La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA PROCESOAŭtoro: Franz Kafka |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Fine K. tamen decidiĝis ĉesigi la defendon fare de sia advokato. Duboj pri tio, ĉu ĝi estas ĝusta agi tiel ĉu ne, ja ne ekstermeblis, sed la konvinko pri la neceso de tiu paŝo estis pli granda ol la malo. La decidiĝo je tiu tago, kiam K. volis iri al la advokato, forprenis multe de lia laborforto, li laboris precipe lante, li devis resti tre longe en la oficejo, kaj pasis jam la deka, kiam li fine staris antaŭ la pordo de la advokato. Ankoraŭ antaŭ ol li eksonoris, li pripensis, ĉu ĝi estus pli bone nuligi la advokatecon per telefono aŭ per letero, la persona interparolado certe fariĝos tre embarasiga. Tamen K. fine ne volis rezigni pri ĝi, ĉe ĉiu alia speco de la nuligo de la advokateco tiu estus akceptita silente aŭ per kelkaj formalaj vortoj, kaj K., se ne eventuale Leni povus elesplori ion, neniam ekscius ion pri tio, kiel la advokato reagos pri la nuligo de sia advokateco kaj kiujn sekvojn por K. povus havi tiu ĉi nuligo laŭ la ne malgrava opinio de la advokato. Sed, se li sidos vidalvide al la advokato, kaj se la advokato estos surprizita, K. eĉ tiukaze, se la advokato ne lasus logi multon el si, povus facile konkludi el ties vizaĝo kaj konduto ĉion, kion li volas ekscii. Eĉ estis eĉ ne ekskludite, ke li estos konvinkita pri tio, ke tamen estus pli bone lasi al la advokato la defendon kaj, ke li tiukaze nuligus la nuligon de la advokateco.
La unua sonorado ĉe la pordo de la advokato estis, kiel kutime, senutila. „Leni povus esti pli rapida“, pensis K.
Sed estis jam avantaĝo, se la aliaj ne enmiksiĝis, kiel ili faris tion kutime, ĉu per tio ke la viro en la nokotvesto aŭ iu ajn alia ekmolestas lin. Dum K. duafoje premis la butonon, li retrorigardis al la alia pordo, sed ĉifoje ankaŭ tiu restis fermita. Fine aperis ĉe la rigardotruo de la advokata pordo du okuloj, sed ne estis tiuj de Leni. Iu malfermŝlosis la pordon, sed ankoraŭ premis sin kontraŭ ĝi, iu vokis en la loĝejon: „Estas li!“ kaj malfermis la pordon nur tiam tute. K. urĝis la pordon, ĉar li jam aŭdis malantaŭ si kiel en la pordo de la alia loĝejo haste estis turnata ŝlosilo en la seruro. Kiam do la pordo antaŭ li fine malfermiĝis, li preskaŭ sturmis en la antaŭĉambron kaj ankoraŭ vidis, kiel Leni, kiun celis la averta voko, forkuris en noktonegliĝo tra irejo, kiu troviĝis inter la ĉambroj. Li postrigardis ŝin dum certa tempo kaj tiam turniĝis al la malferminto de la pordo. Estis malgranda kaj magra viro kun plena barbo, kiu mantenis kandelon.
„Ĉu vi estas ĉi tie dungito?“ demandis K.
„Ne“, respondis la viro, „mi estas fremda ĉi tie, la advokato estas nur mia reprezentanto, mi estas ĉi tie pro jura afero. „Sen vestoj, ĉu?“ demandis K. kaj montris per manmovo al la mankohava vestaro de la viro. „Ho, pardonu al mi!“ diris la viro kaj prilumis sin mem per la kandelo, kvazaŭ li vidus sin mem je la unua fojo en tiu stato.
„Leni estas via amatino, ĉu?“ demandis K. koncize. Li iom disetendis la gambojn, la manojn, per kiuj li tenis la ĉapelon, li malantaŭe interkroĉigis. Jam pro la posedo de la firma mantelo li sentis sin tre supera al la magra malgrandulo.
„Ho ve, Dio mia“, tiu diris kaj levis, terurigite defendante sin, manon antaŭ la vizaĝon, „ne, ne, kiel vi povas pensi tion?“
„Vi aspektas fidinde, diris K. ridetante, „tamen – iru antaŭen.“ Li salutis lin per la ĉapelo kaj irigis lin antaŭ si.
„Nu, kiel vi nomiĝas?“ demandis K. survoje.
„Blok, komercisto Blok“, diris la malgrandulo kaj ĉe tiu prezento turnis sin al K., li volis halti, sed K. ne permesis tion.
„Ĉu tio estas via vera nomo?“, demandis K.
„Certe“, Blok respondis, „kial vi dubas?“
„Mi pensis, ke vi povus havi kaŭzon sekretigi vian nomon“, diris K. Li sentis sin libera tiel, kiel oni sentas sin kutime nur, kiam oni parolas en fremda regiono kun homoj de malalta rango, se ĉion, kio koncernas la propran personon, oni retenas por si mem, se oni parolas nur indiferente pri la interesoj de la aliaj kaj tiel altigas ilin antaŭ si mem, sed ankaŭ laŭ plaĉo povus faligi ilin. Ĉe la pordo de la laborĉambro de la advokato K. haltis, malfermis ĝin kaj vokis al la komercisto, kiu obeeme iris plu: „Ne tiel rapide! Prilumu por mi ĉi tie!“ K. pensis, ke Leni eble kaŝas sin ĉi tie, li ordonis, ke la komercisto rastu ĉiujn angulojn, sed la ĉambro estis malplena. Antaŭ la pentraĵo de la juĝisto K. retenis la komerciston malantaŭe per ties ŝelko. „Ĉu vi konas lin?“ li demandis kaj montrofingris supren. La komercisto levis la kandelon, rigardis palpebrume supren kaj diris: „Li estas juĝisto.“
„Ĉu altranga juĝisto?“ demandis K. kaj starigis sin flanke de la komercisto por observi la impreson, kiun faris la pentraĵo al la komercisto. La komercisto rigardis admire supren.“ „Li estas juĝisto altranga“, li diris.
„Vi ne estas informita bone“, diris K. „Inter la malsupraj esplorjuĝistoj, li estas la plej malaltranga.“
„Nun mi rememoras“, diris la komercisto kaj mallevis la kandelon, „ankaŭ mi jam aŭdis tion.“
„Tre kompreneble“, vokis K., „mi ja forgesis, kompreneble vi jam devis aŭdi tion. „Sed kial do, kial do?“ demandis la komercisto, dum li moviĝis, pelite de la manoj de K. al la pordo. Ekstere sur la irejo diris K. „Vi ja scias, kie Leni kaŝiĝas, ĉu?“
„Kaŝiĝas, ĉu?“ diris la komercisto, „ne, sed certe ŝi estas en la kuirejo kaj kuiros supon por la advokato.“
„Kial vi ne diris tion tuj?“ demandis K.
„Mi ja volis konduki vin tien, dum vi revokis min“, respondis la komercisto, kvazaŭ konfuzite de la kontraŭdiraj ordonoj.
„Vi eble pensas, ke vi estas tre ruza“, diris K., „do, konduku min!“ En la kuirejo K. ankoraŭ neniam estis, ĝi estis surprize granda kaj riĉe ekipita. Jam nur la fornelo estis trifoje pli granda ol kutimaj forneloj, de la cetero oni ne vidis detalojn, ĉar la kuirejo tiumomente estis lumigata nur per lampeto pendanta ĉe la enirejo. Ĉe la fornelo staris Leni kun blanka antaŭtuko, kiel ĉiam, kaj malplenigis ovojn en poton, kiu staris sur flamo de primuso. „Bonan vesperon, Josefo“, ŝi diris kun rigardo flanken.
„Bonan vesperon“, diris K. kaj montris permane al flanke staranta fotelo, sur kiun sidiĝu la komercisto, kion tiu faris. Sed K. iris ĝis tute proksime malantaŭ Leni, transkliniĝis super ŝultron ŝian kaj demandis: „Kiu estas la viro?“
Leni brakumis sinjoron K. per unu brako, kun la alia mano ŝi kirlis la supon, ŝi tiris lin antaŭen al si kaj diris:
„Li estas bedaŭrinda homo, povra komercisto, nomata Blok. Ja rigardu lin foje.“ Ili ambaŭ rigardis malantaŭen.
La komercisto sidis sur la fotelo, sur kiun K. mansignis al li. Li jam estingis la kandelon, kies lumo nun ne plu necesis, per blovado kaj premis per la fingroj la meĉon por malhelpi la fumadon. „Vi estis en negliĝo“, diris K. kaj turnis ŝian kapon denove al la fornelo. Ŝi silentis.
„Li estas via amato, ĉu?“ demandis K. Ŝi volis preni la supopoton, sed K. prenis ambaŭ ŝiajn manojn kaj diris:
„Do, respondu!“.
Ŝi diris: „Akompanu min en la laborĉambron, mi ĉion klarigos al vi.“
„Ne“, diris K., „mi volas, ke vi klarigu tion ĉi tie.“ Ŝi kroĉiĝis al li kaj intencis kisi lin. Sed K. deturniĝis defendante sin kaj diris: „Mi ne volas, ke vi kisu min nun.“
„Josefo“, diris Leni kaj rigardis lin petante kaj tamen rekte al liaj okuloj. „Vi ja ne estas ĵaluza pro sinjoro Blok, ĉu? – Rudi“, ŝi diris poste, turnante sin al la komercisto.
„Do, helpu al mi, vi aŭdis, ke mi estas suspektata, lasu la kandelon.“ Oni povis pensi, ke li ne atentis ilin, sed li estis tute informita. „Ankaŭ mi ne scius, kial vi estu ĵaluza“, li diris ne tre respondosprite.
„Fakte ankaŭ mi ne scias tion“, diris K. kaj rigardis la komerciston ridetante. Leni ridis laŭte kaj uzis la malatenton de K. por kroĉigiĝi brake de li, kaj ŝi flustris:
„Ne plu urĝu lin, vi ja vidas, kia homo li estas. Mi iom zorgas pri li, ĉar li estas ofta kliento de la advokato, pro neniu alia kaŭzo. Kaj vi, ĉu? Ĉu vi volas paroli ankoraŭ hodiaŭ kun la advokato? Li estas tre malsana hodiaŭ, sed, se vi volas, mi tamen anoncos vin. Sed tranokte vi restos ĉe mi, tute certe. Vi ankaŭ dum longa tempo ne estis plu ĉe ni, eĉ la advokato demandis, kie vi estas. Ne neglektu la proceson! Ankaŭ mi mem devas sciigi al vi diversaĵojn, kiujn mi eksciis. Sed nun unue demetu vian mantelon!“ Ŝi helpis al li malvesti sin, ŝi prenis lian ĉapelon kaj kuris kun la vestaĵoj en la antaŭĉambron por pendigi ilin, poste ŝi retrokuris kaj okupiĝis pri la supo. „Ĉu mi unue anoncu vin aŭ unue portu la supon al li?“
„Unue anoncu min“, diris K. Li ĉagreniĝis, origine li havis la intencon detale priparoli kun Leni siajn aferojn, speciale la dubindan nuligon de la advokateco. Sed la ĉeesto de la komercisto ĉesigis lian emon por tio. Nun li opiniis sian aferon tamen tro grava por tio, ke la etkomercisto eble ankoraŭ decide enmiksiĝu. Kaj tial li retrovokis ŝin, Leni troviĝis jam en la irejo. „Portu tamen unue la supon al li, li fortigu sin por la interparolado kun mi, li bezonos tion.“
„Ĉu ankaŭ vi estas kliento de la advokato“, mallaŭte diris kvazaŭ konstatante la komercisto en sia angulo. Sed tio ne estis akceptata favore. „Kial tio koncernu vin?“ diris K. kaj Leni rimarkis: „Eksilentu, tuj – Tiukaze mi do unue portos la supon al li“, diris Leni al K. kaj verŝis la supon sur teleron. „Nur estas tiukaze atendeble, ke li baldaŭ ekdormos, post la manĝo li kutime baldaŭ ekdormas.“
„Tio, kion mi diros,tenos lin vekiĝinta“, diris K., li volis seninterrompe aludi pri tio, ke li intencas intertrakti gravan aferon kun la advokato, li celis, ke Leni demandu lin, kio tio estas, kaj nur poste demandi ŝin pri konsilo.
Sed ŝi plenumis ĝustatempe nur la diritajn ordonojn.
Kiam ŝi preteriris lin kun la taso, ŝi softe kaj intence puŝis lin kaj flustris: „Kiam li estos manĝinta la supon, mi tuj anoncos vin, por ke mi rericevu vin kiel eble plej rapide.“
„Iru do“, diris K., „iru do.“
„Nu, estu iom pli afabla“, ŝi diris kaj ankoraŭfoje tute turnis sin kun la taso en la pordo al li.
K. postrigardis ŝin; nun estis decidite kun certo, ke li nuligos la advokatecon de la advokato. Estis verŝajne pli bone, ke li antaŭe ne ankoraŭfoje povis interparoli kun Leni pri tio; ŝi apenaŭ havis sufiĉan superrigardon pri la tuto, ŝi certe malkonsilus tion al li kaj eble efektive detenus lin de la nuligo de la advokateco, tiukaze li estus plu plena de duboj kaj maltrankvilo kaj fine li tamen plenumus sian decidon post kelke da tempo, ĉar tiu decido estis fakte tro deviga. Sed ju pli frue ĝi estos efektivigita des pli da damaĝo estos detenita de li. Eble la komercisto povos diri ion pri tio.
K. deturniĝis, apenaŭ rimarkis tion la komercisto, li volis tuj ekstari.
„Restu sidanta“, diris K. kaj tiris fotelon apud lin. „Ĉu vi estas jam malnova kliento de la advokato?“ demandis K.
„Jes“, diris la komercisto, „tre malnova kliento.“
„Kiom da jaroj li jam estas via advokato?“ demandis K.
„Mi ne scias kiel vi opinias tion“, diris la komercisto, „en negocaj juraj aferoj – mi havas grenkomercon – la advokato jam defendas min de kiam mi transprenis la negocon, do ĉirkaŭ dudek jarojn, ankaŭ en mia propra proceso, kiun vi verŝajne aludas, li defendas min dekomence, jam pli ol kvin jarojn. Ja, multe pli ol kvin jarojn“, li poste aldonis kaj eltiris malnovan paperujon, „ĉi tie mi enskribis ĉion; se vi volas, mi diros al vi la precizajn datenojn. Estas malfacile memorteni ĉion. Mia proceso daŭras verŝajne jam multe pli longe, ĝi komencis tuj post la morto de mia edzino kaj tio estis antaŭ pli ol kvin kaj duono da jaroj.“
K. proksimiĝis al li. „La advokato do transprenas ankaŭ kutimajn jurajn aferojn, ĉu?“ li demandis. Tiu ligo de la juĝejoj kaj la juroscienco ŝajnis al K. treege trankviliga.
„Certe“, diris la komercisto kaj poste flustris al K.: „Oni eĉ diras, ke li estas pli fervora pri tiuj juraj aferoj ol pri la aliaj.“ Sed poste li ŝajne pentis pri la dirita, li metis manon sur ŝultron de K. kaj diris: „Mi tre petas vin, ne perfidu min.“
K. trankviligante lin, frapis lin femure kaj diris: „Ne, mi ne estas perfidulo.“
„Li estas ja venĝema“, diris la komercisto.
„Kontraŭ tiom fidela kliento li certe faros nenion“, diris K.
„Ho, tamen“, diris la komercisto, „se li estas ekscitita, li ne konas diferencojn, cetere mi vere ne estas fidela al li.“
„Sed kial ne?“ demandis K.
„Ĉu mi konfidu tion al vi?“ demandis la komercisto dubante.
„Mi pensas, ke jes“, diris K.
„Nu“, diris la komercisto, „mi konfidos tion parte al vi, sed ankaŭ vi devos diri sekreton, por ke ni ambaŭ reciproke apogu nin rilate la advokaton.“
„Vi estas tre memgardema“, diris K., sed mi diros al vi sekreton, kiu tute trankviligos vin. Kiurilate vi do malfidelas la advokaton?“
„Mi havas“, diris la komercisto heziteme laŭ tono, kvazaŭ li konfesus ion malhonoran, „mi havas krom li ankoraŭ diversajn juragentojn.“
„Tio ja ne estas fia ago“, diris K. iom seniluziigite.
„Ĉi tie tamen“, diris la komercisto, kiu ankoraŭ peze spiris de sia konfeso, sed sekve de la rimarko de K. li ekhavis pli da fido.
„Tio ne estas permesita. Kaj malplej permesite estas akcepti krom tielnomata advokato ankoraŭ neoficialajn advokatojn. Kaj ĝuste tion mi faris, mi havas krom li ankoraŭ kvin juragentojn.“
„Kvin!“vokis K., nur la kvanto ekmirigis lin, kvin kaŝajn fuŝadvokatojn krom tiu, ĉu?“
La komercisto kapjesis: „Mi ankoraŭ intertraktas ĝuste kun la sesa.“
„Sed por kio vi bezonas tiom da advokatoj?“ demandis K.
„Mi bezonas ĉiujn“, diris la komercisto.
„Ĉu vi ne volas klarigi tion al mi?“ demandis K.
„Volonte“, diris la komercisto. „Antaŭ ĉio mi ja ne volos malsukcesi miaprocese, tio estas ja memkomprenebla. Sekve de tio, mi rajtas preterlasi nenion, kio povus esti utila al mi; eĉ, se la espero pri utilo en certa kazo estas nur malgranda, mi eĉ tiukaze ne rajtas preterlasi ĝin. Mi uzis tial ĉion, kion mi havas, por la proceso. Tiel mi ekzemple eltiris de mia negoco mian tutan monon, pli frue plenigis la oficejoj de mia negoco preskaŭ tutan etaĝon, sed nun sufiĉas ĉambreto en la postkorta domo, kie mi laboras kun metia lernanto. Tiun regreson kompreneble ne kaŭzis nur la eltirado de la mono, sed eĉ pli la forpreno de mia laborforto. Se oni volas fari ion por sia proceso oni apenaŭ povas okupiĝi pri aliaj aferoj.“
„Vi do mem laboras ĉe la juĝejo, ĉu?“ demandis K.„Ĝuste pri tio mi volus volonte ekscii ion.“
„Pri tio mi povas raporti nur malmulte“, diris la komercisto, „komence mi certe ankaŭ tion provis, sed mi baldaŭ lasis tion. Ĝi estas tro elĉerpiga kaj kaj ne havigas grandan sukceson. Eĉ labori tie kaj intertrakti almenaŭ por mi montriĝis tute neeble. Jam nur la atendado tie estas ja granda streĉo. Vi konas ja mem la pezan aeron en la kancelarioj.“
„Sed kial vi scias, ke mi estis tie?“ demandis K.
„Mi estis ĝuste en la atendejo, kiam vi trairis.“
„Kia hazardo tio estas!“ vokis K., tute obsedite kaj forgesante la pli fruan ridindecon de la komercisto. „Vi do vidis min! Vi estis en la atendejo, kiam mi trairis! Jes, mi iam unufoje tie trairis.“
„Tio ne estas tiom granda hazardo“, diris la komercisto, „mi estas tie preskaŭ ĉiutaĝe.“
„Ankaŭ mi nun verŝajne devos iri ofte tien“, diris K., „sed mi apenaŭ estos denove akceptita tiel respektoplene kiel tiam. Ĉiuj ekstaris. Eble oni pensis, ke mi estas juĝisto.“
„Ne“, diris la komercisto, „ni salutis tiam la juĝejan serviston. Ke vi estas akuzito, tion ni sciis. Tiaj sciigoj disvastiĝas tre rapide.“
„Tion vi do jam sciis“, diris K., „tiukaze mia konduto eble ŝajnis orgojla al vi. Ĉu oni interparolis pri tio?“
„Ne“, diris la komercisto, „male. Sed tio estas stultaĵoj.“
„Kiaj stultaĵoj?“ demandis K.
„Kial vi demandas pri tio?“ diris la komercisto ĉagrenite.
„Vi ŝajne ankoraŭ ne konas la homojn tie kaj eble miskomprenos tion. Vi devas pripensi, ke en tiu proceduro ĉiam denove estas priparolataj multaj aferoj, por kiuj la menso ne plu sufiĉas, oni estas simple tro lacigita kaj deturnita de multaj aferoj, kaj tial kiel anstataŭaĵo devas servi la superstiĉo. Mi parolas pri la aliaj, sed mem estas tute ne pli bona. Tia superstiĉo estas ekzemple, ke multaj asertas ekkoni el la vizaĝo de akuzito, speciale el la konturo de la lipoj, la rezulton de la proceso. Tiuj homoj do asertis, ke vi, se oni konkludas tion laŭ viaj lipoj, certe kaj baldaŭ estos kondamnita. Mi ripetas, ke tio estas ridinda superstiĉo, kaj en la plej multaj kazoj ankaŭ komplete rifuzita per faktoj, sed, se oni vivas en tiu societo, estas malfacile eviti tiajn opiniojn. Pripensu nur kiom forte tiu superstiĉo povas efiki. Vi ja certan personon alparolis tie, ĉu ne? Sed li apenaŭ povis respondi al vi. Ekzistas kompreneble multaj kaŭzoj por tie povi esti konfuzita, sed unu el tiuj estis ankaŭ la vidaĵo de viaj lipoj. Li rakontis pli poste ankaŭ pri tio, ke li supozis vidi sur viaj lipoj ankaŭ la signon de sia propra kondamno.“
„Mia lipoj, ĉu?“ demandis K., eltiris poŝspegulon kaj rigardis sin. Mi ne povas trovi ion eksterordinaran je miaj lipoj. Kaj vi, ĉu?“
„Ankaŭ mi ne“, diris la komercisto, „Tute ne.“
„Kiom superstiĉaj tiuj homoj estas!“ vokis K.
„Ĉu mi ne diris tion?“ demandis la komercisto.
„Ĉu ili tre ofte societas kaj interŝanĝas opiniojn?“ diris K.
„Ĝenerale mi ĝis nun tute aparte lokiĝis.“
„Ĝenerale ili ne societas kune“, diris la komercisto, „tio ne eblus, ĉar ili estas tiom multaj. Estas ankaŭ nur malmultaj komunaj interesoj. Se ĉeokaze en grupo la supozo pri komuna intereso aperas, ĝi baldaŭ montriĝas kiel eraro. Komune kontraŭ la juĝeĵo atingeblas neniu sukceso. Ĉiu kazo estas esplorata por si mem, ĝi estas ja la plej preciza juĝejo, kiu imageblas. Komune do neniu sukceso atingeblas, nur unuopulo sukcesas ĉeokaze sekrete; kaj nur, kiam la unuopulo jam sukcesis, ekscias tion la aliaj; neniu scias kiel ĝi okazis. Do ne estas iu komuneco, oni ja tie kaj tie kunvenas en atendejo, sed tie oni ne priparolas multon. La superstiĉaj opinioj konsistas ofte jam de praaj tempoj, kaj plimultiĝas fakte per si mem.“
„Mi vidis la sinjorojn tie en la atendejo“, diris K., „ilia atendado ŝajnis al mi tre senutila.“
„La atendado ne estas sensenca“, diris la komercisto, „senutila estas nur la memstara enmiksiĝo. Mi diris jam, ke mi havas krom tiu advokato ankoraŭ kvin aliajn. Oni ja pensu pro tio – mi mem supozis tion unue – ke mi nun povu translasi la aferon tute al ili mem. Sed tio estus tute malĝusta. Mi povas translasi la aferon malpli al ili ol tiukaze, se mi havus nur unu advokaton. Vi ŝajne ne komprenas tion, ĉu?“
„Ne“, diris K. kaj metis,por malhelpi la komerciston paroli tro rapide, manon trankviligante sur manon de li, „mi petas vin nur paroli iom pli lante, ĉio estas tre grava por mi, kaj mi vere ne povas kapti la sencon de ĉio ĉi.“
„Bone, ke vi memoras min pri tio“, diris la komercisto, „vi estas ja novulo, freŝdatulo. Via proceso aĝas duonon de jaro, ĉu ne? Jes, mi aŭdis pri tio. Tiom nova proceso! Sed mi trapensis tiujn aferojn jam sennombreble ofte, ili estas por mi la plej memkomprenebla surtere.“
„Vi ŝajne estas ĝoja, ke via proceso jam tiom progresis, ĉu?“ demandis K., li ne volis demandi rekte, kiel statas la aferoj de la komercisto. Sed li ankaŭ ne ricevis klaran respondon.
„Jes, mi ruligis mian proceson jam dum kvin jaroj plu“, diris la komercisto kaj klinis la kapon, „tio estas ne malgranda sukceso.“ Poste li silentis dum certa tempo.
K. aŭskultis, ĉu Leni jam venas. Unuflanke li ne volis, ke ŝi alvenu, ĉar li ankoraŭ havis multajn demandojn kaj li ankaŭ ne volis esti renkontata de Leni dum tiu konfidema interparolado kun la komercisto, sed aliflanke li ĉagreniĝis pri tio, ke ŝi spite al la propra ĉeesto tiom longe restadis ĉe la advokato, multe pli longe ol necesis por la transdonado de la supo.
„Mi ankoraŭ memoras precize pri la tempo“, denove komencis la komercisto, kaj K. tuj ekestis plena de atento, „kiam mia proceso estis proksimume tiom aĝa kiom nun via. Mi havis tiam nur tiun advokaton, sed mi ne estis tre kontenta pri li.“
„Ĉi tie mi ja ekscias ĉion, pensis K. kaj kapjesis vigle per la kapo, kvazaŭ li povus per tio instigi la komerciston diri ĉion sciindan.
„Mia proceso“, daŭrigis la komercisto, „ne progresis, kvankam okazis esploraj pridemandadoj, mi eĉ venis al ĉiu, kolektis materialon, antaŭmetis ĉiujn miajn negocajn librojn ĉe la juĝejo, kio, kiel mi eksciis pli malfrue, eĉ ne necesis, mi iris ĉiam denove al mia advokato, li faris ankaŭ diversajn petskribojn, –.“
„Diversajn petskribojn, ĉu?“ demandis K.
„Jes, certe“, diris la komercisto.
„Tio estas tre grava por mi“, diris K., „en mia kazo li ankoraŭ nun laboras pri mia petskribo unua. Li faris ankoraŭ nenion. Mi komprenas nun, ke li fie neglektas min.“
„Ke la petskribo ankoraŭ ne estas preta, povas havi diversajn rajtigitajn kaŭzojn“, diris la komercisto. „Cetere montriĝis ĉe miaj petskriboj pli poste, ke ili estis tute senvaloraj. Mi eĉ iun el ili pro la komplezo de juĝeja oficisto mem legis. Ĝi ja estis erudicia, sed esence senenhava. Antaŭ ĉio ĝi entenis multe da latinlingva, kiun mi ne komprenas, krome multpaĝajn ĝeneralajn alvokojn de la juĝejo, krome flatojn de certaj individuaj oficistoj, kiuj ja ne estis nomataj, sed kiujn inciito ĉiukaze povas diveni. Krome mem laŭdis sin la advokato per tio, ke li humiligis sin kvazaŭ hundece antaŭ la juĝejo, kaj fine ĝi entenis esploradojn de juraj kazoj el malnovaj tempoj, kiuj laŭskribe estis similaj al mia. Tiuj esploroj, tiom, kiom mi povis kompreni ilin, estis tre zorgeme faritaj. Mi per ĉio tio ankaŭ ne volas juĝi la laboron de la advokato, krome la petskribo, kiun mi legis, estis nur unu el kelkaj, sed ĉiukaze, kaj pri tio mi volas nun paroli, mi tiam ne povis konstati en la proceso progresojn.“
„Sed kiun progreson vi volis konstati?“ demandis K.
„Vi demandas tute prudente“, diris ridetante la komercisto, „oni nur malofte povas konstati progreson en tiu procedo. Sed tiam mi ne sciis tion. Mi estas komercisto kaj tio mi estis tiam eĉ multe pli ol nun, mi volis havi evidentajn progresojn, la tuto proksimiĝu al la fino aŭ almenaŭ decide laŭregule progresu. Anstataŭ tio estis nur pridemandadoj, kiuj plej ofte havis la saman enhavon; la respondojn mi jam parkerigis kiel litanion; plurfoje ĉiusemajne venis juĝejaj heroldoj al mia oficejo aŭ al mia loĝejo kaj kie ajn ili min krome renkontis; tio kompreneble estis ĝena (nun almenaŭ tiurilate estas pli bone, la telefona voko ĝenas onin multe malpli), ankaŭ ĉe miaj negocaj amikoj, speciale ĉe miaj parencoj ekdisvastiĝis onidiroj pri mia proceso, damaĝoj trafis min el ĉiuj flankoj, sed eĉ ne plej eta signo ne ekzistis pri tio, ke baldaŭ okazos eĉ nur la plej unua procesa intertraktado. Mi do iris al la advokato kaj plendis pri tio.
Li, estas vere, donis al mi longajn klarigojn, sed decide rifuzis fari ion laŭ mia senco, ĉar laŭ li neniu havas influon urĝi la fiksigon de procesintertrakto. Urĝe insisti pri tio per petskribo – kiel mi postulis – laŭ li estis simple impertinenta kaj pereigus lin kaj min. Mi pensis, ke tio, kion la advokato ne volas aŭ ne povas fari, alia volos kaj kapablos fari. Mi do serĉis alian advokaton. Mi tuj diru tion antaŭe: neniu postulis la fiksigon de la ĉefintertraktado aŭ eldevigis ĝin, tamen spite al escepto, pri kiu mi ankoraŭ parolos, tio efektive ne eblas, rilate al tiu punkto tiu advokato do ne trompis min; cetere mi ne devas bedaŭri, ke mi ankoraŭ turnis min al aliaj advokatoj. Vi certe jam aŭdis pere de d-ro Favor kelkon pri la fuŝadvokatoj, li verŝajne prezentis ilin kiel tre malestimindajn, kaj tio ili efektive estas. Tamen li ĉiam iomete eraras, kiam li parolas pri ili kaj sin kaj siajn kolegojn komparas al ili, eta eraro, pri kiu mi volas atentigi vin tute preterire. Li nomas tiukaze ĉiam la advokatojn de sia rondo „la grandaj advokatoj“. Tio estas malĝusta, kompreneble ĉiu povas nomi sin „granda“, se plaĉas al li, sed en tiu kazo decidas tamen nur la juĝeja uzo. Laŭ ĝi ja ekzistas krom la dubindaj advokatoj aldone malgrandaj kaj grandaj advokatoj. Sed tiu advokato kaj ties kolegoj estas tamen nur la malgrandaj advokatoj, sed la grandaj, pri kiuj mi nur aŭdis kaj kiujn mi neniam vidis, range troviĝas nekompareble pli alte super la malgrandaj advokatoj ol tiuj super la malestimataj fuŝadvokatoj.“
„La grandaj advokatoj, ĉu?“ demandis K. „Ja kiuj estas tiuj? Kiel oni atingas ilin?“
„Vi do ankoraŭ neniam aŭdis pri ili, ĉu?“ diris la komercisto. „Ekzistas apenaŭ iu akuzito, kiu, post kiam li aŭdis pri ili, ne revus dum certa tempo pri ili. Sed prefere ne lasu tenti vin per tio. Kiuj estas tiuj grandaj advokatoj, mi ne scias, kaj atingi ilin hejme oni ŝajne tute ne povas.
Mi ne konas kazon, pri kiu oni povus aserti kun certo, ke ili enmiksiĝis. Kelkajn ili defendas, sed per propra volo oni ne povus atingi tion, ili defendas nur tiun, kiun ili volas defendi. La aferon, kiun ili faras afero sia, certe jam devas esti trairinta la stadion de la malsupra juĝejo.
Cetere estas pli bone ne pensi pri ili, alikaze la priparoladoj kun la aliaj advokatoj, ties konsiloj kaj helpagoj, ŝajnus al oni tro naŭzaj kaj tro senutilaj. Mi mem spertis tion, ke oni prefere forĵetus ĉion, ke oni volus enlitiĝi hejme kaj aŭdi pri nenio plu. Sed tio kompreneble estus la plej stulta, kaj oni ankaŭ ne havus dum longa tempo sian pacon en la lito.“
„Vi tiam do ne pensis pri la grandaj advokatoj, ĉu?“ demandis K.
„Ne longe“, diris la komercisto kaj ridetis denove, „tute forgesi ilin oni bedaŭrinde ne povas, speciale la noktoj estas favoraj por tiaj pensoj. Sed tiam mi volis ja sukcesojn tuj, mi tial frekventis la tielnomatajn fuŝadvokatojn.“
„Kiel vi ĉi tie sidas kune!“ vokis Leni, kiu revenis kun la taso kaj haltis sur la sojlo de la pordo. Ili efektive reciproke sidis kune, ĉe la plej eta movo ili devus kunpuŝiĝi per la kapoj, la komercisto, kiu sendepende de sia malgrandeco, eĉ tenis sian dorson kurbigite, K.-on devigis simile ekkaŭri, se li volis aŭdi ĉion.
„Ankoraŭ momenton!“ vokis K. rifuzante ŝin, kaj senpacience zigzagadis per la mano, kiun li ankoraŭ eĉ tiam tenis sur la mano de la komercisto.
„Li volis, ke mi rakontu pri mia proceso al li“, diris la komercisto al Leni.
„Rakontu, rakontu nur“, ŝi diris. Ŝi parolis al la komercisto kareseme, sed ankaŭ humilige, al K. tio ne plaĉis; kiel li nun ekkonis, havis la viro ja certan valoron, almenaŭ li havis spertojn, kiujn li kapablis sciigi bone.
Leni juĝis lin ŝajne malĝuste. Li observis ĉagrenite, kiel Leni tiam forprenis de li la kandelon, kiun li firmtenis dum la tuta tempo, kiel ŝi purviŝis lian manon per sia antaŭtuko kaj poste kaŭriĝis apud li por deskrapi iom da vakso, kiu gutis de la kandelo sur lian pantalonon.
„Vi volis rakonti al mi pri la fuŝadvokatoj“, diris K. kaj forŝovis sen plua rimarko la manon de Leni.
„Ja kion vi volas?“demandis Leni, ŝi etendis bateteme manon al sinjoro K. kaj daŭrigis sian laboron.
„Nu, pri la fuŝadvokatoj“, diris la komercisto kaj viŝis trans sian frunton kvazaŭ li pripensus tion.
K. intencis rapidigi lin kaj diris: „V ja volis havi sukcesojn tuj kaj tial frekventis la fuŝadvokatojn.“
„Tute ĝuste“, diris la komercisto, sed ne daŭrigis la paroladon.
‚Eventuale li ne volas paroli pri tio antaŭ Leni‘, pensis K., kaj subigis sian malpaciencon ekscii la plian tuj, kaj tial de tiam ne plu insistis pri respondo.
„Ĉu vi anoncis min?“ li demandis ŝin.
„Kompreneble“, ŝi diris, „ li atendas vin. Lasu nun tiun Blok, kun Blok vi povos interparoli ankaŭ pli poste, li restos ja ĉi tie.“
K. ankoraŭ hezitis. „Vi restos ĉi tie, ĉu?“ li demandis la komerciston. Li volis aŭdi ties propran respondon, li ne volis, ke Leni parolu pri la komercisto kiel pri malĉeestanto, li estis en tiu tago plena de sekreta ĉagreno pri Leni. Kaj denove respondis nun Leni: „Li dormas ofte ĉi tie.“
„Dormas ĉi tie, ĉu?“ vokis K., li pensis, ke la komercisto nur pro li atendos ĉi tie, dum li rapide plenumos la interparoladon kun la advokato, kaj ke poste ili kune foriros kaj ĉion detale kaj neĝenate priparolos.
„Jes“, diris Leni, „ne ĉiu kiel vi, Josefo, dum kiu ajn horo estas akceptata de la advokato. Vi ja ŝajne tute ne miras pri tio, ke la advokato akceptos vin spite al sia malsano ankoraŭ je la dudektria horo nokte. Vi akceptas tion, kion viaj amikoj faras por vi, vere tro memkompreneble. Nu, viaj amikoj, aŭ almenaŭ mi faras tion volonte. Mi ne volas havi alian dankon kaj ankaŭ ne bezonas alian, ol ke vi sentu amon por mi.“
‚Mi sentu amon al vi, ĉu?‘ pensis K. en la unua momento, nur poste ĝi trafulmis lian kapon: ‚Nu do, mi sentas amon por ŝi.‘ Tamen, ĉion alian neglektante, li diris: „Li akceptas min, ĉar mi estas lia kliento. Se eĉ por tio fremda helpo estus necesa, oni devus ĉe ĉiu paŝo ĉiam samtempe almozpeti kaj danki.“
„Kiel terura li hodiaŭ estas, ĉu ne?“ demandis Leni la komerciston.
‚Nun estas mi la malĉeestanto‘, pensis K. kaj preskaŭ fariĝis kolera pri la komercisto, kiam tiu, transprenante la malĝentilecon de Leni, diris: „La advokato akceptas lin ankaŭ pro aliaj kaŭzoj. Lia kazo estas ja pli interesa ol mia. Krome lia proceso dum la komenco verŝajne ankoraŭ ne estas tre konfuzita, jen la advokato ankoraŭ volonte okupiĝas pri ĝi. Pli poste tio fariĝos alia.“
„Jes ja“, diris Leni kaj ridante rigardis la komerciston, „kiel li babilaĉas! De li“, ŝi turnis sin al K., „fidu nenion. Tiel kara, kiel li estas, tiel babilema li ankaŭ estas. Eble la advokato ankaŭ tial ne ŝatas lin. Ĉiukaze li akceptas lin ĉiam nur tiam, kiam li estas en la humoro por tio. Mi jam ofte penis ŝanĝi tion, sed tio ne eblas. Imagu, kelkfoje mi jam anoncis Blokon, sed li akceptis lin nur je la tria tago poste. Sed, se Blok je tiu tempo, kiam li estas vokata, ne ĉeestas, ĉio estas perdita kaj oni denove devos anonci lin. Tial mi permesis al Blok dormi ĉi tie, okazis ja jam, ke li nokte sonorile vokis lin. Nun do Blok ankaŭ en la nokto estas preta. Tamen okazas nun ofte, ke la advokato, se montriĝas, ke Blok ĉeestas, nuligas sian komision permesi eniri lin.“
K. rigardis demandeme al la komercisto. Tiu kapjesis kaj diris tiel senkaŝe kiel li pli frue parolis al K., ĉar eble li estis konfuzita pro honto: „Jes, pli poste oni fariĝas tre dependa de sia advokato.“
„Li plendas ja nur ŝajne“, diris Leni. „li dormas ja ĉi tie tre volonte, kiel li ja jam ofte konfesis al mi.“
Ŝi iris al malgranda pordo kaj malfermpuŝis ĝin. „Ĉu vi volas vidi lian dormoĉambron?“ ŝi demandis. K. iris tien kaj rigardis de la sojlo en la malaltan senfenestran ĉambron, kiu estis tute plenigita de malvasta lito. En tiun liton oni devis grimpi trans litofoston. Ĉe la kapfinaĵo de la lito estis niĉo en la muro, tie staris, tre ordeme aranĝita, kandelo, inkobareleto kaj plumo, krome fasko da paperoj, verŝajne proceskopioj.
„Vi dormas en la servoknabina ĉambro, ĉu?“ demandis K. kaj retroturnis sin al la komercisto. „Leni aranĝis ĝin por mi“, respondis la komercisto, „ĝi estas tre avantaĝa.“
K. rigardis lin dum longa tempo; la impreso, kiun li havis unue de la komercisto, eble estis tamen la ĝusta; spertojn li havis, ĉar lia proceso daŭris jam dum longa tempo, sed li pagis la spertojn multekoste. Subite K. ne plu eltenis rigardi la komerciston. „Ja konduku lin en la liton!“ li vokis al Leni, kiu ŝajne tute ne komprenis lin. Sed li mem volis iri al la advokato kaj per la nuligo de ties advokateco liberigi sin ne nur de li, sed ankaŭ de Leni kaj de la komercisto. Sed antaŭ ol li atingis la pordon, alparolis lin la komercisto per mallaŭta voĉo: „Sinjoro prokuristo“, K. turnis sin al li kun malica vizaĝo, „vi rompis vian promeson“, diris la komercisto kaj etendiĝis petante de la sidloko sur la lito al K., „vi ankoraŭ volis diri sekreton al mi.“
„Efektive“, diris K. kaj ankaŭ turnis preteriran rigardon al Leni, kiu atenteme observis lin, „do aŭskultu: sed ĝi preskaŭ ne plu estas sekreto, mi iros nun al la advokato por nuli ties advokatecon.“
„Li nuligos lian advokatecon!“ vokis la komercisto kaj saltis supren de la fotelo kaj kuradis kun levitaj brakoj en la kuirejo tien kaj tien. Ĉiam denove li vokis: „Li nuligos lian advokatecon!“ Leni tuj volis ĵetiĝi sur sinjoron K., sed la komercisto baris la vojon, tial ŝi unufoje pugnobatis lin.
Ankoraŭ kun la pugnigitaj manoj ŝi postkuris sinjoron K., sed tiu tre antaŭis. Li jam estis paŝinta en la ĉambron de la advokato, kiam Leni atingis lin. La pordon li preskaŭ fermis post si, sed Leni, kiu per piedo tenis malfermita la pordoduonon, kaptis lin ĉe brako kaj volis retiri lin. Sed li premis ŝian manartikon tiel forte, ke ŝi devis delasi lin kun ĝemo. Paŝi en la ĉambron ŝi ne tuj kuraĝis. Sed K. fermis la pordon per ŝlosilo.
„Mi atendas vin jam delonge“, diris la advokato el la lito, li metis skribaĵon, kiun li legis ĉe la lumo de kandelo, sur la noktoŝranketon kaj surmetis okulvitrojn, per kiuj li severe rigardis sinjoron K.
Anstataŭ peti pri pardono, diris K.: „Mi baldaŭ foriros.“
La advokato ne atentis la rimarkon, ĉar ĝi ne estis senkulpigo, kaj diris: „Estontece je tia malfrua horo mi ne plu akceptos vin.“
„Tio konvenas al mia intenco“, diris K.
La advokato rigardis lin demandeme. „Sidiĝu“, li diris.
„Ĉar vi deziras tion“, diris K., li tiris fotelon al la noktoŝranketo kaj sidiĝis.
„Ŝajnis al mi, ke vi fermŝlosis la pordon“, diris la advokato.
„Jes“, diris K., „mi faris pro Leni.“ Li ne havis la intencon indulgi iun ajn.
Sed la advokato diris: „Ĉu ŝi denove estis trudiĝema?“
„Trudiĝema, ĉu?“ demandis K.
„Jes“, diris la advokato, li ridis, ektusetis, kaj kiam la tusado finiĝis, denove ridis. „Vi ja jam rimarkis ŝian trudiĝemon, ĉu?“ li demandis kaj frapis sur la manon de K., kiun tiu distrite apogis per la noktoŝranketo, kaj kiun li nun rapide fortiris.
„Vi ŝajne ne atribuas multe da signifo je tio“, diris la advokato, kiam K. silentis, „des pli bone. Alikaze mi eble devus senkulpigi min ĉe vi. Tio estas specialaĵo de Leni, kiun mi cetere jam delonge pardonis al ŝi kaj pri kiu mi ankaŭ ne parolus, se vi ĵus ne estus ferminta la pordon.
Tiu specialaĵo, nu, al vi mi devus ja plej malmulte klarigi tiun, sed vi rigardas min tiel perplekse, kaj tial mi faras, tiu specialaĵo estas, ke Leni trovas, ke la plej multaj de la akuzitoj aspektas belaj. Ŝi pendigas sin al ĉiuj, amas ĉiujn, sed ŝajne ankaŭ estas amata de ĉiuj; por amuzi min, ŝi ĉeokaze parolas pri tio, se mi permesas tion al ŝi. Pri la tuto mi ne estas tiel mirigita, kiel ŝajne vi estas. Se oni havas la ĝustan rigardon por tio, oni efektive ofte trovas, ke la akuzitoj estas belaj. Sed tio estas notinda, kvazaŭ naturscienca apero. Kompreneble sekve de la akuzo ne montriĝas klare ekkonebla tute precize difinebla ŝanĝo de la aspekto. Estas ja ne kiel ĉe aliaj juraj aferoj, la plej multaj restas en sia kutima vivmaniero, kaj, se ili havas bonan advokaton, kiu zorgas pri ili, ne estas malhelpataj de la proceso. Kaj tamen tiuj, kiuj spertas pri tio, kapablas ekkoni el granda amaso viron post viro la akuzitojn. Je kio? Vi demandos. Mia respondo ne kontentigos vin. La akuzitoj simple estas la plej belaj. Ne povas esti la kulpo, kiu beligas ilin, ĉar – tiel almenaŭ mi kiel advokato devas paroli – ja ne ĉiuj estas kulpaj, ankaŭ ne povas esti la ĝusta puno, kiu do beligas ilin, ĉar ja ne ĉiuj estas punataj, do povas kaŭzi tion nur nur la procesakuzo, kiu iel kroĉiĝis al ili. Tamen estas inter la beluloj ankaŭ precipe belaj. Belaj ili estas ĉiuj, eĉ Blok, la mizera vermhomo.“
K., kiam la advokato finis paroli, estis tute trankvila, li eĉ atentofrape kapjesis ĉe la lastaj vortoj kaj donis tiel al si mem la konfirmon de sia malnova opinio, laŭ kiu la advokato ĉiam kaj ankaŭ ĉifoje provis deflankigi lin per ĝeneralaj sciigoj, kiuj ne apartenis al la afero, de la ĉefdemando, kion li faris kiel efektivan laboron por la afero de K. La advokato rimarkis certe, ke K. ĉifoje pli rezistis ol alitempe, ĉar li silentiĝis por doni al K. la eblon mem paroli kaj li demandis tiam, ĉar K. restis silenta: „Ĉu vi hodiaŭ venis kun certa intenco al mi?“
„Jes“, diris K. kaj iom malintensigis permane la lumon de la kandelo por pli bone povi vidi la advokaton, „mi volis diri al vi, ke mi ekde hodiaŭ nuligas vian advokatan respondecon por mi.“
„Ĉu mi komprenas vin bone?“ demandis la advokato, sin je duono leviĝante de la lito kaj apogante sin per mano sur la kusenojn.
„Mi pensas, ke jes“, diris K., kiu rigide rektiĝinte kvazaŭ embuske sidis.
„Nu, ni povos priparoli ankaŭ tiun planon“, diris la advokato post certa tempo.
„Tio ne plu estas plano“, diris K.
„Povas esti“, diris la advokato, „ni tamen ne troigu la haston.“ Li uzis la vorton „ni“, kvazaŭ li ne havus la intencon liberigi sinjoron K. kaj kvazaŭ li volus, se li jam ne plu estu lia advokato, almenaŭ resti ties konsilisto.
„Ne estas troigita la hasto“, diris K., malrapide ekstaris kaj paŝis post la fotelon, „ĝi estas bone pripensita, kaj eble eĉ dum tro longa tempo. La decido estas definitiva.“
„Tiukaze permesu al mi ankoraŭ kelkajn vortojn“, diris la advokato, levis la litotukon kaj sidiĝis sur la litorandon.
Liaj nudaj, blankhararaj gamboj tremis pro frido. Li petis sinjoron K. transdoni litkovrilon de la kanapo. K. alportis la kovrilon kaj diris: „Vi tute sennecese elmetas vin al fridetigo.“
„La kaŭzo estas sufiĉe grava“, diris la advokato, dum li vualigis per la litkovrilo sian supran korpoparton kaj poste vualis la gambojn en la kovrilon. „Via onklo estas mia amiko, kaj ankaŭ vi en la kuro de la tempo fariĝis kara al mi. Mi koncedas tion tute publike, mi ne devas honti pri tio.“
Tiuj kortuŝaj vortoj de la maljuna viro estis tre malbonvenigata por K., ĉar ili devigis lin al pli detala klarigo, kiun li volonte evitus, kaj ili ankaŭ konfuzis lin, kiel li senkaŝe koncedis al si mem, kvankam ili tute ne povus nuligi lian decidon.
„Mi dankas al vi pro via afabla sinteno“, li diris, „mi ankaŭ rekonas, ke vi tre okupiĝis pri mia afero tiom, kiom eblis al vi, kaj kiel al vi ŝajnis avantaĝe por mi. Sed mi konvinkiĝis lastatempe, ke tio ne sufiĉas. Kompreneble mi neniam provos konvinki vin, tiom pli aĝan kaj tiom pli spertan viron, pri mia opinio; se mi kelkfoje senvole provis tion, mi petas pri via pardono, sed la afero estas, kiel vi esprimis tion mem, sufiĉe grava, kaj laŭ mia konvinko estas necese multe pli forte enmiksiĝi en la proceson ol tio okazis ĝis nun.“
„Mi komprenas vin“, diris la advokato, „vi estas senpacienca.“
„Mi ne estas senpacienca“, diris K. iom incitite kaj ne plu tiom atentante siajn vortojn. „Vi certe rimarkis dum mia unua vizito, kiam mi venis kun mia onklo al vi, ke la proceso ne tiom okupis min, se oni fakte perforte ne estus memorinta min pri ĝi, mi estus forgesinta ĝin tute. Sed mia onklo insistis pri tio, ke mi transdonu la advokatan reprezentadon al vi, mi faris tion, ĉar mi volis esti kompleza al li. Kaj poste oni ja devus atendi, ke la proceso ŝarĝos min eĉ malpli ol ĝis tiam, ĉar oni transdonas ja la respondecon al reprezentanto por iom forturni la ŝarĝon de proceso de si mem. Sed okazis la tuta malo. Neniam mi havis pli da zorgoj pri la proceso ol de tiam, kiam vi reprezentas min. Kiam mi estis sola, mi entreprenis nenion en mia afero, sed mi apenaŭ sentis tion, sed nun mi havis eĉ reprezentanton, ĉio estis aranĝita tiel, ke io okazu, seninterrompe kaj pli kaj pli streĉite mi atendis vian iniciaton, sed ĝi restis nefarita. Mi ja efektive ricevis de vi diversajn sciigojn pri la juĝejo, kiun mi eble povis ricevi de neniu alia. Sed tio ne povas sufiĉi al mi, ĉar la proceso nun sekrete ja kvazaŭ proksimiĝas pli kaj pli al mi.“ K. forpuŝis la fotelon de si kaj ekstaris rekte, kun la manoj en la ĵaketaj poŝoj.
„Ekde certa tempa momento de la praktiko“, diris la advokato mallaŭte kaj trankvile, „okazas nenio decide nova plu. Kiom da klientoj en similaj stadioj de la procesoj simile al vi staris antaŭ mi kaj parolis simile!“
„Tiukaze“, diris K., „ĉiuj ĉi similaj klientoj pravis same tiom, kiom mi. Tio tute ne refutas min.“
„Mi ne volis refuti vin per tio“, diris la advokato, „sed mi ankoraŭ volis aldoni, ke mi atendis ĉe vi pli da juĝforto ol ĉe aliaj, speciale tial, ĉar mi donis al vi pli da enrigardo en ĉion, kio koncernas la juĝejon kaj en mian agadon, ol mi faras tion kutime al klientoj. Kaj nun mi devas ekkoni, ke vi havas spite al ĉio ĉi ne sufiĉe da konfido al mi. Vi ne faciligas mian laboron.“
Kiom la advokato humiligis sin antaŭ K.! Sen ĉiu respekto al la ranga honoro, kiu certe en tiu punkto estas plej tikla.
Kaj kial li faris tion? Laŭ la ŝajno li estis ja multokupata advokato kaj krome riĉa viro, nek enspezoperdo nek la perdo de kliento povis esti grava por li. Krome li estis malsaneta kaj mem devus atenti pri tio, ke laboro de li estu transdonita al aliaj. Kaj tamen li tiom kroĉiĝis al K.!
Kial? Ĉu estis persona kunsento por la onklo aŭ ĉu li vere rigardis la proceson de K. kiel eksterordinaran kaj esperis distingi sin aŭ por K,. aŭ – tiu eblo ja neniam tute ekskludeblis – por la amikoj ĉe la juĝejo? Je li mem nenio ekkoneblis, kiom ajn senrespekte K. kontrole rigardis lin.
Oni preskaŭ povus pensi, ke li atendis kun intence fermita mieno la efikon de siaj vortoj. Sed li evidente juĝis la silenton de K. por si tro favore, dum li nun daŭrigis: „Vi certe rimarkis, ke mi ja havas grandan kancelarion, sed ne okupas helpantojn. Tio estis pli frue alie, estis tempo, kiam kelkaj junaj juristoj laboris por mi, nun mi laboras sola. Tio dependas parte de la ŝanĝiĝo en mia praktiko, per tio, ke mi pli kaj pli limigas min je juraj aferoj de la speco de via, kaj parte kun la pli kaj pli profunda ekkono, kiun mi ricevis de tiuj juraj aferoj. Mi trovis, ke mi translasu tiun laboron al neniu, se mi ne volas peki kontraŭ miaj klientoj kaj la takso, kiun mi transprenis. Sed la decido ĉiun laboron fari mem havis la naturajn sekvojn, ke mi devis rifuzi preskaŭ ĉiujn petojn esti reprezentanto kaj povis koncedi nur al tiuj, kiuj precipe kortuŝis min, – nu, ekzistas ja sufiĉe da fiuloj kaj eĉ tute proksime, kiuj ĵetiĝas sur ĉiun eron, kiun mi forĵetas. Kaj krome mi fariĝis malsana pro trostreĉiĝo.
Sed mi ne pentas pri mia decido, eblas, ke mi estus devinta rifuzi eĉ pli da reprezentoj ol mi faris, sed, ke mi tute sindediĉis al la transprenitaj procesoj, montriĝis kiel nepre necesa kaj pagiĝis per la sukcesoj. Mi iam trovis en skribo bele esprimita la diferencon, kiu estas inter reprezento de kutimaj juraj aferoj kaj inter reprezento de tiuj ĉi juraj aferoj. Legeblis tie: advokato kondukas sian klienton per kuntordita fadeno ĝis la verdikto, alia levis sian klienton tuj sur la ŝultrojn kaj portas lin, sen demeti lin, ĝis la verdikto kaj eĉ trans ĝin. Tiel estas. Sed ne estis tute ĝuste, ke mi diris, ke mi neniam pentas pri tiu granda laboro. Se ĝi, kiel en via kazo, estas tute misagnoskata, tiukaze, nu, tiukaze mi preskaŭ pentas pri ĝi.“
K. fariĝis pro tiuj paroloj pli senpacienca ol konvinkita. Li supozis iel elaŭdi el la paroltono de la advokato, kio okazus al li, se li cedus: denove komenciĝus konsoloj, la rimarkoj pri la progresanta petskribo, pri la plibonigita humoro de la juĝejaj oficistoj, sed ankaŭ pri la grandaj malfacilaĵoj, kiuj kontraŭmetiĝas al la laboro, – koncize esprimite, ĉio ĉi konata ĝisgorĝe ripetiĝus por trompi K.- on per necertaj esperoj, kaj por turmenti lin per nedifinitaj minacoj. Tio lastfine estu finita, tial li demandis: „Kion vi faros en mia afero, se vi reprezentos min plu?“ La advokato obeis eĉ al tiu ofenda demando kaj diris: „Daŭrigi tion, kion mi jam entreprenis por vi“.
„Mi ja sciis“, diris K., „do nun ĉiu plua vorto estos superflua.“
„Mi ankoraŭfoje entreprenos provon“, diris la advokato, kvazaŭ tio, kio ekscitis sinjoron K., okazus al li kaj ne al K.
„Mi havas fakte la supozon, ke vi estas miskondukata ne nur al falsa prijuĝo de mia jura subteno, sed ankaŭ al via kroma miskonduto per tio, ke oni traktas vin, kvankam vi estas akuzito, tro bone aŭ pli ĝuste dirate, neglekteme, ŝajne neglekteme. Ankaŭ tio lasta havas sian kaŭzon; estas ofte pli bone esti en ĉenoj ol libera. Sed mi tamen volas montri al vi, kiel oni traktas aliajn akuzitojn. Eble vi sukcesos preni instruon el tio. Mi ja nun vokos Blokon ĉi tien, malriglu la pordon kaj sidiĝu ĉi tien apud la noktoŝranketo!“
„Volonte“, diris K. kaj faris tion, kion la advokato postulis; li pretis lerni ĉiam. Sed por sekurigi sin por ĉiu kazo, li ankoraŭ demandis: „Sed vi ja notis, ke mi maldungis vin kiel mian reprezentanton, ĉu?“
„Jes“, diris la advokato, „sed vi ankoraŭ hodiaŭ povos senvalidigi tion.“ Li rekuŝigis sin en la liton, tiris la litaĵon ĝis la mentono kaj turniĝis al la vando. Poste li sonoris.
Preskaŭ samtempe kun la sonorila sonorado aperis Leni.
Ŝi provis ekscii per rapidaj rigardoj, kio okazis; ke K. sidis trankvile ĉe la lito de la advokato, ŝajnis trankviliga al ŝi.
Ŝi kapjesis ridete al K., kiu fikse rigardis ŝin.
„Alkonduku la ulon Blok“, diris la advokato. Sed anstataŭ alkonduki lin, ŝi paŝis nur antaŭ la pordon kaj vokis:
„Blok! Al la advokato!“ kaj ŝi glitis tiam, verŝajne ĉar la advokato plu estis turniĝinta al la vando, kaj ne montris intereson, post la fotelon de K. Ŝi de nun ĝenis lin per tio, ke ŝi kliniĝis super la fotelan apogilon, aŭ per la manoj, tamen tre tenere kaj atenteme karesis lian hararon, kaj tuŝis liajn vangojn. Fine K. provis malhelpi tion per tio, ke li prenis ŝin ĉe mano, kiun ŝi translasis al li post plurfoja rezisto.
Blok pro la alvoko tuj alvenis, sed restis staranta antaŭ la pordo kaj ŝajne pripensadis, ĉu li enpaŝu ĉu ne. Li levis la brovojn kaj klinis la kapon, kvazaŭ li aŭskultus ĉu ripetiĝos la ordono iri al la advokato. K. povus vigligi lin enpaŝi, sed li intencis definitive rompi la rilatojn ne nur kun la advokato, sed kun ĉiu, kiu estis ĉi tie en la loĝejo, kaj tial li kondutis senmove. Ankaŭ Leni silentis. Blok rimarkis, ke almenaŭ neniu forpelas lin kaj eniris sur la piedfingroj, kun malstreĉita vizaĝo, kun manoj kramfe kunkroĉitaj surdorse. La pordon li lasis malfermita por ebla retiriĝo. K.-on li eĉ ne rigardis, sed ĉiam nur la altan litkovrilon, sub kiu la advokato eĉ ne videblis, ĉar li tute ŝoviĝis al la vando. Sed tiumomente oni aŭdis lian voĉon:
„Ĉu Blok tie?“ li demandis. Tiu demando donis al Blok, kiu moviĝis jam grandan distancon plu kvazaŭ puŝon en la bruston kaj poste puŝon en la dorson, li ŝanceliĝis, restis profunde kliniĝinte kaj diris: „Je via servo.“
„Kion vi volas?“ demandis la advokato, „vi aperas en la malĝusta tempo.“
„Ĉu mi ne estas vokita?“ demandis Blok pli sin mem ol la advokaton, li tenis protekte siajn manojn antaŭ si kaj estis preta forkuri.
„Vi estas vokita“, diris la advokato, „tamen vi aperas malĝustatempe.“ Kaj post paŭzo li aldondis: „Vi ĉiam aperas malĝustatempe.“ De kiam la advokato parolis,
Blok ne plu rigardis al la lito, sed li rigardis ien en angulon kaj aŭskultis nur, kvazaŭ la aspekto de la parolanto estus tro blindiga, kvazaŭ li ne povus elteni ĝin.
Sed ankaŭ la aŭskultado estis malfacila, ĉar la advokato parolis al la vando, kaj ja mallaŭte kaj rapide.
„Ĉu vi volas, ke mi foriru?“ demandis Blok. „Nun vi foje estas ĉi tie“, diris la advokato, „restu!“
Oni povus pensi, ke la advokato ne plenumis la deziron de Blok, sed minacis, ekzemple per batoj, Blokon, ĉar nun Blok efektive komencis tremi.
„Mi estis hieraŭ“, diris la advokato, „ĉe la Tria Juĝisto, jen mia amiko, kaj iom post iom mi direktigis la interparoladon al vi. Ĉu vi volas scii, kion li diris?“
„Ho, mi petas pri tio“, diris Blok. Ĉar la advokato ne tuj respondis, Blok ankoraŭfoje ripetis la peton kaj kliniĝis, kvazaŭ li volus surgenuiĝi. Sed tiumomente K. atakis lin:
„Kion vi faras?“ li vokis. Ĉar Leni volis malhelpi lian vokon, li prenis ankaŭ ŝian duan manon. Ne estis premo amema, per kiu li tenis ŝin, ŝi ĝemis ofte kaj provis detiri de li la manon. Sed por la voko de K. ricevis Blok la punon, ĉar la advokato demandis lin: „Nu, kiu estas via advokato?“
„Estas vi“, diris Blok.
„Kaj krom mi, ĉu?“ demandis la advokato.
„Neniu krom vi“, diris Blok.
„Tiukaze ankaŭ ne sekvu iun alian“, diris la advokato.
Blok tute akceptis tion, li rigardis sinjoron K. per malicaj rigardoj kaj skuis vehemente la kapon kontraŭ li. Se oni tradukus tiun konduton en vortojn, tiukaze estus krudaj insultoj. Kun tia homo K. amikeme volis paroli pri la propra afero! „Mi ne plu ĝenos vin“, diris K., apogante sin malantaŭen sur la fotelo. „Surgenuiĝu aŭ rampu sur la piedoj kaj la manoj, faru laŭplaĉe. Mi ne plu okupiĝos pri tio.“
Sed Blok havis tamen honorsenton, almenaŭ kontraŭ li, ĉar li iris renkonte al li kun minace svingataj pugnigitaj manoj kaj vokis tiom laŭte, kiom li kuraĝis tion proksime de la advokato: „Vi ne rajtas paroli tiel al mi, tio ne estas permesita. Kial vi ofendas min? Kaj krome eĉ ĉi tie antaŭ la sinjoro advokato, kie ni ambaŭ, vi kaj mi, estas tolerataj nur pro kompatemo. Vi ne estas pli bona homo ol mi, ĉar ankaŭ vi estas akuzita kaj havas proceson. Sed, se vi tamen estas sinjoro, ankaŭ mi estas tia sinjoro, se ne eble eĉ pli granda. Kaj mi ankaŭ volas esti alparolata kiel tia, ĝuste de vi. Sed se vi pensas vin preferata per tio, ke vi sidas ĉi tie kaj rajtas trankvile aŭskulti, dum mi, kiel vi esprimas vin, rampas sur miaj manoj kaj piedoj, tiukaze mi memorigas vin pri la malnova jura diro, ke por la suspektato la moviĝado estas pli bona ol la trankvilo, ĉar tiu, kiu ripozas, ĉiam povas esti, sen scii tion, sur pesilo kaj estis pesata rilate siajn pekojn.“ K. diris nenion, li miris nur kun senmovaj okuloj pri tiu konfuzita viro.
Kiom da ŝanĝoj jam nur en la lasta horo okazis al li! Ĉu estis la proceso, kiu ĵetis lin tiom tien kaj tien kaj ne permesis ekkoni al li, kie estas amiko kaj kie malamiko?
Ĉu li vere ne vidis, ke la advokato intence humiligis lin kaj ĉifoje celis nenion alian krom fanfaroni antaŭ K. per sia potenco kaj per tio eble ankaŭ K.-on volis subigi? Sed se Blok ne estis kapabla ekkoni tion, aŭ se li timis la advokaton tiom, ke tiu ekkono ne povis helpi al li, kiel do okazis, ke li tamen estis tiel ruza aŭ tiel aŭdaca trompi la advokaton kaj prisilentigi al li, ke li krom li ankoraŭ aliajn advokatojn lasas labori por si? Kaj kiel li kuraĝis ataki sinjoron K., kvankam tiu tuj povus malkaŝi ties sekreton?
Sed li kuraĝis eĉ pli, li iris al la lito de la advokato kaj komencis nun ankaŭ tie plendi pri K.: „Sinjoro advokato, ĉu vi aŭdis, kiel tiu viro parolis pri mi? Oni ankoraŭ povas nombri la horojn de lia proceso kaj tamen li jam volas instrui min, viron, kiu jam dum kvin jaroj troviĝas en proceso. Li eĉ insultas min. Li scias nenion kaj insultas min, kvankam mi precize studis, tiom, kiom sufiĉas miaj malgrandaj fortoj, kion postulas deco, devo kaj jura kutimo.“
„Afliktiĝu pri neniu“, diris la advokato, „kaj faru tion, kio ŝajnas ĝusta al vi.“
„Certe“, diris Blok, kvazaŭ li kuraĝigus sin mem, kaj surgenuiĝis kun mallonga flankrigardo tute proksime de la lito. „Mi jam surgenuas, advokato mia“, li diris. Sed la advokato silentis. Blok permane karesis delikate la litokovrilon. En la kvieto, kiu nun ekestis, diris Leni, dum ŝi liberigis sin de la mano de K.: „Vi dolorigas min. Lasu min. Mi iros al Blok.“ Ŝi iris al li kaj sidiĝis sur la litorandon. Blok pri ŝia alveno estis ĝojigita, li tuj petis ŝin per viglaj, sed senvortaj signoj, pledi ĉe la advokato por li. Li evidente tre bezonis la sciigojn de la advokato, sed eble nur por la celo eluzigi ilin de siaj ceteraj advokatoj. Leni sciis verŝajne detale, kiel oni sukcese povas influi la advokaton, ŝi montris al la mano de la advokato kaj pintigis la lipojn kvazaŭ por kiso. Tuj Blok kisis manon de la advokato kaj ripetis tion, kaj pro postulo de Leni ankoraŭ dufoje. Sed la advokato ankoraŭ silentis plu. Jen Leni kliniĝis al la advokato, la bela formo de ŝia korpo fariĝis videbla, kiam ŝi etendiĝis kaj, profunde klinita al lia vizaĝo, mankaresis la longan blankan hararon de la advokato. Tio devigis lin nun tamen al respondo: „Mi hezitas sciigi ĝin al li“, diris la advokato, kaj oni vidis kiel li skuis iom la kapon, eble por iom pli partopreni la premon de la mano de Leni. Blok aŭskultis kun klinita kapo, kvazaŭ li transpaŝus per tiu aŭskultado leĝon.
„Nu, kial vi hezitas?“ demandis Leni. K. havis la senton, ke li aŭdas parkerigitan interparoladon, kiu ripetiĝis jam tiom ofte, kaj kiu ripetiĝos ankoraŭ ofte, kaj kiu nur por Blok ne povis perdi la novecon.
„Kiel li kondutis hodiaŭ?“ demandis la advokato anstataŭ respondi. Antaŭ ol Leni rimarkis ion pri tio, ŝi rigardis al Blok kaj observis lin dum certa tempo, kiel li levis la manojn al ŝi kaj petante frotis ilin reciproke. Fine ŝi kapjesis serioze, turnis sin al la advokato kaj diris: „Li estis trankvila kaj fervora.“ Malnova komercisto, viro kun longa barbo, petegis junan inon pri favora atesto. Eble li havis kaŝitajn pensojn, sed nenio povis pravigi lin antaŭ kunhomo. K. ne komprenis, kiel la advokato povis pensi, ke li gajnos lin per tiu prezento. Se li jam pli frue ne estus forpelinta lin, li atingus tion per tiu scenaro. Li preskaŭ senhonorigis la spektanton. Tiel efikis do la metodo de la advokato, al kiu K., bonŝance ne estis elmetita sufiĉe longe, ke la kliento fine forgesis la tutan mondon kaj nur per tiu erarvojo esperis plu povi treni sin ĝis la fino de la proceso. Tiu ne plu estis kliento, li estis la hundo de la advokato. Se tiu ordonus al li rampi sub la liton kiel en hundokabanon, kaj de tie boji, li farus tion kun ĝojo.
Kvazaŭ K. estus komisiita, ĉion, kio tie estis priparolata,precize memorteni kaj je pli alta loko sciigi tion per raporto, li aŭskultis skeptike kaj supere.
„Kion li faris dum la tuta tago?“ demandis la advokato.
„Mi enfermis lin“, diris Leni, „por ke li ne ĝenu min dum la laboro, en la ĉambristinan ĉambron, kie li ja kutime restadas. Tra la fendo mi povis observi de tempo al tempo, kion li faras. Li ĉiam surgenuis enlite, li malfermis la skribaĵojn, kiujn vi pruntedonis al li, sur la fenestrobreto, kaj legadis ilin. Tio faris bonan impreson al mi, la fenestro kondukas ja nur en aerŝakton, kaj preskaŭ ne donas lumon. Ke Blok tamen legis, montris al mi, kiel obeema li estas.“
„Ĝojigas min aŭdi tion“, diris la advokato. „Tamen, ĉu li legis ankaŭ kun komprenemo?“ Blok movis dum tiu parolado seninterrompe la lipojn, evidente li formis la respondojn, kiujn li esperis de Leni.
„Tion mi kompreneble ne povas respondi kun certeco“, diris Leni. „Ĉiukaze mi vidis, ke li legis detale. Dum la tuta tago li legis la saman paĝon kaj ĉe la legado kondukis la fingrojn laŭ la linioj. Ĉiam, se mi rigardis internen al li, li ĝemis, kvazaŭ la legado tre penigus lin. La skribaĵoj, kiujn vi pruntedonis al li, verŝajne estas malfacile kompreneblaj.“
„Jes“, diris la advokato, „tiaj ili efektive estas. Mi ankaŭ ne supozas, ke li komprenas ion el ili. Ili donu al li nur divenon, kiel malfacila estas la batalo, kiun mi entreprenas por lia defendo. Kaj por kiu mi kondukas tiun pezan batalon? Por – estas preskaŭ ridinde elparoli tion – por Blok. Ankaŭ, kion signifas tio, li ekkomprenu. Ĉu li studis seninterrompe?“
„Preskaŭ seninterrompe“, respondis Leni, „nur unufoje li petis min pri trinkakvo. Jen mi donis al li glason tra la luko. Je la dudeka mi poste ellasis lin kaj donis iom da manĝo al li.“
Blok tuŝis sinjoron K. per flankrigardo, kvazaŭ ili tie parolus ion glorigan pri li, kio ankaŭ sinjoron K. devus impresi. Li tiumomente ŝajne havis bonajn esperojn, li moviĝis pli libere kaj surgenue iris tien kaj tien. Des pli klare montriĝis, kiel li rigidiĝis sub la sekvaj vortoj de la advokato.
„Vi laŭdas lin“, diris la advokato.
„Sed ĝuste tio malfaciligas la paroladon al mi. La juĝisto ja ne favore parolis, nek pri Blok mem, nek pri lia proceso.“
„Ne favore, ĉu?“ demandis Leni. „Kiel tio eblas?“ Blok rigardis ŝin per tiom streĉita rigardo, kvazaŭ li konfidus al ŝi la kapablon ankoraŭ nun turni la delonge elparolitajn vortojn de la juĝisto je sia favoro.
„Ne favore“, diris la advokato. „Li estis eĉ tre malagrable tuŝita, kiam mi komencis paroli pri Blok. ‚Ne parolu pri Blok‘, li diris. ‚Li estas kliento mia‘ diris mi. ‚Vi lasas misuzi vin‘, li diris. ‚Mi ne pensas, ke lia afero estas perdita‘, diris mi. ‚Vi lasas misuzi vin‘, li ripetis. ‚Tion mi ne pensas‘, diris mi.‘Blok en sia proceso ĉiam diligentas kaj ĉiam okupiĝas pri sia afero. Li preskaŭ loĝas ĉe mi, por ĉiam esti informita pri la aktuala. Tian fervoron oni ne trovas ofte. Certe, persone li ne estas agrabla, li havas fiajn kondutmanierojn kaj estas malpura, sed en procesa rilato li ne estas riproĉinda.‘ Mi diris, ke neriproĉinda, mi troigis intence. Pri tio li diris: ‚Blok estas nur ruza, li kolektis multajn spertojn kaj komprenas hezitigi la proceson. Sed lia senscieco estas eĉ multe pli granda ol lia ruzo. Kion li dirus, se li ekscius, ke lia proceso ankoraŭ tute ne komenciĝis, se oni dirus al li, ke eĉ la sonorilsigno por la komenco de la proceso ankoraŭ ne estas farita?“
„Trankvilu, Blok“, diris la advokato, ĉar Blok ĝuste komencis leviĝi per ŝanceliĝantaj genuoj. Kaj evidente li volis peti pri klarigo. Estis tiam la unua fojo, ke la advokato turnis sin per detalaj vortoj rekte al Blok. Per lacaj okuloj li rigardis parte sencele, parte malsupren al Blok, kiu sub tiu rigardo sinkis denove surgenuen.
„Tiu rimarko de la juĝisto havas por vi tute neniun signifon“, diris la advokato. „Ja ne ektimu ĉe ĉiu vorto. Se tio ripetiĝas, mi perfidos tute nenion plu al vi.Mi ne povas komenci frazon sen tio, ke vi rigardas min, kvazaŭ venus nun via finverdikto. Hontu ĉi tie antaŭ mia kliento!
Krome vi skuigas la konfidon, kiun li havas al mi. Ja kion vi celas? Ankoraŭ vi vivas. Ankoraŭ vi troviĝas sub mia protekto. Sensenca timo! Vi ie legis, ke la finverdikto en kelkaj kazoj okazas senpere, el iu ajn buŝo, je iu ajn tempo. Kun multaj limigaj kondiĉoj tio efektive estas vera, sed same tiom vere estas, ke via timo naŭzas min, kaj ke mi rigardas tion kiel mankon de necesa konfido. Ja kion mi diris? Mi redonis la rimarkon de juĝisto. Vi scias, ke la diversaj opinioj amasiĝas en proceduro ĝis nepenetreblo. Tiu juĝisto por ekzemplo supozas la komencon de la proceduro je alia tempomomento ol mi.
Jen opiniodiferenco, nenio pli. En certa stadio de la proceso oni donas laŭ malnova uzo sonorilsignon. Laŭ la opinio de la juĝisto per tio komenciĝas la proceso. Mi nun ne povas diri al vi ĉion, kio kontraŭas al tio, vi ankaŭ ne komprenus tion, sufiĉu al vi, ke multaj aferoj kontraŭas al tio.“
Embarasite Blok movis malsupre siajn fingrojn tra la felo de la apudlita tapiŝeto, la timo pro la diro de la juĝisto forgesigis al li dum certa tempo la propran obeemon rilate al la advokato, li pensis tiumomente nur pri si kaj turnis la vortojn de la juĝisto en ĉiuj direktoj.
„Blok“, diris Leni kun averta tono kaj tiris lin je la kolumo iom alten „Lasu nun la felon kaj aŭskultu la advokaton.“
(Tiun ĉapitron Kafka ne finis.)
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.