La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA TEMPOMAŜINO

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro IV

Post momento ni staris vizaĝon kontraŭ vizaĝo, mi kaj tiu ĉi malforta estaĵo el la estonto. Li venis rekte al mi kaj ridis en miajn okulojn. La manko de ia timo en lia mieno trafis min tuj. Tiam li turnis sin al la du aliaj, kiuj sekvis lin, kaj parolis al ili per stranga kaj tre dolĉa kaj flua lingvo.

”Aliaj venis, kaj baldaŭ ĉirkaŭis min malgranda grupo de eble ok aŭ dek el tiuj ĉi elegantaj hometoj. Unu el ili alparolis min. Estas strange, ke venis al mi la penso, ke mia voĉo estas tro raŭka kaj basa por ili. Mi tial skuis la kapon, kaj, indikante miajn orelojn, reskuis ĝin. Li antaŭenpaŝis, hezitis, kaj tiam palpis mian manon. Tiam mi sentis aliajn molajn fingretojn sur miaj dorso kaj ŝultroj. Ili volis certiĝi, ke mi estas reala. En tio estis nenio timiga. Efektive, estis io pri tiuj ĉi belaj hometoj, kio inspiris konfidon — gracia ĝentileco, ia infana naiveco. Plue, ili aspektis tiel malfortikaj, ke supozeble mi povus disĵeti la tutan dekduon kiel keglojn. Sed mi faris subitan movon por averti ilin, kiam mi vidis iliajn rozkolorajn manetojn palpi la tempo-maŝinon. Feliĉe, tiam, kiam ne estis tro malfrue, mi pensis pri danĝero, kiun mi antaŭe forgesis, kaj klinante min super la relojn de la maŝino, mi malŝraŭbis la ilojn, kiuj funkciigas ĝin, kaj metis ilin en mian poŝon. Tiam mi turniĝis ree por eltrovi, kio estas farebla rilate al komunikado.

”Kaj tiam, rigardante pli zorge iliajn trajtojn, mi vidis pliajn strangaĵojn en ilia Dresden-porcelana beleco. Ilia hararo, kiu estis regule bukla, subite finiĝis ĉe la kolo kaj la vango; estis nenia signo de ĝi sur la vizaĝo, kaj la oreloj estis neordinare etaj. La buŝo estis malgranda, kun helruĝaj, iom maldikaj lipoj kaj la mentoneto finiĝis en pinto. La okuloj estis grandaj kaj mildaj; kaj — eble ŝajnas egoisme — mi imagis eĉ tiam, ke estas ia manko de la intereso, kiun mi atendis trovi ĉe ili.

”Ĉar ili ne klopodis interkomuniki kun mi, sed nur staris ĉirkaŭ mi ridetante kaj parolante inter si en mallaŭtaj, dolĉaj sonoj, mi komencis la konversacion. Mi fingre montris la tempo-maŝinon kaj poste min. Tiam, pripensante momenton, kiel esprimi la tempon, mi indikis la sunon. Tuj iu beleta malgrandulo purpure kaj blanke vestita sekvis mian geston kaj tiam mirigis min imitante la bruon de tondro.

”Dum momento trafis min surprizego, kvankam la signifo de lia gesto estis sufiĉe klara. La demando abrupte venis en mian menson: ĉu tiuj ĉi homoj estas stultuloj? Vi povas apenaŭ kompreni, kiel tio impresis min. Mi ja ĉiam supozis, ke la homoj de la jaro okcent dumil estos nekredeble pli lertaj ol ni rilate al scio, arto, ĉio. Tiam unu el ili subite faris al mi demandon, kiu montris, ke li estas sur la intelekta nivelo de unu el niaj kvinjaraj infanoj — demandis al mi, fakte, ĉu mi venis de la suno dum fulmotondro! Ĝi liberigis la juĝon, kiun mi estis prokrastinta, pri iliaj vestaĵoj, iliaj malfortaj, nepezaj membroj kaj kadukaj trajtoj. Ekfluo de seniluziiĝo trarapidis mian menson. Dum momento mi opiniis, ke vane mi konstruis la tempo-maŝinon.

”Mi kapjesis, indikis la sunon, kaj donis al ili tiom realan imiton de tondro, ke ili ektimis. Ili ĉiuj faris paŝon malantaŭen kaj riverencis. Tiam unu venis ridetante al mi, portante ĉenon el belaj floroj tute novaj al mi, kaj metis ĝin ĉirkaŭ mian kolon. Ili akceptis la geston kun melodia aplaŭdo; kaj baldaŭ ili ĉiuj kuradis tien kaj reen por kolekti florojn, kiujn ili ridetante ĵetis sur min, ĝis mi estis preskaŭ florkovrita. Vi, kiuj neniam vidis similajn, apenaŭ povas kompreni, kiajn delikatajn kaj mirigajn florojn jarmiloj da kulturo estis kreintaj. Tiam iu sugestis, ke ilia ludilo estu elmontrata en la plej proksima konstruaĵo, kaj sekve oni kondukis min preter la sfinkso el blanka marmoro, kiu ŝajne rigardis min la tutan tempon kun rideto pri mia miro, — al vasta griza konstruaĵo el ĉizita ŝtono. Irante kun ili, mi kun nerezistebla amuzo memoris miajn memfidajn esperojn pri profunde serioza kaj intelekta posteularo.

”La konstruaĵo havis grandegan enirejon, kaj entute estis el kolosaj dimensioj. Mi kompreneble plej atentis la kreskantan amason da hometoj kaj la grandajn malfermitajn pordojn, kiuj staris antaŭ mi ombraj kaj misteraj. Mia ĝenerala konstato pri la mondo, kiun mi vidis super iliaj kapoj, estis kiel konfuza amaso da belaj arbustoj kaj floroj, kiel ĝardeno longe malzorgita, tamen sen herbaĉoj. Mi vidis multajn altajn spikojn de strangaj blankaj floroj, larĝaj eble je 30 cm trans la etendiĝo de la vaksosimilaj petaloj. Ili dise kreskis, kvazaŭ sovaĝe, inter la diverskoloraj arbustoj, sed, kiel mi diras, mi ne atente ekzamenis ilin je tiu tempo. La tempo-maŝino estis lasita sola sur la herbejo inter la rododendroj.

”La arkaĵo super la pordoj estis riĉe skulptita, sed kompreneble mi ne observis tre zorge la skulptaĵon, kvankam mi pensis, ke mi vidis sugestojn de malnovaj fenicaj ornamaĵoj, dum mi trapasis, kaj ŝajnis al mi, ke ili estas tre rompitaj kaj vetertuŝitaj. Kelkaj aliaj brile vestitaj homoj renkontis min ĉe la pordoj, kaj tiel ni eniris, mi, vestita per malhelaj deknaŭjarcentaj vestaĵoj, iom groteska pro la floro-girlandoj, kaj ĉirkaŭata de vigla amaso da helaj delikatkoloraj roboj kaj brilantaj blankaj membroj, en melodia bruo de ridado kaj rida parolado.

”La grandaj pordoj kondukis al relative granda salono brune ornamita. La plafono estis en la ombro, kaj la fenestroj, parte el kolora vitro kaj parte senvitraj, enlasis miksitan lumon. La planko konsistis el grandaj blokoj de ia tre malmola blanka metalo, ne platoj aŭ tabuloj, — blokoj, kaj ĝi estis tiel eluzita, supozeble pro la irado de pasintaj generacioj, ke ĝi estis profunde sulkigita ĉe la pli ofte surpaŝitaj lokoj. Trans la salono estis granda nombro da tabloj el polurita ŝtono. aranĝitaj eble 30 cm super la planko, kaj sur tiuj ĉi estis amasoj da fruktoj. Kelkajn mi rekonis kiel specon de supernutritaj framboj kaj oranĝoj, sed plejparte ili estis nekonataj.

”Inter la tabloj troviĝis granda nombro da kusenoj. Sur tiujn miaj kondukantoj sidiĝis, indikante, ke mi faru same. Sen ia ceremonio ili komencis manĝi la fruktojn per siaj manoj, ĵetante ŝelojn, trunketojn kaj tiel plu en la rondajn truojn en la flankoj de la tabloj. Mi ne hezitis sekvi ilin, ĉar mi estis soifa kaj malsata. Manĝante mi senpene ekzamenis la salonon.

”Kaj eble tio, kio plej trafis min, estis ĝia kaduka aspekto. La koloritaj fenestroj, kiuj montris nur geometrian formon, estis multloke rompitaj, kaj la kurtenoj kiuj pendis trans la ekstremaĵo de la salono estis polvoplenaj. Kaj mi rimarkis rompiĝon ĉe la angulo de la marmora tablo apud mi. Tamen, la ĝenerala impreso estis treege riĉa kaj pitoreska. Estis eble ducento da manĝantoj en la salono, kaj la plej multaj el ili, sidante kiel eble plej proksime al mi, rigardis min kun intereso, kaj iliaj etaj okuloj brilis dum ili manĝis la fruktojn. Ĉiuj estis vestitaj per la sama mola, sed forta, silkeca materialo.

”Efektive ili manĝis nur fruktojn. Tiuj homoj de la malproksima estonto estis severaj vegetaranoj, kaj dum mi estis kun ili, malgraŭ viandaj avidoj, mi ankaŭ devis esti fruktoman ĝa. Fakte mi trovis poste, ke ĉevaloj, brutoj, ŝafoj, hundoj jam formortis kiel la iĥtiosaŭro. Sed la fruktoj estis ravaj; unu precipe, kiu ŝajne estis manĝebla dum mia tuta restado tie — ia faruneca aĵo kun triflanka ŝelo — estis aparte bongusta, kaj ĝi fariĝis mia ĉefa manĝaĵo. Unue tiuj ĉi strangaj fruktoj estis enigmo al mi, tiel same kiel la kuriozaj floroj, kiujn mi vidis, sed poste mi komencis kompreni ilin.

”Tamen, mi rakontas al vi pri mia fruktomanĝo en la malproksimega estonto, ĉu ne? Tuj kiam mia apetito estis iomete pli sata, mi decidis fari firman klopodon por lerni la lingvon de tiuj ĉi novaj homoj miaj. Evidente tio devos esti mia venonta ago. Ŝajnis al mi, ke la fruktoj estas taŭga bazo, kaj tenante iun el tiu mi komencis serion da demandaj sonoj kaj gestoj. Estis iom malfacile komuniki mian intencon. Unue miaj klopodoj kaŭzis surprizajn rigardojn aŭ neestingeblan ridadon, sed baldaŭ, iu helhara hometo ŝajnis ekkompreni mian geston kaj ripetis ian nomon. Ili devis babili kaj klarigi iom longe la aferon inter si, kaj miaj unuaj provoj fari la ravajn sonojn de ilia lingvo kaŭzis multege da amuzo. Tamen, mi sentis min kvazaŭ instruisto inter infanoj; mi persistis, kaj baldaŭ mi komprenis dudekon da substantivoj; kaj poste mi lernis kelkajn adjektivojn kaj eĉ la verbon ’manĝi’. Sed estis malrapida tasko, kaj la malgranduloj baldaŭ tediĝis kaj volis eviti mian demandadon. Pro tio mi decidis, iom devige, lasi ilin doni siajn lecionojn en malgrandaj porcioj, kiam ili mem volis. Kaj tre malgrandaj porcioj ili ja estis; mi neniam konis homojn pli malenergiajn aŭ pli facile lacigeblajn.

”Unu strangan econ mi baldaŭ rimarkis pri miaj malgrandaj gastigantoj; tio estas la manko de intereso, kiun ili montris. Ili venis al mi kun entuziasmaj krioj de miro, kiel infanoj, sed kiel infanoj ili baldaŭ ĉesis ekzameni min kaj forvagis al iu nova ludilo. Kiam la manĝo kaj miaj konversaciaj provoj finiĝis, mi por la unua fojo rimarkis, ke jam foriris ĉiuj, kiuj ĉirkaŭis min komence. Estas strange ankaŭ, kiel rapide mi komencis ignori tiujn ĉi hometojn. Mi eliris tra la pordoj denove en la sunbrilan mondon tuj kiam mia manĝemo estis kontentigita. Mi konstante renkontis pli de tiuj ĉi homoj de la estonto, kiuj sekvis min iome, babilis kaj ŝercis pri mi, tiam, ridetinte kaj gestinte laŭ amika maniero, ili ne plu atentis min.

”La vespera trankvilo jam alvenis, kiam mi eliris el la granda salono, kaj la scenon lumigis la varma brileto de la subiranta suno. Unue estis tre konfuze. Ĉio estis tute malsama ol la mondo, kiun mi konis, eĉ la floroj. La granda konstruaĵo, kiun mi ĵus forlasis, staris sur deklivo de larĝa rivervalo, sed la Tamizo estis moviĝinta pli ol unu kilometron de sia nuna pozicio. Mi decidis supreniri monteton, kiu staras eble du kilometrojn for, de sur kiu mi povus ricevi pli larĝan vidon de tiu ĉi planedo nia en la jaro okcent dumil sepcent unu p.K. Ĉar tio, mi devus klarigi, estas la dato, kiun montris la indikilo sur mia maŝino.

”Dum mi marŝis mi estis observema por ĉiu impreso, kiu povus helpi iel klarigi la staton de ruina beleco, en kiu mi trovis la mondon — ĉar ruina ĝi ja estis. En unu loko, ekzemple, kuŝis granda kvanto da granito, kunligita de amaso da aluminio, vasta labirinto de krutaj muroj kaj rompiĝintaj amasoj, inter kiuj estis dikaj aroj de tre belaj pagodo-similaj kreskaĵoj — eble urtikoj — sed mirinde koloritaj brune sur la folioj, kaj nepikaj. Evidente estis la ruinoj de ia vasta konstruaĵo, sed por kio ĝi originale servis, mi ne povis imagi. Tie mi devis poste havi tre strangan sperton — la unua signo de eĉ pli stranga eltrovo — sed pri tio mi parolos ĝustatempe.

”Ĉirkaŭrigardante kun subita penso, de ia teraso sur kiu mi iomete ripozis, mi konstatis, ke ne estas videblaj iuj malgrandaj domoj. Diversloke inter la verdaĵo staris palaco-similaj konstruaĵoj, sed malaperis la domoj kaj dometoj, kiuj formas karakterizajn partojn de nia propra angla pejzaĝo.

” ’Komunismo’, mi diris al mi.

”Kaj tuj post tio venis plia penso. Mi rigardis la seson da malgrandaj figuroj, kiuj sekvis min. Tiam mi ekrimarkis, ke ĉiu havas la saman specon de kostumo, la saman molan senharan vizaĝon, kaj la saman knabinan rondecon ĉe la membroj. Povas esti strange, ke mi ne rimarkis tion antaŭe. Sed ĉio estis stranga. Nun mi vidis la fakton tute klare. Laŭ kostumo, kaj laŭ ĉiu diferenco de strukturo kaj mieno, kiu nun distingas la seksojn, tiuj ĉi homoj de la estonto estis identaj. Kaj la infanoj ŝajnis al miaj okuloj nur miniaturoj de siaj gepatroj. Mi juĝis tiam, ke la infanoj de tiu tempo estas treege frumaturaj — fizike almenaŭ — kaj mi trovis poste abundan pruvon de mia opinio.

”Vidante la facilecon kaj sekurecon en kiuj vivas tiuj homoj, mi opiniis, ke tiu ĉi intima simileco de la seksoj estas natura, ĉar la forteco de viro kaj la moleco de virino, la institucio de la familio kaj la dificrenco rilate al okupoj, estas necesaĵoj nur de la epoko de fizika forto.

”Kie la nombro de la loĝantaro estas egaligita kaj abunda, multaj naskoj fariĝas malbono al la ŝtato anstataŭ bono; kie perforto okazas malofte, kaj idoj estas sekuraj, estas malpli da neceso — efektive, estas neniom da neceso — por bone funkcianta familio, kaj malaperas la specialiĝo de la seksoj rilate al la bezonoj de siaj idoj. Ni vidas iajn komenciĝojn de tio eĉ en nia epoko, kaj en tiu ĉi epoko de la estonto ĝi estis kompleta. Tio, mi devas memorigi al vi, estis mia supozo je la tempo. Poste mi konstatis, kiom malproksime estis mia teorio de la realaĵo.

”Dum mi meditis tiujn ĉi aferojn, trafis mian atenton beleta konstruaĵeto, kiel puto sub kupolo. Mi ekpensis, kiel strange estas, ke putoj ankoraŭ ekzistas, kaj daŭrigis ree mian meditadon. Neniuj grandaj konstruaĵoj troviĝis ĉirkaŭ la supro de la monteto, kaj ĉar mia marŝpovo estis evidente mirakla, mi baldaŭ je la unua fojo estis tute sola. Kun stranga sento de libereco kaj aventuremo, mi pluiris ĝis la supro.

”Tie mi trovis benkon el ia flava metalo, kiun mi ne rekonis, kelkloke difektita de ia ruĝeta rusto, kaj duonkovrita de mola musko, kun la brakoj skulptitaj en la formo de grifkapoj. Mi sidiĝis sur ĝin, kaj rigardis la larĝan vidaĵon de nia malnova mondo sub la sunsubiro de tiu longa tago. Ĝi estis tia beleta kaj klara vidaĵo, kian neniam mi antaŭe vidis. La suno jam subiris la horizonton kaj la okcidento estis flamanta oro, strekita de kelkaj horizontalaj rubandoj el purpuro kaj punco. Malsupre estis la valo de la Tamizo, en kiu kuŝis la rivero kiel strio el polurita ŝtalo. Mi jam parolis pri la grandiozaj palacoj dislokitaj inter la multnuanca verdaĵo, iuj ruiniĝintaj kaj iuj ankoraŭ enloĝataj. Jen kaj jen vidiĝis blanka aŭ arĝenta figuro sur la nezorgata ĝardeno de la tero, diversloke estis la akra vertikala konturo de iu kupolo aŭ obelisko. Mi vidis neniajn barilojn, neniajn signojn de privateco, de agrikulturo; la tuta tero fariĝis ĝardeno.

”Tiel esplorante, mi komencis trovi mian propran klarigon de la aferoj, kiujn mi estis vidinta, kaj kiel ĝi formis sin tiun vesperon, mia klarigo estis jena. (Poste mi trovis, ke mi divenis nur duonveron — aŭ ekvidis nur unu faceton de la vero.)

”Ŝajnis al mi, ke mi vidas la malprogreson de la homaro. La ruĝeta sunsubiro pensigis min pri la krepusko de la homaro. Por la unua fojo mi komencis konstati strangan rezulton de la sociaj klopodoj, pri kiuj ni nuntempe okupas nin. Tamen, ĝi ja estas sufiĉe logika sekvo. Forto rezultas el bezono; sekuro kreas malfortiĝon. La plibonigado de la vivkondiĉoj — la vera civilizacia procedo, kiu pli kaj pli sekurigas la vivon — persiste daŭris ĝis la klimakso. Triumfo sekvis triumfon de la unuigita homaro super la naturon. Aferoj kiuj nun estas nuraj revoj, fariĝis projektoj planitaj kaj poste efektivigitaj. Kaj la rikolto estis tio, kion mi vidis!

”Efektive la nuntempaj higieno kaj agrikulturo ankoraŭ estas je la komenca stadio. La scienco de nia epoko estas atakinta nur malgrandan parton de la kampo de homaj malsanoj, sed, malgraŭe, ĝi etendas sian agadon tre firme kaj persiste. Niaj agrikulturo kaj ĝardenkulturo detruas foje unu herbaĉon kaj kreskigas eble dudekon da sanaj plantaĵoj, lasante la plej multajn mem interbatali por trovi la bilancon. Ni plibonigas niajn preferatajn kreskaĵojn kaj bestojn — kaj kiom malmultaj tiuj ja estas — iom post iom per elelekta bredado; jen nova kaj pli bona persiko, jen sengrajna vinbero, jen pli granda kaj pli dolĉa floro, jen pli taŭga brutospeco. Ni plibonigas ilin grade, ĉar niaj idealoj estas malklaraj kaj provemaj, kaj nia scio estas tre limigita; ĉar la naturo ankaŭ estas timema kaj malrapida en niaj mallertaj manoj. Iam ĉio ĉi estos pli bone organizata, kaj ankoraŭ pli bone. Tiel marŝas la progreso, malgraŭ la okazaj malhelpoj. La tuta mondo estos inteligenta, klera kaj kunlaborema; aferoj moviĝos ĉiam pli rapide al la supervenko de la naturo. Fine ni saĝe kaj zorge alĝustigos la bilancon de la besta kaj vegeta regnoj al niaj propraj bezonoj.

”Tiu ĉi alĝustigo, — mi diras al vi, ŝajne estis farita, kaj farita bone; farita efektive por eterna tempo, dum la tempospaco, kiun mia maŝino transsaltis. La aero estis sen kuloj, la tero sen herbaĉoj aŭ fungoj; ĉie estis fruktoj kaj dolĉaj kaj ravaj floroj; brilaj papilioj flugis tien kaj reen. La idealo de evitaj medikamentoj estis atingita. Malsanoj tute malaperis. Mi ne vidis eĉ unu signon de ia infekta malsano dum mia restado tie. Kaj mi devos poste diri al vi, ke eĉ la procedoj de putriĝo kaj kadukiĝo estis tre influitaj de tiuj ĉi ŝanĝiĝoj.

”Oni faris ankaŭ sociajn triumfojn. Mi vidis la homojn lo- ĝantaj en bonegaj ŝirmejoj, mi vidis ilin bele vestitaj, kaj, almenaŭ ĝis tiam, mi ne vidis ilin okupi sin pri ia laboro. Estis neniaj signoj de luktado, nek socia, nek ekonomia luktado. La vendejo, la reklamo, trafiko, tiu komerco, kiu konsistigas la korpon de nia mondo, ĉiuj estis malaperintaj. Estis nature, je tiu ora vespero, ke mi ekprenu la ideon de socia paradizo. La problemo de kreskanta loĝantaro solviĝis, mi supozis, kaj la loĝantaro ĉesis plimultiĝi.

”Sed kun tia ŝanĝiĝo ĉiam venas adaptoj al la ŝanĝiĝo. Kio, se la biologia scienco ne estas amaso da eraroj, estas la kaŭzo de homaj inteligenteco kaj vigleco? Malfacilaĵoj kaj libereco: kondiĉoj sub kiuj la agemaj, fortaj, kaj subtilaj eltenas kaj la pli malfortaj suferas; kondiĉoj kiuj premiigas la lojalan interligon de kapablaj homoj, memdetenemon, paciencon kaj decidemon. Kaj la institucio de la familio, kaj la emocioj kiujn tio naskas, la furioza ĵaluzo, la sentemo por la idoj, gepatra sindonemo, ĉiuj trovis pravigon kaj subtenon en la dan- ĝeroj, kiuj ĉiam minacis la idojn. Nun, kie estas tiuj minacaj danĝeroj? Vidiĝas sentimento, kaj ĝi kreskos, kontraŭ edzeca ĵaluzo, kontraŭ furioza patrineco, kontraŭ ĉiaj pasioj; nenecesaj aferoj nun, kaj aferoj kiuj embarasas nin, sovaĝaj postrestaĵoj, malakordoj en rafinita kaj agrabla vivo.

”Mi pripensis la fizikan malforton de la homoj, ilian mankon de inteligento, kaj tiujn grandajn multnombrajn ruinojn, kaj tio plifortigis mian kredon pri perfekta venko super la naturon. Ĉar post la batalo venas trankvilo. La homaro antaŭe estis forta, vigla kaj inteligenta, kaj estis uzinta ĉiom de sia energio por ŝanĝi siajn vivkondiĉojn. Kaj nun venis la kontraŭago de la ŝanĝitaj kondiĉoj.

”En la novaj kondiĉoj de perfektaj komforto kaj sekuro, tia senripoza energio, kia ĉe ni estas forto, fariĝus malforto. Eĉ en nia epoko, kelkaj tendencoj kaj deziroj, antaŭe necesaj por ekzistado, estas konstanta kaŭzo de malsukceso. Fizika kura- ĝo kaj batalamo, ekzemple, ne multe helpas — povas eĉ malhelpi — al civilizita viro. Kaj en kondiĉoj de fizikaj egalo kaj sekuro, intelekta kaj fizika potenco estus senutila. Dum multegaj jaroj, mi supozis, estis nenia danĝero de milito aŭ persona perforto, nenia danĝero de sovaĝbestoj, nenia velkiga malsano, kiu necesigus korpan fortikon, nenia bezono labori. Por tia vivo, tiuj, kiujn ni nomus la malfortaj estas tiel bone ekipitaj, kiel la fortaj, ili estas efektive ne plu malfortaj. Ja pli bone ekipitaj ili estas, ĉar la fortaj ĉagreniĝus pro sia neuzebla energio. Sendube la rava beleco de la konstruaĵoj, kiujn mi vidis, reprezentis la lastajn ondojn de la nun sencela energio de la homaro, antaŭ ol ĝi perfekte harmoniis kun la kondiĉoj sub kiuj ĝi vivas — la fanfaron de tia triumfo, kia komencis la lastan grandan pacon. Tio ĉi ĉiam estas la sorto de energio en sekuro; ĝi turnas sin al arto kaj erotikeco; kaj tiam venas ekvelko kaj kadukiĝo.

”Eĉ tiu arta instigo finfine formortus — efektive ĝi preskaŭ malaperis je la tempo, kiun mi vidis. Ornami sin per floroj, danci, kanti en la sunlumo; tiom restis de la arta spirito, kaj nur tiom. Eĉ tio fine forvelkus ĝis kontenta malvigleco. Nin sagacigas la akrigilo de doloro kaj neceso, kaj jen tiu malŝatata akrigilo estis fine rompita!

”Starante tie en la kreskanta mallumo, mi opiniis, ke per tiu ĉi simpla klarigo mi solvis la problemon de la tuta mondo — solvis la tutan sekreton de tiuj ravaj hometoj. Eble tro sukcesis la rimedoj, kiujn ili elpensis kontraŭ la plimultiĝo de la loĝantaro, kaj la nombro ne staris senŝanĝa, sed eĉ malplii ĝis. Tio klarigus la forlasitajn ruinojn. Tre simpla estis mia teorio, kaj sufiĉe verŝajna — kiaj estas la plej multaj malĝustaj teorioj!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.