La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NORDA VENTO

Aŭtoro: Frigyes Karinthy

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La unua almozpeto

Ankaŭ la deka ’kartoĉo’ fiaskis, kaj Kovács malvarme, kun malplena koro konstatis, ke ĝi estis la lasta, nenio plu: dum dek aŭ dek kvin tagoj li eĉ ne havos novan, kaj ĝis tiam li simple malsatmortos, tiel simple kaj nature kaj klare, kiel seka folio falas de arbo aŭ kiel guto da akvo sekiĝas kaj malaperas sur la ŝtono, sen ke okazus io, sen ke iu malhelpus tion, sen ke iu mirus aŭ malesperiĝus pri tio, – ja, kiam li miris, ke la muŝoj falas aŭtune? aŭ ke vespere la rivero, apud kiu ili loĝis, kuntrenas ŝvelbloviĝintajn bestkadavrojn, aŭ fiŝoj kun brilantaj ventroj maldronas senvive? Neniam li provis malhelpi, ke ĉio ĉi okazu, – kiel li do povus pretendi, ke nun animoj rapidu por lin helpi, animoj de herboj kaj floroj kaj homoj kaj muŝoj, kiuj iam sin kaŝis en viva korpo, timante, tremante; en korpo, kiu poste forputris de ili, ĉar neniu ĝin nutris, – kaj nun frostotremante ili tordi ĝas denove en la malluma malpleno.

Tiel estis, ĉar ankaŭ la deka ’kartoĉo’ ne funkciis. Li nomis ’kartoĉo’ tiujn elpensaĵojn aŭ eblojn aŭ ŝancojn, per kiuj mono estus akirebla, kiujn ĉiumatene li prikalkulis, vicigis, aranĝis laŭ valoro, registris per turmenta, kapdolora cerblaboro, por ke ili ne refalu en forgeson.

Matene li devis trastreki tri el ili: oĉjon Weiss, la patentoficejon, la firmon Koltay. Poste evidentiĝis, ke ankaŭ la redakcio ne estas bona, X. Y. kaj Z. V. forvojaĝis, kio restis do ankoraŭ? Gerber memoris nenion – kaj la komandejon oni translokis. Kaj nun fine la lasta, post kio sekvos nenio – la direktoro, kiu simple ne akceptis lin.

Prete. Li venis sur la korson, per rapidaj kaj gravaj paŝoj, kiel iu havanta urĝan aferon. Post kelkaj minutoj mirante li devis konstati pri si, ke li tute ne fartas malbone.

Li ĝojis, ke li ne havas pliajn ’kartoĉojn’, ke li povas forĵeti la tutan preman, turmentan zorgon. La fermbuŝa kaj malvarmokula indiferento en la grize muelanta enuo de la Danubo kaj inter la mirantaj ornamaĵoj de la domoj frapis lin, lulis kaj torporigis lin. Tiom neniu zorgis pri li, tiom neniun li interesis, ke ankaŭ li perdis la interesiĝon pri si, kaj tio estis bona, kvazaŭ kiam kun subita decido oni disŝirus la rilaton kun malnova kaj ŝarĝa kaj kaprica parenco, kiun oni devis vivteni. Li rekonis la grandiozan politikon de la vivo en tiu saĝa aranĝo, ke la homo ne sentas kompaton al si mem, ne gardas sin kun tiu spasma, dolora turmento, kiel iun alian parencon, infanon, edzinon oni gardas time. Li preskaŭ ridetis, ke ĝis nun li ne rimarkis tion. La rezonanta scienco trumpetas ĉiam pri sinvivtena instinkto, kiel pri io, kio estas plej forta, – sed kiu do vidis agoniantan beston barakti tiel malesperiĝinte, lukti tiel kun la morto, kiel la kokino defendas siajn etajn kokidojn? Eĉ plori oni ne vidis agonianton, se nur ne por tiuj, kiujn li devis forlasi.

Tiel estis. Li ne havis kompaton al si: sin, kiun lorlasis Dio, homoj kaj naturo, forlasis ankaŭ li mem, sen adiaŭo, malvarme, preskaŭ malŝate. Tiel, tia li vidis sin, kia lin vidis la fremda mondo: fremda, malplena, seninteresa, – truita, kaduka kokono, el kiu elflugis la papilio, senkerna frukto, rubo por forĵeto. La etaj malsato, soifo, kiuj ankoraŭ lumetis en tiu mallumo, ne lumigis lian vojon, malsanaj kaj favaj estis ankaŭ ili, kiel la tuta homo, ili ne donis forton por ŝiri kaj diskarni ĉirkaŭ si, rabi, se necese, en la angulo, kien oni enpremis lin. Imagoj ekkrepuskis, lia vivo. Lernejo, universitataj jaroj, sentimentala amo – sinofero de viro kaj virino, pri kiu evidenti ĝis je la fino, ke, sub la masko de ekstazaj kisoj, suprenturnitaj okuloj kaj larmosolvita adoro, estis la plej seka, plej kalkulema interbatalo je vivo kaj morto, pri venko kaj potenco super la alia, sencele, nur por la potenco, – ĉar ili, kiuj reciproke parolis pri la perfekteco de la alia, ambaŭ atendis, ke tiu alia pereos kaj simple krevos en sia amo, pruvante per tio, kia potenco kaŝiĝas en la vekinto de tiu amo. Ami – kio alia estas ol voli la bonon por la alia?

Sed, kiu kuraĝas diri, ke la geamantoj volas bonon unu por la alia, per unu brako ĉirkaŭprenante, en la alia premante tranĉilon inter la faldoj, por piki kore la ’malfidelulon’: tiun, kiu volas ĝoji ankaŭ per iu alia, ne nur per li. Kaj tiel plu – sensenca, terurita kaj teruranta, malkaŝa kaj kaŝita lukto pro la potenco, kiun ne certigas tio, ke mi havas ion – sed nur tio, ke vi ne havas. La vorton:

’mia’pli rapide lernas la infano, ol la vorton: ’mi’ – kaj tiel plu, plu. Poste la milito – malgranda potenco kaj granda potenco, kaj kio ankoraŭ? Freneziga atako de vortoj kaj ideoj – ho, kiel oni forfalis apud li antaŭe anime, poste korpe – kaj la frenezo de la revolucioj, – morti por io, por kio eĉ vivi ne indas – esti punata unuflanke pro tio, kion oni honoras aliflanke. Ĉiujn liajn penson, decidon, kredon, kiujn li volis ŝanĝi je agoj, oni mezuris kaj pritaksis – kaj kiom da pesiloj, tiom da juĝoj de la leĝo: unu lin trovis tro malgranda, alia tro granda, unu lin akuzis je graseco, alia je malgraseco, al unu li estis peza, al alia malpeza – ĝis duonfreneze li komprenis, fine, ke ankaŭ la pesilo estis ĉiam same animo, kiel tio, kion oni mezuris per ĝi: lia animo; ke la leĝo, kiu juĝis pri li, bezonis juĝon tute same, ĉar ĝi ja ne devenis de supre, sed naskiĝis tie, el la naskodoloroj de la homaj cerboj similaj al tiu de li.

Estis preskaŭ ridinde, tiel simpla tio estis. Li haltis.

Kion li povas ankoraŭ esperi, kion atendi de ili, kiajn komprenon, indulgon, estimon, helpon? Kaj kion de supre, kian manaon falantan antaŭ lin el la nubo por savi lin – kian miraklon? La bluan ĉielon, la stelan senfinon, la tutan universon, de kie devus veni la miraklo, li ja konas ne el la realo, nur el tiu eta globo, kiu ŝvebas super la gelateno de liaj okuloj – nur el lia putrema cerbo, kiu jen deformiĝas kaj malklariĝas, tuj kiam ne puŝas en ĝin sufiĉan sangon la malsatmurmura stomako. Aŭ la ekziston de mia intelekto mi neas, aŭ tiun de la mondo, ili ambaŭ ne povas esti realaj. Sed la intelekto ekzistas, ĉar doloras – kio alia do estas la mondo, ol la turmenta inkubo de ĉi tiu doloro? La homaj intelektoj kreis la mondon –, kiel li do atendu de ĝi miraklon, se la intelekto ja ne kredas je mirakloj – ne kredas kaj ankaŭ ne kreas?

Ni estu do prudentaj, li diris al si kaj kvietiĝis. Tiam mi estas, kiam estas kiu ajn el tiuj ĉi – mi vidis ilin fali, kaj mi ne miris: ankaŭ mi do devas fali. Ia bildo ekbrilis antaŭ li, el la zoolagia libro, el kiu ili lernis en la tria klaso.

La figuro de iu mambesto, li ne plu sciis de kiu, eble de lutro, aŭ de kastoro. Gaje ĝi saltis sur iu akva vegetaĵo.

Kaj sub ĝi la teksto: ĝia viando estas bongusta, el ĝiaj ostoj oni kuiras gelatenon.

Ĝia viando estas bongusta, el ĝiaj ostoj oni kuiras gelatenon.

Ĉi tio krozis en lia kapo kaj nun jam kun grincantaj dentoj kaj kunpremita pugno li blasfemis en si.

Prenu min, li diris, jen mi estas, kion vi volas ankoraŭ de mi? Amaso da ruboj, ĉiuspeca materialo, uzu ilin por io, mi ne plu povas ilin uzi. Estas ankoraŭ iom da malhelpo, ĉi tiu viand- kaj ostamaso havas iom da valor-malpliiga eco: ke ĝi vivas, baraktas, kantraŭstaras – sed ankaŭ tio ne plu daŭros longe. Kaj tiam do manĝu ĝin, se por alia celo ĝi ne taŭgas. El miaj haroj plektu ŝnuron, el miaj ostoj kuiru gelatenon. Uzu ilin por iu industria celo, doma ĝe estus lasi ilin putri en ĉi tiu multekosta mondo.

Li haltis. Libera teraso de kafejo estis la loko, flanke barilo, apud ĝi tabloj. Ĉe tablo, ĝuste antaŭ li, sidis alta viro apud diketa, blonda virino: ili trinkis bieron kaj manĝis je ĝi kolbason. La viro klarigis, ke Marienbad estas pli bona, sed se ili irus al la lago Balaton, tio havus la avantaĝon, ke dum la tuta somera ili povus esti kune kun gesinjoroj Sándor, kaj onklina Karolina… La lastajn vortajn li ne plu aŭdis. Bona, silente nebuliĝanta, zumanta sento venis, infanaĝ-devena, antaŭdorma sveno. Nur tiam li aŭdis ankoraŭ, kvazaŭ iu laŭte dirus apud li: ’Ili havas, kaj vi ne havas’. Kaj sento de senfina danko al la plenaĝuloj, al paĉjo kaj panjo, kiuj donas; al multaj bonaj, laborantaj, luktantaj, batalantaj, konstruantaj kaj detruantaj plenaĝaj homoj, kiuj konstruis domojn, faris pontojn, kolektis monon, rulis barelojn, parolis kun serioza basvoĉo, pritraktis, aranĝis, komencis kaj finis – dum li dormis kaj sonĝis! Kaj nun, kiam ĉi tie, sur la rando de la barilo de la kafejo, kvazaŭ ĝi estus la rando de lia liteto, li vekiĝis al la realo, post sia terura sonĝo kaj timiĝinte ĉirkaŭrigardas – ho, kiel bonaj kaj plenaĝaj kaj maturaj ili estas – ho, ke li ne sciis esti bona kaj indulgema!

Varma larmo de la danko ekfluis el liaj akuloj, kiam li etendis la manon – li estis certa, ke li ricevos ion. Kaj jam anticipe li diris varmege kaj tremvoĉe:

”Dio repagu…”

Kaj preminte la manon al la koro, ridetante li rigardis tion farirante. La alta viro postrigardis lin kaj distrite diris, kial tiel fortaj homoj ne serĉas laboron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.