La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA PROCESO

Aŭtoro: Franz Kafka

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Unua ĉapitro

Arestigo – Interparolado kun sinjorino Grubaĥ – Poste fraŭlino Brosisto

Iu certe kalumniis sinjoron K., ĉar sen tio, ke li faris ion malbonan, oni arestis lin iumatene. La kuiristino de sinjorino Grubaĥ, lia ĉambroluigantino, kiu alportis ĉiutage je la oka la matenmanĝon al li, ĉifoje ne venis. Tio ankoraŭ neniam okazis. K. atendis ankoraŭ dum iom da tempo, vidis de sia kapkuseno la maljunulinon, kiu loĝis transe de li kaj observis lin kun scivolemo tute nekutima ĉe ŝi. Sed poste, samtempe kaj malagrable tuŝita kaj malsata, li sonorigis. Tuj iu frapis kaj viro, kiun li ankoraŭ neniam vidis en tiu loĝejo, enpaŝis. Li estis svelta kaj tamen fortika, li surhavis malvastan nigran veston, kiu, simila al la vojaĝkostumoj, estis provizita per diversaj faldoj, poŝoj, bukoj, butonoj kaj zono, kaj sekve de tio, sen tio, ke oni klariĝus por kio ĝi servu, ŝajnis precipe praktika.

„Kiu vi estas?“ demandis K. Kaj eksidis tuj duone rektiĝinta en la lito. Sed la viro ignoris la demandon, kvazaŭ oni devus toleri lian aperon, kaj siaflanke li nur diris: „Vi sonorigis?“

„Anna alportu al mi la manĝon“, diris K. kaj li provis, komence silente, konstati per atentemo kaj pripensado, kiu la viro fakte estas.

Sed tiu ne tro longe elmetis sin al liaj rigardoj, sed turnis sin al la pordo, kiun li malfermis iomete, por diri al iu, kiu evidente staris ekstere apud la pordo: „Li volas, ke Anna alportu la matenmanĝon al li.“

Sekvis en la apuda ĉambro malgranda ridado, laŭ la tono ne estis tute certe, ĉu ne pluraj personoj partoprenis ĝin.

Kvankam la fremda viro per tio ne povis ekscii ion, kion li ne sciis jam pli frue, li nun tamen diris kvazaŭ en tono de sciigo al K.: „Tio ne eblas.“

„Tio estus nova“, diris K., saltis el la lito kaj surmetis rapide sian pantalonon. „Mi tamen volas vidi, kiaj homoj estas en la apuda ĉambro kaj kiel sinjorino Grubaĥ respondecigos tiun ĝenon vidalvide al mi.“ Kvankam li tuj ekpensis, ke li ne devus diri tion laŭte kaj, ke li per tio kvazaŭ agnoskis la gardorajton de la fremdulo, sed tio tiumomente ne ŝajnis grava al li.

Almenaŭ la fremdulo tion tiel komprenis, ĉar li diris: „Ĉu prefere vi ne volas resti ĉi tie?“

„Mi nek volas resti ĉi tie nek esti alparolata de vi, tiom longe, kiom vi ne prezentas vin al mi.“

„Mi diris tion bonintence“ diris la fremdulo kaj malfermis nun libervole la pordon. En la apuda ĉambro, en kiun K. pli lante2 eniris ol li intencis, ĝi aspektis unuavide preskaŭ tute same tiel, kiel en la vespero antaŭe. Estis la loĝoĉambro de sinjorino Grubaĥ, eble estis en tiu ĉambro, tro plenŝtopita per mebloj, kovriloj, porcelanaĵoj kaj fotografaĵoj3, nun iom pli da spaco ol kutime. Oni ne tuj ekkonis tion, tiom malpli, ĉar la plej esencan ŝanĝon kaŭzis la ĉeesto de viro, kiu sidis ĉe la malfermita fenestro kun libro, de kiu li nun suprenrigardis. „Vi estus devinta resti en via ĉambro! Ĉu Francĉjo tion ne diris al vi?“

„Jes, sed kion vi celas?“ diris K. kaj rigardis de la nova konato al la nomito Francĉjo – kiu restis staranta en la pordo – kaj poste denove reen. Tra la malfermita fenestro denove ekvideblis la maljunulino, kiu kun vera scivolemo de aĝegulino estis irinta al la nun transe troviĝanta fenestro, por povi vidi ankaŭ plu ĉion. „Mi volas ja la sinjorinon Grubaĥ – “, diris K., li faris movon, kvazaŭ li volus forŝiri sin de ambaŭ viroj, kvankam tiuj staris malproksime de li kaj intencis iri plu.

„Ne“, diris la viro ĉe la fenestro, ĵetis la libron sur malgrandan tablon kaj ekstaris. „Vi ne rajtas foriri, vi estas ja arestita.“

„Tiel ŝajnas“, diris K. „Kaj kial do?“ li demandis poste.

„Ni ne estas komisiitaj diri tion al vi. Iru en vian ĉambron kaj atendu. La tribunala proceduro kontraŭ vi ja jam komenciĝis, kaj vi ekscios ĉion ĝustatempe. Mi transiras la limojn de mia komisio, se mi parolas tiel amikece al vi. Sed mi esperas, ke neniu krom Francĉjo aŭdas tion, kaj tiu mem kontraŭ ĉiu regularo afablas al vi. Se vi ankaŭ plu tiel bonŝancos, kiel ĉe la elekto de viaj gardistoj, vi povos esti fidoplena.“

K. volis sidiĝi, sed nun li vidis, ke en la tuta ĉambro ne estis sidloko, krom la fotelo ĉe la fenestro.

„Vi ja ankoraŭ akceptos, kiel ĝusta ĉio ĉi dirita estas“, parolis Francĉjo kaj samtempe kun la alia viro iris renkonte al li. Precipe la laste nomita estis konsiderinde pli alta ol K. kaj frapis ofte sur lian ŝultron. Ambaŭ kontrolis la noktĉemizon de K. kaj diris, ke li nun devos surmeti multe pli aĉan ĉemizon, sed, ke ili tamen konservos por li tiun ĉemizon, tiel, kiel liajn ceterajn vestojn, kaj ke ili tiukaze, se lia afero havos favoran rezulton, redonos ilin al li.

„Estos pli bone, se vi donos la vestojn al ni anstataŭ al la deponejo“, ili diris, „ĉar en la deponejo ofte okazas malklaraĵoj, kaj krome oni vendas tie ĉiujn vestojn post certa tempo, sen konsideri, ĉu la koncerna proceduro finiĝis ĉu ne. Kaj kiom longe daŭras tiaj procesoj, speciale en la lasta tempo! Lastfine vi ja efektive ricevus de la deponejo la enspezon, sed tiu enspezo unue estas jam per si mem malgranda, ĉar ĉe la vendo ne decidas la suma alto de oferto, sed la suma alto de la subaĉeto, kaj eĉ pli malpliiĝas tiaj enspezoj laŭsperte, se ili estas plu transdonataj de mano al mano kaj de jaro al jaro.“ K. apenaŭ priatentis tiujn parolojn, la disponrajton pri siaj aĵoj, kiun li eble havis ankoraŭ, li ne taksis alte, multe pli grave estis por li ricevi klarecon; sed en la ĉeesto de tiuj homoj li eĉ ne povis pripensi, denove kaj denove puŝis lin oficiale amikece la ventro de la dua gardisto – povas estis ja nur gardistoj – kiam li rigardis supren, li ekvidis je ties dika korpo maladekvatan sekan ostecan vizaĝon kun tre flanken turnita nazo, la vizaĝo transen de li komunikis kun la alia gardisto. Kiaj homoj ili estas? Pri kio ili parolis? Al kiu instanco ili apartenas? K. vivis ja en lando kun leĝigita konstitucio, ĉie regis paco, ĉiuj leĝoj plene validis, kiu kuraĝas ataki lin en ties loĝejo? Li ĉiam inklinis al tio ĉion akcepti kiel eble plej senafliktite, la plejan malbonon li akceptis nur tiukaze, se la plej malbona ekis okazi, li zorgis sin ne jam antaŭe pri la estonteco, eĉ tiukaze ne, se minacis kio ajn. Sed en tiu kazo tio ne ŝajnis ĝusta al li, kvankam oni povis rigardi la tuton kiel ŝercon, kiel krudan ŝercon, kiun la kolegoj en la banko aranĝis pro nekonataj kaŭzoj, eble tial, ĉar li havas sian tridekjaran naskiĝtagon, kompreneble tio eblas, eble li devus nur iel ridi al la vizaĝoj de la gardistoj, kaj ili kunridus, eble ili estis servoviroj de la stratangulo, ili aspektis ne malsimile al ili – sed tamen li ĉifoje, fakte jam ekde la unua rigardo al la gardisto Francĉjo, estis firme decidita ne koncedi eĉ la plej etan avantaĝon, kiun li eble havas kontraŭ tiuj homoj. Ke oni povus diri iam poste, ke li ne komprenas ŝercojn, K. konsideris kiel tute malgrandan danĝeron, sed bone li rememoris – kvankam alikaze ne estis lia kutimo lerni el spertoj – pri kelkaj por si mem malgravaj kazoj, dum kiuj li kondutis, diference de liaj amikoj, konscie nememgarde, sen la plej eta sento por la eblaj sekvoj, li do kondutis nememgarde kaj tial estis punata per la rezulto. Tio ne denove okazu, almenaŭ ne ĉifoje; se estus komedio, li volus kunludi.

Ankoraŭ li estis libera. „Permesu“, li diris kaj iris rapide inter la gardistoj en sian ĉambron.

„Li ŝajnas esti prudenta“, li aŭdis post si. En sia ĉambro li tuj malfermŝiris la tirkestojn de sia skribotablo, tie ĉio kuŝis bonorde, sed ĝuste la legitimaĵajn paperojn, kiujn li serĉis, li ne tuj povis trovi pro sia ekscitiĝo. Fine li trovis sian biciklistan legitimilon kaj jam volis iri kun ĝi al la gardistoj, sed tiam la papero ŝajnis al li tro bagatela kaj li serĉis plu, ĝis li trovis la naskiĝatestilon. Kiam li denove revenis en la apudan ĉambron, ĝuste malfermiĝis la transa pordo, kaj sinjorino Grubaĥ intencis eniri tien. Oni vidis ŝin nur momenton, ĉar apenaŭ rigardinte sinjoron K., ŝi embarasiĝis, pardonpetis kaj malaperis, ege memgarde fermante la pordon. „Ja envenu, mi petas“, K. nur sukcesis diri ankoraŭ. Sed nun li staris kun siaj paperoj meze de la ĉambro, vidis ankoraŭ al la pordo, kiu ne malfermiĝis denove, kaj estis reatentigita nur per la alvoko de la gardistoj, kiuj sidis ĉe la eta tablo de la malfermita fenestro, kaj kiel K. nun ekvidis, matenmanĝis. „Kial ŝi ne envenis?“ li demandis.

„Ŝi ne rajtas“, diris la pli granda gardisto. „Vi estas ja arestita.“

„Kiel mi povas esti arestita? Kaj eĉ tiamaniere?“

„Nun, vi do rekomencas tion, ĉu ?“ la gardisto diris kaj trempis buterpanaĵon en la mielobareleton. „Tiajn demandojn ni ne respondas.“

„Vi devos respondi ilin“, diris K. „ĉi tie estas miaj legitimaĵoj, montru nun viajn kaj antaŭ ĉio la arestordonon.“

„Dio, mia!“ diris la gardisto. „Domaĝe, ke vi ne povas akcepti vian situacion, ke vi ŝajne insistas senutile inciti nin, tiujn, kiuj nun verŝajne el ĉiuj viaj kunhomoj plej proksime staras al vi.“

„Estas tiel, do fidu tion“, diris Francĉjo, kiu ne levis la kafotason, kiun li tenis permane, al sia buŝo, sed longe rigardis al K., verŝajne signifoplene, sed nekompreneble.

K. cedis, sen deziri tion, al interrigarda dialogo kun la okuloj de Francĉjo, sed tiam tamen frapis sur siajn paperojn kaj diris: „Ĉi tie estas miaj legitimaĵoj.“

„ Sed kial ili interesu nin?“ vokis nun jam la granda gardisto. „Vi kondutas pli malbone ol infano. Kaj kion vi celas do? Ĉu vi volas per tio rapide fini vian grandan malbenitan proceson, ĉar vi diskutas kun ni, kun la gardistoj, pri legitimaĵoj kaj arestordono? Ni estas subrangaj dungitoj, kiuj apenaŭ scias ion pri legitimaĵa papero, kaj kiuj ne havas alian rilaton al via afero ol tiun, ke ili gardas vin ĉiutage dum dek horoj kaj estas pagataj por tio. Tio estas ĉio, kio ni estas, sed tamen ni sufiĉe kapablas kompreni, ke la altaj instancoj, al kiuj ni servas, antaŭ ol ili ordonos tian areston, tre precize informiĝis pri la kialoj de la aresto kaj pri la persono de la arestito. Rilate al tio eraro ne eblas. Nia instanco, laŭ tio, kion mi scias pri ĝi, kaj mi konas nur la plej subajn rangojn, ja ne serĉas la kulpon eble eĉ ĉe la loĝantaro, sed, kiel estas skribite en la leĝo, estas altirata de la kulpo kaj devas elsendi nin, la gardistojn. Tio estas la leĝo. Kiel eraro povus esti pri tio?“

„Tiun leĝon mi ne konas“, diris K.

„Des pli malbone por vi“, diris la gardisto.

„Kaj ĝi certe ekzistas, mi supozas, nur en viaj kapoj“, diris K., li intencis enŝteliĝi iel en la pensojn de la gardistoj, volis gvidi ties pensojn favore al si aŭ kvazaŭ civitaniĝi en ili.

Sed la gardisto diris nur rifuzante: „Vi sentos ĝin.“

Francĉjo enmiksiĝis kaj diris: „Atentu, Vilhelmo, li koncedas, ke li ne konas la leĝon kaj samtempe li asertas esti senkulpa.“

„Vi tute pravas, sed al li oni povas komprenigi nenion“, diris la alia.

K. respondis nenion pli; ĉu mi eĉ pli konfuzigu min pro la babilaĉo de tiuj plej subaj organoj? Ili mem koncedas esti tiaj. Ĉiukaze ili parolas ja pri aferoj, kiujn ili tute ne komprenas. Ilia certeco eblas nur pro ilia stulteco. Kelkaj vortoj, kiujn mi interparolos kun homo egalranga al mi, faros ĉion nekompareble pli klara ol la plej longaj interparoloj kun ili. Li iris kelkajn fojojn en la libera spaco de la ĉambro antaŭen kaj malantaŭen, transe li vidis la maljunulinon, kiu estis tirinta al al fenestro eĉ multe pli aĝan maljunulon, kiun ŝi ĉirkaŭbrakis ĉe la koksoj. K. devis fini tiun prezentadon. „Konduku min al via superulo“, li diris.

„Se li deziros tion; sed ne pli frue“, diris la gardisto nomita Vilhelmo. „Kaj nun mi konsilas al vi“, li aldonis, „ke vi iru en vian ĉambron, ke vi kondutu trankvile kaj atendu tion, kion oni decidos pri vi. Ni konsilas al vi, ke vi ne distru vin per senutilaj pensoj, sed koncentriĝu, oni postulos vian tutan energion. Vi traktis nin ne tiel, kiel laŭus al nia komplezemo al vi. Vi forgesis, ke ni, ni estu kio ajn, almenaŭ nun kontraŭe al vi estas viroj liberaj, tio ne estas malgranda avantaĝo. Tamen ni pretas, se vi havas monon, alporti por vi malgrandan matenmanĝon el la transa kafodomo.“

Sen respondi tiun proponon, K. staris silente dum iom da tempo. Eble ambaŭ, se li malfermus la pordon de la apuda ĉambro aŭ eĉ la pordon de la antaŭĉambro, tute ne kuraĝus malhelpi lin, eble tio estus la plej facila solvo de la tuta afero, se li puŝus la aferon ĝis la ekstremo. Sed eble ili tamen kaptus lin, kaj se li estus ĵetita jam teren, estus perdita ankaŭ lia supereco, kiun li nun retenis kontraŭe al ili en certa rilato. Tial li preferis la sekurecon de la solvo, kiun devos rezultigi la laŭnatura okazado, kaj li reiris en sian ĉambron, sen tio, ke plia vorto estus dirita de lia flanko aŭ flanke de la gardistoj.

Li ĵetis sin sur la liton kaj prenis de la lavotablo belan pomon, kiun li hieraŭ vespere preparis por la matenmanĝo. Nun ĝi estis lia ununura matenmanĝo kaj, kiel li ĉiukaze certigis al si, kiam li faris la unuan grandan mordon, ĝi estas multe pli bona ol estus la matenmanĝo el la kota noktkafejo, kiun li povus ricevi pere de la favoro de la gardistoj. Li bonfartis kaj estis optimisma. En la banko, estas vere, li forestis hodiaŭ antaŭtagmeze de sia servo, sed tio, pro la relative alta pozicio, kiun li havis tie, facile senkulpigeblus. Ĉu li donu la veran kaŭzon por sia foresto? Li pensis fari tion. Se oni ne kredus al li, kio kompreneblus en tiu kazo, povus atesti sinjorino Grubaĥ, aŭ ankaŭ la gemaljunuloj el transe, kiuj nun certe jam remarŝas al la fenestro transe de lia ĉambro. K. miris, ke, almenaŭ el la vidpunkto de la gardistoj, ili pelis lin en la ĉambron kaj tie lasis lin sola. Kvankam tie li havus dekfoje la okazon mortigi sin. Sed samtempe li demandis sin, ĉifoje el sia vidpunkto, kiun kaŭzon li povus havi fari tion. Eble tial, ĉar la du apudĉambruloj sidis kaj forkaptis lian matenmanĝon? Estus tiel sensence mortigi sin, ke eĉ, se li havus la deziron, li ne kapablus fari tion pro sensenco. Se la spirita limigiteco de la gardistoj ne estus tiel okulfrapa, tiukaze oni povus supozi, ke ankaŭ ili, sekve de la sama konvinko, ne estus konsiderintaj tion danĝera lasi lin sola. Eble ili nun, se ili emus observi lin, kiel li iras al murŝranko, en kiu li konservas bonan brandon, kiel li nun, por anstataŭi la matenmanĝon, unue eltrinkas glaseton kaj poste akceptas duan kun la celo kuraĝigi sin, la lastan nur pro memgardo por la malverŝajna kazo, ke tio estus necesa.

Jen voko el la apuda ĉambro tiom timigis lin, ke liaj dentoj klakis tinte la glason. „La inspektoro vokas vin!“ diris Francĉjo.

Estis nur la kriado, kiu timigis lin, tiu konciza, hakeca, militeca kriado, pri kiu li ne opiniis kapabla la gardiston Francĉjo. La ordono mem estis tre bonvena al li.

„Finfine!“ li vokis respondante, fermriglis la murŝrankon kaj tuj rapidis en la apudan ĉambron. Tie staris la du gardistoj kaj ĉasis lin, kvazaŭ tio tute memkompreneblus, malantaŭen en ties ĉambron.

„Kion vi permesas al vi?“ ili vokis. „Ĉu vi volas montri vin antaŭ la inspektoro en tiu ĉemizo? Li traktos vin per batoj, kaj nin kun vi!“

„Lasu min, ĉe la diablo!“ vokis K., kiu jam estis puŝita malantaŭen ĝis sia vestoŝranko. „Se oni atakas min en mia lito, oni ne povas supozi trovi min en festkostumo.“

„Helpas nenio“, diris la gardistoj, kiuj ĉiam, se K. kriis, fariĝis tute trankvilaj, ja preskaŭ malĝojaj, kaj tiel konfuzis aŭ kvazaŭ rekonsciigis lin.

„Ridindaj ceremonioj!“, li ankoraŭ grumble diris, sed levis jam kostumon de la seĝo kaj tenis ĝin dum certa tempo ambaŭmane, kvazaŭ li antaŭmontrus ĝin por la juĝo de la gardistoj. Ili kapneis.

„Ĝi devas esti nigra kostumo“, ili diris. K. sekve de tio ĵetis surteren la kostumon kaj diris – li mem ne sciis, kiusence li diris tion – : „Ja ne estas jam la ĉefa juĝdebato.“

La gardistoj ridetis, sed ripetis: „Devas esti nigra kostumo.“

„Se mi tiel rapidigas la aferon, tio konvenas al mi“, diris K., mem malfermis la vestokeston, serĉis longe en multaj vestoj, elektis sian plej bonan nigran kostumon, ĵaketokostumon, kiu pro la talio preskaŭ levis bruon inter konatoj. Li eltiris nun ankaŭ alian ĉemizon kaj komencis zorgeme vesti sin. Sekrete li supozis, ke li akcelis la tutan aferon per tio, ĉar la gardistoj forgesis devigi bani lin. Li observis ilin, ĉu ili eble tamen memorus pri tio, sed ili kompreneble tute ne ekpensis tion, anstataŭ tio Vilhelmo ne forgesis forsendi Francĉjon kun la sciigo al la inspektoro, ke K. vestas sin.

Kiam li jam komplete vestis sin, li devis iri proksime antaŭ Vilhelmo tra la nun vaka apudĉambro en la sekvantan, kies pordo jam malfermiĝis ambaŭflanke. Tiu ĉambro, kiel K. precize sciis, estis ekloĝata antaŭ ne longe de iu fraŭlino Brosisto, de skribmaŝinistino, kiu kutime tre frue iris al la laboro, malfrue hejmvenis kaj kun kiu K. interŝanĝis ne multe pli ol la salutvortojn. Nun la ŝranketo apud ŝia lito estis puŝita kiel debatotablo mezen de la ĉambro, kaj la inspektoro sidis malantaŭ ĝi. Li metis krucforme la gambojn unu sur la alian, kaj apogis sin per brako sur la dorsa apogilo de la seĝo.

En angulo de la ĉambro staris tri junaj homoj kaj rigardis la fotografaĵojn de fraŭlino Brosisto, kiuj troviĝis en mato pendigita surmure. Je la klinko de la malfermita fenestro pendis blanka bluzo. Ĉe la transa fenestro, la gemaljunuloj staris denove antaŭen kliniĝinte, sed ilia societo pligrandiĝis, ĉar malantaŭ ili, ege elstare leviĝinte super ilin, staris viro kun surbruste malfermita ĉemizo, kiu perfingre premis kaj turnis sian ruĝeman pintbarbon.

„Ĉu Josef K.?“ la inspektoro demandis, eble nur por koncentrigi la distritajn okulojn de K. al si mem. K. kapjesis. „Vi eble estas tre surprizita pro la okazaĵoj de la hodiaŭa mateno, ĉu?“

La inspektoro demandis kaj rearanĝis ŝovante per ambaŭ manoj la malmultajn aĵojn, kiuj kuŝis sur la ŝranketo, la kandelon kun alumetoj, libron kaj pinglokusenon, kvazaŭ estus aĵoj, kiujn li bezonas por la debato.

„Certe“, diris K., kaj la sento de bonfarto stari finfine antaŭ prudenta homo kaj povi interparoli kun li, kortuŝis lin. „Certe, mi estas surprizita, sed neniukaze mi estas tre surprizita.“

„Ne tre surprizita, ĉu ?“ demandis la inspektoro kaj starigis nun la kandelon en la mezon de la tableto, dum li grupigis la aliajn aĵojn ĉirkaŭ ĝin.

„Vi eble miskomprenas min“, K. rapidis rimarki. „Mi opinias“, tiumomente K. interrompis sin kaj ĉirkaŭrigardis pro fotelo. „Mi ja povas sidiĝi, ĉu ?“ li demandis.

„Ne kutimas“, respondis la inspektoro.

„Mi opinias“, diris K. nun sen plia paŭzo, „ke mi efektive estas tre surprizita. Sed, se oni estas tridek jarojn en la mondo kaj sole devis trabarakti sin, kiel estis mia sorto, tiukaze oni estas hardita kontraŭ surprizoj kaj ne plu tro atentas ilin. Speciale ne la hodiaŭan.“

„Kial speciale ne la hodiaŭan?“

„Mi ne volas diri, ke mi konsideras la tuton ŝerco, por tio la preparoj, kiuj estis entreprenitaj, estas tro ampleksaj. Ĉiuj membroj de la pensiono devus partopreni, kaj ankaŭ ĉiu el vi, tio transirus la limojn de ŝerco. Mi do ne dirus, ke tio estas ŝerco.“

„Tute ĝuste“, diris la inspektoro kaj rigardis, kiom da alumetoj estas en la skatoleto.

„Sed aliflanke“, K. daŭrigis kaj turnis sin samtempe al ĉiuj kaj volonte eĉ estus turninta sin al la triopo ĉe la fotografaĵoj, „sed aliflanke la afero ne povas gravi tro. Mi konkludas el tio, ke mi estas akuzita, sed mi povas trovi eĉ ne la plej etan kulpon, pro kiu oni povus akuzi min. Sed ankaŭ tio estas flanka afero, la ĉefa demando estas, kiu akuzis min? Kiu instanco gvidas la proceduron? Ĉu vi estas oficistoj? Neniu el vi surhavas uniformon, se oni vian kostumon“ – tiumomente li turnis sin al Francĉjo – „ne nomu uniformo, sed pli verŝajne ĝi estas ja vojaĝkostumo. Pri tiuj demandoj mi postulas klarecon, kaj mi estas konvinkita, ke post tiu klarigo ni plej kore povos adiaŭi reciproke.“

La inspektoro renversis per bato la alumetoskatoleton sur la tablo. „Vi tre eraras“, li diris. „Tiuj sinjoroj ĉi tie kaj mi por via afero tute malgravas, ni eĉ preskaŭ nenion scias pri ĝi. Ni povus surhavi la plej laŭregularajn uniformojn, kaj tamen via afero neniel pli malbone status. Mi ankaŭ ne povas diri al vi, ĉu estas akuzita vi, aŭ pli precize dirate, mi ne scias ĉu estas vi. Vi estas arestita, tio pravas, plian mi ne scias. Eble la gardistoj babilaĉis ion alian, sed tiukaze estis nur babilaĉo. Sed kvankam mi nun ne respondas viajn demandojn, mi ja tamen almenaŭ povas konsili al vi, ke vi pensu malpli pri ni kaj pri tio, kio okazos al vi, pensu prefere pri vi mem. Kaj ne faru tian bruon pri la sento de via senkulpeco, tio ĝenas la ne tro malfavoran impreson, kiun ni cetere havas jam pri vi. Kaj vi entute estu pli retenema pri viaj paroloj, preskaŭ ĉion, kion vi diris antaŭe, estus komprenebla ankaŭ el via konduto, se vi dirus nur kelkajn vortojn, krome estis nenio, kio favorus tre por vi.“

K. gapis al la inspektoro. Ĉu li ĉi tie ricevis lernejajn instruojn de homo kiu eble estas eĉ pli juna ol li mem? Ĉu pro lia sincereco oni punis lin per riproĉo? Kaj pri la kaŭzo de sia aresto kaj pri ties komisiaj ordonintoj li eksciu nenion, ĉu? Li fariĝis iom ekscitita, iris tien kaj ĉi tien, kion neniu malhelpis. Li ŝovis siajn manumojn malantaŭen, palpis sian bruston, reordigis sian hararon, preteriris la tri sinjorojn kaj diris: „Estas ja sen senco.“.

Tial ili turniĝis al li kaj komplezeme, sed serioze rigardis lin. Kaj K. finfine denove haltis antaŭ la tablo de la inspektoro. „La prokuroro Hasterer estas mia intima amiko“, li diris, „ĉu mi rajtas telefoni al li?“

„Certe“, diris la inspektoro, „sed mi ne scias, kiun sencon tio havu, krom tio, se vi eble devos priparoli privatan aferon kun li.“

„Kiun sencon?“ K. vokis pli terurigite ol ĉagreniĝinte.

„Sed kiu estas vi? Vi celas sencon kaj mem faras la plej sensencan, kio eblas, ĉu ne? Ĉu tio ne perpleksigus eĉ ŝtonon? La sinjoroj unue atakis min, kaj nun ili sidas aŭ staradas ĉi tie kaj devigas rajdi min antaŭ ili la kurson por progresintoj. Kiun sencon tio havu, se mi telefonus al la prokuroro, se mi laŭdire estas arestita, ĉu? Bone, mi ne telefonos.“

„Tamen faru“, la inspektoro diris kaj etendis manon al la antaŭĉambro kun la telefono: „Bonvolu do telefoni.“

„Ne, mi ne plu volas“, diris K. kaj iris al la fenestro.

Transe la societanoj ankoraŭ estis ĉe la fenestro, kaj ŝajne nur nun, ĉar K. iris al la fenestro, estis iom ĝenataj rilate kvietan observadon. La gemaljunuloj intencis leviĝi, sed la viro post ili trankviligis ilin. „Ankaŭ tie estas spektantoj tiaj“, K. tute laŭte vokis al la inspektoro kaj montrofingris eksteren. „For de ĉi tie“, li vokis poste transen. La triopo efektive tuj retroevitis kelkajn paŝojn, la gemaljunuloj eĉ ĝis malantaŭ la viron, kiu kovris ilin per sia larĝa korpo kaj, kiel konkludeblis el liaj lipomovoj, diris ion ajn, kiu pro la distanco nekompreneblis. Sed tute ili ne malaperis, sed ŝajne atendis la momenton, kiam ili denove povus proksimiĝi nerimarkate al la fenestro. „Sintrudemaj, senrespektaj homoj ili estas!“ diris K., retroturnante sin al la ĉambro. La inspektoro eble konsentis al li, kiel K. supozis ekkoni per rigardo flanken. Sed estis same tiel bone ebla, ke li tute ne aŭskultis lin, ĉar li premis manon firme sur la tablon, kaj ŝajne komparis ties fingrolongojn.

La du gardistoj sidis sur valizo kovrata per ornama kovrilo kaj frotis siajn genuojn. La tri junaj homoj apogis siajn manojn sur la koksoj kaj ĉirkaŭrigardis sencele.

Estis kviete, kiel en iu forgesita oficejo.

„Nu, sinjoroj miaj“, vokis K., ŝajnis al li dum momento, kvazaŭ li portus ĉiujn sur siaj ŝultroj. „Laŭ via aspekto mia afero estas certe finita. Mi opinias, ke estas plej bone ne plu pensi pri la pravigiteco aŭ nepravigiteco de via agado kaj doni al la afero per reciproka manpremo pacigan finon. Se ankaŭ vi havas mian opinion, jen bonvolu – “ kaj li paŝis al la tablo de la inspektoro kaj etendis manon al li. La inspektoro levis la okulojn, ronĝis siajn lipojn kaj rigardis al la etendita mano de K.; ankoraŭ tiam K. supozis, ke la inspektoro akceptos la manpremon. Sed tiu leviĝis, prenis duran rondan ĉapelon, kiu kuŝis sur la lito de fraŭlino Brosisto, kaj surkapigis ĝin atenteme per ambaŭ manoj tiel, kiel oni faras tion ĉe la provado de novaj ĉapeloj.

„Kiel simpla ĉio ŝajnas al vi!“, li diris dum tio al K. „ni donu al la afero pacigan finon, vi opinias, ĉu? Ne, ne, tio vere ne eblas. Per tio mi aliflanke ne volas diri, ke vi malesperiĝu. Ne, ja kial? Vi estas nur arestita, nenio pli. Tion mi devis sciigi al vi, mi faris tion kaj vidis ankaŭ, kiel vi akceptis tion. Tio sufiĉas por hodiaŭ kaj ni povos adaŭi nin, sed nur provizore, vi ja nun certe volos iri en la bankon, ĉu?“

„Ĉu en la bankon?“, demandis K., „mi ja pensis, ke mi estas arestita.“ K. demandis kun certa spito, ĉar li, kvankam lia manpremo ne estis akceptita, sentis sin, speciale de kiam leviĝis la inspektoro, pli kaj pli sendependa de ĉiuj tiuj homoj. Li ludis kun ili. Li havis la intencon, en la kazo, ke ili forirus, postkuri ilin ĝis la dompordo kaj oferti al ili sian arestigon. Tial li ripetis ankaŭ: „Kiel mi iru en la bankon, kvankam mi estas arestita?“

„Aĥ, tiel“, diris la inspektoro, kiu estis jam je la pordo, „vi miskomprenis min. Vi estas arestita, certe, sed tio ne malhelpu vin plenumi vian profesion. Krome vi ne estu malhelpata en via kutima vivmaniero.“

„Tiukaze la arestiteco ne estas tre terura“, diris K. kaj proksimiĝis al la inspektoro.

„Mi opiniis tion neniam alie“, diris tiu.

„Sed tiukaze ŝajne eĉ la sciigo de la arestigo ne estis tre necesa“, diris K. kaj proksimiĝis eĉ pli. Ankaŭ la aliaj jam proksimiĝis. Ĉiuj nun kolektiĝis en malvasta spaco ĉe la pordo.

„Tio estis mia devo“, diris la inspektoro.

„Estis stulta devo“, diris K. necedeme.

„Povas esti“, diris la inspektoro, „sed ni ne perdu nian tempon per tiaj paroloj. Mi supozis, ke vi volas iri en la bankon. Ĉar vi atentas ĉiujn vortojn, mi aldonas: mi ne devigas vin iri en la bankon, mi nur supozis, ke vi deziras tion. Kaj por plifaciligi tion al vi kaj por fari vian alvenon en la banko kiel eble plej malokulfrape, mi disponigis tiujn tri sinjorojn, viajn kolegojn, al vi.“

„Kiel?“ vokis K. kaj mire gapis la triopon. Tiuj tiel nekarakterizaj anemiaj junaj uloj, kiujn li ankoraŭ nun havis en la memoro nur kiel grupon ĉe la fotografaĵoj, estis efektive oficistoj el lia banko, ne kolegoj, tio estus tro intime dirite kaj ĝi pruvis fendon en la ĉioscio de la inspektoro, sed subrangaj oficistoj el la banko ili estis efektive. Kiel K. povis pretervidi tion? Ja kiel obsedita li evidente estis de la inspektoro kaj de la gardistoj por ne ekkoni tiun triopon?! Jen la rigida, la manojn svinganta Korvoŝtejner, jen la blonda Kuliĥ kun la profunde metitaj okuloj kaj Kaminer kun la neeltenebla rideto pro daŭra muskola trostreĉo.

„Bonan matenon“, diris K. post iom da tempo kaj etendis manon al la korekte kliniĝantaj sinjoroj. „Mi ja tute ne rekonis vin. Nun ni do iru al la laboro, ĉu?“ La sinjoroj kapjesis ridante kaj fervore, kvazaŭ ili atendis tion dum la tuta tempo, sed kiam K. rimarkis la mankon de sia ĉapelo postrestinta en lia ĉambro, ili ĉiuj kuris laŭvice por alporti ĝin, kio konkludigis almenaŭ certan embarasitecon de ili. K. staris kviete kaj postrigardis ilin tra la du malfermitaj pordoj, la lasta kompreneble estis la indiferenta Korvoŝtejner, kiu nur elegante trotis. Kaminer transdonis la ĉapelon kaj K. eksplicite devis diri al si, kiel tio necesis cetere ankaŭ ofte en la banko, ke la rideto de Kaminer ne estis intenca, ja, ke li tute ne povas rideti intence. En la antaŭĉambro malfermis tiam sinjorino Grubaĥ, kiu tute ne aspektis kulpokonscia, la loĝejan pordon al la tuta socio, kaj K. vidis tiel, kiel tiom ofte malsupren sur ŝian antaŭtukan bendon, kiu tiom nenecese profunde tranĉis sin en ŝian fortikan korpon.

Malsupre K. decidis, kun la horloĝo enmane, uzi aŭtomobilon por ne pli ol necese pligrandigi la tridekminutan malfruiĝon. Kaminer kuris al la angulo por alkonduki la aŭtomobilon, la du aliaj evidente provis distri sinjoron K., kiam Kuliĥ subite montris al la transa dompordego, en kiu ĵus aperis la granda viro kun la blonda pinta barbo, kaj, en la unua momento iom embarasite pri tio, ke li montras sin nun en sia tuta grando, retropaŝis al la muro kaj sin apogis. La gemaljunuloj certe ankoraŭ estis sur la ŝtuparo. K. ĉagreniĝis pri Kuliĥ, ĉar tiu atentigis pri la viro, kiun li mem jam pli frue ekvidis, ja kiun li eĉ atendis. „Ne rigardu tien!“ li diris krude, sen rimarki, kiel orelfrapa tia parolmaniero devas esti al plenkreskintaj viroj. Sed klarigo ne necesis, ĉar ĝuste alvenis la aŭtomobilo. Oni sidiĝis kaj ekveturis. Jen K. memoris, ke li tute ne rimarkis la forveturadon de la inspektoro kaj de la gardistoj, la inspektoro kaŝe kovris la tri oficistojn kaj la oficistoj siaflanke la inspektoron.Grandan spiritĉeeston tio ne pruvis, kaj K. ekintencis tiurilate observi pli precize. Sed spite al tio li ankoraŭ turniĝis kaj kliniĝis super la malantaŭan randon de la aŭtomobilo, por ke li eble ankoraŭ vidu la inspektoron kaj la gardistojn. Sed tuj li returniĝis kaj apogis sin leĝere aŭtangule sen eĉ fari la provon serĉi iun. Kvankam ne ŝajnis tiel, li ĝuste en tiu momento bonvenigus kelkajn konsolajn vortojn, sed la sinjoroj ŝajne estis iom lacigitaj, Korvoŝtejner rigardis dekstre el la veturilo, Kuliĥ maldekstre, kaj nur Kaminer kun sia rikano estis je dispono, ŝerci pri tio la humanismo bedaŭrinde malpermesus.

En tiu printempo K. kutime pasigis la vesperon en tiu maniero, ke post la laboro, se tio ankoraŭ eblis – ĉar li sidis plej ofte ĝis la naŭa vespere en la oficejo – li faris sola aŭ kun oficistoj promeneton kaj poste iris en bierejon, kie li kutime kunsidis ĝis la dekunua vespere ĉe rezervita tablo por regulaj gastoj plej ofte kun jam ne plu junaj sinjoroj. Sed estis ankaŭ esceptoj de tiu regulo, se K. ekzemple kun la bankdirektoro, kiu tre ŝatis ties laborkapablon kaj fidindecon, estis invitita al aŭtomobilveturo aŭ al vespermanĝo en ties vilao. Krome K. unufoje ĉiusemajne iris al ino kun la nomo Elinjo, kiu dumnokte ĝis la malfrua mateno servis en vinejo kiel kelnerino, kaj kiu dum la hela tago akceptis vizitantojn nur en la lito.

Sed en tiu ĉi vespero – la tago rapide pasis kun streĉita laboro kaj kun multaj honorantaj kaj amikecaj naskiĝdeziroj – celis K. tuj iri hejmen. En ĉiuj paŭzetoj de la taglaboro li pensis pri tio; sen precize scii, kion opinii, ŝajnis al li, kvazaŭ pro okazaĵoj de la mateno estis kaŭzita granda malordo en la tuta loĝejo de sinjorino Grubaĥ, kaj ke ĝuste li necesis reordigi ĉion. Kiam denove ĉio ĉi estos reordigita, estos estingita ĉiu spuro de tiuj okazaĵoj kaj ĉio ree deruliĝos kiel antaŭe. Speciale de la tri oficistoj li ne plu devas timi ion, ĉar ili estis reabsorbitaj de la granda oficistaro, iu ŝanĝiĝo je ili ne rimarkeblis. K. ofte unuope kaj kune vokis ilin en sian oficejon, pro neniu alia celo krom observi ilin; sed ĉiam li povis foririgi ilin kontentigite.

Kiam li alvenis je la deka vespere antaŭ la domo, en kiu li loĝas, li renkontis en la dompordo junulon, kiu tie staris kun vaste apartaj gamboj kaj fumis pipon.

„Kiu vi estas?“ tuj demandis K. kaj ŝovis sian vizaĝon proksime al la junulo, oni ne vidis multon en la malhela koridoro.

„Mi estas la filo de la domvartisto, sinjora moŝto“, respondis la junulo, prenis la pipon el la buŝo kaj paŝis flanken.

„La filo de la domvartisto, ĉu?“ demandis K. kaj frapis per sia bastono senpacience sur la plankon.

„Ĉu lia sinjora moŝto deziras ion? Ĉu mi alkonduku la patron?“

„Ne, ne“, diris K., en ties voĉo esprimiĝis iel pardonemo, kvazaŭ la junulo faris iun malicaĵon, kaj li kvazaŭ pardonas al li. „Estas en ordo“, li diris poste kaj iris plu, sed antaŭ ol li surgrimpis la ŝtuparon, li ankoraŭ returniĝis.

Li intencis rekte iri en sian ĉambron, sed tial, ĉar li volis interparoli kun sinjorino Grubaĥ, li frapis tuj ŝian pordon. Ŝi sidis kun trikŝtrumpo ĉe la tablo, sur kiu troviĝis ankoraŭ monteto de malnovaj ŝtrumpoj. K. senkulpigis sin distrite, ke li venas tiom malfrue, sed sinjorino Grubaĥ estis tre afabla kaj ne volis aŭskulti senkulpigon. Ŝi diris, ke en lia kazo ŝin ĉiam eblas alparoli kaj, ke li scias bone, ke li estas ŝia plej bona kaj plej plej kara luanto. K. ĉirkaŭrigardis en la ĉambro, ĝi estis ree tute en sia malnova stato. Ankaŭ la matena manĝilaro, kiu frue troviĝis sur la eta tablo ĉe la fenestro, estis jam forportita. „Inaj manoj ja faras multon en kvieto“, li pensis. Li ja eble tuj estus frakasinta la manĝilaron, sed certe ne kapablus elporti ĝin. Li rigardis sinjorinon Grubaĥ kun certa dankemo.

„Kial vi laboras ankoraŭ tiom malfrue?“ li demandis. Ili sidis nun ambaŭ ĉe la tablo kaj K. de tempo al tempo kaŝis manon en la ŝtrumpoj. „Estas multe da laboro“, ŝi diris, „dum la tago mi apartenas al la luantoj; se mi volas reordigi miajn aferojn, restas al mi nur la vesperoj.“

„Mi faris al vi hodiaŭ certe eksterordinaran laboron, ĉu?“

„Kial?“ ŝi demandis, fariĝante iom pli fervora, la trikaĵo kuŝis surmane.

„Mi celas la sinjorojn, kiuj hodiaŭ matene estis ĉi tie.“

„Tion do“, ŝi diris kaj retrankviliĝis. „Tio ne faris tro da laboro al mi.“

K. observis silente, kiel ŝi denove levis la trikŝtrumpon. Ŝi ŝajne miras, ke mi parolas pri tio, li pensis, ŝi ŝajne pensas, ke ne estas bone, ke mi parolas pri tio. Des pli grave estas, ke mi faras tion. Nur kun maljunulino mi povas paroli pri tio.

„Tamen, laboron tio certe kaŭzis“, li diris tiam „sed ne okazos ankoraŭfoje.“

„Ne, tio ne povos reokazi“, ŝi diris certige kaj ridetis preskaŭ melankolie al K.

„Ĉu vi opinias tion serioze?“ demandis K.

„Jes“, ŝi diris pli mallaŭte „sed antaŭ ĉio vi ne tro afliktiĝu pri tio. Kio ne okazas en tiu ĉi mondo?! Ĉar vi tiel konfideme parolas al mi, sinjoro K., mi ja povas konfesi al vi, ke mi iomete orelumis malantaŭ la pordo, kaj ke ankaŭ ambaŭ gardistoj tion kaj tion rakontis al mi. Temas ja pri via bonfarto kaj tio vere estas korafero por mi, eble pli ol por mi decas, ĉar mi ja estas via luigantino. Do, mi aŭdis tion kaj tion, sed mi ne povas diri, ke mi aŭdis tro malbonan. Ne. Vi ja estas arestita, sed ne tiel, kiel oni arestas ŝteliston. Se oni estas arestita kiel ŝtelisto, tiukaze tio estas terura, sed tiu arestigo – . Ŝajnas al mi kvazaŭ eruditaĵo“, ŝi senkulpigis sin, „mi petas pri pardono, se mi diras stultaĵon, sed ĝi ŝajnas al mi kvazaŭ iu eruditaĵo, kiun mi ne komprenas, sed kiun mi ankaŭ ne devas kompreni.“

„Estas tute ne stultaĵo, kiun vi diris, sinjorino Grubaĥ, almenaŭ havas ankaŭ mi parte vian opinion, sed mi prijuĝas la aferon ankoraŭ pli severe ol vi, kaj eĉ ne rigardas tion eruditaĵo, sed eĉ entute neniaĵo. Oni superruze surprizis min, jen tio, kio okazis. Se mi tuj estus leviĝinta post la vekiĝo, sen lasi konfuzi min per la forestado de Anna, kaj sen konsidero de kiu ajn, kiu barus al mi la vojon, estus irinta al vi, se mi ĉifoje ne esceptokaze estus manĝinta en la kuirejo, se mi estus petinta vin, ke vi alportu la vestaĵojn el mia ĉambro, koncize dirate, se mi estus aginta prudente, okazus nenio pli. Ĉio, kio intencis fariĝi, estus sufokita. Sed oni estas ja tiel malmulte preparita. Ekzemple en la banko mi estas antaŭpreparita, tie io tia neniel povus okazi al mi, mi havas tie propran serviston, la komunan telefonon kaj la oficejan telefonon starantan antaŭ mi sur la tablo, seninterrompe venas homoj, klientoj kaj oficistoj, krome kaj antaŭ ĉio alia mi estas tie ĉiam en konekto al la laboro, tial spiritĉeesta, farus al mi preskaŭ plezuron, tie esti elmetita al tia afero. Nu, tio ja pasis kaj mi eĉ ne plu volis paroli pri tio, nur vian prijuĝon, la prijuĝon de prudentulino, mi volis aŭdi kaj mi tre ĝojas, ke ni samopinias. Sed nun vi devos etendi manon al mi, tia samopiniado devas esti emfazita per manpremo.“

Ĉu ŝi etendos manon al mi? La inspektoro ne etendis manon al mi, li pensis kaj rigardis la sinjorinon alie ol antaŭe, pli kontroleme. Ŝi leviĝis, ĉar ankaŭ li leviĝis, ŝi estis iom embarasita, ĉar ŝi ne komprenis ĉion, kion diris K. Sed pro tiu embaraso ŝi diris jenon, kion ŝi tute ne volis diri kaj kio ankaŭ ne decis en tiu momento: „Ne tiom afliktiĝu pri tio, sinjoro K.“, ŝi havis kvazaŭ plorojn en la voĉo kaj kompreneble forgesis ankaŭ la manpremon.

„Mi vere ne pensas, ke mi afliktiĝis pro tio“, diris K., subite lacigite kaj akceptante la senvalorecon de ĉiuj konsentoj fare de la ino.

Ĉe la pordo li demandis ankoraŭ: „Ĉu sinjorino Brosisto estas hejme?“

„Ne“, diris sinjorino Grubaĥ kaj ridetis ĉe tiu seka sciigo kun iom tro malfrua prudenta kunsento. „Ŝi estas en la teatro. Ĉu vi ion deziras de ŝi? Ĉu mi ion sciigu?“

„Aĥ, mi volis nur iom interparoli kun ŝi.“

„Mi bedaŭrinde ne scias, kiam ŝi revenos; se ŝi estas en la teatro, ŝi kutime revenas hejmen malfrue.“

„Tio estas ja tute indiferenta“, diris K. kaj turniĝis jam kun klinita kapo al la pordo por foriri, „mi volis min nur senkulpigi ĉe ŝi, ke mi uzis ŝian ĉambron hodiaŭ.“

„Tio ne necesas, sinjoro K. Vi estas tre respektema, la fraŭlino ja tute ne scias ion, ekde la mateno ŝi ankoraŭ ne estis hejme, ankaŭ estas jam ĉio reordigita, rigardu mem.“ Kaj ŝi malfermis la pordon al la ĉambro de fraŭlino Brosisto.

„Dankon, mi fidas al vi“, diris K., sed iris poste tamen al la malfermita pordo. Luno radiis kviete en la malhelan ĉambron. Laŭ tio, kio videblis, efektive ĉio estis je sia loko, ankaŭ la bluzo ne plu pendis je la klinko de la fenestro. Okulfrape alte kuŝis la kusenoj en la lito, ili troviĝis parte en la lunlumo. „La fraŭlino revenas ofte malfrue“, diris K. kaj rigardis sinjorinon Grubaĥ, kvazaŭ ŝi respondecus pri tio.

„Nu, junaj homoj ja estas tiaj!“ diris sinjorino Grubaĥ sin senkulpigante.

„Certe, certe“, diris K., „sed tio ankaŭ troigeblas.“

„Tio povas esti, diris sinjorino Grubaĥ, „vi tiom pravas, sinjoro K. Eble eĉ en tiu kazo. Mi certe ne volas kalumnii sinjorinon Brosisto, ŝi estas bona, kara knabino, afabla, ordigema, ĝustatempa kaj laborema, mi ŝatas ĉion tion tre, sed unu afero pravas, ŝi estu pli fiera, pli retiriĝema. Mi vidis ŝin en tiu monato jam dufoje en flankaj stratoj kaj ĉiam kun alia sinjoro. Tio estas tre embarasiga por mi, mi rakontas tion, ĉe la vera Dio nur al vi, sinjoro K., sed ne eviteblos, ke mi ankaŭ kun la fraŭlino mem parolos pri tio. Tio cetere estas ne la ununura, kio faras ŝin suspekta al mi.“

„Vi estas tute sur la falsa vojo“, diris K. kolere kaj preskaŭ ne kapable kaŝi tion, „cetere vi evidente miskomprenis mian rimarkon pri la fraŭlino, tiel mi ne opiniis tion. Mi avertas vin eĉ sincere diri ion al la fraŭlino, vi tute eraras, mi konas la fraŭlinon tre bone, el tio, kion vi diras, estas nenio vera. Cetere, eble mi troigas, mi ne volas malhelpi vin, diru al ŝi, kion vi volas. Bonan nokton.“

„Sinjoro K.“, diris sinjorino Grubaĥ petante kaj postrapidis lin ĝis la pordo, kiun li jam malfermis, „mi ja ankoraŭ tute ne volas interparoli kun la fraŭlino, kompreneble mi volas antaŭe ankoraŭ plu observi ŝin, nur al vi mi konfidis tion, kion mi scias. Fine tio ja devas esti laŭ la senco de ĉiu luanto, se oni provas teni la pensionon pura, kaj nenio alia estas mia strebado ĉe tio.“

„La pureco!“ vokis K. ankoraŭ tra la fendo ĉe la pordo, „se vi volas teni pura la pensionon, vi devas unue nuligi mian luprenon.“ Poste li fermbatis la pordon, mallaŭtan frapadon li ne plu atentis.

Kontraŭe al tio, ĉar li ne tute havis emon dormi, li decidis ankoraŭ ne dormi kaj ĉe tiu okazo ankaŭ konstati, kiam venos fraŭlino Brosisto. Eble tiam ankaŭ eblus, kiel ajn malkonvena la horo estus, ankoraŭ iom interparoli kun ŝi. Kiam li rigardis el la fenestro, apogante sin sur ĝi, kaj kunpremis la lacajn okulojn, li pensis dum momento eĉ pri tio puni sinjorinon Grubaĥ kaj persvadi sinjorinon Brosisto kun li ĉesigi la luprenon. Sed tio ŝajnis tuj terure troigite al li, kaj li havis eĉ la suspekton kontraŭ si mem, ke li intencis ŝanĝi la loĝejon pro la okazaĵoj enmatene.

Nenio estus pli sensenca kaj antaŭ ĉio pli sensukcesa kaj pli malestiminda ol tio.

Kiam li estis sata pri la elrigardado en la vakan straton, li kuŝigis sin sur la kanapon, malferminte iom la pordon al la antaŭĉambro por povi vidi tuj de la kanapo ĉiun, kiu paŝas en la loĝejon. Ĝis ĉirkaŭ la dudektria li trankvile kuŝis fumante cigaron sur la divano. Sed tiam li ne plu eltenis tie, sed iris por certa tempo en la antaŭĉambron, kvazaŭ li povus per tio plirapidigi la alvenon de fraŭlino Brosisto. Li ne havis specialan sopiron al ŝi, li eĉ ne povis precize memori, kiel ŝi aspektas, sed nun li volis paroli kun ŝi, kaj ĝi incitis lin, ke ŝi maltrankviligis kaj malordigis per sia malfrua alveno eĉ la finon de tiu tago.

Ŝi kulpis ankaŭ, ke li ne vespermanĝis je tiu tago, kaj ke li rezignis pri tiutage intencita vizito de Elinjo. Ambaŭ aferojn li tamen ankoraŭ povus plenumi per tio, se li irus nun en la vinrestoracion, en kiu Elinjo estas servistino. Li ankoraŭ volis fari tion post la interparolo kun fraŭlino Brosisto.

Pasis jam la duono antaŭ noktomezo, kiam iu aŭdeblis en la koridoro de la domo. K., kiu, sin fordonanta al siaj pensoj, en la antaŭĉambro iris laŭte tien kaj tien, kvazaŭ ĝi estus lia propra ĉambro, fuĝis malantaŭ sian pordon.

Estis fraŭlino Brosisto, kiu estis veninta. Frostotreme ŝi kuntiris malvastan silkan ŝalon ĉirkaŭ siajn malvastajn ŝultrojn, dum ŝi fermis la pordon. En la sekva momento ŝi estos iranta en sian ĉambron, en kiun K. noktomeze certe ne rajtis urĝe eniri; li nun do devis paroli al ŝi, sed malbonŝance li forgesis ekfunkciigi la elektran lumon en sia ĉambro, tiel, ke lia antaŭenpaŝado el la malhela ĉambro havus la ŝajnon de atako kaj almenaŭ devus timigi. Pro sia senhelpeco kaj por ne perdi tempon, li flustris tra la fendo ĉe la pordo: „Fraŭlino Brosisto.“ Tio sonis kiel peto, ne kiel alvoko.

„Ĉu iu estas tie?“ demandis fraŭlino Brosisto kaj ĉirkaŭrigardis per grandaj okuloj. „Estas mi“, diris K. kaj elpaŝis antaŭen. „Aĥ, sinjoro K.!“ diris kun rideto fraŭlino Brosisto. „Bonan vesperon.“ Kaj ŝi etendis manon al li.

„Mi volis interŝanĝi kelkajn vortojn kun vi, ĉu vi permesos tion al mi?“

„Ĉu nun?“ demandis fraŭlino Brosisto, „ĉu tio devas esti nun? Estas iom strange, ĉu ne?“

„Mi atendas vin ekde la dudekunua.“

„Nu do, mi estis en la teatro, mi ja ne sciis ion pri tio.“

„La kaŭzo por tio, kion mi intencas diri al vi, ekestis nur hodiaŭ.“

„Tiel do, laŭprincipe mi ja ne estas kontraŭ tio, krom tio, ke mi estas renversige laca. Do venu dum kelkaj minutoj al mia ĉambro. Ĉi tie ni povas interparoli neniukaze, ni vekus ja ĉiujn kaj tio pro ni estus al mi eĉ pli malagrabla ol pro la homoj. Atendu ĉi tie, ĝis mi faros lumon en mia ĉambro, kaj tiam ĉi tie forŝaltu la lumon.“ K. faris tiel, sed tiam li ankoraŭ atendis ĝis fraŭlino Brosisto lin ankoraŭfoje mallaŭte invitis veni.

„Sidiĝu“ ŝi diris kaj montris al la kanapo, ŝi mem restis staranta ĉe litfosto spite al la laceco, pri kiu ŝi parolis; ŝi demetis eĉ ne sian ĉapeleton ornamitan per abundo da floroj. „Kion vi do celas? Mi estas vere scivola.“ Ŝi krucigis leĝere la gambojn.

„Vi eble diros“, komencis K., „ke la afero ne estas tiel urĝa, por priparoli ĝin nun, sed – “

„Enkondukojn mi preteraŭdas ĉiam“, diris fraŭlino Brosisto.

„Tio faciligas mian taskon“, diris K. „Via ĉambro hodiaŭ matene, kvazaŭ per mia kulpo, estis iom malordigita, tio okazis fare de fremdaj homoj kontraŭ mia volo, kaj tamen, kiel dirite, per mia kulpo, tial mi volas peti pri pardono.“

„Mia ĉambro, ĉu?“ demandis fraŭlino Brosisto kaj rigardis anstataŭ al la ĉambro kontrole sinjoron K.

„Estas tiel“,diris K., kaj nun ambaŭ je la unua fojo reciproke rigardis la okulojn, „la speco kaj maniero laŭ kiu tio okazis, per si mem ne indas mencion.“

„Sed tamen fakte estas la interesaĵo“, diris fraŭlino Brosisto.

„Ne“, diris K.

„Nu“, diris fraŭlino Brosisto, „mi ne volas penetri en la sekreton, sed, se vi insistas pri tio, ke ĝi estas malinteresa, mi same ne volas kontraŭdiri ion. La senkulpigon, pri kiu vi petas, mi volonte donas al vi, speciale tial, ĉar mi ne povas trovi spuron de malordo.“ Ŝi rondiris, la platajn manojn profunde metinte al la koksoj, en la ĉambro. Ĉe la muromato kun la fotografaĵoj de la patrino ŝi restis staranta. „Ja rigardu!“ ŝi vokis. „Miaj fotografaĵoj efektive estas disĵetitaj. Tio estas ja malica. Estis do iu sen rajtigo en mia ĉambro.“

K. kapjesis kaj malbenis kviete la oficiston Kaminer, kiu ne povis bridi sian tristan, sensencan viglecon. „Estas strange“, diris fraŭlino Brosisto, „ke mi estas devigita malpermesi ion, kion vi mem devus malpermesi al vi, eksplicite dirite, paŝi dum mia ĉeesto en mian ĉambron.“

„Mi ja klarigis al vi, fraŭlino“, diris K. same irante al la fotografaĵoj, „ke ne estis mi tiu, kiu misuzis viajn fotografaĵojn; sed ĉar vi ne akceptas tion, mi devas konfesi al vi, ke la esplorkomisio venis ankaŭ kun tri bankoficistoj, el kiuj tiu, kiun mi ĵetos ĉe la unua sekva bonŝanco el la banko, verŝajne manprenis la fotografaĵojn. Jes, estis esplora komisio ĉi tie“, aldonis K., ĉar la fraŭlino demandeme rigardis lin.

„Pro vi?“ demandis la fraŭlino.

„Jes“, respondis K.

„Neeble!“ vokis la fraŭlino kaj ridis.

„Tamen“, diris K., „ĉu vi eble pensas, ke mi estas senkulpa?“

„Nu, senkulpa...“ diris la fraŭlino, „mi ja tuj ne volas paroli verdikte, eble kun gravaj sekvoj, krome mi ja ne konas vin, devas esti ja certe grava krimulo, al kiu oni tuj sendas esplorkomisionon sur la nukon. Sed ĉar vi estas libera – , mi konkludas almenaŭ el via trankvilo, ke vi ne forkuris el la prizono, – tial vi ja ne povis delikti tian krimon.“

„Jes“, diris K., „sed la esplorkomisio ja povis cedi, ke mi estas senkulpa aŭ ne tiom kulpa, kiom oni supozis.“

„Certe, tio povas esti“, diris fraŭlino Brosisto tre atenteme.

„Pripensu“, diris K., „vi ne tre spertas pri juraj aferoj, ĉu?“

„Jes, mi ne spertas“, diris fraŭlino Brosisto, „kaj mi jam ofte bedaŭris tion, ĉar mi volas scii ĉion, kaj speciale juraj aferoj interesegas min. La juĝejo havas strangan altirforton, ĉu ne? Sed tiurilate mi certe kompletigos miajn sciojn, ĉar sekvamonate mi komencos labori kiel oficistino en kancelaria oficejo.“

„Tio estas tre bona“, diris K., „Vi tiam iom povos helpi al mi en mia proceso.“

„Tio povus esti“, diris fraŭlino Brosisto, „ja kial ne? Mi uzas volonte miajn sciojn.“

„Ankaŭ mi opinias tion serioze“, diris K. „aŭ almenaŭ duone serioze, tiel, kiel vi opinias ĝin. Por havigi advokaton, por tio la afero estas tro bagatela, sed konsiliston mi vere bezonus.“

„Jes, sed, se mi estu konsilisto, mi devus scii, pri kio temas“, diris fraŭlino Brosisto.

„Jen la tubero en la afero“, diris K., „tion mi mem ne scias.“

„Tiukaze vi do mistifikis min“, diris fraŭlino troiigite seniluziiĝinte, „estis tute malnecese elekti tiun malfruan noktotempon.“ Kaj ŝi foriris de la fotografaĵoj, kie ili tiom longe staris unuigite.

„Sed ne, fraŭlino“, diris K., mi ne ŝercas. Kial vi ne volas fidi al mi?! Tio, kion mi scias, mi jam diris al vi. Eĉ pli ol mi scias, ĉar tio ne estis esplorkomisio, mi nomas ĝin tiel, ĉar mi ne scias alian nomon por tio. Oni esploris nenion, oni nur arestis min, sed fare de komisio.“

Fraŭlino Brosisto ree sidis sur la kanapo kaj denove ridis.

„Kiel do estis?“ ŝi demandis.

„Terure“, diris K., sed li nun tute ne pensis pri tio, sed estis tute kaptita de la aspekto de fraŭlino Brosisto, kiu apogis la vizaĝon sur manon – la kubuto troviĝis sur la kuseno de la kanapo – dum la alia mano lante karesis kokson.

„Tio estas tro ĝenerala“, diris fraŭlino Brosisto.

„Kio estas tro ĝenerala?“ demandis K. Tiam li rememoris kaj demandis: „Ĉu mi montru al vi, kiel ĝi estis?“ Li volis moviĝi kaj tamen ne foriri.

„Mi estas jam laca“, diris fraŭlino Brosisto.

„Vi venis tiel malfrue“, diris K.

„Nun ĝi finiĝas eĉ per tio, ke mi ricevas riproĉojn, estas ankaŭ pravigite, ĉar mi ne estu enlasinta vin. Ankaŭ necesa ĝi ja ne estis, kiel montriĝis.“

„Estis necese, tion vi vidos nur nun“, diris K. „Ĉu mi rajtas translokigi la noktotableton de via lito ĉi tien?“

„Kion vi arogas?“ diris fraŭlino Brosisto, „tion vi kompreneble ne rajtas fari!“

„Tiukaze mi ne povos montri ĝin al vi“, diris K. ekscitite, kvazaŭ oni per tio kaŭzus supermezuran damaĝon al li.

„Nu, se vi bezonas ĝin pro prezento, tiukaze do transmetu la tableton“, diris fraŭlino Brosisto kaj aldonis post iom da tempo per malpli forta voĉo: „Mi estas tiel laca, ke mi permesas pli ol estas bona.“

K. metis la tableton en la mezon de la ĉambro kaj sidiĝis malantaŭ ĝi. „Vi devas imagi la disdonadon de la personoj laŭfakte, estas tre interese. Mi estas la inspektoro, tie sur la valizo sidas la du gardistoj, ĉe la fotografaĵoj staras tri junaj uloj. Je la fenestra klinko pendas, kion mi mencias nur preterire, blanka bluzo. Kaj nun la afero komenciĝas. Ja, mi forgesas min mem. La plej grava persono, do mi, staras ĉi tie antaŭ la tableto. La inspektoro sidas tre oportune kun krucigitaj gamboj, li lasas pendi brakon trans la brakapogilon, jen fi-kondutulo de la plej aĉa speco. Kaj nun ĉio do efektive komenciĝas. La inspektoro vokas, kvazaŭ li volus veki min, li preskaŭ krias, ankaŭ mi bedaŭrinde devas krii por povi komprenigi tion al vi, cetere estas nur mia nomo, kiun li tiom krias.“

Fraŭlino Brosisto, kiu ridante aŭskultis lin, metis montrofingron al la buŝo, por malhelpi krii sinjoron K., sed estis tro malfrue. K. estis tro en la rolo, li vokis lante:

„Josef K.!“, cetere ne tiom laŭte, kiom li minacis fari, sed tamen tiel, ke la voko, post subita elpuŝo, ŝajne disvastiĝis nur iom post iom en la ĉambro.

Jen ĉe la pordo de la apudĉambro ĝi frapis kelkajn fojojn, forte, mallonge kaj rapide. Fraŭlino Brosisto paliĝis kaj metis manon sur la koron. Sinjoro K. ekteruriĝis precipe forte tial, ĉar li ankoraŭ dum certa tempo malkapablis pensi pri io alia krom pri la okazaĵoj de la mateno kaj pri la fraŭlino, al kiu li montris tion. Apenaŭ li rekolektis fortojn, li saltis al fraŭlino Brosisto kaj prenis manon de ŝi. „Timu nenion“ li flustris: „Mi ĉion reordigos. Sed kiu povas esti? Ĉi tie apude estas ja nur la loĝoĉambro, en kiu dormas neniu.“

„Tamen“, flustris fraŭlino Brosisto en orelon de K., „de hieraŭ loĝas ĉi tie nevo de sinjorino Grubaĥ, kapitano. Ĝuste momente alia ĉambro ne estas libera. Ankaŭ mi forgesis tion. Kial vi tion devis krii!? Mi estas malfeliĉa pri tio.“

„Pri tio tute ne ekzistas kaŭzo“, diris K., kaj kisis, kiam ŝi tiumomente resinkis en la kusenon, ŝian frunton.

„For, for“, ŝi diris kaj rapide rektiĝis „foriru do, foriru do, kion vi volas, li ja aŭskultas ĉe la pordo, li aŭdas ja ĉion. Kiom vi turmentas min!“

„Mi ne foriros pli frue ol tiam, kiam vi iom trankviliĝos“, diris K. „Venu al la alia angulo de la ĉambro, tie li ne povos aŭdi nin.“ Ŝi lasis sin konduki tien.

„Vi ne pripensas“, li diris, „ke ja temas pri malagrablaĵo por vi, sed tute ne pri danĝero. Vi scias, kiel min fakte tre ŝatas sinjorino Grubaĥ, kiu en tiu afero ja decidas, speciale tial, ĉar la kapitano estas ŝia nevo, kaj kiel ŝi ĉion, kion mi diras, nepre akceptas. Ŝi krome cetere ankaŭ estas dependa de mi, ĉar ŝi prunteprenis sufiĉe grandan monsumon de mi. Ĉiun el ŝiaj proponoj pri klarigo pri nia kunveno mi akceptos, se ĝi estos nur iom laŭcela, kaj mi garantias, ke sinjorino Grubach akceptos la klarigon ne nur publike, sed ankaŭ efektive kaj sincere. Min vi ĉe tio neniel devas protekti. Se vi volas disvastigi, ke mi atakis vin, sinjorino Grubaĥ en tiu senco estos instruata kaj ŝi akceptos ĝin sen perdi la konfidon al mi, tiom ŝi ŝatas min.“ Fraŭlino Brosisto rigardis, kviete kaj iom kunsinkinte antaŭ si, sur la plankon.

„Kial sinjorino Grubaĥ ne supozu, ke mi atakis vin?“ aldonis K. Antaŭ si li vidis ŝian ruĝecan hararon, dislimigitan, malalte pufigitan kaj firme kuntenitan. Li supozis, ke ŝi turnos la rigardon al li, sed ŝi diris kun neŝanĝita pozo: „Pardonu, sed mi estas per la subita frapado tiom timigita, ne tiom pro la sekvoj, kiujn la ĉeesto de la kapitano povus havi. Estis tiom kviete post via krio, kaj jen frapis, tial mi tiom ektimis, krome mi sidis proksime de la pordo, jen ĝi frapis preskaŭ apud mi. Pri viaj proponoj mi dankas, sed mi ne akceptas ilin. Por ĉio, kio okazas en la loĝejo, mi povas transpreni la respondecon, kaj eĉ kontraŭ ĉiu. Mi miras, ke vi ne rimarkas, kiom ofendaj estas viaj proponoj por mi, memkompreneble, la bonajn intencojn mi certe rekonas. Sed nun foriru, eklasu min sola, mi bezonas tion eĉ pli ol antaŭe. El la malmultaj minutoj, pri kiuj vi petis, fariĝis nun duono de horo kaj pli.“

K. kaptis ŝin ĉemane, poste ĉe manartiko: „Sed vi ne pensas malice pri mi, ĉu?“ li diris.

Ŝi forŝovis lian manon kaj respondis: „Ne, ne, mi estas neniam kaj al neniu malica“. Li kaptis denove ŝian manartikon, ŝi nun toleris tion kaj kondukis lin tiel al la pordo. Li havis la firman intencon foriri. Sed ĉe la pordo, kvazaŭ li tie ne atendus pordon, li hezitis, tiun momenton uzis fraŭlino Brosisto por deŝiri sin, por malfermi la pordon kaj gliti en la antaŭĉambron. Kaj de tie ŝi mallaŭte diris al K.: „Nun venu do, bonvolu. Ĉu vi vidas“

– ŝi montris al la pordo de la kapitano, el sub kiu penetris lumbrileto – „li ekŝaltis la lumon kaj interparolas pri ni.“

„Mi jam venos“, diris K., kuris antaŭen, kaptis ŝin, kisis ŝian buŝon kaj poste la tutan vizaĝon tiel, kiel soifa besto per la lango prilekadas haste la fine trovitan fontakvon.

Lastfine li kisis ŝin sur la kolon, kie estas la gorĝo, kaj tie liaj lipoj longe haltis. Brua sono el la ĉambro de la kapitano levis lian rigardon. „Nun mi foriros“, li diris, li volis nomi ŝin laŭ la baptonomo, sed ne sciis ĝin. Ŝi kapjesis lace, translasis manon por kiso al li, jam duone turniĝinte flanken, kvazaŭ ŝi ne scius ion pri tio kaj iris klinite en sian ĉambron. Mallonge post tio, K. kuŝis en la lito. Li tre baldaŭ ekdormis, antaŭ la dormado li ankoraŭ pensis pri sia konduto, li estis kontenta pri ĝi, sed miris, ke li ne estis ankoraŭ pli kontenta. Pro la kapitano li serioze akfliktiĝis pri fraŭlino Brosisto.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.