La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA PROCESOAŭtoro: Franz Kafka |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Je vintra antaŭtagmezo – ekstere falis neĝo en obtuza lumo, – sidis K., spite al la frua horo jam tre laca en sia oficejo. Por almenaŭ protekti sin kontraŭ la malaltrangaj oficistoj, li komisiis la serviston neniun enlasi, laŭdire ĉar li estas okupita pri ampleksa laboro. Sed anstataŭ labori li turniĝadis sur sia fotelo, lante ŝovis kelkajn aĵojn sur la tablo tien kaj tien, sed poste li senmove sidis, sen konscii pri tio, kun brako tute etendita sur la tabloplato kaj kun klinita kapo.
La pensado pri la proceso ne plu forlasis lin. Jam ofte li pensis, ĉu ĝi estus bone ellabori defendoskribaĵon kaj transdoni ĝin al la juĝejo. Li intencis antaŭmeti biografieton kaj klarigi ĉe ĉiu iel grava okazaĵo, kial li agis tiel, ĉu tiu aŭ tiu agmaniero laŭ sia aktuala juĝo estus aŭ nefarinda aŭ aprobinda, kaj kiujn kaŭzojn li povus prezenti por tiuj aŭ tiuj. La avantaĝoj de tia defendoskribo kompare al nur-defendo de cetere ne neriproĉindaj advokatoj, estis nedubindaj. K. ja tute ne sciis, kion la advokato entreprenas; multon li ĉiukaze ne faris, jam pli longe ol monaton la advokato ne lasis voki lin al si, kaj ankaŭ ĉe neniu el la pli fruaj interparoladoj li havis la impreson, ke tiu viro povus atingi por li multon.
Antaŭ ĉio li preskaŭ tute ne eldemandis lin, kvankam pri la afero ja certe estis multaj demandoj. Demandi estus ja la ĉefafero. K. havis la senton, ke li mem povus meti ĉiujn necesajn demandojn pri tio. Sed la advokato parolis mem anstataŭ demandi, li mem rakontis aŭ sidis silente vidalvide al li, li iom kliniĝis antaŭen trans la tablon, verŝajne pro sia malbona aŭdkapablo, li tiradis barbotufon de sia barbo kaj rigardis sur la tapiŝon, eble ĝuste sur la lokon, kie K. antaŭe kuŝis kun Lenjo. Kelkfoje li diris neniodirajn riproĉojn, kiel oni diras ilin al infanoj.
Kaj senutilajn kaj enuajn parolojn, kiujn K. ĉe la finkalulado intencis pagi per neniu helero. Post kiam la advokato ekpensis, ke li sufiĉe humiligis K.-on, li kutime rekomencis iom gajigi lin. Li diris tiam: „Mi jam gajnis multajn similajn procesojn aŭ tute aŭ parte, kiuj, eĉ se fakte ne tiel komplikaj kiel ĉi tiu, laŭ la ekstera ŝajno estis ankoraŭ pli senesperaj ol via. Registron de tiuj procesoj mi havas en tirkesto“ – ĉe tio li frapis al iu tirkesto de la tablo – „sed la skribojn mi bedaŭrinde ne povas montri, ĉar temas pri oficaj sekretoj. Tamen la granda sperto, kiun mi akiris per ĉiuj ĉi procesoj, nun helpos al vi, sinjoro K. Mi tuj komencis eklabori, kaj la unua skribo nun jam estas preskaŭ preta, ĝi estas tre grava, ĉar la unua impreso, kiun faras la advokato, ofte difinas la tutan direkton de la proceduro. Sed bedaŭrinde okazas, mi devas atentigi vin pri tio, ke la unuaj petskriboj fare de juĝistoj en la juĝejo tute ne estas legataj, ĉar oni simple metas ilin al la aktujoj kaj atentigas pri tio, ke provizore la pridemandado kaj observado de la akuzito estas pli grava ol ĉio skribita. Oni aldonas, se la petskribinto fariĝas insista, ke antaŭ la decido, tuj kiam la tuta materialo estos kunkolektita, kompreneble konekse, oni kontrolos ĉiujn aktujojn, do ankaŭ tiun unan petskribon.
Bedaŭrinde ankaŭ tio plej ofte ne estas ĝusta, ĉar kutime oni mislokas la unuan petskribon aŭ ĝi perdiĝas tute; kaj eĉ, se ĝi konserviĝas ĝis la fino, ĝi apenaŭ estas legata, kion mi eksciis tamen nur onidire. Tio ĉio estas bedaŭrinda, sed ne tute sen pravigiteco. Sinjoro K.,ne preteratentu, ke la proceduro ne estas publika, sed ke ĝi povos fariĝi publika, se la juĝistoj rigardas tion necesa, sed la leĝo ne preskribas publikecon. Sekve tion ankaŭ la skriboj de la juĝejo, antaŭ ĉio la akuza skribo, al la akuzito kaj al la advokato ne estas alireblaj, tial oni ĝenerale ne scias aŭ almenaŭ ne precize scias, kontraŭ kio la petskribo estu direktata, tial ĝi povas enteni fakte nur hazarde ion, kio estas grava por la afero. Vere trafantajn kaj pruvantajn skribojn oni povos ellabori nur pli poste, se dum la kuro de la pridemandadoj de la akuzito la unuopaj akuzpunktoj kaj ties kaŭzigoj aperos pli konturite aŭ diveneblos. Sub tiaj cirkonstancoj troviĝas la defendo en tre malfavora kaj komplika situo. Ankaŭ tio okazas intence. La defendo laŭ la koncerna leĝo verdire ne estas permesata, sed nur indulgata, kaj eĉ pri tio, ĉu el la koncerns leĝoloko almenaŭ indulgo ellegeblu, estas kvereloj. Tial tute severe rigardate antaŭ la leĝo tute ne estas rekonataj advokatoj; ĉiuj advokatoj, kiuj agas antaŭ tiu juĝejo agas esence nur kiel dubindaj advokataĉoj. Tio kompreneble efikas tre senhonorige al la tuta advokataro.
Se vi, sinjoro K., baldaŭ ĉeokaze iros en juĝejajn kancelariojn, vi povos rigardi advokatan ĉambron, por ke ankaŭ tion vi foje estu farinta. Supozeble vi ektimos la societon, kiu tie kunestas. Jam la asignita malvasta kaj malalta ĉambreto montras la malestimon, kiun la juĝejo havas por tiuj homoj. Lumon ricevas la ĉambreto nur per luketo, kiu troviĝas tiom alte, ke tiukaze, se oni volas elrigardi, kie cetere la fumo de proksima kamentubo iras en la nazon kaj nigrigas la vizaĝon, unue devas serĉi kolegon, kiu grimpas sur la dorson. En la planko de tiu ĉambreto – por prezenti ankoraŭ plian ekzemplon pri tiaj aĉaj cirkonstancoj – estas nun jam pli ol jaro truo, ne tiom granda, ke homo povus fali tra ĝi, sed sufiĉe granda, ke oni sinkas en ĝin per gambo. La advokatoĉambro troviĝas en la dua etaĝo, se iu sinkas en ĝin, la gambo pendas en la unua etaĝo sub ĝi, kaj ĝuste en tiun irejon, kie atendas la klientoj. Tio ne estas troigita, se oni rigardas en advokataj rondoj tiajn rilatojn kiel skandalon.
Petskriboj al la administrado havas eĉ ne la plej etan sukceson, sed tamen estas plej severe malpermesate al la advokatoj kion ajn ŝanĝi proprakoste en la ĉambro. Sed ankaŭ la traktado de la advokatoj havas kialon. Oni kiel eble plej bone volas ekskludi la defendon, por ke ĉio baziĝu sur la akuzito mem. Tio efektive ne estas malbona vidpunkto, sed nenio estus pli maltrafa ol konkludi el tio, ke ĉe tiu juĝejo la advokatoj por la akuzito estas superfluaj. Male ĉe neniu alia juĝejo ili estas tiom gravaj, kiom ĉe tiu. La procedo estas sekreta ja ne nur ĝenerale en la publiko, sed ankaŭ por la akuzito. Kompreneble nur tiom, kiom tio eblas, sed ĝi eblas en tre vasta amplekso.
Ankaŭ la akuzito ja ne havas la eblon legi en la juĝejaj skriboj, kaj estas tre malfacile konkludi el la aŭskultadoj la originajn skribojn, sed speciale por la akuzito, kiu ja estas embarasita kaj kiu havas ĉiujn eblajn zorgojn, kiuj detenas lin. Ĉimomente la defendo enmiksiĝas. Ĉe la aŭskultadoj la advokatoj ĝenerale ja ne rajtas ĉeesti, tial ili devas elesplori la akuziton tuj post la aŭskultadoj eble jam ĉe la pordo de la esplora ĉambro pri la pridemandado kaj preni el tiuj ofte jam miksitaj raportoj la taŭgan por la defendo. Tio tamen ne estas la plej grava, ĉar oni tiel ne povas ekscii multon, kvankam kompreneble ankaŭ en tiu kazo kiel en ĉiu lerta viro ekscias pli ol aliaj. Tamen plej gravas krome la personaj rilatoj de la advokato, ili estas la esenca valoro de la defendo. Vi, sinjoro K., nun certe jam spertis el la propraj travivaĵoj, ke la plej malsupra organizo de la juĝejo ne estas tute perfekta, ke ĝi enhavas devneglektajn kaj koruptajn dungitojn, pro kio kvazaŭ la severa fermiteco de la juĝeĵo ricevas breĉojn. Tra tiuj breĉoj urĝigas sin do la plimulto de la advokatoj, ke jen oni subaĉetas kaj orelumas, eĉ okazis, almenaŭ en pli frua tempo, ŝteladoj de aktujoj. Ne estas kontesteble, ke tiel gajneblas por momento kelkaj surprize favoraj rezultoj por la akuzito, kun tiaj aferoj la naivaj advokatoj paradas kaj logas novajn klientojn, sed tio signifas nenion aŭ nenion bonan por la plia daŭrigo de la proceso. Efektivan valoron havas nur honestaj personaj rilatoj, kaj ja tiaj kun pli altrangaj oficistoj, kio inkludas kompreneble nur la pli altrangajn oficistojn de la malsupraj rangoŝtupoj. Nur per tio la daŭrigo de la proceso, eĉ se unue nur nerimarkeble, pli malfrue pli kaj pli influeblas. Tion kapablas nur malmultaj advokatoj kaj ĉikaze via elekto, sinjoro K. estis tre favora. Eble nur unu aŭ du advokatoj povas prezenti sin kun simile bonaj rilatoj, kiel mi, d-ro Favor. Sed tiuj ne okupiĝas pri la klientaro en la advokata ĉambro kaj ankaŭ ne havas iun rilaton al ĝi. Sed des pli intima estas la rilato kun oficistoj de la juĝejo. Tio eĉ ne ĉiam necesas, ke mi, d-ro Favor, iru al la juĝejo kaj atendu en la antaŭĉambroj de la esploraj juĝistoj je ties hazarda apero kaj tute laŭ ties kapricoj atingu nur ŝajnan sukceson aŭ eĉ ne tiun. Nu, vi, sinjoro K., ja mem vidis, ke la oficistoj, inter ili eĉ sufiĉe altrangaj, venas mem, donas volonte sciigojn, senkaŝajn aŭ almenaŭ facile interpreteblajn, ili priparolas la sekvan daŭrigon de la procesoj, ja, ili en kelkaj malmultaj kazoj eĉ lasas konvinki sin kaj volonte akceptas la fremdan vidpunkton. Sed ĝuste en tiu lasta rilato oni ne tro fidu al ili, kiom ajn decide ili parolas sian intencon avantaĝa por la defendo, ili eble tamen iras en sian kancelarion kaj preparas por la sekva tago tribunalan decidon, kiu entenas ĝuste la malon kaj por la akuzito estas eble eĉ multe pli severa ol estis la unua intenco, kiun la esploraj juĝistoj tute forlasis, kiel li asertis antaŭe.
Kontraŭ tio oni kompreneble ne povas defendi sin, ĉar tio, kion ili diris vidalvide, estas do dirite nur vidalvide kaj ne permesas publikan konkludon, eĉ se la defendo alikaze ne devus strebi konservi la favoron de la mastroj.
Krome memkompreneble ĝustas, ke la sinjoroj konektiĝas ne nur pro homamo aŭ pro afablaj sentoj kun la defendo. Male ili dependas en certa rilato de ili. En tiu kazo montriĝas la malavantaĝo de juĝeja organizo, kiu eĉ en la unua procesfazo fiksas ĝin sekreta. Al la oficistoj mankas la ligo kun la loĝantaro. Por la kutimaj, averaĝaj procesoj ili estas bone ekipitaj, tiaj procesoj deruliĝas preskaŭ per si mem sur sia spuro kaj oni bezonas nur ĉeokaze tie kaj tie iun impulson, sed kaj pri la tute simplaj kazoj kaj pri la precipe komplikaj ili estas ofte senkonsilaj. Ili havas, ĉar ili tage kaj nokte estas firmpinĉitaj en sian leĝon, ne la ĝustan sencon por homaj rilatoj, kaj tiun malhavon ili en tiaj kazoj sentas tre.
Tiukaze ili venas al la advokato por ricevi konsilon, kaj post ili portas servisto la aktujojn, kiuj kutime estas sekretaj. Ĉe tiu ĉi fenestro oni povis renkonti kelkajn sinjorojn, de kiuj oni atendus tion plej malmulte, kiel ili preskaŭ senespere rigardis sur la strateton, dum mi, la advokato, studis ĉe la tablo la aktujojn, por povi doni al ili bonan konsilon. Cetere ĝuste ĉe tiaj okazoj oni povas konstati, ke la sinjoroj super ĉiuj mezuroj serioze traktas sian profesion kaj kiom forte ili pro malhelpoj, kiujn ili pro ties naturo ne povas venki, malesperiĝas. Ilia pozicio ankaŭ alikaze ne estas facila, oni ne estu maljusta al ili, kaj ne rigardu ilian pozicion oportuna. La ranga ordo de la juĝejo kaj ties altigo estas senfina kaj eĉ por iniciito ne antaŭdivenebla. La proceduro de la proceso en la justicaj kortumoj ĝenerale ankaŭ por la subrangaj oficistoj estas sekreta. Tial la aferojn, kiujn ili prilaboras, ili apenaŭ povas persekuti tute dum ties plia pli malproksima daŭrigo, la juĝeja afero aperas en ilia horizonto do ofte sen tio, ke ili ofte scias, de kie ĝi venas, kaj ĝi estas daŭrigata sen tio, ke ili scias, kien. Do la instruo, kiun oni povas ĉerpi el la studado de la diversaj processtadioj, el la fina verdikto kaj de ties kialoj, nehavigeblas al tiuj oficistoj. Ili rajtas okupiĝi nur pri tiu parto de la proceso, kiu laŭ leĝo estas apartigita por ili, kaj ili scias de la plia, do de la rezultoj de ilia propra laboro plej ofte malpli ol la defendo, kiu ja kutime preskaŭ ĝis la fino de la proceso restos en konekto kun la akuzito. Ankaŭ tiurilate ili povas ekscii de la defendo diversajn valorplenajn informojn. Ĉu vi, sinjoro K., ankoraŭ miros, se vi ĉion tion priatentas, pri la incititeco de la oficistoj – ĉiu spertas tion - kiuj ĉeokaze kondutas tre ofendiĝeme kontraŭ la klientaro.
Ĉiuj oficistoj estas incititaj, eĉ se ili aspektas trankvile.
Kompreneble la simplaj advokatoj devas plej multe suferi pro tio. Oni rakontas ekzemple la sekvan rakonton, kiu laŭŝajne estas tute vera. Malnova oficisto, bona, kvieta viro, studis tagon kaj nokton seninterrompe – tiuj oficistoj estas efektive diligentaj kiel neniu krome – komplikan juĝaferon, kiu speciale pro petskriboj de la advokato fariĝis tre konfuza. Ĉirkaŭ la mateno do, post dudekkvarhora, verŝajne ne tre sukcesa laboro li iris al la enirpordo, embuskis tie kaj ĵetis ĉiun advokaton, kiu volis enpaŝi, surŝtupare malsupren. La advokatoj kolektiĝis malsupre sur la ŝtupara placeto kaj interkonsiliĝis kion fari; unuflanke fakte ili ja ne povas pretendi esti enlasataj, tial ili laŭjure apenaŭ povis entrepreni ion kontraŭ la oficisto, kaj ili devas, kiel jam menciite, ankaŭ gardi sin inciti la oficistaron. Aliflanke ĉiu tago ne pasigita ĉe la juĝejo estas perdita por ili, kaj ili do havis interesegon tamen enpenetri. Fine ili interkonsentiĝis lacigi la maljunan sinjoron. Ĉiam denove ili elsendis advokaton, kiu kuris surŝtupare supren kaj tiam kun eble plej granda sed pasiva rezisto, lasis ĵeti sin malsupren, kie li tiam estis kaptita per brakoj de la kolegoj. Tio daŭris ĉirkaŭ horon, tiam la maljuna sinjoro, li ja ankaŭ de la nokta laboro estis tute elĉerpita, vere laciĝis kaj reiris en la kancelarion. Tiuj malsupre komence tute ne volis fidi pri tio kaj sendis unue viron, kiu malantaŭ la pordo rigardu, ĉu tie efektive neniu estas. Nur poste ili enmarŝis kaj verŝajne eĉ ne kuraĝis grumbli. La advokatoj – eĉ la plej malgranda povas superrigardi la rilatojn almenaŭ parte – tute ne intencas enkonduki ĉe la juĝejo iujn plibonigojn aŭ celas sukcesigi ilin, dum – kaj tio estas tre karakteriza, – preskaŭ ĉiu akuzito, eĉ tute simple pensantaj homoj, tuj ĉe la komenco de la proceso pensas pri plibonigaj proponoj kaj per tio ofte disipas tempon kaj forton, kiuj alie multe pli bone estus uzeblaj. La sole ĝusta estas aranĝiĝi kun la estantaj rilatoj. Eĉ, se estus eble plibonigi detalojn – sed tio estas sensenca superstiĉo – , oni atingus ion en la plej bona kazo nur por estontaj kazoj, sed sin mem oni nur damaĝus super ĉiu mezuro, ĉar oni incitis la specialan atentemon de la ĉiam venĝema oficistaro. Nur ne frapi atenton! Oni kondutu trankvile, eĉ, se tio kiom ajn kontraŭas al la propra sento! Oni devas provi akcepti, ke tiu granda juĝeja organismo, kvazaŭ eterne restas en provizora stato, kaj, ke tiukaze, se oni memstare ŝanĝas ion je sia loko, al si mem forprenas la teron sub la piedoj kaj povas fali abismen, dum la granda organismo por la eta ĝena afero povos facile havigi al si je alia loko – ĉio estas ja interligita – anstataŭon kaj restos neŝanĝita, aŭ ĝi eble eĉ, kio estas eĉ tre verŝajna, fariĝos eĉ pli fermita, pli observema, pli severa kaj pli malica. Oni ja translasu la laboron al la advokato anstataŭ ĝeni ĝin.
Riproĉoj ja ne tre utilas, precipe tiukaze, se oni ne povas komprenigi ties kaŭzojn laŭ la tuta signifo, tamen mi devas diri, ke vi, sinjoro K., per via konduto antaŭ la kancelaria direktoro tre damaĝis vin. Tiu influa viro el la listo de tiuj, ĉe kiuj oni povus atingi ion por K., preskaŭ jam forstrekeblas. Eĉ preterirajn menciojn de la proceso li preteraŭdas evidente intence. Pri kelkaj aferoj oficistoj estas ja kiel infanoj. Ofte pro bagateloj, al kiuj tamen via konduto bedaŭrinde ne apartenas, ili povas esti tiom ofenditaj, ke ili eĉ ĉesas paroli kun bonaj amikoj kaj deturniĝas de ili, kiam ili renkontas ilin, kaj ke ili pri ĉio ebla laboras kontraŭ ili. Sed poste iam, surprize, sen speciala kaŭzo, ili lasas ridigi sin de ŝerceto, kiun oni kuraĝas rakonti nur tial, ĉar ĉio ŝajnas jam senperspektiva, kaj ili estas repacigitaj. Estas ja samtempe komplike kaj facile rilati al ili, reguloj por tio apenaŭ ekzistas. Kelkfoje estas mirige, ke ununura averaĝa vivo sufiĉas por kapti tiom da kompreno, ke oni povas certagrade sukcese labori ĉi tie. Venas tamen tristaj horoj, kiujn ja ĉiu havas, kiam oni supozas, ke oni atingis eĉ ne la plej minimuman, kiam ŝajnas al oni, ke dekomence nur tiuj procesoj havis bonan finon, kiuj estis planitaj tiel, kio estus okazinta ankaŭ sen kunhelpo, dum ĉiuj aliaj procesoj estis perditaj, spite al ĉiu akompano, ĉiuj penoj, ĉiuj malgrandaj ŝajnsukcesoj, pri kiuj oni tiom ĝojis. Tiukaze evidente nenio plu ŝajnas certa al oni, kaj tiukaze oni eĉ ne plu kuraĝus nei, ke procesoj laŭesence bone finiĝantaj, ĝuste pro la kunhelpo estis misvojigitaj.
Ankaŭ tio estas speco de memfido, sed ĝi estas la ununura, kiu tiam ankoraŭ restas. Al tiaj atakoj – estas kompreneble nur atakoj, nenio pli – advokatoj speciale tiukaze estas elmetitaj, se proceso, kiun ili kondukis jam sufiĉe longe kaj kontentiĝe, subite estas prenita el ilia mano. Tio estas certe la plej terura, kio povas okazi al advokato. Ne fare de akuzito oni forprenis la proceson de ili, tio certe okazas neniam. Akuzito, kiu iam foje prenis certan advokaton, devas resti ĉe li, eĉ se okazas kio ajn.
Kiel li entute povus konservi sin ankoraŭ sola, se li foje jam akceptis helpon? Tio do ne okazas, sed certe kelkfoje okazas, ke la proceso turniĝas laŭ direkto, en kiu la advokato ne plu rajtas akompani lin. La proceso kaj la akuzito kaj ĉio simple estas forprenitaj de la advokato.
Tiukaze ankaŭ la plej bonaj rilatoj al la oficistaro ne plu helpas, ĉar ili mem scias nenion. La proceso simple ektroviĝas en stadio, kiam helpo ne plu estas permesata, ĉar prilaboras ĝin ne alireblaj kortumoj, tiam ankaŭ la akuzito por la advokato ne plu atingeblas. Tiukaze oni venas iutage al hejme kaj trovas sur sia tablo ĉiujn ĉi multajn petskribojn, kiujn oni faris kun kiel eble plej granda diligento kaj kun la plej belaj esperoj pri tiu afero.
Ili estas resenditaj, ĉar ili ne estas transigeblaj en la novan processtadion. Ili estas senvaloraj ĉifonpaperoj.
Tamen la proceso ne nepre estas perdita, tute ne, almenaŭ ne ekzistas decida kaŭzo por tiu supozo, oni nur ne plu ekscias ion pri tiu proceso kaj ankaŭ ne plu ekscios ion. Sed feliĉe tiaj kazoj estas esceptoj, kaj eĉ, se via proceso estas tia, ĝi tamen ankoraŭ estas tre malproksima de tia stadio. Tial ankoraŭ estas sufiĉe da okazo por advokata laboro, kaj, ke ĝi estas uzata utile, pri tio vi povas esti certa. La petskribo, kiel jam menciite, ankoraŭ ne estas transdonita, tio ankaŭ ne urĝas, multe pli grava estas la enkondukantaj priparoladoj kun elstaraj oficistoj, kaj tiuj jam okazis. Sukcese kaj malsukcese, kiel mi malkaŝe koncedas. Estas pli bone ne sciigi provizorajn detalojn, per kiuj vi, sinjoro K., estus nur malfavore influata kaj tro esperoĝoja aŭ tro timema, nur tiom estu dirita, ke unuopuloj esprimis sin tre favore kaj montris sin ankaŭ tre helpoprete, dum aliaj malpli favore esprimis sin, sed neniel rifuzis sian kunhelpon. La rezulto do estas entute tre ĝojiga, oni nur ne tro frue speciale konkludu ion el tio, ĉar ĉiuj antaŭtraktadoj komenciĝas simile, tamen nur la plia evoluo montros la valoron de tiaj antaŭtraktadoj. Ĉiukaze ankoraŭ nenio estas perdita, kaj se ankoraŭ sukcesos spite al ĉio ankoraŭ gajni la kancelarian direktoron, – jam diversaj aferoj pro tiu celo estas entreprenataj, – tiukaze la tuto estas, kiel diras la kirurgoj, pura vundo, kaj oni povas trankviligite atendi tion, kio sekvos.
Pri tiaj kaj similaj paroloj la advokato estis neelĉerpebla.
Ili ripetiĝis ĉe ĉiu vizito. Ĉiam io progresis, sed neniam la maniero de tiuj progresoj sciigeblis. Ĉiam oni laboris je la unua petskribo, sed ĝi ne pretiĝis, kio plej ofte ĉe la sekva vizito montriĝis granda avantaĝo, ĉar la lasta tempo, kion oni ne povis antaŭdiveni, por la transdono estis tre malavantaĝa. Se K. tute lacigite de la paroloj ĉeokaze rimarkis, ke eĉ kun konsidero de ĉiuj komplikaĵoj la afero progresas nur tre lante, li ricevis la respondon, ke la afero tute ne progresas lante, sed certe oni estus jam pli progresinta, se K. sin sufiĉe frue estus turninta al la advokato. Sed tion li bedaŭrinde preterlasis. Kaj tiu preterlaso alportos ankoraŭ pliajn malavantaĝojn, ne nur tempajn.
La ununura bonfartiga interrompo de tiuj vizitoj estis Leni, kiu ĉiam povis aranĝi la aferon tiel, ke ŝi portis la teon al la advokato dum la ĉeesto de K. Tiam ŝi staris malantaŭ K., ŝajne rigardis, kiel la advokato kun speco de avido, profunde klinita al la taso, enverŝas kaj trinkas la teon, kaj ŝi lasis sekrete preni sian manon de K. Regis seninterrompita silento. La advokato trinkis. K. premis la manon de Leni, kaj Leni kelkfoje kuraĝis mankaresi softe la hararon de K.
„Vi ankoraŭ ĉeestas, ĉu?“ demandis la advokato, post kiam li trinkis. „Mi intencis ankoraŭ kunpreni la trinkilaron“, diris Leni, sekvis ankoraŭ lasta manpreno, la advokato purviŝis sian buŝon kaj komencis kun nova forto insiste paroli al K.
Ĉu tio estis konsolo ĉu despero, kion la advokato volis atingi? K. ne sciis, sed tamen li pensis tute certa, ke la propra proceso ne troviĝas en bonaj manoj. Povis esti ĝusta ja ĉio, kion la advokato rakontis, eĉ se estis klare rimarkeble, ke li intencis meti sin kiel eble plej bone en la antaŭon kaj verŝaĵne ankoraŭ neniam kondukis grandan proceson tian, kia estis la proceso de K., laŭ lia opinio.
Sed suspekte restis la seninterrompe emfazitaj personaj rilatoj al la oficistoj. Ĉu ili estis ekskluzive ekspluateblaj nur avantaĝe al K.? La advokato neniam forgesis rimarki, ke temas nur pri subrangaj oficistoj, do pri oficistoj en tre dependaj pozicioj, por kies progresoj certaj turnoj de la procesoj verŝajne povis esti gravaj. Ĉu ili eble uzis la advokaton por atingi tiajn procesturnojn ĉiam malavantaĝajn por la akuzito? Eble ili ne faris tion tiel en ĉiu proceso, certe, tio ne estis verŝajna, certe okazis ankaŭ procesoj, en kies deruliĝo, ili havigis al la advokato avantaĝojn pro ties servoj, ĉar ili devis havi ja ankaŭ intereson pri tio konservi lian reputacion sen damaĝo.
Sed, se vere tiel estis, kiel ili do miksiĝas en la proceson de K., kiu, kiel la advokato klarigis, estis tre komplika, do grava proceso kaj tuj dekomence frapis grandan atenton ĉe la juĝejo? Ne povus esti tre dube, kion ili farus. Signon pri tio oni povis vidi jam je tio, ke la unua petskribo eĉ ankoraŭ ne estis transdonita, kvankam la proceso jam daŭris monatojn kaj tamen ĉio, laŭ la diroj de la advokato troviĝis ankoraŭ ĉekomence, kio kompreneble estis tre taŭga por endormigi la akuziton kaj konservi lin senhelpa por poste subite ataki lin per la decido aŭ almenaŭ per al sciigo, ke la finita esplorado, malfavora al li, estas transdonota al la pli alta instanco.
Estis nepre necese, ke K. entreprenu mem ion. Ĝuste en cirkonstancoj de granda laceco, kiel je tiu vintra antaŭtagmezo, kiam ĉio sen lia volo vagadis en lia kapo, tiu konvinko estis nerifuzebla. La malestimo, kiun li havis pli frue pri la proceso, aktuale ne plu validis. Se li estus sola en la mondo, facile li estus povinta malatenti la proceson, kvankam ankaŭ estus certe, ke tiukaze la proceso tute ne ekestus. Sed nun la onklo jam estis tirinta lin al la advokato, familiaj konsideroj ekludis rolon; lia situo ne plu estis tute sendependa de la procesa disvolviĝo, li mem malatenteme menciis kun certa neklarigebla kontentiĝo antaŭ konatoj la proceson, aliaj je nekonata maniero eksciis ion pri ĝi. La rilato al fraŭlino Brosisto ŝajne ŝanĝiĝis laŭ la proceso – koncize esprimite, li apenaŭ plu havis la elekton akcepti la proceson aŭ rifuzi ĝin, li troviĝis meze de ĝi kaj devis defendi sin. Se li estus laca, tiukaze tio estus malbona.
Je troigita zorgo provizore ankoraŭ ne estis kaŭzo. Li kapablis leviĝi en la banko dum relative mallonga tempo en altan rangon kaj konservi ĝin, de ĉiuj agnoskata, en tiu ofico, li nur iom devos turni tiujn kapablojn, kiuj ebligis tion, al la proceso, kaj tiukaze ne estos dubo, ke ĉio finiĝos bone. Antaŭ ĉio, se oni celas atingi rezulton, estis necese, ĉiun penson pri ebla kulpo dekomence rifuzi. Ne estis kulpo. La proceso ne estis io alia krom granda proceso tia, kian li jam ofte reguligis avantaĝe por la banko, negoco, en kiu, kiel estis kutime, embuskis diversaj danĝeroj, kontraŭ kiuj oni ja sukcese devis defendi sin. Tiucele oni kompreneble ne povis ludi kun iuj pensoj pri certa kulpo, sed kiel eble plej bone firmteni la penson pri la propra avantaĝo. Laŭ tiu vidpunkto estis ankaŭ neeviteble, tre baldaŭ, plej bone ankoraŭ je tiu vespero, nuligi la reprezentatecon fare de la advokato.
Kvankam tio estis laŭ ties rakontado tute neimagebla, kaj verŝajne eĉ tre ofendiga, sed K. ne povis toleri, ke liaj penoj en la proceso renkontis malhelpaĵojn, kiuj eble estis kaŭzitaj fare de la propra advokato. Sed, se la advokato estos jam denukigita, tiam necesos tuj transdoni la petskribon kaj eble ĉiutage oni devos urĝi, ke oni priatentu ĝin. Por tiu celo kompreneble ne sufiĉos, ke K. sidos kiel la aliaj en la irejo kaj demetos la ĉapelon sub la benkon. Li mem aŭ la inoj aŭ aliaj heroldoj ĉiutage devos svarmi ĉirkaŭ la oficistoj kaj devigi ilin rigardi anstataŭ tra la krado al la irejo kaj sidiĝi al ties tabloj kaj studi la petskribon de K. De tiuj penoj oni ne devus delasi, ĉio devus esti organizita kaj kontrolata, la juĝejo foje kunpuŝiĝu kun akuzito, kiu scias konservi sian rajton.
Eĉ kvankam K. fidis pri tio, ke li povos fari ĉion tion, la malfacileco de la verkado de tiu petskribo estis superhoma. Antaŭe, ĉirkaŭ semajno pli frue, li povis pensi nur kun sento de honto pri tio, ke li iam estos devigita fari tian petskribon mem; ke tio povus esti eĉ komplika, pri tio li tute ne pensis. Li memoris, kiel iam antaŭtagmeze, ĝuste tiam, kiam li estis superŝutita per laboro, li subite ŝovis ĉion flanken kaj prenis skriboblokon por prove skizi la pensaran sinsekvon de tia petskribo kaj eventuale disponigi ĝin al la flegma advokato kaj, kiel ĝuste tiumomente malfermiĝis la pordo de la direktora ĉambro kaj la vicdirektoro enpaŝis kun granda ridado. Tio estis tiam por li tre embarasiga, kvankam la vicdirektoro kompreneble ne ridis pri la petskribo, pri kiu li tute ne sciis ion, sed pri borsoŝerco, kiun li ĵus aŭdis, ŝerco, kiu bezonis por la kompreno desegnon, kiun la vicdirektoro, kliniĝinte sur la tablon de K., skizis per la krajono, kiun li prenis el la mano de K., sur la skriboblokon, kiu estis destinita por la petskribo.
Tiutage K. ne plu sciis ion pri honto, la petskribo necesis.
Se li ne trovos tempon en la oficejo, kio estis tre verŝajna, tiukaze li devos fari ĝin hejme en la noktoj. Se ankaŭ la noktoj ne sufiĉus, li devus uzi forpermeson. Nur ne halti en la mezo de la vojdistanco, tio estas ne nur en negocoj, sed ĉiam kaj ĉie la plej sensenca. La petskribo kompreneble kaŭzis preskaŭ senfinan laboron. Oni ne devis havi tre timeman karakteron kaj tamen facile povis eksupozi, ke ne eblas pretigi la petskribon kiam ajn. Ne pro pigremo aŭ malico, kiu sole povis malhelpi la pretigon fare de la advokato, sed tial, ĉar pro la nesciado de la ekzistanta akuzo, kaj eĉ de ties eblaj plivastigoj, la tuta vivo kun la plej detalaj agoj kaj okazaĵoj devis esti rememorigata, reprezentata kaj de ĉiuj flankoj kontrolata.
Kaj kiom malĝojiga tia laboro krome estas. Ĝi eble taŭgas okupi, iam post pensiuliĝo, la infaneciĝintan spiriton kaj helpi al li pasigi la longajn tagojn. Sed tiutempe, kiam K. bezonis ĉiujn siajn pensojn por la laboro, kiam ĉiu horo, dum li ankoraŭ estis grimponta range kaj jam signifis minacon por la sinjoro vicdirektoro, pasis plej rapide kaj kiam li kiel juna homo volis ĝui la mallongajn vesperojn kaj noktojn, tiutempe li devis komenci per la skribado de la petskribo. Denove lia pensado finiĝis per plendoj.
Preskaŭ senvole, nur por fini tion, li palpis per la fingroj la butonon de la elektra sonorilo, kiu kondukis en la antaŭĉambron. Dum li premis ĝin malsupren, li rigardis al la horloĝo. Estis je la dekunua, du horojn, longan kaj valorplenan tempon, li nur revis kaj estis kompreneble eĉ pli laca ol antaŭe. Almenaŭ la tempo ne estis perdita, li faris decidojn, kiuj povus esti valorplenaj. La servistoj alportis krom diversaj postaĵoj du vizitkartojn de sinjoroj, kiuj jam dum pli longa tempo atendis sinjoron K. Estis eĉ tre gravaj klientoj en la banko, kiujn oni kutime atendigu neniukaze. Kial ili venis je tiu tiom malkonvena tempo, kaj kial, tiel ŝajne demandis la sinjoroj malantaŭ la fermita pordo, uzas la diligenta K. por privataj aferoj la plej bonan negocan tempon? Laca de la antaŭe okazinta kaj lace atendante la sekvan, ekstaris K. por akcepti la unuan el la sinjoroj.
Estis malgranda vigla sinjoro, fabrikisto, kiun K. bone konis. Li bedaŭris, ke li ĝenis sinjoron K. ĉe grava laboro, kaj K. bedaŭris siaflanke, ke li lasis atendi la fabrikiston tiom longe. Jam tiun bedaŭron li parolis tiel mekanike kaj kun preskaŭ falsa prononcado, ke la fabrikisto, se li ne estus tute okupita pri la negoca afero, devus rimarki tion.
Anstataŭ tio li eltiris haste fakturojn kaj tabelojn el ĉiuj poŝoj, dismetis ilin antaŭ sinjoron K., klarigis diversajn erojn, plibonigis kalkulerareton, kiu frapis lian atenton eĉ dum supraĵa superrigardo. Li memorigis sinjoron K. pri simila negoco, kiun li faris kun li antaŭ jaro, li menciis preterire, ke ĉifoje alia banko preta por oferi tre multan, aspiras la negocon, kaj li fine silentiĝis por ekscii la opinion de K. K. komence efektive bone sekvis la parolon de la fabrikisto, la penso pri la grava negoco poste ankaŭ lin ekokupis, sed bedaŭrinde ne kostante, baldaŭ li deflankiĝis de la aŭskultado, poste li ankoraŭ kapjesis dum certa tempo post la pli laŭtaj elvokoj de la fabrikisto, sed fine li ankaŭ tion preterlasis kaj limigis sin je tio rigardi la kalvan kapon klinitan super la paperoj, sin demandante, kiam la fabrikisto fine ekkonos, ke lia tuta parolo estas sensenca. Kiam li do silentiĝis, supozis K. komence efektive, ke tio okazas por doni al li la okazon konfesi, ke li ne kapablas aŭskulti. Nur kun bedaŭro li rimarkis pere de la streĉita rigardo de la fabrikisto, kiu evidente atendis kiun ajn obĵeton, ke la negoca priparolado estu daŭrigata. Li do klinis la kapon kvazaŭ atendante ordonon kaj komencis lante zigzagadi per la krajono tien kaj tien ĉi sur la papero. Tie kaj tie ĉi li haltis kaj gapis ciferon. La fabrikisto supozis obĵetojn, eble la ciferoj vere ne estis fiksaj, eble ili ne estis la decida, ĉiukaze la fabrikisto kovris la paperojn permane kaj komencis denove, tute proksimiĝante al K., ĝeneralan prezenton de la negoco.
„Estas komplike“, diris K., li tordis la lipojn kaj sinkis, sen la eblo iel povi firmteni, al braka apogilo – ĉar la ununure komprenebla – , la paperoj, estis kovritaj. Li eĉ nur iomete levis la rigardon supren, kiam malfermiĝis la pordo de la direktora ĉambro, kaj tie, ne tute precize videble kiel post gazovualo aperis la vicdirektoro. K. ne cerbumis pri tio, sed observis nur la senperan efikon, kiu estis tre ĝojiga por li. Ĉar la fabrikisto tuj saltis de la fotelo kaj rapidis al la vicdirektoro, sed K. volus fari lin ankoraŭ dekfoje pli rapida, ĉar li timis, ke la vicdirektoro povus denove foriĝi. La timo ne estis utila, la sinjoroj iris renkonte unu al la alia, etendis reciproke la manojn kaj iris kune al la skribotablo de K. La fabrikisto plendis, ke li trovis ĉe la prokuristo tiom malmulte da emo pri la negoco, kaj li montris al K., kiu sub la rigardo de la vicdirektoro denove kliniĝis sur la paperojn. Kiam poste ambaŭ apogis sin al la skribotablo kaj la fabrikisto komencis konkeri la vicdirektoron por si mem, K. havis la impreson, kvazaŭ super lia kapo la du viroj, kies alton li imagis troigite, debatas pri li mem. Lante, kun atenteme suprenturnitaj okuloj, li provis ekscii, kio supre okazas, li prenis iun el la paperoj de la skribotablo sen rigardi tien, metis la paperon sur platan manon kaj suprenlevis ĝin iom post iom, dum li mem ekstaris, al la sinjoroj. Li pensis ĉe tio pri nenio konkreta, sed agis nur laŭ la sento, ke li devos konduti tiel, se li iam estos pretiginta la grandan petskribon, kiu senŝarĝigu lin tute. La vicdirektoro, kiu partoprenis la interparoladon kun granda atentemo, rigardis nur haste supraĵe sur la paperon, li eĉ ne superrigardis, kio tie legeblas, ĉar tio, kio gravis por la prokuristo, estis malgrava por li, li prenis la paperon el la mano de K. kaj diris: „Dankon, mi jam scias ĉion“, kaj li remetis la paperon trankvile sur la tablon. K. rigardis lin amarsente de la flanko. Sed la vicdirektoro ne rimarkis tion aŭ iĝis, se li rimarkis tion, eĉ refreŝigita. Li ofte ekridis laŭte, kaj foje evidente metis la fabrikiston en grandan embarason, el kiu li tamen tuj tiris lin per tio, ke li mem obĵetis ion al si mem, kaj li invitis lin, ke li transiĝu en ties oficejon, kie ili povus fini la aferon. „Tio estas tre grava afero“, li diris al la fabrikisto, „mi tute akceptas tion. Kaj al la sinjoro prokuristo“ – eĉ ĉe tiu rimarko li parolis fakte nur al la fabrikisto – „estos certe agrable, se ni plenumos tion por li. La afero postulas trankvilan pripensadon. Sed li ŝajne estas tro ŝarĝita hodiaŭ, krome atendas lin ja kelkaj homoj jam dum horoj en la antaŭĉambro.“ K. havis ankoraŭ ĝuste tiom da memrego forturni sin de la vicdirektoro kaj turni sian afablan, sed rigidan rideton nur al la fabrikisto, krome li tute ne entreprenis ion plian, li apogis sin ambaŭmane, iom antaŭkliniĝinte, sur la skribotablon kiel komizo post la pupitro kaj observis kiel ambaŭ sinjoroj plu interparolante prenis la paperojn de la tablo kaj malaperis en la direktora ĉambro. En la pordo ankoraŭ retroturniĝis la fabrikisto kaj diris, ke li ankoraŭ ne adiaŭas sin, sed ke li kompreneble raportos al la prokuristo pri la sukceso de la priparolado, ke krome li ankoraŭ devos sciigi informeton.
Finfine K. estis sola. Li eĉ ne pensis pri tio enlasi ankoraŭ iun alian klienton, kaj nur malprecize li konsciiĝis kiel agrabla tio estas, ke la homoj ekstere pensas, ke li ankoraŭ intertraktas kun la fabrikisto kaj tial ne enpaŝu eĉ la servisto al li. Li iris al la fenestro, sidiĝis sur la balustradon, firmtenis sin per mano je la klinko kaj rigardis eksteren sur la placon. La neĝo ankoraŭ tiam falis, ankoraŭ tute ne heliĝis.
Longe li sidis tiel sen scii, kio fakte afliktis lin, nur de tempo al tempo li rigardis iom timigite trans ŝultro al la antaŭĉambro, kie li erare supozis aŭdi bruon. Sed ĉar neniu venis, li fariĝis pli trankvila, iris al la lavtablo, lavis sin per frida akvo kaj reiris kun pli klara kapo al la fenestra sidloko. La decido preni sian defendon en la propran respondecon montriĝis pli malfacila ol li origine supozis. Tiom longe, kiom li metis la defendon sur la ŝultrojn de la advokato, li ja esence estis malmulte tuŝita de la proceso, li rigardis ĝin el malproksimo kaj senpere apenaŭ estis atingebla de ĝi, li povis rigardi, kiam li volis, kiel statas la afero pri li, sed li ankaŭ estus povinta retiri la kapon tiam, kiam li volis. Sed nun male, se li kondukus sian defendon mem, li devus – almenaŭ dummomente – tute fordoni sin al la juĝejo, la sukceso de tio pli malfrue estu ja lia tuta porĉiama liberigo, sed por atingi tiun, li provizore devis elmeti sin al multe pli granda danĝero ol ĝis tiam. Se li dubus pri tio, la aktuala kunesto kun la vicdirektoro kaj la fabrikisto sufiĉus por konvinki lin pri la malo. Kiom mizere li sidis jam nur pro la decido sin defendi mem, tute obtuzigite, sed kiel fariĝu pli poste?
Kiaj tagoj antaŭas lin?! Ĉu li trovus la vojon, kiu kondukos tra ĉio al bona fino? Zorgema defendo certe signifos – kaj ĉio alia estis sensenca – zorgema defendo certe signifos, ke samtempe estos necese, ke li devu apartiĝi kiel eble plej bone de ĉio alia. Ĉu li bonŝance eltenus tion? Kaj kiel li sukcesu fari tion en la banko?
Temas ja ne nur pri petskribo, por kio forpermeso eble sufiĉus, kvankam la peto pri forpermeso ĝuste nun estus estus granda risko, temas ja pri tuta proceso, kies daŭro ne estas antaŭvidebla. Kia malhelpaĵo subite estis ĵetita al la vivokuro de K.! Kaj nun li laboru por la banko? Li rigardis super la skribotablo. – Nun li enlasu klientojn kaj intertraktu kun ili? Dum lia proceso plu ruliĝas, dum supre en la subtegmentejo la juĝejaj oficistoj sidas kliniĝinte sur la skribojn de la proceso, li plenumu negocojn de la banko? Ĉu tio ne aspektas kiel torturado, kiu agnoskata de la juĝejo, havas rilaton kun la proceso kaj akompanas ĝin? Kaj ĉu oni eventuale en la banko konsiderus lian specialan situon ĉe la prijuĝado de lia laboro? Neniu kaj neniam. Tute nekonata lia proceso ja ne estis, eĉ se ne estis tute klare, kiu sciis pri ĝi kaj kiom.
Ĝis la vicdirektoro la onidiro espereble ankoraŭ ne penetris, alikaze oni jam devus klare vidi, kiel li eluzas tion tute sen kolega kamaradeco kaj humaneco kontraŭ K. Kaj la direktoro, ĉu? Certe, li havis bonan opinion pri K., kaj li verŝajne tuj, kiam li ekscius ion pri la proceso, en la grado, en kiu tio dependis de li, certe provus krei kelkajn plifaciligojn por K., sed certe li ne sukcesus pri tio, ĉar li ja nun, ĉar la kontraŭpezo de K. komencis fariĝi pli malforta, pli kaj pli influata de la vicdirektoro, kiu krome eĉ eluzis la suferan staton de la direktoro por la fortigo de la propra potenco. Kion K. do povus esperi?
Eble li malfortigis per tiaj pripensoj nur sian rezistoforton, sed estis ankaŭ necese ne trompi sin mem kaj vidi ĉion tiom klara, kiom tio momente eblis.
Sen precipa kaŭzo, nur por ankoraŭ ne devi reveni al la skribotablo, li malfermis la fenestron. Ĝi lasis malfermi sin nur malfacile, li devis turni la klinkon per ambaŭ manoj. Poste penetris la ĉambron laŭ ties tuta alto kaj larĝo nebulo miksita kun fumo kaj plenigis ĝin per brulodoreto. Ankaŭ kelkaj neĝflokoj estis blovataj internen.
„Estas aĉa aŭtuno“, diris malantaŭ K. la fabrikisto, kiu veninte el la ĉambro de la vicdirektoro, nerimarkite enpaŝis. K. kapjesis kaj rigardis maltrankvile al la teko de la fabrikisto, el kiu li nun certe eltiros la paperojn por sciigi al K. la rezulton de la intertraktoj kun la sinjoro vicdirektoro. Sed la fabrikisto sekvis la rigardon de K., frapis sur sian tekon kaj diris, sen malfermi ĝin: „Vi volas aŭdi, kiel la afero statas, ĉu? Mi jam preskaŭ portas la negocan kontrakton en la teko. Rava homo estas via vicdirektoro, sed certe ne maldanĝera.“ Li ridis, skuis manon de K. kaj volis ankaŭ lin ridigi. Sed al K. tio ŝajnis suspekte, ke la fabrikisto ne volis montri la paperojn al li, kaj li trovis nenion ridinda je la rimarko de la fabrikisto.
„Sinjoro prokuristo“, diris la fabrikisto, „ĉu vi suferas pro la vetero? Vi aspektas hodiaŭ tiom korpremita.“
„Jes“, diris K. kaj tuŝis permane la tempion, „kapdolorojn, familiajn zorgojn.“
„Tre ĝuste“, diris la fabrikisto, kiu estis hasta homo, kaj neniun povis aŭskulti trankvile, „ĉiu devas porti sian krucon.“ K. spontane faris paŝon al la pordo, kvazaŭ li volus akompani la fabrikiston eksteren, sed tiu diris: „Mi havas, sinjoro prokuristo, ankoraŭ sciigeton por vi. Mi tre timas, ke mi ĝuste hodiaŭ molestas vin per tio, sed mi estas jam duafoje en la lasta tempo ĉe vi kaj ĉiufoje forgesis tion. Sed, se mi prokrastos tion ankoraŭfoje, ĝi verŝajne tute perdos sian sencon. Sed tio estus domaĝe, ĉar eble mia sciigo tamen ne estas senvalora.“ Antaŭ ol K. havis tempon respondi, proksimiĝis paŝe la fabrikisto al K., frapis per fingroartiko softe lian bruston kaj diris mallaŭte: „Vi havas proceson, ĉu ne?“ K. retropaŝis kaj vokis tuj: „Tion diris la vicdirektoro al vi!“
„Ho, ne“, diris la fabrikisto, „de kie la vicdirektoro sciu tion?“
„Kaj vi, ĉu?“ demandis K. jam multe pli trankvila.
„Mi ekscias ĉeokaze ion de la juĝejo“, diris la fabrikisto, tio koncernas ja la informon, kiun mi volas sciigi al vi.“
„Tiom da homoj estas ligitaj kun la juĝejo!“ diris K. kun klinita kapo kaj kondukis la fabrikiston al la skribotablo.
Ili denove sidiĝis kiel antaŭe kaj la fabrikisto diris: „Estas bedaŭrinde ne tre multe, kion mi povas sciigi al vi. Sed koncerne tiajn aferojn oni ne neglektu eĉ la plej bagatelan. Sed krome ĝi urĝas min helpi iel al vi, kaj eĉ, se mia helpo estas kiom ajn eta. Ni estis ja ĝis nun bonaj negocaj amikoj, ĉu ne? Nu, do.“ K. volis pardonpeti pri sia konduto dum la tiutaga priparolado, sed la fabrikisto ne toleris interrompon, li ŝovis la tekon alte sub akselon por montri, ke li devas rapidi, kaj daŭrigis: „Pri via proceso mi scias pere de certa Titorelli. Li estas pentristo, Titorelli estas nur lia artista nomo, lian ĝustan nomon mi eĉ ne konas. Li venas jam de jaroj de tempo al tempo al mia oficejo kaj alportas pentraĵetojn, por kiuj mi – li estas preskaŭ almozpetisto – ĉiam donas specon de almozo.
Cetere, estas beletaj pentraĵetoj, erikejaj pejzaĝoj kaj similaj motivoj. Tiuj vendoj – ni ambaŭ jam kutimiĝis al tio – okazis tute senprobleme. Sed iam la vizitoj ripetiĝis tamen tro ofte, mi riproĉis lin, ni komencis paroli kune, min interesis kiel li povas vivteni sin nur per la pentrado, kaj mi eksciis mirigita, ke lia plej esenca enspezfonto estas la pentrado de portretoj. Li diris, ke li laboras por la juĝejo. ‚Por kiu juĝejo?‘ mi demandis. Kaj poste li rakontis al mi pri la juĝejo. Vi certe plej bone povas imagi kiel mirigite mi estis pri tiuj rakontoj. De tiam mi aŭdas dum ĉiu vizito de li iujn novaĵojn pri la juĝejo kaj ricevas iom post iom certan enrigardon en la aferon. Ĉiukaze Titorelli estas babilema, kaj mi ofte devas silentigi lin, ne nur tial, ĉar li certe ankaŭ mensogas, sed antaŭ ĉio tial, ĉar negocisto kiel mi, kiu preskaŭ renversiĝas pro la propraj negocaj zorgoj, sin ne okupu eĉ multe pri fremdaj aferoj. Sed tio nur preterire. Eble – tiel mi do pensis –
Titorelli povas esti iom helpema al vi, li konas multajn juĝistojn, kaj eĉ se li eble ne havas grandan influon, li ja tamen povos doni konsilojn al vi, kiel oni povas ligi kontaktojn kun diversaj influriĉaj personoj. Kaj eĉ, se tiuj konsiloj per si mem ne estos decidaj por vi, ili tamen estos, laŭ mia opinio, en via posedo, tre gravaj. Vi estas ja preskaŭ advokato. Mi kutimas diri: Prokuristo K. estas preskaŭ advokato. Ho, mi ne havas zorgojn pro via proceso. Ĉu vi do intencas iri al Titorelli? Pro mia rekomendo li certe faros ĉion, kio eblas. Mi pensas efektive, ke vi devus iri al li. Kompreneble ne devas esti hodiaŭ, sed iam, ĉeokaze. Tamen vi ne estas eĉ iomete devigita – tion mi volas ankoraŭ aldone diri al vi – tial, ĉar mi donis la konsilon al vi – efektive iri al Titorelli. Ne, se vi pensas, ke Titorelli ne estas bezonata, tiukaze estos certe pli bone, se vi lasos lin tute flanke. Eble vi havas jam tute precizan planon kaj Titorelli povus ĝeni ĝin. Ne, tiukaze kompreneble ne iru tien! Oni certagrade eĉ devas venki sin mem por akcepti konsilon de tia ulo. Nu, estu laŭ via plaĉo, jen la rekomenda letero kaj jen lia adreso.“
Seniluziigite prenis K. la leteron, kaj metis ĝin en sian poŝon. Eĉ en la plej favora kazo la avantaĝo, kiun la rekomendo povus porti al li, estis laŭ komparo multe pli malgranda ol la damaĝo, kiu ekestis, ĉar la fabrikisto sciis la proceson kaj, ke la pentristo disvastigis tion. Li preskaŭ ne povis devigi sin danki per kelkaj vortoj al la fabrikisto, kiu jam estis sur la vojo al la pordo. „Mi iros tien“, li diris, kiam li adiaŭis sin ĉe la pordo de la fabrikisto, „aŭ skribos al li, ĉar mi estas nun tre okupita, ke li venu foje al mia oficejo.“
„Mi ja sciis“, diris la fabrikisto, „ke vi trovos la plej bonan elirvojon. Tamen mi pensis, ke vi prefere evitus inviti en la bankon homon tian, kia estas Titorelli, por paroli ĉi tie kun li pri la proceso. Ankaŭ ne estas avantaĝe ĉiam doni leterojn manen al tiaj homoj. Sed vi certe ĉion trapensadis kaj scias, kion vi devas fari.“
K. kapjesis kaj akompanis ankoraŭ la fabrikiston tra la antaŭĉambro. Sed spite al ekstera trankvilo li estis tre terurigita pri si mem; ke li intencis skribi al Titorelli, li fakte diris ĝin nur por montri al la fabrikisto, ke li scias ŝati la rekomendon kaj tuj pripensos la eblon renkonti la pentriston. Sed, se li estus rigardinta la subtenon de Titorelli kiel ion valoran, li ankaŭ ne hezitus vere skribi al li. La danĝerojn, kiujn tio povus sekvigi, li ekkonis nur per la unua rimarko de la fabrikisto. Ĉu li vere jam tiom malmulte povas fidi al sia propra menso? Se eblas, ke li invitas dubindan homon per klara letero en la bankon por peti konsilojn de li, nur per pordo disigita de la vicdirektoro, ĉu tiukaze ne eblas kaj eĉ tre verŝajnas, ke li pretervidos ankaŭ aliajn danĝerojn aŭ kuros en ilin? Ne ĉiam iu staros ĉe li por averti lin. Kaj ĝuste tiam, kiam li prezentu sin kun kolektitaj fortoj, devas leviĝi pri lia propra atentemo tiaj duboj ĝis tiam tute nekonataj al li!
Ĉu tiaj malfacilaĵoj, kiujn li sentis ĝis tiam nur dum la plenumo de sia oficeja laboro, komenciĝos nun ankaŭ en la proceso? Sed nun li tute ne plu komprenis, kiel eblis, ke li volis skribi al Titorelli por inviti lin en la bankon.
Li ankoraŭ skuis la kapon, kiam la servisto paŝis apud lin kaj atentigis lin pri tri sinjoroj, kiuj sidis tie en la antaŭĉambro sur benko. Ili atendis jam delonge esti enlasataj al K. Nun, kiam la servisto parolis al K., ili ekstaris kaj ĉiu volis uzi favoran okazon, por proksimiĝi al K. antaŭ la aliaj. Ĉar estis tiel senrespekte flanke de la banko lasi ilin perdi tempon tie en la atendoĉambro, ankaŭ ili ne plu volis esti indulgaj.
„Sinjoro prokuristo“, diris jam unu el ili.
Sed K. jam ordonis alporti sian vintromantelon kaj diris, dum li vestis sin per ĝi helpe de la servisto, al la triopo:
„Pardonu, sinjoroj miaj, mi bedaŭrinde momente ne havas tempon akcepti vin. Mi petegas pri pardono, sed mi devas plenumi gravan negocan viziton kaj devos tuj foiri.
Vi ja ĉiuj vidis tion, kiom longe mi nun estis retenita. Ĉu vi povus esti tiel afablaj reveni morgaŭ aŭ kiam ajn? Aŭ, ĉu ni parolu pri la afero eble telefone? Aŭ ĉu vi koncize povus diri al mi pri kio temas kaj mi donos al vi poste detalan skriban respondon? Plej bone tamen estus, se vi revenus baldaŭ.“ Tiuj proponoj de K. mirigis la sinjorojn, kiu do tute senutile estu atendintaj tie tiel, ke ili rigardis sin silente reciproke.
„Ni do interkonsentiĝis, ĉu?“ demandis K., kiu jam turnis sin al la servisto, kiu nun ankaŭ la ĉapelon portis al li. Tra la malfermita pordo de la ĉambro de K. oni vidis, kiel ekstere la neĝofalo plifortigis sin. K. tial faldis la mantelan kolumon supren kaj fermbutonumis ĝin sub la kolo.
Jen ĵus paŝis el la apuda ĉambro la vicdirektoro, rigardis ridete, kiel K. en la vintromantelo intertraktis kun la sinjoroj, kaj li demandis: „Vi nun foriros, sinjoro prokuristo, ĉu?“
„Jes“, diris K. kaj rektiĝis, „mi devos foriri pro negoca afero.“
Sed la vicdirektoro jam turnis sin al la sinjoroj. „Kaj la sinjoroj, ĉu?“ li demandis. „Mi pensas, ke ili jam atendas delonge.“
„Ni jam interkonsentiĝis“, diris K. Sed nun la sinjoroj ne plu reteneblis, ili encirkligis sinjoron K. kaj klarigis, ke ili ne estus atendintaj dum horoj, se la aferoj ne estus gravaj kaj ne nun kaj eĉ detale kaj sekrete inter kvar okuloj estus priparolendaj. La vicdirektoro aŭskultis ilin dum certa tempo, rigardis ankaŭ sinjoron K., kiu tenis la ĉapelon permane kaj je certaj lokoj purigis ĝin de polvo, kaj diris poste: „Sinjoroj miaj, estas ja tre simpla elirvojo. Se vi estos kontentaj pri mi, mi volonte transprenos la intertraktojn anstataŭ la sinjoro prokuristo. Viaj aferoj kompreneble devos esti traktataj tuj. Ni estas negocistoj kiel vi kaj scias prijuĝi la tempon de negocistoj ĝuste. Ĉu vi bonvolas enpaŝi ĉi tien?“ Kaj li malfermis la pordon, kiu kondukis al la antaŭĉambro de lia oficejo.
Kiel bone la vicdirektoro kapablis alproprigi al si ĉion, pri kio K. pro kazo de bezono devis rezigni! Sed, ĉu K. pli rezignis ol nepre necesus? Dum li kuris kun necertaj kaj, kiel li devis koncedi al si mem, nedifinitaj kaj tre malgrandaj esperoj al nekonata pentristo, trafis lian reputacion en la banko damaĝo, kiu ne ripareblis. Estus verŝajne multe pli bone demeti la vintromantelon kaj almenaŭ regajni por si la du sinjorojn, kiuj apude ja tamen ankoraŭ devos atendi. K. eble estus provinta tion, se li ne vidus, kiel la vicdirektoro serĉas ion en lia ĉambro ĉe la librobretaro de K., kvazaŭ ĝi estus la propra. Kiam K. ekscitite proksimiĝis al la pordo, la vicdirektoro vokis:
„Aĥ, vi do ankoraŭ ne foriris!“ Li turnis al li sian vizaĝon, kies multaj streĉitaj sulkoj ŝajne ne pruvis grandan aĝon, sed forton, kaj li tuj denove komencis serĉi ion. „Mi serĉas kontraktokopion“, li diris, „kiu, kiel la reprezentanto de la firmao asertas, devas troviĝi ĉe vi. Ĉu vi ne volas helpi al mi?“ K. faris paŝon, sed la vicdirektoro diris: „Dankon, mi jam trovis ĝin“, kaj reiris kun granda kolekto de diversaj skribaĵoj, kiu entenis ne nur la kontraktokopion, sed certe ankaŭ multajn aliajn tekstojn, en sian ĉambron.“
„Nun mi ne estas sufiĉe forta por alfronti lin“, diris K. al si, „sed se miaj privataj malfacilaĵoj estos forigitaj, tiam li efektive estu la unua, kiu sentu tion, kaj ja kiel eble plej amarsenta.“ Tra tiu penso iom trankviligite, donis K. al la servisto, kiu jam delonge tenis por li malfermita la pordon al la koridoro, la komision, ke li ĉeokaze sciigu al la direktoro, ke li foriris pro negoca afero. Li forlasis, preskaŭ feliĉa pri tio povi okupiĝi dum certa tempo tute pri sia afero, la bankon. Li veturigis sin tuj al la pentristo, kiu loĝis en iu antaŭurbo, kiu estis tute kontraŭa al tiu, en kiu troviĝas la juĝejaj kancelarioj. Estis ankoraŭ pli mizera regiono, la domoj ankoraŭ pli malhelaj, la stratetoj plenaj de koto, kiu sur la degelita neĝo lante drivadis. En la domo, en kiu vivis la pentristo, estis malfermita nur duono de la pordego, en la alian estis rompita sube en la muro breĉo, el kiu ĝuste elspruĉis, kiam K. proksimiĝis, naŭza, flava, fumanta likvaĵo, pro kiu kelkaj ratoj fuĝis en la proksiman kanalon. Sube ĉe la ŝtuparo kuŝis surventre infaneto sur la tero kaj ploris, sed oni apenaŭ aŭdis tion pro la bruo, kiu ĉion supersonis, ĝi venis de la alia pordoireja flanko el tubista metiejo. La pordo de la metiejo estis malfermita, tri helpantoj staris en duoncirklo ĉirkaŭ iu aĵo, sur kiun ili batadis per marteloj. Granda plato de stanita lado, kiu pendis je muro, ĵetis palan lumon, kiu enpenetris inter du helpantoj kaj heligis la vizaĝojn kaj laborajn antaŭtukojn.
K. ĉion nur haste rigardis, li volis kiel eble plej rapide fini la aferon ĉi tie, nur la pentriston elesplori per kelkaj vortoj kaj tuj reiri en la bankon. Se li havos ĉi tie eĉ nur la plej etan sukceson, tio certe ankoraŭ havos bonan efikon al lia nuna laboro en la banko. En la tria etaĝo li devis moderigi sian paŝadon, li estis tute senspira, kaj la ŝtupoj kaj la etaĝoj estis supermezure altaj, kaj la pentristo laŭdire loĝas tute supre en subtegmentejo. La aero estis sufokiga, ne ekzistis ŝtupara kortego, la malvasta ŝtuparo sur ambaŭ flankoj estis enfermita de muroj, en kiuj nur tie kaj tie kaj preskaŭ tute supre estis enmetitaj etaj fenestroj. Ĝuste kiam K. iom haltis, kuris kelkaj knabinoj el loĝejo kaj rapidis kun ridado sur la ŝtuparo supren.
K. lante sekvis ilin, li atingis el la aro knabinon, kiu estis stumblinta kaj postrestinta malantaŭ la aliaj, kaj dum ili unu apud la alia grimpis pli supren, li demandis ŝin: „Ĉu ĉi tie loĝas pentristo Titorelli?“ La knabino, apenaŭ dektrijara, kun ĝibeto, puŝis lin post tio per kubuto kaj rigardis de la flanko supren al li. Nek ŝia juneco nek ŝia korpa manko povis malhelpi, ke ŝi estis jam tute fimorala.
Ŝi eĉ ne ridetis, sed serioze rigardis sinjoron K. akre kaj postuleme. K. kondutis, kvazaŭ li ne rimarkis ŝian fikonduton, kaj li demandis: „Ĉu vi konas la pentriston Titorelli?“
Ŝi kapjesis kaj demandis siaflanke: „Kion vi volas de li?“
Al K. ŝajnis avantaĝe, ankoraŭ rapide iom instruiĝi pri Titorelli: „Mi volas, ke li portretu min“, li diris.
„Ĉu portreti?“ ŝi demandis kaj supermezure malfermis la buŝon, facile batante permane al K., kvazaŭ li estus dirinta ion eksterordinare surprizan aŭ nelertan, kaj ŝi levis per ambaŭ manoj sian jam sen tio tre mallongan jupeton kaj kuris, tiom rapide, kiom ŝi povis, post la aliaj knabinoj, kies kriado jam malbone komprenebla perdiĝis en la alto. Ĉe la sekva turno de la ŝtuparo K. jam denove renkontis ĉiujn knabinojn. La ĝibulino evidente informis ilin de la intenco de K. kaj ili atendis lin. Ili staris je ambaŭ flankoj de la ŝtuparo, premiĝis al la muro, por ke K. oportune trairu inter ili, kaj glatigis permane siajn antaŭtuketojn. Ĉiuj vizaĝoj, tiel kiel tiu spalirformado, formis miksaĵon el infaneco kaj fieco. Supre je la pinto de la knabinoj, kiuj sin nun post K. ridante kuniĝis, estis la ĝibulino, kiu transprenis la gvidadon. K. dankis al ŝi, ke li trovis tuj la ĝustan voĵon. Li ja volis rekte plu grimpi, sed ŝi montris al li, ke li devas elekti branĉon de la ŝtuparo por atingi sinjoron Titorelli. La ŝtuparo, kiu kondukis al li, estis eksterordinare malvasta, tre longa, sen kurbiĝo, laŭ la tuta longo transvidebla kaj supre senpere finita antaŭ la pordo de Titorelli. Tiu pordo, rilate al la ŝtuparo relative hele prilumata per malgranda oblikve super ĝi enmetita supra lumfenestro, estis kunmetita el nefarbitaj bretoj, sur kiuj estis ruĝe pentrita la nomo Titorelli per larĝstria peniko. K. kun sia sekvantaro estis ankoraŭ apenaŭ en la mezo de la ŝtuparo, kiam supre, evidente instigita de la bruo el multaj paŝoj, la pordo estis iom malfermita kaĵ viro ŝajne vestita nur per noktoĉemizo, aperis en la malfermita pordospaceto. „Ho!“, li vokis, kiam li vidis alveni la aron, kaj malaperis. La ĝibulino manklakis pro ĝoĵo, kaj la ceteraj knabinoj urĝis post K. por peli lin pli rapide antaŭen.
Sed ili eĉ ankoraŭ ne alvenis supren, kiam la pentristo supre malfermŝiris la pordon tute kaj kun profunda kliniĝo invitis enpaŝi sinjoron K. Sed la knabinojn li male detenis, li volis enlasi eĉ ne iun el ili, kiom ajn forte ili petis lin kaj kiom ajn ili provis enpenetri, se do ne kun lia permeso, do almenaŭ kontraŭ lia volo. Nur la ĝibulino sukcesis tragliti sub lia etendita brako, sed la pentristo rapidege persekutis ŝin, kaptis ŝin ĉe la jupo, kirle turnis ŝin unufoje ĉirkaŭ si kaj demetis ŝin poste antaŭ la pordo ĉe la aliaj knabinoj, kiuj, dum la pentristo forlasis sian gardpostenon, tamen ne kuraĝis paŝi trans la sojlon. K. ne sciis kiel li devas prijuĝi la tuton, ĝi ja ŝajnis kvazaŭ la tuto okazas kun afabla konkordo. La knabinoj ĉe la pordo unu post alia etendis la kolojn supren, vokis diversajn ŝercajn vortojn al la pentristo, kiujn K. ne komprenis, kaj ankaŭ la pentristo ridis, dum la ĝibulino en lia brakumo preskaŭ flugis. Poste li fermis la pordon, kliniĝis ankoraŭfoje al K. kaj etendis manon al li kaj diris, sin prezentante: „Artpentristo Titorelli“.
K. montris al la pordo, post kiu la knabinoj flustris, kaj diris: „Vi ŝajne estas tre ŝatata en la domo.“
„Aĥ, tiuj grimaculinoj!“ diris la pentristo kaj provis vane fermbutoni sian noktĉemizon ĉe la kolo. Cetere li estis nudapieda kaj nur krome vestita per larĝa, flaveca linopantalono, kiu estis fiksita per rimeno, kies longa finaĵo pendis libere kaj batadis tien kaj tien. „Tiuj grimaculinoj estas vera ŝarĝo por mi“, li daŭrigis, dum li finis manipuli la noktoĉemizon, kies lastan butonon li ĝuste forŝiris. Li alportis fotelon kaj devigis sidiĝi sinjoron K. „Iun el ili mi foje pentris – hodiaŭ ŝi eĉ ne ĉeestas – kaj de tiam ili ĉiuj persekutas min. Kiam mi estas mem ĉi tie, ili envenas nur, se mi permesas tion, sed, kiam mi foje forestas, tiam estas ĉiam almenaŭ iu el ili ĉi tie. Ili farigis ŝlosilon de mia pordo, kiun ili pruntedonas inter si. Oni apenaŭ povas imagi, kiel molesta tio estas. Ekzemple mi iras hejmen kun damo, kiun mi pentru, mi malfermas la pordon per mia ŝlosilo kaj trovas ekzemple la ĝibulinon tie ĉe mia malgranda tablo, dum ŝi kolorigas per peniko siajn lipojn ruĝaj, dum ŝiaj malgrandaj fratinoj, kiujn ŝi devas kvazaŭ guverni, ĉirkaŭvagadas kaj malpurigas la ĉambron en ĉiuj anguloj.
Aŭ mi revenas, kiel okazis al mi nur hieraŭ, malfrue vespere hejmen – pardonu al mi kun konsidero pri tio la staton kaj la malordon en mia ĉambro – do mi revenas malfrue vespere hejmen kaj volas enlitiĝi, jen io pinĉas gambon de mi, mi rigardas sub la liton kaj eltiras denove tian estaĵon. Kial ili tiom urĝas min, mi ne scias, ke mi ne provas logi ilin al mi, vi certe ĵus rimarkis. Kompreneble mi estas tiel ĝenata ankaŭ pri mia laboro. Se oni ne estus disponiginta tiun ĉi atelieron senkoste al mi, mi delonge estus transloĝinta.“
Ĝuste vokis malantaŭ la pordo voĉeto, delikate kaj timeme: „Titorelli, ĉu ni rajtas jam enveni?“
„Ne“, respondis la pentristo.
„Ankaŭ ne mi sole?“ iu demandis denove.“
„Ankaŭ ne vi“, diris la pentristo kaj iris al la pordo kaj fermriglis ĝin.
K. intertempe ĉirkaŭrigardis en la ĉambro, li neniam mem ekpensus, ke oni povus nomi tiun aĉan etan ĉambron ateliero. Pli ol du longajn paŝojn laŭlonge kaj transverse oni apenaŭ povis paŝi tie. Ĉio, la planko, la vandoj kaj la plafono estis el ligno, inter la traboj oni vidis malvastajn fendetojn. Transe de K. apud vando staris la lito, kiu estis tro ŝarĝita per diverskoloraj litaĵoj. En la mezo de la ĉambro sur stablo estis bildo kovrita de ĉemizo, kies manikoj svingopendis ĝis la planko.
Malantaŭ K. estis la fenestro, tra kiu oni pro la nebulo apenaŭ povis vidi pli malproksime ol trans la neĝe kovritan tegmenton de la najbara domo.
La turnado de la ŝlosilo en la seruro memoris sinjoron K. pri tio, ke li intencis baldaŭ foriri. Tial li tiris la leteron de la fabrikisto elpoŝe, transdonis ĝin al la pentristo kaj diris: „Tiu sinjoro, via konato, sciigis min pri vi, laŭ lia konsilo mi venis al vi.“
La pentristo supraĵe tralegis la leteron kaj ĵetis ĝin sur la liton. Se la fabrikisto ne estus parolinta tute definitive pri sia konatoTitorelli, pri povrulo, kiu dependas de almozoj, oni tiumomente efektive povis pensi, ke Titorelli ne konas la fabrikiston aŭ almenaŭ ne povas memori lin. Krome demandis nun la pentristo: „Ĉu vi volas aĉeti bildojn aŭ mem pentrigi vin?“ K. rigardis mirigite la pentriston. Kio fakte legeblas en la letero? K. rigardis kiel memkomprenebla, ke la fabrikisto informis la pentriston pri tio, ke K.celis informi sin pri nenio alia krom pri sia proceso. Li kuris tro rapide kaj tro senpripensite tien! Sed li devis nun iel respondi al la pentristo kaj diris kun rigardo al la stablo: „Vi ĝuste laboras je bildo, ĉu?“
„Jes“, diris la pentristo kaj ĵetis la ĉemizon, kiu pendis super la stablon, kiel la leteron, sur la liton. „Ĝi estas portreto. Sukcesa laboro, sed ankoraŭ ne preta tute.“
La hazardo favoris sinjoron K. paroli pri la juĝejo, la eblo paroli pri la juĝejo estis kvazaŭ ofertata al li, ĉar ĝi evidente estis la portreto de juĝisto. Cetere ĝi estis okulfrape simila al la bildo en la laborĉambro de la advokato. Kvankam temis ĉi tie pri tute alia juĝisto, jen dika viro kun nigra, tufa plena barbo, kiu flanke atingis supren ĝis la vangoj. Krome tiu bildo estis olepentraĵo, sed tiu ĉi estis malforte paŝtelkolore neklare metita. Sed ĉio cetera estis simila, ĉar ankaŭ ĉi tie la juĝisto ĝuste volis levi sin minace de sia tronseĝo, kies brakojn li firmtenis. Ke tio estas ja juĝisto, K. tuj intencis diri, sed provizore ankoraŭ retenis sin kaj proksimiĝis al la bildo, kvazaŭ li volus studi ties detalojn. Grandan figuron, kiu staris en la mezo de la dorsa apogilo de la tronfotelo, li ne povis klarigi al si kaj demandis la pentriston pri ĝi.
„Ĝi bezonos ankoraŭ iom da prilaboro“, respondis la pentristo, alportis de eta tablo paŝtelkrajonon kaj faris kelkajn streketojn ĉe la randoj de la figuro sen fari ĝin per tio pli konturita por K. „Tio estas la justeco“,diris fine la pentristo.
„Nun mi jam ekkonas ĝin“, diris K., „jen la bendo ĉirkaŭ la okuloj kaj jen la pezilo. Sed ja estas flugiloj ĉe la kalkanoj kaj ĝi ja kuras, ĉu ne?“
„Jes“, diris la pentristo, „mi devis pentri ĝin tiel laŭ la komisio, fakte ĝi estas la Justeco kaj la Venkodiino kune.“
„Tio ne estas bona ligo“, diris K. ridetante, „la Justeco devas stari trankvile, alikaze ŝanceliĝas la pezilo“, diris K. kun rideto, kaj ne eblos justa juĝo.“
„Mi obeas pri tio mian komisiiston“, diris la pentristo.
„Jes, certe“, diris K., kiu neniun volis ofendi per sia rimarko. „Vi pentris la figuron tiel, kiel ĝi efektive staras sur la tronfotelo.“
„Ne“, diris la pentristo, „mi vidis nek la figuron nek la tronfotelon, ĉio ĉi estas eltrovaĵo, sed estis dirite al mi, kion mi devas pentri.“
„Kiel?“ demandis K., li kondutis intence kvazaŭ li ne tute komprenas la pentriston. „Li ja estas juĝisto, kiu sidas sur la juĝista seĝo?“
„Jes“, diris la pentristo, „sed li ne estas alta juĝisto kaj neniam sidis sur tia tronfotelo.“
„Kaj tamen li pentrigas sin en tia solena sinteno, ĉu? Li sidas ja kiel juĝeja prezidanto“.
„Jes, vantaj estas la sinjoroj“, diris la pentristo. „Sed ili havas ja la permeson de pli alta instanco sin pentrigi tiel.
Al ĉiu estas precize preskribita, kiel li rajtas pentrigi sin.
Bedaŭrinde ĝuste laŭ tiu bildo oni ne povas prijuĝi la detalojn de la juĝista vesto kaj de la sidilo, la paŝtelaj koloroj por tiaj prezentoj ne taŭgas.“
„Jes“, diris K., „estas strange, ke ĝi estas pentrita paŝtelkolore.“
„La juĝisto deziras ĝin tiel“, diris la pentristo, „ĝi estas farita por damo.“ La vidaĵo de la bildo ŝajne instigis lian laboremon, li ruligis la manikojn supren, manprenis kelkajn krajonojn, kaj K. observis, kiel sub la zigzagantaj pintoj de la krajonoj poste formiĝis kape de la juĝisto ruĝeca ombro, kiu aŭreole al la rando de la bildo foriĝis.
Iom post iom la ludo de tiu ombro ĉirkaŭis la kapon kiel ornamo aŭ alta distingo. Sed ĉirkaŭ la figuro de la justeco regis plu helo, escepte de apenaŭ rimarkebla nuanco. En tiu heleco la figuro ŝajne precipe ŝoviĝis antaŭen, ĝi apenaŭ plu memoris pri la diino de la justeco, sed ankaŭ ne pri tiu de la venko, ĝi nun kontraŭe aspektis tute kiel la diino de la ĉaso. La laboraĵo de la pentristo altiris sinjoron K. pli ol li volis; sed fine li tamen riproĉis sin, ke li estis jam tiom longe ĉi tie kaj esence ankoraŭ nenion faris por la propra afero. „Kiel nomiĝas tiu juĝisto?“ li demandis subite.
„Tion mi ne rajtas diri“, respondis la pentristo, li jam kliniĝis profunde sur la bildon kaj evidente neglektis sian gaston, kiun li ja ĝuste ankoraŭ tiom respektoplene akceptis. K. trovis lin kaprica kaj ĉagreniĝis pri tio, ĉar li perdis tiel tempon. „Ĉu vi eble estas konfidindulo de la juĝeĵo?“ li demandis. Tuj la pentristo metis la krajonojn flanken, frotigis reciproke siajn fingrojn kaj ridetis al K.
„Nu, tuj rekte parolu la veron“, li diris, „vi volas ekscii ion pri la juĝejo kiel ĝi ja ankaŭ legeblas en via rekomenda letero,kaj vi parolis unue pri miaj bildoj por gajni min.
Sed mi ne ĉagreniĝas pri tio, vi ja ne povis scii, ke tio en mia kazo estas vana. Ho, bonvolu!“ li diris akre rifuze, kiam K. volis obĵeti ion. Kaj li daŭrigis: „Cetere, vi tute pravas pri via rimarko, mi estas fidindulo de la juĝejo.“ Li paŭzetis, kvazaŭ li volus lasi tempon al K. akcepti tiun fakton. Oni aŭskultis tiumomente denove la knabinojn post la pordo. Ili urĝis sin verŝajne al la ŝlosiltruo, eble oni povus rigardi ankaŭ tra la fendetoj en la ĉambron. K. ne provis iel senkulpigi sin, ĉar li ne volis deturni lin, sed certe li ne volis, ke la pentristo tro orgojlos kaj tiel kvazaŭ fariĝos neatingebla, li demandis tial: „Ĉu tio estas oficiale agnoskata ofico?“
„Ne“, diris la pentristo mallonge, kvazaŭ per tio lia plia parolo estus sufokita. Sed K. ne volis, ke li eksilentu kaj diris: „Nu, ofte tiaj nerekonataj oficoj estas pli influaj ol la agnoskataj.“
„Ĝuste tiel estas en mia kazo“, diris la pentristo kaj kapjesis kun kuntirita frunto. „Mi parolis hieraŭ kun la fabrikisto pri via kazo, li demandis min, ĉu mi volas helpi al vi, kaj mi respondis, ke la viro ja foje povus viziti min, kaj nun mi ĝojas tiel baldaŭ vidi vin ĉi tie. La afero ŝajne ja tre afliktas vin, pri kio mi kompreneble tute ne miras. Ĉu vi bonvolas unue demeti vian mantelon“ Kvankam K. intencis restadi tie nur tute mallongan tempon, la invito de la pentristo estis tamen tre bonvena al li. La aero en la ĉambro fariĝis iom post iom premanta al li, jam ofte li rigardis mirigite al malgranda, sendube ne hejtita fera forno en angulo, la sufokeco en la ĉambro estis neklarigebla. Dum li demetis la mantelon kaj ankoraŭ malfermbutonumis la ĵaketon, diris la pentristo, sin senkulpigante: „Mi bezonas varmon. Estas ĉi tie ja tre agrable, ĉu ne? La ĉambro tiurilate estas tre favore situanta.“
K. diris nenion pri tio, sed fakte ne estis la varmo, kiu malbonfartigis lin, sed multe pli la obtuza, la spiradon preskaŭ malhelpanta aero, la ĉambro verŝajne jam delonge ne estis aerumita. La malagrableco plifortiĝis por K. per tio, ke la pentristo ofertis al li sidiĝi sur la liton, dum li mem sidiĝis sur la solan sidlokon de la ĉambro antaŭ la stablo. Krome la pentristo ŝajne miskomprenis, kial K. restis nur ĉe la litorando, li petis, ke K. lokigu sin oportune, kaj li iris, kiam K. hezitis, mem al li kaj urĝis lin profunde sur la litaĵojn kaj la remburaĵon. Poste li reiris al sia fotelo kaj metis fine la unuan seriozan demandon, kiu forgesigis al K. ĉion alian. „Ĉu vi estas senkulpa?“ li demandis.
„Jes“, diris K. La respondado de tiu demando fakte ĝojigis lin, speciale tial, ĉar ĝi okazis fronte de privata persono, do sen ĉiu respondeco. Ankoraŭ neniu demandis lin tiel rekte. Por elgustumi tiun ĝojon li ankoraŭ aldonis: „Mi estas tute senkulpa.“
„Tiel do“, diris la pentristo, klinis la kapon kaj ŝajne ekpensis. Subite li levis la kapon kaj diris: „Se vi estas senkulpa, tiukaze la afero estas ja tre simpla.“ La rigardo de K. seniluziiĝis, tiu laŭdira fidindulo de la juĝejo parolas kiel nescianta infano. „Mia senkulpeco ne simpligas la aferon“, diris K. Li devis rideti spite al ĉio ĉi, kaj li lante kapneis. Ĝi dependas de multaj detaletoj, en kiuj perdiĝas la juĝejo. Sed fine ĝi konkludas el io, kie origine estis tute nenio, grandan kulpon.“
„Jes ja, certe“ diris la pentristo, kvazaŭ K. nenecese ĝenas lian pensadon. „Sed vi estas ja senkulpa, ĉu?“
„Nu jes“, diris K.
„Tio estas la ĉefa afero“, diris la pentristo. Li ne estis influebla per kontraŭargumentoj, nur ne estis tute klare spite al ties deciditeco, ĉu li pro konvinko aŭ nur pro enuo parolas tiel. K. unue volis konstati tion kaj diris tial: „Vi konas ja la juĝejon certe multe pli bone ol mi, mi ne scias multe pli ol tio, kion mi aŭdis pri tio, cetere de tute diversaj personoj. Pri tio ĉiuj unuecas, ke petolaj akuzoj ne okazadas, kaj ke la juĝejo, se ĝi foje akuzas iun, estas firme konvinkita pri la kulpo de la akuzito kaj nur malfacile deturneblas de tiu konvinko.“
„Malfacile, ĉu?“ demandis la pentristo kaj kvazaŭ ĵetis manon alten. „Neniam la juĝejo deturneblas de ĝi. Se mi pentrus ĉi tie ĉiujn jugistojn apude sur unu tolaĵo kaj vi defendus vin antaŭ tiu tolaĵo, vi pli sukcesus ol antaŭ tiu efektiva juĝejo.“
„Jes“, diris K. por si mem kaj forgesis, ke li volis nur elespori la pentriston.
Denove knabino komencis demandi post la pordo:
„Titorelli, ĉu li baldaŭ foriros, ĉu ne?“
„Silentu!“ vokis la pentristo al la pordo, „ĉu vi ne vidas, ke mi interparolas kun la sinjoro?“ Sed la knabino per tio ne kontentiĝis, sed demandis: „Ĉu vi pentros lin?“ Kaj kiam la pentristo ne respondis, ŝi diris ankoraŭ: „Bonvolu ne pentri lin, tian malbelan homon.“ Pelmelo de nekompreneblaj konsentaj vokoj sekvis. La pentristo saltis al la pordo, malfermis ĝin iomete – oni vidis la petante falditajn manojn de la knabinoj – kaj diris: „Se vi ne kvietos, mi ĵetos vin sur la ŝtuparo malsupren. Sidiĝu ĉi tie sur la ŝtupojn kaj kondutu trankvile.“ Verŝajne ili ne obeis tuj, tiel, ke li devis komandi: „Ek, sur la ŝtupojn!“
Nur poste ekestis kvieto.
„Pardonu“, diris la pentristo, kiam li revenis al K. Sinjoro K. apenaŭ turniĝis al la pordo, li tute translasis tion al la pentristo, ĉu kaj kiel li protektos lin. Li ankaŭ nun apenaŭ moviĝis, kiam la pentristo kliniĝis al li por ke oni ne aŭdu lin ekstere kaj flustris al li orelen: „Ankaŭ tiuj knabinoj apartenas al la juĝejo.“
„Kiel?“ demandis K., deflankigis la kapon kaj rigardis la pentriston. Sed tiu sidiĝis denove sur sian fotelon kaj diris duone ŝerce, duone klarige: „Apartenas ja ĉio al la juĝejo.“
„Tion mi ankoraŭ ne rimarkis“, diris K. koncize, la ĝenerala rimarko de la pentristo prenis de la sciigo pri la knabinoj ĉion trankviligan. Tamen K. rigardis dum certa tempo al la pordo, malantaŭ kiu la knabinoj nun sidis kviete sur la ŝtupoj. Nur unu el ili estis ŝovinta pajlotigon tra fendeto inter la traboj kaj kondukis ĝin lante supren kaj malsupren.
„Vi ŝajne ankoraŭ ne havas superrigardon pri la juĝejo“, diris la pentristo, li vaste estis etendinta la gambojn kaj klakis nur per la piedpintoj sur la plankon. „Sed tial, ĉar vi estas senkulpa, vi ankaŭ ne bezonos la superrigardon. Sole mi tiros vin el tio.“
„Kiel vi volas fari tion?“ demandis K. „Ĉar vi antaŭ mallonga tempo mem diris, ke la juĝejo tute ne estas alirebla por pruvkaŭzoj.“
„Nealirebla por pruvkazoj, kiujn oni prezentas antaŭ la tribunalo“, diris la pentristo kaj levis montrofingron, kvazaŭ K. delikatan diferencon ne rimarkis.
„Sed alie la afero statas, se oni provas tiurilate ion malantaŭ la publika tribunalo, do en la interkonsiliĝaj ĉambroj, en la koridoroj aŭ ekzemple ankaŭ ĉi tie, en la ateliero.“ Kion diris la pentristo nun, jam ŝajnis ne plu tiom nekredebla al K., ĝi male montris grandan akordon kun tio, kion K. aŭdis ankaŭ de aliaj homoj. Ja, ĝi estis eĉ tre esperiga. Ĉu la juĝistoj per personaj rilatoj efektive estas tiel facile gvideblaj, kiel la advokato rakontis tion?
Tiukaze estus la rilatoj de la pentristo kun la vantaj juĝistoj precipe gravaj, kaj ĉiukaze neniel subtakseblaj.
Tiukaze la pentristo tre bone enviciĝus en la rondon de helpantoj, kiujn K. iom post iom kolektiĝis ĉirkaŭ si. Oni iam laŭdis en la banko lian organizotalenton, nun, kiam li estis tute reĵetita al si mem, montriĝis bona okazo elprovi ĝin ĝis la ekstremo. La pentristo observis la efikon, kiun faris lia klarigo al K., kaj diris poste kun certa timemo:
„Ĉu tio ne frapas vian atenton, ke mi parolas preskaŭ kiel juristo? Jen la seninterrompa kontakto al la sinjoroj de la juĝejo, kiu tiom influas min. Mi kompreneble havas multe da gajno el tio, sed la artista svingo parte perdiĝas pro tio.“
„Kiel vi unuafoje kontaktiĝis kun la juĝistoj?“ demandis K., li volis unue gajni la konfidon de la pentristo antaŭ ol li kvazaŭ ekuzus ties servojn.
„Tio estis tre simpla“, diris la pentristo, „mi heredis tiun pozicion. Jam mia patro estis juĝeja pentristo. Tio estas pozicio, kiu ĉiam herediĝas. Por tio oni ne celas uzi novajn homojn. Por la pentrado de la diversaj oficistaj gradoj fakte estas metitaj tiom da diversaj, multoblaj kaj antaŭ ĉio sekretaj reguloj, ke ili tute ne konatiĝas ekstere de difinitaj familoj. Tie en la tirkesto mi havas ekzemple la notojn de mia patro, kiujn mi montras al neniu. Sed nur tiu, kiu scias ilin, estas kapabla pentri juĝistojn. Sed eĉ, se mi perdus ilin, restus al mi ankoraŭ tiom da reguloj, kiujn mi portas sole enkape, ke neniu povus kontesti mian pozicion. Ĉiu juĝisto volas esti desegnita tiel kiel la malnovaj, grandaj juĝistoj estis pentritaj, kaj tion povas fari nur mi.“
„Tio estas enviinda“, diris K., kiu pensis pri sia ofico en la banko.
„Via pozicio do estas neskuebla, ĉu?“
„Jes, neskuebla“, diris la pentristo kaj levis fiere la ŝultrojn. „Tial mi ankaŭ povas kuraĝi ĉeokaze helpi al kompatinda viro, kiu havas proceson.“
„Kaj kiel vi faras tion?“ demandis K., kvazaŭ tiu ne estus li, kiun la pentristo ĵus nomis kompatinda viro. Sed la pentristo ne lasis deflankigi sin, sed diris: „En via kazo, ĉar vi estas tute senkulpa, mi ekzemple entreprenus la sekvan.“
La ripetita mencio de lia senkulpo jam fariĝis molesta al K. Al li ŝajnis de tempo al tempo kvazaŭ la pentristo per tiaj rimarkoj faras favoran eliron el tiu proceso antaŭkondiĉo de sia helpo, kiu per tio kompreneble kunfalus per si mem. Spite al tiu dubo K. tamen devigis sin kaj ne interrrompis la pentriston. Li ne volis rezigni pri la helpo de la pentristo, pri tio li decidiĝis, krome tiu helpo ŝajnis al li neniel pli dubinda ol tiu de la advokato.
K. eĉ tre preferis ĝin al tiu, ĉar ĝi estis ofertita pli intuicie kaj pli malkaŝe.
La pentristo tiris sian fotelon pli proksime al la lito kaj daŭrigis paroli kun retenita voĉo: „Mi forgesis demandi vin unue, kian liberigon vi deziras. Estas tri ebloj, do la efektiva liberigo, la laŭŝajna liberigo kaj la proceshezitigo.
La efektiva liberigo estas kompreneble la plej bona, sed mi ne havas eĉ la plej etan influon pri tia speco de solvo.
Laŭ mia opinio ekzistas tute neniu unuopa persono, kiu havas influon pri la efektiva liberigo. En tiu kazo decidas verŝajne nur la senkulpo de la akuzito. Ĉar vi estas senkulpa, efektive eblus, ke vi fidu eksplicite nur pri via senkulpo. Tiukaze vi bezonos nek min nek iun alian helpon.“
Tiu ordigita klarigo komence unue perpleksigis sinjoron K., sed poste li diris same tiel mallaŭte kiel la pentristo:
„Mi pensas, ke vi kontraŭdiras vin.“
„Kaj kiel do?“ demandis senpacience la pentristo kaj ridetante apogis sin malantaŭen. Tiu rideto vekis en K. la senton, kvazaŭ li nun komencus malkovri kontraŭdirojn ne en la vortoj de la pentristo, sed en la proceduro de la proceso mem. Tamen li ne retroevitis kaj diris: „Pli frue vi rimarkis, ke la juĝejo por pruvoj ne estas alirebla, pli poste vi limigis tion je la publika tribunalo, kaj nun vi diris eĉ, ke la senkulpulo antaŭ la tribunalo ne bezonas helpon. Tio estas jam kontraŭdiro. Sed krome vi diris pli frue, ke oni povas influi la jugistojn kiel personojn, sed nun vi kontestas, ke la efektiva liberigo, kiel vi nomas tion, kiam ajn atingeblas per persona influo de juĝisto. Jen la dua kontraŭdiro.“
„Tiuj kontraŭdiroj facile klarigeblas“, diris la pentristo.
„La parolo temas tiurilate pri du diversaj aferoj, pri tio, kio legeblas en la leĝo, kaj pri tio, kion mi spertis persone, tion vi ne rajtas interŝanĝi erare. En la leĝo, sed mi ne legis tion, legeblas kompreneble, ke la senkulpulo estu liberigata, sed ne legeblas tie, ke la juĝisto estas influebla.
Sed mi spertis ĝuste la malon pri tio. Mi ne scias ion pri efektiva liberigo, sed certe pri multaj influoj.
Kompreneble eblas, ke en ĉiuj kazoj konataj al mi, neniu senkulpo ekzistis. Sed ĉu tio ne estas neverŝajna? En tiom da kazoj eĉ ne unu senkulpulo, ĉu? Jam kiel infano mi aŭskultis tre atente mian patron, kiam li parolis hejme pri procesoj, ankaŭ la juĝistoj, kiuj frekventis lin en ties ateliero, rakontis pri la juĝejo, en niaj rondoj oni parolas ja eĉ pri nenio alia; tuj, kiam mi ricevis la eblon iri mem al la juĝejo, mi ĉiam uzis la okazojn, sennombreble multajn procesojn mi aŭskultis en gravaj stadioj kaj, dum tio, kiam ili estis videblaj, observis, kaj – mi devas koncedi tion – eĉ ne unu efektivan liberigon mi travivis.“
„Do, eĉ ne ununuran malkondamnon“, diris K. tiel, kvazaŭ li parolus al si mem kaj al siaj esperoj. „Nu, tio konfirmas pri la juĝejo tion, kion mi jam opinias pri ĝi. Ĝi do ankaŭ de tiu flanko estas sensenca. Ununura ekzekutisto povus anstataŭi la tutan juĝejon.“
„Vi ne ĝeneraligu“, diris la pentristo malkontente, „mi parolis ja nur pri miaj spertoj.“
„Tio ja sufiĉas“, diris K. „Aŭ ĉu vi aŭdis pri malkondamnoj el pli fruaj tempoj?“
„Tiaj malkondamnoj“, respondis la pentristo, „laŭdire efektive okazis. Estas nur tre malfacile konstati tion. La finaj decidoj de la tribunalo ne estas publikataj, ili eĉ ne alireblas por la juĝistoj, sekve pri malnovaj juĝejaj kazoj konserviĝis nur legendoj. Tiuj eĉ plimulte entenas efektivajn liberigojn, oni povas fidi pri tio, sed pruveblaj ili ne estas. Tamen oni ne neglektu ilin tute, parton de vero ili entenas ja certe. Krome ili estas tre belaj, mi mem pentris kelkajn bildojn, kiuj enhavas tiajn legendojn.“
„Nur legendoj ne ŝanĝas mian opinion“, diris K., helpe de tiuj legendoj oni certe ne povas defendi sin antaŭ la tribunalo.“
La pentristo ridis. „Ne, tion oni ne povas“, li diris.
„Tiukaze do estas sensence paroli pri tio“, diris K. Li volis provizore akcepti ĉiujn opiniojn de la pentristo, eĉ, se li konsideris ilin malverŝajnaj kaj ili kontraŭdiris al aliaj raportoj. Li tiumomente ne havis la tempon, kontroli ĉion, kion diris la pentristo, ĉu ĝi veras ĉu ne, aŭ eĉ rifuti tion, la plej ebla estus jam atingita, se li povus decidigi la pentriston iel helpi al li, eĉ se nur en nedecida maniero.
Tial li diris: „Ni do preteriru la efektivan liberigon, sed vi ankoraŭ menciis du aliajn eblojn.“
„La laŭŝajnan liberigon kaj la proceshezitigon. Sole pri tiuj povas temi“, diris la pentristo.
„Sed, ĉu vi ne volas, antaŭ ol ni parolos pri tio, demeti vian ĵaketon?“ Estas certe tro varme por vi.“
„Jes“, diris K., kiu ĝis tiam atentis pri nenio alia ol pri tio, kion diris la pentristo, sed kiu nun, ĵus memorigita pri la varmego, forte ekŝvitis sur la frunto.
„Estas preskaŭ neelteneble.“ La pentristo kapjesis, kvazaŭ li tute komprenus la malbonfarton de K.
„Ĉu oni ne povus malfermi la fenestron?“ demandis K.
„Ne“, diris la pentristo, „ĝi estas nur firme enmetita vitrotabulo, oni ne povas malfermi ĝin.“ Nun K. ekkonis, ke li dum la tuta tempo esperis, ke la pentristo aŭ li iros subite al la fenestro kaj malfermŝiros ĝin. Li estis antaŭpreparita enspiri eĉ la nebulon kun malfermita buŝo. La sento, ke li tie estis tute barita de la aero, kaŭzis kapturnojn en li. Li softe batis permane sur la litkovrilon apud si kaj diris kun malforta voĉo: „Tio estas ja maloportuna kaj malsaniga.“
„Ho,ne“, diris la pentristo, defendante sian fenestron, „tial, ĉar ĝi ne malfermigeblas, ĉi tie la aero, kvankam estas nur simpla vitrotabulo, estas pli bone retenata ol per duobla fenestro. Sed, se mi volas aerumi, kio ne tre necesas, ĉar tra ĉiuj bretofendoj enpenetras ĉie aero, mi povas malfermi unu el miaj pordoj aŭ eĉ ambaŭ pordojn.“
K., per tiu klarigo iom konsolite, ĉirkaŭrigardis por trovi la duan pordon. La pentristo rimarkis tion kaj diris: „Ĝi estas malantaŭ vi, mi devis meti la liton antaŭ ĝin.“
Nur nun K. vidis la pordeton en la vando. „Estas ja ĉi tie ĉio tro malgranda por ateliero“, diris la pentristo, kvazaŭ li volus rifuzi riproĉon de K. jam antaŭe. „Mi devis aranĝi ĉion ĉi tie tiel bone, kiel eblas. La lito antaŭ la pordo staras kompreneble sur tre malbona loko. La juĝisto, por ekzemplo, tiu, kiun mi ĵus pentras, envenas ĉiam tra la pordo ĉe la lito, kaj mi donis la pordoŝlosilon al li, por ke li povu atendi min en la ateliero ankaŭ tiukaze, se mi ne estas hejme. Sed kutime li venas frumatene, dum mi ankoraŭ dormas. Tio kompreneble ŝiras min el la plej profunda dormo, se apud la lito malfermiĝas la pordo. Vi perdus ĉiun respekton pri la juĝistoj, se vi aŭdus la sakrojn, per kiuj mi akceptas lin, kiam li matene grimpas trans mian liton. Mi certe povus forpreni la ŝlosilon de li, sed tiel ĝi fariĝus nur des pli ĉagrenige. Oni povas rompi ĉi tie kun la plej eta peno ĉiujn pordojn el la hinĝoj.“
Dum tiu tuta parolo K. pripensis, ĉu li demetu la ĵaketon, sed li fine konvinkiĝis, ke tiukaze, se li ne faros tion, li ne kapablus restadi pli longe ĉi tie, tial li demetis la mantelon sur genuon, por povi revesti sin per ĝi, kiam la interparolado estos finita. Apenaŭ li demetis la mantelon, vokis iu el la knabinoj: „Li jam demetis la mantelon!“ kaj oni aŭdis, kiel ĉiuj premiĝis al la fendetoj por vidi la scenaron mem.
„La knabinoj ja supozas, ke mi pentros vin. Kaj, ke vi tial senvestas vin.“
„Tiel do“, diris K., nur malmulte gajigita, ĉar li ne sentis sin multe pli bone ol pli frue, kvankam li nun sidis en ĉemizo tie. Preskaŭ grumble li demandis: „Kiel nomiĝis la du aliaj ebloj?“ Li jam denove forgesis la esprimojn.
„La laŭŝajna liberigo kaj la procesa hezitigo“, diris la pentristo. „Estas afero via, kiun vi elektos. Ambaŭ aferoj per mia helpo atingeblos, kompreneble ne sen peno, la diferenco tiurilate estas, ke la laŭŝajna liberigo postulas certatempan koncentriĝon, sed ke la hezitigo postulas multe malpli da peno, sed tamen daŭrantan. Unue do la laŭŝajna liberigo. Se vi deziras tiun, mi skribos sur paperfolion konfirmon de via senkulpo. La teksto de tia konfirmo estas heredaĵo de mia patro kaj tute ne atakebla. Kun tia konfirmo mi rondiros nun al la juĝistoj konataj al mi. Mi do komencos per tio, ke mi antaŭmetos al la juĝisto, kiun mi pentros aktuale, hodiaŭ vespere dum la kunsido la konfirmon, mi klarigos al li, ke vi estas senkulpa, kaj mi garantios vian senkulpon. Sed tio ne estas nur supraĵa, sed efektiva deviga garantiaĵo.“ En la rigardoj de la pentristo videblis riproĉo, ke K. volas ŝarĝi lin per tia garantio.
„Tio estus ja tre afabla“, diris K.“ „Kaj la juĝisto fidus al vi kaj tamen ne enliberigus min, ĉu?“
„Kiel mi jam diris“, respondis la pentristo. „Cetere tio certe ne estas sekurigita, ke ĉiu fidos al mi, kelkaj juĝistoj por ekzemplo postulos, ke mi kondukos vin mem al li.
Tiukaze vi do devus unufoje kunveni. Tamen en tia kazo la afero estas jam gajnita je duono, speciale tial, ĉar en tiu kazo mi kompreneble antaŭe detale instruus vin, kiel vi devos konduti ĉe la koncernata juĝisto. Pli terure estas ĉe juĝistoj, kiuj min – ankaŭ tio okazos – jam antaŭe rifuzos. Pri tiuj ni devos rezigni, kvankam mi certe plurfoje provos konvinki ilin, sed ni estas ankaŭ rajtigitaj pri tio, ĉar unuopaj juĝistoj en tiu kazo ne povos esti decidaj. Se mi tiam havos sur tiu konfirmo sufiĉan kvanton da subskriboj de la juĝistoj, mi iros kun tiu konfirmo al tiu jugisto, kiu aktuale gvidos vian proceson.
Eble mi ricevos ankaŭ lian subskribon, tiukaze evoluiĝos ĉio ankoraŭ iom pli rapide ol alikaze. Ĝenerale tiukaze tute ne plu estos multaj malhelpaĵoj, tiam estos por la akuzito la tempo de la plej granda optimismo. Estas strange, sed vere, la homoj en tiu tempo estas pli optimismaj ol post la liberigo. Granda peno tiam ne plu necesos. La juĝisto posedas pere de la konfirmo la garantiaĵon de konsiderinda kvanto da juĝistoj kaj tial senaflikte povos liberigi vin, sed tamen nur post plenumo de diversaj formalaĵoj, kaj sendube li tiukaze faros tion plaĉe al mi kaj al aliaj konatoj. Vi do rajtos elpaŝi de la juĝejo kaj estos libera.“
„Tiukaze mi do estos libera“, diris K. heziteme.
„Jes, sed nur laŭŝajne“, diris la pentristo, „aŭ pli bone dirate dum certa tempo libera. La plej subrangaj juĝistoj, al kiuj apartenas miaj konatoj, ne havas la rajton, por diri tion tiel, tute liberigi iun, tiun rajton havas nur la plej supra, por vi, por mi kaj por ni ĉiuj tute neatingebla juĝistaro. Kiel la afero ĉe ili statas, ni ne scias, kaj cetere ni ankaŭ ne volas scii. La grandan rajton liberigi de la akuzo ne havas do niaj juĝistoj, sed certe ili havas la rajton deigi iun de akuzo. Tio estas, se vi estos tiel liberigita, vi estos dum certa tempo deigita de la akuzo, sed ĝi ŝvebos plu super vi kaj povos, tuj, se venos la pli supra ordono, ekefiki. Ĉar mi havas tre bonajn kontaktojn al la juĝejo, mi povas diri al vi ankaŭ, kiel montriĝas tute oficiale la diferencoj de la efektiva kaj la laŭŝajna liberigoj en la regularoj por la juĝejaj kancelieroj. Ĉe efektiva liberigo la procesaktujoj estu tute formetitaj, ili foriĝos tute el la procedo, ne nur la akuzo, eĉ la proceso kaj eĉ la liberiga skribo estos neniigitaj, ĉio estos neniigita. Alie statas la afero ĉe laŭŝajna liberigo. La dokumentoj kvazaŭ ne ŝanĝiĝas, okazis fakte aldone nur tio, ke la dokumentoj estas plivastigitaj per la konfirmo de la senkulpo, pri la liberigo kaj pri la kaŭzigo de la liberigo. Sed cetere la dokumentoj restos en la proceduro, ili estos, kiel postulas tion la seninterrompita interŝanĝo de la juĝejaj kancelarioj, plu senditaj al la pli altaj instancoj, ili revenos de tie al la pli malsupraj kaj pendolas tiel kun plimalpli grandaj svingoj, kun pli-malpli grandaj interrompiĝoj supren kaj malsupren. Tiuj vojoj estas nekalkuleblaj. De ekstere rigardate povas ekesti ĉeokaze la impreso, ke ĉio delonge estas forgesita, la dokumentoj perditaj kaj la liberigo perfekta. Iniciito ne fidos tion. Ne perdiĝas dokumentoj, ne estas forgesado fare de la juĝejo.
Iutage – neniu atendis tion – iu juĝisto pli atenteme reprenos la dokumentojn manen, li ekkonos, ke en tiu kazo la akuzo ankoraŭ estas aktiva, kaj ordonos tuj la arestigon. Mi supozis en tiu ĉi kazo, ke inter la ŝajna liberigo kaj la nova arestigo pasos longa tempo, tio eblas, kaj mi scias ion pri tiaj kazoj, sed same tiel bone eblas, ke la liberigito venos al hejme de la juĝejo kaj tie jam atendas komisiitoj por denove aresti lin. Tiam kompreneble la libera vivo estos finita.“
„Kaj la proceso komenciĝos denove, ĉu?“ demandis K., preskaŭ senfide.
„Certe“, diris la pentristo“, „la proceso komenciĝos denove, sed denove ekzistos la eblo, tiel, kiel pli frue, atingi laŭŝajnan liberigon. Denove oni kolektu ĉiujn fortojn kaj ne rezignu.“ La plej lastan la pentristo eble diris pro la impreso, kiun K. faris al li, ĉar li kvazaŭ estis iom kunfalinta.
K. demandis, ĉar li volis esti pli rapida ol iuj malkaŝoj de la pentristo: „Sed ĉu la atingo de dua liberigo ne estos pli komplika ol la unua?“
„En tiu rilato oni ne povas diri ion certan“, respondis la pentristo. „Ĉu vi eble opinias, ke la juĝistoj de la dua arestigo estas influataj rilate al sia juĝo, malfavore por la akuzito? Tio ne okazas. La juĝistoj ja jam dum la liberigo celis tiun arestigon. Tiu cirkonstanco do apenaŭ efikas.
Sed certe pro multaj aliaj kaŭzoj la sinteno de la juĝistoj, tiel kiel ilia jura prijuĝo de la kazo povas ŝanĝiĝi, kaj la penado pri la dua liberigo tial devas adaptiĝi al la ŝanĝitaj cirkonstancoj. Kaj ĝenerale ili devas esti tiel fortaj kiel antaŭ la unua liberigo.“
„Sed tiu dua liberigo estos ja denove ne efektiva“, diris K. kaj rifuze kapneis.
„Kompreneble ne“, diris la pentristo. „Al la dua liberigo sekvos la tria arestigo, al la tria liberigo, la kvara arestigo kaj tiel plu. Tio jam estas en la nocio de laŭŝajna liberigo.“
K. silentis.
„La laŭŝajna liberigo evidente ne ŝajnas avantaĝa al vi“, diris la pentristo, „eble la proceshezitigo pli konvenas al vi. Ĉu mi klarigu al vi la esencon de la hezitigo?“ K. kapjesis. La pentristo larĝe apogis sin malantaŭen en sia fotelo, lia noktoĉemizo estis vaste malfermita, li sub ĝin ŝovis manon, per kiu li karesis sian bruston kaj la flankojn.
„La proceshezitigo“, diris la pentristo kaj rigardis dum momento antaŭ sin mem, kvazaŭ li serĉus tute trafantan klarigon, „la hezitigo ekestas per tio, ke la proceso ĉiam estas konservata en la plej malsupra procesa stadio. Por atingi tion necesas, ke la akuzito kaj la helpanto, sed precipe la helpanto, restu en seninterrompa persona rilato al la juĝejo. Mi ripetas, ke en tiu kazo ne necesas tiom forta streĉo, kiom ĉe la atingo de laŭŝajna liberigo, sed certe necesas multe pli granda atentemo. Oni ne rajtas perdi la proceson el la okuloj, oni devas frekventi la koncernatan juĝiston dum regulaj interspacoj kaj viziti je precipaj okazoj kaj je ĉiu maniero provi teni lin afabla al si mem; se oni ne estas persone konata al la juĝisto, oni devas influigi lin per konataj juĝistoj, sen dum tio rezigni pri la senperaj interparoloj. Se oni preteriras en tiu rilato nenion, oni povas supozi kun sufiĉe da certo, ke la proceso ne progresos trans sian unuan stadion. La proceso ja ne finiĝos per tio, sed la akuzito estas kontraŭ verdikto preskaŭ same tiel bone sekurigita kiel en tiu kazo, se li estus libera. Kontraŭe al la laŭŝajna liberigo havas la hezitigo la avantaĝon, ke la estonteco de la akuzito estas malpli necerta, li restas konservata kontraŭ la teruro de subitaj arestoj kaj ne devas timi, ĝuste en tempoj, kiam liaj ceteraj cirkonstancoj por tio estas malplej favoraj devi ŝarĝi sin per la streĉoj kaj ekscitiĝoj, kiuj estas ligitaj al la laŭŝajna liberigo. Sed ankaŭ la proceshezitigo por la akuzito havas certajn malavantaĝojn, kiujn oni ne subtaksu. Mi pensas ĉe tio ne pri tio, ke la akuzito neniam estas libera, tio laŭ la fakta signifo li ja ankaŭ ne estas ĉe la laŭŝajna liberigo. Temas pri alia malavantaĝo. La proceso ne povas halti sen tio, ke ekzistas almenaŭ ŝajnaj kaŭzoj por tio. Tial en la proceso devas okazi io formala. De tempo al tempo necesas ordoni diversajn aferojn, la akuzito devas esti pridemandata, esploroj devas okazi kaj tiel plu. La proceso do seninterrompe devas esti turnata sur la malgranda cirklo, al kiu li estas limigita artifike. Tio kompreneble kaŭzas certajn malagrablaĵojn por la akuzito, kiujn vi tamen ne imagu tro teruraj. Estas ja ĉio nur formala, la pridemandadoj estas do ekzemple nur mallongaj, se oni foje ne havas tempon aŭ emon iri tien, oni rajtas senkulpigi sin, ĉe certaj juĝistoj oni rajtas eĉ fiksi la aranĝojn por longa tempospaco antaŭe. Temas esence nur pri tio, ke tial, ĉar oni estas akuzito, oni devas frekventi sian juĝiston de tempo al tempo.“ Jam dum la lastaj vortoj K. metis sian mantelon surbraken kaj ekstaris.
„Li jam ekstaras!“ vokis tuj iuj ekstere ĉe la pordo.
„Vi volas jam foriri, ĉu?“ demandis la pentristo, kiu ekstaris ankaŭ. „Estas certe la aero, kiu forpelas vin de ĉi tie. Tio estas tre embarasiga por mi. Mi ankoraŭ devus diri al vi tion kaj tion. Mi devis esprimi min tre koncize, sed mi esperas, ke mi esprimis min kompreneble.“
„Ho jes“, diris K., al kiu de la streĉo, per kiu li devigis sin aŭskulti, la kapo doloris. Spite al tiu konfirmo diris la pentristo, ĉion ankoraŭfoje resumante, kvazaŭ li volus konsoli sinjoron K. antaŭ ties hejmiro: „Ambaŭ metodoj havas la komunan, ke ili malhelpas verdikton al la akuzito.“
„Sed ili ankaŭ malhelpas la efektivan liberigon“, diris K. mallaŭte, kvazaŭ li hontis ekkoni tion. „Vi komprenas la kernon de la afero“, rapide diris la pentristo.
K. mantuŝis sian vintromantelon, sed eĉ ne povis decidi sin surmeti la vestaĵon. Plej prefere li estus kunpakinta ĉion kaj estus kurinta al la freŝa aero. Ankaŭ la knabinoj lin ne povis instigi vesti sin, kvankam ili, tro frue, vokis unu la alian, ke li vestas sin. La pentristo havis intereson iel interpreti la humuron de K., li diris tial: „Vi ŝajne ankoraŭ ne decidiĝis rilate al miaj proponoj. Mi konsentas pri tio. Mi eĉ konsilus al vi tuj decidiĝi. La avantaĝoj kaj malavantaĝoj estas preskaŭ je haro samgradaj. Oni devas prijuĝi ĉion tute precize. Sed oni ankaŭ ne perdu tro da tempo.“
„Mi revenos baldaŭ“, diris K., kiu subite decidis sin surmeti la ĵaketon kaj kiu ĵetis la mantelon transŝultren kaj rapidis al la pordo, malantaŭ kiu la knabinoj nun komencis krii. K. supozis vidi la knabinojn tra la pordo.
„Sed vi devos plenumi vian promeson“, diris la pentristo, kiu ne sekvis lin, „alikaze mi iros en la bankon por mem demandi pri vi.“
„Ja malfermu la pordon“, diris K. kaj tiregadis la klinkon, kiujn la knabinoj, kiel li rimarkis pro la kontraŭpremo, ekstere firmtenis. „Ĉu vi volas esti molestata de la knabinoj?“ demandis la pentristo. „Prefere uzu tiun elirejon“, kaj li montris al la pordo malantaŭ la lito. K. estis kontenta pri tio kaj retrosaltis al la lito. Sed anstataŭ tie malfermi la pordon, la pentristo rampis sub la liton kaj demandis de sube: „Nur momenton plu, ĉu vi ankoraŭ volas vidi bildon, kiun mi povus vendi al vi?“
K. ne volis esti malĝentila, la pentristo efektive akceptis lin kaj promesis, ke li volas helpi al li plu, kaj ankaŭ pro la forgesemo de K. ankoraŭ ne estis parolite pri la pago por la helpo, kaj tial K. nun ne povis rifuzi lin kaj permesis montri al si la bildon, kvankam li tremis eliri pro nepacienco el la ateliero. La pentristo eltiris sub la lito monton de nekadritaj bildoj, kiuj estis tiom kovritaj per polvo, ke tiu, kiam la pentristo provis forblovi ĝin de la plej supra bildo, dum longa tempo spirrabe dancis antaŭ la okuloj de K. „Jen erikejo“, diris la pentristo kaj donis la bildon al K. Ĝi prezentis du maldikajn arbetojn, kiuj staris kun granda distanco en malhela herbejo. En la fono estis multkolora sunsubiro. „Bele“, diris K., „mi aĉetos ĝin.“ K. senpripense tiel koncize parolis, li tial ĝojis, kiam la pentristo anstataŭ ĉagreniĝi pri tio levis duan bildon de la planko. „Jen kontraŭa versio al tiu bildo“, diris la pentristo. Eble ĝi estis intencita kontraŭversio, sed ne estis rimarkebla eĉ la plej eta diferenco kompare al la unua bildo, jen la arboj, jen la herbejo kaj jen la sunsubiro. Sed K. apenaŭ interesiĝis pri tio. „Estas belaj pejzaĝoj“, li diris, „mi aĉetas ilin ambaŭ kaj pendigos ilin en mia oficejo.“
„La motivo ŝajne plaĉas al vi“, diris la pentristo kaj suprentiris trian bildon. „Jen bonŝanca hazardo, ke mi havas ankoraŭ similan bildon ĉi tie.“ Sed ĝi ne estis simila, estis la tute sama erikejo. La pentristo bone eluzis la okazon vendi malnovajn bildojn.
„Mi prenos ankaŭ tiun ankoraŭ“, diris K. „Kiom kostas la tri bildoj?“
„Pri tio mi ankoraŭ parolos kun vi“, diris la pentristo.
„Vi nun devas rapidi, kaj ni restos ja ligitaj. Cetere mi tre ĝojas, ke la bildoj plaĉas al vi, mi kundonos al vi ĉiujn bildojn, kiujn mi havas ĉi tie malsupre. Ili ĉiuj estas erikejoj, mi jam ofte pentris erikejojn. Kelkaj homoj rifuzas tiajn bildojn, ĉar ili estas tro mornaj, sed aliaj, kaj vi apartenas al ili, ĝuste ŝategas la mornan.“
Sed K. havis nun neniun sencon por la profesiaj spertoj de la almozpetanta pentristo. „Enpaku ĉiujn bildojn!“ li vokis. Interrompante la pentriston, li diris pli subtone „morgaŭ venos mia servisto al vi kaj forportos ilin.“
„Tio ne necesos“, diris la pentristo. „Mi esperas, ke mi povos havigi portiston, kiu foriros tuj kun vi.“ Kaj li kliniĝis lastfine super la liton kaj malfermis la pordon.
„Grimpu sen hezito sur la liton“, diris la pentristo, „tion faras ĉiu, kiu envenas ĉi tien.“ K. ankaŭ sen tiu postulo ne estus estinta respektema, li jam surmetis eĉ piedon mezen de la litkovrilo, jen li rigardis tra la malfermita pordo eksteren kaj retiris la piedon. „Kio estas tio?“ li demandis la pentriston.
„Pri kio vi miras?“ demandis tiu, siaflanke mirante.
„Estas la juĝejaj kancelarioj. Ĉu vi ne sciis, ke ĉi tie estas juĝejaj kancelarioj? Juĝejaj kancelarioj estas preskaŭ en ĉiu subtegmentejo, kial ili ĝuste ĉi tie manku? Ankaŭ mia ateliero apartenas fakte al la juĝejaj kancelarioj, sed la juĝejo disponigis ĝin al mi.“
K. ne ekteruriĝis tiom pri tio, ke li trovis ankaŭ tie juĝejajn kancelariojn, sed li plej ekkteruriĝis pri si mem, pri sia nesciado en juĝejaj aferoj. Kiel baza regulo de la konduto de akuzito ŝajnis al li ĉiam esti antaŭpreparita, neniam lasi surprizi sin, ne rigardi sendivene dekstren, se la juĝisto staras apud li maldekstre – kaj ĝuste tiun bazan regulon li ĉiam denove mem rompis. Antaŭ li etendiĝis longa irejo, el kiu blovis aero, kun kiu komparita la aero en la ateliero estis refreŝiga. Benkoj estis metitaj sur ambaŭ flankoj de la irejo, precize tiel, kiel en la atendejo de la kancelario, kiu estis plenpova por K. Ŝajne ekzistis precizaj regularoj por la aranĝo de kancelario. Momente ne estis tre granda frekvento de klientoj tie. Viro tie sidis parte kuŝante, la vizaĝon surbenke li kovris per siaj brakoj kaj ŝajne dormis; alia staris en la nehela fino de la irejo. K. paŝis nun super la liton, la pentristo sekvis lin kun la bildoj. Ili baldaŭ renkontis juĝejan serviston – K. ekkonis jam ĉiujn juĝejajn servistojn je la ora butono, kiun ili havis sur sia civila vesto inter kutimaj butonoj – kaj la pentristo komisiis lin akompani sinjoron K. kun la bildoj. K. pli ŝanceliĝis ol li iris, la naztuketon li premis al la buŝo. Ili estis jam proksime de la elirejo, kiam kuris al li impete kiel ŝtormo la knabinoj, de kiuj K. do same ne restis ŝirmita. Ili evidente vidis, ke la dua pordo de la ateliero malfermiĝis kaj kuris ĉirkaŭvoje por enpenetri de tiu flanko.
„Mi ne plu povos akompani vin!“ vokis la pentristo ridante, pro la alstormado de la knabinoj. „Ĝis revido! Kaj ne pripensu tro longe!“
K. eĉ ne malantaŭrigardis al li. Sur la strateto li prenis la unuan kaleŝon, kiu envojiĝis.Li volis denukigi la serviston, kies ora butono seninterrompe frapis la atenton de liaj okuloj, eĉ se li krome verŝajne ne frapis la atenton de iu alia. Pro sia helpopreteco la servisto ankoraŭ volis sidiĝi sur la koĉeran benkon. Sed K. forpelis lin de tie. Tagmezo jam delonge estis pasinta, kiam K. atingis la benkon. Volonte li estus lasinta la bildojn en la kaleŝo, sed li timis, ke ĉe iu okazo li estos devigita legitimi sin per ili ĉe la pentristo. Li tial ordonis porti ilin en sian oficejon kaj kaŝis ilin en la plej malsupra tirkesto de sia tablo por almenaŭ dum la sekvaj tagoj sekurigi ilin kontraŭ la rigardoj de la vicdirektoro.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.