La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
NORDA VENTOAŭtoro: Frigyes Karinthy |
©2024 Geo |
La Enhavo |
”Indignigo devas esti
– sed ve al la indigniganto.”
(Biblio)
Post tio ĉio jam okazis rapide, kvazaŭ dum minutoj, kiel bonsukcesa eksperimento, kiun zorge kaj precize oni preparis en laboratario: kun varmega ambicio de malvarma scienculo, por ekkoni Leĝon.
Paŭlo rigardis sian horloĝon, ekbruligis la malgrandan lampon, estingis la grandan, metis la florojn sur la mezon de la tablo. Poste li aliris la telefonon.
”… kvindeksesa… jes… Johano… ĉu vi estas … ? ĉi tie Paŭlo… bonvolu tuj veni en mian loĝejon.
Nenion demandu, tuj venu en mian loĝejon. Post kvin minutoj vi devas esti ĉi tie.”
Li sidiĝis, provis rideti kaj iom miris, ke li ne povas.
Johano post kvin minutoj estis tie.
”Bonan tagon.”
”Bonan tagon.”
Li tusis, poste varme kaj trankvile li rigardis en la okulojn de la alia viro, – en la sereno de lia voĉo estis an76 kaŭ kompato tamen, tiom, kiom necesis, ke li povu meti la manon sur la ŝultron de sia amiko.
”Do, kara mia. Pri virhonoro, virsolidareco mi parolis al vi, pri la amikeco, kiu donas forton en la tento, kiu estas pli forto ol la vanteco. Vi dubis. Nun eble vi ne dubos.
Atentu bone, prenu viajn fortojn. Via edzino post kelkaj minutoj estos ĉi tie en mia loĝejo.”
Li atendis, ke la alia malkonsciiĝu. Eĉ seĝon li ŝovis sub lin. Nur poste li daŭrigis.
”De jaroj mi diras al vi, ke ĉi tiu virino ne konvenas al vi. Mi sciis ankaŭ, ke tion pli aŭ malpli frue vi devos rekoni, – mi volus al vi ŝpari, ke sensacio kaj skandala katastrofo vin devigu al ĉi tiu rekono, kiu malutilus al vi ankaŭ de ekstere, – mi do decidigis min, ke la operacion, kiu ne estas evitebla, faras mi mem, pure kaj rapide, kiel kuracistoj, asepse, kun pura bandaĝmaterialo.
Ĉion mi bone preparis, kiel vi vidas. Vian edzinon mi devis amindumi tre malmulte, kiel mi ja antaŭsciis. Antaŭ unu semajno mi komencis ŝian prilaboron, kaj por hodiaŭ ŝi jam faris promeson. Nu, kio do, – kial vi ne parolas? Ĉu vi fartas malbone?”
Raŭka, obtuza voĉo.
”Ne, mi dankas. Nur, jes, jes… kion mi devas nun… ?”
”Vi iros tien en la alian ĉambron kaj atendos. Kaj se vi tion trovos bona, vi elvenos, kiam mi faros signon. Vi povas fidi al mi: mi estos trankvila kaj fidela al vi, kiel en ĉi tiu momento. Venu – mi gvidos vin. Tiel. Sidiĝu ĉi tie, proksime al la pordo.”
Zorgeme li fermis la pordon. Kiam li estis veninta en la mezon de la ĉambro, oni sonorigis. Ĝustatempe.
Kaj ĉio ruliĝis kvazaŭ oleita rado.
”Paŭĉjo…”
”Bonvenon, Olga. Atendu – mi helpos demeti la surtuton.”
”Ĉu mi estis akurata?”
”Jes. Ankaŭ mi.”
”Ĉu ankaŭ vi? Kiel mi komprenu tion?”
”Neniel – oni vidos. Tien ĉi… jen mia ĉambro. Sidiĝu!”
”Sur la kanapo – ĉu vi permesas?”
”Jes, nepre.”
”Kiel ĉarma estas via ĉambro… Kvazaŭ eta nesto.”
”Jes.”
”Ĉu vi amas min?”
”Jes!”
”Bone… sed kial vi tiel krias? Ĉu tion oni povas diri nur tiel laŭte… ? Tion oni devas diri mallaŭte… tute proksime… al mia orelo… ne al mia orelo… al mia buŝo…”
”Jes… !!!”
”Kio estas?! Kial vi kriegas ĉiam pli laŭte? Eh, kiel strange… Kio estas… kiu estas ĉi tie… ? Al kiu vi kriegas?”
Kiam ŝi ŝirmalfermis ĝin, la edzo jam staris en la pordo.
La ŝtono, antaŭ ol fali, ŝvebis kelkajn momentojn super ilia kapo, ĉe la rando de la eksperimenta artimprovizaĵo, en la morta punkto. Eble duonminuton daŭris, ĝis ĝi ekfalis.
”Johano… vi… sed tiel do… ĥa – ĥa – ĥa! Nu jen – vi komplotis! Bona ŝerco… !"
Silento.
”Nu, nu. Tamen ne faru tiel teruran mienon… ĉu vi ne hontas… tia malsaĝa ŝerco… kun mi… ! Nu … ! ĉu vi ne ridas?”
”For de mi! Mi ne volas vin plu vidi!”
Krieto, bruo, koleratako, larmoj, malbenoj, minacoj.
Poste, post kiam la virino forkuris, ree estiĝis silento.
Paŭlo apogis sian amikon sur la ŝtuparo, ĉar li malfacile iris. En la pordego li apogis lin al la muro kvazaŭ kiel objekton: li mem rapidis por venigi kaleŝon. Elaste li revenis, vigle, plena de fervoro, kaj konstante li parolis.
”Bone, nu, bone, nenio okazis. Nun bele mi vin hejmenportos, vi kuŝiĝos. Pasos la tuta malbona sonĝo. Jam hodiaŭ vi komencos la eksedziĝproceson – facila estas la afero – malfideleco… Nu, kio do, parolu do… Sidiĝu ĉi tie en la kaleŝo… Sed do, kial vi ne parolas? Kiel stranga vi estas! Mi kredas ja, ke tio doloras, sed al mi tamen vi povas paroli. Nu! al via amiko… ! kiu tion faris por vi… ! Por sanigi vin… ! Por helpi, ke vi trovu vin mem… ! Nu, kio do… ? Kial vi volas eliri… ? Kien vi iras… ? Ĉu vi ne volas hejmeniri… ?”
”Jes ja, mi hejmeniros.”
”Do kial vi eliras?”
”Ĉar mi volas iri piede.”
”Ĉu ni iru piede?”
”Mi iros piede.”
”Vi iros? Ĉu ne kun mi?”
”Mi iros piede.”
”Ĉu vi ne volas iri kun mi?”
”Ne.”
Paŭzo. Paŭlo iom post iom ruĝiĝas.
”Ĉu vi kredas, ke mi ludis komedion? Ke mi trompis?”
”Ne.”
”Ĉu vi ne kredas, ke tiel mi aranĝis la tutan aferon, pro vi, por vi?”
”Jes, mi kredas.”
”Ĉu vi dubas pri mia bonfido?”
”Ne.”
”Ĉu mi faris al vi malbonon?”
”Ne.”
”Ĉu ne estas bone, ke ĉesis via blindeco, ke vi estas libera, ke vi estas fine via, ke vi ekkonis la veran fidelecon, ke vi havis veran amikon?”
”Estas bone.”
”Ĉu vi ne sentas vin pli bona, pli fiera, pli forta, savita?”
”Jes.”
”Do kion vi volas de mi? Ĉu vi ne sentas dankemon?”
”Jes, mi sentas.”
”Do kion mi faru?”
”Forportu vin, mi ne volas vidi vin plu.”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.