La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA PROCESOAŭtoro: Franz Kafka |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Ĉar mi iam legis, ke Kafka legis siajn tekstojn antaŭ amikoj ofte kun granda ridado, kio min tiam tre pensigis, tio kondukis ankaŭ min al tute nova interpreto de la verkoj de Kafka, kaj tion mi kompreneble neniam forgesis dum mia tradukado. Oni povas tre miskompreni la verkiston Kafka, se oni ne atribuas al li certan emon al absurda sarkasma humuro, kiu estas saturita per akra socikritiko.
Oni ankaŭ nepre sciu, ke Kafka estis influata ne nur de Robert Walser, sed ankaŭ de anarkiismaj ideoj, tamen lia anarkiismo estas tiel rafinita, ke eĉ maldekstruloj ofte misinterpretis lin. Kafka estis ofta vizitanto de anarkiista klubo en Prago, kie li aŭdis prelegojn, kiujn aŭdis ankaŭ Jaroslav Haŝek, kiu estisa alia fama vizitanto de tiu influriĉa klubo. Estas vere, ke tiu, kiu ne scias ion pri Prago kaj la tempo de Kafka, ne vere povas tute enpenetri en la intencojn kaj celojn de la ŝajne „mistera“ Kafka, sed tamen ĉiu el ni, egale en kiu lando li vivas, iel povas senti ilin.
Min lia radikala moderneco, kiu tute ne similas al aliaj famaj verkistoj el la komenco de la deknaŭa jarcento, ĉiam denove perpleksigas.
Ja kion Kafka ne antaŭpensis, se temas pri literatura modernismo? Jen la kaŭzo, kial la dadaisto Grosz tiom admiris lin. „La punkolonio“ estas certe lia plej ŝokiga profetaĵo, tiu de la gulago kaj de ties teruraj sekvoj tutmonde. Sed la verko de Kafka entenas ankaŭ jam certajn elementojn de la marksisma amaspsikologio de Vilhelmo Reich, do li ŝajne tute ne estis adepto de Freud, sed lin jam interesis la problemoj de la atomigita individuo en la amasa socio.“
Tio memoras min ankaŭ pri alia literatura giganto, kiu avancis sian tempon, pri E.A. Poe, kiu jam tre frue priskribis kiel la homo sin perdiĝas en la homamaso, kaj kiel la atomigita socio perdiĝas en senanima memdetruo.
La impresa ĉeĥa E- poeto Schulhof, anima parenculo de la skeptika Kafka, distingis sin per simila seniluzieco, kiu montras sin speciale en ties defia poemo:
„Desperanto“, el la jaro 1911. (Hans-Georg Kaiser)
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.