La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA PROCESOAŭtoro: Franz Kafka |
©2024 Geo |
La Enhavo |
En la sekva tempo al K. tute ne eblis interŝanĝi eĉ nur kelkajn vortojn kun fraŭlino Brosisto. Li provis proksimiĝi al ŝi plej diversmaniere, sed ŝi ĉiam povis malhelpi tion. Tuj post sia oficeja tempo li alvenis hejmen, restadis sidante sur sia kanapo en sia ĉambro sen funkciigi la lumon kaj okupiĝis pri nenio alia krom observi la antaŭĉambron. Se ekzemple preteriris la servoknabino kaj fermis la pordon de la ŝajne senhoma ĉambro, li ekstaris por certa tempo kaj denove malfermis ĝin. Matene li ekstaris horon pli frue ol kutime por eventuale renkonti fraŭlinon Brosisto sola, kiam ŝi iras en la oficejon. Sed neniu el tiuj provoj sukcesis. Poste li skribis al ŝi leteron kaj al la oficejo kaj al loĝejo, kaj en tiuj ankoraŭfoje provis rajtigi sian konduton, li ofertis al ŝi ĉian kontentigon, promesis neniam transiri la limojn, kiujn ŝi metos kaj petis ŝin nur doni la eblon unufoje paroli kun ŝi, precipe tial, ĉar li ankaŭ ne povos komisii ion ĉe sinjoro Grubaĥ, tiom longe, kiom li antaŭe ne estos interkonsiliĝinta kun ŝi. Fine li sciigis al ŝi, ke li atendos je la sekva dimanĉo la tutan tagon en sia ĉambro signon de ŝi, ke ŝi donos al lia peto la perspektivon pri ties plenumo, aŭ ke ŝi almenaŭ klarigos al li, kial ŝi ne volas plenumi lian peton, kvankam li ja promesis obei al ŝi pri ĉiuj deziroj. La leteroj ne revenis, sed ankaŭ ne sekvis respondo. Male al tio dimanĉe estis signo, kies klareco estis sufiĉa. Tuj matene rimarkis K. tra la ŝlosiltruo precipan movadon en la antaŭĉambro, kiu baldaŭ ekkompreneblis. Instruistino de la franca, ŝi cetere estis germanino kaj nomiĝis Lundo, jen malforta, palvizaĝa, iom lamira ino, kiu ĝis tiam loĝis en propra ĉambro, transloĝiĝis en la ĉambron de fraŭlino Brosisto. Dum horoj oni vidis ŝin treniĝe troteti tra la antaŭĉambro.
Ĉiam ankoraŭ estis iu tolaĵo aŭ forgesita kovrileto aŭ libro, kiuj speciale estis prenitaj kaj transportataj en la novan loĝejon.
Kiam fraŭlino Grubaĥ portis al K. la matenmanĝon, – ŝi translasis, de kiam ŝi tiom kolerigis sinjoron K., eĉ ne la plej etan priservon al la ĉambristino – K. ne povis reteni sin alparoli ŝin je la unua fojo post kvin tagoj. „Kial hodiaŭ estas tiom da bruo en la antaŭĉambro?“ li demandis, dum li enverŝis la kafon, „ĉu oni ne povus interrompi tion? Ĉu oni ĝuste dimanĉe devas reordigi ĉambron?“ Kvankam K. ne rigardis supren al sinjorino Grubaĥ, li rimarkis tamen, ke ŝi elspiris kvazaŭ plifaciligite. Eĉ la severajn demandojn de K. ŝi komprenis kiel pardonon aŭ kiel komencon de pardono. „Oni ne reordigas ion, sinjoro K.“, ŝi diris, „nur fraŭlino Lundo transloĝiĝas al fraŭlino Brosisto kaj portas siajn aĵojn transen.“ Ŝi diris nenion plu, sed atendis, kiel K. akceptos tion. Aŭ ĉu li permesos al ŝi paroli plu. Sed K. provis ŝian reagon, li kirlis pripenseme la kafon per kulero kaj silentis. Poste li rigardis al ŝi kaj diris:„Ĉu vi jam cedis pri via pli frua suspekto rilate al fraŭlino Brosisto?“
„Sinjoro K.“, vokis sinjorino Grubaĥ, kiu nur atendis tiun demandon, kaj etendis al K. siajn falditajn manojn. „Vi apenaŭ povis akcepti ĉeokazan rimarkon. Mi ja eĉ iomete ne pensis pri tio ofendi vin aŭ iun alian. Vi konas min ja jam sufiĉe longe, sinjoro K. por povi esti konvinkita pri tio. Vi tute ne scias, kiom mi suferis dum la lastaj tagoj! Mi laŭdire kalumnias miajn luprenantojn! Kaj vi, sinjoro K. pensis tion ebla! Kaj vi diris, ke mi ĉesigu vian lukontrakton, ĉesigu vian lukontrakton!“ La lasta elvoko jam sufokiĝis, kiam ŝi ekploris, ŝi levis la antaŭtukon antaŭ la vizaĝon kaj laŭte plorsingultis.
„Ja ne ploru, sinjorino Grubaĥ“, diris K. kaj rigardis el la fenestro, li pensis nur pri fraŭlino Brosisto kaj pri tio, ke ŝi prenis fremdan inon en sian ĉambron.“ Ja ne ploru“, li diris plian fojon, kiam li returnis sin en la ĉambron kaj sinjorino Grubaĥ ploris ankoraŭ. „Tion tiam ja ankaŭ mi ne opiniis tiel seriozege. Ni reciproke simple miskomprenis nin. Tio iam povas okazi eĉ al longjaraj amikoj.“
Sinjorino Grubaĥ ŝovis la antaŭtukon sub la okulojn por vidi, ĉu K. vere paciĝis.
„Nu jes, estas tiel“, diris K. kaj, ĉar laŭ la konduto de sinĵorino Grubaĥ konkludeblis, ke la kapitano perfidis nenion, li kuraĝis nun aldoni: „Ĉu vi vere pensas, ke pro fremda ino mi povus malamikiĝi al vi?“
„Tio ja ĝuste tiel estas“, sinjoro K.“, diris sinjorino Grubaĥ. Estis ŝia malfeliĉo, ke tiukaze, se ŝi sentas sin nur iom pli libera, tuj devas diri ion nelertan. „Mi demandas min seninterrompe: Kial sinjoro K. tiom afliktiĝas pro la fraŭlino Brosisto? Kial li kverelas pro ŝi kun mi, kvankam li scias, ke ĉiu malbona vorto el lia buŝo prenas de mi la dormon? Mi diris ja pri la fraŭlino nenion alian krom tio, kion mi mem vidis per la propraj okuloj.“
K. diris nenion pri tio, li estus devinta elĵeti de la ĉambro ŝin jam pro la unua vorto, sed tion li ne volis fari. Li kontentiĝis pri tio trinki la kafon kaj sentigi al sinjorino Grubaĥ ŝian superfluecon. Ekstere oni aŭdis denove la treniĝantan iradon de fraŭlino Lundo, kiu iris tra la tuta antaŭĉambro. „Ĉu vi aŭdas tion?“ demandis K. kaj montris permane al la pordo.
„Jes“, diris sinjorino Grubaĥ kaj ĝemis, „mi volis helpi al ŝi kaj ankaŭ helpigi fare de la ĉambristino, sed ŝi estas kaprica, ŝi volas ĉion mem porti transen. Mi miras pri fraŭlino Brosisto. Min ofte molestas, ke fraŭlino Lundo estas mia luprenantino, sed fraŭlino Brosisto prenas ŝin eĉ en sian ĉambron.“
„Tio tute ne devas aflikti vin“, diris K. kaj dispremis la sukerajn restaĵojn en la taso. „Ĉu vi pro tio eventuale havas damaĝon?“
„Ne“, diris sinjorino Grubaĥ, „per si mem tio estas tute bonvena al mi, mi ricevos per tio aldonan liberan ĉambron kaj tie povos loĝiĝi mian nevon, la kapitanon. Mi timas jam delonge, ke li povus esti ĝeninta vin en la lastaj tagoj, dum kiuj mi devis lasi loĝi lin apude en la loĝoĉambro. Li ne estas tre respektema.“
„Kiaj ideoj!“ diris K. kaj leviĝis. „Pri tio ja ne temas. Vi ŝajne eĉ pensas, ke mi tro senteme reagas, ĉar mi ne povas elteni la migrojn de la fraŭlino Lundo – nun ŝi denove reiras.“
Sinjorino Grubaĥ sentis sin sufiĉe senpotenca. „Ĉu, sinjoro K., mi diru, ke ŝi prokrastu la restantan parton de la transloĝiĝo? Se vi volas, mi faros tion tuj.“
„Sed ŝi ja transloĝiĝu al fraŭlino Brosisto!“ diris K.
„Jes“, diris sinjorino Grubaĥ, ŝi ne tute komprenis, kion K. opiniis.
„Nu do“, diris K., „tiukaze ŝi ja devas transporti siajn aĵojn.“
Sinjorino Grubaĥ nur kapjesis. Tiu ĉi silenta senhelpeco, kiu ekstere ne aspektis alie ol spito, incitis sinjoron K. eĉ pli. Li komencis iri en la ĉambro de la fenestro ĝis la pordo tien kaj reen kaj prenis per tio al sinjorino Grubaĥ la eblon retiriĝi, kion ŝi alie verŝajne estus farinta. K. ĝuste denove atingis la pordon, kiam iu frapis. Estis la ĉambristino, kiu sciigis, ke fraŭlino Lundo volonte interŝanĝus kelkajn vortojn kun sinjoro K., kaj ke ŝi tial petas lin veni en la manĝoĉambron, kie ŝi atendos lin. K. aŭskultis la ĉambristinon pripenseme, tiam li turnis sin kun preskaŭ mokega rigardo al la ektimigita fraŭlino Grubaĥ. Tiu rigardo ŝajne esprimu, ke K. jam delonge antaŭvidis tiun inviton de sinjorino Lundo, kaj ke ĝi ankaŭ tre bone akordiĝas kun la turmentado, kiun li devis sperti je tiu dimanĉa antaŭtagmezo de la luprenantoj de sinjorino Grubaĥ. Li retrosendis la ĉambristinon kun la respondo, ke li tuj venos, iris poste al la vestokesto por ŝanĝi la vestojn kaj havis kiel respondon por sinjorino Grubaĥ, kiu mallaŭte plendis pri la molesta persono, nur la peton, ke ŝi jam forportu la matenmanĝan ilaron.
„Vi ja preskaŭ nenion tuŝis“, diris sinjorino Grubaĥ.
„Nu, ek do, forportu ĝin!“ vokis K. Li havis la senton, kvazaŭ fraŭlino Lundo estus en ĉion iel enmiksita kaj farus ĉion naŭza.
Kiam li iris tra la antaŭĉambro, li vidis al la fermita ĉambropordo de fraŭlino Brosisto. Sed li ne estis invitita tien, sed en la manĝoĉambron, kies pordon li kvazaŭ malfermŝiris sen frapi.
Estis tre longa, sed malvasta unufenestra ĉambro. Tie estis nur tiom da loko, ke oni nur oblikve povis starigi en la anguloj ĉe la pordoflanko du ŝrankojn, dum la cetera loko estis komplete okupita per la longa manĝotablo, kiu komenciĝis proksime ĉe la pordo kaj atingis preskaŭ ĝis la granda fenestro, kiu tiel fariĝis preskaŭ nealirebla. La tablo estis jam aranĝita kaj eĉ por multaj personoj, ĉar dimanĉe preskaŭ ĉiuj luprenantoj tie tagmanĝas. Kiam K. enpaŝis, proksimiĝis fraŭlino Lundo de la fenestro laŭ flanko de la tablo renkonte al K. Ili salutis sin reciproke silente. Poste diris fraŭlino Lundo, kiel ĉiam nekutime rektiginte ka kapon: „Mi ne scias, ĉu vi konas min.“
K. rigardis ŝin per kunpinĉitaj okuloj. „Certe“, li diris, „vi loĝas ja jam dum pli longa tempo ĉe sinjorino Grubaĥ.“
„Sed vi okupiĝas, kiel mi pensas, ne tre pri la pensiono“, diris fraŭlino Lundo.
„Ne“, diris K.
„Ĉu vi ne volas sidiĝi?“ diris fraŭlino Lundo.
Ili ambaŭ tiris silente du fotelojn el la ekstera finaĵo de la tablo kaj sidiĝis vidalvide unu antaŭ la alia.
Sed fraŭlino Lundo tuj denove ekstaris, ĉar ŝi forgesis sian retikuleton sur la fenestra breto kaj ekiris por alporti ĝin; ŝi trotis treniĝeme tra la tuta ĉambro. Kiam ŝi revenis, iom svingante la retikuleton, ŝi diris: „Mi volas nur komisie de mia amikino interŝanĝi kelkajn vortojn kun vi. Ŝi volis veni mem, sed ŝi sentas sin hodiaŭ iom malbonfarta. Ŝi volas senkulpigi sin, kaj ke vi aŭskultu min anstataŭ ŝi. Ŝi ankaŭ ne povus diri ion alian al vi, ol mi diros. Male, mi pensas eĉ, ke mi povos diri al vi eĉ pli, ĉar mi estas ja relative neenvolvita. Ĉu tion ne pensas ankaŭ vi?“
„Kio estus do direnda?“ respondis K., kiu estis sata pri tio vidi la okulojn de fraŭlino Lundo daŭre direktataj al siaj lipoj. Jam per tio ŝi arogis al si regadon pri tio, kion li diros ankoraŭ. „Fraŭlino Brosisto al mi evidente ne volas permesi la personan debaton, pri kiu mi petis ŝin.“
„Tiel estas“, diris fraŭlino Lundo, „aŭ pli bone dirite, tiel tute ne estas. Vi esprimas tion strange akre. Ĝenerale debatoj estas nek permesataj nek okazas la malo. Sed povas okazi, ke oni rigardas interparolajn debatojn necesaj, kaj tiel estas ĝuste en tiu ĉi kazo. Nun, post via rimarko, mi povas ja paroli malkaŝe. Vi petis mian amikinon skribe aŭ perbuŝe pri interparlado. Sed ĉar mia amikino scias, mi almenaŭ devas supozi tion, pri kio temas ĉe tiu interparolado, tial ŝi estas konvinkita, pro kaŭzoj, kiujn mi ne konas, ke tio estus utila por neniu, se la interparolado efektive okazus. Cetere ŝi rakontis al mi nur hieraŭ kaj nur tute preterire pri tio, ŝi diris dum tio, ke ankaŭ vin tiu interparolado ja ne tre povas interesi, ĉar vi nur per hazardo ekhavis tian penson, kaj ankaŭ vi mem eĉ sen speciala klarigo ekkonus, se ne jam nun, tiukaze do tre baldaŭ, la sensenecon de la tuta afero. Mi respondis, ke tio eble estas prava, sed ke mi rigardas por kompleta klarigo avantaĝa sciigi al vi esprimitan respondon. Mi ofertis transdoni tiun taskon al mi, post certa hezito mia amikino cedis al mi. Mi esperas nun, ke mi agis ankaŭ laŭ via senco; ĉar eĉ la plej malgranda dubo pri la plej eta malcerto ĉiam estas turmentiga, kaj se oni povas facile forigi ĝin, kiel en tiu ĉi kazo, ĝi okazu prefere tuj.“
„Mi dankas al vi“, diris K. tuj, li lante stariĝis, rigardis fraŭlinon Lundo, poste trans la tablon, kaj post tio el la fenestro – la transflanka domo troviĝis subsune – kaj iris al la pordo. Fraŭlino Lundo sekvis lin kun kelkaj paŝoj, kvazaŭ ŝi ne tute fidus al li. Sed antaŭ la pordo ambaŭ devis retroeviti, ĉar ĝi malfermiĝis kaj kapitano Lanc enpaŝis. K. rigardis lin je la unua fojo elproksime. Li estis granda, ĉirkaŭ kvardekjara viro, kun sunbrunigita karnoplena vizaĝo. Li riverence kliniĝetis, kio validis ankaŭ por K., iris al fraŭlino Lundo kaj kisis honorige ŝian salutmanon. Li moviĝis tre lerte. La ĝentileco al la fraŭlino K. frape distingiĝis de la traktado, kiun ŝi spertis fare de K. Tamen fraŭlino Lundo ŝajne ne estis ofendita, ĉar ŝi volis eĉ prezenti lin al la kapitano, kiel K. supozis konstati. Sed K. ne volis esti prezentata, ĉar li ne kapablus iel esti afabla, nek al la kapitano nek al fraŭlino Lundo. La manokiso ligis ŝin laŭ li al grupo, kiu sub la ŝajno de tuta naiveco kaj senegoismo volis deteni lin de fraŭlino Brosisto. Sed K. ne nur supozis ekkoni tion, li ekkonis ankaŭ, ke fraŭlino Lundo elektis bonan, sed tamen dueĝe tranĉantan rimedon. Ŝi troigis la signifon de la rilato inter fraŭlino Brosisto kaj K.; ŝi troigis antaŭ ĉio la signifon de la petita interparolo kaj provis samtempe turni la aferon tiel, kvazaŭ estus K., kiu troigas ĉion. Ŝi seniluziiĝu. K. ne volis troigi ion, li sciis, ke fraŭlino Brosisto estis simpla skribmaŝinista fraŭlino, kiu longe ne povos rezisti al li. Ĉe tio li intence ne konsideris, kion li eksciis de fraŭlino Grubaĥ pri fraŭlino Brosisto. Ĉion ĉi li pripensis, dum li apenaŭ salutinte forlasis la ĉambron. Li volis tuj iri en sian ĉambron, sed eta rido de fraŭlino Lundo, kiun li aŭdis malantaŭ si el la manĝoĉambro, ekpensigis lin, ke li eble ambaŭ, kaj la kapitanon kaj fraŭlinon Lundo, povus surprizi. Li ĉirkaŭrigardis kaj aŭskultis, ĉu el iu de la ĉirkaŭaj ĉambroj atendeblas ĝeno, sed estis ĉie kvieto, nur la interparolado el la manĝoĉambro estis aŭdebla kaj el la irejo kondukanta al la kuirejo la voĉo de sinjorino Grubaĥ. La okazo estis bonŝanca. K. iris al la ĉambropordo de fraŭlino Brosisto kaj frapis mallaŭte. Ĉar nenio moviĝis, li frapis ankoraŭ foje, sed ankoraŭ nun ne sekvis respondo. Ĉu ŝi dormas? Ĉu ŝi vere malbonfartas?
Ĉu ŝi neas sian ĉeeston nur tial, ĉar ŝi divenas, ke povas esti nur K., kiu frapis tiom mallaŭte? K. supozis, ke ŝi neas sian ĉeeston kaj frapis ankoraŭ pli laŭte, fine li malfermis la pordon, ĉar la frapado ne sukcesis, atenteme kaj kun la sento, ke li agas ne laŭorde kaj krome eĉ senutile. En la ĉambro estis neniu. Cetere ĝi apenaŭ plu memorigis pri la ĉambro, kiun K. konis. Ĉe la muro estis metitaj nur du litoj unu post la alia, tri foteloj proksime de la pordo estis abunde kovritaj per vestaĵoj kaj tolaĵo, unu el la ŝrankoj estis malfermita. Fraŭlino Brosisto verŝajne foriris dum fraŭlino Lundo en la manĝoĉambro elokvente parolis al K. K. pri tio ne estis tre perpleksa, ĉar li apenaŭ plu atendis renkonti fraŭlinon Brosisto senprobleme, li entreprenis tion preskaŭ nur pro spito al fraŭlino Lundo. Sed des pli embarasige estis vidi por li, dum li fermis la pordon, kiel fraŭlino Lundo kaj la kapitano interparolas en la malfermita pordo de la manĝoĉambro. Ili eble staris tie jam de tiam, kiam K. malfermis la pordon, ili evitis ĉiun ŝajnon, ke ili eventuale eĉ observas sinjoron K., ili interparolis mallaŭte kaj sekvis la movojn de K. per rigardoj nur tiel, kiel oni dum interparolado distrite rigardas flanken. Sed la rigardoj ŝarĝis sinjoron K. tamen tiom peze, ke li rapidis atingi laŭmure sian ĉambron.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.