tero.
Dismoliĝis la pezaj bananoj, kaj la ŝelo de la oranĝoj ruĝiĝis, kaj la verdo de la palmoj jam preskaŭ blindigis.
Ankaŭ la homoj maturiĝis kiel la fruktoj. Antaŭ la vespero, kiam ni levis la ŝultrojn el la maro kvazaŭ ruĝebakitaj bulkegoj aŭ bruligitaj mespiloj estus naĝintaj sur la akvo, nia haŭto bruniĝis, kaj niaj okuloj brilis.
Estis grandioza, pagana somero, kaj ĝi daŭris almenaŭ dudek jarojn. En la areno ni aranĝis olimpajn konkursojn, nudaj knaboj luktis, kaj persaj virinoj dancis je la fino, – ni ĉiuj estis junaj, kaj ni preskaŭ ĉiuj estis enami ĝintaj unu al la alia. La abundan, spicitan grason de la festenoj ni glutlavis per ebriigaj vinoj, – post noktomezo, kun fiera kaj pulsanta kapo, ni komponis kantojn kaj verkis fabelojn. Ni prikantis la sinon kaj kokson de la virinoj, kaj ni trovis mirigajn komparojn inter la virinoj, fruktoj, floroj, velurhaŭtaj katspecoj kaj trinkaĵoj.
La bela komparo faris nin efektive ebriaj, kaj febrigis nin neatenditaj kaj mole sonantaj rimoj: poeton ni tiam ovaciis kriegante kaj per galopantaj vortoj, – kelkfoje eĉ per pli bela komparo ni laŭdis la verkon, ol per kiaj la poeto ornamis ĝin.
Ankaŭ dramojn ni ludis, en kiuj mallumaj pasioj eksplodis libere, kaj la simboloj estis same karno kaj sango, kiel la homoj. Por ĉi tiuj dramoj itala muzikisto verkis interludon, – senlima sopiro estis en la muziko, malespera, neestingebla deziro: el la orkestro kvazaŭ etendi ĝis konvulsiaj brakoj, por kapti la flirtantajn harojn de iu bruna knabino. Multfoje mi sufoke ploregis pro ĉi tiu muziko, ĉar mi estis enamiĝinta al Lolla, kiun amis ankaŭ la itala muzikisto, kaj plej multe mi tiel estus povinta ŝin ami, se mi estus povinta morti antaŭ ŝiaj piedoj.
Ni ne timis la morton. La enterigojn sekvis orgioj, kaj ni ne levis tombmonumentojn. Pri la morto ni rememoris nur elfluantan kaj pulsantan sangon, nenion pli. Oni parolis pri grafino, kiu kontentigis en senekzempla kaj korfrostiga maniero siajn amdezirojn: inter ŝiaj viktimoj estis ankaŭ infanoj kaj junaj knabinoj; pri ĉi tiu virino ni pensis ofte kaj langvore. La korton de imperiestro Aŭgusto ni ofte vizitis kaj babilis kun la maljuna Meceno.
Iom da tempo Cezaro Borgia estis nia idealo, – poste ni fariĝis pli rafinitaj, ni aranĝis paŝtistludojn en la Versaillesa parko. Poste la amo de Duse kaj D’Annunzio inci6 tis nin, niaj epitetoj fariĝis pli kaj pli brilaj, kaj iu el ni verkis teatraĵon el la danco de Salomo. Kaj dume, la tutan someron, blindige brilis la suno, la Kvarnero fajreris kaj brulis kiel diamanto, supren, ĝis la Alpoj, varmega fariĝis la tero, kaj en la danaj akvoj ni vidis ĝin droni: plue nin ne tre interesis, kio estas. Estis belega somero, kaj konstante blua estis la ĉielo. Iun posttagmezon aperis la fremdulo.
Posttagmeze mi boatis kun Lolla. Varmega kaj larma mi estis: pri la mortanta somero kaj la mortanta juneco mi parolis, multajn kolorojn mi miksis en la vortojn, ĉar sur la transa bordo de la lago miksiĝis flava, ruĝa kaj blua koloroj en la verdon de la arboj, kaj mi sidis kontraŭ tiuj ĉi arboj. Sed miaj vortoj kaj koloroj elĉerpiĝis, kaj kiam mi ne plu povis paroli, Lolla enue kliniĝis el la boato kaj freŝigis siajn fingrojn. Mi enpensi ĝis, kiu instrumento povus soni anstataŭ mi, sed nur sopiraj melodioj venis en mian kapon, kaj en ĉiuj estis nur la sama sopiro, pri kiu mi povis paroli. Mi elĉerpiĝis, kaj tiam ekestis ĝena, stulta malpleno.
Ni reiris en la hotelon. En la ĝardeno tenisis junaj knabinoj, la halo estis plena, sed mi estis laca kaj premi7 ta, mi ne eniris. La pordisto staris ekstere antaŭ la pordego kaj parolis kun fremda junulo. Mi vidis, ke ili ne komprenas unu la alian. Mi aliris ilin. Blonda, bluokula, sensignifa junulo li estis, norveglingve li parolis. Mi alparolis lin france. Mi donis al li klarigon, kaj iel ni ankaŭ restis kune.
Ĉe la vespermanĝo ni jam pliintimiĝis. Tiam mi rimarkis, ke mi eraris: ne bluajn okulojn li havis, sed grizajn, kaj almenaŭ unu kapon li estis pli alta, ol kiel mi vidis en la unua momento. Pri tio mi iom miris, sed poste cinike mi ŝultrolevis. Tre malmulte li parolis. Tiam ni kvazaŭ ne plu estus sur la insulo Capri, sed en iu germana haveno, eble en la proksimo de Hamburgo, en banurbo.
En mia enuo ankaŭ al li mi komencis paroli pri Lolla, iom post iom mi varmiĝis, miaj brilaj vortoj revenis, ŝvelis, ĉiam pli varmega kaj pulsanta refariĝis mia parolo, fine ĝi tute transiris en melodiojn, mi kantis, kantante mi klarigis al li, kion mi sentas, kaj mi eĉ ploris. Subite mi eksilentis por esplori la efekton. Mi esperis, ke li almenaŭ larmos. Sed la norvego nun denove estis tute alia, longajn, blue-grizajn harojn li havis, kiuj strange flagris ĉirkaŭ lia kapo kiel malvarma, blua flamo de alkoholo aŭ erarlumo sur la surfaco de malvarmaj, humidaj lagoj. Kaj lia vizaĝo tute longiĝis, du metrojn longan vizaĝon li havis, en disfluaj konturoj, li ne rigardis al mi, nek respondis. Sed kiam mi pli atente observis lin, mi aŭdis, ke tute mallaŭte, kvazaŭ al si mem, li zumkantas aŭ ion fajfas. Ŝajnis, ke li fajfas tra la dentoj, ĉar lia vizaĝo dume ne moviĝis, – elinterne venis ĉi tiu trenata, fantoma voĉo, al kiu similan mi neniam aŭdis. La fajfado fariĝis ĉiam pli akra kaj tranĉa: io frapis mian vizaĝon. Subite trafulmis min, ke verŝajne ĉi tiu homo estas ventroparolisto, tio ne estis homa voĉo, ĝi ne venis el gorĝo. Mi ekfrostetremis kaj petis lin, ke li ne faru tion, ĉar tio min nervozigas. Je tie li komencis senĝene kaj facile babili, sed subite horore mi rimarkis, ke dum li parolas, li ne ĉesigas tiun ĉi fantoman fajfadon, kiu obtuze kaj profunde muĝis en li sur la fundo de la vortoj.
Ventroparolisto, mi trankviligis min, sed mi sentis, ke mi paliĝas.
Poste mi proponis al li, ke mi prezentu lin al Lolla.
Kiam li parolis kun Lolla, li estis denove tute sensignifa junulo, ĝentile li respondis, sed restis indiferenta. Estis strange nur, ke unu flanko de li estis lumigata de verdeta lumo: dum momento ŝajnis, ke sur tiu flanko li havas kvin aŭ ses brakojn, sed mi ne vidis tion klare, kaj tiuj nebulaj korpopartoj subite disfluis.
Poste scivole mi demandis lin, kion li opinias pri Lolla: ĉu konvenas por ŝi tiu arda ario, kiun mi verkis je ŝia honoro kaj ludis per fortepiano. Ĝentile, sed malvarme li laŭdis ĝin. Subite mi konfuzite rimarkis, ke mi tedas lin. Laŭte mi parolis, gestis al li, kaj tiam mi rimarkis, ke li ne sidas sur la flanko, kien mi parolas: – mi turnis min, kaj li staris post mia dorso kaj laŭte, sovaĝe li ekridegis.
Mi ekhontis. Nun denove estiĝis silente, sed tion mi ne povis elteni: peza premo eksidis sur mia brusto.
Penege mi serĉis vortojn: mi demandis lin, kiun li amas, kaj ĉu li scias kanti? Tiam trankvile kaj firme li deklaris, ke lia amatino atendas lin sur la norda poluso, li ankoraŭ ne vidas ŝin klare tra la nebulo, sed lia koro, mallarĝa kaj fleksiĝema ferpeco, konstante montras en tiun direkton per sia pintiĝinta fino, kiel kompaso, kaj se foje tiu eta fersplito liberiĝos el lia korpo, ĝi kuros tra nebulo kaj akvo al tiu magneta punkto. Ankaŭ kanti li kutimis: – kaj tiam mi denove aŭdis tiun dorsfrostigan muzikon, la fajfon, kun ĝia monotona ritmo. Muziko ĝi estis, senfine fleksiĝema kaj alte ŝvebanta: – sed kiam mi provis fiksi ĝin en mi, klariĝis, ke per muziknotoj de la kromatika skalo ne estas eble ĝin esprimi kaj sekve instrumento neniam povos ĝin reludi. Tiam mi rekonis, ke la norvego estas frenezulo. Jam vesperiĝis. Mi ne povis vidi lian vizaĝon, sed mi sentis, ke ankaŭ mi freneziĝus, se mi nun vidus ĝin. Jen de proksime, jen de malproksime mi aŭdis lian voĉon, la norvego spiregis, senbride ĵetis sin, kaj liaj brakoj, per kiuj li batis la takton, estis eble eĉ mil metrojn longaj, kiam sur la nigriĝanta ĉielo li svingis ilin. Mi provis lin silentigi, mi diris, ke fine nepre li renkontos sian amatinon, li havos ŝin, kaj li povos ŝin por10 ti sur la insulon Capri. Nun fine li serioze respondis al mi: superhoma doloro estis en lia voĉo. Li diris, ke neniam li povos porti sian amatinon sur la insulon Capri, – ke lia amatino mortis antaŭ longe, sed ie, iam li tamen vidos ŝin, ĉu ŝin, ĉu ŝian ombron, – se ne ĉi tie, do eble inter la mortintoj, – haliho, haliho! – kiam cindriĝos la Tero kaj estingiĝos la Suno, – en la fajfanta mallumo de la tombejo – haliho!… inter tombokrucoj palpante li serĉos tiun, kiun la lumo faris nevidebla. Kaj kiam mi trankviligis lin, li komencis furiozi kaj ĵetadis sin kiel la maro, – mi ne plu eltenas, li fajfis, mi ne eltenas ĉi tiun sufokan varmon, ĉi tiun grason, ĉi tiun inerton, ĉi tiujn multajn stultajn tagojn kaj ŝvelintajn fruktojn. Kaj kiam li diris tion, io komencis siblegi en miaj haroj, tiel terura timo min kaptis, ke mi svenis.
La postan tagon, kiam mi rigardis tra la fenestro, malvarmnigra estis la ĉielo kaj malantaŭ la montoj la norda vento. Turniĝante ĝi kuris tra la stratoj, tranĉis rimenon el la aero kaj ŝiris tegmentojn de la domoj, tiel ke ili blekis pro tio. La arboj kliniĝis ĝistere, kaj en la aero turniĝis la ruboj de la tero. Ĝi fortrenis ĉifonojn de virinaj vualoj, la palisoj grincis. Transe la akvo de la lago mallumis kaj taŭziĝis, kelkloke falintaj veloj tranĉis la akvokrestojn. La vojon, kie terurite kaj dentklake mi kuris hejmen, ĉirkaŭvolvinte mian kolon per mia konvulsia surtuto, la vojon kovris forbalaitaj, maturaj figoj, – la vento balais la fruktojn, ili kuris antaŭ mi, kvazaŭ ĉiu el ili estus ekviviĝinta, kaj nun veante, blekante ili pentus, ke tiel longe ili dormis.
Mi, levis la manojn, petis indulgon, mia surtuto flagregis ĉirkaŭ mia kapo, – kaj tiam alte, alte super mia kapo, inter du kuregantaj nuboj mi aŭdis, ke fajfas la norda vento, – ĝi fajfis kaj ridaĉis, kaj mi rekonis la fantoman muzikon, kiun hieraŭ mi aŭdis en la laŭbo de la hotelo.
La norda vento tempestis kaj furiozis en la kloŝo de la firmamento; kaj la densaj, molaj kaj nigraj nuboj estis nun kvazaŭ drapiritaj muroj de giganta ĉelo, kiujn bruegante ŝiras, per pugnoj kaj kapo frapegas en sia trudkitelo la frenezulo, la norda vento.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.