La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PROCESO

Aŭtoro: Franz Kafka

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Deka ĉapitro

Fino

Je la antaŭvespero de lia tridekunua naskiĝtago – estis je la naŭa vespere, la tempo de la kvieto sur la stratoj – venis du sinjoroj al la loĝejo de K., en surtutaj vestoj, palaj kaj grasaj, kun ŝajne nemoveblaj cilindraj ĉapeloj.

Post ceremonieto ĉe la loĝeja pordo pro la unua enpaŝo, ripetiĝis la sama ceremonieto pli grandskale antaŭ la pordo de K. Sen tio, ke tiu vizito estis anoncita al li, sidis K., same nigre vestinte en fotelo proksime de la pordo kaj malrapide tiris sur la fingrojn novajn tre streĉantajn gantojn, kun sinteno per kiu oni atendas gastojn. Li tuj ekstaris kaj rigardis la sinjorojn scivoleme.

„Vi do estas destinitaj por mi, ĉu?“ li demandis. La sinjoroj kapjesis, unu el ili kun la cilindra ĉapelo enmane montris al la alia. K. koncedis al si, ke li atendis alian viziton. Li iris al la fenestro kaj rigardis ankoraŭfoje al la malhela strato. Ankaŭ preskaŭ ĉiuj fenestroj sur la alia stratflanko estis jam malhelaj, en multaj fenestroj la kurtenoj jam estis malsuprenigitaj. En prilumata fenestro de etaĝo kune ludis infanetoj, en kradolito. Ankoraŭ malkapablaj formoviĝi de siaj lokoj, ili permane palpis unu post la alia.

„Maljunajn subrangajn aktorojn oni sendas al mi“, diris K. al si kaj ĉirkaŭrigardis por ankoraŭfoje konvinkiĝi pri tio.

„Oni provas per malkara metodo denukigi min.“ K. turniĝis subite al ili kaj demandis: „En kiu teatro vi aktoras?“

„Teatro, ĉu?“ demandis unu el la sinjoroj per nervoze kuntirataj buŝanguloj la alian pri ties konsilo. La alia gestis kiel mutulo, kiu batalas kun kontraŭstaremaj korpofunkcioj.

„Vi ne estas antaŭpreparitaj esti pridemandataj“, diris K. al si kaj foriris por alporti sian ĉapelon.

Jam sur la ŝtuparo la sinjoroj volis brake kroĉiĝi ĉe K., sed K. diris: „Nur sur la strateto, mi ne estas malsana.“

Sed tuj antaŭ la pordejo la sinjoroj kroĉiĝis ĉe K. tiel, kiel K. ankoraŭ neniam estis irinta kun homo. Ili proksime tenis la ŝultrojn post tiu, ne faldis la brakojn, sed uzis ilin por ĉirkaŭpreni la brakojn de K. dum ties tutaj longoj.

Malsupre ili prenis la manojn de K. per ekzercita nerezistebla kapto. K. iris tute rektiĝinte inter ili, ili formis nun kiel triopo tian tutecon, ke tiukaze, se oni estus disbatinta iun el ili, oni estus disbatinta ĉiujn. Estis tuteco, kiun preskaŭ nur senviva povas formi.

Sub la lanternoj K. ofte provis vidi sian akompanantojn pli precize, kiel ajn malfacile tio fareblis pro tiu kunkroĉigo, ol tio estus ebla en la krepusko de lia ĉambro.

„Eble estas tenoruloj“, li pensis dum la rigardo de iliaj vizaĝoj pro ties ampleksa duobla mentono. Lin naŭzis la pureco de iliaj vizaĝoj. Oni kvazaŭ vidis ankoraŭ la purigantan manon, kiu viŝadis iliajn okulangulojn, kiu frotadis ilian supran lipon, kiu glatigis la faldojn de ilia mentono.

Kiam K. rimarkis tion, li haltis, sekve tion ankaŭ la aliaj haltis; ili troviĝis ĉe la rando de libera, senhoma placo kun ornamitaj bedoj.

„Kial oni ĝuste vin sendis?!“ li demandis preskaŭ vokante.

La sinjoroj ŝajne ne sciis respondon, ili atendis, ĉiu kun sia pendanta libera brako, kiel malsanulejaj flegistoj, se malsanulo volas ripozi.

„Mi ne iros plu“, prove diris K. Tion la sinjoroj ne devis respondi. Sufiĉis, ke ili ne malstreĉigis la kapton kaj provis forlevi sinjoron K. de la loko, sed K. rezistis. „Mi ne bezonos plu multe da forto, mi uzos nun mian tutan“, li pensis. Li memoris pri la muŝoj, kiuj kun disŝirantaj kruretoj strebas for de la glukaptilo. „La sinjoroj havos streĉegan laboron.“

Jen antaŭ ili suprengrimpis placen el pli profunde troviĝanta strateto sinjorino Brosisto. Ne estis certe, ĉu vere estis ŝi, sed la simileco kompreneble estis tre granda.

Sed K. ankaŭ ne nepre volis scii, ĉu certe estas sinjorino Brosisto, nur la senvaloreco de lia rezisto tuj fariĝis konscia al li. Ne estus heroaĵo, se li rezistus, se li nun kaŭzus malfacilaĵojn al la viroj, se li nun dum defendo ankoraŭ volus ĝui la lastan ŝajnon de la vivo. Li ekiris, kaj de la ĝojo, kiun li per tio kaŭzis ĉe la sinjoroj, ankoraŭ iom transiris eĉ al li mem. Ili toleris ĝin nun, ke li decidis la vojdirekton, kaj li decidis sin por la vojo, kiun la fraŭlino iris antaŭ ili, ne eble tial, ĉar li volis atingi ŝin, sed, ĉar li volis vidi kiom eble plej longe, sed nur por ne forgesi la averton, kiun ŝi signifis por li. „Jen la ununura, kion mi nun povas fari“, li diris al si, kaj la samtaktado de liaj paŝoj kaj la paŝoj de la aliaj konfirmis liajn pensojn, „la ununura kion mi nun povas fari estas reteni ĝis la fino mian trankvilan ordigantan penson. Mi volis ĉiam per dudek manoj enmiksiĝi en la mondon, kaj krome por ne aprobebla celo. Tio estis malĝusta. Ĉu mi nun montru, ke eĉ la unujara proceso ne povis instrui min? Ĉu mi foriru nun kiel malkomprenema ulo? Ĉu oni rajtu diri, ke mi komence de la proceso volis fini ĝin kaj nun je la fino denove ĝin volas komenci? Mi ne volas, ke oni diru tion. Mi estas dankema por tio, ke sur tiun vojon oni kundonis al mi tiujn preskaŭ mutajn senkomprenajn sinjorojn, kaj ke oni translasis al mi diri la necesan al mi mem.“ tiam faris, la sinjoroj volprete cedis, kiam li turniĝis iom al la balustrado, turniĝis ankaŭ ili tutfronte tien. La lunlume treme brila akvo disdividiĝis ĉirkaŭ insuleto, sur kiu, kvazaŭ kunpremitaj, amasiĝis foliaraj amasoj de arboj kaj arbustoj. Inter ili, nun jam nevideblaj troviĝis kondukantaj gruzopadoj kun oportunaj benkoj, sur kiujn K. etendiĝis kaj streĉiĝis en ne malmultaj someroj.

„Mi ja tute ne volis halti“, li diris al siaj akompanantoj, hontigita pro ties volpreteco. Unu el ambaŭ akompanantoj ŝajne softe riproĉis la alian pro la miskompreniga halto, tiam ili iris plu.

Ili iris tra kelkaj grimpantaj stratetoj, en kiuj tie kaj tie staris aŭ iris policanoj; baldaŭ malproksime, baldaŭ tre proksime. Unu el ili kun hartufa lipobarbo, kun la mano ĉe la tenilo de la sabro, paŝis kvazaŭ intence al la ne tute nesupektema grupo. La sinjoroj hezitis iri plu, la policano ŝajne jam ekmalfermis la buŝon, sed jen K. forte tiris la sinjorojn antaŭen. Ofte li turniĝis, ĉu sekvas la policano; sed, kiam ili jam havis angulon inter la policano kaj kaj si,

K. ekkuris, kaj la sinjoroj devis spite al granda spirbezono ankaŭ kunkuri.

Tiel ili facile elurbiĝis, la urbo en tiu direkto aliĝis preskaŭ sen transiro al la kampoj. Malgranda ŝtonrompejo, forlasita kaj trista, troviĝis en la proksimo de ankoraŭ tute urba domo. Ĉi tie la sinjoroj haltis, ĉu tial, ĉar tiu loko dekomence estis ilia celo, ĉu tial, car ili estis tro lacigitaj por iri ankoraŭ plu. Nun ili delasis sinjoron K., kiu silente atendis, ili deprenis la cilindrajn ĉapelojn, kaj forviŝis per naztukoj sian ŝviton de la frunto, dum ili ĉirkaŭrigardis. Ĉie estis la lunlumo kun siaj natureco kaj kvieto, kiuj estas donitaj al neniu alia lumo.

Post la interŝanĝo de kelkaj ĝentilecoj rilate tion, kiu devos fari la sekvajn taskojn, – la sinjoroj ŝajne nedivite ricevis la komisiojn – iris unu el ili al K. kaj malvestis ties surtuton, la kamizolon, kaj fine la ĉemizon. K. frostotremis kvazaŭ aŭtomate, pro kio unu el la sinjoroj lin batis unufoje softe trankvilige sur la dorson. Poste li zorgeme kunmetis la vestaĵojn, kiel aĵojn, kiujn oni ankoraŭ uzos, eĉ se ne kiel eble plej baldaŭ. Por ne elmeti sinjoron K. sen movado al la almenaŭ frideta nokta aero, li prenis lin ĉebrake kaj iom iris kun li tien kaj tien, dum la alia sinjoro rastis la ŝtonrompejon pro taŭga loko.

Trovinte ĝin, li mansignis, kaj la alia sinjoro kondukis sinjoron K. tien. Estis proksime de la rompovando, tie kuŝis elrompita ŝtono. La sinjoroj sidigis sinjoron K. sur la teron, apogis lin per la ŝtono kaj surmetis lian kapon supre. Spite al ĉiuj penoj, kiujn ili entreprenis, kaj spite al ĉiu helpemo, kiun K. montris, lia sinteno restis tre devigita kaj ne fidinda. Unu el la sinjoroj tial petis la alian, ke li translasu dum certa tempo la remetadon de K. sole al li, sed ankaŭ per tio ne fariĝis pli bone. Fine ili lasis sinjoron K. en situo, kiu estis eĉ ne la plej bona el la jam atingitaj. Poste malfermis unu el la sinjoroj sian surtuton kaj prenis el ingo, kiu pendis je streĉita zono, longan sveltan viandistan tranĉilon ambaŭeĝe akrigitan, levis ĝin kaj kontrolis la akrecon en la lumo. Denove komenciĝis la naŭzaj ĝentilecoj, unu el ili transdonis al la alia la tranĉilon super la kapon de K., tiu redonis ĝin super trans sinjoron K. Tiu sciis nun tute ne pridubeble, ke estus estinta lia devo, kapti la tranĉilon, kiam ĝi ŝvebante transmoviĝis de mano al mano super lin, kaj piki ĝin mem en sin. Sed li ne faris tion, sed turnis la kolon ankoraŭ liberan kaj ĉirkaŭrigardis. Tute senriproĉeble li ne kapablis agi, ne transpreni la tutan laboron de la instancoj, la respondecon por tiu lasta eraro havis tiu, kiu rifuzis al li la reston de la necesa forto por tio. Liaj rigardoj falis sur la lastan etaĝon de la domo, kiu limigis la ŝtonrompejon. Kiel ekfulmas lumo, tiel dispartiĝis tie la flugiloj de fenestro, jen homo malforta kaj svelta en la malproksimo kaj alto kliniĝis per subita movo tre antaŭen kaj ankoraŭ pli etendis la brakojn. Kiu estis? Ĉu amiko? Ĉu bona homo? Ĉu iu, kiu kunsentis? Ĉu iu, kiu volis helpi? Ĉu estis unuopulo? Ĉu estis ĉiuj? Ĉu helpo ankoraŭ eblis? Ĉu ekzistis obĵetoj, kiujn oni forgesis? Certe estis tiaj. Kvankam la logiko estas neskuebla, al homo, kiu volas vivi, ĝi tamen ne rezistas.

Kie estis la juĝisto, kiun li neniam vidis? Kie estis la alta tribunalo, ĝis kiu li neniam penetris? Li levis la manojn kaj etendis ĉiujn fingrojn.

Sed al la gorĝo de K. metiĝis la manoj de unu el la sinjoroj, dum la alia puŝis la tranĉilon profunde en lian koron kaj tie dufoje turnis ĝin. Kun malfortiĝantaj okuloj K. ankoraŭ vidis, kiel la sinjoroj, proksime ĉe ties okuloj, apogitaj vangon al vango, atendis la decidan momenton.

„Kiel hundo!“ li diris, kvazaŭ la honto transvivu lin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.