La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NORDA VENTO

Aŭtoro: Frigyes Karinthy

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Delonge

Iun posttagmezon sur la silenta sablo de la granda lago, en brulanta sunbrilo – dum foraj veloj glitis sur la akvo kaj en la proksimo krakis motorboato – jene mi provis balbuti al ŝi ĉi tiun senton, kiu tiam min atakis unuafoje: ĉu la krakado, la fora velo, aŭ la eterna flagro de la sunbrilo ĝin vekis, mi ne plu scias tion.

”Kara mia, ĉu vi scias, kiel delonge estas ĉi tie tio, kio nun estas, kune kun ni, kiam ni banas nin en la suno?

Ne, vi ne komprenis min, – la vortplekto ’delonge estas’ signifas vere ion alian, ol kion mi volas diri, – kaj kion mi volas diri, por tio ne ekzistas vortplekto. Ne tion mi volas diri, ke jam delonge ekzistas ĉio ĉi, ke la mondo delonge ekzistas; – delonge estas, tion mi diris anstataŭ tio, ke delonge estis – ion tian mi imagas, atentu do, ion tian, ke, ekzemple, se iu post ducent jaroj povus sin returni en la pasintecon kaj nin vidus, aŭ se ni ambaŭ, post dudek jaroj, rememorus, kiel ni kuŝis kaj babilis ĉi tie – ke por li kaj por ni ĉi tiu momento, ĉi tiu imago, ĉi tiu realo, tiuj ĉi du homoj, la lago, la velo, la motorboato, ĉi tiu brulanta suno, kiel kunfluus, en kian sorĉan, ravan, al neniu alia sentimento kompareblan sentimen64 ton de tiu sento, kiun ni nomas: ’la pasinteco’. Ĉar tio, kio estas nun, estas same pasinteco por la homa imago vivonta iam, post ducent, tricent, mil, dumil jaroj, kiel estas rava kaj sorĉa pasinteco, por nia imago, iu pentraĵo de Boucher, figuranta Versailles-an paŝtistoscenon, malnova gravuraĵo en gotlitera, ripranda malnova libro, antikvaj vestoj, armiloj en muzeo, malnovviena porcelano, mucida manuskripto sur bruna, rompiĝema papero, klakanta klavo de grince malfermiĝanta, svelta spinedo, skribaĵo de malnovaj vojaĝistoj. La ’Sentimentalaj vojaĝoj’ de Sterne, la italaj leteroj de Goethe, la taglibro de Beaumarchais el la franca revolucio, la vojo de Gvadányi en Pest-Buda, la libreto de Ladislavo Apor pri la socia vivo de Transsilvanio, la historio pri nia praavino en la familio: – memortabulo sur muro, la tombo de Gül-Baba, la restaĵoj de la akvokondukilo en Aquineum, la kolono de Trajano, la Koloseo, medaloj kaj moneroj, malnova trovaĵo, ĉi tie ie sur la bordo de la lago, kiun blankfelt-ĉapela esploristo tenas en la mano meditante, dum antaŭ liaj okuloj ekviviĝas la malnova homo, eble la servisto rapidanta al foiro, kiu estis faliginta ĉi tiun monon, iom serĉinta ĝin, poste foririnta kaj nun jen, oni ĝin trovis… Ĉu vi jam sentas? Ĉu, se restus nia postsigno ĉi tie en la sablo, se oni fotografus nin kaj konservus la bildon, – se nun mi prenus mian notlibron kaj skribus naive, fidele, simple, kion mi vidas ĉirkaŭ mi, kaj tiujn kelkajn eventojn, kiuj hodiaŭ okazis al mi, kiel ni venis per trajno, per ŝipo, kion ni manĝis, kun kiu ni parolis, kion ni diris, kian veston ni surmetis, kiu kaj kio nin interesis, kion ni scias, kion ni volas, kion ni sopiras, kion ni memoras, kion ni pretendas de la estonto: – ĉu, se iu vidus, legus iam, post tricent, kvincent aŭ mil jaroj ĉi tiun noton kaj meditus pri la malnova bildo, – kio estus do tiu io, tiu trajto, tiu nuancdiferenco, tiu kuriozo, pri kiu ni nun ne scias, kio por ni estas natura kaj per kiu li unuamomente rekonus la stilon de la delonge pasintaj tempoj, la tombej-odoron? Ĉu nur nia vesto – aŭ ankaŭ io alia? – niaj movoj, nia rideto, kiun ni kredis superema kaj kiu estas naivega kompare al lia rideto, jam entenanta la konojn de kvincent de ni nekonataj jaroj? la koloro de la velo, kiu vidiĝas, – aŭ la motorboato, ĉi tiu primitiva, naiva komunikilo, – aŭ supre, en la aero, la aeroplano nun preterglitanta, ĉi tiu krakeskua, infana, naiva ĉarpentaĵo, antikvaĵo rememoriganta la praepokon de la fluganta homo, kiun li rekonus per ĝia modelo montrata en la muzeo? Aŭ plie – mi opinias, multe plie – la tono de la priskribo, la strangaj, malnovmodaj interpunkcioj, por li superfluaj aŭ tro malvastaj epitetoj? naiva vortmalŝparo, ridinda, ne lokkonvena patoso? pia senscio? Kio estus do tio, pro kio kun pardonema kaj patra rideto (ĉar la posteulo, multe pli scianta, anime estas ĉiam patro de la antaŭulo) li jene ekkrius: ’Ho jes, ĉi tiuj karaj, malnovaj, malnovaj homoj … ! Kiel feliĉaj ili estis en sia nescio… Jes, mi jam scias, la komenco de la dudeka jarcento… jes, li ja asertas, ke… ĉar en tiu epoko oni ankoraŭ ne sciis, kion nur dum la mezo de la jarcento malkovris la homaro, ke…’ kaj tiel plu, kaj tiel plu.

”Jes, jen estas, kion mi nur tiel povas nomi: ’delonge estas’. En la kuregantaj ondoj de la tempoj ĉiam, ĉiam la kreiĝanta pasinteco, memoro por iu, kiu ankoraŭ ne estas, – imago pri iu, kiu ne plu estos… Fantomoj de malnovaj, cindriĝintaj jarcentoj estas ni ambaŭ… ni ne vivas, ne kredu… ni estas nur pasema vizio de la venonta fantazio, al ĝia ekpenso aŭ pasio plaĉis nin citi por kelkaj momentoj… venu do, praavino de viaj pranepoj, disfluema bildo, – ni rapidu, subiras la suno.”

Tion ni ludis poste, la ’delonge estas’-ludon dum kelkaj minutoj, dum tiu vespero, ridante kaj mirante, – kiel malnovaj, malnovaj, malnovaj aferoj estas ĉi tiu lago, ĉi tiu kaduka velo, ĉi tiuj malnovaj geamantoj – kaj kian feliĉon ni havas, persone ĉeesti ĉi tie, el la dudeksepa jarcento kaj vidi ĉion – kun la vivanta gusto kaj vivanta aromo de la pasinto, kiujn ne povas doni priskribo – kaj kulturhistorio. Kaj tiel ni promenis sur la lagbordo, brakplekte, kvazaŭ en muzeo.

Tion ni ludis tiam dum kelkaj minutoj kaj ridis pri ĝi … sed post kelkaj minutoj ŝi serioziĝis kaj kolerete ŝultrolevis kaj piedfrapis.

”Lasu jam, ĝi tedas… Do ĉio estas nur pasinteco … kaj ĉio estas nur estonteco… do, mi jam foje volas ludi nun estas-on… la estantecon mi volas ludi, – ĉar tiomfoje ni parolis pri la pasinteco… kaj tiomfoje pri la estonteco… sed ankoraŭ neniam vi atentigis min, ke mi atentu… jen la nuntempo… Nu diru, kiam estas ĝi… ?”

Mi rigardis en ŝiajn okulojn: ŝiaj okuloj malpacience petegis kaj postulis. Stulte, konsternite mi ridetis.

”Eble… kiam… vi naskiĝis… al mi… tiam … aŭ antaŭ unu momento…” mi pene elĝemis.

Malkontente tiriĝis ŝia sultro, ŝiaj okuloj nebuliĝis, kaj ŝi preterrigardis.

”Aŭ eble… tiam… en tiu momento… kiam vi mortos…” glitis el mia buŝo: mi kredis, ke ion alian mi diros.

Ŝi ne respondis, per larĝe malfermitaj okuloj ŝi rigardis fikse antaŭ sin. Post multaj jaroj ŝi rigardis min ankoraŭ unufoje per la sama rigardo: kelkajn minutojn antaŭ ol oni fermis ŝiajn okulojn. Eble ŝi volis komuniki al mi, ke ŝi jam venis al tiu momento, al la momento de la ĉiam ĉeestanta morto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.