La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PROCESO

Aŭtoro: Franz Kafka

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Naŭa ĉapitro

En la katedralo

K. ricevis la komision montri al itala negocisto de la banko, kiu estis tre grava por ili kaj je la unua fojo restadas en la urbo, kelkajn artmonumentojn. Estis komisio, kiu je alia tempo certe estus rigardata kiel honoro de li, sed kiun li nun transprenis nur kontraŭvole, dum li jam povis konservi nur kun granda peno sian reputacion en la banko. Ĉiu horo, kiun li estis forigita de la oficejo, afliktis lin; kvankam li tute ne plu kapablis eluzi sian oficejan tempon tiom, kiom pli frue, ofte li pasigis la horojn apenaŭ per efektiva laboro, sed des pli grandaj estis liaj zorgoj, se li ne estis en la oficejo. Li supozis tiam vidi kiel la vicdirektoro, kiu ja ĉiam embuskis, venas de tempo al tempo en la oficejon, kiel li sidiĝas antaŭ ties skribotablo, rastas ties skribaĵojn, kiel li akceptas klientojn, kun kiuj K. jam delonge havis amikajn rilatojn, kaj kiel li forlogas ilin, ja kiel li eble eĉ malkovras erarojn, kiuj minacis sinjoron K. laŭ ties kompreno nun ĉiam en mil diversaj direktoj, kaj kiujn li ne povis eviti plu. Do, se li estis komisiita en tiu tempo, eĉ se tio estis distinga, je negoca promeno aŭ je vojaĝeto – tiaj komisioj en la lasta tempo tute hazarde amasiĝis – tiukaze almenaŭ verŝajnis la supozo, ke oni volas forigi lin dum certa tempo el la oficejo kaj kontroli lian laboron, aŭ ke oni almenaŭ rigardas lin en la oficejo facile malhavebla.

La plej multajn komisiojn li estus povinta rifuzi senprobleme, sed li ne kuraĝis fari tion, ĉar tiukaze, se lia supozo estus eĉ nur plej ete rajtigita, la rifuzo de la komisio signifus timon. Tial li akceptis tiajn komisiojn ŝajne indiferente kaj prisilentigis eĉ gravan malvarmumon, kiam li estis komisiita entrepreni dutagan negocvojaĝon, por ja ne elmeti sin al la danĝero pro la referenco pri la reganta pluva aŭtuna vetero esti detenita de la vojaĝo. Reveninte de tiu vojaĝo kun furiozaj kapdoloroj, li eksciis, ke li estas destinita akompani je la sekva tago la italan negocamikon. La tento almenaŭ ĉifoĵe rifuzi la komision estis tre granda, unuavice tio, kio tiukaze estis destinita al li, ne estis laboro senpere ligita kun lia negoco, sed la plenumo de tiu societa devo al la negoca amiko estis sendube sufiĉe grava, nur ne por K., kiu sciis bone, ke li povas teni sin en la ofico nur per laboraj sukcesoj, kaj ke tiukaze, se tio ne sukcesus al li, ĝi estus komplete senvalora, se li neatendite povus eĉ prisorĉi tiun italon; li volis esti forigita eĉ ne dum unu tago el la laborejo, ĉar la timo ne povi reiri estis tro granda, jen timo, kiun li tre precize rekonis kiel troigitan, sed kiu tamen limigis lin. Sed en tiu kazo estis preskaŭ neeble eltrovi akcepteblan kaŭzon de rifuzo. Kvankam la scipovo de la itala fare de K. ne estis tre granda, ĝi estis almenaŭ sufiĉa; sed la decida estis, ke K. el pli frua tempo havis kelkajn artteoriajn sciojn, kio ekstreme troigite fariĝis konata en la banko per tio, ke K. dum certa tempo, cetere ankaŭ nur pro negocaj aferoj, fariĝis membro de la Unuiĝo por la konservado de la urbaj artmonumentoj.

Sed la italo, kiel oni eksciis onidire, estis artŝatanto. Kaj la elekto de la akompanonto estis tial memkomprenebla.

Estis tre pluva, ŝtorma mateno, kiam K., plena pri ĉagreno pri tio, kio atendos lin, iris jam je la sepa en la oficejon por plenumi ankoraŭ almenaŭ kelke da laboro antaŭ ol la vizitonto forprenos lin de ĉio ĉi. Li estis tre laca, ĉar li pasigis duonon de la nokto pe la studado de la itala gramatiko por iom antaŭprepari sin; la fenestro ĉe kiu li sidis dum la lasta tempo tro ofte, logis lin pli ol lia skribotablo, sed li rezistis la tenton kaj sidiĝis al la laboro.

Bedaŭrinde ĝuste servisto envenis kaj sciigis a li, ke la sinjoro direktoro sendis lin por ke li rigardu, ĉu la sinjoro prokuristo jam ĉeestas; se tiel estus, li estu tiel afabla transveni en la akceptejon, ĉar la sinjoro el Italio jam alvenis.

„Mi tuj survojiĝos al li“, diris K., li enpoŝigis vortareton, prenis subbraken albumon de urbaj sciindaĵoj, kiun li preparis por la fremdulo, kaj iris tra la oficejo de la sinjoro viprezidanto en la ĉambron de la direktoro. Li estis feliĉa pri tio, ke li venis tiom frue en la oficejon, kaj tuj estis je dispono, kion certe neniu atendis serioze de li.

La oficejo de la vicdirektoro esti kompreneble ankoraŭ vaka kiel en plej profunda nokto, verŝajne la servisto ankaŭ lin devis voki en la akceptejon, sed tio ne sukcesis.

Kiam K. paŝis en la akceptejon, leviĝis du sinjoroj el profundaj brakfoteloj. La direktoro ridetis afable, evidente li estis tre ĝoĵigita pri la alveno de K., li tuj transprenis la prezentadon, la italo skuis forte la salutmanon de K. kaj nomis ridetante iun frumatena ellitiĝanto. K. ne precize komprenis, kiun li opiniis, tio estis krome stranga vortkombino, kies sencon li divenis nur post certa tempo. Li respondis per kelkaj glataj frazoj, kiujn la italo siaflanke dankante akceptis, dum kio li viŝis plurfoje nervoze permane siajn grizbluajn, hartufajn lipoharojn. Tiuj lipoharoj estis evidente parfumitaj, oni preskaŭ estis tentata proksimiĝi kaj odori. Kiam ĉiuj jam sidiĝis kaj malgranda enkondukanta interparolado komenciĝis, rimarkis K. kun granda malplaĉo, ke li komprenas la italon nur fragmente. Se li parolis tute trankvile, li komprenis lin preskaŭ komplete, sed tio estis nur raraj esceptoj, plej ofte fontis la parolado el lia buŝo, li skuis tiam la kapon kvazaŭ plena de ĝojo pri tio. Sed ĉe tiaj paroladoj li implikiĝis ĉiam denove en iun dialekton, kiu havis por K. nenion italan plu, kiun la direktoro tamen ne nur komprenis, sed eĉ parolis, kion K. ja estus povinta diveni jam antaŭe, ĉar la italo devenis el la suda Italio, kie ankaŭ la direktoro loĝis kelkajn jarojn. Ĉiukaze ekkonis K., ke la ebleco interkompreniĝi kun K. plej parte estis prenita de li, ĉar ankaŭ ties franca estis nur apenaŭ komprenebla, krome kaŝis la lipoharoj la lipomovojn, kies aspekto eble helpus kompreni lin. K. komencis antaŭvidi multajn malagrablaĵojn, provizore li rezignis pri tio voli kompreni la italon – en la ĉeesto de la direktoro, kiu tiel facile komprenis lin, tio estus nenecesa peno, kaj li limigis sin pri tio grumble observi kiel li profunde, sed tamen leĝere ripozis en la brakfotelo, kiel li ofte tiris sian mallongan, akre tranĉitan jaketon kaj kiel li foje provis prezenti per levitaj brakoj kaj perartike loze movataj manoj ion, kion K. ne povis kompreni, kvankam li antaŭklinite ne lasis neobservataj la manojn. Fine ekrimarkeblis la pli frua laceco je K., kiu, krome senokupate, sekvis nur per mekanikaj rigardoj la tien kaj tien-iradon de la paroloj, kaj kvazaŭ surprizis sin ektimigite bonŝance ankoraŭ sufiĉe frutempe ĉe tio, kiel li distrite volis ekstari, forturniĝi kaj foriri. Fine la italo rigardis la horloĝon kaj eksaltis. Adiaŭinte de la direktoro, li urĝis sinjoron K. tiom, kaj tiom proksimiĝis al li, ke K. devis retroŝovi sian brakfotelon por povi moviĝi. La direktoro, kiu certe je la okuloj de K. rimarkis la urĝitecon de K., en kiu li troviĝis kontraŭe al tiu itala, miksiĝis en la interparoladon, kaj eĉ tiel prudente kaj tiel delikate, ke ĝi vekis la ŝajnon kvazaŭ li aldonas nur konsiletojn, dum li komprenigis envere tute koncize al K. ĉion, kion la italo, nelacigeble interrompante lian parolon, sciigis. K. eksciis de li, ke la italo provizore ankoraŭ devos plenumi kelkajn negocajn aferojn, ke li bedaŭrinde havos ankaŭ entute nur malmulte da tempo, ke li krome neniel intencas rapide kuradi al ĉiuj vizitindaĵoj, ke li male decidis viziti nur la katedralon, sed tiun tute detale – tamen nur tiukaze, se K. konsentos tion, ĉar la lasta decido dependos do tute de li – ke li tre ĝojas povi entrepreni tiun viziton akompanata de tia erudicia kaj ĉarma viro – tio celis sinjoron K., kiu estis okupata pri nenio alia krom preteraŭdi la italon kaj rapide kapti la vortojn de la direktoro – ke li petas lin, se la tempo estos plaĉa al li, aperi post du horoj, do ĉirkaŭ je la deka, en la katedralo. Ke li esperas jam povi esti tie tute certe je tiu tempo. K. laŭ tio respondis tion kaj tion, la italo prenis unue manon de la direktoro, poste de K., tiam ankoraŭfoje manon de la direktoro kaj iris sekvate de ambaŭ, nur parte plu turnate al ili, sed ankoraŭ nun ne ĉesante la paroladon, al la pordo. K. restis poste ankoraŭ dum iom da tempo ĉe la direktoro, kiu ĝuste tiutage aspektis tre suferanta. Li supozis, ke iel li devas senkulpigi sin ĉe K. kaj diris tial– ili kunstaris konfideme proksime – ke li unue intencis mem akompani la italon, sed poste – li ne sciigis iun pli detalan kaŭzon – decidis prefere sendi sinjoron K. Ke tiukaze, se li ne tuj komprenos la italon dekomence, li ne perpleksiĝu pri tio, ke la kompreno komenciĝos tre rapide, kaj ke tiukaze, se li apenaŭ komprenos ion, tio ne estos granda problemo, ĉar por la italo ne tre gravas, ĉu oni komprenas lin. Ke cetere la itala de K. estas surprize bona, kaj ke li certe bonege majstros la aferon. Per tio li jam adiaŭis sinjoron K. La tempo, kiu ankoraŭ restis al li, li pasigis per tio noti maloftajn vokablojn el vortaro, kiun li bezonis por la ĉiĉeronado en la katedralo. Tio estis tre molesta laboro, servistoj alportis poŝtaĵojn, oficistoj aperis kun diversaj demandoj kaj ekstaris ĉe la pordo, ĉar ili vidis, ke li estas okupata, sed ili ne formoviĝis antaŭ ol K. aŭskultis ilin, la vicdirektoro ne preterlasis la okazon ĝeni sinjoron K., li ofte envenis, prenis la vortaron el la mano de K. kaj foliumis evidente tute sensence en ĝi; eĉ klientoj, se malfermiĝis la pordo, aperis en la duonlumo de la antaŭĉambro kaj kliniĝis heziteme – ili volis atentigi pri si, sed ne certis pri tio, ĉu oni vidas ilin–, ĉio ĉi moviĝis ĉirkaŭ K., kvazaŭ li estus la mezpunkto, dum li mem kunmetis la vortojn bezonatajn, poste serĉis ilin en la vortaro, poste notis ilin, ekzercis ties prononcadon kaj fine provis parkerigi ilin. Sed lia pli frua bona memorkapablo ŝajne tute forlasis lin, kelkfoje li fariĝis tiom kolera pri la italo, kiu kaŭzis tiun penon al li, ke li kaŝis la vortaron sub paperoj, kun la firma intenco ne plu antaŭprepari sin, sed poste li reakceptis, ke li ja ne povos iri silente kun la italo tien kaj tien antaŭ la artverkoj en la katedralo, kaj kun eĉ pli granda kolero li denove eltiris la vortaron.

Precize je la naŭa kaj duono, kiam li volis foriri, sekvis telefonvoko. Leni deziris al li bonan matenon kaj demandis pro lia farto. K. dankis haste kaj rimarkis, ke li nun tute ne povas akcepti interparoladon, ĉar li devas iri en la katedralon.

„En la katedralon, ĉu?“ demandis Leni.

„Nu jes, en la katedralon.“

„Kial en la katedralon?“ demandis Leni. K. provis klarigi tion koncize al ŝi, sed apenaŭ li komencis per tio, Leni diris, „ili ĉasas vin.“ Bedaŭron, kiun li ne postulis kaj ne atendis, K. ne povis elteni. Li adiaŭis sin per du vortoj, sed diris tamen, dum li rependigis la aŭskultilon en ties lokon, parte al si mem kaj parte al la fora knabino, kiu jam ne aŭdis lin: „Jes, ili ĉasas min.“

Sed nun jam estis malfrue, estis preskaŭ jam la danĝero, ke li malfruiĝos. Per aŭtomobilo li veturis tien, en la lasta momento li ankoraŭ memoris pri la albumo, kiun transdoni li frue matene ne trovis la okazon, kaj kiun li tial nun kunprenis. Li tenis ĝin sur siaj genuoj kaj maltrankvile tamburis sur ĝi dum la tuta veturo. La pluvo fariĝis pli malforta, sed la vetero estis malseka, frideta kaj morna, en la katedralo oni ne vidos multon, sed certe tie, sekve de la longa starado sur la fridaj kaheloj, fariĝos la malvarmumo de K. tre aĉa. La katedrala placo estis tute senhoma. K. memoris, ke jam en la infanaĝo tio frapis lian atenton, ke en la domoj de tiu malvasta loko preskaŭ ĉiam ĉiuj fenestraj kurtenoj estis ruligitaj malsupren. Ĉe la aktuala vetero ĝi tamen certe estis pli kompreneble ol krome. Ankaŭ en katedralo ŝajne estis neniu, kompreneble ekhavis neniu la ideon veni al ĉi tie. K. trapaŝis ĉiujn flankajn navojn, li renkontis nur maljunulinon, kiu, vualite en varman tukon, surgenuis antaŭ bildo de Maria kaj rigardis ŝin. El granda distanco li ankoraŭ vidis, kiel lamira servisto malaperis en mura pordo. K. venis ĝustatempe, ĵus, kiam li envenis, batis la sonorilo la dekan, sed la italo ankoraŭ ne ĉeestis. K. retroiris al la ĉefa enirejo, staris tie dum certa tempo sendecide, kaj poste iris en la pluvo ĉirkaŭ la katedralon por rigardi, ĉu la italo eble atendas ĉe flanka enirejo. Li troveblis nenie. Ĉu la direktoro eble miskomprenis la tempindikon? Ja kiel kompreni tiun homon ĝuste? Kiel ajn estis, ĉiukaze K. devis atendi lin almenaŭ dum duono de horo. Ĉar li estis laca, li volis sidiĝi, li iris denove en la katedralon, li trovis sur ŝtupo malgrandan tapiŝecan ŝiraĵon, li tiris ĝin per piedpinto antaŭ proksiman benkon kaj volviĝis pli firme en la mantelon, li faldis la kolumon supren kaj sidiĝis. Por distri sin, li malfermis la albumon, foliumis iom en ĝi sed baldaŭ devis ĉesi, ĉar fariĝis tiom tenebre, ke, kiam li rigardis supren, en la proksima flanknavo li apenaŭ povis ekkoni detalon.

Malproksime radiis sur la ĉefa altaro granda triangulo de kandelaj lumoj. K. ne povus diri kun certeco, ĉu li jam pli frue vidis ilin.

Eble ili estis lumigataj nur nun. La katedralaj servistoj estas profesiaj ŝtelirantoj, oni ne rimarkas ilin. Kiam K. hazarde turniĝis, li vidis ne malproksime de si altan, fortan je kolono pendigitan kandelon, kiu same brulis.

Tiel bele, kiel tio estis, ĝi tamen tute ne sufiĉis prilumigi la altarbildojn, kiuj plej ofte pendis en la tenebro de la flankaltaroj, male ĝi kvazaŭ plifortigis la tenebron. La italo agis kaj prudente kaj malĝentile per tio, ke li ne aperis, sed estus videbla nenio, ili devus kontentiĝi per elektra poŝlampo de K. rasti kelkajn bildojn colon post colo. Por provi, kio atendeblus de tio, iris K. al proksima flanka kapelo, grimpis kelkajn ŝtupojn ĝis malalta marmorbalustrado, kaj trans ĝin kliniĝinte, li prilumis per la lampo la altarbildon. Ĝenante ŝvebis la eterna lumo antaŭ ĝi. La unua, kion K. vidis kaj parte divenis, estis granda kirasita kavaliero, kiu estis prezentata je la ekstrema rando de la bildo. Li apogis sin sur sian glavon, kiun li puŝis en la platan teron antaŭ si – nur kelkaj herbotigoj tie kaj tie montriĝis. Li ŝajne atenteme observis okazaĵon, kiu deruliĝas antaŭ liaj okuloj. Estis mirige, ke li tiel haltis kaj ne proksimiĝis. Eble estis lia tasko gardostari. K., kiu jam dum longa tempo ne plu vidis bildojn, rigardis la kavalieron dum pli longa tempo, kvankam li ĉiam devis okulumi, ĉar li ne eltenis la verdan lumon de la lampo. Kiam poste li glitigis la lumbrilon trans la ceteran parton de la bildo, li trovis entombigon de Kristo laŭ kutima maniero, cetere ĝi estis pli novdata bildo. Li enpoŝigis la lampon kaj reiris denove al sia loko.

Estis nun ŝajne jam nenecese plu atendi la italon, sed ekstere certe torente pluvis, kaj ĉar en la katedralo ne estis tiel fride, kiel K. atendis, li decidis, provizore restadi tie. Najbarece al li troviĝis la granda predikejo, sur kies malgranda ronda tegmento estis metitaj du duone kuŝantaj vakaj oraj krucoj, kiuj per sia plej supra pinto reciproke transiĝis. La ekstera vando de la balustrado kaj la transiro al portanta kolono, estis formitaj de verda foliaro, en kiun anĝeletoj metis siajn manojn, baldaŭ vigle baldaŭ ripoze. K. paŝis antaŭ la predikejon kaj esploris ĝin de ĉiuj flankoj, la prilaborado de la ŝtono estis tre detala, la morna malhelo inter la foliaro kaj post li ŝajnis kvazaŭ kaptita kaj firmtenita, K. metis manon en iun el la malplenaĵoj kaj atenteme palpis la ŝtonon, de la ĉeesto de tiu predikejo li ĝis tiam eĉ ne sciis ion. Jen li rimarkis hazarde en la sekva bankovico katedralan serviston, kiu staris en pendanta faldita nigra vesto, kiu tenis en la maldekstra mano snufan tabakujon kaj observis lin. Kion celas la viro? pensis K. Ĉu mi estas suspekta al li? Ĉu li celas obolon? Sed eksentante sin rimarkata de K., la katedrala servisto signis per la dekstra mano, inter du fingroj li ankoraŭ tenis pinĉprenon de la tabako, en iu necerta direkto. Lia konduto estis preskaŭ nekomprenebla, K. atendis ankoraŭ iom da tempo, sed la katedrala servisto ne ĉesis signi ion permane kaj ankoraŭ plifortigis la signon per kapjesado.

„Kion li do volas?“ demandis K. mallaŭte, li ne kuraĝis voki ĉi tie; sed poste li eltiris la monujon kaj ŝoviĝis tra la sekva benko por atingi la viron. Sed tiu tuj faris permane rifuzan movon, li levis la ŝultrojn kaj lamire foriĝis. Per simila irmaniero, kia estis tiu hasta lamirado, K. kiel infano provis imiti la rajdadon sur ĉevaloj.

„Jen infaneca maljunulo“, pensis K., „lia menso sufiĉas plu nur por la katedrala servo. Kiel li haltas, kiam mi haltas, kaj kiel li embuskas, ĉu mi intencas iri plu.“

Ridetante sekvis K. la maljunulon tra la tuta flanka navo ĝis la ĉefaltaro, la maljunulo ne ĉesis montri ion, sed K. intence ne turniĝis, ties montrado ne havis alian sencon krom deturnigi lin de la spuro de la maljunulo. Fine li vere delasis lin, li ne volis tro timigi lin, krome li volis ne tute forpeli la aperinton, por la kazo, ke la italo tamen ankoraŭ envenos.

Paŝante en la ĉefan navon por serĉi la sidlokon, sur kiu li lasis kuŝi sian albumon, li rimarkis je kolono preskaŭ aliĝanta al la benkoj de la altarĥorejo malgrandan apudpredikejon, tute simplan el senornama pala ŝtono.

Ĝi estis tiom malgranda, ke ĝi aspektis el la malproksimo kiel ankoraŭ vaka niĉo, kiu estis rezervita por la prezento de sanktula statuo. La predikisto certe ne povis retroiri tutan paŝon de la balustrado. Krome la ŝtona volbiĝo de la predikejo komenciĝis nekutime malalte kaj leviĝis, kvankam sen ĉiu ornamo, tiel komete alten, ke mezgranda viro tie ne povis stari rekte, sed daŭre devis kliniĝi antaŭen trans la balustradon. La tuto celis kvazaŭ la turmentigon de la predikisto, ĝi estis nekomprenebla por kio oni bezonis tiun predikejon, ĉar oni havis ja je dispono la alian, la grandan kaj tiel artplene ornamitan.

Ankaŭ tiu malgranda predikejo ne estus frapinta la atenton de K., se supre ne estus fiksita lampeto, kian oni kutime disponigas mallonge antaŭ prediko. Ĉu nun eble okazu prediko? En la senhoma preĝejo, ĉu? K. rigardis malsupren laŭ la ŝtuparo, kiu, kvazaŭ karese alpremanta sin al la kolono, kondukis al la predikejo kaj estis tiel malvasta, kvazaŭ ĝi volus servi ne al homoj, sed nur kiel ornamo de la kolono. Sed malsupre ĉe la kolono, K. ridetis pro miro, staris efektive ekleziulo, kun mano sur la balustrado kaj preta grimpi supren, li rigardis al K. Poste li klinetis perkape, pro kio K. krucosignis sin kaj kliniĝis, kion li estu farinta jam pli frue. La ekleziulo donis al si svingeton supren kaj grimpis per etaj rapidaj paŝoj predikejen. Ĉu vere komenciĝu prediko? Ĉu eble la katedrala servisto tamen ne estis tute forlasita de la menso kaj intencis peli sinjoron K. al la predikisto? Tio estis ja certe tute necesa en la senhoma katedralo. Cetere, estis ja ie antaŭ la altarbildo de Maria maljunulino, kiu venu ankaŭ. Kaj se jam estu prediko, kial ĝi ne estas enkondukata de orgeno? Sed ĝi restis kvieta kaj trembrilis nur malforte el la tenebro de sia granda alto.

K. pensis pri tio, ĉu li nun rapide malaperu; se li ne farus tion nun, ne estus perspektivo, ke li povus fari tion dum la prediko, tiukaze li devus resti tiom longe, kiom ĝi daŭros. En la ofico li perdis tiom da tempo; li tute ne plu estis devigita atendi la italon, li rigardis al la horloĝo, estis la dekunua. Sed ĉu vere prediko eblus? Ĉu K. sola povus prezenti la komunumon? Kiel, se li estus nur fremdulo, kiu nur intencas viziti la katedralon? Esence li ja ne estis iu alia. Estis sensence pensi pri tio, ke nun sekvu prediko, nun, je la dekunua, je labortago, ĉe tia terura vetero. La ekleziulo – ekleziulo li estis sendube, juna viro kun glata morna vizaĝo, – iris evidente supren nur tial por estingi la lampon, kiu erare estis ekbruligita.

Sed ne estis tiel, la ekleziulo male kontrolis la lumon, kaj ankoraŭ iom malfermŝraŭbis ĝin, poste li lante turniĝis al la balustrado, kiun li manprenis per ambaŭ manoj je la eĝa ĉirkaŭbarado. Tiel li staris dum certa tempo kaj ĉirkaŭrigardis, sen movi la kapon. K. retroevitis granddistance kaj apogis sin per kubuto sur la plej antaŭa katedrala benko. Per necertaj okuloj li vidis ie, sen precize difini la lokon, la katedralan serviston, kiu kun kurbigita dorso, pace kiel post farita laboro, kunkaŭriĝis. Kia kvieto regis en la katedralo! Sed K. devis ĝeni ĝin, li ne havis la intencon resti ĉi tie; se estis la devo de la ekleziulo prediki je certa horo sen konsidero de la cirkonstancoj, li faru tion, ĝi sukcesus ankaŭ sen la subteno de K. tiel, kiel la ĉeesto de K. la efikon certe ne pligrandigus. Lante K. do ekiris, li palpis sin sur la piedpintoj laŭ la benko kaj poste iris en la larĝan mezovojon kaj iris tie tute senĝenate, okazis nur, ke la ŝtona planko eĉ sub la plej mallaŭta paŝo eksonis, dum malforte eĥis la volbiĝoj, tamen sen interrompo, multfoje regule progresante. K. sentis sin iom forlasita, kiam tie, eble observate de la ekleziulo, li trairis inter la vakaj benkoj, krome la grando de la katedralo troviĝis certe por li je la ekstremo de la ĝuste ankoraŭ eltenebla. Revenante al sia pli frua sidloko, li haste kaptis sen plua restado la albumon tie postlasitan kaj prenis ĝin al si. Preskaŭ jam forlasinte la terenon de la benkoj kaj proksimiĝante al la libera loko, kiu troviĝas inter ili kaj la elirejo, li aŭdis je la unua fojo la voĉon de la ekleziulo. Jen potenca, ekzercita voĉo. Kiom ĝi trapenetris la larĝan katedralon pretan akcepti ĝin! Sed ne estis la paroĥanoj, kiujn la ekleziulo alvokis, sed estis tute sendube li, ne eblis elturniĝo, li vokis: „Josefo K.!“

K. haltis kaj rigardis antaŭ sin sur la plankon. Provizore li estis ankoraŭ libera, li ankoraŭ povus iri plu kaj fuĝi tra unu el la tri mornaj lignopordetoj, kiuj ne estis malproksimaj de li. Tio signifus, ke li ne komprenas, aŭ ke li ja komprenas, sed ne volas okupiĝi pri tio. Sed, se li turniĝus, li estus firmtenita, ĉar tiukaze li konfesus, ke li bone komprenas, ke li efektive estas la alvokito kaj, ke li intencas ankaŭ obei. Se la ekleziulo estus vokinta lin je dua fojo, K. certe estus foririnta, sed ĉar ĉio restis kvieta, kiom ajn longe K. atendis, li tamen iom turniĝis la kapon, ĉar li volis vidi, kion la ekleziulo faras nun. Li staris trankvile en la predikejo kiel antaŭe, sed estis evidente, ke li rimarkis la kapmovon de K. Estus infaneca kaŝludo, se K. nun tute ne turniĝus. Li faris tion kaj de la ekleziulo estis perfingre vokata proksimiĝi. Ĉar nun ĉio povas okazi publike, li kuris – li faris tion ankaŭ pro scivolo kaj por koncizigi la aferon – per longaj, flugantaj paŝoj renkonte al la predikejo. Ĉe la unuaj benkoj li haltis, sed por la ekleziulo la distanco ŝajne estis ankoraŭ tro granda, li etendis manon kaj montris per akre mallevita montrofingro sur lokon tute proksime de la predikejo. K. obeis eĉ ĉifoje. Sur tiu loko li devis klini la kapon jam tre malantaŭen por ankoraŭ povi vidi la ekleziulon.

„Vi estas Josefo K.“, diris la ekleziulo kaj levis manon sur la balustrado kun necerta movo.

„Jes“, diris K., li pensis pri tio, kiel senkaŝe li pli frue ĉiam diris sian nomon, sed de certa tempo tiu estis ŝarĝo al li, konis ĝin nun laŭnome eĉ homoj, kiujn li renkontis la unuan fojon, kiel agrable estis unue prezenti sin kaj nur poste esti konata.

„Vi estas akuzita“, diris la ekleziulo tre mallaŭte.

„Jes“, respondis K., „jes, oni sciigis tion al mi.“

„Tiukaze vi estas tiu, kiun mi serĉas“, diris la ekleziulo.

„Mi estas la prizona kapelano.“

„Aĥ, tiu“, diris K.

„Mi alvokigis vin ĉi tien por paroli kun vi“, diris la ekleziulo.

„Mi ne sciis tion“, diris K. „Mi venis ĉi tien por montri al italo la katedralon.“

„Lasu flanke la akcesoran“, diris la ekleziulo. „Kion vi tenas en la mano? Ĉu ĝi estas preĝolibro?“

„Ne“, respondis K., „ĝi estas albumo kun la urbaj vidindaĵoj.“

„Demetu ĝin“, diris la ekleziulo. K. forĵetis ĝin tiel vehemente, ke ĝi disfaldiĝis kaj kun dispremitaj paĝoj treniĝis certan distancon sur la planko.

„Ĉu vi scias, ke via proceso statas malbone?“ demandis la ekleziulo.

„Ankaŭ al mi tio ŝajnas tiel“, diris K. „Mi tre penis ĝis nun, sed sen sukceso. Sed la petskribon mi ankoraŭ ne finpretigis.“

„Kiel vi imagas la finon?“ demandis la ekleziulo.

„Pli frue mi pensis, ke ĝi devos havi bonan finon“, diris K., „nun de tempo al tempo mi dubas mem pri tio. Mi ne scias kiel ĝi finiĝos. Ĉu scias vi?“

„Ne“, diris la ekleziulo, „sed mi timas, ke ĝi finiĝos malbone. Oni opinias, ke vi estas kulpa. Via proceso eble ne transiros malaltan tribunalon. Almenaŭ provizore oni rigardas vian kulpon pruvita.“

„Sed mi estas senkulpa“, diris K. „Tio estas eraro. Cetere, kiel homo entute povus esti kulpa? Ni estas ja ĉi tie ĉiuj homoj, ĉiu el ni.“

„Tio estas ĝusta“, diris la ekleziulo, „sed tiel kutime parolas kulpuloj.“

„Ĉu ankaŭ vi havas antaŭjuĝon kontraŭ mi?“ demandis K.

„Mi ne havas antaŭjuĝon kontraŭ vi“, diris la ekleziulo.

„Mi dankas al vi“, diris K., „sed ĉiuj aliaj, kiuj partoprenas je la proceduro, havas antaŭjuĝon kontraŭ mi. Ili influas tiel ankaŭ nepartoprenantojn. Mia situo fariĝas pli kaj pli komplika.“

„Vi miskomprenas la faktojn“, diris la ekleziulo, „la verdikto ne okazas per unu fojo, la proceduro iom post transiras en la verdikton.“

„Tiel do estas“, diris K. kaj klinis la kapon.

„Kion vi faros baldaŭ por via afero?“ demandis la ekleziulo.

„Mi ankoraŭ volas serĉi helpon“, diris K. kaj levis la kapon por vidi kiel la ekleziulo juĝas tion. „Estas ankoraŭ certaj ebloj, kiujn mi ankoraŭ ne eluzis.“

„Vi serĉas tro da fremda helpo“, diris la ekleziulo malŝate, „kaj speciale ĉe inoj. Ĉu vi do ne rimarkas, ke tio ne estas la vera helpo?“

„Kelkfoje kaj eĉ ofte mi povus diri al vi, ke vi pravas“, diris K. „sed ne ĉiam. La inoj havas grandan potencon. Se mi povus instigi kelkajn inojn, kiujn mi konas, ke ili komune laboru por mi, mi devus sukcesi trapenetre. Speciale ĉe tiu juĝejo, kiu konsistas preskaŭ nur el aviduloj pri inoj. Montru al esplora juĝisto inon nur el la malproksimo kaj li renversige kuros trans la tribunalan tablon kaj la akuziton por ankoraŭ sufiĉe frutempe atingi la inon.“

La ekleziulo klinis la kapon al la balustrado, nur nun la tegmento de la predikejo ŝajne premis lin malsupren. Kia veteraĉo eble estas ekstere? Tio ne plu estis morna tago, tio estis jam tenebra nokto. Neniu vitropentraĵo de la grandaj fenestroj kapablis interrompi la tenebran vandon eĉ nur per briltremo. Kaj ĝuste nun komencis la katedrala servisto estingi la kandelojn sur la ĉefaltaro, ĉiun unuope.

„Ĉu vi koleras pri mi?“ demandis K. la ekleziulon. „Eble vi ne scias, al kia juĝejo vi servas.“ Li ne ricevis respondon.

„Estas ja nur miaj spertoj“, diris K. Supre ankoraŭ nun restis silento.

„Mi ne volis ofendi vin“, diris K.

Jen kriis la ekleziulo malsupren al K.: „Ĉu vi vidas eĉ ne du paŝojn antaŭen?“ Tio estis kriita kolere, sed samtempe kvazaŭ de homo, kiu vidas kiel iu falas kaj, ĉar li mem, ekteruriĝis, malgardeme al si mem, krias senvole.

Nun ambaŭ silentis dum longa tempo. Certe la ekleziulo en la malhelo, kiu regis tie malsupre, ne povis ekkoni precize sinjoron K., dum K. bone vidis la ekleziulon en la lumo de la malgranda lampo. Kial la ekleziulo ne grimpis malsupren? Prediko tio ja ne estis, sed nur kelkaj sciigoj al K., kiuj, se li atentus ilin precize, verŝajne pli damaĝus ol helpus al li. Sed certe la intenco de la ekleziulo estis bona por K., ne estus ne eble, ke tiukaze, se li grimpus malsupren, li povus interkonsentiĝi kun li, ne estus neeble, ke li ricevus decidan kaj akcepteblan konsilon de li, kiu ekzemple montrus al li, ne kiel la proceso estus influebla, sed kiel oni povus eskapi la proceson, kiel oni povus ĉirkaŭiri ĝin, kiel oni povus vivi ekstere de la proceso. Tiu eblo devis ekzisti, K. lastatempe ofte pensis pri tio. Sed, se la ekleziulo scius tian eblon, li eble perfidus ĝin, se oni petus lin pri tio, kvankam li mem apartenas al la juĝejo kaj kvankam li subpremis sian karan manieron, kaj eĉ kriis al K, kiam K. atakis la juĝejon.

„Ĉu vi ne volas grimpi malsupren?“ diris K. „Ja ne estos farenda prediko. Grimpu malsupren al mi.“

„Nun mi jam povas grimpi malsupren al vi“, diris la ekleziulo, eble li pentis pri sia kriado. Dum li dekroĉigis la lampon de la hoko, li diris: „Mi devis unue paroli el granda distanco kun vi. Alikaze mi lasus tro facile influi min kaj forgesus mian servon.“

K. atendis lin malsupre ĉe la ŝtuparo. Malsuprenirante, la ekleziulo etendis jam sur alta ŝtupo manon al li.

„Ĉu vi havas iom da tempo por mi?“ demandis K.

„Tiom da tempo, kiom vi bezonos“, diris la ekleziulo kaj donis al K. la malgrandan lampon, por ke li portu ĝin.

Ankaŭ proksime certa soleno en lia konduto ne ŝanĝiĝis.

„Vi estas tre afabla al mi“, diris K., ili iris unu apud la alia tien kaj reen en la morna flanka navo.

„Vi estas escepto inter ĉiuj, kiuj apartenas al la juĝejo. Mi havas pli da fido al vi ol al iu ajn el ili, kiom ajn mi konas el ili. Kun vi mi povas paroli senkaŝe.“

„Ne trompu vin“, diris la ekleziulo.

„Pri kio mi povus trompi min?“ demandis K.

„Pri la juĝejo vi trompas vin“, diris la ekleziulo, „en la enkondukantaj skriboj pri la leĝo legeblas: Antaŭ la leĝo staras pordogardisto. Al tiu pordogardisto venas viro de la kamparo kaj petas pri tio, ke oni enlasu lin en la leĝon.

Sed la pordogardisto diras, ke li nun ne povas permesi la enlason al li. La viro pripensas tion kaj tiam demandas, ĉu li do poste rajtos eniri.

‚Estas eble‘, diras la pordogardisto, ‚sed ne nun.‘ Ĉar la leĝo estas malfermita kiel ĉiam kaj la pordogardisto paŝas flanken, la viro kliniĝas por vidi tra la pordo internen.

Rimarkante tion, la pordogardisto ridas kaj diras: ‚Se tio logas vin tiom, tiukaze provu eniri do spite al mia malpermeso. Sed notu: Mi estas potenca. Kaj mi estas nur la plej suba pordogardisto. De salonego al salonego tamen staras pordogardistoj, kiuj estas pli kaj pli potencaj. Jam la aspekton de la tria eĉ mi ne povus elteni plu.‘ Tiajn malfacilaĵojn la viro de la kamparo ne atendis; la leĝo estu alirebla ja por ĉiu kaj ĉiam, li pensas, sed kiam li nun pli zorgeme rigardas la pordogardiston kun ties peltomantelo, lian grandan pintan nazon, la longan maldensan nigran tataran barbon, li decidas tamen prefere atendi, ĝis li ricevos la permeson eniri. La pordogardisto donas al li tabureton kaj permesas al li eksidi flanke de la pordego. Tie li sidas dum tagoj kaj jaroj. Li ofte provas esti enlasata kaj lacigas la pordogardiston per siaj petoj. La pordogardisto ofte iom esplordemandas lin, demandas lin pri ties hejmlando kaj pri multaj aliaj aferoj, sed estas indiferentaj demandoj, kiajn metas grandaj sinjoroj, kaj je la fino li ĉiam diris denove al li, ke li ankoraŭ ne povas enlasi lin. La viro, kiu ekipis sin por la vojaĝo per multaj aĵoj, uzas ĉion, kiel ajn valora ĝi estas, por subaĉeti la pordogardiston. Tiu ja ĉion akceptas, sed dum tio diras: ‚Mi akceptas tion nur tial, por ke vi ne supozu, ke vi preterlasis ion.‘ Dum la multaj jaroj la viro observas la pordogardiston preskaŭ seninterrompe. Li forgesas la aliajn pordogardistojn, kaj tiu unua ŝajnas al li la ununura obstaklo por povi eniri en la leĝon. Li malbenas la malfeliĉigan hazardon en la unuaj jaroj laŭte, pli poste, maljuniĝante, li nur grumblas plu al si mem. Li fariĝas infaneca, kaj ĉar dum la multjara studado de la pordogardisto li konatiĝis ankaŭ kun la puloj en ties peltokolumo, li petas ankaŭ la pulojn helpi al li ŝanĝi la opinion de la pordogardisto. Finfine lia vidkapablo malfortiĝas, kaj li ne scias, ĉu vere malheliĝas ĉirkaŭ li, aŭ ĉu nur liaj okuloj trompas lin. Sed certe nun li rimarkas en la malhelo brilon, kiu neestingeble penetras el la pordego de la leĝo. Nun li ne plu vivos longe. Antaŭ lia morto kolektiĝas en lia kapo ĉiuj spertoj de la tuta tempo en unu demando, kiun li ĝis nun ankoraŭ ne metis al la pordogardisto. Li mansignas al la pordogardisto, ĉar li ne plu povas rektigi sian rigidiĝantan korpon. La pordogardisto devas profunde kliniĝi al li, ĉar la altodiferenco ŝanĝiĝis tre malfavore al la viro.

‚Kion vi nun do ankoraŭ volas scii?‘ demandas la pordogardisto, ‚vi estas nesatigebla.‘

‚Ĉiuj aspiras ja la leĝon‘, diras la viro. ‚Kial okazis, ke dum tiuj multaj jaroj neniu krom mi deziris la enirpermeson?‘

La pordogardisto rimarkas, ke la viro jam proksimas al la fino, kaj por ankoraŭ atingi la orelojn de la surdiĝanto, li kriegas al li: ‚Tie ĉi neniu alia krom vi povis ricevi la enirpermeson, ĉar tiu enirejo estis destinita nur por vi.

Mi nun iros kaj fermos ĝin.‘“

„La pordogardisto do trompis la viron“, tuj diris K., tre fascinita de la rakonto.

„Ne tro hastu“, diris la ekleziulo, „ne transprenu la fremdan opinion sen kontrolo. Mi laŭvorte rakontis al vi la historion el la skribo. Pri trompo tie nenio legeblas.“

„Ĝi estas tamen evidenta“, diris K., „kaj via unua interpretado estis tute ĝusta. La pordogardisto faris la liberigan sciigon nur tiam, kiam ĝi ne plu povis helpi al la viro.“

„Li ne estis pli frue demandata“, diris la ekleziulo, „pripensu ankaŭ, ke li estis nur pordogardisto, kaj kiel tiu li plenumis sian devon.“

„Kial vi supozas, ke li plenumis sian devon?“ demandis K., „li ne plenumis ĝin. Lia devo eble estis bari ĉiujn fremdulojn, sed tiun viron, por kiu estis destinita la enirejo, li estus devinta enlasi.“

„Vi ne havas sufiĉe da respekto rilate la skribon kaj ŝanĝas la tekston“, diris la ekleziulo. „La rakonto entenas du gravajn klarigojn de la pordogardisto pri la enlaso en la leĝon, unu el ili je la komenco kaj la alia je la fino. Unu klarigo tekstas, ke nun li ne povas permesi la eniron al li, kaj la alia: ke la enirejo estis destinita nur por la viro. Se inter ambaŭ klarigoj estus kontraŭdiro, vi pravus, kaj la pordogaristo estus trompinta la viron. Sed ne ekzistas kontraŭdiro. Male, la unua klarigo eĉ atentigas pri la dua.

Oni preskaŭ povus diri, ke la pordogardisto faris pli ol sian devon per tio, ke li malfermis al la viro perspektivon pri estonteca eblo ricevi la enirpermeson. Je tiu tempo ŝajne estis lia devo nur rifuzi la viron, kaj efektive miras multaj klarigistoj de la skribo pri tio, ke la pordogardisto efektive faris tiun aludon, ĉar li ŝajne ja ŝatas precizecon kaj severe gardas sian oficon. Dum multaj jaroj li ne forlasis sian postenon kaj fermis la pordegon nur tute laste, li estas konscia pri la graveco de sia servo, ĉar li diras, ke li estas potenca. Li respektas siajn superulojn, ĉar li diras, ke li estas nur la plej suba pordogardisto, li ne estas babilema, ĉar laŭdire li metas dum multaj jaroj demandojn indiferentajn. Li ne estas subaĉetebla, ĉar li diris pri donaco, ke li akceptas ĝin nur tial, por ke K. ne pensu, ke li preterlasis ion. Li estas, se temas pri la plenumo de siaj devoj nek kortuŝebla nek acidigebla, ĉar estas skribite pri la viro, ke lin lacigas la pordogardisto per ties petoj. Fine ankaŭ lia eksteraĵo aludas pedantan karakteron, la granda pinta nazo kaj la longa, maldensa, nigra tatara barbo. Ĉu povus ekzisti pordogardisto pli fidela al la devoj? Sed miksiĝas en la pordogardisto ankoraŭ aliaj esencaj trajtoj, kiuj estas tre favoraj por tiu, kiu postulas la enirpermeson en la leĝon, kaj kiuj almenaŭ faras tion komprenebla, kial li iom povis transiri sian devon per la aludo pri estonteca eblo. Ĝi ja ne estas kontestebla, ke li estas iomete naiva kaj pro tio iom aroganta. Kvankam liaj diroj pri sia potenco kaj la potenco de la aliaj pordogardistoj kaj pri ties aspektoj neelteneblaj al li, – mi volas diri, kvankam ĉiuj liaj diroj per si mem povus esti ĝustaj, tamen montras la maniero kiel li prezentas tiujn dirojn, ke lia percepto estas obtuzigita per naiveco kaj arogo. La klarigistoj diras pri tio, ke ĝusta percepto de afero kaj miskomprenado de la sama afero ne ekskludigas sin tute. Ĉiukaze oni devas supozi, ke tiuj naiveco kaj arogo, kiom ajn minimume ili eble montriĝas, tamen malfortigas la gardadon de la enirejo, ili estas mankoj en la karaktero de la pordogardisto. Al tio aldoniĝas ankoraŭ, ke la pordogardisto laŭ sia natura karaktero ŝajne afablas, li tute ne estas ĉiam nur ofica persono. Tuj en la unuaj momentoj li mistifikis la viron per tio, ke li invitis la viron eniri spite al la eksplicite daŭrigata malpermeso, poste li ne ordonis foriri al li, sed donis al li, kiel estas skribite, tabureton kaj permesis ke li povu sidiĝi flanke de la pordego. La pacienco, kun kiu li eltenas dum la multaj jaroj la petojn de la viro, la malgrandaj esplordemandoj, la akcepto de la donacoj, la nobleco kun kiu li permesas, ke la viro apud li laŭte sakras pri la malfeliĉiga hazardo, kiu starigis tie la pordogardiston, – ĉio ĉi konkludigas ekscitojn de kompato. Ne ĉiu pordogardisto estus aginta tiel. Kaj fine li ankoraŭ profunde kliniĝis pro mansigno al la viro por doni al li lastan okazon demandi. Nur malforta malpacienco – la pordogardisto ja scias, ke la vivo de la viro estas preskaŭ finita – esprimiĝas en la vortoj: ‚Vi estas nesatigebla.‘ Kelkaj klarigantoj en tiu speco de klarigo eĉ pli avancas kaj opinias, ke la vortoj, ‚Vi estas nesatigebla‘, esprimas specon de afabla admiro, kiu tamen ne estas tute libera de arogo. Ĉiukaze la persono de la pordogardisto tiel alikaze finiĝas ol vi supozis.“

„Vi konas la rakonton pli precize ol mi kaj dum pli longa tempo“, diris K. Ili silentis dum certa tempo.

Poste K. diris denove: „Vi do pensas, ke la viro ne estas trompita, ĉu?“

„Ne miskomprenu min“, diris la ekleziulo, „mi montras al vi nur la opiniojn, kiuj ekzistas pri tio. Vi ne tro atentu opiniojn. La skribo estas neŝanĝebla kaj la opinioj estas ofte nur esprimo de la despero pri tio. En tiu kazo estas eĉ opinio, laŭ kiu ĝuste la pordogardisto estas la trompito.“

„Tio estas opinio tre aberacia“, diris K.

„Kiel oni bazas tiun?“

„Oni bazas tiun“, diris la ekleziulo, „sur la naiveco de la pordogardisto. Oni diras, ke la pordogardisto ne konas la internon de la leĝo, sed nur la vojon, kiun li ĉiam denove devas iradi antaŭ la enirejo. La imagojn, kiujn li havas pri la interno, oni opinias infaneca, kaj oni supozas, ke li tion, per kio li volas timigi la viron, mem timas. Jes ja, li timas tion pli ol la viro, ĉar tiu celas ja nenion alian krom eniri, eĉ de kiam li aŭdis pri la teruraj pordogardistoj en la interno, sed la pordogardisto male ne volas eniri, almenaŭ oni ekscias nenion pri tio. Aliaj ja asertas, ke li iam devis esti interne, ĉar li ja iam estis akceptita kiel servisto de la leĝo, kaj tio povis okazi nur interne. Pri tio oni devas respondi, ke li ankaŭ per voko el la interno povus esti vokita al la pordogardisto, kaj ke almenaŭ profunde li certe ne estis en la interno, ĉar li jam la aspekton de la tria pordogardisto ne plu povis elteni.

Krome oni ne raportis ion pri tio, ke dum la multaj jaroj li krom la rimarko pri la pordogardistoj rakontis ion pri la interno. Eble tio estis malpermesita al li, sed ankaŭ pri malpermeso li rakontis nenion. El ĉio ĉi oni konkludas, ke li scias pri la aspekto kaj la signifo de la interno nenion kaj havas iluziojn pri tio. Sed ankaŭ pri la viro de la kamparo li laŭdire trompas sin mem, ĉar li estas subranga al tiu viro kaj ne scias tion. Ke li traktas la viron kiel subrangulon, oni ekkonas el multaj aferoj, kiujn vi certe ankoraŭ memoras. Sed, ke li efektive estas subrangulo de li, laŭ tiu opinio same tiel evidente montriĝas. Antaŭ ĉio la liberulo superrangas ligiton. La viro ja efektive liberas, li povas iri tien, kien li volas, nur la eniro en la leĝon estas malpermesita al li, kaj cetere nur de unuopulo, de la pordogardisto. Se li sidiĝas sur la tabureton flanke de la pordego kaj tie restas dum sia tuta vivo, tiukaze tio okazas libervole, la rakonto ne raportas pri iu devigo. Sed la pordogardisto male al tio per sia ofico estas ligita al tiu posteno, li ne rajtas ekstere foriri, kaj tre verŝajne ankaŭ ne iri en la internon, eĉ, se li intencus tion. Kvankam li servas ja por la leĝo, li servas nur por tiu ĉi enirejo, do ankaŭ nur por tiu viro, por kiu tiu enirejo ekskluzive estas destinita. Ankaŭ pro tiu kaŭzo li estas subrangulo de li. Estas supozeble, ke li certasence servis vane dum tiuj multaj jaroj do fakte dum tuta viraĝo, ĉar estas sciigite, ke alvenas viro, do plenkreskinta viro, ke do la pordogardisto dum longa tempo devis atendi antaŭ ol plenumiĝis lia tasko kaj, ke li ja tiom longe devis atendi, kiom plaĉis al la viro, kiu iris tien ja libervole. Sed ankaŭ la fino de la servo estas difinita per la vivofino de la viro, do ĝisfine li restos subranga al li.

Kaj ĉiam denove oni emfazas, ke la pordogardisto ŝajne nenion scias pri ĉio ĉi. Sed tio ne estas rigardata kiel io okulfrapa, ĉar laŭ tiu opinio troviĝas la pordogardisto en multe pli grava iluzio, ĝi koncernas lian servon. Laste li ja parolas pri la enirejo kaj diras: ‚Mi nun iros kaj fermos ĝin.‘ Sed komence legeblas, ke la leĝo estas malfermita kiel ĉiam. Sed, se ĝi estas malfermita ĉiam, tio estas, sendepende la virodaŭro de la viro, al kiu ĝi estas destinita, tiukaze ankaŭ la pordogardisto certe ne povus fermi ĝin. Pri tio la opinioj disiĝas, ĉu la pordogardisto per la sciigo, ke li fermos la pordegon, nur volas doni respondon aŭ emfazi sian servodevon aŭ ankoraŭ en la lasta momento volas meti la viron en penton kaj bedaŭron. Sed pri tio multaj konsentas, ke li ne povus fermi la pordon. Ili supozas eĉ, ke li, almenaŭ je la fino, ankaŭ rilate sian scion subrangas al la viro, ĉar tiu vidas la brilon, kiu penetras el la enirejo de la leĝo, dum la pordogardisto kiel tia certe kun la dorso staras al la enirejo kaj ankaŭ per neniu rimarko montras, ke li rimarkis ŝanĝiĝon.“

„Tio havas bonan kaŭzon“, diris K., kiu duonlaŭte ripetis al si kelkajn partojn el la klarigo de la ekleziulo. Tio havas bonan kaŭzon, kaj mi supozas nun ankaŭ, ke la pordogardisto estas trompita. Sed tial mi ne deflankiĝas de mia pli frua opinio, ĉar ambaŭ parte identas. Estas nedecide, ĉu la pordogardisto komprenas ĉion aŭ ĉu li estas trompita. Mi diras, ke la viro estas trompata. Se la pordogardisto komprenus ĉion, oni povus dubi pri tio, sed se la pordogardisto ne estus trompita, tiukaze lia trompiĝo necese devus transiĝi al la viro. La pordogardisto tiukaze ja ne estus trompisto, sed tiom naiva, ke oni tuj devus ĵeti lin el la servo. Vi ja devas pripensi, ke la iluzio, en kiu troviĝas la pordogardisto, neniel damaĝas al li, sed al la viro milope.“

„Ĉikaze vi tuŝas kontraŭopinion“, diris la ekleziulo.

„Kelkaj diras ja, ke la rakonto donas al neniu la rajton juĝi pri la pordogardisto. Kiel ajn li aperas al ni, li ja tamen estas servisto de la leĝo, do apartenanta al la leĝo, do transe de homa juĝo. Tiukaze oni ankaŭ ne rajtas fidi, ke la pordogardisto estas subrangigita al la viro. Esti ligita enserve al la leĝo, eĉ se tio nur estas enireje de la leĝo, estas nekompareble pli multe ol vivi libere en la mondo.

La viro unue iras al la leĝo, la pordogardisto estas jam tie.

Li estas servigita de la leĝo, dubi pri lia indeco signifus, ke oni dubas pri la leĝo.“

„Tiun opinion mi ne konsentas“, kapskue diris K., „ĉar tiukaze, se oni aliĝus al tiu opinio, oni devas pensi vera ĉion, kion diras la pordogardisto. Sed, ke tio ne eblas, vi ja mem detale kaŭzigis.“

„Ne“, diris la ekleziulo. „Oni devas ne ĉion rigardi kiel veron, oni devas rigardi ĝin nur necesa.“

„Jen trista opinio“, diris K. „La mensogo fariĝas tiel monda ordo.“

K. diris tion parolfine, sed lia finjuĝo tio ne estis. Li estis tro laca por povi transvidi ĉiujn sekvojn de la rakonto, tio ankaŭ estis nekutimaj intersekvoj de pensoj, en kiujn la rakonto kondukis lin, nerealaj aferoj, pli bone taŭgaj por la priparolado de la societo de la juĝejaj oficistoj ol por li.

La simpla rakonto fariĝis senforma, li volis deskui ĝin de si, kaj la ekleziulo, kiu pruvis nun grandan delikatan senton, indulgis tion kaj silente akceptis la rimarkon de K., kvankam ĝi tute certe ne akordiĝis kun lia opinio.

Ili iris dum certa tempo silente plu, K. restis proksime de la ekleziulo sen scii, kie li troviĝas. La lampo en lia mano delonge estingiĝis. Foje trembrilis rekte antaŭ li la arĝenta statuo de sanktulo nur per la rebrilo de la arĝento kaj tuj denove ludece malaperis en la malhelo. Por ne resti tute dependa de la ekleziulo, demandis lin K.: „Ĉu ni nun estas proksimaj al la plej granda enirejo?“

„Ne“, diris la ekleziulo“, ni estas tre malproksimaj de ĝi.

Ĉu vi jam volas foriri?“

Kvankam K. ĝuste tiumomente ne pensis pri tio, li diris tuj: „Certe mi devas foriri. Mi estas prokuristo en banko, oni atendas min, mi iris ĉi tien nur por montri al eksterlanda negocamiko la katedralon.“

„Nu“, diris la ekleziulo kaj etendis manon al K., „tiukaze foriru.“

„Sed mi ne povas orientiĝi en la malhelo“, diris K.

„Iru maldekstre al la muro“, diris la ekleziulo, „poste plu laŭ la muro sen forlasi ĝin, tiel vi trovos elirejon.“ La ekleziulo malproksimiĝis nur kelkajn paŝojn, sed K. vokis jam tre laŭte: Bonvolu atendi ankoraŭ!“

„Mi atendas“, diris la ekleziulo.

„Ĉu vi ne deziras ankoraŭ ion de mi?“ demandis K.

„Ne“, diris la ekleziulo.

„Vi estis antaŭe tiom afabla al mi“, diris K. „kaj vi ĉion klarigis al mi, sed nun vi adiaŭas vin de mi kvazaŭ mi estus tute indiferenta al vi.“

„Vi ja devos foriri“, diris la ekleziulo.

„Nu jes“, diris K., „do akceptu tion.“

„Akceptu unue vi, kiu mi estas“, diris la ekleziulo.

„Vi estas la prizona vikario“, diris K. kaj pli proksimiĝis al la ekleziulo, lia tuja reveno en la bankon ne necesis tiel, kiel li prezentis tion, li tute senzorge ankoraŭ povis resti tie.

„Mi do apartenas al la juĝejo“, diris la ekleziulo. „Kial mi do deziru ion de vi? La juĝejo deziras nenion de vi. Ĝi akceptas vin, kiam vi venas, kaj ĝi adiaŭas vin, kiam vi foriras.“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.