La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA PROCESOAŭtoro: Franz Kafka |
©2024 Geo |
La Enhavo |
K. atendis dum la sekva semajno de tago al tago denovan interkompreniĝadon, li ne kapablis akcepti, ke oni prenis lian rezignon pri pridemandadoj laŭvorte, kaj kiam la atendita interkompreniĝo ĝis sabato vespere efektive ne okazis, li supozis, ke oni invitis lin kviete silente en la saman domon por la sama tempo. Tial li dimanĉe denove iris tien, ĉifoje li iris rekte sur ŝtuparoj kaj irejoj, kelkaj homoj kiuj memoris lin, salutis lin ĉe siaj pordoj, sed li devis demandi neniun pli kaj baldaŭ atingis la ĝustan pordon. Kiam li frapis,oni tuj malfermis, kaj sen plu rigardi malantaŭen al la konata ino, kiu plu staris ĉe la pordo, li tuj intencis iri en la apudan ĉambron.
„Hodiaŭ ne estas kunsido“, diris la ino.
„Kial ne estas kunsido?“ li demandis kaj ne volis akcepti tion. Sed la ino konvinkis lin, per tio ke ŝi malfermis la pordon de la apuda ĉambro. Ĝi estis efektive senhoma kaj pro sia senhomeco ĝi aspektis eĉ pli mizera ol je la lasta dimanĉo. Sur la tablo, kiu staris sen ŝanĝoj sur la podio, kuŝis kelkaj libroj. „Ĉu mi rajtas rigardi la librojn?“ demandis K., ne pro speciala scivolemo, sed nur por ke li ne ĉeestu tute sen senco ĉi tie.
„Ne“, diris la ino kaj fermis denove la pordon, „tio ne estas permesata. La libroj apartenas al la esplorjuĝisto.“
„Tiel do“, diris K. kaj kapjesis, „ĉu la libroj do estas leĝolibroj? Ĝi apartenas ja al la maniero de tiu ĉi speco de justico, ke oni kondamnas onin ne nur sen kulpo, sed eĉ sen scio.“
„Verŝajne estas tiel“, diris la ino, kiu ne tute komprenis lin.
„Nu, tiukaze mi denove foriros“,diris K.
„Ĉu mi sciigu ion al la esplorjuĝisto?“ demandis la ino.
„Vi konas lin, ĉu?“ demandis K.
„Kompreneble“, diris la ino, „mia edzo estas ja juĝeja servisto.“
Nur nun rimarkis K., ke la ĉambro, en kiu lastfoje staris nur lavkuvo, nun estis tute meblita loĝoĉambro. La ino rimarkis lian mirigitecon kaj diris: „Jes, ni havas ĉi tie senkostan loĝejon, sed ĉe kunsidaj tagoj ni devas malplenigi la ĉambron. La okupo de mia edzo havas kelkajn malavantaĝojn.“
„Mi ne miras tiom pri la ĉambro“, diris K. kaj rigardis ŝin malice, „sed multe pli pri tio, ke vi estas edziniĝinta.“
„Ĉu vi eble aludas pri la okazaĵo en la lasta kunsido, per kiu mi ĝenis vian parolon?“ demandis la ino.
„Kompreneble“, diris K., „hodiaŭ tio ja jam pasis kaj preskaŭ estas forgesita, sed tiam ĝi rekte kolerigis min. Kaj nun vi diras mem, ke vi estas edziniĝinta ino.“
„Ne estis via malavantaĝo, ke via parolo estis finita. Oni poste ankoraŭ malfavore juĝis ĝin.“
„Povas esti“, diris K. deturnige, „sed vin tio ne senkulpigas.“
„Mi estas senkulpigita de ĉiuj, kiuj konas min“, diris la ino, „tiu, kiu brakumis min tiam, persekutas min delonge. Mi ĝenerale eble ne estas aloga, sed por li mi estas.
Kontraŭ tio ne estas protekto, ankaŭ mia edzo jam cedis al tio; se li volas reteni sian okupon, li devas toleri ĝin, ĉar tiu viro estas studento kaj antaŭvideble li ricevos multe da potenco. Li ĉiam persekutas min. Ĝuste antaŭ ol vi venis, li foriris.“
„Tio konvenas al ĉio alia ĉi tie“, diris K., „ĝi ne surprizas min.“
„Vi volas ŝanĝi diversajn aferojn ĉi tie, ĉu?“ respondis la ino lante kaj kontrolante, kvazaŭ ŝi dirus ion, kio estas danĝera kaj por ŝi kaj por K. „mi jam konkludis tion el via parolo, kiu persone tre plaĉis al mi. Cetere mi aŭdis nur parton de ĝi, la komencon mi preterlasis, ĉar dum ties fino mi kuŝis kun la studento sur la planko. – Estas ja tiel naŭze ĉi tie“, ŝi diris post paŭzo kaj ekkaptis manon de K.
„Ĉu vi pensas, ke plibonigo sukcesos al vi?“
K. ridetis kaj turnis unu el siaj manoj inter ŝiaj molaj manoj. „Fakte“, li diris, „mi ne estas komisiita profesie atingi plibonigojn ĉi tie, kiel vi esprimas tion, kaj se vi dirus tion ekzemple al la esplorjuĝisto, oni ridus pri vi aŭ punus vin. Fakte mi libervole certe ne estus enmiksiĝinta en tiajn aferojn, kaj mian dormon la neceso de plibonigo de tiu justico ĝenus neniam. Sed per tio, ke mi laŭdire estas arestita – oni vere arestis min – oni devigis min ĉi tie enmiksiĝi, kaj ja pro mi. Sed, se dum tio mi iel povos esti utila ankaŭ al vi, mi volonte akceptas tion. Ne nur pro amo al proksimulo, sed ankaŭ tial, ĉar ankaŭ vi povas helpi al mi.“
„Nu, sed kiel mi povus tion?“ demandis la ino.
„Ekzemple per tio, ke vi montros al mi la librojn sur tiu tablo.“
„Ja certe“, vokis la ino kaj tiris lin plej rapide post si mem. Ili estis malnovaj, trivitaj libroj, unu el la kovriloj en la mezo estis preskaŭ disrompita, la partoj kuntenis sin reciproke nur per fibroj.
„Kiel malpura ĉio ĉi estas“, diris K. kapskuante, kaj la ino almenaŭ supraĵe forviŝis per sia antaŭtuko la polvon, antaŭ ol K. povis etendi manon al la libroj. K. malfermis la unuan libron, jen aperis malĉasta bildo. Viro kaj ino sidis nudaj sur kanapo, la fia intenco de la desegnisto estis klare ekkonebla, sed lia mallerteco estis tiel granda, ke fine tamen videblis nur viro kaj ino, kiuj tro korpe elstaris de la bildo, ili sidis rektaj kaj pro malĝusta perspektivo nur pene turniĝis unu al la alia. K. ne foliumis plu, sed rigardis nur ankoraŭ la titolbildon de la dua libro, estis romano kun la titolo „La plagoj, kiujn Gretinjo devis suferi de sia edzo Joĉjo“. „Jen la leĝolibroj, kiuj ĉi tie estas studataj“, diris K., „kaj de tiaj homoj mi estu juĝata.“
„Mi helpos al vi“, diris la ino. „Ĉu vi volas?“
„Ĉu vi efektive povus tion, sen endanĝerigi vin mem? Vi ja diris antaŭe, ke via edzo estas tre dependa de superuloj.“
„Tamen mi volas helpi al vi“, diris la ino, „sekvu min, ni devos priparoli tion. Pri mia danĝero ne parolu plu, mi timas la danĝeron nur tie, kie mi volas timi ĝin. Sekvu min.“ Ŝi montris al la podio kaj petis lin sidiĝi kun ŝi sur la ŝtuparon. „Vi havas belajn malhelajn okulojn“, ŝi diris, post kiam ŝi sidiĝis, kaj rigardis sinjoron K. de malsupre vizaĝen. „Oni diras al mi, ke ankaŭ mi havas belajn okulojn, sed viaj estas multe pli belaj. Cetere ili tuj frapis mian atenton tiam, kiam vi la unuan fojon enpaŝis ĉi tien. Ili estis ankaŭ la kaŭzo, kial mi pli poste iris en la kunsidejon, kion mi alikaze faras neniam, kaj kio certagrade estas eĉ malpermesita al mi.“ Tio estas do ĉio, pensis K., ŝi ofertiĝas al mi, ŝi estas fi-virta kiel ĉiuj ĉirkaŭe, ŝi estas malsata pri la juĝejaj oficistoj, kio ja eblas kompreni, kaj salutas tial ĉiun ajn fremdulon per komplimento pri ties okuloj. Kaj K. silente ekstaris, kvazaŭ li laŭte parolis siajn pensojn kaj tiel klarigis al la ino sian konduton.
„Mi ne pensas, ke vi povas helpi al mi“, li diris. „Por vere povi helpi al mi, oni devus havi rilatojn al altrangaj oficistoj. Sed vi certe konas nur la malaltrangajn oficistojn, kiuj ĉi tie amase vagadas. Tiujn vi certe konas tre bone kaj ĉe ili vi povus sukcesigi tion kaj ĉi tion, tion mi ne pridubas, sed la plej grava, kion oni povus sukcesigi ĉe ili, estus por tio, kiel la proceso finiĝos lastfine, tute sensignifa. Sed vi per tio estus fuŝinta la amikecon de kelkaj amikoj. Tion mi ne volas. Daŭrigu viajn ĝisnunajn rilatojn al tiuj homoj, ja ŝajnas al mi, ke ili por vi estas malhavigeblaj. Mi ne diras tion sen bedaŭro, ĉar, por tamen ankoraŭ iel respondi vian komplimenton, ankaŭ vi plaĉas al mi, speciale se vi rigardas min tiel malgaja kiel nun, por kio cetere tute ne ekzistas kaŭzo viaflanke. Vi apartenas al tiu societo, kontraŭ kiu mi devas batali, sed vi fartas en ĝi tre bone, vi amas eĉ la studenton, kaj se vi ne amas lin, vi almenaŭ preferas lin kompare al via edzo. Tion oni povis facile ekkoni el viaj vortoj.“
„Ne!“ ŝi vokis plu sidante kaj kaptis manon de K., kiun li ne sufiĉe rapide fortiris de ŝi.
„Vi nun ne rajtas foriri, vi ne rajtas foriri kun malĝusta juĝo pri mi! Ĉu vi nun vere kapablus foriri? Ĉu mi vere estas senvalora tiom, ke vi eĉ ne volas komplezi min per tio, ke vi ankoraŭ restos dum iom da tempo?“
„Vi miskomprenas min“, diris K. kaj sidiĝis, „se vi vere deziras, ke mi restadu ĉi tie, mi restos volonte, mi havas ja tempon, mi venis ja al ĉi tie, ĉar mi atendis, ke hodiaŭ okazos kunsido. Per tio, kion mi diris antaŭe, mi volis vin nur peti en la proceso ne entrepreni ion por mi. Sed ankaŭ tio ne devas ofendi vin, se vi pripensas, ke min tute ne interesas, kiel la proceso finiĝos, kaj, ke mi nur ridos pri verdikto. Sub la kondiĉo, ke efektive okazos finiĝo de la proceso, kion mi tre pridubas. Mi supozas multe pli, ke la procedo sekve de pigreco aŭ forgesemo aŭ eble eĉ sekve de timo de la oficistaro estas jam ĉesigita aŭ baldaŭ ĉesigota. Sed certe eblas ankaŭ, ke pro espero pri konsiderinda subaĉeto la proceso ŝajne estas daŭrigata, tute vane, kiel mi povas diri jam hodiaŭ, ĉar mi subaĉetas neniun. Estus almenaŭ unu komplezo, kiun vi povus plenumi, se vi sciigos al la esplorjuĝisto aŭ al iu alia, kiu volonte disvastigas gravajn sciigojn, ke mi neniam kaj per neniuj artifikaĵoj, pri kiuj la sinjoroj certe riĉe disponas, estos persvatebla pri subaĉeto. Tio estus tute vana, tion vi povos diri tute publike al ili. Cetere, oni eble jam mem rimarkis tion, kaj eĉ, se tio ne estus tiel, min tio vere ne tre interesas, ke oni jam nun ekscios ĝin. Per tio oni ŝparus ja nur laboron al la sinjoroj, sed ankaŭ kelkajn malagrablaĵojn al mi, kiujn mi tamen volonte ŝarĝos sur min, se mi scias, ke ĉiu el ili samtempe estos bato al la aliaj. Kaj ke estos tiel, por tio mi volas zorgi. Cetere, ĉu vi fakte konas la esploristan juĝiston?“
„Kompreneble“, diris la ino, „Pri tiu mi pensis eĉ unue, kiam mi ofertis helpon al vi. Mi ne sciis, ke li estas nur malaltranga oficisto, sed, ĉar vi diras tion, ĝi verŝajne estas ĝusta. Tamen mi pensas, ke la raporto, kiun li liveros supren, almenaŭ havos certan influon. Kaj li skribas tiom da raportoj. Vi diris, ke la oficistoj estas pigraj, sed certe ne ĉiuj, speciale ne tiu esplorjuĝisto, li skribas tre ofte raportojn. Ekzemple je la lasta dimanĉo daŭris la kunsido ĝis vespere. Ĉiuj homoj foriris, sed la esplorjuĝisto restis en la halo, mi devis porti lampon al li, mi havis nur kuirejan lampeton, sed li estis kontenta pri ĝi kaj tuj komencis skribi. Intertempe venis ankaŭ mia edzo, kiu je tiu dimanĉo ĝuste forpermesis, ni alportis la meblojn, rearanĝis nian ĉambron, poste ankoraŭ venis najbaroj, ni ankoraŭ interparoladis ĉe kandelo, koncize, ni forgesis la esploristan juĝiston kaj enlitiĝis por dormi.
Subite en la nokto, estis certe jam profunde en la nokto, mi vekiĝis, apud la lito staris la esplorjuĝisto kaj kaŝis la lumon de la lampo permane, tiel, ke sur mian edzon ne falu lumo, tio estis nenecesa atentemo, mia edzo tiom forte dormas, ke ankaŭ la lumo ne vekigus lin. Mi tiom teruriĝis, ke mi preskaŭ ekkriis, sed la esplorjuĝisto estis tre afabla, li avertis min esti atentema, li flustris al mi, ke li skribis ĝis tiu momento, ke li nun reportis la lampon al mi, kaj ke li neniam forgesos la vidaĵon, kiam li trovis min dormanta. Per ĉio ĉi mi volis diri al vi nur, ke la esplorjuĝisto efektive skribas multajn raportojn, speciale pri vi, ĉar via pridemandado certe estis unu el la unuavicaj temoj de la dimanĉa kunsido. Tiaj longaj raportoj ja ne povas estis tute sen signifo. Krome vi ja el la okazaĵo povas ekkoni, ke la esplorjuĝisto aspiras min, kaj ke mi ĝuste nun en la unua tempo, cetere li certe rimarkis min nur nun, povas havi grandan influon al li.
Ke lia intereso pri mi estas granda, por tio mi havas nun ankaŭ aliajn pruvojn. Hieraŭ pere de la studento, al kiu li tre fidas, kaj kiu estas lia kunlaboranto, li sendis donace silkajn ŝtrumpojn al mi, laŭdire tial, ĉar mi ordigas la kunsidejon, sed tio estas nur preteksto, ĉar tia laboro estas ja mia devo kaj por ĝi mia edzo ricevas la pagojn. Estas belaj ŝtrumpoj, rigardu“ – ŝi etendis la gambojn, suprentiris la jupon ĝis supren al genuo kaj ankaŭ mem rigardis la ŝtrumpojn, „estas belaj ŝtrumpoj, sed fakte tro delikataj kaj por mi ne taŭgaj.“
Subite ŝi interrompiĝis, metis manon sur manon de K., kvazaŭ ŝi volus trankviligi lin, kaj flustris: „Silentu, Berthold observas nin.“ K. levis lante la rigardon. En la pordo de la kunsidejo staris juna viro, li estis malalta, havis iom kurbigitajn gambojn kaj provis doni al si indon per mallonga nedensa ruĝeca plenbarbo, en kiu li seninterrompe vagadigis la fingrojn. K. rigardis lin scivoleme, li estis ja la unua studento de la nekonata juroscienco, kiun li kvazaŭ renkontis en la formo de homa ekzemplero. Jen viro, kiu verŝajne iam avancos al pli alta oficista posteno. Sed la studento ŝajne tute ne okupiĝis pri K., li mansalutis la inon nur per fingro, kiun li tiris dum momento el la barbo, kaj iris al la fenestro, la ino kliniĝis al K. kaj flustris: „Ne koleru pri mi, mi petas vin plurfoje, ankaŭ ne pensu malbone pri mi, mi devas nun iri al li, al tiu monstra homo, rigardu nur liajn kurbigitajn gambojn. Sed mi tuj revenos, kaj tiam mi iros kun vi, se vi kunprenos min, mi iros tien, kien vi volas, vi povos fari kun mi, kio plaĉos al vi, mi estos feliĉa, se mi estos for de tie ĉie kiel eble plej longtempe, sed plej prefere ĉiam.“ Ŝi ankoraŭ karesis manon de K., salte leviĝis, kaj kuris al la fenestro. K., ankoraŭ aŭtomate provante ekpreni manon de ŝi, kaptis aeren. La ino tentis lin efektive, spite al ĉiu pripensado li ne trovis konvinkan kaŭzon, kial li ne cedu al la tento. La efemeran suspekton, ke la ino kaptu lin por la tribunalo, li rebatis senpene. Kiamaniere ŝi povus kapti lin? Li ja certe ĉiam tiom liberos, ke li tuj povos disbati la tutan tribunalon, almenaŭ, se temas pri li mem. Ĉu li ne havu tiun ioman konfidon al si mem? Kaj ŝia oferto pri helpo aŭdiĝis sincere kaj eble ne estis senvalora. Kaj eble ne estis pli bona venĝo al la esplorjuĝisto kaj al ties adeptaro ol tiu, ke li forprenos tiun inon de ili al si mem.
Tiukaze iam povus okazi, ke la esplorjuĝisto post streĉa laboro je mensogoraportoj pri K. trovus en malfrua nokto la liton de la ino vaka. Kaj vaka tial, ĉar ĝi apartenas al K., ĉar apartenas tiu ino ĉe la fenestro, tiu pompa, fleksebla kaj varma korpo en malhela robo el kruda kaj peza ŝtofo, efektive nur al K.
Post kiam li tiel forigis la suspektojn kontraŭ tiu ino, la mallaŭta interparolado de ambaŭ ĉe la fenestro fariĝis tro longa por li, li frapis per maleolo la podion kaj poste ankaŭ per la pugno. La studento rigardis mallonge trans la ŝultron de la ino al K., sed ne lasis ĝeni sin, li ja eĉ premis sin proksime al la ino kaj ĉirkaŭbrakis ŝin. Ŝi klinis profunde la kapon kvazaŭ ŝi atente aŭskultus lin. Li kisis ŝin, kiam ŝi kliniĝis, laŭte sur la kolon, sen konsiderinde interrompi la paroladon. K. vidis konfirmita per tio la tiranecon, kiun la studento laŭ la plendoj de la ino ekzercis al ŝi, li ekstaris kaj iradis en la ĉambro tien kaj ĉi tien. Li pripensis kun flankaj rigardoj al la studento, kiel li eble plej rapide povos forigi lin, kaj tial tio ne estis nebonvena al li, kiam la studento, evidente ĝenata de K. per ties ĉirkaŭirado, kiu parte jam fariĝis sovaĝa trotado, rimarkis: „Se vi estas senpacienca, vi povas foriri. Vi estus povinta foriri ankaŭ jam pli frue, neniu rimarkus vian mankon. Ja, vi eĉ estus devinta foriri pli frue kaj tre rapide, do jam, kiam mi enpaŝis.“ En tiu rimarko eble eksplodis kia ajn kolero, ĉiukaze se en ĝi estis ankaŭ la orgojlo de estonteca tribunala oficisto, kiu parolas al malplaĉa akuzito. K. restis tute proksime staranta ĉe li kaj diris ridete: „Mi estas senpacienca, tio estas ĝusta, sed tiu malpacienco plej simple forigeblos per tio, ke forlasos nin vi. Sed, se vi eble venis al ĉi tie por studi – mi aŭdis, ke vi estas studento – mi volas volonte liberigi lokon por vi kaj foriri kun la ino. Cetere, vi ankoraŭ multe devos studi antaŭ ol vi estos juĝisto. Kvankam mi ankoraŭ ne tre precize konas vian jurisdikcion ankoraŭ, mi supozas tamen, ke sole per krudaj paroloj, kiujn vi efektive jam impertinente bone kapablas uzi, la afero ankoraŭ tute ne estas farita.“
„Oni ne estu permesinta vagadi lin tiel libere“, diris la studento, kvazaŭ li volus doni al la ino klarigon pri la ofenda parolo de K., „tio estis misago. Mi diris tion al la esplorjuĝisto. Oni estus devigita reteni lin inter la pridemandoj almenaŭ en ties ĉambro. De tempo al tempo la esplorjuĝisto estas nekomprenebla.“
„Senutilaj paroloj“, diris K. kaj etendis manon al la ino, do, venu.“
„Aĥ, tiel“, diris la studento, „ne, ne, ŝin vi ne ricevos.“ Kaj per forto, kiun oni ne supozus pri li, li levis ŝin sur brakon kaj kuris kun klinita dorso, kareseme rigardante al ŝi, al la pordo. Certa timemo pro K. ĉe tio ne estis pretervidebla, tamen li kuraĝis eĉ inciti sinjoron K., ĉar li mankaresis kaj premis la inon per la libera brako. K. kuris kelkajn paŝojn apud li, preta kapti lin, kaj se devus esti gorĝopremi, jen la ino diris: „Tio ne helpas, la esplorjuĝisto ordonos rekonduki min, mi ne rajtas iri kun vi, tiu ĉi monstra fiulĉĵo“, dum tio ŝi transverse viŝis la vizaĝon de la studento, „tiu monstra fiulĉjo ne lasas min.“
„Kaj vi ne volas, ke oni liberigu vin, ĉu?“ kriisK. kaj metis manon sur ŝultron de la studento, kiu kaptis per siaj dentoj al ŝi.
„Ne!“ kriis la ino kaj forpuŝis sinjoron K. per ambaŭ manoj.„ne, ne, tion tute ne, ja kion vi imagas?! Tio estus mia pereo. Do lasu lin, ho ve, mi petas vin, lasu lin do, li ja nur plenumas la ordonon de la esplorjuĝisto kaj portas min al li.“
„Tiukaze li do kuru kaj vin mi ne volas plu vidi“, diris K. kolere pro seniluziiĝo kaj puŝis la dorson de la studento tiel, ke tiu stumblis kaj tuj poste, pro plezuro pri tio, ke li ne falis, saltis kun sia ŝarĝo eĉ pli alte ol antaŭe. K. paŝante sekvis ilin malrapide, li ekakceptis, ke tio sendube estis la unua malvenko, kiun li spertis de tiuj homoj. Kompreneble ne ekzistis kaŭzo ektimemi pro tio, li nur tial malvenkis, ĉar li provokis la batalon. Se li restadus hejme kaj vivus sian kutiman vivon, li estus milfoje supera al ĉiu el tiuj homoj kaj povus forigi ĉiun per piedbato de sia vojo. Kaj li imagis la plej ridindan scenon, kiu okazus ekzemple, se tiu mizera studento, tiu orgojla infano, tiu kurbogamba barbulo starus antaŭ la lito de Elinjo kaj petus kun falditaj manoj pri indulgo. Al K. plaĉis tiu imago tiom, ke li decidis, se iam iel ekestus okazo por tio, kunpreni la studenton al Elinjo.
Pro scivolemo K. ankoraŭ rapidis al la pordo, li volis vidi, kien la ino estas kondukata, la studento ja ne portus eble eĉ la inon surbrake transstraten, ĉu? Montriĝis, ke la vojo estis multe malpli longa. Tuj transe de la loĝejo kondukis malvasta ligna ŝtuparo verŝajne al la subtegmentejo. Ĝi havis kurbiĝon tian, ke ĝia fino ne videblis. Sur tiu ŝtuparo la studento portis la inon supren, jam tre mallrapide kaj ĝemante, ĉar li estis malfortigita pro la ĝistiama kurado. La ino mansalutis malsupren al K. kaj provis montri per supren-kaj malsuprentirado de la ŝultroj, ke ŝi estas senkulpa pri la forrabo, sed multe da bedaŭro pro tiu gesto ne ekkoneblis. K. rigardis ŝin senesprime kiel fremdulinon, li volis nek malkaŝi, ke li estas seniluziigita nek, ke li facile povus venki la seniluziigon.
La paro jam malaperis, sed K. staris ankoraŭ en la pordo.
Li devis supozi, ke la ino ne nur trompis lin, sed per la aserto, ke ŝi estas portata al la esplorjuĝisto, ankaŭ mensogis. La esplorjuĝisto ja ne sidus sur planko de la subtegmento, atendante ŝin. La ligna ŝtuparo klarigis nenion, egale, kiom ajn longe oni rigardus ĝin. Jen K. rimarkis notfolieton apud la suprenirejo. Li iris transen kaj legis infanece mallertan surskribon: „Suprenirejo al la juĝejaj kancelarioj.“ Ĉi tie en la subtegmento de ludomo do estas la juĝejaj kancelarioj, ĉu? Tio ne estas loko, kiu kapablas veki multe da respekto. Kaj por akuzito estas trankvilige imagi, pri kiom malmulte da monrimedoj disponas la juĝejo, se ĝi instalis siajn kancelariojn tie, kien la luprenantoj, kiuj ja mem apartenas al la plej povraj, ĵetas sian senutilan fatrason. Tamen ne estis ekskludeble, ke oni havis sufiĉe da mono, sed ke la oficistaro ĵetas sin sur ĝin antaŭ ol ĝi estas uzata por juĝejaj celoj. Tio estis laŭ la ĝistiamaj spertoj de K. eĉ tre verŝajna, tamen tia koruptiĝo de la juĝejo, kiu por akuzito estis senhonoriga, estis esence eĉ pli trankviliga ol estus la povreco de la juĝejo. Nun K. komprenis ankaŭ, kial oni hontis ĉe la unua pridemandado inviti la akuziton en la subtegmenton, sed preferis molesti lin en ties loĝejo. En kia alta socia pozicio ja troviĝis K. kompare al la juĝisto, kiu sidas en subtegmento, dum li mem havas en banko grandan ĉambron kun antaŭĉambro kaj tra giganta vitrotabulo povas rigardi sur la viglan urboplacon malsupren! Certe li ne havas kromenspezojn el subaĉetoj aŭ defraŭdoj kaj per la servisto ne povas portigi inon surbrake en la oficejon. Sed pri tio K., almenaŭ en tiu ĉi vivo volonte volus rezigni.
K. staris ankoraŭ antaŭ la murafiŝa notfolieto, kiam viro sur la ŝtuparo supreniris, rigardis tra la malfermita pordo en la loĝoĉambron, el kiu oni povis vidi ankaŭ la kunsidejon, kaj fine demandis sinjoron K., ĉu li ĉi tie antaŭ mallonge vidis inon.
„Vi estas la juĝeja servisto, ĉu?“ demandis K.
„Jes“, diris la viro, „aĥ, tiel do, vi estas la akuzito K., nun ankaŭ mi rekonas vin, estu bonvenigata.“ Kaj li etendis manon al K., kiu tute ne atendis tion. „Sed hodiaŭ ne estas kunsido anoncita“, diris la juĝeja servisto poste, kiam K. silentis.
„Mi scias“, diris K. kaj rigardis la civilan veston de la juĝeja servisto, kiu havis kiel ununuran oficialan signon krom kelkaj kutimaj butonoj ankaŭ du butonojn orumitajn, kiuj ŝajne estis detranĉitaj de malnova oficira mantelo. „Mi parolis antaŭ certa tempo kun via edzino. Ŝi ne plu estas ĉi tie. La studento portis ŝin al la esplorjuĝisto.“
„Nu, do“, diris la esplorjuĝisto, „ĉiam oni forportas ŝin de mi. Hodiaŭ estas ja dimanĉo, kaj mi estas devigita al neniu laboro, sed nur por forigi min de ĉi tie oni forsendis min kun sciigo, kiu ĉiuokaze estas senutila. Tamen oni ja forsendis min ne malproksimen, tiel, ke mi esperis, ke tiukaze, se mi tre rapidos, mi eble revenos ankoraŭ sufiĉe frutempe. Mi do kuris tiom rapide, kiom mi povis, mi kriis al la oficejo, kien mi estis sendita, mian sciigon tiel senspire haste tra la fendo ĉe la pordo, ke oni apenaŭ komprenis ĝin, mi rekuris, sed la studento rapidis ankoraŭ pli ol mi, sed li havis ja pli mallongan vojon, li devis kuri nur malsupren sur la subtegmenta ŝtuparo. Se mi ne estus tiom dependa, mi jam delonge estus dispreminta la studenton ĉi tie je la muro. Ĉi tie apud la murafiŝo. Pri tio mi revas ĉiam. Ĉi tie, iomete super la planko, li estas firmpremita, kun etenditaj brakoj kaj disetenditaj fingroj, kun la kurbaj gamboj formantaj cirklon, kaj ĉirkaŭata de sangoŝprucaĵoj. Ĝis nun tio estas nur revo.“
„Alia helpo ne eblas, ĉu?“ demandis K. ridete.
„Mi scias neniun alian“, diris la juĝeja servisto.„Kaj nun tio fariĝos ja ankoraŭ pli aĉa, ĝis nun li portis ŝin nur al si.
Sed nun li portas ŝin, kion mi ja atendis jam delonge, ankaŭ al la esplorjuĝisto.“
„Ĉu via edzino tute ne kulpas pri tio?“,demandis K., li devis devigi sin resti trankvila ĉe tiu demando, tiom forte sentis nun ankaŭ K. la ĵaluzon.
„Jes, certe“, diris la esplorjuĝisto, „ŝi eĉ plej multe kulpas. Ŝi ja kroĉis sin al li. Kio koncernas lin mem, li postkuras ĉiujn inojn. Nur en tiu ĉi domo li estas jam elĵetita el kvin loĝejoj, en kiujn li enŝteliĝis. Sed mia edzino estas tute certe la plej bela en la tuta domo, sed ĝuste mi ne rajtas defendi min.“
„Se estas tiel, tiukaze helpo certe ne eblos“, diris K.
„Sed kial ne?“ demandis la juĝeja servisto. „ La studenton, kiu estas malkuraĝulo, oni foje devus, se li volas tuŝi mian edzinon, tiom trakti per pugnoj, ke li kuraĝos fari tion neniam plu. Sed mi ne rajtas fari tion kaj aliaj ne faras la komplezon al mi, ĉar ĉiuj timas lian potencon. Nur viro kiel vi povus fari tion.“
„Sed kial ĝuste mi?“ demandis K. mirigite.
„Vi estas ja akuzita“, diris la juĝeja servisto.
„Jes“, diris K., „sed des pli mi ja devus timi, ke, eĉ se li eble ne influos la specon de la procesfino, tamen verŝajne influos la antaŭan esploradon.“
„Jes, certe“, diris la juĝeja servisto, kvazaŭ la opinio de K. same tiel ĝustas kiel la propra. „Sed ĉe ni kutime ne okazas procesoj, kiuj tute ne promesas sukceson.“
„Mi ne havas vian opinion“, diris K., „sed tio min tamen ne malhelpu ĉeokaze trakti la studenton.“
„Mi estus tre dankema al vi“, diris la juĝeja servisto iom formale, li fakte tamen ne fidis pri la plenumebleco de sia plej insista deziro.
„Eble meritus tion ankaŭ aliaj el viaj oficistoj“, daŭrigis K., „aŭ eble eĉ ĉiuj same, ĉu?“
„Jes, jes“, diris la juĝeja servisto, kvazaŭ temus pri io memkomprenebla. Poste li rigardis sinjoron K. konfideme, kiel li ne faris tion ĝis tiam spite al ĉiu sia afableco, kaj li aldonis: „Oni ja ĉiam ribelemas.“ Sed la interparolado ŝajne tamen komencis fariĝi iom malagrabla al li, ĉar li finis ĝin per tio, ke li diris: „Nun mi devas prezenti min en la kancelario. Ĉu vi volas kuniri?“
„Mi havas nenion por fari tie“, diris K.
„Vi povos rigardi la kancelariojn. Okupiĝos neniu pri vi.“
„Ĉu ĝi do estas rigardinda?“ demandis K. heziteme, sed li tre emis kuniri.
„Nu“, diris la juĝeja esploristo, „mi pensas, ke tio interesos vin.“
„Bone“, diris K. fine, „mi kuniros.“ Kaj li kuris pli rapide ol la juĝeja servisto sur la ŝtuparo supren.
Ĉe la enirejo li preskaŭ falis, ĉar post la pordo estis plia ŝtupo. „La publikon oni ne tre konsideras“, li diris. „Oni tute ne konsideras ĝin“, diris la esplorjuĝisto. „Rigardu nur la atendoĉambron ĉi tie.“ Estis longa irejo, de kiu kondukis krude ĉarpentitaj pordoj al la unuopaj sekcioj de la subtegmento. Kvankam ne ekzistis rekta aliro de lumo, tamen ne estis tute malhele, ĉar kelkaj sekcioj havis en la direkto al la irejo anstataŭ unuecaj lignaj tabulaj vandoj nur latlatisojn, kiuj tamen etendiĝis ĝis la plafonoj, tra kiuj penetris kelke da lumo kaj tra kiuj oni povis vidi ankaŭ unuopajn oficistojn skribantajn ĉe tabloj aŭ ĝuste starantajn ĉe latiso kaj observantajn tra la fendoj la homojn sur la irejo. Estis, ŝajne, ĉar estis dimanĉo, nur malmultaj homoj sur la irejo. Ili aspektis tre modestaj. En preskaŭ regulaj distancoj unu de la aliaj ili sidis sur la du vicaj lignobenkoj, kiuj troviĝis ambaŭflanke de la irejo.
Ĉiuj neglekte vestis sin, kvankam la plej multaj el ili laŭ vizaĝesprimo, sinteno, barbofrizo kaj multaj apenaŭ konstateblaj detaletoj apartenis al la pli altaj homtavoloj.
Ĉar ne estis vestohokoj, ili metis la ĉapelojn, verŝajne tial, ĉar ĉiu krom la unua sekvis la ekzemplon de alia, sub la benkon. Kiam tiuj, kiuj sidis plej proksime al la pordo, ekvidis sinjoron K. kaj la juĝejan serviston, ili leviĝis por saluti; ĉar tion vidis la apudaj, ili supozis, ke ankaŭ ili salutu, tiel ke ĉe la preterirado de ambaŭ leviĝis ĉiuj. Ili staris neniam tute rektaj, la dorsoj estis klinitaj, la genuoj fleksitaj, ili staris kiel surstrataj almozpetantoj. K. atendis la juĝejan serviston iom malantaŭ li irantan kaj diris:
„Kiom humiligitaj ili devas esti.“
„Jes“, diris la juĝeja servisto, „ili estas akuzitoj, ĉiuj, kiuj staras ĉi tie, estas akuzitoj.“
„Vere!“ diris K. „Tiukaze ili estas ja miaj kolegoj.“ Kaj li turnis sin al la plej proksima granda, svelta, preskaŭ jam grizharara viro. „Kial vi atendas ĉi tie?“ demandis K. ĝentile. Sed la neatendita alparolo konfuzigis la viron, kio aspektis eĉ pli embarasiga, ĉar temis evidente pri mondosperta viro, kiu aliloke certe sciis regi sin, kaj la superecon, kiun li gajnis kontraŭ multaj aliaj, ne fordonis facile. Sed ĉi tie li ne sciis, kion respondi al tia simpla demando, kaj li rigardis al la aliaj, kvazaŭ tiuj estus devigitaj helpi al li, kaj kvazaŭ neniu povus atendi respondon de li, se tiu helpo ne okazus. Jen la juĝeja servisto alpaŝis kaj por trankviligi kaj por instigi la viron, li diris: „La sinjoro ĉi tie demandas ja nur kial vi atendas. Do, bonvolu respondi.“ La voĉo de la juĝeja servisto, verŝajne konata al li, efikis pli bone: „Mi atendas –“ li komencis kaj haltis. Evidente li elektis tiun komencon por respondi tute precize al tiu demando, sed poste li ne trovis la daŭrigon. Kelkaj el la atendantoj proksimiĝis kaj ĉirkaŭstaris la grupon, la juĝeja servisto diris al ili: „For, for, liberigu la irejon.“ Ili iom retropaŝis evite, sed ne ĝis siaj pli fruaj sidlokoj. Intertempe la demandito rekolektis fortojn kaj respondis eĉ kun eta rideto: „Antaŭ monato mi metis kelkajn pruvproponojn pro mia afero kaj atendas la plenumon.“
„Vi ja ŝajne tre penas, ĉu?“, diris K.
„Jes“, diris la viro, „estas ja afero mia.“
„Ĉiu ne pensas kiel vi“, diris K., „ekzemple ankaŭ mi estas akuzita, sed mi entreprenis, tio tiom veras, kiom mi volas fariĝi beata, nek pruvproponon nek ion ajn tian. Ĉu vi tion do pensas vere necesa?“
„Mi ne scias precize“, diris la viro denove tute malcerte, li evidente supozis, ke K. mistifikas lin, tial li pro timo fari iun novan eraron plej prefere estus tute ripetinta sian pli fruan respondon, sed antaŭ la senpacienca rigardo de K. li diris nur: „Kio koncernas, min, mi metis pruvproponojn.“
„Ĉu vi do ne pensas, ke mi estas akuzita?“ demandis K.
„Ho, bonvolu, certe“, diris la viro kaj paŝis iom flanken, sed en la respondo ne estis fido, sed nur timo.
„Vi do ne fidas min?!“ demandis K. kaj kaptis lin, senkonscie instigite per la humila konduto de la viro, ĉe brako, kvazaŭ li volus devigi lin fidi. Sed li ne volis dolorigi lin, li ankaŭ nur tre softe atakis lin, tamen la viro ekkriis, kvazaŭ K.prenus lin ne per du fingroj, sed per ardanta tenajlo. Tiu ridinda kriado faris lin tuj ĝisgorĝe sata al K.; se oni ne volas akcepti, ke li estas akuzata, tiukaze tio estas eĉ pli bona; eble li eĉ supozis lin juĝisto.
Kaj li prenis lin tiam adiaŭe eĉ pli firme, li retropuŝis lin ĝis la benko kaj iris plu.
„La plej multaj akuzitoj estas tre sentemaj“, diris la juĝeja servisto. Malantaŭ ili kolektiĝis nun preskaŭ ĉiuj atendantoj ĉirkaŭ la viro, kiu jam ĉesis krii, kaj ŝajne ili pridemandis lin pri la okazaĵo tute detale. Renkonte al K. venis tiumomente gardisto, kiu unuavice ekkoneblis je sabro, kies ingo almenaŭ laŭ la koloro konsistis el aluminio. K. miris pri tio kaj eĉ provis tuŝi ĝin permane.
La gardisto, kiu venis pro la kriado, demandis pri la okazintaĵo. La juĝeja servisto provis trankviligi lin per kelkaj vortoj, sed la gardisto klarigis, ke li tamen ankoraŭ mem devos esplori tion, li salutis soldatece kaj iris plu kun tre hastaj, sed etdistance mezuritaj paŝoj, verŝajne pro podagro.
K. ne okupiĝis longe pri li kaj pri la societo sur la irejo, precipe tial, ĉar li vidis proksimume meze de la irejo la eblon dekstre eniri tra senporda enirejo. Li interkomunikadis kun la juĝeja servisto pri tio, ĉu tio estas la ĝusta vojo, la juĝeja servisto kapjesis kaj K. nun efektive tie eniris. Li trovis molesta, ke li ĉiam devas iri unu aŭ du paŝojn antaŭ la juĝeja servisto, tio almenaŭ je tiu loko povus ekestigi la impreson, kvazaŭ li arestite estus antaŭkondukota. Li do ofte atendis la juĝejan serviston, sed tiu ĉiam tuj denove postrestis. Fine K., por fari finon al sia malbonfarto, diris: „Nun mi vidis, kiel tio aspektas ĉi tie, mi volas nun foriri.“
„Vi ankoraŭ ne vidis ĉion“, diris la juĝeja servisto tute nemalice.
„Mi ne volas vidi ĉion“, diris K., kiu cetere sentis sin efektive tute laca, „mi volas foriri, kiel oni atingas la elirejon?“
„Ĉu vi eble jam forgesis la vojon?“ demandis la juĝeja servisto mirigite. „Vi iru de ĉi tie ĝis la angulo kaj poste dekstren sur la irejo malsupren rekte ĝis la pordo.“
„Kunvenu“, diris K. „montru al mi la vojon, mi ne trovos ĝin, estas ĉi tie tiom da vojoj.“
„Tio estas la ununura vojo “, diris nun iom riproĉe la juĝeja servisto, „mi ne povas retroiri kun vi, mi devos ja transdoni mian sciigon kaj jam perdis multe da tempo pro vi.“
„Kunvenu!“ ripetis K. nun pli akre, kvazaŭ li fine malkovrus malveron de la juĝeja servisto.
„Ne kriu tiom“, flustris la juĝeja servisto, „estas ja ĉi tie ĉie oficejoj. Se vi ne volas reiri sola, iru do ankoraŭ iom kun mi aŭ atendu ĉi tie, ĝis mi estos transdoninta mian sciigon, tiam mi ja volonte povos reiri kun vi.“
„Ne, ne“, diris K., „mi ne atendos kaj vi nun devos iri kun mi.“ K. ankoraŭ tute ne ĉirkaŭrigardis en la ejo, en kiu li estis, nur kiam nun malfermiĝis unu el la multaj lignaj pordoj troviĝantaj ĉirkaŭe, li enrigardis. Junulino, kiu ŝajne pro la laŭta parolado de K. estis alvokita, eniris kaj demandis: „Kion vi deziras, sinjoro?“ Malantaŭ ŝi en la foro oni vidis proksimiĝi ankaŭ viron en la morna lumo.
K. rigardis al la juĝeja servisto. Tiu diris ja, ke neniu okupiĝos pri K., kaj nun proksimiĝis eĉ duopo, necesis ne multo por frapi la atenton de la oficistaro. Ili postulos klarigon de lia ĉeesto. La ununure komprenebla kaj akceptebla estis tiu, ke li estis akuzito kaj volis ekscii la daton de la sekva pridemandado, sed ĝuste tiun klarigon li ne volis doni, precipe tial, ĉar ĝi ankaŭ ne estis la vera, ĉar li venis ja pro scivolemo aŭ, kio kiel klarigo estis eĉ pli malebla, pro la sopiro konstati, ke la interno de tiu jurisdikcio estis same tiel naŭza kiel ties eksteraĵo. Kaj ŝajnis eĉ, ke li pravis pri tiu supozo, li ne volis plu enpenetri, li estis sufiĉe premita de tio, kion li vidis ĝis tiam, li ĝuste en tiu momento ne estis en la stato povi alfronti pli altan oficiston, kiu povus aperi post ĉiu pordo, li volis foriri, kaj nepre kun la juĝeja servisto aŭ sola, se tio devus esti.
Sed lia silenta starado devis frapi la atenton, kaj efektive la junulino kaj la juĝeja servisto rigardis lin tiel, kvazaŭ en la sekva minuto iu granda ŝanĝiĝo devus okazi je li, kiun observi ili ne volis preterlasi. Kaj sur la sojlo de la pordo staris nun la viro, kiun K. antaŭe rimarkis en la foro, li firmtenis sin je la supra trabo de la malalta pordo kaj balanciĝis iom sur la piedfingroj, tiel, kiel senpacienca spektanto. Sed la junulino tamen unue ekkonis, ke la konduto de K. kaŭzis ioma malbonfartiĝo, ŝi alportis fotelon kaj demandis: „Ĉu vi bonvolas sidiĝi?“ K. sidiĝis tuj kaj apogis sin, por sidi pli sekure, per la kubutoj sur la fotelaj brakoj. „Vi havas iom da kapturniĝoj, ĉu?“ ŝi demandis lin. Li havis nun ŝian vizaĝon proksime antaŭ si, ĝi havis severan esprimon, kiel havas tian kelkaj inoj ĝuste en sia plej bela junulina tempo. „Ne afliktiĝu pro tio“, ŝi diris“, „tio estas nenio eksterordinara ĉi tie, preskaŭ ĉiu travivas tian atakon, kiam li alvenas je la unua fojo ĉi tien. Ĉu vi estas je la unua fojo ĉi tie? Nu do, tio sekve tion ne estas eksterordinara. Suno arde sunumas ĉi tie la tegmentan trabaron, kaj la varmega ligno faras la aeron tre sufokiga kaj peza. La loko tial por oficejaj ĉambroj ne tre taŭgas, kiajn ajn grandajn avantaĝojn ĝi tamen ofertas. Sed koncerne al la aero, ĝi estas dum tagoj de granda klienta frekvento, kaj tiu okazas preskaŭ ĉiutage, apenaŭ plu spirebla. Se vi tiukaze ankoraŭ pripensas, ke ĉi tie ankaŭ ofte tolaĵoj estas pendigataj por sekigado – oni povas malpermesi tion ne tute al la luprenantoj – , vi ne plu miros, ke vi eksentis vin iom malbonfarta. Sed oni fine kutimiĝas tre bone pri la aero. Se vi venos al ĉi tie je dua- aŭ tria fojo, vi apenaŭ plu sentos la premigitecon ĉi tie. Ĉu vi jam fartas pli bone?“
K. ne respondis, tio estis tro embarasiga por li, ke li per tiu subita malforto estis elmetita al tiuj homoj, krome li sentis sin, kiam li nun eksciis la kaŭzon de sia malbonfarto, ne pli bone, sed eĉ iom pli malbone. La junulino tuj rimarkis tion, ŝi prenis, por refreŝigi sinjoron K., hokostangon apogitan al vando, kaj malfermpuŝis per ĝi luketon, kiu troviĝas ĝuste super K. kaj kiu kondukas rekte eksteren. Sed falis tiom da fulgo tra ĝi, ke la junulino tuj devis ree fermtiri la lukon kaj per sia naztuko forviŝi la fulgon de la manoj de K., ĉar K. estis tro laca por fari tion mem. Li volonte volis sidi plu, ĝis li sufiĉe refortiĝos por foriri, sed tio devus okazi des pli frue, ju malpli oni prizorgus lin. Sed tiam la junulino krome diris:
„Ĉi tie vi ne rajtas restadi, ĉi tie vi ĝenas la trafikon.“ – K. demandis per rigardoj, kiun trafikon li do ĝenas.
„Mi kondukos vin, se vi akceptas tion, en la malsanulan ĉambron. Helpu al mi, bonvolu“, ŝi diris al la viro en la pordo, kiu tuj proksimiĝis. Sed K. ne volis esti en la malsanula ĉambro, ĝuste tion li volis ja eviti, ke li estos kondukata plu, ju pli li irus plu des pli aĉe ja devus fariĝi.
„Mi ja certe povos iri“, li tial diris kaj ekstaris tremante, dorlotite de la oportuna sidado. Sed poste li ne povis elteni la rektan staradon. „Mi tamen ne povas“, li kapskue diris kaj ĝemante residiĝis. Li memoris pri la juĝeja servisto, kiu spite al ĉio ĉi ja senprobleme povus elkonduki lin, sed li ŝajne jam delonge estis for. K. trarigardis inter la junulino kaj la viro, kiuj staris antaŭ li, sed ne povis trovi la juĝejan serviston.
„Mi supozas“, diris la viro, cetere elegante vestita kaj frapante la atenton speciale pro griza kamizolo, kiu finiĝis en du longaj akre tranĉitaj pintoj, „la malbonfarton de la sinjoro kaŭzas la atmosfero ĉi tie, tial estos plej bone kaj ankaŭ plej agrable por li, se ni ne kondukos lin unue en la malsanulan ĉambron, sed tuj tute el la kancelarioj.“
„Estas tiel“, vokis K. kaj pro jubila ĝojo preskaŭ ankoraŭ interrompis la parolon de la viro, „mi certe tuj bonfartiĝos, mi ankaŭ ne estas tiom malforta, nur iom da subteno sub la akseloj mi bezonos, mi ne kaŭzos multe da peno al vi, krome la vojo ja ne estas longa, konduku min nur al la pordo, mi tiam ankoraŭ sidos dum iom da tempo sur la ŝtupoj kaj baldaŭ rekolektos fortojn, mi kutime ja tute ne suferas pro tiaj malfortigaj atakoj, eĉ al mi mem tio estas surprizo. Ankaŭ mi estas ja oficisto kaj kutimiĝis pri oficeja aero, sed ĉi tie ĝi ŝajne estas tro aĉa. Vi diris tion mem. Bonvolu do havi la afablecon iom konduki min, ĉar mi havas kapturniĝojn, kaj mi malbonfartos, tuj, kiam mi leviĝos.“ Kaj li levis la ŝultrojn por plifaciligi al ili la prenadon sub la brakoj.
Sed la viro ne sekvis la postulon, sed tenis la manojn senmove en la pantalonpoŝoj kaj ridis laŭte. „Atentu“, li diris al la junulino, „mi do trafis la celon. La sinjoro nur ĉi tie malbonfartas, ne ĝenerale.“
Ankaŭ la junulino ridetis, sed ŝi batis softe per la fingropintoj de mano sur brakon de la viro, kvazaŭ li permesis al si tro drastan ŝercon al K.
„Sed kion vi pensas“, diris la viro ankoraŭ plu ridante, „mi ja vere intencas elkonduki la viron.“
„Tiukaze estas bone“, diris la ino, dum ŝi klinis momente sian gracian kapon. „Ne troigu la gravecon de tiu ridado“, diris la ino al K., kiu, denove malgajiĝinta, gapis antaŭ sin, ŝajne ne bezonante klarigon.
„Tiu sinjoro – mi ja rajtas vin prezenti, ĉu?“ (la sinjoro per mansigno donis la permeson ) – „Tiu sinjoro do estas la sciigisto. Li donas al la atendantaj procespartioj ĉiujn sciigojn, kiujn ili bezonas, kaj ĉar nia jurisdikcio en la loĝantaro ne estas tre konata, oni petas pri multaj sciigoj.
Li scias pri ĉiuj demandoj respondon. Vi povas testi lin, se vi foje emas pri tio. Sed tio ne estas lia sola avantaĝo, lia dua avantaĝo estas liaj elegantaj vestoj. Ni, tio estas la oficistaro, interkonsentiĝis iam, ke pro la inda unua impreso oni elegante vestu la sciigiston, kiu sen interrompo kaj ja kiel unua intertraktas kun la procespartioj. Ni aliaj, kiel vi povas vidi jam je mi, bedaŭrinde estas tre malbone kaj ekstermode vestitaj; tio ankaŭ ne havas multe da senco elspezi iom por la vestoj, ĉar ni estas preskaŭ seninterrompe en la kancelarioj, ni ja ankaŭ dormas ĉi tie. Sed, kiel dirite, por la sciigisto ni iam pensis necesa belan vestaĵon. Sed ĉar ĝi ne estis ricevebla de nia administrado, kiu estas iom stranga en tiu rilato, ni kolektis monon – ankaŭ procespartioj partoprenis, – kaj ni aĉetis por li tiun belan veston kaj ankaŭ aliajn. Ĉio do estus preparita por fari bonan impreson, sed pro lia ridado li fuŝas tiun kaj timigas la homojn.“
„Tiel estas“, diris la sinjoro mokeme, „sed mi ne komprenas, fraŭlino, kial vi rakontas al la sinjoro ĉiujn niajn intimaĵojn, aŭ pli precize, urĝas ilin al li, li ja tute ne volas ekscii ilin. Observu nur, kiel li, evidente okupata pri siaj propraj aferoj, sidas tie.“
K. eĉ ne emis kontraŭdiri ion, la intenco de la ino povus esti bona, ŝi eble koncentriĝis pri tio lin distri aŭ doni al li la eblon kolekti fortojn, sed la rimedo ne taŭgis.
„Mi devis klarigi vian ridadon al li“, diris la ino. „Ĝi estis ja ofenda.“
„Mi supozas, ke li pardonus eĉ pli fiajn ofendojn, se mi fine elkondukus lin.“
K. diris nenion, eĉ ne rigardis supren, li toleris, ke ambaŭ intertraktis pri li kiel pri aĵo, tion li eĉ plej preferis. Sed subite li sentis manon de la sciigisto surbrake, kaj manon de la ino sur la alia brako. „Ek do, malforta viro“, diris la sciigisto.
„Mi tre dankas al vi ambaŭ “, diris K., ĝoje suprizite. Li leviĝis lante kaj gvidis mem la fremdajn manojn al tiuj lokoj, kie li plej bezonis apogon.
„Ŝajnas tiel“, diris la junulino mallaŭte al orelo de K., dum ili proksimiĝis al la irejo, „kvazaŭ mi speciale volus meti la sciigiston en helan lumon, sed oni fidu pri tio, mi volas diri la veron. Li ne havas ŝtonan koron. Li ne estas devigata elkonduki malsanajn klientojn kaj li faras tion tamen, kiel vi vidas. Eble neniu el ni estas tiom ŝtonkora, eble ni ĉiuj volonte helpus, sed kiel juĝejaj oficistoj ni facile aspektas, kvazaŭ ni estus ŝtonkoraj kaj volus helpi al neniu. Mi kvazaŭ eĉ suferas pro tio.“
„Ĉu vi ankoraŭ volas iom sidiĝi ĉi tie?“ demandis la sciigisto, ili jam estis en la irejo kaj ĝuste antaŭ la akuzito, al kiu K. parolis pli frue. K. preskaŭ hontis antaŭ li, pli frue li staris tiel rekte antaŭ la akuzito, kaj nun duopo devis apogi lin, lian ĉapelon la sciigisto balancis sur siaj disigitaj fingroj, la frizo estis detruita, la hararo pendis al li sur la ŝvitkovritan frunton. Sed la akuzito ŝajne rimarkis nenion pri tio, humile li staris antaŭ la sciigisto, kiu rigardis super lian kapon transen kaj provis klarigi nur sian ĉeeston. „Mi scias“, li diris, „ke la plenumo de miaj proponoj hodiaŭ ankoraŭ ne eblas. Sed mi tamen venis ĉi tien, mi pensis, ke mi tamen povus atendi ĉi tie, estas dimanĉe, mi havas ja tempon kaj ĉi tie mi ĝenas neniun.“
„Vi ne devas senkulpigi vin tiom“, diris la sciigisto, „via zorgemo estas ja tute laŭdinda. Kvankam vi nenecese okupas ĉi tie lokon, sed mi tamen ne volas malhelpi vin detale observi la progreson de viaj aferoj, tiom longe, kiom tio ne estos ĝena al mi. Se oni vidis homojn, kiuj neglektis sian devon hontige, oni lernas pacienci al homoj, kiuj estas tiaj, kiaj vi. Sidiĝu.“
„Kiel bone li scias paroli al procespartoprenantoj“, flustris la junulino. K. kapjesis, sed tuj denove rektiĝis, kiam la sciigisto ree demandis lin: „Ĉu vi ne volas sidiĝi ĉi tie?“
„Ne“, diris K., „mi ne volas ripozi.“ Li diris tion kiel eble plej certe, envere bonfartigis lin sidiĝi. Li estis kvazaŭ marmalsana. Li pensis, ke li estas sur ŝipo, kiu troviĝas sur altegaj ondoj. Li havis senton, kvazaŭ la akvo ĵetiĝas kontraŭ la lignaj vandoj, kvazaŭ venas el la profundo de ondoj bruado de rompiĝantaj ondokrestoj, kvazaŭ la irejo balanciĝas transverse kaj kvazaŭ la atendantaj procespartioj ambaŭflanke estus levitaj kaj sinkigitaj. Des pli malkompreneblaj estis la trankvilo de la junulino kaj de la viro, kiuj kondukis lin. Li estis translasita al ili, se ili lasus lin, li devus renversiĝi kiel breto. El iliaj malgrandaj okuloj migris akraj rigardoj tien kaj ĉi tien, iliajn samtaktajn paŝojn K. sentis sen kunpaŝi, ĉar li preskaŭ estis portata de paŝo al paŝo. Fine li rimarkis, ke ili parolas al li, sed li ne komprenis ilin, li aŭdis nur la bruon, kiu plenigis ĉion kaj tra kiu ŝajne sonis neŝanĝite alta tono kiel de sireno.
„Pli laŭtu“, li flustris kun klinita kapo kaj hontis, ĉar li sciis, ke ili parolas sufiĉe laŭte, eĉ kvankam nekompreneble por li. Jen fine, kvazaŭ vando antaŭ li disŝiriĝus, blovis freŝa aero renkonte al li kaj li aŭdis diri apud si: „Unue li volis foriri kaj nun oni povas diri al li centfoje, ke ĉi tie estas la elirejo, kaj li ne moviĝas.“
K. rimarkis, ke li staras antaŭ la elireja pordo, kiun la knabino jam malfermis. Li havis senton, kvazaŭ ĉiuj fortoj per unu fojo revenis al li. Por gajni antaŭguston de la libero li tuj paŝis sur ŝtuparan ŝtupon kaj adiaŭis de tie siajn akompanantojn, kiuj kliniĝis malsupren al li.
„Mi tre dankas“, li ripetis, li plurfoje premis al ambaŭ la manojn kaj delasis ilin nur, kiam li supozis vidi, ke ili, kutimigitaj pri la kancelaria aero, apenaŭ eltenis la relative freŝan aeron blovantan de la ŝtuparo. Ili apenaŭ povis respondi, kaj la ino eble estus brue falinta, se K. ne estus ferminta kiel eble plej rapide la pordon.
K. staris ankoraŭ dum momento kviete, li glatigis kaj ordigis antaŭ poŝospegulo la hararon, levis sian ĉapelon, kiu kuŝis sur la sekva interŝtupara plataĵo – la sciigisto ŝajne ĵetis lin tien – kaj poste kuris sur la ŝtuparo malsupren, tiel freŝe kaj kun tiaj longaj saltoj, ke li preskaŭ ektimis pro tiu ŝanĝiĝo. Tiajn surprizojn lia alitempe tute stabila sanstato ankoraŭ neniam havigis al li. Ĉu eble lia korpo volis revolucii kaj prepari novan proceson kontraŭ li, ĉar li tiel senpene eltenis la malnovan? Li ne tute rifuzis la penson ĉe sekva okazo iri al kuracisto, sed ĉiukaze li volis – pri tio li povis konsili al si mem – uzi ĉiujn estontajn dimanĉajn antaŭtagmezojn pli bone ol tiun.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.