La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA PROCESOAŭtoro: Franz Kafka |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Kiam K. en unu el la sekvaj vesperoj pasigis la koridoron, kiu disigis la oficejon de la ĉefŝtuparo – li iris ĉifoje preskaŭ laste hejmen, nur en la ekspedejo laboris ankoraŭ du servistoj ĉe la malgranda lumkeglo de inkandeska lampo – li aŭdis post la pordo, malantaŭ kiu li supozis ĉiam nur kameron por fatraso sen iam rigardi en ĝin, laŭtan eligon de suspiro. Li haltis mirigite, kaj ankoraŭfoje aŭskultis por konstati, ĉu li ne eraras. –
Fariĝis dum certa tempo kviete, sed tiam tamen denove aŭdeblis suspiroj. – Unue li volis alkonduki iun el la servistoj, oni eble povus bezoni atestanton, sed tiam kaptis lin tiom nebridebla scivolo, ke li fakte preskaŭ malfermŝiris la pordon. Estis, kiel li ĝuste supozis, ĉambreto por fatraso. Neŭzeblaj malnovaj presaĵoj, renversitaj vakaj argilaj inkboteletoj kuŝis post la sojlo.
En la kamero mem staris tri viroj, kliniĝinte en la malalta ejo. Lumon donis kandelo fiksita sur breto.
„Kion vi faras ĉi tie?“ demandis K., tro haste pro ekscitiĝo, sed ne tre laŭte. Unu el la viroj, kiu evidente regis la aliajn kaj unue turnis la rigardon al K., troviĝis en speco de malhela ledovesto, kiu lasis nuda la kolon ĝis profunde sur la brusto kaj la tutajn brakojn. Li ne respondis. Sed ambaŭ aliaj vokis: „Sinjoro! Ni estas skurĝendaj, ĉar vi denuncis nin ĉe la esplorjuĝisto!“
Nur nun ekkonis K., ke efektive estis la gardistoj Francĉjo kaj Vilhelmo, kaj ke la tria mantenis skurĝon por skurĝi ilin.
„Nu“, diris K. kaj fikse gapis ilin, „mi ne denuncis vin, mi diris nur, kio okazis en mia loĝejo. Kaj tute senriproĉinde vi ja ne kondutis.“
„Sinjoro“, diris Vilhelmo, dum Francĉjo evidente volis protekti sin malantaŭ li kontraŭ la tria. „Se vi scius, kiom malbone ni estas pagataj, vi juĝus pli bone pri ni. Mi devas nutri familion, kaj Francĉjo volis edziĝi, oni provas pliriĉigi sin tiom bone, kiom eblas, nur per laboro tio ne sukcesas, eĉ ne per la plej streĉa. Via fajna tolaĵo forlogis min, kompreneble estas malpermesite tiel agi, estas neleĝe, sed estas tradicio, ke la tolaĵo apartenu al la gardistoj. Estis ĉiam tiel, fidu al mi; tio estas ja komprenebla. Kion tiaj aĵoj ankoraŭ signifu plu por tiu, kiu estas tiom malbonŝanca esti arestita? Sed, se tiu parolas publike pri tio, la puno devas sekvi.“
„Tio, kion vi diris, mi ne sciis, mi ankaŭ neniel postulis vian punadon. Por mi estis afero de principo.“
„Francĉjo“, Vilhelmo diris, turnante sin al la alia gardisto, „ĉu mi diris al vi ĉu ne, ke la sinjoro ne postulis punadon? Nun vi aŭdas, ke li eĉ ne sciis, ke ni estu punendaj.“
„Ne lasu tuŝi vin per tiaj paroloj“, diris la tria al K.,„ĉar la puno estas tiel justa kiel neevitebla.“
„Ne fidu al li“, diris Vilhelmo kaj interrompis sin nur por rapide turni la manon al la buŝo, sur kiun li ricevis skurĝobaton. „Oni punas nin nur tial, ĉar vi denuncis nin.
Alikaze nenio okazus al ni, eĉ se oni ekscius, kion ni faris.
Ĉu oni povas nomi tion justeco? Ni ambaŭ, speciale mi, dum longa tempo kiel gardistoj tre bone plenumis niajn taskojn. – Vi mem devas koncedi, ke ni bone gardis laŭ la vidpunkto de la jurisdikcio – ni havis la perspektivon avanci, kaj certe mem fariĝus baldaŭ skurĝistoj kiel tiu ĉi, kiu bonŝancis per tio, ke neniu denuncis lin, ĉar tia denunco okazas vere nur tre malofte. Kaj nun, sinjoro, ĉio estas perdita, nia kariero finita, ni devos fari ankoraŭ multe pli subordigitan laboron ol estas la gardista servo, kaj krome ni ricevas nun tiun terure dolorigajn skurĝobatojn.“
„Ĉu la skurĝo vere povas kaŭzi tiajn dolorojn?“ demandis K. kaj kontrolis la skurĝon, kiun la skurĝisto svingadis antaŭ li.
„Ni ja devos tute nudigi nin“, diris Vilhelmo.
„Aha, tiel do“, diris K. kaj rigardis la skurĝiston detale, li estis sunbrunigita kiel matroso kaj havis sovaĝan, freŝan vizaĝon.
„Ĉu ne estas eblo ŝpari al ambaŭ la skurĝadon?“ li demandis lin.
„Ne“, diris la skurĝisto kaj skuis kun rideto la kapon.
„Senvestigu vin!“ li ordonis al la gardistoj. Kaj al K. li diris: „Vi ne devas akcepti ĉion de ili, pro la timo pri la skurĝado ili fariĝis jam iom mensmalsanaj. Kion ekzemple tiu ĉi“ – li montris al Vilhelmo – „diris pri sia ebla kariero, estas tute ridinda. Rigardu, kiel grasa li estas, – la unuaj skurĝobatoj entute perdiĝos en la graso.“ – „Ĉu vi scias, kial li grasiĝis? Li havis la kutimon formanĝi de ĉiuj arestitoj la matenmanĝon. Ĉu li manĝis ankaŭ vian matenmanĝon? Nu, mi ja diris. Sed viro kun tia ventro neniam kaj neniel povus fariĝi skurĝisto, tio estas tute ekskludita.“
„Ekzistas ankaŭ tiaj skurĝistoj“, asertis Vilhelmo, kiu ĝuste malfermis sian pantalonan zonon.
„Ne“, diris la skurĝisto kaj tuŝmovis la skurĝon tiel transverse de lia kolo, ke tiu tremetis, „vi ne aŭskultu nin, sed vin senvestigu.“
„Mi bone rekompencus vin, se vi lasus forkuri ilin“, diris K. kaj eltiris, sen ankoraŭfoje rigardi la skurĝiston – tiaj negocoj kun ambaŭflanke malsuprenrigardantaj okuloj estas entreprenataj plej bone – sian monujon.
„Ĉu vi do volas denunci ankaŭ min?“, diris la skurĝisto, „kaj ankaŭ al mi ankoraŭ havigi skurĝadon? Ne! Ne!“
„Estu prudenta“, diris K., se mi celus punigi tiujn ambaŭ, mi ja nun ne volus elaĉeti ilin. Mi simple povus fermbati la pordon, nenion plu voli aŭdi aŭ vidi kaj iri hejmen. Sed mi ja ne faras, envere mi serioze volas liberigi ilin; se mi estus diveninta, ke ili povas esti punendaj aŭ eĉ nur puneblaj, mi neniam estus sciiginta iliajn nomojn. Mi ja tute ne pensas, ke ili kulpas, kulpa estas nur la organizo, kulpaj estas la altaj oficistoj.“
„Tiel estas!“ vokis la gardistoj kaj tuj ricevis baton sur siajn jam nudajn dorsojn.
„Se vi havus ĉi tie sub via skurĝo altan juĝiston“, diris K. kaj premis, dum li parolis, malsupren la skurĝon, kiu jam denove estis leviĝonta. „Mi efektive ne malhelpus ekskurĝi vin, male, mi donus al vi eĉ monon, por ke vi bone fortikigu vin por la bona afero.“
„Kion vi diras, sonas ja fidinda“, diris la skurĝisto, „sed mi ne permesas korupti min. Mi estas dungita por skurĝi, kaj tial mi skurĝas.“
La gardisto Francĉjo, kiu eble atendis bonan eliron de la enmiksikiĝo de K. kaj tial sufiĉe retenis sin ĝis tiam, paŝis nun vestita nur per pantalono al la pordo, kroĉiĝis surgenuiĝante al brako de K. kaj flustris: „Se vi ne povas atingi liberigon por ni ambaŭ, almenaŭ provu liberigi min. Vilhelmo estas pli maljuna ol mi, kaj en ĉiu rilato malpli perceptema ol mi, li krome ricevis jam iam antaŭ kelkaj jaroj facilan skurĝopunon, sed mi ankoraŭ ne estas malhonorigita kaj mi agis tiel ja nur pro instigo de Vilhelmo, kiu estas mia instruisto kaj bona kaj malbona. Malsupre antaŭ la banko atendas mia kompatinda fianĉino la eliron de la afero, mi ja tiom mizere hontegas.“
Li sekigis per la surtuto de K. sian vizaĝon tute kovritan de fluintaj ploroj.
„Mi ne plu atendas“, diris la skurĝisto, prenis la skurĝon ambaŭmane kaj batadis Francĉjon, dum Vilhelmo kaŭris en angulo kaj sekrete observis ilin sen la kuraĝo turni la kapon. Jen leviĝis krio, kiun Francĉjo elpuŝis, nedividita kaj sen ŝanĝo, ĝi ŝajne ne devenis de homo, se de torturita ilo, la tuta koridoro resonis de ĝi, la tuta domo devis aŭdi ĝin.
„Ne kriu tiom“, vokis K., li ne povis reteni sin, dum li atente rigardis al tiu flanko, el kiu devis veni la servistoj.
Li puŝis Francĉjon, ne forte, sed sufiĉe forte, ke la senprudentulo falis planken kaj permane kvazaŭ spasme rastis la plankon; la batojn li tamen ne evitis, la skurĝo trovis lin ankaŭ surplanke. Dum li turniĝadis, ties pinto regule svingiĝadis suben kaj malsupren. Kaj jam aperis malproksime servisto, kaj kelkajn paŝojn post tiu dua. K. rapide fermĵetis la pordon, paŝis al unu el la kortegaj fenestroj kaj malfermis ĝin. La kriado tute ĉesis. Por ne lasi proksimiĝi la servistojn, li vokis: „Estas mi!“
„Bonan vesperon, sinjoro prokuristo!“ oni responde vokis. „Ĉu io okazis?“
„Ne, ne“, respondis K., „krias nur hundo sur la korto.“
Kiam la servistoj tamen ne moviĝis, li aldonis: „Vi povas reiri al via laboro.“ Por ne devi komenci interparolon kun la servistoj, li kliniĝis el la fenestro. Kiam li post certa tempo denove rigardis al la koridoro, ili jam foriĝis. Sed K. restadis nun ĉe la fenestro, iri en la fatrasan kameron li ne kuraĝis kaj ankaŭ iri hejmen li ne volis. Estis malgranda kvarangula kortego, al kiu li rigardis malsupren, ĉirkaŭe troviĝis oficejoj, ĉiuj fenestroj nun jam estis malhelaj, nur la supraj kaptis rebrilon de la lunlumo. K. per rigardoj provis streĉe penetri en la malhelon de kortega angulo, en kiu kelkaj manĉaroj estis kunveturigitaj. Turmentis lin, ke li ne sukcesis malhelpi la skurĝadon, sed ne estis kulpo lia, ke ne sukcesis, se Francĉjo ne estus kriinta – certe la batoj dolorigis, sed en tia decida momento oni devas regi sin, – se li ne estus kriinta, K. certe ankoraŭ tre verŝajne trovus rimedon persvadi la skurĝiston. Se la tuta subranga oficistaro estis kanajlaro, kial tiukaze ĝuste la skurĝisto, kiu havis la plej malhumanan oficon, permesu escepton? K. bone observis ankaŭ, kiel ĉe la rigardo de la monbileto brilis ties okuloj, li ŝajne nur tial serioze komencis la skurĝadon por ankoraŭ iom pli altigi la sumon de la koruptado. Kaj K. ne intencis ŝpari, ĉar li efektive celis liberigi la gardistojn; ĉar li jam komencis batali kontraŭ la fieco de tiu jurisdikcio, tial estis tute kompreneble, ke li atakas ĝin ankaŭ de tiu flanko. Sed en tiu momento, kiam Franĉjo komencis krii, kompreneble ĉio estis finita. K. ne povis permesi, ke la servistoj kaj eble eĉ aldone iuj ajn homoj venus kaj surprizus lin kun la societo dum la intertraktadoj en la fatrasa kamero. Tiun sinoferon efektive povis postuli de li neniu. Se li havus tiun intencon, estus ja preskaŭ pli facile, se K. sin mem senvestigus kaj sin ofertus al la skurĝisto kiel anstataŭulo por la gardistoj. Cetere, la skurĝisto certe ne estus akceptinta tiun anstataŭigon, ĉar per tio, sen gajni avantaĝon, li tamen grave perturbus sian devon kaj verŝajne duoble perturbus ĝin, ĉar K. tiom longe, kiom K. partoprenis la proceson, certe devis esti rigardata kiel netuŝebla por ĉiuj oficistoj de la juĝejo. Tamen povus ekzisti ankaŭ specialaj reguloj. Ĉiukaze K. ne povis fari alion krom fermbati la pordon, kvankam ankaŭ per tio ne ĉiu danĝero por K. jam estis forigita. Ke li laste ankoraŭ puŝis Francĉjon, estis bedaŭrinda kaj senkulpigebla nur pro la ekscitiĝo de K.
Malproksime li aŭdis la paŝojn de la servistoj; por ne frapi ilian atenton, li fermis la fenestron kaj iris al la ĉefŝtuparo. Ĉe la pordo de la fatrasa kamero li haltis iom kaj aŭskultis. Estis tute kviete. Povus esti, ke la viro per la skurĝado mortigis ilin, ili estis ja tute sub ties potenco. K. jam etendis manon al la klinko, sed rapide retiris ĝin.
Helpi li povus al neniu plu kaj la servistoj certe tuj venos; sed li ĵuris al si mem, ke li ankoraŭ parolos pri la afero por punigi laŭorde la verajn kulpulojn, la altajn oficistojn en tia grado, kia li kapablos pri tio, el kiuj ja ankoraŭ neniu kuraĝis montri sin al li. Kiam li iris malsupren sur la perono de la banko, li observis atente ĉiujn preterirantojn, sed eĉ en la pli vasta ĉirkaŭo ne estis videbla knabino, kiu atendas iun. La rimarko de Francĉjo, ke lia fianĉino atendas lin, montriĝis kiel mensogo tamen pardonebla, ĉar ĝi havis nur la celon, veki pli grandan kompaton.
Ankoraŭ je la sekva tago K. ne povis liberigi sin enpense de la gardistoj; li estis distriĝema dum la laboro kaj devis, por tamen povi plenumi ĝin, restadi en la oficejo ankoraŭ iom pli longe ol je la tago antaŭe. Kiam li hejmirante denove estis preterironta la kameron kun fatraso, li malfermis ĝin kvazaŭ pro kutimo. Pri tio, kion li vidis anstataŭ la atenditan malhelon, li apenaŭ kapablis trankviliĝi. Ĉio estis senŝanĝita, tiel, kiel li trovis ĉion je la antaŭa vespero ĉe la malfermado de la pordo: la presaĵoj kaj la inkboteletoj tuj post la sojlo, la skurĝisto kun la skurĝo, la gardistoj ankoraŭ tute senvestitaj, la kandelo sur la breto, kaj la gardistoj komencis plendi kaj vokis:
„Sinjoro!“ Tuj K. fermĵetis la pordon kaj per la pugnoj batis sur ĝin, kvazaŭ ĝi tiel pli firme estus fermita.
Preskaŭ plorante li kuris al la servistoj, kiuj trankvile laboris ĉe la kopimaŝinoj kaj mirigite interrompis sian laboron. „Finfine malplenigu la kameron por fatraso!“ li vokis. „Ni ja dronas en koto!“ La servistoj estis pretaj fari tion je la sekva tago, K. kapjesis, nun vespere li ne plu povis devigi ilin al la laboro, kiel li fakte intencis. Li iom sidiĝis por teni la servistojn dum certa tempo proksime, li implike miksis kelkajn kopiojn, per kio li supozis veki la impreson, ke li kontrolas ilin, kaj tiam, ĉar li ekkomprenis, ke ili ne kuraĝus foriri kun li samtempe, li iris lace kaj senpripenseme hejmen.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.