La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
NORDA VENTOAŭtoro: Frigyes Karinthy |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Tiutempe iu migranta fakiro inventis senmortan ŝakludon, kaj la miriga metio febrigis la tutan Hindujon.
De la reganto malsupren ĝis la lepra almozulo kuŝanta sur la vojflanko, ĉiu ŝakis, la regula batalo de la tridek du figuroj kaj la milspecaj ebloj de ĉi tiu batalo instigis kaj incitis la cerbojn. Dum kelkaj jaroj la ŝakscienculoj kaj ŝakkompetentuloj elanalizis dek diversajn malfermojn, kaj jam ekzistis majstroj, kiuj gvidis dek ludojn en unu fojo kaj ludis ankaŭ sen tabulo, dirante la paŝojn.
Sed multe pli ol ĉiuj sciis, kaj ĉiujn venkis Abu Kair, la mondmajstro, kiu destinis sian tutan vivon al solvado de la misteroj de la ŝakludo. En sia kvara jaro li jam konis la fundamentajn regulojn, kaj en sia deka jaro li venkis la grizbarban Hasanon, kiu ĝis tiam havis la famon de plej bona ŝakludanto. Sed Abu Kair sidis la tutan tagon apud la ŝaktabulo, analizis la variantojn kaj preparis sin je ĉiuj eblaj kontraŭpaŝoj. En sia dudekkvina jaro li estis nevenkebla majstro, li ne konis virinon, kartludon, ĝuon, ĉio estis por li la ŝako. Kun pala vizaĝo kaj kun brutaj okuloj li sidis antaŭ la tabulo: la ŝakliteraturo ŝuldas al li kvar faklibrojn kaj naŭcent tridek ŝakenigmojn.
Li mortis en sia tridek-sesa jaro, en cirkonstancoj mirigaj kaj afliktaj, sed karakterizaj por lia vivo. Ĝuste grandegan mondkonkurson oni aranĝis en Bagdad, kaj Abu Kair ŝakis tage-nokte, dum kvar tagoj, samtempe gvidante kvindek ludojn. Ĉe la vesperkrepusko de la kvara tago li stariĝis, metis glacian kompreson sur la frunton kaj iris el la ĉambro por spiri aeron.
Estis milda julia vespero, kaj Abu Kair proksimiĝis al la rivero. La vento levis la foliarojn de la arboj, sed Abu Kair ne sentis la venton. En stranga febro brulis liaj okuloj, la palpebrojn li duone fermis, rapide, kun oftaj palpebrumoj li ĉirkaŭrigardis, kaj du fingroj de lia dekstra mano tremante, singarde etendiĝis antaŭen en la aeron.
Liaj lipoj murmuris ion.
Malsupre, sur la bordo de la rivero, sidis paŝtistknabo; ne tre malproksime de li kuŝis bela knabino, surventre, plektante girlandon el herboj. La knabo ofte okulumis malantaŭen, foje li stariĝis kaj malrapide ekiris al la knabino.
En liaj okuloj brilis petola lumo, kaj li jam malfermis la buŝon por paroli. Tiam seka mano kaptis lian kolon kaj retiris lin. Li ektiminte rigardis supren, kaj lia rigardo stumblis je la febraj okuloj de Abu Kair.
”Reen,” flustris Abu Kair kolere, ”ĉu vi freneziĝis? La peono ne povas paŝi returne!”
La knabo balbutis ion.
”Restu tie, kie vi sidis,” flustris plu Abu Kair, ”ĉi tie vi estas sur la plej bona loko. Antaŭ vi la kuranta rivero, ĝi vin ne povas preni, ĉar nur rekte ĝi povas preni, en unu direkto. Post via dorso estas la damo, ankaŭ ĝi ne povas vin preni; sed se ĝi venos ĉi tien sur la bordon, en la lastan linion, vi povas doni al ĝi ŝakon, kondiĉe ke mi vin defendos. Restu nur sur via loko, mi faros el vi damon.”
La knabo surprizite silentis, ĉar li kredis, ke lin kaptis sorĉisto. Li ne konis la ŝakregulojn kaj ne sciis, ke laŭ ili el peono kondukita sur la lastan linion de la tabulo fariĝos damo.
Abu Kair staris apud li kun brulantaj okuloj kaj tremantaj manoj kaj sovaĝe ĉirkaŭrigardis.
”Aha,” li diris kaj raŭke ridis. ”Rigardu tien, al la transa bordo, ĉu vi vidas?”
La knabo ankoraŭ nenion vidis.
”Ĉar vi estas komencanto,” diris Abu Kair bonvole.
”Sed min ili ne erarigas. Tie transe, tie apud la arbetajo, ili kredas, ke mi ne vidas tion, tie staras figuro…”
Tiam plie rigardis lin la knabo, kaj terurita krio ŝiriĝis el lia gorĝo. Sur la transa bordo, post arbetajo, grandega tigro embuskis, preta al salto, kun aldirektitaj okuloj.
La knabino jam estis forkurinta; terurita de Abu Kair, nun ankaŭ la knabo volis forkuri.
”Vi restos, vi restos,” flustris Abu Kair kaj tenis lian kolon, ”kion vi timas? Vere, ke la figuro estas ĉevalo, aŭ tigro, egale… Vere, ke ĝi povus vin preni de la tabulo, ĉar ĝi povas fari du paŝojn flanken, unu antaŭen, sed vi povas esti trankvila, ĝi ne prenos vin, ĝi ja vidas, ke mi, la reĝo, vin defendas. Se ĝi prenas vin, mi prenos ĝin.
Li ja ne donos ĉevalon por peono? La plej malbona kombino … tion li ne faros kontraŭ mi, forta ludanto. Kaj se tamen… maksimume mi oferos vin, tiam mi ja certe gajnos la ludon. La ludo estas grava, ne la figuro.”
Sed al la knabo jam sufiĉis, li humile dankis, sed li ne deziris, ke por la intereso de la granda ludo oni lin oferu.
Li forte piedbatis la kruron de Abu Kair, ŝiris la kolon el lia mano, kaj tiel li forkuris turdirekten, kvazaŭ leporo.
”Malbenita azeno,” kriis post lin Abu Kair, ”kion do vi timas? Vi ja kuras ĝuste en malbona direkto, la turo vin nepreprenos, sen iu utilo. Atentu, la turo kuras pli malproksimen ol vi.”
Sed la knabo ne timis la turon. Kaj Abu Kairon en la sekvanta minuto atakis la tigro.
”Haha,” diris moke Abu Kair, kiam de du paŝoj li vidis brili la brulajn okulojn, ”naiva paŝo. Ŝako! Al mi ŝako!
Infana paŝo! Malforta ludo!”
Li gestis per la mano, kaj trankvile pripensinte faris unu paŝon dekstren.
”Nu, nun kion vi faros?” li diris moke kaj triumfe al la tigro, kunfrotante la manojn. ”Nun, kie vi donos alian ŝakon? Ne estas eble, prenos vin la turo. Kompreneble, vi ne rimarkis la turon post via dorso. Jen, amiko, oni devas scii ludi. Nun vi povas rezigni la ludon. Vi perdis.”
Kaj la tigro eksaltis, prenis Abu Kairon kaj tramordis lian gorĝon.
Cezaro vivis gajan kaj senzorgan vivon ĝis sia dekoka jaro, en la festenoj de eminentaj patricioj li pli ofte estis videbla ol en la kolegio. La greka filozofio ne tre interesis lin, sed des pli la virinoj kaj la kartludo. Sed bone li skermis, kaj laŭfame li estis bonega konversacianto.
En tiuj rondoj, kie li povis veni, en kalkulon kiel venonta politikisto, oni ne konsideris lin serioze. Tio estas certa, ke tiu eminenta familio, el kiu li devenis, kaj la bonegaj rilatoj de lia familio, lin destinis por politika kariero, sed Cezaron neniam oni vidis sur la forumo, kun vakstabulo en la mano, por noti la parolojn de grandaj oratoroj, el kiuj la eternvalorajn normojn de la retoriko povas alproprigi ĉiu entuziasma kaj ambicia junulo.
Anstataŭ ĉi tio li sciis tiajn intimajn kaj karakterizajn aferojn pri la opaj homoj, pri ilia privata vivo, kiajn ventumi sur la forumo ne estas kutime. Pri ĉiu oratoro li sciis, kiu estas lia amatino, kaj se estiĝis parolo pri iu, moka kaj neatendita rimarkigo de Cezaro, per kiu li ĵetis surprizigan lumon sur la respektivan personon, subite silentigis ĉiujn. Oni timis lin kaj koleris pri li.
En sia dekoka jaro, ricevinte beletan monsumon, li faris pli longan plezur-vojaĝon en Hindujon. Returne li enŝipiĝis, por reiri tra Greklando en sian patrujon. Ĉi tiun fojon piratoj kaptis la ŝipon, la ŝipanaron ili ĵetis en la maron, kaj Cezaron kiel kaptiton ili portis sur la ferdekon de la piratŝipo, antaŭ kapitanon Ben Jussuf.
La kapitano, kiu akiris eminentan edukon en Bagdad, vidante, kun kiu li havas aferon, akceptis Cezaron kun konduto konvena al la socia pozicio de Cezaro. Li ja klarigis al li, ke li rigardas lin kaptito, kiun, laŭ bontrovo, li povas eĉ murdigi, sed li estimis en li la ĝentilhomon kaj certigis al li liberan iradon sur la ferdeko.
Ben Jussuf sekrete ĝojis, ke inteligenta homo venis sur lian ŝipon. Li estis pasia ŝakludanto kaj kalkulis je tio, ke li trovis indan kontraŭludanton. Iun vesperon li komencis paroli pri la ŝakludo, kun granda ekstazo li klarigis, kiel senmortajn meritojn akiris Hindujo per la eltrovo kaj kulto de ĉi tiu ludo. Sed Cezaro, kiu apenaŭ konis la ŝakludon, aŭ maksimume nur supraĵe, akompanante kelkajn ludojn hazarde, ridetis moke kaj fierege. Je la demando de Ben Jussuf, kial li faras tion, li deklaris, ke li opinias la tutan ludon stultaĵo kaj stultaj ĉiujn, kiuj ludas ĝin. Cetere, kvankam ĝis nun li apenaŭ ludis ŝakon, li ne kredas, ke estus iu en Hindujo aŭ kie ajn, kiu lin venkus aŭ povus eldevigi de li remison.
Terure ekkolerinte pro tiu impertinenta kaj fanfarona parolo, Ben Jussuf jam preskaŭ volis insulti Cezaron, sed poste li moderigis sin, kaj ŝajne trankvile li alvokis Cezaron por unu ludo de ŝako, kun la kondiĉo ke, se Cezaro gajnos la ludon, li redonos al li la liberecon; sed se li perdos ĝin, li pendigos lin sur la plej supran kruclignon de la plej granda masto. Cezaro kapbalance akceptis la kondiĉojn kun facila kaj neglekta rideto kaj sidiĝis apud la ŝaktabulo, signante, ke li estas preta tuj komenci la batalon.
Ben Jussuf, kiu metis sian glavon apud si sur la tablon, vidis jam ĉe la unuaj paŝoj, kion li ja tuj konjektis, ke li havas aferon kun tute sensperta kaj komencanta ludanto, kiu multfoje konfuzas eĉ la plej elementajn kondiĉojn tiel, ke kelkfoje li devis atentigi lin je la ĝusta paŝo. Sed Cezaro trankvile kaj supereme ludis plu, neniom zorgante pri tio, ke li perdas siajn figurojn unu post la alia, atentante nur tion, ke sian reĝon li loku sub sekuran kaj bonan ŝirmon.
Sed Jussuf ludis kun granda atento kaj obstina energio, zorgante nur pri tio, ke ĉiamaniere li ĉirkaŭfermu la kontraŭulon, nenie donante okazon por sindefendo, tiom malpli por kontraŭatako. Kiam li estis preninta kelkajn el la figuroj de Cezaro per ruzaj artifikoj, li komencis ruzan kaj zorge komplikitan kombinon, kies celo estis tia ĉirkaŭfermo de la malamika reĝo, kiun en la ŝako oni nomas ”mato” kaj kiu signifas la finon de la ludo, la venkitecon de la kontraŭludanto.
Post duonhoro la kombino atingis sukceson, ĉirkaŭ la reĝo de Cezaro ĉiam pli malvastiĝis la ringo, unu ”ŝako!” sekvis la alian, kaj foje stariĝis Jussuf, faris paŝon kaj diris: ”Ŝako kaj mato! Vi perdis la ludon!”
Cezaro, kiu fajfetante tiris sian ĉirkaŭprenitan reĝon, trankvile suprenrigardis.
”Kial?” li demandis kaj ŝultrolevis.
”Kial!” indignis Ben Jussuf. ”Rigardu do la tabulon.
Via reĝo nenien povas iri; se tien ĝi iras, prenos ĝin la ĉevalo, se tien, prenos ĝin la kuriero; ĉi tien ĝi ne povas paŝi, ĉar ĉi tie staras via propra kuriero, kaj alia loko ne estas por ĝi sur la tabulo.”
”Sur la tabulo ne estas,” diris trankvile Cezaro, ”sed jen estas, ekster la tabulo.” – Kaj li trankvile prenis sian reĝon kaj starigis ĝin apud sin sur la rando de la tablo.
– ”Daŭrigu, Ben Jussuf.”
”Vi, malfeliĉulo,” ekkriis Ben Jussuf ekster si, ”sed tien ne povas paŝi la reĝo.”
”Vi vidas, ke ĝi povas.”
”Sed ne laŭ la ŝakreguloj!” kriegis ekster si Ben Jussuf.
”Sed de nun ĉi tiuj estos la ŝakreguloj, tion mi ordonos!”
Nun jam kriis ankaŭ Cezaro, li eksaltis, kaptis la glavon kuŝanta sur la tablo kaj mortigis Ben Jussufon.
La terurita ŝipanaro kapitulacis al Cezaro, kiu, kiel nova kapitano de la ŝipo, albordigis ĝin kaj la ŝarĝon vendis al normanaj komercistoj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.