La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA PROCESOAŭtoro: Franz Kafka |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Iam posttagmeze – K. ĝuste estis okupita antaŭ ol la poŝtaĵoj eliros – premiĝis ĉambren inter du servistoj, kiuj enportis skribaĵojn, la onklo Karlo de K., jen malgranda bienulo el la kamparo. K. ektimis la vidaĵon malpli ol li ektimis ĝin jam antaŭ pli longa tempo ĉe la imago, ke la onklo venos. La onklo devis veni, pri tio K. estis certa jam dum monato. Jam tiam li supozis vidi lin, kiel li iom kliniĝinte, kun la kunpremita Panama ĉapelo je la maldekstra mano, jam de malproksime etendis al li la dekstran manon kun senrespekta rapideco trans la skribotablon, ĉion renversigante, kio baris ties vojon. La onklo ĉiam rapidis, ĉar persekutis lin la malfeliĉiga penso, ke dum la ĉiam nur unutaga restado en la ĉefurbo li devos plenumi ĉion, kion li intencis plenumi, kaj krome ne preterlasu sin ankaŭ al ofertantiĝanta interparolado aŭ negoco aŭ plezuro. Ĉe tio K., por kiu la onklo estis la iama kuratoro, estis speciale devigita esti helpema pri kio ajn al la onklo kaj krome tranoktigi lin hejme ĉe si. „La fantomo de la kamparo“ li kutime nomis lin.
Tuj post la salutado – sin sidiĝi sur la brakseĝon, kion K. proponis al li, li ne havis la tempon – li petis K.-on pri mallonga interparolado sen ĉeesto de aliaj. „Estas necese“, li diris, pene glutante, „necesas por mia trankviligo.“
K. tuj sendis la servistojn el la ĉambro, kun la ordono, ke ili enlasu neniun.
„Kion mi aŭdis, Josefo?“ vokis la onklo, kiam ili estis solaj, li sidiĝis sur la tablon, ŝtopis sub sin sen rigardi tien, diversajn paperojn por povi sidi pli oportune. K. silentis, li sciis, kio okazos, sed, subite malstreĉita de la streĉa laboro, tia, kia li estis, li fordonis sin unue al agrabla elĉerpiteco kaj rigardis tra la fenestro sur la transan stratflankon, de kiu estis videbla de lia sidloko nur malgranda, triangula sektoro, peco de malplena domomuro inter du magazenaj montrofenestroj.
„Vi rigardas el la fenestro, ĉu?!“ vokis la onklo kun levitaj brakoj. „Pro la ĉielo, Josefo, respondu do al mi! Ĉu estas vere, ĉu tio povas esti ĝusta?“
„Kara onklo“, diris K. kaj deŝiriĝis de sia distriteco, „mi ja eĉ ne scias, kion vi celas.“
„Josefo“, diris la onklo avertante, „la veron vi ĉiam diris, laŭ tio, kion mi scias. Ĉu mi komprenu viajn lastajn vortojn kiel malbonegan aŭguron?“
„Mi ja divenas, kion vi celas“, diris K. lante obeeme, „vi verŝajne eksciis ion pri mia proceso.“
„Tiel estas“, diris la onklo, lante kapjesante. „Mi eksciis ion pri via proceso.“
„Kaj de kiu?“ demandis K.
„Erna skribis al mi“, diris la onklo. „Ŝi ja ne havas iun rilaton al vi, vi bedaŭrinde ne okupiĝas multe pri ŝi. Kaj tamen ŝi eksciis tion. Hodiaŭ mi ricevis la leteron kaj kompreneble tuj veturis ĉi tien. Pro neniu alia kaŭzo, sed ŝajne estas sufiĉe da kaŭzo. Mi povas antaŭlegi al vi la parton de la letero, kiu koncernas vin.“ Li tiris la leteron el la monpaperujo. „Jen ĝi. Ŝi skribas: ‚Josefon mi longe ne plu vidis, en la antaŭa semajno mi estis foje en la banko, sed Josefo estis tiom okupita, ke oni ne enlasis min; mi atendis preskaŭ horon, sed tiam mi devis iris hejmen, ĉar mi havis unuhoran pianolecionon. Mi volonte estus parolinta kun li, eble troviĝos okazo en la sekva tempo. Je mia nomtago li sendis al mi grandan skatolon kun ĉokolado, tio estis tre kara kaj ĝentila. Mi tiam forgesis skribi tion al vi,nur nun, ĉar vi demandas min, mi memoras pri tio. Ĉokolado, tion vi devas scii, perdiĝas en la pensiono ja tuj. Apenaŭ oni atingis la konscion, ke oni ricevis donace ĉokoladon, ĝi estas jam perdita. Sed, se temas pri K., mi volas ankoraŭ sciigi al vi la sekvan. Kiel menciite oni ne enlasis min al li en la banko, ĉar li ĵus intertraktis kun sinjoro. Jam dum certa tempo trankvile atendinte, mi demandis serviston, ĉu la intertraktado daŭros ankoraŭ longan tempon. Li diris, ke tio certe tiel estos, ĉar verŝajne temas pri proceso, kiu estas entreprenata kontraŭ la sinjoro prokuristo. Mi demandis, kia proceso tio estas, ĉu li ne eraras, sed li diris, ke li ne eraras, ke estas procecso kaj eĉ grava, sed, ke pli li ne scias. Li diris, ke li mem volonte helpus al la sinjoro prokuristo, ĉar tiu estas bona kaj justa sinjoro, sed, ke li ne scias kiel komenci, kaj, ke li deziras, ke influhavaj sinjoroj subtenos lin. Ke tio ankaŭ certe okazos, kaj ke fine la proceso eliros bonŝance, sed ke provizore la afero statas tute nebone, kiel tio konkludeblas el la humuro de la sinjoro prokuristo.
Kompreneble mi ne cedis tro tro da graveco al tiu parolado, mi ankaŭ provis trankviligi la ŝtipkapulan serviston. Mi malpermesis al li paroli pri tio al aliaj kaj mi pensas, ke ĉio ĉi estas nur babilaĉo. Tamen estus eble bone, se vi, plej kara patro, ĉe via sekva vizito okupiĝos pri la afero,vi facile ekscios pli detalan, kaj se necesos, vi povos interveni helpe de via granda, influhava konataro.
Sed, se tio ne necesos, kio ja plej verŝajnas, ĝi baldaŭ donos al via filino okazon brakumi vin, kion ŝi ĝojigus‘ – „Jen bona infano“, diris la onklo, kiam li finis sian antaŭlegadon kaj forviŝis kelkajn plorojn el la okuloj. K. kapjesis, sekve de la diversaj ĝenoj en la lasta tempo li tute forgesis tiun Erna, eĉ ŝian naskiĝtagon li forgesis, kaj la rakonto pri la ĉokolado esti evidente nur eltrovita por defendi lin rilate al la geonkloj. Tio estis tre kortuŝa, kaj per la teatrobiletoj, kiujn li de tiam regule intencis sendi, tio certe ne estus sufiĉe rekompencata, sed pri pensionvizitoj kaj interparoladoj kun malgranda dekokjara gimnazianino li ne sentis sin taŭga.
„Kion do vi diras?“ demandis la onklo, kiu pro la letero forgesis ĉiun haston kaj ĉiun ekscitiĝon kaj ŝajne ankoraŭfoje legis ĝin.
„Jes, onklo“, diris K., „estas vere.“
„Vere, ĉu?“ vokis la onklo. „Kio estas vera? Kiel tio povas esti vera? Kia proceso? Ĉu tribunala proceso?“
„Tribunala proceso. “, respondis K.
„Kaj vi sidas trankvile ĉi tie kaj havas tribunalan proceson sur la nuko?“ vokis la onklo, kiu fariĝis pli kaj pli laŭta.
„Ju pli trankvila mi estas des pli bone estas por la eliro“, diris K. lace, „timu nenion.“
„Tio ne povas trankviligi min!“ vokis la onklo. „Josefo, kara Josefo, pensu pri vi, pri viaj parencoj, pri nia renoma nomo. Vi estis ĝis nun nia honoro, vi ne fariĝu nia hontego. Via sinteno“, li rigardis Josefon kun oblikva kapo, „ne plaĉas al mi, tiel ne kondutu senkulpa akuzito, kiu ankoraŭ havas fortojn. Diru do rapide al mi, pri kio temas, por ke mi povu helpi al vi. Kompreneble temas pri la banko, ĉu?“
„Ne“, diris K. kaj ekstaris „sed vi parolas tro laŭte, kara onklo, la servisto staras verŝajne ĉe la pordo kaj orelumas. Tio estas malagrabla al mi. Ni prefere foriru. Mi tiam respondos al vi ĉiujn demandojn tiel bone, kiel tio eblas. Mi scias tre bone, ke estas mia devo raporti al la familio.“
„Ĝuste!“ kriis la onklo, „tre ĝuste, rapidu do, Josefo, rapidu!“
„Mi nur ankoraŭ devos disdoni kelkajn komisiojn“, diris K., li vokis pertelefone sian anstaŭiston al si, kiu enpaŝis post kelkaj minutoj. La onklo pro sia ekscitiĝo montris al li permane, ke K. vokis lin, pri kio ankaŭ sen tio ne estus dubo. K., kiu staris antaŭ la skribotablo, klarigis al la juna viro, kiu fride, sed atenteme aŭskultis, per mallaŭta voĉo kaj kun helpa uzado de diversaj skribaĵoj, kio dum sia malĉeesto ankoraŭ hodiaŭ estas plenumenda. La onklo ĝenis per tio, ke li unue staris kun grandaj okuloj kaj nervoza lipomordado ĉe tio, sed sen aŭskulti, sed la ŝajno de tio estis jam sufiĉe da ĝeno. Sed poste li iradis en la ĉambro tien kaj tien kaj tie aŭ tie haltis antaŭ la fenestro aŭ antaŭ bildo, dum kio li ĉiam ion alian vokis kiel ekzremple: „Estas al mi tute nekompreneble!“ aŭ „Nun diru do al mi, kio fariĝu el tio?!“ La juna viro ŝajnigis sin tiel, kvazaŭ li ne rimarkus ion pri tio, li aŭskultis trankvile la komisiojn de K. ĝis la fino, de tempo al tempo li notis ion pri tio kaj foriris, post kiam li kliniĝis antaŭ K. Kaj la onklo. kiu ĝuste turnis la dorson al li, ĉar li rigardis el la fenestro kaj kun etenditaj manoj, kuntordis la kurtenojn.
La pordo apenaŭ fermiĝis, kiam la onklo jam vokis:
„Finfine la arlekeno foriris, nun ja ankaŭ ni povos foriri. Lastfine!“ Bedaŭrinde ne estis rimedo instigi la onklon preterlasi la demandojn pri la proceso en la antaŭhalo, kie staradis kelkaj oficistoj kaj servistoj, kiujn ĝuste krucis eĉ la vicdirektoro.
„Do, Josefo“, komencis la onklo, dum li respondis la kliniĝojn de la ĉirkaŭstarantoj per aludita salutado, „nun diru al mi malkaŝe, kia proceso estas.“ K. faris kelkajn neniodirajn rimarkojn, ankaŭ ridis iom, kaj nur sur la ŝtuparo li klarigis al la onklo, ke li ne volis paroli malkaŝe antaŭ la homoj.
„Ĝuste“, diris la onklo, „sed nun parolu.“ Kun klinita kapo, fumante cigaron kun hastaj rapidaj enspiroj, li aŭskultis.
„Antaŭ ĉio, onklo“, diris K., tute ne temas pri proceso ĉe kutima juĝejo.“
„Tio estas terura“, diris la onklo.
„Kio?“ demandis K. kaj rigardis la onklon.
„Ke tio estas terura, mi opinias“, ripetis la onklo. Ili staris sur la perono, kiu kondukas al la strato; ĉar la pordisto ŝajne priaŭskultis ilin, tiris K. lin malsupren; la vigla strattrafiko akceptis ilin. La onklo, kiu kroĉis sin al brako de K., ne plu demandis tiom insiste pri la proceso, ili iris eĉ certan tempon silente plu.
„Sed kiel okazis?“ demandis fine la onklo, kiu tiel subite haltis, ke la homoj irantaj malantaŭ ili ektimigite evitis flanken. „Tiaj aferoj ja ne okazas subite, ili antaŭprepariĝis delonge, certe estis signaloj. Kial vi ne skribis al mi? Vi scias, ke mi faras ĉion por vi, mi estas ja kvazaŭ ankoraŭ via kuratoro, kaj mi estis fiera pri tio ĝis hodiaŭ. Mi kompreneble ankoraŭ nun helpos al vi, nur estas tio nun, dum la proceso jam okazas, tre malfacila.
Ĉiukaze estus plej bone, se vi nun iom ferius kaj venus al ni kamparen. Vi ankaŭ iom magriĝis, nun mi rimarkas.
Kampare vi refortiĝos, tio estos bona, ja certe antaŭas vin streĉoj. Krome vi tiel estos kvazaŭ malhavebla por la juĝejo. Ĉi tie ili havas ĉiajn eblajn potencrimedojn, kiujn ili necese kvazaŭ uzos ankaŭ kontraŭ vi, sed kamparen ili devus sendi unue komisiitojn aŭ nur letere, telegrafe, telefone povus provi efiki al vi. Tio kompreneble malfortigas la efikon. Tio vin ja ne liberigos, sed ebligos al vi elspiri.“
„Ili povus ja malpermesi forveturi al mi“, diris K., kiun la parolo de la onklo tiris iom en ties rezonadon.
„Mi ne pensas, ke ili faros tion“, diris la onklo pripenseme, „tiom granda la perdo de potenco ne estus, kiun ili suferus pro via forveturo.“
„Mi pensis“, diris K. kaj kaptis la onklon ĉe brako por malhelpi ties ekstaradon, „ke vi ankoraŭ pli malmulte ol mi atentas la tuton, sed nun vi mem tiom serioze afliktiĝas pri tio.“
„Josefo“, vokis la onklo kaj volis liberigi sin de li por halti, sed K. ne lasis de li, „vi estas ŝanĝita, vi havis ja ĉiam tute ĝustan inteligentecon, kaj ĝuste nun ĝi forlasas vin, ĉu? Ja ĉu vi volas perdi la proceson? Ĉu vi scias, kion tio signifus? Tio signifus, ke vi simple estos elstrekita. Kaj, ke la tuta parencaro estos kunŝirita aŭ almenaŭ humiligita ĝis surgenue. Josefo, kondutu do kuraĝe. Via indiferenteco rabas al mi la menson. Se oni rigardas vin, oni preskaŭ emas fidi la proverbon, ke havi tian proceson, signifas, ke oni jam perdis ĝin.“
„Kara onklo, diris K., la ekscitiĝo estas tute malutila. Ĝi malutilas viaflanke, kaj ĝi malutilus ankaŭ miaflanke. Per ekscitiĝo oni ne gajnas la procesojn, ankaŭ iom rekonu miajn praktikajn spertojn, tiel, kiel mi ĉiam kaj ankaŭ nun respektas viajn, eĉ, se ili surprizas min. Ĉar vi diras, ke ankaŭ la familio per la proceso devas suferi – kion mi, se temas pri mia opinio, tute ne povas kompreni, sed tio estas tute malgrava – mi volonte obeos al vi. Nur la kamparan restadon mi ne rigardas eĉ laŭ senco via kiel ion avantaĝan, ĉar tio havus la signifon de fuĝo kaj de kulpokonscio. Krome, kvankam mi estas ĉi tie pli persekutata, tamen mi mem povas pli entrepreni koncerne la aferon.“
„Vi pravas“, diris la onklo kun tono, kvazaŭ ili nun fine pli proksimiĝus reciproke, „mi faris la proponon ja nur, ĉar mi supozis, ke tiukaze, se vi restus ĉi tie, la afero pro via indiferenteco estus eĉ pli en danĝero kaj tial mi pensis, ke estus pli bone, se mi anstataŭ vi laborus por tio. Sed, se vi volas entrepreni ĉi tion per via tuta forto mem, tiukaze tiel kompreneble estos multe pli bone.“
„Pri tio ni do interkonsentiĝis“, diris K. „Kaj ĉu vi havas nun proponon por mi, kion mi faru kiel sekvan?“
„Kompreneble mi ankoraŭ devas pripensi la aferon“, diris la onklo, „vi devas konsideri, ke mi vivas nun jam dudek jarojn preskaŭ seninterrompe kampare, ĉe tio malpliiĝis la flarsento pri tiaj aferoj. Diversaj gravaj ligoj al elstaruloj, kiuj pri tiaj aferoj eble pli spertas, jam fariĝis necertaj. Mi estas kampare iom forlasita, tion vi ja scias.
Mem oni fakte rimarkas tion nur ĉe tiaj okazoj. Parte via afero trafis min ankaŭ neatendite, kvankam pro strangaj kaŭzoj mi jam divenis ion tian pro la letero de Erna kaj hodiaŭ ĉe via aspekto mi sciis tion preskaŭ kun certeco.
Sed tio estas indiferenta, la plej grava estas nun ne perdi tempon.“ Jam dum sia parolado starante sur la piedfingroj, li mansalutis al aŭtomobilo kaj tiris nun, dum li samtempe vokis adreson al la veturigisto, sinjoron K., malantaŭ sin en la aŭtomobilon. „Ni nun estos veturigitaj al advokato Favor“ li diris, „li estis mia bona lerneja kolego“. Ankaŭ vi certe konas la nomon, ĉu? Ĉu ne? Tio estas ja stranga. Kiel advokato kaj advokato de povruloj li tamen havis konsiderindan reputacion. Sed mi speciale konfidas al li kiel homon.“
„Mi akceptos ĉion, kion vi entreprenos“, diris K., kvankam la hasta kaj trudiĝema maniero, per kiu la onklo traktis la aferon, kaŭzis malbonfarton al li. Ne estis tre ĝojige esti veturigata kiel akuzito al advokato de povruloj.
„Mi ne sciis“, li diris, „ke oni povas uzi en tia kazo ankaŭ advokaton.“
„Nu, kompreneble oni povas“, diris la onklo, tio estas ja memkomprenebla. Ja kial ne? Kaj nun rakontu al mi ĉion tute detale, kio ĝis nun okazis pri la afero, por ke mi estu precize informita pri tio.“
K. tuj komencis paroli sen prisilentigi ion, lia tuta malkaŝemo estis la ununura protesto, kiun li povis permesi al si kontraŭ la opinio de la onklo. La nomon de fraŭlino Brosisto li menciis nur unufoje kaj preterire, sed tio ne influis la malkaŝemon, ĉar fraŭlino Brosisto kun la proceso tute ne havis rilaton. Dum li parolis, li rigardis el la fenestro kaj observis, kiel ili ĝuste proksimiĝis al tiu antaŭurbo, en kiu estis la juĝejaj kancelarioj. Li atentigis la onklon pri tio, sed tiu ne rigardis la koincidon kiel precipe frapantan. La aŭtomobilo haltis antaŭ morna domo. La onklo sonoris tuj en la teretaĝo ĉe la unua pordo; dum ili atendis, li grincigis ridete siajn grandajn dentojn kaj flustris: „Estas la dudeka, nekutima tempo por vizitoj de klientoj. Favor tamen ne ofendiĝos pri mi. En la rigardofenestro de la pordo aperis du grandaj nigraj okuloj, ili rigardis dum iom da tempo la gastojn kaj malaperis; sed la pordo ne malfermiĝis. La onklo kaj K. konfirmis reciproke la fakton, ke ili vidis la du okulojn. „Nova ĉambristino, kiu timas fremdulojn“, diris la onklo kaj frapis ankoraŭfoje. Denove aperis la okuloj, oni nun jam povis rigardi ilin kiel malĝojajn, sed eble tio estis nur iluzio estigita per la nefermita gasflamo brulanta forte siblante proksime super la kapoj, sed malmulte lumanta. „Malfermu“, vokis la onklo kaj batis per pugno la pordon. „Estas amikoj de la sinjoro advokato!“
„La sinjoro advokato estas malsana“, iu flustris malantaŭ ili. En pordo je la alia fino de la malgranda irejo staris viro en negliĝo, kiu sciigis tion per tre mallaŭta voĉo. La onklo, kiu jam pro la longa atendado estis kolera, turnis sin per hasta movo kaj vokis: „Malsana, ĉu? Vi diras, ke li estas malsana, ĉu?“ kaj iris preskaŭ minace, kvazaŭ la sinjoro estus la malsano mem, renkonte al li.
„Oni jam malfermis“, diris la sinjoro, montris al la pordo de la advokato, kuntiris sian negliĝon kaj malaperis. La pordo efektive estis malfermita, juna knabino – K. rekonis la malhelajn iom antaŭigitajn okulojn – staris kun longa, blanka antaŭtuko en la antaŭĉambro kaj tenis kandelon mane.
„La sekvan tempon malfermu pli frue!“ diris la onklo anstataŭ saluti, dum la knabino per flekso de la genuoj riverencis ilin.
„Kunvenu, Josefo“, li diris tiam al K., kiu lante premis sin preter la knabino.
„La sinjoro advokato estas malsana“, diris la knabino, ĉar la onklo rapidis sen hezito al pordo. K. ankoraŭ rigardis kun miro la knabinon, dum ŝi jam parte turniĝis por ree rigli la loĝejan pordon. Ŝi havis pupoforman rondigitan vizaĝon, ne nur la palaj vangoj kaj la mentono havis rondigitajn konturojn, sed ankaŭ la tempioj kaj la fruntaj randoj.
„Josefo!“ vokis la onklo denove, kaj la knabinon li demandis: „Ĉu estas la korsuferado?“
„Mi pensas, ke jes“, diris la knabino, ŝi trovis la tempon antaŭiri kun la kandelo kaj malfermi la ĉambropordon.
En angulo de la ĉambro, kien la lumo ankoraŭ ne penetris, leviĝis enlite vizaĝo kun longa barbo.
„Lenjo, kiu alvenis?“ demandis la advokato, kiu, blindigite de la kandelo, ne ekkonis la gastojn.
„Jen Albert, via malnova amiko“, diris la onklo.
„Aĥ, vi, Albert“, diris la advokato kaj lasis fali sin sur la kusenojn, kvazaŭ antaŭ tiuj vizitantoj ne necesus ŝajnigo.
„Ĉu vi vere fartas tiel malbone?“ demandis la onklo kaj sidiĝis sur la litorandon. „Mi pensas, ke ne. Estas atako de via korsuferado, sed ĝi pasos kiel la antaŭaj.“
„Eble“, mallaŭte diris la advokato, „sed mi pli malbonfartas ol iam. Mi spiras pene, tute ne dormas kaj ĉiutage perdas forton.“
„Tiel do“, diris la onklo kaj premis la panaman ĉapelon per granda mano firme sur genuon. „Jen malbonaj sciigoj. Cetere, ĉu vi havas la ĝustan flegadon? Estas tiel triste ĉi tie, tiel morne. Estis jam antaŭlonge, ke mi ĉi tie estis je la lasta fojo, tiam ĉio ŝajnis al mi pli agrabla. Ankaŭ via fraŭlineto ĉi tie ŝajne ne estas tre gaja, aŭ ŝi ŝajnigas sin tia.“ La knabino staris ankoraŭ kun la kandelo proksime de la pordo; laŭ tio, kion ŝia nedifinebla rigardo lasis ekkoni, ŝi rigardis pli al K. ol al la onklo, eĉ tiam, kiam tiu parolis pri ŝi. K. apogis sin sur fotelo, kiun li ŝovis proksimen al la knabino.
„Se oni estas tiom malsana, kiom mi, „diris la advokato, oni bezonas trankvilon. Mi ne sentas malgajon.“ Post paŭzeto li aldonis: „Kaj Lenjo flegas min bone, ŝi estas kara.“
Sed la onklon tio ne povis konvinki, li estis evidente kontraŭ la flegistino, kaj kvankam li ne kontraŭdiris ion al la malsanulo, li tamen persekutis la flegistinon per severaj rigardoj, kiam ŝi iris nun al la lito, metis la kandelon sur la noktoŝranketon, sin klinis antaŭen super la malsanulon kaj ĉe la ordigado de la kusenoj flustris reciproke kun li. La onklo preskaŭ forgesis la respekton al la malsanulo, li ekstaris, iradis post la flegistino tien kaj ĉi tien, K. ne mirus, se li prenus ŝin malantaŭe ĉe la jupofinaĵoj kaj fortirus ŝin de la lito. K. mem observis ĉion trankvile, la malsanon de la advokato li eĉ iom bonvenigis, la fervoron, kiun la onklo evoluis por la afero de K., li ne povis kontraŭstari, la distro, kiun tiu fervoro nun ricevis eĉ sen lia kunagado, li volonte akceptis. Jen diris la onklo, eble nur kun la intenco ofendi la flegistinon: „Fraŭlino, bonvolu, lasu nin dum certa tempo solaj, mi devas paroli kun mia amiko pri persona afero.“
La flegistino, kiu ankoraŭ vaste klinis sin super la malsanulon kaj ĝuste glatigis la tolaĵon ĉe la vando, turnis nur la kapon kaj diris tre trankvile, kio frape kontrastis al la onkla parolo, kiu haltis pro kolero kaj poste denove tro fluis: „Vi vidas, ke la sinjoro estas tre malsana, li ne povas priparoli aferojn.“ Ŝi verŝajne ripetis la vortojn de la onklo pro oportuneco, kaj certe eĉ ne-envolvito povus percepti tion kiel mokon. Sed la onklo kompreneble kiel ĵusa pikito ekfuriozis: „Damnitulino“, li diris dum la unua gargarado de la ekscitiĝo ankoraŭ preskaŭ nekompreneble. K. ektimis, kvankam li atendis ion tian kaj kuris al la onklo, kun la decida intenco per ambaŭ manoj fermteni lian buŝon. Sed bonŝance leviĝis post la knabino la malsanulo, la onklo prezentis mornan vizaĝon, kvazaŭ li glutus ion abomenindan, kaj tiam li diris pli trankvile: „Kompreneble ni ankoraŭ ne perdis la menson; se tio, kion mi postulus, ne eblus, mi ne postulus ĝin. Bonvolu foriri nun!“
La flegistino staris rekte ĉe la lito, tute turniĝinte al la onklo. Per unu mano ŝi karesis, kiel K. supozis rimarki, manon de la advokato. „Vi povas diri antaŭ Lenjo ĉion“, diris la malsanulo, sendube kun la tono de insista peto.
„Ĝi koncernas ne min“, diris la onklo, „tio estas ne sekreto mia.“ Kaj li turniĝis, kvazaŭ li intencus ne plu intertrakti, sed tamen ankoraŭ donus iom da pripensa tempo.
„Kiun koncernas?“ demandis la advokato kun velkanta voĉo kaj rekuŝiĝis.
„Mian nevon“, diris la onklo, „mi eĉ kunkondukis lin.“ Kaj li prezentis lin: „Jen prokuristo Josefo K.“
„Ho“, diris la malsanulo multe pli vigle kaj etendis manon al K. „Pardonu, mi tute ne rimarkis vin. Foriru do, Lenjo“, li poste diris al la flegistino, kiu tute ne plu kontraŭstaris, kaj etendis manon al ŝi, kvazaŭ temus pri adiaŭo por longa tempo. „Do vi“, li diris fine al la onklo, kiu same pacigite pli proksimiĝis, „ne venis por viziti min kiel malsanulon, sed vi venis pro negocoj.“ Estis, kvazaŭ la imago pri malsanulvizito ĝis tiam paralizis la advokaton, tiom refreŝigite li nun aspektis. Li daŭre apogis sin sur kubuton, kio certe estis tre streĉa, kaj tiradis tufon en la mezo de la barbo.
„Vi aspektas jam multe pli sana“, diris la onklo, „de kiam tiu fi-sorĉistino estas ekstere.“ Li interrompis sin kaj flustris: „Mi vetas, ke ŝi orelumas nin!“ kaj li saltis al la pordo. Sed malantaŭ la pordo estis neniu. La onklo revenis, ne seniluziigita, sed amarsenta, ĉar tio, ke ŝi ne orelumas ilin, ŝajnis al li eĉ ankoraŭ pli granda malico.
„Vi prijuĝas tion malĝuste“, diris la advokato sen plu protekti la flegistinon; eble li volis per tio esprimi, ke ŝi ne estas protektbezona. Sed kun multe pli partoprenema tono li daŭrigis: „Koncerne la aferon de via nevo, mi rigardus min feliĉa, se mia forto sufiĉus por tiu ege komplika tasko; mi tre timas, ke ĝi ne sufiĉos, ĉiukaze mi intencas lasi nenion neprovita; se mi ne sufiĉos, oni ja povos konsulti ankoraŭ iun alian. Por esti sincera, la afero interesas min tiel, ke mi ne kapablus rezigni tute pri partopreno. Se mia koro ne eltenos la aferon, ĝi tiel almenaŭ trovos indan taskon tute fiaskiĝi.“
K. opiniis kompreni eĉ ne vorton el la tuta parolo, li rigardis la onklon por trovi de li klarigon, sed tiu sidis kun kandelo ĉemane sur la noktoŝranketo, de kiu jam medicinbotelo ruliĝis sur la tapiŝon, li kapjesis pri ĉio, kion la advokato diris, konsentis pri ĉio kaj rigardis de tempo al tempo al K. kun la postulo je simila konsento.
Ĉu la onklo eble jam pli frue rakontis pri la proceso al la advokato? Sed tio tute ne eblis, ĉio, kion li vidis antaŭe, estis argumento kontraŭ tio.
„Mi ne komprenas – “, li tial diris.
„Ja, ĉu mi eble miskomprenis vin?“ demandis la advokato same tiel mirigite kaj embarasite kiel K.
„Eble mi estis tro rapida. Nu, pri kio vi volis paroli kun mi? Mi pensis, ke temas pri via proceso, ĉu?“
„Kompreneble“, diris la onklo kaj metis demandon al K.
„Kion vi do volas?“
„Ja, sed de kie vi scias ion pri mi kaj pri mia proceso?“ demandis K.
„Aĥ, tiel“, diris la advokato ridete, „mi ja estas advokato, kaj mi frekventas juĝejajn rondojn, oni parolas tie pri diversaj procesoj, kaj atentokaptajn, speciale, se koncernas nevon de amiko, oni retenas en la memoro. Tio estas ja tute ne stranga.“
„Kion vi do volas?“ demandis la onklo ankoraŭfoje. „Vi estas tute maltrankvila.“
„Vi frekventas tiajn juĝejajn rondojn, ĉu?“ demandis K.
„Jes“, diris la advokato.
„Vi demandas kiel infano“ diris la onklo.
„Kiujn mi do laŭ vi frekventu, se ne homojn de mia fako?“ aldonis la advokato. Tio sonis tiom nekontestebla, ke K. eĉ ne respondis.
„Vi laboras ja en la juĝejo de la justicpalaco, kaj ne en tiu subtegmentejo“, li volis diri, sed ne povis decidigi sin vere diri tion.
„Vi ja devas pripensi“, daŭrigis la advokato kun tono, kvazaŭ li klarigus tute superflue kaj preterire ion memkompreneblan, ke el tia societo mi tiras grandajn avantaĝojn ankaŭ por mia klientaro, kaj eĉ en multfojaj rilatoj, oni eĉ ne ĉiam rajtas paroli pri tio. Kompreneble mi estas nun sekve de mia malsano iom forbarata, sed tamen min vizitas bonaj amikoj de la juĝejo kaj mi ekscias tamen tion kaj tion. Mi ekscias eble eĉ pli ol kelkaj homoj, kiuj estas tre sanaj kaj pasigas la tutan tagon en la juĝejo.
Tial mi havas ekzemple nun tre karan vizitanton.“ Kaj li montris al malhela ĉambra angulo.
„Sed kie do?“ demandis K. en la unua momento de la surprizo preskaŭ krude. Li ĉirkaŭrigardis necerte; la lumo de la kandeleto eĉ ne iom penetris ĝis la transflanka vando. Kaj efektive tie en la angulo io ekmoviĝis. En la lumo de la kandelo, kiun la onklo nun tenis alte, oni vidis sidi maljunan sinjoron ĉe eta tablo. Li ŝajne tute ne spiris, ĉar li restis tiom longe nerimarkita. Nun li ekstaris malrapidege, evidente nekontente pri tio, ke la onklo atentigis pri li. Estis, kvazaŭ li volus rifuzi per la manoj, kiujn li movis kiel mallongajn flugiletojn, ĉiujn prezentojn kaj bonvenigojn, kvazaŭ li neniel volus ĝeni la aliajn per sia ĉeesto kaj kvazaŭ li petus insiste pri remetado en la malhelon kaj la forgesitecon de sia ĉeesto.
Sed tion ili nun ne plu povis permesi al li.
„Vi ja surprizis nin“, klarigis la advokato kaj instige mansignis dum tio al la sinjoro, ke tiu proksimiĝu, kion tiu lante faris, sed heziteme ĉirkaŭrigardante kaj kun certa indo. „Jen Sinjoro kancelaria direktoro – ha, jes, mi petas pri pardono, mi ne prezentis ilin: – jen mia amiko Alberto K., jen lia nevo, prokuristo Josefo K., kaj jen la sinjoro kancelaria direktoro – la sinjoro kancelaria direktoro estis do tiel afabla viziti min. La valoron de tia vizito fakte povas aprezi nur iniciito, kiu scias, kiom la sinjoro kancelaria direktoro estas superŝutita per laboro.
Nu, li venis tamen, ni interparolis pace, tiom, kiom permesis tion mia malforta stato. Kvankam ni ne malpermesis enlasi vizitanojn fare de Lenjo, ĉar neniuj atendeblis, sed nia opinio estis tamen, ke ni restadu solaj, sed tiam frapis viaj pugnobatoj, Alberto.“ La sinjoro kancelaria direktoro moviĝis kun la brakseĝo kaj la tablo en angulon, sed nun montriĝis, ke eble – tio estas, se la deziro pri tio ekzistas – ni interparolos pri komuna afero kaj tial estus tre oportune denove kunmoviĝi, sinjoro kancelaria direktoro“, li diris kun kapklino kaj devota rideto kaj montris al brakseĝo apud la lito.
„Bedaŭrinde mi povos resti nur kelkajn minutojn“, diris afable la kancelaria direktoro, li sidiĝis larĝe sur la brakseĝon kaj rigardis sur la horloĝon, „la negocoj vokas min. Ĉiukaze mi ne volas preterlasi la okazon konatiĝi al amiko de mia amiko.“ Li klinis la kapon iom al la onklo, kiu ŝajne estis tre kontenta pri la nova konateco, sed sekve de sia naturo li ne povis esprimi sentojn de sindonemo kaj tial li akompanis la vortojn de la kancelaria direktoro per embarasita, sed laŭta ridado, kia malbela vidaĵo! K. trankvile povis observi ĉion, ĉar pri li okupiĝis neniu, la kancelaria direktoro, kiel ŝajne estis lia kutimo, ĉar li do jam estis ŝirita elangule, transprenis la regadon de la interparolado. La advokato, kies malforto ŝajne servis nur por forpeli la novajn vizitantojn, aŭskultis lin atenteme kun mano ĉeorele, la onklo kiel kandeloportanto, – li balancadis la kandelon sur unu el siaj femuroj, tial la advokato ofte afliktite rigardis tien, – estis baldaŭ libera de embaraso kaj nur plu ravita kaj de la parolmaniero de la kancelaria direktoro kaj de la softaj ondecaj manmovoj, per kiuj la direktoro akompanis ĝin.
K., kiu apogis sin je litofosto, eble eĉ intence estis komplete neglektita de la kancelaria direktoro kaj servis al la maljuna sinjoro nur kiel aŭskultanto. Cetere li apenaŭ sciis, pri kio temas kaj pensis baldaŭ jen pri la flegistino, kiel fie traktis ŝin la onklo, jen pri tio, ĉu li ne vidis jam foje la kancelarian direktoron, eble eĉ en la kunstarantaro dum sia unua esplorado. Eĉ se li eble erarus, la kancelaria direktoro tamen bonege enviciĝus en la unuan vicon de la kunstarantaj partoprenintoj, al la maljunaj sinjoroj kun la maldensaj barboj.
Subite bruo el la antaŭĉambro, simila al disrompiĝanta porcelano, ekaŭskultigis ĉiujn. „Mi rigardos, kio okazis“, diris K. kaj lante eliris, kvazaŭ li donus al la aliaj ankoraŭ la okazon reteni lin. Apenaŭ li iris en la antaŭĉambron kaj volis orientiĝi en la malhelo, metis sin sur lian manon, per kiu li ankoraŭ tenis la pordon, maneto multe pli malgranda ol tiu de K. kaj fermis mallaŭte la pordon.
Estis la flegistino, kiu tie atendis.
„Okazis nenio“, ŝi flustris, „mi ĵetis nur teleron al la muro por elĉambrigi vin.“ Pro sia embarasiteco diris K. „Ankaŭ mi pensis pri vi.“
„Des pli bone“, diris la flegistino, „sekvu min.“ Post kelkaj paŝoj ili atingis pordon el obtuza vitro, kiun la flegistino malfermis antaŭ K. „Enpaŝu do“, ŝi diris. Estis ĉiukaze la laborĉambro de la advokato, laŭ tio, kion oni povis vidi en la lunlumo heliganta tiumomente nur malgrandan, kvarangulan parton de la planko ĉe ĉiu el la tri grandaj fenestroj, la ĉambro estis ekipita per tri pezaj, malnovaj mebloj.
„Ĉi tien“, diris la flegistino kaj montris al malhela kesto kun ligna skulptita seĝapogilo. Ankoraŭ, kiam li sidiĝis,
K. ĉirkaŭrigardis en la ĉambro. Ĝi estis alta, granda ĉambro, la klientaro de la advokato por povruloj devis senti sin tie perdita. K. imagis vidi la etajn paŝojn, per kiuj la vizitantoj avancis ĝis la giganta skribotablo. Sed poste li forgesis tion kaj havis plu okulojn nur por la flegistino, kiu sidis tute proksime de li kaj preskaŭ premis lin al la flanka brakapogilo.
„Mi pensis“, ŝi diris, „ke vi mem eliros al mi sen tio, ke mi devos voki vin antaŭe. Tio estis tamen stranga. Unue vi rigardis min seninterrompe dum la eniro kaj poste vi lasis atendi min. Cetere, nomu min Lenjo“, ŝi ankoraŭ aldonis rapide kaj senpere, kvazaŭ neniu momento de tiu interparolado perdiĝu.
„Volonte“, diris K. „Sed, se temas pri tiu strangaĵo, Lenjo, ĝi ja facile klarigeblas. Unue mi ja devis aŭskulti la babilaĉon de la maljunaj sinjoroj kaj ne povis forkuri senkaŭze, due mi ne estas impertinenta, sed pli emas al timemo, kaj ankaŭ vi, Lenjo, efektive ne aspektas tia, kvazaŭ vi estus gajnebla per unu salto.“
„Tio ne estas la kaŭzo“, diris Lenjo, metis brakon sur la apogilon kaj rigardis al K., „sed mi ne plaĉis al vi kaj verŝajne ankaŭ nun ne plaĉas.“
„Plaĉi ja ne estus multe“, diris K. eviteme.
„Ho!“ ŝi diris ridete kaj gajnis per la rimarko de K. kaj per tiu eta elvoko certan superecon. Tial K. silentis dum certa tempo. Ĉar li jam kutimiĝis pri la malhelo de la ĉambro, li povis diferencigi diversajn detalojn de la ekipaĵo. Speciale frapis lian atenton granda bildo, kiu pendis dekstre de la pordo, li kliniĝis por pli bone vidi ĝin. Ĝi montris viron en juĝista talaro: li sidis sur alta tronfotelo, kies ora ornamo multfoje frape konturiĝis sur la bildo. Nekutime estis, ke la juĝisto tie ne sidis trankvile kaj inde, sed la maldekstran brakon premis al la flanka apogilo, sed la dekstran brakon tenis tute libere kaj nur permane ĉirkaŭprenis la flankapogilon, kvazaŭ li volus eksalti en la sekva momento kun vehementa kaj eble indignita turnmovo por diri ion decidan aŭ eĉ deklari la verdikton.
La akuzito certe estus pensenda malsupre de la ŝtuparo, kies plej supraj ŝtupoj sur la bildo estas videblaj, kovritaj de flava tapiŝo.
„Eble li estas mia juĝisto“, diris K. kaj montris perfingre al la bildo.
„Mi konas lin“, diris Lenjo kaj ankaŭ rigardis al la bildo, „li ofte venas al ĉi tie. La bildo devenas el lia juneco, sed li estis neniam eĉ nur simila al la bildo, ĉar li estas preskaŭ malgrandega. Tamen li lasis tiom longigi sin sur la bildo, ĉar li estas sensence vanta, tiel, kiel ĉiuj ĉi tie. Sed ankaŭ mi estas vanta kaj tre malkontenta pri tio, ke mi tute ne plaĉas al vi.“
La lastan rimarkon respondis K. nur per tio, ke li ĉirkaŭbrakis Lenjon kaj tiris ŝin al si. Ŝi apogis silente la kapon ĉeŝultre de K. Sed pri la cetera li diris: „Kiun rangon li havas?“
„Li estas esplorjuĝisto“, ŝi diris, prenis la manon de K. per kiu li firmtenis ŝin kaj ludis kun liaj fingroj.
„Denove nur esplorjuĝisto“, diris K. seniluziigite, „la altrangaj oficistoj kaŝas sin. Sed li sidas tamen sur tronfotelo.“
„Ĉio ĉi estas eltrovaĵo“, diris Lenjo, la vizaĝon klinitan sur la manon de K., „fakte li sidas sur kuireja fotelo, sur kiu estas kunfaldita malnova ĉevalkovrilo. Sed ĉu vi devas seninterrompe pensi pri la proceso?“ ŝi aldonis lante.
„Ne, certe ne“, diris K., „mi pensas eble eĉ tro malmulte pri ĝi.“
„Tio ne estas la eraro, kiun vi faras“, diris Lenjo, „vi estas tro necedema, tion mi tiel aŭdis.“
„Kiu diris tion?“ demandis K., li sentis ŝian korpon je sia brusto kaj rigardis malsupren sur ŝian riĉan, malhelan, firme kunplektitan hararon.
„Mi perfidus tro multe, se mi dirus tion“, respondis Lenjo. „Ne plu demandu, mi petas, pri la nomoj, kaj ne ripetu vian eraron, ne plu estu tiom necedema. Kontraŭ tiu juĝejo oni ja ne povas defendi sin, oni devas fari la konfeson. Ĉe la sekva okazo do konfesu. Nur tiukaze la eblo elturniĝi estos donita, nur tiukaze. Sed eĉ tio sen fremda helpo ne eblos, sed pro tiu helpo vi ne devos timi, tiun mi mem havigos al vi.“
„Vi komprenas multe pri tiu juĝejo kaj pri la trompoj, kiuj tie necesas“, diris K. kaj levis ŝin, ĉar ŝi tro forte urĝis al li, sur sian sinon.
„Tiel estas bone“, ŝi diris kaj aranĝis sin sur lia sino per tio, ke ŝi glatigis la jupon kaj ordigis la bluzon. Poste ŝi pendigis sin per ambaŭ manoj al lia kolo, rektiĝis kaj longe rigardis lin.
„Kaj, se mi ne farus la konfeson, vi ne povus helpi al mi, ĉu?“ K. demandis provante. Mi varbas helpantinojn, li pensis preskaŭ mirigite, unue fraŭlinon Brosisto, poste la edzinon de la juĝeja servisto kaj fine tiun malgrandan flegistinon, kiu ŝajne havas nekompreneblan bezonon pri mi. Kiel ŝi sidas sur mia sino, kvazaŭ ĝi estus ŝia ununura ĝusta loko!
„Ne“, respondis Lenjo kaj skuis lante la kapon, „tiukaze mi ne povus helpi al vi. Sed vi tute ne volas havi mian helpon, ĝi tute ne interesas vin. Vi estas obstina kaj ne lasas konvinki vin.“ Post certa tempo ŝi demandis: „ĉu vi havas amatinon?“
„Ne“, diris K.
„Ho, tamen“, ŝi diris.
„Jes, efektive“, diris K., „imagu, mi neis ŝin kaj eĉ portas ŝian fotografaĵon ĉe mi.“ Pro ŝiaj petoj li montris al ŝi fotografaĵon de Elinjo. Kunkurbigite sur la sino de K.,
Lenjo studis la bildon. Estis momentfotografaĵo, Elinjo fine de la kirlodanco estis fotita tiel, kiel ŝi volonte dancis ĝin en la vinrestoracio, ŝia jupo ankoraŭ flugis en la faldoĵetado pro la turnmovo ĉirkaŭ ŝi, la manojn ŝi metis sur la firmajn koksojn kaj rigardis kun streĉita kolo ridante flanken; kiun celis ŝia ridado, oni ne povis ekkoni sur la bildo.
„Ŝi estis forte kunŝnurita“, diris Lenjo kaj montris la lokon, kie tio laŭ ŝia opinio estis videbla. „Ŝi ne plaĉas al mi, ŝi estis mallerta kaj kruda. Sed eblas, ke ŝi estas al vi softa kaj afabla, tio konkludeblus laŭ la bildo. Tia granda, forta ino, ofte ne scias ion alian krom esti softa kaj afabla. Sed ĉu ŝi povus oferi sin por vi?“
„Ne“, diris K., „ŝi estas nek softa, nek afabla nek ŝi povus oferi sin por mi. Krome mi nek tion nek tion jam postulis de ŝi. Jes ja, mi eĉ ne rigardis la bildon tiel detale kiel vi.“
„Do, ŝi ne tiom interesas vin“, diris Lenjo, „ŝi do tute ne estas via amatino.“
„Tamen“, diris K. „Mi ne reprenas mian frazon.“
„Eĉ, se ŝi nun eble estas via amatino“, diris Lenjo, „sed vi ne tre sentus malhavi ŝin, se vi perdus ŝin aŭ ŝanĝus ŝin por alia persono, ekzemple por mi.“
„Certe“, diris K. ridete, „tio estus pensebla, sed ŝi havas grandan avantaĝon kompare al vi, ŝi scias nenion pri la proceso, kaj eĉ, se ŝi scius ion pri la proceso, ŝi ne pensus pri tio. Ŝi ne provus persvadi min esti cedema.“
„Tio ne estas avantaĝo“, diris Lenjo. „Se ŝi ne havas aldonajn avantaĝojn, mi ne perdos la kuraĝon. Ĉu ŝi havas iun korpan eraron?“
„Ĉu korpan eraron?“ demandis K.
Jes“, diris Lenjo, „mi ja havas tian eraron, rigardu.“ Ŝi disetendis la mezan kaj la ringan fingrojn de sia dekstra mano, de kiuj la liga haŭteto etendiĝis preskaŭ ĝis la plej supra artiko de la mallongaj fingroj. K. en la malhelo ne rimarkis tuj, kion ŝi volis montri al li, ŝi kondukis tial manon de li tien, por ke li palpu ĝin.
„Kia naturludo“, diris K. kaj aldonis, kiam li jam superrigardis la tutan manon: „Kia linda ungo!“
Kun speco de fiero rigardis Lenjo, kiel K. kun miro ĉiam denove disetendis la du fingrojn kaj kunmetis, ĝis li fine haste kisis ilin kaj lasis.
„Ho!“ ŝi vokis tuj, „vi kisis min!“ Rapide, kun malfermita buŝo, ŝi grimpis per la genuoj sur lian sinon. K. preskaŭ perplekse rigardis supren al ŝi, nun, ĉar ŝi estis tiom proksima al li, eliris de ŝi amara, ekscitiga odoro, kiel de pipro. Ŝi prenis lian kapon al si, kliniĝis sur ĝin transen kaj mordis kaj kisis lian kolon, mordis eĉ lian hararon.
„Vi interŝanĝis ŝin por mi!“ ŝi vokis de tempo al tempo, „rigardu, nun vi interŝanĝis ŝin por mi!“ Jen ŝi elglitis per unu el la genuoj, kun eta krio ŝi falis preskaŭ sur la tapiŝon. K. ĉirkaŭbrakis ŝin por ankoraŭ reteni ŝin kaj estis de ŝi ŝirita malsupren.
„Nun vi apartenas al mi“, ŝi diris. „Jen la domŝlosilo, venu al mi, kiam ajn vi volos“, estis ŝiaj lastaj vortoj, kaj lasta kiso ankoraŭ trafis lin forirante surdorse. Kiam li paŝis el la dompordego, komenciĝis pluveto, li volis iri sur la mezon de la strato por eble ankoraŭfoje ekvidi Lenjon ĉe la fenestro, jen subite jetiĝis el aŭtomobilo staranta antaŭ la domo, kiun K. pro sia distriteco tute ne rimarkis, la onklo, kiu kaptis lin ĉebrake kaj puŝis lin al la dompordego, kvazaŭ li tie volus firmnajli lin.
„Knabo mia“, li vokis, „ja kial vi faris tion! Vian aferon, kiu estis sur bona vojo, vi terure damaĝis. Vi kaŝiĝis ĉe malpura, eta kaj fia estaĵo, kiu krome evidente estas la amatino de la advokato, kaj restis for dum horoj. Vi eĉ ne prezentas pretekston, kaŝas nenion, vi agas tute publike, kuris al ŝi kaj restis ĉe ŝi. Kaj intertempe ni kunsidis, la onklo, kiu penegas por vi, la advokato, kiu estu gajnita por vi, antaŭ ĉiu la kancelaria direktoro, tiu granda sinjoro, kiu fakte preskaŭ regas vian aferon en la nuna stadio. Ni volis interkonsiliĝi, kiel oni povus helpi al vi, mi devis trakti la advokaton delikate, kaj tiu siaflanke la kancelarian direktoron, kaj vi havus ja ĉian kaŭzon almenaŭ subteni min. Anstataŭ tio vi restis for. Fine ĝi ne plu lasis kaŝi sin, ili estas ĝentilaj, lertaj homoj, ili ne parolis pri tio, nu, ili indulgis min, sed fine ankaŭ ili ne plu povis venki sin. Kaj, ĉar ili ne povis paroli pri la afero, ili eksilentis. Ni sidis dum minutoj silente kaj aŭskultis, ĉu vi tamen fine revenos. Ĉio vanis. Lastfine la kancelaria direktoro, kiu restis multe pli longe ol li origine intencis, ekstaris, adiaŭis sin kaj evidente bedaŭris min sen povi helpi al mi, li atendis nekompreneble afable ankoraŭ dum certa tempo ĉe la pordo kaj poste foriris. Mi estis kompreneble feliĉa, ke li estis for, mi jam ne povis spiri, pro manko de aero. La malsanan advokaton ĝi eĉ pli detruis, li, la bona viro, eĉ ne povis paroli, kiam mi adiaŭis de li. Vi verŝajne kunkaŭzis lian kompletan renversiĝon kaj tiel akcelas la morton de viro, kiun vi bezonas. Kaj min, vian onklon, vi lasas atendi ĉi tie en la pluvo dum horoj – palpu do, mi estas tute malsekigita – kaj ege afliktiĝi.“
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.