La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
NORDA VENTOAŭtoro: Frigyes Karinthy |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Ankoraŭ iom da ruĝo ŝi disfrotis sur siaj lipoj, ŝminkis la okulojn per nigra krajono, forŝovis la buklojn de sia frunto kaj sin turnis antaŭ mi: la ŝaŭmfalbaloj trombis, la rubando flugis, la diamanto ekbrilis, la parfumo tremis.
”Ĉu mi estas bela?” demandis la du lipformaj farbostrioj, iomete disiĝinte, nur tiom, kiom permesis la fino de la strioj, kaj la pinte glatigitaj palpebroj suprenfrapiĝis.
Mirante mi ridetis.
”Bela,” mi diris poste, ĉar mi rememoris, ke per la sama mieno, per la sama turniĝo, sammaniere ŝi jam demandis ĉi tion, kaj kvazaŭ ni estus estintaj ankaŭ tiam en la samaj cirkonstancoj, – kaj ĉar mi memoris, ke tiam ŝi estis bela kaj dezirinda. Sed estis strange, ke ĉion ĉi mi memoris: la movon, per kiu ŝi levis al la buŝo la ŝminkstangeton kaj la krajonon – sed, kio estis intertempe, kie mi iris kaj kie ŝi iris, kaj kiu ŝi estis kaj kiu mi estis kaj kiel mi konis ŝin – pri tio mi jam nenion sciis.
Mi eble nur legis ie pri ŝi aŭ vidis ŝin en la pinakoteko – sed ne, ja ankaŭ la gusto kaj varmo de la sonĝo vibris en la fono de la memoro.
Kiam mi atingis la malsupron de la ŝtuparo, la gusto de ĉi tiu sonĝo inundis mian humoron – varmegaj fariĝis miaj okuloj, kaj miaj tempioj pulsis.
En la halo ŝi atingis min.
”Ĉu ni iros?” spiris Coty Lorigan. Kaj la parfuma pudro por momento ektiklis mian vizaĝon.
En la aŭto ŝi klinis sin sur mian bruston. Tiam mi jam sciis, kio estis la sonĝo: malsupre, laŭ la rivero, inter sovaĝfloroj, du tremantaj manoj, baraktantaj nudaj piedoj, stranga amara odoro kaj larĝe malfermitaj, ektimintaj okuloj. Kaprokorno! Granda Dio! kiel mi povis forgesi, kia jubila ĝojo, kia ridanta brilego, – esenco de herbo, arbo, aero, sunradio, ke tamen mi rememoris!
Ebrie mi balbutis ion… vi estas do, vi estas tiu?
La parfumo kaj falbalo flustre respondis kaj spiregis en mian orelon, narkote, sopire.
”Sinjorino Singer… ĉu vi vidis ŝin? sed ne estas vera diamanto… facile al ŝi… ili gajnis per ĝi… kaj ne ŝia edzo aĉetis ĝin… al mi diris Katrinjo… tiu blonda, en la krep-muslino… ŝia figuro estas bona… sed la piedoj estas grandaj…”
Tiel ŝi respondis, kaj flirtis parfumo kaj falbalo… Dum momento mi konsterniĝis… eh! eble mi ne bone atentis, ke mi ne komprenas… poste, poste, tie supre … La aŭto faris grandan turnon, ekskuiĝis, malrapidiĝis.
Reflektoro trakaresis la bordon – jen ĝi estis, la rivereto: mi sentis la odoron de la sovaĝaj floroj. Plu!
En miaj brakoj mi portis ŝin supren sur la ŝtuparo, spiregante, per ŝvelantaj muskoloj. La pordo brufermiĝis, mi ankoraŭ aŭdis formorti en la korto la trenatajn paŝojn de la pordisto. Poste estiĝis silento – pordo, fenestro, fermitaj – kaj mi sola kun mia kaptaĵo. Sur la kanapo ŝi kuŝis, jam senparole, kun fermitaj okuloj.
La malgrandan lampon mi ekbruligis, poste mi proksimi ĝis singarde. Mia projekto estis antaŭe kisi ŝin, mole kaj singarde tiel, okulfermintan. Sed la du ruĝaj strioj min ĝenis, mi reiris al la tualettableto kaj portis pecon da cervoledo por ilin defroti.
Facile ili defrotiĝis, sed sub ili mi ne trovis la molon de vivanta vizaĝo – tie troviĝis pli pala, sed pli malmola tavolo de farbo, postsigno de antaŭaj ŝminkoj. Jes, jen estis tio, mi memoris, antaŭ kelkaj monatoj, kiam unue mi vidis ŝin.
Pli grandan ledopecon mi alportis, kaj nun mi komencis froti la tutan vizaĝon, la okulojn kaj la delikatan, beltrajtan vizaĝon. Iom post iom cedis la farbomasko, mi surverŝis alkoholon, delikate: nun foriĝis la tuto. Pli maldika vizaĝo restis sub ĝi, sed ankaŭ ĝi estis nur farbo, jes, mi rekonis la manon de la artisto.
Nun mi komencis jam furioze deŝiri ankaŭ tiun ĉi tavolon.
La lampolumo vibris, mi jam apenaŭ vidis ion, nur la sentema palpo de miaj fingroj gvidis min. Denova foriĝanta tavolo, denove farbo. Mi ekkriegis kaj surverŝis la enhavon de la tuta botelo. Poste mi komencis knedi kaj froti kaj skrapi por atingi vivaĵon – la farbomasko dismoliĝis, cedis, disfluis inter miaj fingroj – miaj du manoj estis plenaj de kolora malseko, sur la du flankoj de la kanapo en dika rivereto ĝi komencis malrapide flueti. Subite mi sentis, ke mi knedas jam la veluron de la kanapo… Terurite mi kaptis la lampon kaj altenis ĝin.
La korpo kuŝis sur la kanapo, sed nenie troviĝis kapo.
Dissolvita, malpura farbomakulo restis anstataŭ ĝi, kiun suĉe ensorbis la veluro de la kanapo. Mia gorĝo sekiĝis.
”Eh, kiom mi jam zorgu nun,” mi stertoris, ”la vizaĝo ja estis sen tio nur firmotabulo – mi volas ŝian korpon!”
Kaj per sola ekmovo mi fortiris la silkon, por avide kapti… Sed mi ne trovis sub ĝi cemizon: estis alia robo … jes, mi ĝin rekonis, en kiu ŝi pretersusuris min je la brako de tiu alia… Ankaŭ ĝin mi deŝiris… nun sekvis kostumo… jes, tiu, kiun ŝi ricevis de la bankiero.
Sub la kostumo knabina, hela kaj flora batisto: ŝia patrino ĝin aĉetis, kiam ŝi volis ŝin edzinigi… Meze mi deŝiris ĝin… sub ĝi mi ja trovos ŝin? Kaj mi ŝovis la manon en la fendon… mola, silka aĵo trafis en mian manon – ŝire mi ĝin eltiris, estis punta vindaĵo, malplena, kun pendantaj rubandoj – la vindaĵo, en kiun oni ŝin metis, ĵus naskitan. Sed ŝi mem estis nenie, kaj sur la kanapo kuŝis ĉifitaj, distaŭzitaj ĉifonoj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.