La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NORDA VENTO

Aŭtoro: Frigyes Karinthy

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Novelo pri la magneta morto

En la komenco de Februaro en la jaro 19 . . oni telegrame ordonis min al Melbourne, por ke mi, kiel gvidanto de la bakteriologia instituto de la universitato de Philadelphia, kolektu notojn kaj faru raporton pri la nova kaj terura epidemio, kiu aperis en tiu urbo kaj pri kiu ĝis nun nur peritaj kaj nekredeblaj famoj disfiltriĝis.

La priskribo de la nova malsano, aŭ pli ĝuste: nova mortospeco – ĉar ne ekzistis eĉ unu resaniĝinta kazo – estis tute nekredebla.

Tute certe mi memoras, ke survoje plurfoje venis en mian memoron Edmund Dale, mia malnova lerneja kunulo, pri kiu mia plej nova informo estis, ke el la teologiejo, kiel konsekrita pastro, li translokigis sin al Melbourne.

Tiel kuranta deziro trafulmis min, kiel bone estus, se ni renkontiĝus, mi almenaŭ ne estus tiel sola.

Pri tio mi en Melbourne, inter la ekscitoj de la unuaj tagoj, tute forgesis. El la hotelo mi fiakris rekte en la universitaton, al profesoro X, al kiu estis adresita mia rekomenda letero. De li mi eksciis poste la terurajn detalojn.

La nova malsano aperis proksimume antaŭ unu kaj duona monatoj, tute neatendite. Ĉe la unua viktimo – estis komercisto – oni ankoraŭ eĉ ne konjektis, pri kio temas: li falis sur la strato, cetere sana homo, oni ne sekcis lin tro konscience, apopleksion oni konstatis. Nur ĉe la esploro de la kvara aŭ kvina subita morto malkovriĝis, ke ne estis apartaj individuaj kaŭzoj: oni trovis en la koro kaj en la cerbo tiun komunan, ĝis tiam nekonatan ŝanĝiĝon, al kiu similan la scienco – jen kio estas plej surpriza – ĝis nun konis nur el kadavroj mortigitaj de alt-tensia elektra fluo. Cetere la grimaco de la vizaĝo, kaj ankaŭ la spasma kuntiriĝo de la fingroj, montris tipe la saman bildon, – de profesoro X mi eksciis, ke la malsanon kaj epidemion populare oni jam nomas en la urbo ”magneta morto” kaj ”elektra morto”. De kie ĝi devenas, pri tio neniu havis eĉ konjekton, tiom oni povis sendube konstati, ke ĉi okaze ne ĉeestas infekta materialo – bakterio –, ke nek la malsanulo, nek la kadavro estis danĝeraj al sana homo, eĉ ne pere, per la tielnomata bacilomastro, kaj mikroskopo povis malkovri en la histoj nur fizikajn ŝanĝiĝojn. En la plej diversaj partoj de la urbo neatendite malsaniĝis, falis, konvulsiis kaj mortis la viktimoj, ĝis nun pli ol tricent: el ili ducent dum la lastaj tagoj.

Mi ne estas verkisto kaj tial nur seke, raportmaniere mi rakontas, kion mi vidis kaj aŭdis: mi ne provas doni imagon pri tio, kiel kreskis mallaŭte, kun glacimalvarma premo ĉi tiu teruro, kiun iu, konanta la kaŭzon de ĉi tiu paniko, povis rimarki sur la vizaĝoj kaj en la maltrankvilaj rigardoj de la homoj, surstrate, surplace, en la tuta moviĝema urbo: ĉar cetere la urbo vivis sian vivon. Mallonge tiom, ke jam en la unua semajno mi havis okazon vidi kadavron de homo mortinta pro magneta morto kaj, dolore, ankaŭ la magnetan morton mem.

Mi rapidis ĝuste en mian loĝejon, por kunpreni kelkajn preparatojn – mi devas konfesi, en tiu tempo sekrete mi ankoraŭ klopodis montri, ke la kaŭzo de la magneta morto tamen estas infekta materialo, bakterio, kiel tiu de aliaj epidemioj –, la opinion de la ĉi-tieaj kuracistaj rondoj mi, kiel tiuspeca laboratoria homo, kun iom da interna malica ĝojo kaj sciencula fierego, kredis naiva fantaziaĵo, malinda al vera scienculo, kaj jam estis pretaj kelkaj paĝoj de mia disertacio dediĉita al la Bacteriological Weekly, pro kiu iom longiĝos la nazo de ĉi tiuj sinjoroj.

Ĉe haltejo, eĉ en la elektra vagono, kiun mi estis descendinta, ĝi okazis. Mi faris kelkajn paŝojn, kiam ektimintaj, sufokitaj krioj, post mia dorso, min haltigis.

Homo kuŝis senpere antaŭ la ŝtupo de la elektra vagono, ŝajnas, ke ĵus li descendis, kiam la atako lin trafis.

Epilepsiaj konvulsioj skuis ĉi tiun homon, lia dika burĝvizaĝo taŭziĝis en teruraj turmentoj. Tuj estiĝis tumulto, kelkaj kliniĝis super lin, certe jam en la unua momento mi aŭdis la vortojn ”magneta morto”.

Mi turnis min kaj rapidis tien, kaj mi rekte alkuris Edmundon Dale, kiu rapidante, preskaŭ kurante, proksimi ĝis al la trotuaro.

Mi rekonis lin.

”Dale!” mi alkriis lin.

Li ektimis kaj min rigardis. Lia vizaĝo estis tre pala kaj krome, ĉar tion ja povis kaŭzi la ĵusa sceno, ĝi estis surprize maldika kaj turmentita.

”Mi jam volis vin viziti,” mi parolis rapide, ”mi pensis, ke mi vizitos vin. Se vi volas, ni tagmanĝu kune. Kio okazis ĉi tie?”

Li nervoze ŝultrolevis, ankoraŭ ne respondis, sed kiam mi volis paŝi al la amaso, li kaptis mian brakon.

”Eh, lasu,” li diris kolere kaj raŭke, ”kion vi vidus je li?”

Mi volis klarigi, ke, kiel kuraciston, min interesas la afero, sed li spasme tenis mian brakon kaj trenis min al la trotuaro. Kaj dume rapide, sufoke li diris:

”Iu stulta filistro, kiel mi sciu. Antaŭ min li ŝovis sin, ĝuste kiam mi volis descendi. lomete li eble eĉ ekpuŝis min. Nun tie li kuŝas.”

”Ĉu ankaŭ vi veturis do en ĉi tiu elektra vagono?”

”Jes. Pardonu, mi ne rimarkis vin.”

”Kaj ankaŭ mi ne vin.”

Kelkajn minutojn ni iris senvorte unu apud la alia. Mi ne scias, kial mi konfuziĝis: stranga, malvarma sento min kaptis.

”Tamen mi estus devinta lin rigardi,” mi diris fine.

”Ŝajnas, ke ĉi tiu epidemio… kiun ĉi tie oni nomas magneta morto… jes, ĝuste pro ĝi mi estas ĉi tie en Melbourne.”

Li haltis, turnis sin al mi kaj profunde rigardis en miajn okulojn. Mi jam malfermis la buŝon, sed ne venis voĉo tra mia gorĝo. Fremda teruro min kaptis, kaj sur la fino de miaj fingroj mi sentis iun tiklantan pikpikon: ankaŭ miajn harojn kvazaŭ frapis io, kvankam lia rigardo estis profunda kaj malĝoja, kaj dolora kaj intima.

”Vi ne rigardos tion, ĉu ne,” li diris milde, malgaje ridetante kaj konstante rigardis min,”vi ne rigardos tion, ĉar mi petas vin, kaj ĉar vi ne volas obstini kontraŭ mi.”

Mi ne povis respondi, tima miro tremis en ĉiuj miaj nervoj.

Kun pendanta kapo li iris kelkan tempon, poste lace, monotone li komencis paroli, kvazaŭ li parolus antaŭ sin.

”Nun jam estas ja egale… hodiaŭ, aŭ morgaŭ… mi ja ne restos ĉi tie… kaj se mi ne estus vin renkontinta … mi rakontus eble al alia homo… al fremdulo …”

Li haltis.

”Mario,” li diris tremante, ”ĉiam mi ŝatis vin… mi almenaŭ tiel scias, tiel pensas… Sed tamen mi petas vin, iru de ĉi tie, forkuru rapide el ĉi tiu urbo…”

”Ankaŭ mi ŝatis vin ĉiam,” nur tiom mi povis diri. Kurioza konversacio estis ĉi tio sur la strato. Li denove rigardis al mi.

”Ĉu vi estas certa pri tio?”

Mia buŝo konvulsie balbutis ion. En mia cerbo eksidis nebulo. Sveno min ĉirkaŭis, mi ne sciis, ĉu de horoj ni staras ĉi tie rigidiĝinte, aŭ ĉu pasis nur minutoj. Kun terura fortostreĉo, kiel iu parolanta en dormo, mi elĝemis kun kompatinda teruro:

”Ne… ne… ne diru…”

Sed jam estis malfrue.

”Mi estas la magneta morto,” diris Edmund Dale.

* * *

”Mario, ĉiam mi kredis pri mi, ke mi amas la homojn, mi kredis je mi kaj je mia boneco, kiam mi fariĝis pastro kaj venis en Aŭstralion. Kiam tiu abomena afero, tie sur la insulo, okazis, – kiam kelkajn tagojn poste mi komprenis, ke tio estas vere tiel, ke tio nun jam estas por mi tia kapablo, kiel por kameleono ŝanĝi koloron, aŭ por elektra rajo mortbati etajn fiŝojn: tiam mi dankis Dion, ke min li malbenis per ĉi tiu potenco kaj ne iun alian, kiu misuzus ĝin. Ĉu mi scias, kiu mi estas kaj kio ni estas ĉiuj, kiuj kredas nin bonaj kaj amantaj, ĉar ni abomenas sangon kaj ne ŝatas vidi doloron. Tie sur la insulo, kiam la morta timo vekis en mi unuafoje mian teruran kapablon, kiam mia atakinto kaj murdonto ve-ĝemante falis kaj sterniĝis, sen ke mi estus lin tuŝinta – tie mi ankoraŭ povis min mistifiki, ke tio, kio okazis, okazis el sindefendo, kaj malica intenco ne pariĝas en mia koro kun la terura forto de mia cerbo. Sed kiam komercisto, kiu preteriris min sur la strato, falis kaj mortis post cent paŝoj – kaj kiam kun streĉiĝintaj haroj mi rekonis la samajn konvulsion kaj spasmon sur lia taŭziĝinta vizaĝo: tiam mi esploris min, kaj mia korbato haltis – mi rememoris, ke, kiam li preteriris min, mi ekenviis lin pro lia bela surtuto, kaj mi estus volinta tian ankaŭ por mi. Mia volo, pri kiu mi kredis, ke ĝin direktas prudento kaj pripenso, en la mallumaj profundoj de mia cerbo, pri kiuj mi ne konscias, en kiuj kaŝite kaj libere kaj senbride laboras nia denaska, neniam ŝanĝiĝanta instinkto – mia senkonscia volo kondamnis je morto la malfeliĉulon, ĉar li havis pli belan surtuton, ol mi havas – kaj mia malbenita kapablo plenumis la kondamnon. Ne interrompu, ne ekskuzu, ne parolu – aŭ ĉu vi ne sonĝas ofte la morton de viaj konatoj, parencoj, patrino kaj gefratoj? Ŝvitante vi vekiĝas kaj bedaŭras ilin, kaj vi kredas, ke vi ĝojas, ke tio estis nur sonĝo – kvankam en via sonĝo laboris en vi la liberiĝinta volo, en via sonĝo vi deziris ilian morton, vi mortigis ilin: – kaj se vi memore trapasas la tagon, kiu antaŭis ĉi tiun sonĝon, vi rimarkos, ke tiutage per io ofendis vin tiu, kiun vi mortigis – li kurbe alrigardis, krude alparolis vin, aŭ vi aŭdis pri li, ke li pli enspezas ol vi. Ho, el terura sperto mi scias, ke pro plej eta ofendo ni deziras morton al ĉiu – morton, kelkfoje eĉ sen ofendiĝo, ĉar rabobesto loĝas en ni, kiu mortigas pli, ol ĝi povas konsumi. Atentu bone, Mario. Ĝis nun mi murdis tricent homojn, pri kiuj, se ne intervenus ĉi tiu terura malkovro, neniam mi estus eksciinta, ke mi deziris ilian morton. Grandparte ili estas indiferentaj, nekonataj stratirantoj – momenton mi renkontis ilin, eble ilia vizaĝo ne plaĉis al mi, aŭ ne afable ili alrigardis min. Sed estis inter ili multaj bonaj amikoj kaj multaj, pri kiuj mi kredis, ke mi amas ilin kiel min mem. Ĉu vi rememoras la hodiaŭan homon, kiu mortis apud la elektra vagono? Mian duonminuton li volis forrabi, antaŭ mi li descendis. Mi mortigis lin, ĉar dum momento li baris mian vojon.”

Mi kapturne ĉirkaŭrigardis. Eterne restos enigmo antaŭ mi, kiel ni venis ĉi tien en lian ĉambron. Edmund Dale staris apud ŝranko, kun dorse metitaj manoj, rigardante antaŭ sin.

”Kaj mi mortigis la knabinon, kiun mi amis kaj por kiu mi estus povinta morti, ĉar ŝi postrigardis anglan oficiron sur la strato.”

Malrapide mi mallevis min sur la teron: miaj manoj serĉis en mia poŝo, senkonscie. Kvazaŭ en sonĝo mi elmetis ĉion, kio estis ĉe mi.

”Edmund Dale…” mi balbutis kun frosta ŝvito sur la frunto, ”prenu… jen estas ĉio mia… ĉu vi volas mian horloĝon, mian monon… ?”

Li kurbigis la buŝon, ŝultrolevis. Distrite li ekserĉis inter la aĵoj, kelkaj paperoj trafis lian manon, li rigardis ilin.

”Ha,” li diris kaj flankenĵetis ilin, ”malgranda disertacio … kontraŭ niaj kuracistoj… kiu, se ĝi aperos, iom rompos ilian reputacion… eventuale bankrotigos ilin … Kompreneble, se malkaŝe vi kuraĝus mortpiki viajn kolegojn, estus pli bone… sed la leĝoj…”

Malbele li ridis:

”Mi ne tuŝos vin, sed nur tial, ĉar mi malŝatas vin kaj ne volas havi aferon kun vi. Ankaŭ vi estas tiel mizera, kiel mi. En la mezepoko oni pli malmulte mortigis unu la alian, ĉar nobla kavaliro povis mortigi en publika batalo aŭdaculon, kiu preterirante tuŝis lian talaron. Hodiaŭ multaj leĝoj kunprenas en ni la sovaĝbeston – pli granda estas la forto, kaj ĝi trovas por ŝi pli multajn flankvojojn.”

Dum minutoj li iris kun dorsen metitaj manoj kaj pendanta kapo. Poste mi rememoris, ke dum ĉi tiu tempo, kaŭrante sur la tero, kun tiaj moviĝoj mi atentis lin, kun entirita kapo kaj kurbigita kolo, kiel katviro ĵetita en kaĝon de lupo. Li haltis antaŭ mi.

”Ne timu, Mario, foriru en paco. Kaj vi povas skribi, ke la magneta morto ĉesis en Melbourne – vi povas skribi tion kaj mortigi viajn kolegojn per kelkaj pikaj vortoj, laŭ via maniero. Mi ne havas ion por serĉi inter vi. Dank’al Dio, mi rekonis, ke kontraŭ besto mi ne havas potencon, nur kontraŭ homo. La homa gento pereos sur la tero, ĉar ĝia instinkto jam putris kaj degeneris en ĝia malsana animo – ĝi manĝos sin mem, en sia terura avido kaj malamo. Filo de la plej naŭza raso de la tero, mi, en kiu enkonsciiĝis ĝia kulpo – kun naŭzo mi forĵetas la nomon kaj tradicion de mia malpura familio por reiri inter la purajn kaj noblajn bestojn, kiuj diskarnas unu la alian en malkaŝa batalo kaj inter kiuj la mortiganto riskas almenaŭ sian propran haŭton, por ke plenumi ĝu ĝia fato, kiu vokis lin por kulpi kaj morti kaj perei, vivi inter mildaj floroj kaj mutaj arboj kaj surdaj akvoj …”

* * *

Post du semajnoj mi reiris en Amerikon kun la raporto, ke la mistera malsano tiel, kiel ĝi venis, senpostsigne malaperis. Mia disertacio aperis kaj faris sensacion. Pri Edmund Dale de tiam mi ne pensis kaj al neniu parolis; se min trafis pri li memoro, mi ĝin forpelis kvazaŭ stul30 tan delirsonĝon. Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis pri li sciigon, ke oni trovis lin disŝirita en arbaro: iu malofta sova ĝbesto, videbla nur en zoologiaj ĝardenoj, kuŝis apud li; ŝajnas, ke dum luktado ili pereis ambaŭ – la kapo de la pastro inter la teruraj makzeloj de la besto, liaj kunpremitaj fingroj sur la kolo de la besto, – oni apenaŭ povis ilin disigi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.