La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PROCESO

Aŭtoro: Franz Kafka

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Enkonduko I

„Mia granda amo apartenas al F. Kafka, kiun mi legas ĉiam denove – jen tute granda unika fantaziulo (sed kiu efektive kapablis tion)...“. tion skribis George Grosz en la jaro 1948 al sia amiko kaj bofrato Otto Schmalhausen kaj poste ankoraŭfoje „... bonvolu legi la romanon „La Proceso“ de F. Kafka, kie iu volas iri ien, por ekzemplo en „La kastelo“, li volas iri al la kastelo, sed neniam alvenos tien...“

Kurt Tucholsky entuziasme verkis en la jaro 1921: „...

Franz Kafka. Li skribas la plej klaran kaj plej belan prozon, kiu momente estas kreata en la germana lingvo.

Li floras el fantasmo kaj el fantazio – sed firme kaj reale estas formitaj liaj frazoj kaj la ritmo. Nenio de la konvencia softeco de Prago, la urbo, en kiu li loĝas – nenio de modomovado. Tio kreskis el alia mondo...“

Franc1 Kafka, aŭstra verkisto, naskiĝis la trian de julio en la jaro 1883 en Prago kiel filo de la juda komercisto Hermann kaj ties edzino Julie Kafka.

Dum la jaroj 1901 ĝis 1906 li studis unue dum mallonga tempo germanistikon, kaj poste juron. En la jaro 1906 li estis promociita kiel dr-o de la juroscienco; en la jaro 1908 li dungiĝis kiel juristo en la Laboristo-Akcidento-

Asekurejo, kie li restis ĝis sia pensiuliĝo en la jaro 1922.

En la jaro 1904 li konatiĝis al Maks Brod, romanverkisto kaj teatro- kaj muzikkritikisto de la gazeto „Prager Tagblatt“ (Ĉiutaga gazeto de Prago). Tiu longe ne sciis ion pri la aktiva literatura agado de Kafka, sed poste ĉiam denove urĝis lin publiki ion, de kiam li konvinkiĝis pri ties talento. Maks Brod lanĉis la verkiston Kafka, ĉar li havis la necesajn ligojn al eldonejoj. Eble tio estis necesa, ĉar F. Kafka ofte estis nedecidema, li pensis, ke liaj fruaj verkoj ankoraŭ ne indis publikon, li supozis, ke li ankoraŭ ne donis sian plej bonan. Teksto, kiu antaŭ liaj kritikaj okuloj havis valoron, estis la rakonto „La verdikto“, ĝi estiĝis en septembro de la jaro 1912 dum unu nokto. Li verkis ĝin kvin semajnojn post la unua renkontiĝo kun Felice Bauer, al kiu li konatiĝis en la domo de la familio Brod. En majo de la jaro 1914 okazis la oficiala gefianĉiĝo, sed en julio jam la nuligo de ĝi.

En la jaro 1915 okazis denova renkontiĝo kaj en julio 1917 okazis la dua gefianĉiĝo.

En aŭgusto li sputis je la unua fojo sangon pro elfluo de sango en la spirorganoj. Je la kvara de septembro en la jaro 1917 oni konstatis ĉe Kafka tuberkulozon de la laringo. En decembro de la jaro 1917 okazis la dua kaj definitva nuligo de la gefianĉiĝo.

En tiuj kvin jaroj Kafka estis tre produktiva: Ekestis „La metamorfozo“, „La hejtisto“, „En la punkolonio“, „Raporto por akademio“, li laboris plu je la romanoj „La proceso“ kaj „La malaperinto“(Amerika), tiel, kiel je vico de pluaj rakontoj. Sed antaŭ ĉio li verkis leterojn, preskaŭ ĉiutage li skribis al Felice Bauer en Berlino.

Kafka uzis forpermeson de sia ofico kaj transloĝiĝis al sia fratino Ottla kamparen al la vilaĝeto Siřem, ĉirkaŭ kvindek kilometrojn oriente de la nuna Karlovy Vary. En la jaro 1919 estis publikitaj inter aliaj tekstoj „Letero al la patro“ kaj „En la punkolonio“.

Komence de la jaro 1929 konatiĝis Kafka al la verkistino Milena Jesenská, kiu tradukis la tekstojn de Kafka en la ĉehan.

Ekestis intima amikeco, ja amrilato, komence plena de espero kaj feliĉo, sed pli poste ĝi turniĝis en tristecon. En la jaro 1922 okazis la disiĝo.

Ekde la komenco de la malsano necesis pluraj kuracejaj restadoj, li laboris ankaŭ ĉiam denove en la sama asekurejo, ĝis kiam li estis pensiuligita. En julio de la jaro 1923 li konatiĝis en la germana urbo Müritz al Dora Diamant, kaj poste li transloĝiĝis al Berlino, kie ili ambaŭ kune vivis, pro la inflacio parte kun konsiderindaj financaj malfacilaĵoj. Ekestis la kvar noveloj „Malsatula artisto“. Por malmultaj semajnoj li revenis en la jaro 1924 al Prago, ĝis li iris en aprilo al Kierling ĉe Vieno, en sanatorion, kie li mortis je la tria junio de la jaro 1924.

F. Kafka postlasis tri romanfragmentojn, multnombrajn taglibrojn, vojaĝajn taglibrojn, rakontojn, leterojn, novelojn, skizojn kaj aforismojn.

Kafka por multaj homoj estas la enkorpigo de malfeliĉa kaj interne disŝirita individuo. Sed, se oni legas atente kaj liajn leterojn kaj taglibrojn kaj memorojn de tempaj kunuloj pri li, formiĝas pli taŭga bildo. Ni ekkonas homon, kiu komprenis ĝui la vivon, kiu amuziĝis kun amikoj en la nokta vivo de Prago, kiu apenaŭ rezignis pri teatra prezento, kiu interesiĝis por teknikaj novaĵoj, ekzemple pri aviadiloj kaj aŭtomobiloj, kaj kiu eĉ dum forpermesoj veturis kun motorciklo sur la vojoj de Bohemio kaj kiu kun entuziasmo frekventis kinejojn.

La kritikisto Willy Haas, kiu apartenis al la literatura rondo ĉirkaŭ Kafka esprimiĝis tiel: „Kafka, kiu sur bildoj aspektas tiom etstatura, estis en vero granda svelta viro, kun plej ofte iom klinita kapo, kiu havis specialan esprimforton en siaj manfingroj. Li akompanis ne nur siajn vortojn per fingraj gestoj, li eĉ povis sorĉi artoplenajn ombroludojn al vando.“ Haas, kiu kapablis klarigi la verkon de Kafka tiel bone kiel apenaŭ iu alia, opiniis, ke oni fakte devus koni Pragon por kompreni lin.

„Ĉu juĝejo ĉu beno, Kafka ĉiam komenciĝas per la fino.

En la proceso estas la morto, kiu fine klariĝas ĉion, en la punkolonio la prizonuloj devas solvi la enigmon, kion ili krimis, je la ricevita puno, jen la ŝlosilo“, interpretis Haas tion.

Kurt Tucholsky verkis pri „La proceso“: „Dum mi metas la plej sinistran kaj plej fortan verkon de la lastaj jaroj el mano... mi nur malfacile povas raporti pri la kaŭzoj de mia anima skuiĝo.“ En tiu romano kiu restis fragmento, estas prezentataj kulpo kaj memverdikto de homo, kiu volas rifuzi sian respondecon por komunaj taskoj.

Oni devas revizii ankaŭ la opinion, ke la aŭtoro en la jaro 1924 mortis preskaŭ tute nekonata kaj nur jarcenton post sia morto trovis legantojn. Tute male liaj rakontoj, kiel ekzemple „La verdikto“, „La metamorfozo“ kaj „En la punkolonio“ fariĝis la bazo de lia famo. La bibliografio de la publikaĵoj jam je lia vivtempo ampleksas ne malpli ol kvindek titolojn.

F. Kafka petis sian fidelan amikon Maks Brod, „forbruligi sen restaĵo kaj nelegita ĉion, kio troviĝas en mia postlasaĵo, ĉu manuskriptojn, ĉu taglibrojn ĉu leterojn, ĉu desegnojn kaj tiel plu.“ Maks Brod ne agis laŭ tio kaj publikis la manuskriptojn „La proceso“ (1925), „La kastelo“ (1926) kaj „La perdiĝinto“, nun konata sub la titolo „Amerika“ (1927), lian tutan postlasaĵon, kiun li savis.

Dum la nazia regado apartenis F. Kafka al la malpermesitaj verkistoj.

Nur ekde la jaro 1945 lia verko trovis mondvastan resonon, de tiam ekzistas ankaŭ la vorto „kafkaeska“.

Kiom forte la verkistoj estis influataj de li, montras letero de Hermann Kesten al Klaus Mann: „Mi havis nek la intencon verki simbolecan romanon nek postkafkai la verkiston Kafka, kiel la gazeto ‚New Yorker‘ riproĉis min...“

La tuta verkaro de Kafka provokis en la lastaj kvindek jaroj parte pro sia teksta nealireblo, sed ankaŭ pro rakontiste teknikaj precipaĵoj torenton de klarigoj.

Tamen la pli novaj esploristoj de Kafka substrekas ĝis nun apenaŭ priatentatan dimension de la „kafkaeska“, tiun de la absurda groteska komiko.

Pro tiu fono eblas tute novspece esplori la verkojn de F. Kafka.

(S.E.F./ MAW)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.