La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
NORDA VENTOAŭtoro: Frigyes Karinthy |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Jene okazis, mi vidis.
En la senfina spaco senbrue turnis sin la mallumaj diskoj: trans la horizonto supreniĝis Luma Realo, kiun oni povas nur koni kaj ne rigardi. Komenciĝis la koncerto: unue mallaŭte, poste kun pli kaj pli aŭdaca, pretendema gajo. Komencis ĝin la Krestulo, longa, kavalira kikeriki – poste ekgruntis la porkoj. Poste gagaga kaj kluk-kluk-kluk – post kelkaj minutoj vivis la korto, ŝmacis la koto, en la trinkvazo plaŭdis la akvo, kirlis ĝin ŝmace-klakaj bekoj. Tra la palisoj de la barilo aperis Granda Plumulo kaj Etaj Lanugoj, ĉirpadante, kun febra gravumado.
Estis mateno, mateno de la ĉiam renoviĝanta, eterna, senfina Vivo kaj Ekzisto – sango kaj sopiro en la vejnoj, kaj en la kropoj la bongusta, glutema prepariĝo por la pisto de la pala hordeo, la flava maizo. Subite Li projektis por si la plej proksimajn agojn – tuj kiam Senflugila Gigantodio portos posten la du Grasiĝintojn (en tiujn oni perforte ŝtopas la maizon), Li transŝtelos sin inter la palisoj: antaŭe la trinkvazo, poste serĉado sub la morusujo, rapide, ĉar Blukapulo estos denove pli rapida, for82 kaptos ĝin antaŭ Li. Poste batalo kun la anseroj, lastatempe ili fariĝis tre perfortaj. Poste sin bani en la varmega brilo, kun plenigita kropo – poste eksteren tra la pordego, suben al la rivero, tra la junkejo, – eble ĉi tio estas la plej bela ĉapitro de la Senfino kaj Eterno, la freŝa, plaŭdanta malseko, en kiu estas tiel facila kaj sonĝa la ŝvebo, simila al tio, kion Li ankoraŭ rememoras, de malproksime, – kiam alte, alte Li ŝvebis ankoraŭ, en la blua senlimo, en la proksimo de Luma Realo… Poste sonĝo, la silenta cirkulado de la sango en Liaj vejnoj, kun la beko kaŝita sub siaj varmaj, dolĉaj flugiloj, egalritme spiretante, eterne.
Li venis sub la palisaro al la trinkvazo. Proksimume kvin staris jam tie: la bekojn per egalaj, maŝinaj movoj ili enŝovis, eltiris, suprentenis, por ke la akvo glutiĝu kaj ree enŝovis. Ankaŭ Li ekstaris inter ili: enigis la bekon, ensuĉis la akvon, posten svingis la kolon, glutis, denove enigis la bekon. Kiam Li ĝisgorĝe pleniĝis, Li kontente gagais kaj ekiris al la morusujo. Tiam venis tien Senflugila Gigantodio.
Nun rapide li venis per ledpiedoj, saltis inter ili. Li sciis, ke tiatempe oni devas forsalti, iom pli rapide meti la piedojn, disetendi la flugilojn, – poste, post kelkaj paŝoj, oni povas denove halti. Plej ofte li tiatempe ĵetas maizon – plej malbon-okaze, rapide li malaperas, oni povas reveni al la trinkvazo.
Ĉi okaze iom pli longe daŭras la afero. Senflugila Gigantodio impete saltas, kliniĝas, etendas la manojn post ilin. Eĉ post Lin mem. Li volas Lin kapti, ŝajnas, kiel la du Grasiĝintojn, en kiujn perforte oni ŝtopas la maizon. Tio ĉi ne estas al Li ŝata, faras Lin nervoza: la tuŝo kaj kapto de la malmolaj, glataj kvin fingroj: foje Li jam estis inter tiuj fingroj, ili premis, palpis Lin, ankaŭ tiam Li frapis kaj protestis por sciigi tion al Gigantodio. Li ja ĝojis, kiam fine li komprenis kaj metis Lin sur la teron.
Ŝajnas, ke denove pri tio temas – eble Gigantodio jam forgesis, ke Li ne ŝatas tion, al Li nur donu ankaŭ poste maizon, de malproksime, kaj la ceteron li konfidu al Li.
Jen, nun li preskaŭ kaptis Lin, sed Li elglitis. Nun Blukapulo sekvas, – ha, li jam kaptis, levis ŝin, oni povas halti.
Sed tamen ne – Blukapulo saltas el lia mano, Gigantodio kolere gagaas ion… eh, ankaŭ Blupiedulo ĝuste nun stumblas antaŭ Lia beko, nun Li ne povas forkuri … hop, oni kaptis Lian flugilon. Li volas elŝiri ĝin – Gigantodio denove ne komprenas, ne delasas Lin… eĉ, li pli forte Lin premas kaj levas en la aeron.
Eh, estas tede kaj ĝene. Gigantodio premas malantaŭen ambaŭ liajn flugilojn kaj jam denove palpas. Nun Liajn kropon kaj kolon. Estus bone, se li jam demetus Lin, jam doloras Liaj subbrakoj. Li penas al li komprenigi, ke ĉi tio ne estas bona, ke li eble erare Lin intermiksas kun kato, kiu ŝatas tiaĵojn. Sed nun pli longe daŭras la afero… Gigantodio nun premas malantaŭen ankaŭ Lian kolon, tute malantaŭen, sur Lian dorson. Nun Li eĉ ne povas moviĝi, Li ne vidas Gigantodion, nur strion da ĉielo. Plej bone, se Li pacience atendas. Nu jes… sed Gigantodio ne lasas lin trankvila… ion li faras sur Lia kolo, ŝiras Liajn plumojn, ŝajnas… eh, ĉi tio jam estas tute malagrable tikla, se li nur jam demetus Lin… sed ne, li preme tenas Lin, tre preme, jam doloras Lia fleksita kolo… kaj la alian manon, kiu estas libera, li svingas … kaj io longa, blindige brila estas en lia alia mano… Ĉi tio estas tre stranga… tre malkomforta… kaj tre malbona… eh… kaj ĉi tio… ia eraro… ĉi tio brilega… ĝi ja ne konvenas tien, al Lia kolo… Li devus malfermi la bekon, rapide, rapide, antaŭenfleksi la kolon, komprenigi al tiu stulta Gigantodio, ke ĝi ne konvenas tien… rapide… sed Li ne povas… Nu kaj… nu kaj ĉi tio… kio estas… io siblas … jen do, Li ja sciis, ke ĝi ne konvenas tien… ke tio fariĝos malbona… Lia kolo… malfermiĝis Lia kolo… ne estas eble … ne estas en ordo… estas eraro… anstataŭ la beko… ne povas okazi… nun okazis terura, abomena neeblaĵo… kaj io fluas… senorde, pulsante… eble la akvo, ĉu ne? kiun Li ensuĉis… kaj jes… kaj Giganto… dio… dis… tenas Lian ko… la kolon … Kaj fluas… kaj pulsas… kaj ŝprucas… plu… sed kiel… strange… ne estas vere… kaj nun… Giganto… dio… fine… delasis Lin… kaj Li jam estas… sur la tero… nun… nun… Li devas… rapide… forkuri… Kaj kio estas… ĉi tiu ruĝo… ĉi tiu multa ruĝo… ĉi tiu multa ruĝo, kaj ne estas eble… forkuri… kvankam Gigantodio… jam delasis Lin… Kaj kio estas … jen… Blukapulo… ĉi tie bekas apud Li… ion … he, Blukapulo… Li volis gagai al Blukapulo, sed mirante Li rimarkis, ke Li ne havas voĉon. Kaj samtempe estis ankaŭ alia strangaĵo: la tuta korto ekturniĝis kaj malrapide ĝi komencis rondiri. Li ankoraŭ vidis Krestulon kaj Grandan Plumulon kaj vidis la palisaron, sed ĉio ĉi estis ridinde malklara … kaj la Luma Realo… ankaŭ la Luma Realo… neeble … fariĝis tia, kia la arĝenta Luno… arĝenta Luno en la mistera nokto, kiam senbrue ripozas la mondo kaj supre, supre en la alto ŝvebas… ŝvebas… La lago… la junkoj… la akvo… Tiam Lin kaptis kria konsterno: Li streĉis ĉiujn muskolojn, hirtigis ĉiujn plumojn, disetendis la piedojn kaj per terura fortostreĉo Li levis sian malfermitan kolon; en ununura, timigita, urĝanta, furioza decido de sia volo, por ripari la Eraron. Sed la kolo ne obeis la volon kaj refalis kaj sterniĝis sur la tero.
Kaj la korton kaj la Blukapulon kaj la palisaron en tiu momento englutis la Senfina Spaco, kaj Luma Realo subite ekflagris kaj estingiĝis sur la ĉielo. Kaj Kosmo, la Universo ĉesis: por sentempaj tempoj, por eterna eterno.
Por tagmanĝo ni havis anasrostaĵon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.