La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TEMPOMAŜINO

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro III

Mi diris al kelkaj el vi lastan ĵaŭdon pri la principoj de la tempo-maŝino, kaj montris al vi la aferon mem, nefinitan en la laborejo. Tie ĝi estas nun, iom vojaĝlaca, estas vere; kaj unu el la eburaj stangetoj estas fendita kaj latuna relo kurbita; sed la cetero estas tute bonorda. Mi esperis finkonstrui ĝin vendredon; sed je vendredo, kiam la muntado estis preskaŭ finita, mi trovis, ke unu el la nikelaj stangetoj estas precize du centimetrojn tro mallonga, kaj tion mi devis ripari; tial la afero ne estis kompleta ĝis hodiaŭ matene. Estis je la deka hodiaŭ, kiam la unua el ĉiuj tempo-maŝinoj komencis sian karieron. Mi donis al ĝi finan frapeton, reprovis ĉiujn ŝraŭbojn, metis unu guton da oleo sur la kvarcpeceton kaj sidiĝis sur la selon. Mi supozas, ke sinmortigonto, kiu tenas pistolon ĉe sia kranio, sentas iom similan sciemon pri tio, kio sekvos, kiel mi tiam sentis. Mi tenis la funkciigilon per unu mano kaj la haltigilon per la alia, premis la unuan kaj preskaŭ tuj la duan. Mi ŝajnis ŝanceliĝi; mi sentis inkuban sensacion de falado; kaj, ĉirkaŭrigardante, mi vidis la laborejon precize kia ĝi estis antaŭe. Ĉu io estis okazinta? Dum momento mi suspektis, ke mia intelekto trompis min. Tiam mi rimarkis la horloĝon. Momenton antaŭe, kiel ŝajnis, ĝi indikis unu-du minuton post la deka; nun estis preskaŭ la tria kaj duono.

”Mi enspiris, kunpremis la dentojn, prenis la funkciigilon per ambaŭ manoj, kaj ekiris kun brueto. La laborejo fariĝis malhela kaj poste tute malluma. Sinjorino Watchett eniris kaj marŝis, ŝajne nevidante min, al la ĝardena pordo. Supozeble ŝi bezonis unu minuton por transiri la lokon, sed al mi ŝi ŝajnis flugi trans la ĉambron kiel raketo. Mi puŝis la ilon ĝis la pleja eblo. La nokto venis kiel la estingo de lampo kaj post plia momento venis la morgaŭo. La laborejo fariĝis nebulece malklara kaj tiam pli kaj pli malluma. La posta nokto nigre venis, tiam tago, nokto, tago ree, ĉiam pli rapide. Kirli- ĝanta murmurado plenigis miajn orelojn, kaj ia stranga, muta konfuzo eniris mian menson.

”Mi bedaŭras, ke mi ne povas klarigi la apartajn sensaciojn de tempo-vojaĝado. Ili estas treege malagrablaj. Estas sento ĝuste simila al tio, kion oni havas sur tiuj groteskaj fervojoj en la amuzejoj, kiuj krutege iras supren kaj malsupren, sento de nekontrolebla rapidega moviĝo! Mi sentis ankaŭ la saman teruran antaŭtimon pri proksimega frakasiĝo. Dum mi ankoraŭ pli rapidis, nokto sekvis tagon kiel la batado de ia nigra birdoflugilo. La malklara konturo de la laborejo baldaŭ ŝajnis forfali de mi, kaj mi vidis la sunon rapidanta trans la ĉielon, supersaltanta ĝin ĉiumomente, kaj ĉiu minuto indikis unu tagon. Mi supozis, ke la laborejo detruiĝis kaj ke mi eliris en la plenaeron. Mi havis malklaran impreson pri trabaro, sed mi jam iris tro rapide por konscii pri moviĝantaj aĵoj. La plej malrapida limako, kiu iam rampis, preterkuris tro rapide por mi. La ekbrila serio de nigro kaj lumo estis treege doloriga al la okuloj. Tiam, en la intermita mallumo mi vidis la lunon turniĝi rapide tra siaj fazoj, de nova ĝis plena, kaj ekvidis la rondirantajn stelojn. Baldaŭ, dum mi pluiris ankoraŭ pli kaj pli rapide, la alternado de nokto kaj tago fariĝis daŭra grizo; Ia ĉielo ricevis mirigan bluecon, belegan lumigan koloron, kiel tiu de frua krepusko; la saltanta suno fariĝis strio el fajro, brilanta arko en spaco; la luno fariĝis pli malklara, ŝanĝiĝanta rubando; kaj mi tute ne povis vidi la stelojn, krom de tempo al tempo pli hela cirklo briletanta en la bluo.

”La pejzaĝo estis nebuleta kaj malhela. Mi estis ankoraŭ sur la monteto, sur kiu nun staras tiu ĉi domo, kaj griza kaj malluma la supro superklinis min. Mi vidis arbojn kreski kaj ŝanĝiĝi kiel vapornuboj, jen brunaj, jen verdaj; ili kreskis, etendiĝis, tremis kaj forpasis. Mi vidis grandegajn konstruaĵojn leviĝi neklaraj kaj belaj kaj preterpasi kiel sonĝoj. La tuta supraĵo de la tero aspektis ŝanĝita — fluidiĝanta kaj fluanta sub miaj okuloj. La etaj indikiloj sur la ciferplatoj, kiuj registris mian rapidon, rondkuris ĉiam pli rapide. Baldaŭ mi rimarkis, ke la sunstrio svingiĝis supren kaj malsupren, de solstico al solstico dum unu minuto aŭ eĉ malpli, kaj ke, sekve, mia rapido estis pli ol unu jaro ĉiuminute; kaj minuton post minuto la blanka neĝo brilegis trans la mondon kaj malaperis, kaj sekvis ĝin la hela, mallonga verdo de la printempo.

”La malagrablaj sentoj de la komenco nun estis malpli pikaj. Ili kunfandiĝis fine en ia histeria ĝojego. Mi efektive rimarkis malgracian balanciĝon de la maŝino, kiun mi ne komprenis. Sed mia menso estis tro konfuzita por atenti tion, tial, kun ia frenezeco superreganta min, mi ĵetis min en la estonton. Komence mi apenaŭ pripensis halton, apenaŭ pripensis ion ajn krom tiuj ĉi novaj sentoj. Sed baldaŭ nova serio da impresoj kreskis en mia menso — ia scivolemo, kaj kun tio ia timo — ĝis fine ili tute posedis min. Kiaj strangaj evoluoj de la homaro, kiaj mirigaj progresoj de nia primitiva civilizo, mi pensis, eble aperos kiam mi pli proksime rigardos en la neklaran neprecizan mondon, kiu rapidegas preter miaj okuloj! Mi vidis ekesti ĉirkaŭ mi grandiozajn kaj belajn arkitekturaĵojn, pli grandajn ol iuj ajn konstruaĵoj de nia epoko, kaj tamen, kiel ŝajnis, faritajn el brileco kaj nebuleco. Mi vidis pli riĉan verdon suprenflui la monteton kaj resti tie sen ia vintra intermito. Eĉ tra la vualo de mia konfuzo la tero aspektis tre bela. Kaj tiel mia menso turniĝis al la problemo de mia halto.

”La neordinara risko troviĝis en la fakto, ke eble mi trovos ian substancon en la spaco, kiun okupas mi aŭ la maŝino. Kondiĉe ke mi veturis trans tempon je granda rapido, tio apenaŭ gravis; mi estis kvazaŭ maldikigita — mi traglitis kiel vaporo la interspacojn de barantaj substancoj! Sed ekhalti signifis, ke mi ĵetegos min, molekulon post molekulo, en kion ajn baras mian vojon; signifis, ke miaj atomoj venos en tiel intiman kontakton kun tiuj de la substanco, ke ia profunda kemia reago — eble terura eksplodo — rezultos, kaj disblovegos min kaj mian aparaton ekster ĉiujn dimensiojn — en la nekonaton. Tiun ĉi eblon mi pripensis fojon post fojo dum mi fabrikis la maŝinon; sed tiam mi gaje akceptis ĝin kiel neeviteblan riskon — iun el la riskoj, kiujn homoj devas toleri! Sed kiam la risko estis aktuala, mi ne plu tiel gaje rigardis ĝin. Efektive, senkonscie, la absoluta strangeco de ĉio, la naŭzaj ekskuoj kaj ŝanceliĝoj de la maŝino, super ĉio la sento de daŭra falado, estis tute renversintaj miajn nervojn. Mi diris al mi, ke mi neniam povos halti, kaj kun kolereta sento mi decidis jam nun halti. Kiel senpacienca stultulo, mi ŝovis la haltigilon, kaj tuj la maŝino tremegis kaj ĵetis min en la aeron.

”En miaj oreloj estis la sono de tondro. Eble dum momento mi estis senkonscia. Senkompata hajlo siblis ĉirkaŭ mi, kaj mi trovis, ke mi sidas sur malseka herbaĵo antaŭ la renversita maŝino. Ĉio ankoraŭ ŝajnis griza, sed baldaŭ mi rimarkis, ke la konfuzo en miaj oreloj jam ĉesis. Mi ĉirkaŭrigardis. Mi estis sur kio verŝajne estis malgranda herbejo en ĝardeno, borderita de rododendroj, kaj mi rimarkis, ke iliaj malvaj kaj purpuraj floroj disfalis pro la batado de la hajlo. La saltantaj, dancantaj hajleroj pendis nube super la maŝino, kaj vagis sur la tero kiel vaporo. Post momento mi estis malsekega. ’Bela bonvenigo’, mi diris, ’al viro. kiu veturis nekalkuleblajn jarojn por vidi vin.’

”Baldaŭ mi pensis, ke estas stulte malsekiĝi. Mi ekstaris kaj ĉirkaŭrigardis. Preter la rododendroj kaj tra la nebuleca hajlado aperis kolosa figuro, ŝajne skulptita el ia blanka ŝtono. Sed la cetera ĉirkaŭaĵo estis nevidebla.

”Miaj sentoj estus malfacile klarigeblaj. Kiam la kolonoj de hajlo maldensiĝis, mi vidis pli klare la blankan figuron. Ĝi estis tre granda, ĉar betularbo tuŝis ĝian ŝultron. Ĝi estis el blanka marmoro, laŭ formo iel simila al flugilhava sfinkso, sed anstataŭ kuŝi vertikale ĉe la flankoj, la flugiloj etendigis tiel ke ĝi ŝajnis ŝvebi. Okazis, ke la vizaĝo estis turnita al mi; la senvidaj okuloj ŝajnis rigardi min; sur la lipoj estis eta rido. Ĝi estis tre vetertuŝita, kaj tio kaŭzis malagrablan senton pri malsano. Mi rigardis ĝin dum iom da tempo — duonminuton eble, aŭ duonhoron. Fine dum momento mi fortiris de ĝi mian rigardon, kaj mi vidis, ke la hajlo preskaŭ ĉesis kaj ke la ĉielo pliheliĝas pro la aperonta suno.

”Mi rerigardis la kaŭrantan blankan formon, kaj mi subite konsciiĝis pri la plena malprudento de mia vojaĝo. Kio povos aperi kiam tiu nebuleca hajlokurteno estos tute fortirita? Kio povas esti okazinta al la homaro? Supozu, ke krueleco fariĝis ordinara pasio? Supozu, ke dum la intertempo la raso perdis sian virecon kaj evoluis al io nehoma, nesimpatia kaj superpotenca? Eble mi aspektos kiel ia primitiva sovaĝbesto, des pli terura kaj abomena pro nia komuna simileco — naŭza estaĵo, kiun oni tuj mortigos.

”Jam mi vidis aliajn vastajn formojn — grandegajn konstruaĵojn kun komplikaj parapetoj kaj altaj kolonoj, kun arbokovrita monteto kiu aperis al mi tra la ĉesanta ŝtormo. Subite mi timegis. Mi turniĝis freneze al la tempo-maŝino kaj forte klopodis reĝustigi ĝin. Samtempe la sunradioj tratrafis la ŝtormon. La griza hajlado estis forpuŝata kaj malaperis kiel la trenantaj vestoj de fantomo. Super mi, en la intensa bluo de la somera ĉielo, kelkaj brunetaj strioj de nubo kirliĝis al nenieco. La grandiozaj konstruaĵoj ĉirkaŭ mi elstaris klaraj kaj distingeblaj, respegulantaj pro la malseko de la ŝtormo, kaj blanke makulita de la ankoraŭ ne akviĝintaj hajleroj, kiuj kelkloke amasiĝis. Mi sentis min nuda en ĉi fremda mondo. Tio estas, kiel birdo eble sentas sin en la klara aero, sciante ke la akcipitro supre estas tuj alflugonta. Mia timo fariĝis frenezeco. Mi paŭzis por enspiri, kunpremis la dentojn, kaj denove luktis furioze, mane kaj genue, kun la maŝino. Ĝi cedis pro mia freneza atako, kaj renversiĝis. Ĝi forte frapis mian mentonon. Kun unu mano sur la selo, kaj la alia sur la funkciigilo, mi staris spiregante, preta por suriĝi.

”Sed kun tiu rericevo de mia rimedo por tuja foriro, mia kuraĝo revenis. Mi rigardis tiun ĉi mondon de la malproksimega estonto pli scivoleme kaj malpli timeme. En ronda truo, alte en la muro de iu el la apudaj domoj, mi vidis grupon de figuroj en riĉaj, molaj vestoj. Ili jam vidis min, kaj iliaj vizaĝoj estis turnitaj al mi.

”Tiam mi aŭdis alproksimiĝantajn voĉojn. Venantaj tra la arbustoj ĉe la blanka sfinkso estis la kapoj kaj ŝultroj de viroj kurantaj. Unu el tiuj eliris sur vojeton, kiu kondukis rekte al la herbejeto, kie mi staris kun mia maŝino. Li estis malgranda estaĵo — eble alta je 120 cm — vestita per purpura tuniko kun leda zono ĉe la talio. Sandaloj aŭ kotornoj — mi ne povis klare distingi — estis sur liaj piedoj; liaj kruroj estis nudaj ĝis la genuoj kaj li ne portis ĉapelon. Vidante tion, mi je la unua fojo rimarkis, kiel varma estas la aero.

”Li impresis min kiel tre bela kaj gracia estaĵo, sed neimageble nefortika. Lia ruĝeta vizaĝo memorigis al mi la pli belan specon de ftizulo — tia febra beleco, pri kiu ni antaŭe ofte aŭdis. Vidante lin, mi subite retrovis konfidon. Mi prenis miajn manojn de sur la maŝino.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.