La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA PROCESOAŭtoro: Franz Kafka |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Oni informis sinjoron K. telefone, ke sekvadimanĉe okazos esploradeto de lia afero. Oni atentigis lin pri tio, ke tiun esploradon sekvos regule, eĉ se eble ne ĉiusemajne, sed tamen ofte, pliaj. Unuflanke ĝi estas laŭ la ĝenerala intereso, se la proceso rapide finiĝos, aliflanke la esploradoj devas esti ĉiuflanke detalaj, kaj tamen ili pro la penoj ligitaj al ĝi neniam daŭru tro longe. Tial oni elektis la elirvojon de tiuj rapide sinsekvaj mallongaj esploradoj. La dimanĉon oni difinis tial kiel esplortagon, por ke K. ne estu ĝenata en sia profesia laboro. Oni antaŭkondiĉis, ke li akceptos la tagon, sed, se li deziros alian daton, oni tiel bone, kiel eblos aranĝos tion laŭ li. La esploroj ekzemple eblus ankaŭ en la nokto. Sed tiam sinjoro K. certe ne estus sufiĉe freŝa. Ĉiukaze oni uzos la dimanĉon, tiom longe, kiom K. ne kontraŭos. Estas memkompreneble, ke li nepre devos veni, pri tio oni ja antaŭe certe ne devos speciale atentigi lin. Oni diris al li la nombron de domo, al kiu li venu, estis domo en tre ekstera antaŭurba strato, en kiu K. estis ankoraŭ neniam.
Sen respondi, K. surpendigis la aŭskultilon; li tuj decidiĝis dimanĉe iri tien, estis certe necese, la proceso komenciĝos, kaj li devos alfronti ĝin, tiu unua esplorado estu ankaŭ la lasta. Li staris ankoraŭ pripenseme ĉe la aparato, jen li aŭdis post si la voĉon de la vicdirektoro, kiu volis telefoni, sed K. baris la vojon al li.
„Ĉu malbonaj sciigoj?“ demandis leĝere la vicdirektoro, ne por ekscii ion, sed por forigi sinjoron K. de la telefono.
„Ne, ne“, diris K., paŝis flanken, sed ne foriris. La vicdirektoro prenis la aŭskultilon kaj diris, dum li atendis telefonan konekton, trans la aŭdotubon: „Unu demando, sinjoro K.: Ĉu vi faros al mi dimanĉe frue la plezuron kunveturi sur mia velboato? Fariĝos sufiĉe granda societo, certe ankaŭ kun viaj konatoj. Inter aliaj ankaŭ la prokuroro Hasterer. Ĉu vi kunvenos? Ja venu do!“
K. provis atenti pri tio, kion diras la vicdirektoro. Ne estis negrave por li, ĉar tiu invito de la vicdirektoro, kun kiu li neniam bone akordiĝis, estis paciga provo de ties flanko kaj montris, kiom grava K. fariĝis en la banko, kaj kiom valora lia amikeco aŭ almenaŭ lia senpartieco ŝajnis al la duarange plej alta oficisto de la banko. Tiu invito estis humiliĝo fare de la vicdirektoro, eĉ se ĝi estis dirita trans la aŭskultila tubo nur pro la atendo de telefona konekto.
Sed K. devis sekvigi duan humiligon al li, li diris: „Mi tre dankas! Sed dimanĉe mi ne havos tempon, mi jam havas devigon“.
„Domaĝe“, diris la vicdirektoro kaj turnis sin al la telefona interparolado, kiu ĵus estis konektita. Estis ne mallonga interparolado, sed K. dum la tuta tempo pro sia mensa malĉeesto restadis apud la aparato. Nur kiam la vicdirektoro sonoris la parolfinon, li ektteruriĝis kaj diris por iom senkulpigi sian senutilan ĉeeston: „Oni ĵus telefonis al mi, por ke mi bonvole venu al ie, sed oni forgesis sciigi al mi je kiu horo.“
„Demandu do ankoraŭ duan fojon“, diris la vicdirektoro.
„Ne gravas“, diris K., kvankam per tio lia jam antaŭe mankohava senkulpiĝo eĉ pli senvalidiĝis. La vicdirektoro parolis ankoraŭ dum la forirado pri aliaj aferoj. K. devigis sin respondi, sed pensis unuavice pri tio, ke estos plej bone iri tien dimanĉe je la naŭa antaŭtagmeze, ĉar je tiu horo en labortagoj ĉiuj juĝejoj komencas labori.
Dimanĉe la vetero estis morna. K. estis tre lacigita, ĉar li pro festeto ĉe la rezervita tablo en la gastejo restis ĝis la profunda nokto. Preskaŭ li tro longe dormis. Haste, sen havi tempon pripensi ion kaj kunmeti la diversajn planojn, kiujn li elpensis dum la semajno, li vestis sin kaj kuris sen matenmanĝi en la antaŭurban kvartalon asignitan al li. Estis strange, ke li renkontis, kvankam li havis malmulte da tempo por ĉirkaŭrigardi, la tri oficistojn implikitajn en sian aferon, la sinjorojn Korvoŝtejner, Kuliĥ kaj Kaminer. Ambaŭ unue nomitaj en tramo transverse krucis lian vojon, sed Kaminer sidis sur la teraso de kafodomo, kaj ĝuste kiam K. preteriris, li scivole etendiĝis trans la balustradon. Ĉiuj ŝajne postrigardis lin kaj miris, kial piediris ilia superulo – estis certa spitemo, kiu detenis sinjoron K. esti veturigata. Li malŝategis eĉ la plej etan fremdan helpon pri sia afero, li ankaŭ ne volis postuli ion de iu kaj per tio eĉ nur iomete inici tiun; fine li havis eĉ ne la plej etan emon humiligi sin antaŭ la esplorkomisiono per tro da ĝustatempeco.
Tamen li kuris nun por kiel eble plej bonŝance alveni ankoraŭ antaŭ la naŭa, kvankam li eĉ ne estis vokita je certa horo.
Li supozis rekoni la domon jam el granda distanco je iu signo, kiun li mem ne precize imagis, aŭ pro speciala moviĝo antaŭ la enirejo.
Sed la Julistrato, en kiu la esploro okazu, kaj en kies komenco K. haltis dum momento, havis sur ambaŭ flankoj preskaŭ tute unuformajn domojn, altajn, grizajn ludodomojn priloĝatajn de malriĉuloj. Nun, dimanĉe matene, la plej multaj fenestroj estis okupitaj, viroj kun manikoj apogis sin tie kaj fumis aŭ tenis malgrandajn infanojn atenteme kaj kareseme super la fenestrorando.
Aliaj fenestroj estis alte plenigitaj kun litaĵoj, sur kiuj dummomente aperis la hirta kapo de ino. Oni reciproke vokis trans la strateton, tia voko efikis ĝuste grandan ridadon super K. Regule disdividite estis en la longa strato malgrandaj diversaj nutraĵaj vendejoj troviĝantaj sub la stratnivelo kaj atingeblaj per kelkaj ŝtuparoj. Tie eniris kaj eliris inoj aŭ staris sur la ŝtuparoj kaj babilis.
Komercisto de fruktoj, kiu rekomendis siajn varojn supren al la fenestroj, tiel malatentema kiel K., preskaŭ ĵetis teren lin per sia ĉaro. Trivita gramofono, kiu finserviĝis en pli bonaj urbokvartaloj, ĝuste komencis terure misludi.
K. iris pli profunde en la strateton, lante, kvazaŭ li nun jam havus tempon, aŭ kvazaŭ vidus lin la esplora juĝisto el iu fenestro kaj do scias, ke K. alvenis. Estis mallonge post la naŭa. La domo estis tre larĝa, preskaŭ nekutime vastigita, speciale la pordega enirejo estis alta kaj larĝa.
Ĝi evidente estis uzata por la frajtajn ĉarojn apartenantaj al la diversaj varaj deponejoj, kiuj nun barite ĉirkaŭis la kortegon kaj havis la surskribojn de firmaoj, el kiuj K. konis kelkajn el la banka negoco. Male al sia kutima konduto li haltis iom por rigardi pli detale ĉiujn eksterajn aspektojn ĉe la enirejo de la korto. Proksime de li sidis nude pieda viro sur kesto kaj legis gazeton. Sur manĉaro balanciĝis du knaboj. Antaŭ pumpilo staris malforta juna knabino en noktvesta ĵaketo kaj rigardis al K., dum la akvo torentis en ŝian ladokruĉon. En angulo de la korto inter du fenestroj estis streĉita ŝnuro, sur kiu jam pendis tolaĵoj por sekiĝi. Viro staris malsupre kaj estris la laborojn per kelkaj vokoj.
K. turniĝis al la ŝtuparo por atingi la esploradan ĉambron, sed tiam denove staris kviete, ĉar li vidis en la korto krom tiu ĉi ŝtuparo ankoraŭ tri diversajn ŝtuparojn kaj krom tiuj kondukis ŝajne aldone malgranda trairejo fine de la korto en duan korton. Li ĉagreniĝis, ke oni ne priskribis pli precize la situon de la ĉambro al li, estis ja stranga neglekto aŭ indiferenteco, per kiu oni traktis lin, li intencis konstati tion tre laŭte kaj klare. Fine li tamen grimpis la ŝtuparon supren kaj ludis pensante kun la memoro pri eldiro de la gardisto Vilhelmo, ke la juĝejo de la kulpo estas altirata, el kio fakte konkludeblas, ke la esplorada ĉambro devas troviĝi ĉe la ŝtuparo, kiun K. elektis hazarde.
Li ĝenis suprenirante multajn infanojn, kiuj ludis sur la ŝtuparo kaj kiuj lin, kiam li paŝis tra ilia vico, malice rigardis. „Se mi je sekva fojo denoveaperos ĉi tie“, li diris al si, „mi devos aŭ kunpreni sukeraĵojn por gajni ilin aŭ bastonon por ilin bati.“ Iom antaŭ la atingo de la unua etaĝo li devis ankoraŭ atendi dum certa tempo ĝis ludokuglo finis sian vojon. Du malgrandaj knaboj kun pinĉitaj vizaĝoj de plenkreskaj vagabondoj intertempe tenis lin ĉe la pantalonduonoj; se li volus deskui ilin, li devus dolorigi ilin, kaj li timis ilian kriadon.
En la unua etaĝo komenciĝis la efektiva serĉado. Ĉar li ja ne povis demandi pri la esplorkomisio, li eltrovis certan ĉarpentiston Lanz – la nomo enkapiĝis al li, ĉar la kapitano, la nevo de sinjorino Grubaĥ, tiel nomiĝas – kaj li volis nun demandi en ĉiuj loĝejoj, ĉu tie loĝas iu ĉarpentisto Lanz, por tiel rivevi la okazon rigardi en la ĉambrojn. Sed montriĝis, ke tio eblis plej ofte sen malfacilaĵoj, ĉar preskaŭ ĉiuj pordoj estis malfermitaj, kaj la infanoj en- kaj elkuris. Estis kutime unufenestraj ĉambretoj, en kiuj oni ankaŭ kuiris. Kelkaj inoj tenis bebon sur brako kaj manipuladis per la libera mano sur fornoplato. Junulinoj, ŝajne vestitaj nur per kiteloj, kuris plej diligente tien kaj reen. En ĉiuj ĉambroj la litoj ankoraŭ estis uzataj, kuŝis tie malsanuloj aŭ ankoraŭdormantoj aŭ personoj, kiuj tie etendiĝis en vestoj. Ĉe la loĝejoj, kies pordoj estis fermitaj, frapis K. kaj demandis, ĉu tie loĝas certa ĉarpentisto Lanz. Plej ofte malfermis ino, aŭskultis la demandon kaj turnis sin en la ĉambron al iu, kiu leviĝis el lito. „La sinjoro demandas, ĉu ĉi tie loĝas iu ĉarpentisto Lanz.“
„Ĉarpentisto Lanz, ĉu?“ li demandis el la lito.
„Jes“, diris K., kvankam tie sendube ne troviĝis la esplorkomisiono, kaj tial lia tasko estis fakte finita. Multaj pensis, ke K. efektive tre interesiĝas pri tio trovi la ĉarpentiston, ili dum longa tempo pripensis tion, menciis ĉarpentiston, kiu tamen ne nomiĝas Lanz, aŭ diris nomon, kiu havis tute malgrandan similecon kun Lanz, aŭ ili demandis la najbaron aŭ akompanis sinjoron K. al tre malproksima pordo, kie laŭ ilia opinio tia viro eble loĝas kiel subluanto, aŭ kie iu estas, kiu eble povos informi lin pli bone ol ili mem. Fine K. apenaŭ plu devis demandi mem, sed estis sen tio tirata tra la etaĝoj. Li bedaŭris sian planon, kiu unue ŝajnis tre praktika al li.
Antaŭ la kvina etaĝo li decidis fini la serĉadon, li adiaŭis sin de afabla juna laboristo, kiu volis konduki lin pli supren, kaj iris malsupren. Sed poste denove ĉagrenis lin la sensenceco de tiu entrepreno, li ankoraŭfoje retroiris kaj frapis la unuan pordon de la kvina etaĝo. La unua, kion li vidis en la malgranda ĉambro, estis granda murhorloĝo, kiu montris jam la dekan horon.
„Ĉu loĝas certa ĉarpentisto Lanz ĉi tie?“ li demandis.
„Bonvolu“, diris juna ino kun nigraj, lumantaj okuloj, kiu ĝuste lavis porinfanan tolaĵon en tino. Ŝi gestis per malseka mano al la malfermita pordo de la apudĉambro.
K. supozis, ke li paŝas en kunsidejon. Urĝa pelmelo de plej diversaj homoj – neniu okupiĝis pri la eniranto – plenigis mezgrandan, dufenestran ĉambron, kiu tute proksime al la plafono estis ĉirkaŭata de interna balkono, kiu estis same tute okupita, kaj kie la homoj nur klinite povis stari kaj per la kapoj kaj dorsoj puŝiĝis al la plafono,
K., al kiu la aero estis tro sufoka, denove eliris kaj diris al la juna ino, kiu verŝajne miskomprenis lin: „Mi demandis pri ĉarpentisto, certa Lanz, ĉu?“
„Jes“, diris la ino, „bonvolu eniri.“ K. eble ne obeus ŝin, se la ino ne irus renkonte al li, manpreninte la pordoklinkon kaj dirante: „Post via eniro mi devos fermi, neniu rajtos plu eniri.“
„Tre prudente“, diris K., „sed ja jam nun tie tro plenplenas.“ Sed poste li tamen denove eniris.
Inter du viroj, kiuj interparolis tuj apud la pordo, – unu el ili faris per ambaŭ vaste etenditaj manoj la geston de monnombrado kaj la alia firme rigardis al la okuloj de K.
–etendiĝis mano al sinjoro K. Estis malgranda, ruĝvanga knabo.
„Venu, venu“, li diris. K. permesis, ke li konduku lin.
Montriĝis, ke en tiu pelmelo de svarmanta urĝado kaj interpuŝado tamen liberis malvasta vojo, kiu eble dispartigis du partiojn; tion konkludeblis ankaŭ tial, ĉar K. vidis en la unuaj vicoj dekstre kaj maldekstre apenaŭ vizaĝon turnatan al li, sed nur la dorsojn de la homoj, kiuj turnis siajn parolojn kaj gestojn nur al anoj de sia partio.
La plej multaj el ili surhavis longajn, loze malsupren pendantajn nigrajn dimanĉajn kostumojn. Nur la vestoj konfuzis sinjoron K., alikaze li rigardus la tuton kiel politikan distriktkunvenon.
En la alia fino de la halo, al kiu K. estis kondukita, staris sur tre malalta kaj tro plenigita podio malgranda tablo starigita transverse, kaj post ĝi sidis proksime de la rando sur la podio malgranda, dika, kraĉospira viro, kiu ĝuste interparolis meze de granda ridado kun dorsflanka staranto, kiu metis kubuton sur la fotelan dorsapogilon kaj krucigis la gambojn. Kelkfoje li levis rapide la alian brakon supren, kvazaŭ li karikature imitus iun. La knabo, kiu kondukis K.-on, devis peni por prezenti sian sciigon.
Jam dufoje li provis sciigi ion, dum li staris sur la pintoj de la piedfingroj, sen tio, ke la viro supre atentus lin. Nur kiam iu el la personoj sur la podio atentigis pri la knabo, turnis sin la viro al li kaj kliniĝinte aŭskultis ties mallaŭtan raporton. Poste li eltiris sian horloĝon kaj rigardis rapide al K. „Vi estus devinta aperi antaŭ horo kaj kvin minutoj“, li diris. K. intencis respondi ion, sed li ne havis tempon, ĉar tuj kiam la viro jam parolis, sin levis en la dekstra haloparto ĝenerala grumblado.
„Vi estus devinta aperi antaŭ horo kaj kvin minutoj“, ripetis nun la viro kun pli aŭtoritata voĉo kaj rigardis nun rapide en la halon. Tuj la grumblado fariĝis pli forta kaj ĝi perdiĝis nur iom post iom, ĉar la viro ne plu diris ion.
Estis nun pli kviete en la halo ol ĉe la eniro de K. Nur la homoj sur la ĉirkaŭa balkono ne ĉesis fari rimarkojn.
Ŝajnis ke ili estas pli malbone vestitaj ol tiuj malsupre, laŭ tio, kion oni povis diferencigi en la duonlumo, en malklaro kaj polvo. Kelkaj el ili estis kunhavis kusenojn, kiujn ili metis inter la kapon kaj la plafonon por ne vundpremi sin.
K. decidis pli observi ol paroli, sekve li rezignis pri defendo pro sia laŭdira malfruiĝo kaj diris nur: „Eĉ, se mi do venis tro malfrue, mi nun ĉeestas.“ Aplaŭdo sekvis denove el la dekstra haloparto. K. pensis, ke ili estas facile gajneblaj homoj. Ĝenis lin nur la kvieto en la maldekstra hala parto, ĝuste tiu troviĝis malantaŭ li kaj tie leviĝis nur tute izolita manklakado. Li pripensis, kion li povus diri por gajni ĉiujn je unu fojo aŭ, se tio ne eblus, almenaŭ dum certa tempo gajni ankaŭ la aliajn.
„Jes“, diris la viro, „sed mi ne estas plu devigita nun pridemandi vin“, – denove la grumblado, sed ĉifoje miskomprenebla, ĉar la viro daŭrigis, per mansigno silentigante la homojn, – „sed esceptokaze mi intencas fari ĝin ankoraŭ hodiaŭ. Sed tia malfruiĝo tute ne okazu denove. Kaj nun paŝu antaŭen!“ Iu saltis malsupren de la podio, tiel, ke loko liberiĝis por K., sur kiun li grimpis supren. Li staris proksime premite al la tablo, la urĝado post li estis tiom granda, ke li devis rezisti ĝin por ne puŝi malsupren la tablon de la esplorjuĝisto kaj eble eĉ tiun de la podio mem.
Sed la esplorjuĝisto ne atentis pri tio, sed sidis sufiĉe oportune sur sia fotelo kaj prenis, post kiam li diris al la viro malantaŭ si finvorton, malgrandan notlibron, la solan aĵon sur sia tablo.
Ĝi estis lernejkajereca, malnova, tute trivita pro multe da foliumado.
„Do“, diris la esplorjuĝisto, foliumis en la kajero kaj turnis sin konstattone al K.: „Ĉu vi estas ĉambrofarbisto?“
„Ne“, diris K., sed unua prokuristo en granda banko.“
Tiun respondon sekvis ĉe la dekstra partio malsupre ridado, kiu estis tiel elkora, ke K. devis kunridi. La homoj apogis sin per la manoj sur siajn genuojn kaj skuiĝis kvazaŭ pro gravaj tusaj atakoj. Ridis eĉ unuopuloj sur la galerio. La tute koleriĝinta esplorjuĝisto, kiu verŝajne kontraŭ la homoj malsupre estis senpotenca, provis rekompenci sin je la galerio, suprensaltis, minacis la galerion, kaj liaj brovoj, kutime ne frapantaj atenton, kunŝoviĝis volbe tufaj, nigraj kaj grandaj super ties okuloj.
Sed la maldekstra haloparto estis ankoraŭ tiam kvieta, la homoj tie staris en vicoj, turnis siajn vizaĝojn al la podio, aŭskultis la vortojn, kiuj supre estis interŝanĝataj, same tiel trankvilaj kiel la bruo de la alia partio, ili toleris eĉ, ke unuopuloj el siaj vicoj tie ĉeokaze agis kun la alia partio kune. La homoj de la maldekstra partio, kiuj cetere estis malpli multnombraj, eble estis esence simile tiel sensignifaj, kiel tiuj de la dekstra partio, sed la trankvilo de ilia konduto faris ilin laŭŝajne pli signifoplenaj. Kiam K. tiam komencis paroli, li estis konvinkita paroli laŭ ties senco.
„Via demando, sinjoro esplorjuĝisto, ĉu mi estas ĉambrofarbisto, – pli precize dirate, vi eĉ ne demandis, sed asertis mian profesion – , tio estas ekzemplodona por la tuta maniero de la procedo, kiu estas entreprenata kontraŭ mi. Vi povus obĵeti, ke tio ja tute ne estas procedo, kaj vi tute pravus, ĉar ĝi estas procedo nur tiukaze, se oni agnoskas ĝin kiel tian. Sed mi agnoskas ĝin do nun dum momento, kvazaŭ pro kompato. Oni ne povas alie krom kompateme konduti al ĝi, se oni volas atenti la procedon efektive. Mi ne diras, ke ĝi estas procedo fuŝe neglektema, sed mi volis oferti tiun priskribon al vi por memekkono.“
K. interrompis sin kaj rigardis malsupren al la halo. Kion li diris, estis akra, pli akra ol li intencis, sed tamen ĝusta.
Ĉeokaze li ja meritus aplaŭdon, sed tamen ĉiuj silentis, oni atendis evidente streĉite la sekvan, eble antaŭprepariĝis eksplodo en la kvieto, kiu farus al ĉio ĉi finon. Ĝenis, ke nun malfermiĝis la pordo al la halofino, la juna lavistino, kiu verŝajne estis fininta sian laboron, enpaŝis, kaj spite al ĉiu atentemo, kiun ŝi uzis, ŝi frapis la atenton de kelkaj rigardoj. Nur la esplorjuĝisto senpere ĝojigis lin, ĉar li ŝajne tuj estis trafita de la vortoj. Li aŭskultis lin ĝis tiu momento starante, ĉar li estis surprizita de la parolado de K., post kiam li rektiĝis por la galerio. Nun, en la paŭzo, li sidiĝis iom post iom, kvazaŭ tio ne estu rimarkata. Verŝajne por trankviligi sian mienon, li reprenis la kajereton.
„Tio ne helpas“, daŭrigis K., „ankaŭ via kajereto, sinjoro esplorjuĝisto, konfirmas tion, kion mi diras.“
Kontenta pri tio, ke li aŭdas nur siajn trankvilajn vortojn en la kunstarantaro de fremduloj, K. kuraĝis eĉ forpreni senhezite la kajeron de la esplorjuĝisto kaj levi ĝin per siaj fingropintoj per meza folio, tiel, kvazaŭ li timus tuŝi la kajeron, tial pendis la folioj ambaŭflanke priskribitaj, makulitaj kaj flavrandaj malsupren. „Jen la aktoj de la esplorjuĝisto“, li diris kaj lasis fali la kajeron sur la tablon. „Legu ĝin nur plu, sinjoro esplorjuĝisto, tiun kulplibron mi vere ne timas, kvankam ĝi estas nealirebla al mi, ĉar mi povas tuŝi ĝin nur per du fingroj kaj ne prenus ĝin permane.“
Povis esti nur signo de profunda humiligo aŭ almenaŭ ĝi devis esti rigardata tiel, ke la esplorjuĝisto kaptis la kajereton, post kiam ĝi falis sur la tablon, kaj provis iom reordigi ĝin kaj denove prenis ĝin antaŭ si por legi en ĝi.
La vizaĝoj de la homoj en la unua vico estis tiom atentostreĉite turnitaj al K., ke li rigardis dum certa tempo malsupren al ili. Ili ĉiuj estis jam ne junaj viroj, kelkaj el ili blankbarbaj. Ĉu eble estas ili tiuj, kiuj decide povas influi la tutan kunstarantaron, kiu ankaŭ per la humiligo de la esplorjuĝisto ne permesis forpeli sin el sia senmoveco, en kiun ili falis de la parolado de K.?
„Kio okazis al mi“, daŭrigis K., iom pli mallaŭte ol antaŭe, dum li rastis ĉiam denove la vizaĝojn en la unua vico, kio donis al lia parolado iom konfuzitan impreson, „kio okazis al mi, estas ja nur unu kazo, kaj kiel tia ne tre grava, ĉar mi ne prenas tion tre grava, sed ĝi estas signo de procedo, kiel ĝi estas uzata kontraŭ multaj. Por tiuj mi parolas ĉi tie, ne por mi mem.“
Senintence li levis subite la voĉon. Ie iu manklakis per levitaj manoj kaj vokis: „Brave! Ja kial ne? Brave! Kaj denove brave!“ Tiuj en la unua vico mane tuŝis tie kaj tie siajn barbojn, neniu turniĝis malantaŭen pro la elvoko.
Ankaŭ K. trovis ĝin negrava, sed li estis tamen vigligita; li nun tute ne plu trovis necesa, ke ĉiuj aplaŭdu, sufiĉis, se la ĝenerala publiko komencis pripensi la aferon, kaj se nur ĉeokaze iu estos gajnita per prisvado.
„Mi ne celas paroladan sukceson“, diris K. superece, „ĝi certe ne atingeblas de mi. La sinjoro esplorjuĝisto verŝajne parolas multe pli bone ol mi, tio apartenas ja al ties profesio. Kion volas mi, tio estas nur la publika priparolado de publika misstato. Aŭskultu: Antaŭ dek tagoj oni arestigis min, pri la fakto de la arestigo mem mi ridas, sed tio ne apartenu ĉi tien. Oni atakis min frue en la lito, eble oni havis la ordonon – laŭ tio, kion diris la esplorjuĝisto, tio ne ekskludeblas – arestigi iun ĉambrofarbiston, kiu estas same tiom senkulpa kiel mi mem, sed oni elektis min. La apudĉambro estis okupita de du krudaj gardistoj. Se mi estus danĝera rabisto, oni ne pli bone povus antaŭprepari ĝin. Tiuj gardistoj krome estis demoralizita kanajlaro, ili plenŝtopis miajn orelojn per sia babilaĉo, ili volis, ke mi subaĉetu ilin, ili volis pretekste logi tolaĵojn kaj vestojn de mi, ili volis monon por laŭdire porti manĝon al mi, post kiam ili manĝis mian propran manĝon senhonte antaŭ miaj okuloj. Tio eĉ ne sufiĉis. Oni kondukis min en trian ĉambron antaŭ la inspektoron. Estis la ĉambro de damo, kiun mi tre ŝatas, kaj mi devis observi, kiel per la ĉeesto de la gardistoj kaj la inspektoro ili kvazaŭ malpurigis tiun ĉambron pro mi, sed sen mia kulpo.
Ne estis facile resti trankvila. Sed mi sukcesis, kaj mi demandis la inspektoron tute trankvile, – se li estus ĉi tie, li devus konfirmi tion – , kial oni arestis min. Kion respondis tiam la inspektoro, kiun mi ankoraŭ nun vidas antaŭ mi, sidanta sur la fotelo de la menciita damo kiel reprezentanto de la plej obtuza orgojlo? Sinjoroj miaj, li respondis fakte nenion, eble li vere ne sciis ion, li arestis min kaj estis kontenta pri tio. Li faris eĉ ankoraŭ ceteron kaj kondukis en la ĉambron de tiu damo tri range malaltajn oficistojn de mia banko, kiuj okupiĝis pri tio, pripalpi kaj malordigi fotografaĵojn el la posedo de la damo. La ĉeesto de tiuj oficistoj havis kompreneble ankoraŭ alian celon, ĝi havis la taskon disvastigi la sciigon por damaĝi mian publikan reputacion, tiel, kiel la ĉeestoj de mia ludonantino kaj de ties servistino, kaj speciale por skuegi mian pozicion en la banko. Sed nenio el tio sukcesis eĉ nur minume, eĉ mia ludonantino, tute simpla persono, – mi volas mencii ŝian nomon ĉi tie honorige, ŝi nomiĝas sinjorino Grubach – , eĉ sinjorino Grubach estis sufiĉe komprenema konvinkiĝi pri tio, ke tia arestigo ne signifas pli ol atenco, kiun ne sufiĉe gardataj buboj entreprenas sur strateto. Mi ripetas, al mi la tuta afero alportis nur malagrablaĵojn kaj ĉeokazan ĉagrenon, sed ĉu ĝi ne estus povinta havi eĉ pli aĉajn sekvojn?“
Kiam K. sin interrompis kaj rigardis al la silenta esplorjuĝisto, li supozis rimarki, ke tiu ĝuste donas perrigarde signon al iu en la aro. K. ridetis kaj diris:
„Ĝuste apud mi la esplorjuĝisto donas al iu el vi sekretan signon. Estas do homoj inter vi, kiuj de ĉi tie supre estas direktataj. Mi ne scias, ĉu la nuna signo efikigu sibladon ĉu aplaŭdon, kaj mi rezignas tute konscie ekscii la signifon de la signo per tio, ke mi tro frutempe perfidas la aferon. Por mi tio estas tute indiferenta, kaj mi publike rajtigas la sinjoron esplorjuĝisto ordoni al siaj pagitaj oficistoj tie malsupre anstataŭ per sekretaj signoj, per laŭtaj vortoj, per tio, ke li foje diros: ‚Siblu nun!‘ Kaj alian fojon: ‚Nun aplaŭdu!‘ “
Embarasite aŭ senpacience la esplorjuĝisto ŝoviĝis sur sia fotelo tien kaj tien. La viro malantaŭ li, kun kiu li interparolis jam pli frue, kliniĝis denove al li aŭ por ĝenerale kuraĝigi lin aŭ por doni al li specialan konsilon.
Malsupre la homoj interparolis mallaŭte, sed vigle.
Ambaŭ partioj, kiuj antaŭe ŝajne havis tute kontraŭajn opiniojn, intermiksiĝis, kelkaj el ili montris perfingre al K., kaj aliaj al la esplorjuĝisto. La nebula sufoka aero en la ĉambro estis tre molesta, ĝi eĉ malhelpis precizan observadon de la pli malproksimaj starantoj. Precipe la galeriajn vizitantojn tio certe ĝenis. Ili estis devigitaj, sed kun timemaj flankrigardoj al la esplorjuĝisto, meti mallaŭtajn demandojn al la partoprenanta kunstarantaro por ekscii pli detalan. La respondojn oni donis sub la protekto de antaŭmetitaj manoj same tiel mallaŭte.
„Mi tuj finos la paroladon“, diris K. kaj batis, ĉar sonorilo ne ĉeestis, per pugno sur la tablon, timigite pri tio disiĝis tuj la kapoj de la esplorjuĝisto kaj de ties konsilisto. „La tuta afero estas malproksima de mi, tial mi juĝas ĝin trankvile, kaj vi povas havi, sub la kondiĉo ke vi havas iun intereson pri la laŭdira juĝejo, grandan avantaĝon, se vi aŭskultas min. Viajn reciprokajn priparoladojn pri tio, kion mi prezentas al vi, mi petas tranŝovi ĝis pli posta tempo, ĉar mi ne havas tempon kaj baldaŭ foriros.“
Tuj fariĝis kviete, tiom K. jam regis la kunstarantaron.
Oni ne plu kriis pelmele kiel komence, oni eĉ ne plu aplaŭdis, sed oni jam ŝajnis konvinkita aŭ almenaŭ sur la vojo tien.
„Ne estas dubo“, diris K. tre mallaŭte, ĉar ĝoĵigis lin la streĉita ekaŭskultado de la tuta kolektiĝintaro, en tiu kvieto ekestis murmurado, kiu estis pli incitiga ol la plej ekstaza aplaŭdo, „ne estas dubo, ke troviĝas malantaŭ ĉiuj diroj de tiu juĝejo, en mia kazo, do malantaŭ la arestigo kaj la hodiaŭa juĝista esploro, granda organizo.
Organizo, kiu okupas ne nur subaĉeteblajn gardistojn, ridindajn inspektorojn kaj esploristajn juĝistojn, kiuj en la plej bona kazo estas modestaj, sed kiu vivtenas krome juĝistaron de alta kaj plej alta rango, kun multnombra malhavebla sekvantaro da servistoj, skribistoj, policanoj kaj aliaj helpantoj, eble eĉ de ezekutistoj, mi ne hezitas pro timemo diri eĉ tiun vorton. Kaj la senco de tia granda organizo, sinjoroj miaj, ĉu? Ĝi estas tiu, ke senkulpaj personoj estas arestataj, kaj ke kontraŭ ili estas ekmetata procedo sensenca, kaj plej ofte, kiel en mia kazo, senrezulta. Kiel ĉe tiu sensenceco de la tuto lasus eviti sin la plej fia korupteco de la oficistaro? Tio estas malebla, tiun eĉ la plej alta juĝisto je si mem ne kapablus realigi.
Tial la gardistoj provas tiri de la korpo de arestito la vestojn, tial inspektoroj enrompas fremdajn loĝejojn, tial senkulpuloj anstataŭ esti pridemandataj estu prefere malhonorigitaj antaŭ tutaj kolektiĝantaroj. La gardistoj rakontis nur pri deponejoj, en kiujn oni portas la posedon de la arestitoj, mi volus foje vidi tiujn deponejojn, en kiuj putras la pene perlaborita posedo de la arestitoj, se ĝi ne estas ŝtelita de ŝtelemaj deponejaj oficistoj.“
K. estis interompita de kriĉado ĉe la halofino, li priombrigis la okulojn por povi rigardi tien, ĉar la obtuza taglumo faris la sufokan aeron blankeca kaj blindiga.
Temis pri la lavistino, kiun K. tuj ĉe ŝia enveno ekkonis kiel esencan ĝenon. Ĉu ŝi do estis kulpa ĉu ne, oni ne povis ekkoni. K. vidis nur, ke viro tiris ŝin en angulon ĉe la pordo kaj tie premis ŝin al si. Sed ne ŝi kriĉis, sed la viro, li havis buŝon larĝigitan kaj rigardis al la plafono.
Malgranda cirklo formiĝis ĉirkaŭ ambaŭ, la galeriaj vizitantoj proksime ŝajnis entuziasmigitaj pri tio, ke la seriozeco, kiun K. enkondukis en la kolektiĝintaron, tiel estis interrompita. K. pro la unua impreso volis tuj kuri tien, li pensis krome, ke ĉiuj preferus tie krei ordon kaj almenaŭ mansigni la paron el la halo, sed la unuaj vicoj antaŭ li restadis tute firmaj, neniu moviĝis kaj neniu lasis eliri sinjoron K. Male, oni malhelpis lin, maljunaj viroj etendis brakon antaŭen kaj iu mano – li ne havis sufiĉe da tempo por rigardi malsupren – kaptis lin malantaŭe ĉekolume. K. fakte ne plu pensis pri la paro, estis al li, kvazaŭ oni limigus lian liberecon, kvazaŭ oni do serioze arestus lin, kaj senrespekte li saltis de la podio malsupren. Nun li staris vidalvide kun la homamaso. Ĉu li juĝis la homojn ĝuste? Ĉu li tro fidis la efikon de siaj vortoj? Ĉu ili ŝajnigis sin aliuloj, tiom longe, kiom li parolis kaj tiumomente, kaj ĉu ili, kiam li komencis siajn konkludojn, estis sataj pri tiu imago? Kiaj vizaĝoj ĉirkaŭ li! Malgrandaj nigraj okuloj hastis tien kaj ĉi tien, la vangoj pendis malsupren, tiel, kiel ĉe drinkuloj, la longaj barboj estis rigidaj kaj maldensaj, kaj se oni palpis ilin, estis kvazaŭ oni formus nur ungegojn, ne tiel kvazaŭ oni palpus barbojn. Sed inter la barboj – kaj tio estis la efektiva malkovro, kiun K. faris – briletis sur la supervestaj kolumoj insignoj de diversaj grandoj kaj koloroj. Ĉiuj havis tiujn insignojn, tiel longdistance, kiom oni povis vidi ilin. Ĉiuj kunapartenis, la laŭŝajnaj partioj dekstre kaj maldekstre. Kaj ubite turniĝante, li vidis la samajn insignojn ĉe la kolumo de la esplorjuĝisto, kiu, kun la manoj sur sia sino, trankvile rigardis malsupren.
„Tiel do“, vokis K. kaj kvazaŭ ĵetis la brakojn alten, la subita ekkono pretendis spacon, „vi ja ĉiuj estas oficistoj, kiel mi vidas, vi estas ja la korupta bando, kontraŭ kiu mi parolis, vi urĝis vin proksimen kiel aŭskultantoj kaj fispionoj, vi formis laŭŝajnajn partiojn, kaj unu el ili aplaŭdis por kontroli min, vi volis lerni kiel oni tentu senkulpulojn! Nu, vi ne estas sen utilo ĉi tie, mi esperas, aŭ vi interparolis pri tio, ke iu atendis la defendon de la senkulpeco de vi, aŭ – lasu min aŭ mi batos“, vokis K. al tremanta maljunulo, kiu ŝovis sin precipe proksimen al li – „aŭ vi vere lernis ion. Kaj per tio mi deziras bonŝancon al via metio.“ Li prenis rapide sian ĉapelon kuŝintan sur la rando de la tablo, kaj urĝis sin en la ĝenerala silento, ĉiukaze estis silento pro perfekta suprizo, al la elirejo. Sed la esplorjuĝisto ŝajne estis eĉ pli rapida ol K., ĉar li atendis lin jam ĉe la pordo.
„Unu momenton“, li diris. K. haltis, sed ne rigardis al la esplorjuĝisto, sed al la pordo, kies klinkon li jam mankaptis. „Mi volis vin nur atentigi pri tio“, diris la esplorjuĝisto, „ke vi hodiaŭ – ŝajne tio ankoraŭ ne konsciiĝis al vi – prirabis vin de la avantaĝo, kiun pridemando por arestito signifas en ĉiu kazo.“
K. alridis porden. „Vi friponoj“, li vokis, „mi donacas al vi ĉiujn pridemandadojn“, li malfermis la pordon kaj rapide kuris sur la ŝtuparo malsupren. Post li leviĝis la bruo de la denove viviĝinta kolektiĝantaro, kiu komencis priparoli ŝajne laŭ la maniero de studantoj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.