La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
NORDA VENTOAŭtoro: Frigyes Karinthy |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Estis vespero, – Varmo-Malkresko, kiel en Talp-Ulio oni nomas tion, kaj oni tiris malsupren la ventoĵaluziojn de la kafejo. En la salono luksa, establita per diverspalpaj tabloj, eksonis la elektraj signal-harpoj, kaj en alternantaj G- kaj D-duroj ili muĝis senĉese, allogante la gastojn.
Ĉe la meza, tielnomata ”malglata tablo” sidis la kutimaj gastoj de la kafejo; muzikistoj, verkistoj, scienculoj: honoratoj de la eminenta mondo. La konversacio fluis malvigle, plej multaj el ili eĉ ne parolis; enue ili palpis la fingrotiklajn arabeskojn de la seĝapogiloj. Îus alvenis Dand, la verkisto: – basvoĉa, porohaŭta, bonodora junulo.
Ĝentile li palpis la vizaĝojn de la ĉeestantoj, flaris siajn fingrojn, poste neglekte sidiĝis.
”He, kelnero,” ekparolis Sinfon, la laŭmoda komponisto, en sia karakteriza B-molo, ”alportu glason da duonfluida kaj mez-odora papavaĵo, sed ĝi estu bone glata!” Poste li turnis sin al Dand kaj palpis lian vizaĝon.
”Ĉu vi tion legis?” li demandis kun iom da milda moko en sia voĉo.
”Kion vi bonvolas aludi?” demandis Dand lin flarante.
”La artikolon de tiu duonfreneza Genius, en la hodiaŭa ’Nacia Palpo’. He, kelnero, alportu la ’Nacian Palpon’.”
La malalta, glatvizaĝa knabo rapidante flaris al la tablo kaj metis sur ĝin la mallarĝajn, bonodorajn tabulojn de la ’Nacia Palpo’. La fingroj de Dand iom enue trakuris la unuajn liniojn, poste li repuŝis ĝin sur la mezon de la tablo.
”Mi legis ĝin,” li diris indiferente, ”pri Genius mi jam de longe havas mian opinion. Originalema strangulo, kiu krome tre volus veni ĉi tien, al nia tablo. Li streĉas ĉiun sian forton por inventi ion novan, por kapefrapi la prudentan homon. Blufulo.”
”Do vi tiel perceptas lin,” iu diris enpensiĝinte.
”Nepre. Pri tiuspecaj fenomenoj oni ne sin okupu serioze.”
”Do pri kio li skribas propre?” demandis tute juna, maldika voĉo, facile elflarante la societon.
”Tion ankaŭ mi dezirus scii,” daŭrigis Dand. ”La kapo ekdoloras pro tio. Sincere dirante, mi kredas, ke li frenezi ĝis.”
Kiuj legis la artikolon, ĉiuj nun jam emis deklari, ke Genius certe freneziĝis. Ne estis pli interesa temo, iu anoncis sin, ke li rakontos la enhavon de la artikolo.
”Do, tuj ĝia komenco estas tre stranga. Genius deklaras per naive solena voĉo, ke li volas paroli pri admirindaj aferoj, ke en sia filozofio li faris mirigan paŝon, pri kiu li volas verki eĉ libron, se ĉi tiu artikolo faros la necesan efikon. Per kuriozaj vortoj li parolas pri ĉi tiu malkovro.”
”Malkovro? Do kio ĝi estas?”
”Hm, se tion oni povus nur elventri! Do unue li komencas per iu konfuza fiziologia studo. Li parolas pri subjektiveco de sensoj, pri ekkonoj absoluta kaj relativa.
Li diras, ke de kelka tempo li havas kuriozajn sentojn. Li rekonis, ke por ekkoni kaj sensi la aferojn, ni disponas pri multe tro malvastaj, subjektivaj iloj. Li diras, ke la ekzisto devas havi neklarigeblajn, gigant-signifajn ecojn, pri kiuj ĝis nun ni eĉ ne konjektis.”
”Ne diru!”
”Stultaĵo! Malnova ludo.”
”Abstrakta spekulado!” diris malŝate universitata profesoro.
”La knabo ensuĉis multan abstraktaĵon.”
”Atendu! Poste Genius transiras en pli kuriozaj, rapsodaj frazoj al tio, ke en lia sensado ekestis tiel admirinda, nekomprenebla ŝanĝiĝo, pri kiu li certe scias, ke neniam en Talp-Ulio oni sentis ion similan. Li diras, ke novajn, nekonatajn fenomenojn de la naturo li eksentis.”
”Nu, nu, nu! Kion ankoraŭ?”
”Atentu, liajn proprajn vortojn mi citos: ’Komence ankaŭ mi pridubis ĝin, sed nun mi jam estas certa, kaj ĉi tiu certeco vekas tiel transteran, superhoman jubilon en mia koro, al kiu kompareblan Talp-Ulia homo ankoraŭ neniam sentis antaŭ mi. Fizike ĝi komenciĝis, jes, fizike.
De kelka tempo en la supra parto de mia vizaĝo, en la du supernazaj, plataj ŝvelaĵoj, kies destinon niaj scienculoj eĉ nun ne konas tute, – nu do, en tiuj ĉi du ŝvelaĵoj mi sentis strangan pikon kaj konstantan inciton. Antaŭ mateno mi turnis min en la direkton de Varm-Oriento, tiel forta estis ĉi tiu incito, ke ĝi doloris al mi. Kaj mi rekonis, ke tiun ĉi inciton faras la objektoj mem, ankaŭ tiuj, kiujn mi nek flaris, nek palpis. Mi ne scias, kiel mi klarigu ĉi tion al vi, Talp-Ulianoj: mi timas, ke vi tute ne komprenos min’.”
”Hu, kiel solena li estas,” iu interrompis.
”Li parolas kvazaŭ antaŭurba paroĥestro,” menciis iu alia. ”Vane, neniam li havis stilon!”
La fingroj de la voĉleganto trakuris la gazet tabulon.
”Atentu,” li diris denove, ”poste jene daŭrigas paĉjo Genius:
’La aferoj do, kiel nun mi jam estas certa pri tio, havas krom siaj amplekso, sono, odoro, ankoraŭ alian, grandiozan econ, kiun esprimi per vortoj mi ne kapablas.
Tiu ĉi eco estas pli ĝenerala, pli signifa ol tiuj aliaj.
Mi ne povas trovi vortojn por la sentoj tumultantaj en mia animo: mi dezirus, ke per mia animo mi povu rakonti al vi, kian raviĝon mi sentas, ke mi ekposedis ĉi tiun novan absolutan Veron, kiu min surprizas kaj ellevas el mia propra memo. Nova mondo malfermiĝis antaŭ mi, – ĉi tiu mondo ne havas limojn kaj barojn: ĝi estas pli alta imperio de la spirito. Centmiloj da impresoj svarmas kaj tumultas en mia ebria cerbo: mia imago pale refalis en la malplenon, tra kies malvasta faŭko mi elleviĝis en la liberon. Komprenu min: pri ĉio mi scias, ankaŭ pri tio, kion ne atingas miaj sensoj. Supren mi turnas la vizaĝon – kaj senlimaj, mole ondantaj imagoj kovras mian cerbon, ĉar iun senfinan, molan platon mi sentas, en senfina malproksimo. Malsupren mi turnas la kapon: kaj centspecaj impresoj min surprizas, sen ke mi etendus la manon. Mi proksimiĝas al vi: kaj subite fremda frostotremo trakuras mian korpon –: mi vin eksentis ne sensinte. Iuj longaj, etendiĝemaj, flirtantaj aĵoj vi estas; vi kunvolviĝas kaj apartiĝas: mi timas vin. Ebria narkoto min kaptas. Mia cerbo ne plu eltenas la kolosan ĥaoson de konceptoj kaj impresoj – mi volus krii kaj etendadi la manon. En pli altan, pli vastan sferon de la Ekzisto, ŝajnas, ke mi venis: pli proksimen al la rezidejo de la senfina Ideo. Nova vivdestino malfermas sin por mi – niaj vojoj ĉi tie disiras. Talp-Uliaj fratoj – mi bedaŭras kaj kompatas vin. Novan, neniam aŭditan, ankoraŭ ne kreitan, nekonatan vorton serĉas mia menso, per kiu mi esprimu mian kompaton kaj feliĉon, adiaŭe, antaŭ ol anime mi forirus de vi. Mi elkuros en la liberon – – dispuŝas la brakojn: – kaj jubile, ekkrie eksplodas el mia koro nekonata krio de nekonata lingvo: Lumo!
… Lumo!… Lumo,!…’”
La voĉleganto eksilentis kaj metis la tabulojn de la ”Nacia Palpo” sur la mezon de la ”malglata tablo”.
Subite estiĝis silento; eĉ ne unu voĉon oni povis aŭdi ĉirkaŭ la ”malglata tablo”; nur la signal-harpoj muĝis, kun surda, susuranta muĝo, ki el tiuj rondaj konkoj, kiuj kroĉiĝas sur la bordo de la sal-odora maro al la ŝuoj de la Talp-Ulianoj.
”Lumo…” iu ekparolis poste acide kaj sen kuraĝo, kvazaŭ malfrua, malbonhumora eĥo.
Je ĉi tiu vorto ĉiu revekiĝis el tiu stranga, fremda sento, kiun faris la efiko de la kurioza artikoleto. Ili ekmoviĝis. Sinfon faris rapidan kaj koleran mangeston: la universitata profesoro malagrable ekridis.
”Dekadenco,” diris estetikisto. ”Niaj pli novaj verkistoj estas dekadencaj.”
La verkisto ekkoleris.
”Ĉu dekadenco? Eh, lasu! Blufulo! Trovolulo! Ĉio ĉi estas nur fortostreĉo… ĉi tien li volas veni… inter nin…”
La lastajn vortojn li jam diris kvazaŭ stertore. Peza paŭzo estis.
”Sed do fizike…” komencis poste ĵurnalisto.
”Eh, fantaziaĵo…”
”Metafiziko,” finis la diskuton la universitata profesoro.
”La metafiziko estas senvalora, malplena cerbo-rezonado: pli aĉa eĉ ol la okultaj sciencoj. Ĝi faras nur sensencecon kaj konfuzon en la metodo. Metafiziko.”
Ĉi tie li metis tre grandan punkton, kvazaŭ signante, ke li rigardas la kazon fintraktita.
Post ĉi tio oni ja ne povis multe rezoni.
”Metafiziko,” kapjesis do finante ankaŭ la estetikisto.
”Metafiziko,” ĵetis post li kompateme la ĵurnalisto.
”Metafiziko”, ĝemis malpeziĝinte la kritikisto, li ĝojis, ke tiel simple oni povas solvi ĉi tiun problemon.
”Kompreneble metafiziko,” flustris laste la muzikisto, al kiu plaĉis la vorto.
Poste amplene ili flaris kaj palpis unu la alian. Pli da vortoj ne sonis. Nur la verkisto pensis pri Genius kaj konstatis, ke rezulte li estas nedisciplinita frenezulo. La muzikisto meditis pri sia morgaŭa prezentado. La ĵurnalisto pensis pri tio, ke ĉion ĉi oni povus fruktuzi. La ceteraj klopodis pensi pri tio, pri kio pensis la universitata profesoro, kaj tial ili malŝate ridetis. La universitata profesoro estis tre kontenta pri si kaj pensis pri nenio.
En apogseĝo, ĉe la fino de la tablo, mute kaj senmove sidis inter ili Genius kaj kun man-apogita tempio, kun revema rideto sur la duonfermitaj lipoj, rigardis la Talp38
Ulianojn, kiel ilia plata kaj glata frunto malplene direkti ĝas al la fajro de la lucerno brulanta sur la mezo de la tablo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.