La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NORDA VENTO

Aŭtoro: Frigyes Karinthy

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Barabbas

Kaj en la vesperkrepusko de la tria tago Li paŝis tra la mallarĝa pordego de la volbo kaj silente ekiris sur la vojo. Ambaŭflanke nigre fumis la ruinoj. Sube, sur la fundo de sekiĝinta foso, Li trovis la unuan el tiuj, kiuj antaŭ la domo de Pilatus kriis la nomon de Barabbas.

Kun nigriĝinta lango li blekis al la ruĝaj nuboj..

Li haltis antaŭ li kaj mallaŭte diris:

”Jen mi estas.”

Kaj tiu suprenrigardis al Li kaj komencis ploregi.

”Rabbi! Rabbi!” li ploregis.

Kaj la Majstro milde daŭrigis:

”Ne ploru. Ekstaru kaj venu kun mi. Ĉar mi reiros al Jeruzalemo, antaŭ la domon de Pilatus kaj petos novan verdikton pri mi kaj pri vi, kiuj elektis Barabbason kaj al kiuj Barabbas faris ĉi tion.”

Kaj la mizerulo pene leviĝis kaj kaptis lian baskon.

”Majstro!” li kriis sufoke kaj inter larmoj, ”ho, Majstro, mi venas! Diru, kiel mi savu min! Diru, kion mi faru.

Diru, kion mi diru!”

”Nenion,” Li diris milde, ”nur tion, kion vi estus devinta diri antaŭ tri tagoj, kiam Pilatus ekstaris en la ves60 tiblo kaj demandis vin: ’Kiun mi do liberigu el ili, ĉu Barabbason la murdinton, aŭ la Nazaretanon?’ ”

”Ho, mi frenezulo!” kriegis la mizerulo, batante sian kapon per pugno, ”ho, mi frenezulo, kiu kriis Barabbason!

Barabbason, kiu venigis min tien ĉi!”

”Bone,” daŭrigis milde la Majstro, ”nun venu do kun mi antaŭ la domon de Pilatus, zorgu pri nenio, atentu nenion, nur min, kaj kiam mi signos al vi, kriu el via tuta koro kaj el via tuta pulmo: ’La Nazaretanon!’ kvazaŭ vi krius: ’mian vivon!’ ”

Kaj tiu sekvis Lin.

Kaj ili trovis dumire alian mizerulon, de kiu Barabbas prenis la domon, la edzinon kaj la infanon kaj elpikigis la okulojn. Kaj Li silente tuŝis lian frunton kaj diris:

”Estas mi. Venu kun mi Jeruzalemon, kaj kiam mi tuŝos vin mane, kriu: ’la Nazaretanon!’ kvazaŭ vi krius:

’mian domon! mian infanon! miajn okulojn!’ ”

Kaj tiu ekploregis kaj sekvis Lin.

Kaj ili trovis ankoraŭ alian homon, kies manoj kaj piedoj estis ligitaj per ŝnuro kaj maŝitaj al lia kolo, kaj lin mem kun renversita kapo Barabbas estis preminta en putrodoran marĉon, inter vermojn kaj rampaĵojn. Kaj Li aliris, malligis liajn ŝnurojn kaj diris:

”Mi konas vin. Vi estis poeto, kiu anoncis la ekstazan flugon de la animo. Venu kun mi, kaj kiam mi mansig61 nos, kriu: ’la Nazaretanon!’ kvazaŭ vi krius: ’la liberecon! la liberecon de la animo kaj penso!’ ”

Kaj tiu kisis lian sandalon kaj petegis nur per la okuloj, ĉar lia buŝo estis ankoraŭ plena de koto.

Kaj tiel ili pluiris, kaj ĉiam pli kaj pli multaj kripluloj kaj lamuloj kaj mizeraj lepruloj aliĝis al ili, kiujn Barabbas malfeliĉigis. Kaj ĉiu el ili aparte batis plorege sian bruston kaj petegis al Li, ke Li signu, kiam ili devos krii:

”la Nazaretanon!” kvazaŭ ili dirus: ”pacon! pacon! pacon sur la tero!”

Kaj vespere ili alvenis Jeruzalemon, antaŭ la domon de Pilatus.

Pilatus sidis en la vestiblo kaj vespermanĝis kun Barabbas, la murdisto. Grase kaj kun brila vizaĝo ili sidis tie, trinkis pezajn vinojn kaj manĝis karajn manĝaĵojn el la fundo de oraj vazoj: ilia skarlat-ruĝa talaro brilis malproksimen.

Kaj la Nazaretano, gvidante la homamason, kiu lin sekvis, iris antaŭ la vestiblon, kaj levinte siajn tranajlitajn manojn, milde Li ekparolis:

”La festo de Pasko ankoraŭ ne pasis, Pilatus. Estas leĝo kaj kutimo, ke paske unu el la kondamnitoj vi devas liberigi, tiel, kiel la popolo deziras. La popolo deziris Barabbason, kaj min vi krucumis – sed mi devis reveni el mia morto, ĉar mi vidis, ke la popolo ne sciis, kion ĝi faras. Ĉi tiu homamaso post mi ekkonis Barab62 bason kaj nun volas novan verdikton, – demandu ilin denove, kiel estas skribite en niaj leĝlibroj.”

Kaj Pilatus enpensiĝis, poste ŝultrolevis kaj, stariĝinte sur la rando de la vestiblo, mirante trarigardis la homamason kaj diris:

”Do kiun mi nun liberigu, Barabbason aŭ la Nazaretanon?”

Kaj tiam Li mansignis al ili.

Kaj tiam ekestis muĝo, kaj kvazaŭ fulmotondro sonegis la homamaso. Kaj la homamaso kriis: ”Barabbason!”

Kaj terurite ili rigardis unu la alian, ĉar aparte ĉiu el ili kriis: ”la Nazaretanon!”

Kaj la Majstro paliĝis kaj sin turninte rigardis ilin. Kaj aparte li rekonis la vizaĝon de ĉiu, sed el ĉi tiuj multaj vizaĝoj fariĝis unu sola vizaĝo en la vespera krepusko, giganta kapo, kiu stulte kaj malice kaj impertinente rikanis en lian vizaĝon, ĝiaj sangaj okuloj palpebrumis, kaj el ĝia buŝo fluetis fetora suko, kaj el la gorĝo ĝi blekegis raŭke: ”Barabbason!” kvazaŭ ĝi stertorus: ”morton! morton! morton!”

Kaj Pilatus embarase mallevis siajn okulojn kaj diris al Li: ”Vi vidas… !”

Kaj Li ekbalancis la kapon kaj, silente ascendinte la ŝtuparon, etendis la manojn al la ekzekutisto, ke li ligu ilin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.