La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
NORDA VENTOAŭtoro: Frigyes Karinthy |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Post ok jaroj, en aŭtuna tago, pro negoca afero mi ĵetiĝis denove en Berlinon, kie mi iam travivis la du plej belajn kaj plej malĝojajn jarojn de mia juneco. En la trajno mi okupis min pri miaj aktualaj aferoj, mi legis ankaŭ interesan studon – mi jam venis malsupren sur la ŝtuparo de la stacidomo Friedriechstrasse, kiam fine min obsedis tiu dolora kaj profunda humoro, kiu poste du, tri tagoj, dum mi estis tie, ne ĉesis eĉ por momento.
Nun mi ne plu estas poeto, kaj mi ne povas esprimi la neesprimeblan: per fremdaj kaj malplenaj vortoj mi povas diri nur tiom, ke dum tiuj ĉi tri tagoj, ŝajnas, mi ne vivis en la estanteco, sed en la memoroj de tiuj du jaroj, kies koloron kaj parfumon mi perdis tiel nereporteble, kiel mortinto sian vivon. Kies manon oni detranĉis, tiu pensas eble kun tiel obtuza turmento kaj envio pri tio, ke iam, se oni batis lian manon, ĝi sciis dolori; tiel same mi memoris tiujn ĉagrenojn, kiuj hodiaŭ ne plu estas en mi – kaj pri kiuj nun mi eksciis, ke en ili estas entenata ĉio, kio estas en la vivo blindig-brile kaj morte bela, en ili troviĝis tiu pleno de la ekzisto, por kies unu momento pasis miliono da jaroj, por ke klariĝu la senco de malpleno kaj ĥaoso: la juneco kaj fido je mi mem.
Tiu ĉagreno ne plu ekzistas, kaj mi, paŝadante sur Friedrichstrasse, pene meditis por reciti en mian memoron almenaŭ tiujn lokojn kaj eventojn en ilia sensignifa realo, al kiuj ĝi plektiĝis. En tiu kafejo mi sidis foje, atendante iun… tie, sub la ponto mi renkontis Dionizon, post lia sinmortiga provo… en tiu poŝtoficejo mi ekspedigis la plej belajn leterojn, kiujn mi foje nur sciis skribi kaj kiuj perdiĝis. Ĉio ĉi estis kune, sed obtuze mi sentis, ke ion, kio estas plej grava, kio kuntenas ĉion, ke ion mi forgesis.
Mi forgesis ĝin, sed ŝajnas, ke la sekreta, pli forta sento kaj volo de mia subkonscia memo klare sciis ĝin. Alie mi ne povas kompreni, kiel mi venis en la proksimon de Lessing-Teatro, kie malantaŭ fenestro de la kafejo en la mallarĝa kaj vulgara strateto subite mi ekvidis Felikson Stahl.
Certe mi senkonscie lin serĉis, kaj tute instinkte, ĉar ja kiel mi estus povinta scii, ke ankaŭ hodiaŭ li sidas ĝuste tie, ĉe la sama tablo, kiel antaŭ ok jaroj, ĉiutage? Kio okazis de post nia disiĝo al Felikso Stahl, tion mi ne sciis kaj eĉ ne povis scii – sed kiomfoje li venis en mian memoron, ĉiam, kvazaŭ memkomprenebla afero, mi decidis en mi, ke Felikso Stahl aŭ ne plu vivas, aŭ se li vivas, li ne vivas la vivon de homoj: eble li estas en frene50 zulejo, aŭ en monaĥejo, aŭ ĵetiĝis tamen en Afrikon, aŭ, kiel mi sciu, li ŝanĝiĝis je birdo, fariĝis vulturo, hieno, krokodilo, apro aŭ kio ajn. Tiun masivan kaj eksplodeman forton de vivo, de malluma, disŝira kaj malespera kaj senkonscia sopiro kaj sindono kaj ekstazo, kiu loĝis en Felikso Stahl, oni ne povis imagi kadrita en la fluon de tempo, tagoj kaj jaroj. Kaj nun, ekvidante lin, mi preferis forgesi, ke ok jaroj pasis de tiam kaj ke ne hieraŭ mi vidis lin laste, ol kredi, ke Felikso Stahl povis tratranĉi la rizmonton de tri mil tagoj kaj tri mil noktoj, ne bruliginte ĉion ĉirkaŭ si, la tutan mondon, kvazaŭ ardaĵo ĵetita en sekiĝintan arbaron – aŭ, ne dismetiĝinte, ne forvapori ĝinte kiel akvo kaj aero venintaj en faŭkon de vulkano.
Sed jen, Felikso Stahl estis ĉi tie, kaj kun li tiuj du jaroj, la travagitaj noktoj, la frumatenaj promenoj, la longaj silentoj, la senbridaj, nervozaj ridegoj pri imagitaj figuroj kaj grimacbildoj, kiujn ni desegnis ĉirkaŭ ni en la aeron, en kies eltrovo li estis nelacigebla kaj kiuj tiel svarmis ĉirkaŭ ni, kiel sur mezepokaj gravuraĵoj la inferaj monstroj kaj gnomoj kaj diablidoj.
Ankaŭ lia vizaĝo koloriĝis, kiam mi sidiĝis apud li. Li malmulte ŝanĝiĝis. Li dikiĝis, sed mirige, pro tio nur pliprofundi ĝis la malnovaj kaj konataj sulkoj, – fositaj de tiu mania, obstina pasio, pro kiu la vizaĝo de Felikso Stahl kelkfoje kvazaŭ sekiĝis kaj rigidiĝis.
Komence ni parolis pri bagatelaĵoj: sed varme kaj kun subpremita ĝojo – mi sentis, ke de ok jaroj ankaŭ li neniun trovas por povi paroli pri si. Ni jam sidis kune duonhoron, kaj neniu el ni rimarkis, ke ni tute ne parolis pri tio, kio dume okazis al ni: kio ni fariĝis, kio estas nia profesio, ĉu ni estas malriĉaj aŭ riĉaj. Tio anoncis la malnovan harmonion, tiun intiman amikecon, kompare al kies enhavo niaj eksteraj vivo, aferoj kaj malagrablaĵoj estis tiel sensignifa kaj stulta bagatelo, ke neniam ni trovis inda oferi por ili demandojn aŭ vortojn. Ankaŭ nun, kvazaŭ urĝan kaj gravan demandon, tion ni aranĝis unue, kiaj estas nuntempe la homoj, kiom sanĝiĝis nia opinio pri tiu aŭ alia artista aŭ filozofia demando, kiajn signojn de maljuniĝo ni spertas sur ni, en kia rilato ni estas kun la vivo kaj la morto. Kelkfoje laŭte kaj nervoze ni ridis pri moka, trafa noto, per kiu ni karakterizis iun plenblovitan famulon aŭ stultan institucion. Subite mi rimarkis, ke ĉiam pli ofte li rigardas la horloĝon.
Kvazaŭ en tiu momento mi estus lin vere rekoninta: – ĉion mi rememoris.
”Vi ja intencas ien iri,” mi diris.
Li rigardis min, li volis eble diri ian stultaĵon, sed ne venis voĉo tra lia gorĝo, li forturnis sin. Min kaptis senfina kompato kaj samtempe miriga envio. Mire mi rigardis: kiel rampiĝas liaj trajtoj, kiel li rigardas fikse antaŭ sin, spiregante kaj mizere. Obeeme, per senkolora voĉo li respondis miajn demandojn.
”Ĉu ŝi estas ankoraŭ en ĉi tiu urbo?”
Li kapjesis.
”Ĉu pro ŝi vi sidas ĉi tie? Kie ŝi nun estas?”
”En la Lessing-Teatro.”
Mi rigardis mian horloĝon.
”Ni havas ankoraŭ kvaronhoron, mi rigardis la afiŝon.
Ĉu vi volas iri tien, antaŭ la elirejon?”
Li kapjesis. Poste, post unu horo nur, kiam mi jam estis trans la surprizo, mi rimarkis, ke en tiu kvaronhoro mirige eĉ ne venis en mian kapon la demando, kio okazis inter ili de tiam laŭ la eksteraj aferoj, kiel evoluis, kiujn eventojn elvokis tiu pasio, al kiu simile belan, flagrantan, mizeran kaj malhonoran viro ankoraŭ ne travivis.
Tiel nature estis, ke li sidas ĉi tie kaj nenio estas plu en la mondo, ne estas tempo kaj ne estas spaco, nur Hanna estas, ŝiaj malsane palaj manoj, sin lavantaj en viraj larmoj, ŝiaj nekompreneble bela kapo kaj mallaŭte susurantaj silkroboj. Tiel nature estis, ke li devas sidi ĉi tie kaj atendi, tra la jaroj, por ke por momento li povu ŝin vidi de malproksime aŭ rigardi la domon, pri kiu li konjektas, ke ŝi enestas, la straton, kie hieraŭ ŝi eble traglitis, la aeron, kiu libere ondas kaj susuras, eniras tra la ŝlosiltruo kaj senrimarke revenas: la vizaĝon de la portisto sur la stratangulo, kiun hazarde ŝi eble rigardis.
Miaj demandoj ne rilatis tion, ke mi eksciu, kiel statas nun ilia historio. Tion mi ja vidis, ke lia amo statas tiel, kiel en la unua momento, kiam li ekvidis Hannan – kiel tiam ĝi statis, kiam li eĉ ne konis, nur imagis ŝin – kiel en lia sesa jaro kaj en lia unua jaro ĝi statis: ĉar Felikson Stahl helpis en la mondon ne akuŝistino, sed la malespera sopiro je Hanna, Felikso Stahl nur tial naskiĝis, ĉar transe, en la mallumo de la neekzisto, li eksentis la parfumon de Hanna kaj esperis, ke foje, nur unufoje, li povos kisi la borderon de ŝia jupo.
”Ĉu vi parolis kun ŝi?”
Li kapjesis, sed mi vidis, ke lin ĝenas la demando. Al miaj postaj demandoj, rilatantaj al liaj renkontiĝoj kun Hanna, li donis mallongajn kaj sekajn, simplajn respondojn aŭ ne respondis. Mi tamen eksciis, ke foje venis al li Hanna, kaj tiam ili ankaŭ priparolis ion, ke ili iros ien, en Romon, kune, ke Hanna forlasos sian edzon, ĉion. Pri tio mi tre ekmiris.
”Hm! Ĉu eĉ tiom vi jam progresis? Ĉu ŝi volis kun vi fuĝi?”
Li rapide kapjesis.
”Do kiel okazis, tamen?”
Mi vidis, ke li suferas, ke ne volonte li parolas pri tio.
Tion mi tiam atribuis al tio, ke la afero fiaskis.
”Ĉe la fervojo ni estus devintaj renkontiĝi. Tagmeze.
Je la dekdua. Ĉio estis pakita. Mi staris tie. Atendante.”
”Nu kaj?”
Felikso Stahl subite saltleviĝis. Videble li ne eltenis ĉi tiun memoron.
”Kioma horo?” li demandis.
Ankaŭ mi stariĝis. Sed la historion tamen ni devis lini.
Demande mi rigardis lin. Tiam li ruĝiĝis:
”Sekvontan fojon. Ĉu ankoraŭ ne estas la oka?”
Ni pagis kaj senvorte rapidis al la teatro, sub la histeria flagro de la malafablaj gasflamoj. Oni jam estis elvenantaj: fiakroj kaj aŭtomobiloj bruis antaŭ la enirejo.
Parfumaj ŝaloj fajreris inter la arklampoj. Li ekvidis ŝin unua. Li ne parolis, sed nur haltis kaj preme kaptis mian brakon. Li estis pala kvazaŭ morto.
Dudek paŝojn antaŭ ni, en nigra puntmantelo, facile rapidis Hanna al kaleŝo. En sia alte turumita, nobla hararo: brilanta diademo. Ŝia senŝanĝa beleco, kvazaŭ senborda insulo, ĉe kiu ne eblas albordiĝi, fortenis la vivojn tumultantajn ĉirkaŭ ŝi.
Felikso Stahl senmove rigardis ŝin. Mi ekscitiĝis.
”Nu venu,” mi tiris lin pasie, ”ne estu tiel stulta. Ni iru tien – ni parolu kun ŝi. Eble ŝi ankoraŭ memoras min.
Ĉu vi do ne volas paroli kun ŝi? Ĉu vi ne volas, ke ŝi vidu vin?”
Senvorte li skuis la kapon, malrapide li venis kun mi kaj retenis min, kiam ni venis kelkajn paŝojn pli proksimen.
Li ridetis, sur lia vizaĝo radiis transspiritiĝinta, sen55 konscia feliĉo. Li klinis sin al mia orelo, nur tiel mallaŭte li povis paroli.
”Pro kio?” li flustris. ”Kial ŝi vidu min? Ĉu ne estas belege tiel, ke mi povas ŝin rigardi?”
Li jubilis, ridis en si.
”Nu? Kion vi diras? Rigardu – nun tie ni iras, kie antaŭe ŝi iris… Rigardu… rigardu, kiel ondas la mantelo … rigardu, neatingebla…”
Tremante li rigardis min.
”Se ŝi volus, ke mi tuj mortu… se tion ŝi volus! Se ŝi permesus…”
Mi ekkoleris.
”Ŝi ascendas veturilon… foriras… vi, stultulo… ĉu vi do ne venos tien… ? ŝi jam ekiris…”
Li retenis min. Silente, trankvile li staris kaj kapbalancis.
”Morte mi amas ŝin,” li diris simple.
Nun eble kvin minutojn senvorte ni iris unu apud la alia. Kiam ni atingis la bulvardon, ŝtele mi rigardis en lian vizaĝon, kaj surprizite mi vidis, ke ĝi estas tute trankvila, eĉ kvazaŭ enua. Li eĉ oscedis.
”Kie vi ekloĝis?” li demandis dum oscedo.
”Mi povas vin akompani,” mi diris.
”Bone,” diris Felikso per tute nova, fremda voĉo. Mi tiom konsterniĝis, ke mi devis halti. Nekonata homo staris antaŭ mi. Li nenion rimarkis.
”Ni povas iri piede,” li daŭrigis, ”ne estas malproksime.
En la proksimo de la redakcio mi luis loĝejon.”
Kaj, ĉar en mia miro mi ne povis ekparoli, flue babilante li rakontis, ke li fariĝis redaktoro de granda ĵurnalo.
Li eksplikis eĉ la programon de la ĵurnalo. Dume li elprenis ŝlosilon kaj haltis antaŭ bela, nova domo.
”Venu supren por minuto, poste mi iros kun vi, kien vi deziros. Mi nur diros al mia edzino, se ŝi jam estas hejme, ke mi ne vespermanĝos kun ŝi.”
”Ĉu vi havas edzinon?”
Mi ne aŭdis la respondon, la lifto ekiris.
En la antaŭĉambro de beleta loĝejo ni demetis la ĉapelon.
Felikso antaŭeniris kaj parolis tra la pordo. Sufiĉe malvarma estis lia voĉo.
”Pardonu, ĉu dum vestado? Ne ĝeniĝu, kara. Mi nur volis diri, ke mi ne vespermanĝos hejme.”
La pordo malfermiĝis, kaj en simpla, uzita hejma vesto elpaŝis Hanna.
Mi ne memoras, kion mi balbutis, kiel mi falis sur seĝon, kion mi parolis kun Hanna. Mi rekonsciiĝis je tio, ke Felikso krude kaj senpacience ripetas ion kaj ke la edzino, kun mallevitaj okuloj, suferante silentas.
”Mi devas foriri, kaj mi rigardos ankaŭ en la redakcion.
Nur kuŝiĝu trankvile. Morgaŭ mi denove alportos Sandron, kaj vi povos babili kune. Adiaŭ.”
Kaj jam sur la ŝtuparo ni iris malsupren. Mi ne kapablis paroli. Li ridis, sed sintrude kaj maleme.
”Mi ŝercis, stulĉjo. Kial vi faras tiel kurban vizaĝon.”
Post mallonge, senride li aldonis:
”Do jes… tiam, vi scias, kiel mi diris… ĉe la fervojo.
Ne estas vere, ke ŝi sendis leteron… ŝi venis… kune ni foriris… de ses jaroj ni estas geedzoj.”
Fine mi retrovis la voĉon. Kolere kaj ofendite mi riproĉis, ke li ludis tiel stultan komedion kun mi, tie, antaŭ la teatro… humiligante min kaj ankaŭ sin mem.
Oni ne mokadoras sian edzinon… aŭ, se jes, oni ne traktas ŝin tiel post horo… Kompatinda virino… Tiam ni estis jam sur la strato, sub balkono ni staris, kaj nur nun mi rigardis lin. Pacience kaj kviete kaj senvorte li aŭskultis min, kaj sur lia vizaĝo revis la malnova, malnova sufero kaj malĝojo. Varme, malgaje kaj mole li ekparolis kaj suprenrigardis al la alto de la fenestroj.
”Mi ne komediis,” li diris kaj ridetis tiel varme kaj kareseme, kiel iu dormiganta infanon. ”Mi ne povas diri al ŝi, kiel mi amas ŝin – ŝi ja estas mia edzino. Neniam ŝi tion ekscios, ĉar ni ja estas ĉiam kune kaj mi ne povas kriegi tiom kvazaŭ fulmotondro – Hanna! mi amas vin!
– kiel iam, kiam mi staris ankoraŭ sola sur monto kaj neniu aŭdis mian krion. Ŝi estas mia edzino kaj servistino, kaj oni devas ŝin trakti kiel edzinon kaj servistinon.
Sed sur la strato, foje, kiam ŝi ne vidas min kaj rigardas antaŭ sin, medite, malĝoje – kaj tra la ŝlosiltruo kelkfoje, kiam silente ŝi laboras, mi rigardas ŝin tremante, la malnovan Hannan, la neatingeblan kaj sanktan, kiun mi ne meritas… kun la ununura kaj vera amo, kun la senespera – ĉar amo estas nur senespera amo.”
Longe ni ne interŝanĝis vortojn. Kvazaŭ iu parolus de malproksime, tiel frapiĝis al mi post kelka tempo lia obtuza, medita ĝemo.
”Se ŝi nur mortus… Bele, kviete mi aranĝus ĉion … mi ŝlosus la loĝejon, ĵetus la ŝlosilon en la Spreeriveron … silente irus en la tombejon… kaj tra noktoj mi plorus sur ŝia tombo… tie mi plorus libere, repaci ĝinte, feliĉe, ke ŝi ne plu povas min aŭdi kaj aŭskulti – la malnova Hanna, kiu ĉi tie susurglitas inter ni, tra la stratoj de Berlin, ĉie kun milda kaj mistera rideto, metinte la fingron sur la buŝon, por ke ni silentu – la malnova Hanna, la juneco!”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.