Oni ne povas ne esti scivolema. Ĉu li iam revenos? Povas esti, ke li
flugegis en la estinton, kaj trafis en la manojn de la sangotrinkaj,
vilaj sovaĝuloj de la epoko de nepolurita ŝtono; en la profundojn de la
kretaeca maro; aŭ inter la groteskaj lacertojn, la reptilajn monstregojn
de la ĵurasa epoko. Eble eĉ nun — se mi povas uzi la esprimon — li vagas
sur ia kreta koralrifo plena de plesiosaŭroj, aŭ apud la solecaj salaj
lagoj de la triasa epoko. Aŭ ĉu li iris antaŭen, en iun el la pli
proksimaj epokoj, kie homoj ankoraŭ estas homoj, sed kie la demandoj de
nia epoko estas responditaj kaj ĝiaj enuigaj problemoj estas solvitaj?
En la virecon de la homaro: ĉar miaflanke, mi ne povas kredi, ke tiuj ĉi
nunaj tagoj de mallerta eksperimentado, fragmenta teoriado, kaj komuna
malpaco efektive estas la zenito de la homaro! Mi diras, miaflanke. Li,
mi scias — ĉar ni diskutis la temon inter ni longe antaŭ la konstruo de
la tempo-maŝino — pripensis nur malgaje la progreson de la homaro, kaj
vidis en la pligrandiĝanta maso de civilizado nur malsaĝan amasiĝon, kiu
neeviteble devos finfine refali sur siajn konstruintojn kaj detrui ilin.
Se tio okazos, ni devos, tamen, vivi kvazaŭ ĝi ne okazos. Sed al mi, la
estonto ankoraŭ estas nigra kaj malplena — estas vasta nekonataĵo
lumigata en kelkaj hazardaj lokoj de la memoro pri lia rakonto. Kaj mi
havas ĉe mi, por konsoli min, du strangajn blankajn florojn — nun
velkintajn kaj brunajn kaj platajn kaj rompeblajn — por atesti, ke eĉ
kiam ne plu ekzistis menso kaj forto, dankemo kaj reciproka amemo
ankoraŭ vivis en la homa koro.